La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


GULIVERO EN LILIPUTO

Aŭtoro: Jonathan Swift

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO UNUA

Mi, Lemuelo Gulivero, estis la tria el kvin filoj. Mia patro sendis min al Cambridge al unu el la kolegioj. Mi havis dek kvar jarojn, kaj mi dediĉis min al studado dum tri jaroj. Mia patro estis malriĉa, tial mi forlasis Cambridge kaj fariĝis metilernanto ĉe sinjoro Bo, eminenta kirurgo en Londono.

Mi lernis dum kvar jaroj ĉe sinjoro Bo. Mi ankaŭ studis navigacion kaj matematikon, sciencoj, kiuj utilas al vojaĝistoj. Mi kredis, ke mi iam vojaĝos. Post kvar jaroj mi revenis hejmen. Mia patro, onklo kaj aliaj parencoj donis al mi kvarcent spesmilojn, ili ankaŭ promesis donacon de tricent spesmiloj jare. Tial mi vojaĝis al Leyden, kie mi lernis fizikon dum du jaroj kaj sep monatoj.

Nelonge post mia reveno, sinjoro Bo rekomendis min kiel kuraciston sur la ŝipo ”Hirundo”. La ŝipestro havis la nomon Pannel, kaj mi vojaĝis kun li tri jarojn kaj duonon. Reveninte, mi deziris resti en Londono. Sinjoro Bo helpis min kaj rekomendis min al kelkaj familioj. Mi luis dometon kaj mi edziĝis kun fraŭlino Maria Burton. Ŝi estis la dua filino de sinjoro Burton, ŝtrumpisto sur la Novpordega strato. Mi ricevis dote kvarmil spesmilojn de ŝia patro.

Post du jaroj miaj aferoj ne prosperis. La bona majstro Bo mortis kaj mi estis tro honesta por fari kiel aliaj kuracistoj, kiuj gajnis ruze. Post konsiliĝo kun mia edzino kaj iuj amikoj mi decidis denove vojaĝi ŝipe. Fariĝinte kuracisto mi vojaĝis ses jarojn, tiel gajnante monon. Libertempe mi legis la plej bonajn librojn, antikvajn kaj modernajn. En la landoj, kiujn ni vizitis, mi observis la morojn kaj karakterojn de la loĝantoj. Mi lernis la lingvojn facile, ĉar mi memoris tre bone.

Poste mi enuiĝis pri vojaĝoj kaj volis resti kune kun mia edzino kaj infanoj. Mi klopodis tri jarojn, sed mi ne sukcesis. Tial mi akceptis oficon ĉe la ŝipestro de ”Antilopo”, vojaĝonta al la Suda Maro. Ni foriris de Bristol la kvaran de majo milsescentnaŭdeknaŭan.

Unue ni bone sukcesis, sed poste atakis nin ventego, kiu antaŭpelis la ŝipon ĝis la bordo de Suda Aŭstralio. Ni observis, ke ni atingis la tridekan gradon de suda latitudo. Dek du maristoj jam mortis pro penegoj kaj malsato, la aliaj estis malfortaj. La kvinan de novembro estis somero kaj la vetero nebuliĝis. La maristoj ekvidis rokon tre proksime antaŭ ni. La vento estis tre forta, kaj pelis nin al la roko. La ŝipo fendiĝis. Ses el la maristoj, el kiuj mi estis unu, mallevis boaton sur la maron. Ni malimplikis nin for de la ŝipo kaj de la roko. Ni remis dek kvin kilometrojn ĝis ni pro lacegeco ĉesis remi. Ni flosis tien kaj reen, ĝis subita ekblovo renversis la boaton. Mi kredas, ke la tuta maristaro mortis krom mi. Naĝante pelate de vento kaj marfluo, mi naĝis laŭ mia kapablo. Ofte mi mallevis la piedojn por serĉi la fundon. Post longa penado mi sukcesis, tiam la ventego kvietiĝis.

