La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() GULIVERO EN LILIPUTOAŭtoro: Jonathan Swift |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Mi rigardis la ĉirkaŭaĵon. Ĝi similis grandan ĝardenon.
La kampoj, kiuj havis la mezan grandecon de niaj ĉambroj, aspektis kiel bedoj. Mi vidis arbaretojn, en kiuj la plej grandaj arboj ne estis pli alta ol mi.
La urbeto havis la aspekton de teatra sceno. Mi laciĝis tiom, ke mi baldaŭ enrampis domen, kaj fermis la pordon.
Kiam mi eliris, mi marŝis tien kaj reen kiom eble, laŭ la longeco de miaj katenoj.
La imperiestro rajdis al mi, sed la ĉevalo timis ekvidante min, preskaŭ forĵetante sian rajdanton. Tio ne estis strange, ĉar vere mi devis aspekti kiel monto. Estante lerta rajdanto, la imperiestro sidis firme, dum liaj kavaliroj iris helpi lin. Tiam la imperiestro deiris de sia ĉevalo kaj marŝis al mi. Li admiris min, sed li ne tiom proksimiĝis al mi, ke mi povus lin tuŝi.
La imperiestro ordonis al siaj kuiristoj, ke ili alportu al mi pli da nutraĵo kaj trinkaĵo. Oni metis nutraĵon sur veturilojn, kiujn oni puŝis ĝis kie mi povis atingi ilin. La imperiestrino kun la junaj princoj, kaj multe da nobeloj kaj sinjorinoj venis apude, kaj ili rigardis min dum mi manĝis. La imperiestro estis la plej alta el la viroj. Kreske li superis ĉiujn aliajn per la larĝeco de mia ungo. Li estis bela laŭ mieno kaj figuro, kaj havis majestan sintenon.
Oni diris al mi, ke li jam regis dum sep jaroj, kaj ke li estis venkulo kaj estis respektata. Lia vestaro estis simpla; nur sur la kapo li portis malpezan kaskon el oro, ornamitan de juveloj kaj plumoj. Li tenis en la mano nudigitan glavon por sin defendi, se mi liberigus min. De tiu glavo la longeco estis ok centimetroj, kaj la tenilo kaj ingo estis beligitaj per diamantoj kaj oraj ornamaĵoj. La genobeloj portis belajn vestojn. La loko, kiun ili okupis, ŝajnis gaje kaj diverse kolorita jupo.
La imperiestro ofte parolis al mi kaj mi respondis, sed nek li nek mi komprenis vorton. Post ĉirkaŭ du horoj la korteganoj foriris kaj mi restis gardata de soldatoj, kiuj devis malpermesi, ke la popolo min turmentu.
Tio estis necesa, ĉar unu el la viroj kuraĝis pafi al mi sagon, kiam mi sidis tere. Li preskaŭ trafis mian okulon.
Kolonelo ordonis, ke oni kaptu kaj ligu lin, kune kun ses aliaj, kiuj ĝenis min. Li juĝis, ke plej taŭga puno estus transdoni ilin ligitajn en miajn manojn. Tion, do, la soldatoj faris, pelante la mizerulojn per renversitaj lancoj, ĝis kie mi povis kapti ilin.
Mi levis ilin per la dekstra mano kaj metis kvin el ili en mian poŝon. Tenante la sesan, mi rigardis lin kvazaŭ mi intencus manĝi lin. La mizeruleto kriegis terure, kaj la kolonelo kaj oficiroj mem ektimegis, precipe kiam mi eltiris mian poŝtranĉilon. Tamen ili tuj ĉesis timi, kiam mi delikate tratranĉis la fadenojn, kiuj ligis lin. Mi metis lin kviete teren kaj permesis, ke li forkuru. Ĉiujn aliajn mi tiel same traktis, elprenante ilin unu post unu el mia poŝo. Mi rimarkis, ke la soldatoj kaj homoj taksis tion kiel pruvon de mia bonkoreco, kaj oni rakontis favore pri ĝi en la kortego.
