La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


GULIVERO EN LILIPUTO

Aŭtoro: Jonathan Swift

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO SEPA

Nun mi volas skribi pri konspiro, kiun oni faris kontraŭ mi en Liliputo. Iun tagon, pretiĝante por viziti la imperiestron de Blefusku, mi aŭdis, ke iu nobelo venis al mia domo. Sen diri sian nomon, li petis interparoli kun mi. Elirinte, mi suprenprenis lian Moŝton. Mi ordonis al miaj servistoj diri, ke mi iris kuŝi kaj ke ili ne rajtas veki min.

Ŝlosinte la pordon, mi sidiĝis antaŭ la nobelo. Vidinte lin maltrankvila, mi demandis al li, kio estas? Tiam li petis min aŭskulti pacience, ĉar li volas rakonti multon, kio rilatas mian vivon kaj honoron. Mi respondis, ke mi aŭskultos avide, kaj li parolis jene:

”Vi devas scii,” li diris, ”ke la imperiestro en la lasta tempo ofte kunvenis private kun la nobeloj pri vi. Antaŭ du tagoj iu penis kulpigi vin pri perfido kaj aliaj krimoj.

Nu, ĉar mi kredas, ke ili agas maljuste, kaj ĉar vi ĉiam montris al mi bonon kaj ĝentilecon, mi riskas mian vivon por veni averti vin.

”Jen estas kopio de la kulpigoj redaktitaj kontraŭ vi.”

Tuj li montris peceton da papero, kies grandeco egalis tiun de niaj poŝtmarkoj, kaj malferminte ĝin, legis laŭte la jenon: ”La Homo Monto estas akuzata pri malobeo de la esprimitaj ordonoj de Lia Imperiestra Moŝto, kiu petis, ke la Homo Monto ekkaptu la tutan ŝiparon, kiu apartenas al la Imperio de Blefusku, ke li helpu venki tiun insulon kaj sklavigi la loĝantojn kaj mortigi ĉiujn, kiuj rompas siajn ovojn je la mallarĝa fino. Al tiu propono la Homo Monto malkonsentis. Li estas kulpa, ĉar li malobeis tiun ordonon de Lia Imperiestra Moŝto.

”Ankaŭ ni akuzas la Homon Monton, ke li akceptis amike la senditojn de la kortego de Blefusku, kiuj estis antaŭ nelonge malkaŝaj malamikoj de Liliputo. Fine, la Homo Monto pretigis sin por viziti la insulon de Blefusku.

Vere, Lia Imperiestra Moŝto konsentis al tiu vizito, sed ni kulpigas la Homon Monton pri la intenco helpi la Imperiestron de Blefusku militi kontraŭ nia insulo.”

”Ĉu vi komprenas,” daŭrigis la nobelo, faldante la paperon,

”pri kio vi estas kulpigata? Unue, mi devas diri al vi, ke lia imperiestra Moŝto diris al la ministroj, ke kompato devas esti montrata al vi pro la servoj, kiujn vi faris por ni. Sed Skajreŝ kaj la aliaj nobeloj postulis, ke vi estu mortigata kruele. Aŭ oni ekbruligos vian domon dum via dormado, aŭ dudek mil viroj pafos al vi venenajn sagojn.

”Sed la imperiestro decidis, ke vi ne estu mortigota. Li demandis la opinion de Reldresal, kiu havas ĉiam amikecon por vi; li opiniis jene. Reldresal konsentis pri viaj grandaj krimoj, sed li opiniis ke, ĉar vi estas utila, vi meritas, ke oni montru kompaton, kaj rigardante viajn servojn, li konsilis, ke oni ne mortigu, sed nur blindigu vin.

Tiel la postuloj de la justeco estos plenumitaj. Tiamaniere li agos juste.

”Sed ne ĉiujn sinjorojn tio kontentigis. Skajreŝ ekkoleris, dirante, ke li miras, ke Reldresal volas savi la vivon de perfidulo, ke li ankaŭ kredas, ke vi estas mem mallar ĝfinulo. Li daŭrigas, ke pro via forto, vi povos iam malutili nian landon, kaj ĉar vi estas perfidulo, oni devus mortigi vin. La aliaj nobeloj konsentis kun li. Ili diris al la imperiestro, ke li post nelonge estos almozulo, ĉar vi kostas tiom da mono por nutraĵoj kaj vestoj, kaj eble, estante blindulo, vi manĝos pli multe.