Mi piediris proksimume mejlon kaj atingis marbordon. Estis ĉirkaŭ la oka horo. Mi marŝis kilometron, vidante nek domojn nek loĝantojn. Aŭ mi estis tiel laca, ke mi ne rimarkis ilin. Mi volis dormi, mi kuŝiĝis sur la herbo, kiu estis kuŝmola kaj tre malalta. Mi dormis pli profunde ol iam antaŭe. Mi kalkulis, ke mi kuŝis naŭ horojn, ĉar estis taglumo kiam mi vekiĝis.

Mi volis levi min, sed mi ne povis movi min. Mi kuŝis dorse kaj mi sentis, ke miaj brakoj kaj kruroj estas forte ligitaj ĉiuflanke teren. Miaj haroj, longaj kaj densaj, estis ankaŭ ligitaj al la tero, kiel la korpo. Mi sentis iujn ŝnuretojn trans la korpo, de la subbrako ĝis la femuro. Mi povis rigardi nur supren. La suno varmigis kaj la lumo ĝenis la okulojn. Mi aŭdis konfuzan bruon ĉirkaŭ mi. Sed mi kuŝis tiamaniere, ke mi povis vidi nur la ĉielon.

Baldaŭ mi sentis, ke vivulo marŝas sur mia maldekstra kruro, tuj ĝi estis sur mia brusto, kaj apud la mentono. Mi mallevis la okulojn, kiom eble, kaj mi ekvidis homon, kies alteco estis de nur dek kvin centimetroj.

image-001

Li tenis pafarkon kaj sagon, en la manoj. Sagujo estis sur lia dorso.

Dum mi kun surprizo rigardis lin, kvardek similaj etuloj sekvis tin.

Mi ekkriis tiel laŭte, ke ili forkuris timigitaj. Mi sentis, ke ili saltas teren de miaj flankoj. Tamen ili baldaŭ revenis kaj unu el ili atingis lokon, de kie li povis klare vidi mian vizaĝon. Li levis la manojn kaj ekkriis laŭte kaj klare: ”Hekina degul! ”

Kredeble mi ne komprenis lin, sed mi divenis, ke li admiras min, ĉar la voĉo estis aproba.

La tutan tempon mi kuŝis malkviete. Fine mi penegis min malligi, kaj mi sukcesis rompi la ŝnuretojn, kiuj ligis miajn harojn maldekstre. Tiam mi povis iom turni la kapon. La etuloj forkuris antaŭ ol mi povis kapti ilin. Sekve de tio mi aŭdis akrasonajn kriojn. Ili ĉesis kaj unu ekkriis laŭte: ”Tolgo fonak”.

Subite mi sentis centon da sagoj vundantaj la maldekstran manon. Ĉiuj pikis min kiel kudriloj.

Krom tio, alia cento da sagoj leviĝis alten kaj falis sur la tutan korpon kaj vizaĝon. Post tiu falaĵo mi ĝemis pro doloro, kaj kovris mane la vizaĝon. Estis ĝustatempe, ĉar tuj alia kaj pli granda falaĵo malleviĝis sur min. Iuj el la etuloj penis enpiki mian korpon per siaj lancoj, sed bonŝance mi portis ledan veŝton, kiun la lancoj ne povis trapiki.

Post tio mi opiniis preferinde, ke mi kuŝu senmove, ĝis mallumiĝo. Mi esperis, ke la stranga armeo forlasos min, kaj mi sukcesos liberigi min. Mi tute ne devis timi aron, kiel ajn grandan, da tiaj hometoj, tuj kiam mi ricevos la eblon uzi miajn membrojn. Rimarkinte, ke mi restas senmove, ili ĉesis pafadi, sed laŭ la bruo mi komprenis, ke pli kaj pli multe da homoj ĉirkaŭas min. Samtempe mi aŭdis frapadon, kvazaŭ de iloj laborantaj.

Turninte la kapon kiel eble plej multe, mi vidis, ke ili konstruas lignan estradon, sur kiu kvar viroj povis stari. Du aŭ tri ŝtuparetoj troviĝis apude. Per unu el ili unu el la etuloj, kiu ŝajnis persono grava, supreniris. Li staris sur la estrado, kaj de tie li parolis longe. Mi ne komprenis eĉ unu vorton.