Vespere mi enrampis malfacile en mian domon, kie mi kuŝis sur la tero, kaj tiu aranĝo daŭris dum dek kvar tagoj. Dume la imperiestro ordonis, ke laboristoj faru liton por mi. Ili alportis per veturiloj sescent litojn laŭ la ordinara grandeco de la lando. Ili kunkudris matracojn en kvar tavoloj el po cent kvindek matracoj ĉe ĉiu tavolo; tamen la lito eĉ tiel ne havis sufiĉe da dikeco, por ke mi ne sentus tra ĝi la malmolan ŝtonan plankon kaj povus kuŝi komforte. Same ili faris por mi kovrilojn sufiĉe bonajn por homo, kiu tiel kutimiĝis al malagrablaĵoj.
Aŭdinte pri mia alveno, amaso da homoj alvenis por vidi min. Tiel la vilaĝoj senhomiĝis, ke la imperiestro ordonis, ke tiuj, kiuj min vidis, foriru tuj hejmen. Ili ne rajtis veni pli proksime ol dek ses metroj de mia domo sen la permeso de la kortego. El tiu cirkonstanco la regnaj oficistoj aranĝis por si riĉan profiton.
Dume la imperiestro kaj lia politikistaro konsiliĝis inter si pri tio, kion ili devas fari kun mi, por agi plej saĝe. Ili timis, ke mi eble liberigos min, kaj cetere ke mi formanĝos tiom da provizaĵo, ke estas danĝero, ke mankos nutraĵoj. Foje ili preskaŭ decidis mortigi min aŭ per malsato aŭ per sagoj venenitaj. Tiam ili pripensis, ke, mortiginte min, ili kreus peston, ĉar oni ne povus enterigi tiel grandan kadavron kiel mia.
Dum la konsiliĝo, militaj oficiroj venis al la pordo de la konsilantara ĉambro.
Du el ili enkondukite rakontis, kiel mi agis kun la ses kulpuloj antaŭe metitajn en miajn manojn. Tio kaŭzis tiom da bonvolo al mi, ke la imperiestro ordonis, ke ĉiu vilaĝo en la ĉirkaŭaĵo de tricent metroj ĉirkaŭ la urbo, devos liveri ĉiumatene ses bovojn, kvardek ŝafojn kaj aliajn nutraĵojn por mia subtenado, ankaŭ sufiĉe da pano kaj vino. La pagmonon li asignis kontraŭ sia trezorejo.
Ĉar la imperiestro vivas per sia bieno, nur malofte li postulas helpan monon de la regnanoj, kiuj tamen estas devigataj al senpaga militservo.
La imperiestro apartigis al mi sescent servistojn, kiuj ricevis regalan salajron, kaj ili starigis siajn tendojn apud la pordego de la templo. Ankaŭ oni ordonis, ke tricent tajloroj tranĉu vestojn laŭ la modo de tiu lando.
La ĉevaloj de la imperiestro kaj kavaliroj estis ofte ekzercataj antaŭ mi, por ke ili kutimiĝu al mia vidiĝo. Fine, ses el la plej lertaj instruituloj devis instrui min pri la tiea lingvo. La ordonoj estis plenumataj.
Post tri semajnoj mi progresis bone en la lernado de la lingvo. Dume lia Moŝto ofte honoris min per vizito kaj helpis instrui min en mia lernado.
Ni jam komencis iom interparoli. La unuaj vortoj, kiujn mi lernis, konsistigis peton pri mia liberigo. Mi rediris tiujn vortojn ĉiutage, genuante. La respondo, laŭ tio, kion mi povis kompreni estis, ke mi devas atendi.
Unue mi devos ĵuri esti pacema kun la reĝo kaj lia lando.
La imperiestro promesis, ke oni kondutos bone al mi.
Li konsilis min, ke mi kondutu kiel eble plej bone, por ke liaj regnanoj admiru min. Li deziris, ke mi ne malaprobu, se li ordonos, ke taŭgaj oficistoj traserĉu min, ĉar verŝajne mi portis iajn batalilojn nepre tre danĝerajn, se ili estas grandaj laŭ mia grandeco. Mi promesis kontentigi lin, dirante samtempe, ke mi tre volonte senvestigus min, kaj elturnus antaŭ li la poŝojn.
Lia imperiestra Moŝto respondis, ke, laŭ la leĝoj, du oficistoj devos min priesplori; ke li scias, ke oni ne povos tion fari sen mia konsento kaj helpo, ke li juĝas min tiel grandanima, ke li povas konfidi ilin en miajn manojn; ke kion ajn ili eventuale forprenos de mi, oni certe redonos al mi, kiam mi foriros, aŭ pagos la plenan valoron laŭ mia postulo.
