La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GULIVERO EN LILIPUTO

Aŭtoro: Jonathan Swift

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO KVINA

La insula regno de Blefusku kuŝas norde de Liliputo.

Kanalo, kies larĝeco estas okcent metroj, apartigas la du insulojn. Ĝis tiam mi ne vidis la insulon. Post la raporto, kiun la ministro donis al mi, mi evitis montri min ĉe la flanko apud Blefusku, pro timo ke mi eble estos vidata de la ŝipanoj de la malamiko. Ili ne konis min. Ĉar la imperiestro malpermesis, ke ili intervizitu, oni detenis ŝipojn laŭ leĝa ordono dum la milito.

Mi komunikis al lia Moŝto projekton, kiun mi elpensis, por kapti la tutan militŝiparon de la malamiko. Niaj spionoj certigis, ke la ŝipoj ankris en iu haveno, pretaj por la unua favora vento. Mi konsiliĝis kun la plej lertaj maristoj pri la profundeco de la kanalo, kiun ili ofte jam sondis. Ili respondis, ke meze de ĝi, je la altmara tempo, la profundeco estas du metroj. Marŝinte al la nordorienta marbordo, kaj kuŝiĝinte post monteto, mi prenis el la poŝo lorneton kaj rigardis la ankritajn ŝipojn. Estis kvindek militŝipoj kaj multe da transportiloj.

Poste mi revenis hejmen kaj petis, ke oni donu al mi kvanton da forta ŝnuraĵo kaj feraj stangoj, kiuj similis trikilojn. Mi plektis la ŝnuregojn trioble por plifortigi ilin.

Mi ankaŭ kuntordis ĉiujn ferajn stangojn triope kaj je la fino de ĉiu triobla stango mi formis hokon.

Fiksinte kvindek hokojn al tiom da ŝnuregoj, mi reiris al la nordorienta marbordo, formetis la surtuton, ŝuojn kaj ŝtrumpojn kaj eniris la maron je duonhoro antaŭ altmaro. Mi vadis kiel eble plej rapide, meze de la kanalo mi naĝis proksimume tridek metrojn, ĝis mi povis tuŝi la teron. Mi alvenis al la ŝiparo post malpli ol duonhoro.

La malamikoj estis tiel timigitaj, kiam ili vidis min, ke ili elsaltis el la ŝipoj kaj naĝis al la lando. Tie ĉeestis tridek mil homoj. Mi tuj kaptis la antaŭaĵon de ĉiu ŝipo per hoko kaj ligis ĉiujn fadenojn kune. Dume la malamikoj pafis milojn da sagoj; multaj el ili trafis miajn manojn kaj vizaĝon, dolorigante kaj malhelpante min.

Mia plej granda timo estis pri la okuloj, kiujn mi preskaŭ perdis; sed, mi memoris miajn okulvitrojn, kiuj, kiel mi antaŭe diris, estis en la kaŝita poŝo ne trovita de la serĉantoj. Mi elprenis ilin kaj ligis ilin sur la vizaĝon, kaj tiel protektite mi daŭrigis la laboron sen atenti, ke la sagoj ofte frapis la vitrojn senefike. Mi estis liginta ĉiujn hokojn; preninte do la ligotuberon per la mano, mi penis fortiri la ŝipojn.

Sed mi malsukcesis movi eĉ unu. Ĉar ĉiuj estis ankritaj, la plej malfacila parto de mia entrepreno restis. Lasinte la fadenojn sen depreni la hokojn de la ŝipoj, mi tratranĉis la ankrajn ŝnuregojn per la poŝtranĉilo, ricevante samtempe centojn da sagoj en la manojn kaj vizaĝon. Tiam, repreninte la fadenojn, mi facile fortiris la plej grandajn ŝipojn de la malamikoj.

image-006

La Blefuskanoj ne povis imagi, kion mi intencis fari; ili estis tute mirigitaj. Ili supozis, ke mi volis nur malligi la ŝipojn, sed kiam ili vidis, ke mi tranĉis la ŝnuregojn por fortiri ilin, ili ellasis grandan krion de ĉagreno kaj malespero; ĝi estas nepriskribebla!