La parolanto ŝajne havis la aĝon de tridek jaroj. Li estis iom pli alta ol la tri, kiuj staris apud li sur la estrado. Paĝio, kiu havis la grandecon de mia tria fingro, tenis la vestan trenaĵon de la viro, kiu parolis al mi. Kvankam mi ne povis kompreni la lingvon, mi eksciis per liaj gestoj kaj voĉtonoj, ke jen li minacas min, jen montras al mi kompaton kaj amikecon.

Mi respondis mallonge kaj humile, kaj ĉar mi malsatis, mi penis montri al ili, ke mi bezonas manĝaĵon. Mi metis fingron en la buŝon kaj rigardis petante, ke oni donu al mi nutraĵon. La parolinto tuj komprenis min. Poste mi eksciis, ke li estas unu el la estroj. Li malsupreniris de la estrado kaj ordonis, ke oni metu ŝtupetarojn al miaj flankoj. Multope la etuloj supreniris kaj marŝis al mia buŝo, portante korbojn, plenaj da viandoj. La viandaĵoj havis la saman formon kiel kuirpecoj, kiujn ni havas hejme, lumbaĵo, femuro, kaj tiel plu, sed malpli grandaj ol flugiloj de alaŭdo.

Ĉio estis bone kuirita kaj mi manĝis du aŭ tri pecojn samtempe. Mi prenis po tri panoj ĉe ĉiu preno; ili estis ne pli grandaj ol kugloj. La etuloj donis al mi la nutraĵon kiel eble plej rapide. Mi manĝis tiom, ke mi mirigis ilin. Post la manĝo mi faris signon, ke mi volas trinki.

Tial ili suprentiris sur min unu el siaj plej grandaj bareloj. Ili rulis ĝin al mia mano kaj malŝtopis ĝin.

Ĉar la barelo havis la grandecon de nur duono de vinglaso, mi eltrinkis ĝin per unu engluto. La vino havis bonegan guston. Ili alportis al mi duan barelon. Mi trinkis la vinon kaj petis pri pli, sed neniom restis. La etuloj ekkriis ĝoje kaj dancis sur mia brusto, kiam mi finis. Ili faris signon, ke mi ĵetu malsupren la du barelojn.

Oni ekkriis por averti la homamason sur la tero, ke ili donu spacon. Mi ĵetis la barelojn ĉielen. Vidante ilin en la aero, la etuloj ekkriis tre laŭte. Mi konfesas, ke mi estis tentita kapti tiujn, kiuj kuris sur mia korpo, por ĵeti ilin teren. Sed memorinte la falon de sagoj, kaj la nutraĵon kiun oni donis al mi, mi sentis, ke la honoro malpermesas, ke mi agu malbone al ili. Mi opiniis, ke ili estas tre kuraĝaj, ĉar ili sentime kuras sur mia korpo, kvankam unu el miaj manoj estis libera por kapti ilin.

Post nelonge alvenis grava persono, la imperiestro de la etuloj. Lia Moŝto suriris sur mian dekstran kruron, kaj antaŭen marŝis al la vizaĝo. Deko da korteganoj sekvis lin. Rigardante mian vizaĝon, li parolis dum dek minutoj, ne kolere, sed li parolis serioze kaj severe.

Li ofte montris antaŭen.

Poste mi eksciis, ke li montris al la ĉefurbo. Al tiu urbo la viroj konsentis porti min; ĝi estis unu kilometron for.

Mi faris signon al la imperiestro, ke mi deziras esti liberigita de la ŝnuretoj, kiuj ligis min teren. Mi volis min levi, sed kvankam li komprenis min bone, lia Moŝto balancis la kapon kaj klarigis al mi, ke mi devas lasi min porti kiel malliberulo. Tamen li faris aliajn signojn por diri al mi, ke oni donos al mi nutraĵon kaj trinkaĵon, kaj ke oni ne agos kruele kontraŭ mi.

Poste la imperiestro kaj la korteganoj malsupreniris kaj foriris.

Baldaŭ mi sentis amason da laborantoj ĉe la maldekstra flanko. Ili malligis la ŝnuretojn, kiuj tenis min, tiel ke mi estis malpli ĝenata kaj povis turni min iom dekstren.