Mi suprenlevis la oficistoj per miaj manoj. Unue mi metis ilin en la surtutajn poŝojn, kaj poste en ĉiun alian poŝon, krom du pantalonaj poŝoj, kaj en sekreta poŝo, en kiu troviĝis kelkaj necesaĵoj gravvaloraj nur por mi mem. Tiun poŝon mi decidis kaŝi pli zorge ol la aliajn.
En unu poŝeto ili trovis monujon enhavanta kelkajn orajn monerojn, en alia arĝentan poŝhorloĝon. La sinjoroj faris skribaĵon pri ĉio, kion ili vidis. Fininte, ili petis min meti ilin teren, por ke ili povu doni la raporton al la imperiestro. Post kelka tempo mi faris la jenan tradukon de tiu raporto:
”Unue, en la dekstra surtuta poŝo de la granda Homo Monto, post atenta serĉado, ni trovis nur tukegon unupecan el maldelikata ŝtofo sufiĉe grandan por servi kiel tapiŝo en la imperiestra trona ĉambrego.
”En la maldekstra poŝo ni vidis arĝentan kestegon, kiun ni ne povis levi. Ni petis, ke ĝi estu malfermata.
Unu el ni enpaŝinte sin trovis vadanta en speco de polvo.
Iom da ĝi fluge leviĝis al niaj vizaĝoj kaj kaŭzis al ni fortan ternadon.
”En la veŝta poŝo ni trovis aparaton similan al grandega palisaro el dudek fortikaj stangoj, per kiu konjekteble la Homo Monto ordigas siajn harojn. En la dekstra pantalona poŝo ni trovis feran cilindron, kies longeco egalas viran altecon. Ĝi estas fiksita al forta lignaĵo pli granda ol ĝi. El unu flanko de la cilindro elstaras grandaj feraĵoj. Ni ne komprenis ĝian uzmanieron. Simila objekto estis en la dua poŝo. [Ili aludas al mia pistolo.]
”En la pli malgranda ni trovis rondajn platajn metalaĵojn ruĝajn kaj blankajn. La ŝajne arĝentaj estis tiel grandaj, ke apenaŭ ni povis levi ilin. En la maldekstra poŝo troviĝis du ingoj. Estis malfacile tuŝi ilian supron kiam ni staris sur fundo de la poŝo.
”Unu ingo estis kovrita; sur la supro de la alia troviĝis blanka substanco, duoble pli granda ol niaj kapoj. En ĉiu ingo estis pecego da ŝtala lameno, kiujn ni ordonis, ke la Homo Monto montru al ni, ĉar ni timis ke eble ili estas danĝeraj iloj.
”El la dekstra poŝo pendis arĝenta ĉenego kun mirinda objekto ĉe la fino.
”Ni ordonis al li, ke li eltiru la objekton, kia ajn ĝi estu, fiksitan al tiu ĉeno. Ĝi ŝajne estas globo farita unuflanke el arĝento kaj aliflanke el ia travidebla metalo, tra kiu ni povis vidi strangajn signojn, kiujn ni kredis palpeblaj, ĝis la fingroj estis malhelpataj, renkontante la travideblaĵon.
Li almetis tiun objekton al niaj oreloj. Ni aŭdis senĉesan bruon similan al tiu de akvomuelilo. Tio devas esti sovaĝa besto, aŭ la dio, kiun li adoras, kaj ĉar li diris, ke li konsiliĝas kun ĝi antaŭ ol ion fari, tial ni kredas la duan konjekton.
”El la maldekstra poŝo li elprenis grandan reton, preskaŭ tiel granda kiel fiŝkaptista reto, sed fermebla kaj malfermebla. Li uzas ĝin kiel monujon, kiun ĝi similas.
Ni trovis interne kelke da pecegoj el flava metalo. Ili devas esti multvaloraj, se ili estas oraj. Obeinte la ordonojn de via Imperiestra Moŝto, ni elesploris ĉiujn poŝojn.