Foririnte el danĝero, mi haltis por elŝiri la sagojn, kiuj pikvundis min, kaj mi ŝmiris min per la ŝmiraĵo, kiun oni donis al mi, kiam mi alvenis, kiel mi jam antaŭe rakontis.

Poste mi demetis la okulvitrojn kaj atendis horon, ĝis la fluo iom pli malgrandiĝis. Tiam mi vadis tra la mezkanalo kaj alvenis bonstate.

Lia imperiestra Moŝto kaj la tuta kortego staris sur la marbordo, atendante la rezulton de tiu aventuro. Ili vidis, ke la ŝipoj antaŭen vojaĝas en la formo de novluno, sed ili ne povis vidi min, ĉar mi estis subakvigita ĝis la brusto. Kiam mi atingis la plej profundan lokon, ili timis plu, ĉar mi subakviĝis ĝis la kolo.

Lia Moŝto kredis, ke mi dronis kaj ke la ŝipoj de la malamikoj alvenas batale. Sed li baldaŭ rekuraĝiĝis, ĉar la akvo fariĝis malpli profunda je ĉiu paŝo, kiun mi faris.

Baldaŭ ili povis vidi min kaj mi levis supren la ligotuberon de la ŝnuroj, kiuj kunligis la ŝipojn. Mi kriis laŭte:

”Vivu la potenca imperiestro de Liliputo!” Tiu ĉi granda potenculo gracie renkontis min, kaj kun multe da laŭdo li faris min ”Nardako”, kio estas la plej alta rango en lia lando.

Lia Moŝto deziris, ke mi provu tiri la aliajn ŝipojn de la malamikoj al liaj havenoj. Tiel senlima estas la ambicio de princoj, ke li ŝajne eĉ pripensis la venkon de la tuta regno Blefusku por igi ĝin provinco regata de vicre ĝo. Li intencis mortigi la ekzilitojn kaj devigi ĉiujn homojn rompi la mallarĝajn finojn de siaj ovoj, kaj tiel fariĝi la sola monarĥo de la tuta mondo. Mi penis ŝanĝi lian intencon per multe da argumentoj egale de la saĝeco kaj de la justeco. Mi malkaŝe diris, ke mi neniam helpos neniigi la liberecon de bravaj homoj.

La plej saĝaj ministroj de la konsilantaro konsentis kun mi pri tio. Mia malkaŝa, memkonfida deklaracio tiel kontraŭis la projektojn de la imperiestro, ke li neniam pardonis al mi. Li parolis ruze pri mia opinio ĉe la konsilantaro.

Mi eksciis poste, ke iuj, per silento, ŝajnis konsenti kun mi, sed aliaj, kiuj estis miaj malamikoj, ellasis parolojn, kiuj nerekte malutilis min.

Post tri semajnoj alvenis ambasadoraro el Blefusku, por proponi humile pacon. Ĉio finiĝis feliĉe por nia imperiestro laŭ kondiĉoj, kiujn mi ne rakontos. Ses ambasadoroj alvenis kun sekvantaro de kvincent viroj. La eniro estis tre impona, kiel taŭgis por la okazo.

Fininte la interkonsenton kaj aŭdinte iel pri mia bonvolo al ili, la senditoj vizitis min, laŭdante mian kuraĝon kaj grandanimecon. Ili invitis min viziti ilian insulon, dirante, ke ilia imperiestro tiel ordonis al ili. Tio, kion oni rakontis pri mi, mirigis ilin. Ili postulis, ke mi montru mian vastegan fortecon. Mi donis la pruvojn, kiujn ili petis de mi.

Poste ili amuzis sin longe. Mi regalis ilin je ilia grandega kontentigo kaj miro. Mi petis ilin honori min per la prezento de miaj humilaj salutoj al la imperiestro, ilia mastro, kies famo plenigis la tutan mondon. Sekve, mi petis permeson viziti la imperiestron Blefuskan. La imperiestro konsentis, sed mi rimarkis klare, ke la propono ne plaĉis al li. La kaŭzon mi ne komprenis, ĝis iu sciigis min, ke Flimnap kaj Bolgolam parolis false al li pri miaj rilatoj kun la ambasadoroj, dirante, ke mi estas malfidela al li. Sed pri tio mi estis tute senkulpa.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.