La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() GULIVERO EN LILIPUTOAŭtoro: Jonathan Swift |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Mi skribos kelkajn vortojn pri la liliputanoj kaj iliaj leĝoj kaj kutimoj. Tiuj etuloj estas tre lertaj kaj ili lernas diligente. Kiam iu el ili mortas, oni enterigas la korpon kun la piedoj supre, ĉar ili kredas, ke la mortintoj reviviĝos je la lasta tago. Sed antaŭ tiu tempo la mondo renversiĝos, kaj tial la mortintoj estos ree sur la piedoj, pretaj por marŝi.
Kelke da iliaj leĝoj estas iom strangaj kompare kun la niaj. Malveremo kaj trompo estas taksataj kiel pli malbonaj ol rabo. Ĉar ili diras, ke oni povas defendi siajn posedaĵojn pli facile ol malhelpi, ke alia homo mensogu al iu. Tial se viro faras promeson kaj ne plenumas ĝin, oni punas lin severe.
Ankaŭ se iu havas monon, kiun li promesis gardi, kaj perdas ĝin pro malzorgemo aŭ elspezas ĝin, li estas krimulo.
La leĝo postulas ne nur, ke la kulpuloj estu punataj, sed ke la senkulpuloj estu rekompencitaj. Tiu, kiu kondutas bone dum tuta jaro ricevos monon kaj favoron de la imperiestro.
La statuo de la diino Justeco en la juĝejo havas malfermitajn okulojn, du antaŭe, du malantaŭe, kaj po du dekstre kaj maldekstre de la kapo. Per tio oni volas signi, ke la diino povas vidi ĉie kaj ĉiel. Ŝi tenas malfermitan sakon da oro en la dekstra mano, glavon en la ingo en la maldekstra. Tio signifas, ke ŝi preferas rekompenci el la malfermita sako ol puni per la glavo.
La imperiestro, volante montri specialan favoron aŭ nomi al ofico, ne elektas la plej saĝan aŭ lertan viron. Li elektas tiun, kiu kondutis plej bone kaj kiu estas plej brava kaj justa el la reganoj. Maldankemo estas mortpunata, kaj tiu, kiu redonis malbonon por bono, estas sentaŭgulo, ne inda je vivo. Mi bedaŭras skribi, ke la imperiestro kaj la regnanoj ne observis tiajn bonajn leĝojn kiel ili devus.
Ĉar se ili estus ĉiam observantaj ilin, lia Moŝto ne kondutus kontraŭ mi tiel malbone, post miaj penoj helpi lin.
Liliputo havas tri gimnaziojn. Ĉiu infano devas iri en la lernejojn. Ĉiu estas edukata bone kaj lernas fariĝi honorinda, brava kaj verema. Al la vartistinoj estas malpermesate rakonti al la infanoj malsaĝajn kaj harstarigajn fabelojn. Se ili rakontas tiajn, ili estas batataj per la vipo kaj estas sendataj al senkunula loko.
Nun mi skribos al vi pri mia vivo inter tiuj strangaj liliputanoj. Mi fabrikis tablon kaj seĝon el la plej alta arbo en la imperiestra parko. Ducent kudristinoj sin okupis por fari miajn ĉemizojn kaj la tolaĵon por mia lito kaj tablo. Ili uzis la plej dikan kaj maldelikatan tolon, kiu troviĝis en la insulo. Eĉ ili kudris kelke da faldoj kune por plifortigi ĝin.
La kudristinoj mezuris min dum mi kuŝis tere. Unu staris apud la kolo, alia apud la kruro, kaj ili uzis fortan ŝnureton. Unu lerta virino faris por mi ĉemizon laŭ mezuroj ricevitaj nur el la ĉirkaŭmezuro de mia dika fingro.
Ĉar ŝi diris, dufoje ĉirkaŭ la dika fingro estas la mezuro de la karpeo, kaj dufoje ĉirkaŭ la karpeo estas unufoje ĉirkaŭ la kolo, kaj dufoje ĉirkaŭ la kolo estas unufoje ĉirkaŭ la talio. Tiel ŝi faris tre taŭgan ĉemizon.
Aliamaniere la tricent tajloroj, kiuj fabrikis miajn vestojn, mezuris min. Mi stariĝis genue kaj ili metis ŝtupareton de la tero al mia kolo; viro supreniris kaj faligis ŝnuron de mia kolumo ĝis la tero. Tiel li trovis la longecon de la vesto. La talion kaj brakojn mi mem mezuris.
La plej granda peco de tuko havis nur la grandecon de metro de larĝa rubando; miaj vestoj aspektis kiel flikaĵo, sed samkolora.
Tricent kuiristoj pretigis mian nutraĵon kaj ĉiu kuiris sufiĉan por du pladoj. Kiam mi estis preta por manĝi, mi levis dudek kelnerojn en la mano kaj starigis ilin sur la tablon. Cent restis tere por venigi manĝaĵojn kaj barelojn da vino. La kelneroj sur la tablo suprentiris ĉion per fadenoj, same kiel mi levas sitelon el puto. Unu kuirpeco ordinare sufiĉas por unu plenbuŝo. Unufoje mi eĉ manĝis lumbon de bovo tiel grandan, ke mi devis mordi trifoje. Mi neniam manĝis alian tiel grandan. Ankaŭ la anserojn kaj meleagrojn mi manĝis per unufoja gluto.
La malgrandajn birdojn mi manĝis po dudek sur la fino de mia tranĉilo; mi ne havis forkon.
Unu tagon la imperiestro diris al mi, ke la edzina Moŝto kaj la gereĝidoj ŝatus veni por tagmanĝi kun mi.
Kompreneble mi diris, ke mi ĝojus ilin vidi, kaj ili alvenis.
Mi sidigis ilin sur ceremoniajn seĝojn sur la tablo apud mi. Iliaj soldatoj ĉirkaŭis ilin. La ministro, kiu malamis min, ĉeestis. Mi vidis, ke li rigardas min severe, sed mi ne atentis pri tio kaj nur manĝis des pli multe.
Poste mi aŭdis, ke Skajreŝ malutilis min, ĉar li diris al la imperiestro, ke la kosto por mia nutraĵo kaj vestoj estis tioma, ke la lando ruiniĝos, se mi estos permesata resti tie pli longe.
Multe da sinjorinoj kaj nobeloj alveturis por viziti min. Kiam ili venis, mi levis la veturilon kaj ĉevalojn tre zorge per miaj manoj kaj starigis ilin sur la tablon, sur kiu mi jam fiksis elstarantan randon, por ke la veturiloj kaj ĉevaloj ne falu de ĝia flanko.
Ofte kvar veturiloj, plenaj je homoj, estis sur la tablo samtempe. Sidante sur mia seĝo, mi kliniĝis por paroli al miaj gastoj. Dum mi babilis kun la areto en unu kaleŝo, la veturigistoj de la aliaj malrapide ĉirkaŭiris sur la supro de la tablo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.