”Poste ni rimarkis, ke zono ĉirkaŭas lin, farita el la haŭto de grandega besto. Maldekstre de ĝi pendis glavo, kiu havis la longecon de kvin viroj. Kaj dekstre sako dividita en du fakojn, sufiĉe granda por enhavi tri regnanojn de via Imperiestra Moŝto. En unu el tiuj ĉi ĉambretoj sin trovis kelke da globoj aŭ multpezaj pilkoj faritaj el metalo. Ili havas la grandecon de niaj kapoj kaj ne estis facile ilin levi. La alia ĉambreto enhavis kvanton da nigraj grajnoj; ili estis nek grandaj nek pezaj, ĉar en la mano ni povis teni almenaŭ kvindek.
”Jen estas preciza katalogo de la apartenaĵoj de la Homo Monto. Li ĝentile kondutis al ni, kaj li montris decan respekton al la komisiitaro de via Imperiestra Moŝto.
”Subskribita kaj sigelita je la kvara tago de la okdeknaŭa luno de la bonaŭspicia regado de via Imperiestra Moŝto.
”Klefren Frelok.
”Marso Frelok.”
Post la legado de tiu dokumento la imperiestro ordonis al mi, tre afable, ke mi transdonu ĉiujn objektojn. Unue li postulis la glavon, kiun mi deprenis de la zono, kune kun ĝia ingo. Li estis ordoninta tri mil el la plej bonaj soldatoj, ke ili ĉirkaŭu min malproksime. Ili devis havi pafarkojn kaj sagojn pretaj por pafi. Mi ne rimarkis tion, ĉar miaj okuloj rigardis nur la imperiestron.
Tiam li ordonis, ke mi eltiru la glavon. Ĝi ne estis ĉiaparte brilanta, ĉar la marakvo faris al ĝi kelkajn rustajn makulojn. Mi eltiris ĝin kaj tuj ĉiu soldato ekkriis pro teruro kaj surprizo. Brilante hele, la suno rebrilis kaj miregigis la okulojn, dum mi svingis la glavon tien kaj reen. La imperiestro ne estis tiel timigita, kiel mi antaŭsupozis.
Li ordonis al mi, ke mi remetu ĝin en la ingon.
Poste mi devis ĵeti ĝin teren kiel eble plej kviete kaj malproksime du metrojn de la fino de mia ĉeno.
Tiam li postulis la feran cilindron, kiu estis la pistolo.
Mi eltiris ĝin kaj klarigis la uzadon. Mi ŝargis la pistolon nur per pulvo. Prudentaj maristoj zorgas ke la pulvo ne malsekiĝu, metante ĝin en nepenetreblan saketon. Tiel farinte mi havis sekan pulvon. Avertinte la imperiestron, mi pafis ĉielen.
La homoj miregis pli, ol kiam ili vidis mian glavon.
Centoj falis teren kiel mortigitaj. Eĉ la brava imperiestro ne kvietiĝis rapide; kvankam li ne falis, li sin regis malfacile.
Mi ĵetis miajn pistolojn teren, kiel mi ĵetis la glavon, ankaŭ la saketon kun pulvo kaj kugloj. Mi petis al li, ke li ne metu la pulvon proksime al fajro, ĉar ĝi ekflamos facile, eble ĝi suprensendus la imperiestran palacon ĉielen.
Mi transdonis mian poŝhorloĝon, kiun lia Moŝto tre scivole deziris rigardi. Li ordonis, ke du el siaj plej altaj gvardianoj portu ĝin inter ili. Li miris pro ĝia bruegado kaj pro la senĉesa moviĝado de la montrilo. Ĉi tion li povis vidi facile, kaj li konsiliĝis kun la saĝuloj kaj li demandis la opiniojn de siaj instruituloj. Iliaj respondoj estas diversaj kaj malproksime de la vero, kiel la leganto povas imagi sen mia rakonto, kaj efektive mi ne komprenis ĉion, kion ili diris.
Mi transdonis miajn arĝentajn monerojn kaj la monujon en kiu mi portis nur oran monon, kune kun tranĉilo, flartabakujo, naztuko kaj taglibro. La glavon, pistolon kaj saketon oni portis en veturiloj al imperiestra magazeno, sed la restaĵon de miaj posedaĵoj oni redonis al mi.
Kiel mi diris, mi havis sekretan poŝon, kiun ili ne trovis.
Ĝi enhavis okulvitrojn, lorneton kaj aliajn utilaĵojn, kiuj ne interesus lian Moŝton. Tial mi kredis, ke mi ne devas montri ilin, ĉar mi timis, ke oni malbonigus ilin, se mi fordonus ilin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.