Ili ŝmiris miajn vizaĝon kaj manojn, kaj baldaŭ mi sentis malpli la doloron kaŭzitan de la sagaj vundoj. Refreŝigita, mi ekdormis denove kaj dormis longe.

Iliaj meĥanikistoj faras bone ĉian maŝinon por porti pezajn objektojn. La militajn kaj komercajn ŝipojn, kiuj havas la grandecon de manĝotablo, ili konstruas en la arbaroj, kie troviĝas la arboj por la tratoj, kaj de tie oni veturigas ilin al la marbordo. Nun ili komencis pretigi sian plej grandan veturilon. Ĝi estis ligna trabaĵo, portata proksimume ok centimetroj super la tero, kaj iom simila al niaj litoj.

Kvincent ĉarpentistoj kaj meĥanikistoj pretigis tiun veturilon por porti min al la urbo. Oni ekkriis, kiam ili venigis ĝin flanke al mi. Mi aŭdis pri tiu faro nur poste, ĉar en la trinkaĵo, kiun oni donis al mi, oni verŝis dormigilon, tial mi dormis kaj ne sciis, ke oni movas min.

Ĉu estis eble levi min sur la veturilon? Ili fiksis okdek stangojn en la teron. Ĉiu stango havis la altecon de tridek centimetroj. Poste ili vindis mian kolon, manojn, korpon kaj krurojn. Per hokoj, ili fiksis ŝnuretojn al la vindiloj.

Naŭcent fortaj laboristoj tiris la ŝnuretojn per rulblokoj, kiuj estis ligitaj al la stangoj. Post tri horoj oni levis kaj kuŝigis min sur la veturilon, al kiu ili ligis min forte. Mil kvincent ĉevaloj, kiuj apartenis al la imperiestro kaj havas mezan altecon de dek du centimetroj, tiris min sur la veturilo.

Dum la vojaĝo mi vekiĝis. Okazis, ke du aŭ tri enlanduloj volis vidi min dormanta. Tial ili supreniris sur la veturilon kaj rampis kviete ĝis mia vizaĝo. Unu el ili estis soldato.

Li metis la akran pinton de sia glavo en mian naztruon, ĝi tiklis min kiel pajlo kaj ternigis min perforte.

Fine mi alvenis al la urba pordego. La imperiestro kaj liaj korteganoj elvenis renkonte al mi. Ĉe la loko, kie mi haltis, staris antikva templo, la plej granda el la temploj de la tuta insulo. Ĉar antaŭ longe perfida mortigo okazis en la templo, la homoj ne plu preĝis tie kaj oni malplenigis ĝin. Mi devis loĝi en tiu templo. Tra la plej granda pordego, kies alteco estis ĉirkaŭ cent dudek centimetroj, kaj larĝeco ĉirkaŭ sesdek centimetroj, mi facile povis enrampi.

Ambaŭflanke de la pordego troviĝis po unu fenestreto supre de la tero je dek kvin centimetroj. Al la dekstra fenestro la forĝisto de la imperiestro fiksis naŭdek unu ĉenojn, similajn al poŝhorloĝa ĉeno.

Tiuj ĉenoj estis ŝlositaj ĉirkaŭ mia dekstra kruro per tridek ses pendaj seruroj.

Aliflanke de la vojego, kaj precize kontraŭ la templo, staris turo, kies alteco estis almenaŭ cent sesdek centimetroj.

La imperiestro supreniris sur la turon por rigardi min kuŝanta. Multe da homoj amasiĝis kaj ĉiuj supreniris sur mian korpon per ŝtuparetoj. Poste la imperiestro ordonis, ke neniu marŝu sur mi, kaj difinis al ĉiuj malobeontoj punon per morto. Tio ĝojigis min, ĉar mi tre laciĝis.

Opiniante, ke mi ne povos liberigi min, la laboristoj tranĉis ĉiujn ŝnuretojn, kiuj min ligis.

Sentante min tre malfeliĉa, mi leviĝis. La homoj pro mirego ekkriis laŭte, vidante min staranta kaj faris veran bruegon. La ĉenoj, kiuj tenis la kruron, estis longaj du metrojn, tial mi povis marŝi tien kaj reen. Ankaŭ mi povis enrampi kaj kuŝi en la templo.

image-002


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.