”Tamen la imperiestro rifuzis konsenti pri via morto.

Li diris, ke, ĉar la ministroj opiniis ne sufiĉa la punon de blindigo, alia puno devas esti trovota. Reldresal denove parolis; li diris, ke, ĉar estis tiel multkoste nutri vin, estus puno tre konvena, se vi ricevus ĉiam malpli kaj malpli da nutraĵo, ĝis vi mortos pro malsato. Tiu metodo estus ŝparema. Tuj post via morto kvin aŭ ses mil regnanoj devus detranĉi la karnon de viaj ostoj, forporti la pecojn en veturiloj kaj enterigi ilin en diversaj lokoj de la insulo. La skeleto devus stari kiel monumento kaj admiraĵo por ĉiuj rigardontoj. Ĉiuj konsentis, sed decidis fari ĉion sekrete.

”Post tri tagoj Reldresal venos tien ĉi por legi tiujn ĉi kulpigojn, kiujn mi ĵus legis, kaj por diri al vi, ke laŭ la ordono de la imperiestro vi devas esti blindigita. Dudek kirurgoj de lia Moŝto pafos tre akrajn sagojn en viajn okulojn, dum vi kuŝos sur la tero. Jen mi rakontis al vi ĉion, kion vi devas atendi, kaj vi agu laŭ via volo. Ĉar neniu rajtas ekscii, ke mi vizitis vin, mi reiros en la kortegon kiel eble plej sekrete.” Tuj li foriris kaj mi restis duba kaj maltrankvila.

Mi pripensis, kion mi devas fari. Preskaŭ mi decidis uzi mian forton, ĉar, havante liberecon, mi povis venki facile ĉiujn etulojn kaj ruinigi la urbon per ŝtonoj. Sed tio ne estus honorinda, ĉar mi ĵuris, ke mi ne faros malutilon al la insulo kaj la loĝantoj. Kvankam la imperiestro estis maljusta kaj kruela kontraŭ mi, mi opiniis, ke mi ne rajtas rompi mian promeson.

Fine mi decidis, kion mi devas fari. Havante la permeson de la imperiestro viziti la insulon de Blefusku, mi pretigis ĉion por tien iri. Mi sendis leteron al Reldresal por sciigi lin, ke mi intencas vojaĝi al Blefusku, laŭ la permeso donita al mi de la imperiestro, kaj mi aldonis, ke mi foriros hodiaŭ matene.

Senprokraste mi iris al la rando de la insulo, kie estis la ŝiparo. Mi kaptis grandan militŝipon kaj ligis ŝnuron al ĝi. Mi senvestigis min kaj metis la vestojn sur la ŝipon, kaj marŝante en la maro, mi tiris la ŝipon post mi. Tiel vadante kaj naĝante mi transiris la kanalon kaj atingis la havenon de Blefusku. Mi estis atendata, kaj la homoj ŝajnis kontentaj min vidi. Ili sendis du gvidantojn kun mi al la ĉefurbo. Tiujn virojn mi tenis en la mano, dum ili gvidis min laŭlonge de la vojoj.

Atinginte la pordegojn de la urbo, mi metis ilin sur la teron, kaj petis ilin, ke ili diru al la imperiestro de Blefusku, ke mi atendas liajn ordonojn. Post horo mi ricevis respondon; iliaj Moŝtoj eliros min akcepti. La imperiestro kaj lia korteganaro elrajdis el la palaco kaj ŝia Imperiestrina Moŝto kaj ŝiaj sinjorinoj alvenis veturante. Ili ne ŝajnis timigitaj min vidi. Mi kuŝiĝis tere kaj kisis la manojn de iliaj Moŝtoj. Mi diris, ke mi venis laŭ mia promeso, kaj kun konsento de la imperiestro de Liliputo; mi sentis min honorita, ĉar mi estis ricevita bonvole. Mi petis, ke lia Imperiestra Moŝto permesu al mi fari tion, kion mi povos por helpi lin. Oni kondutis ĝentile al mi dum mia restado en Blefusku. Ĉar nenie estis loĝejo tiel granda, ke mi povus eniri ĝin, mi estis sen domo kaj lito.

Mi devis dormi sur la tero, kovrita de mantelo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.