La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2026 Geo

La Enhavo

Notoj

[1] Ekrelo (Eldon-Kooperativo por Revolucia E. Literaturo), fondiĝis en 1930, ĝis 1933 funkciis en Leipzig, poste (ĝis 1936) en Amsterdam kaj Moskvo. Eldonis multajn broŝurojn pri aktualaj politikaj temoj kaj ankaŭ primovadajn verkojn, originalajn kaj tradukitajn romanojn kaj gramatikojn.

[2] En «Enkonduko en la Originalan Literaturon de Esperanto». – Artur E. Iltis, Saarbrüken, 1979, 66-68.

[3] La urbo Niĵnij Novgorod estis renomita je urbo Gorjkij.

[4] La afero de la industria partio estis plene fifabrikita laŭ ordono de Stalin.

[5] Jaŭzo: Rivereto, trafluanta Moskvon.

[6] Mosĥozupr: mallongigita «Moskovskoje Ĥozjajstvennoje Upravlenije» (Moskva Trusto por Urba Mastrumo).

[7] Schlesischerbahnhof: Pr. «Ŝleziŝer Banhof» (Silezia Stacidomo), en Berlino.

[8] Rot Front, Genosse!: «Ruĝ' Front', kamarado!» – saluto de la germanaj ruĝfrontanoj.

[9] Rautendelein: Pr. «Rautendelajn», – arbara feino (personaĵo el famekonata dramo «La droninta sonorilego» de H. Hauptmann).

[10] Labkoro: mallong. «laborista korespondanto» (ruslingve rabkor).

[11] Murkoro: korespondanto de murgazeto.

[12] Reichswehr: Pr. «Rajhsver» – postmilita germana armeo.

[13] Spree: Pr. «Ŝpre» – rivero, trafluanta Berlinon.

[14] «Mehr Macht dem Reichsprasidenten! Wählt Deutsch-nationale!»: Pr. «Mer maĥt dem Rajĥsprezidenten! Velt Dojĉnacionale!» («Pli da potenco al la ŝtata Prezidanto. Voĉdonu por la germanaj nacionalistoj!»).

[15] «Zoo»: Berlina Stacidomo «Zoologia ĝardeno» (Zoologische Garten).

[16] Piskator: Fama revolucia reĝisoro.

[17] Svjet: Lumo.

[18] Kulako: kampriĉulo, ekspluatanta dunglaboristojn.

[19] OGPU: Ŝtata Politika Administracio, sovetia ŝtatorgano, kies tasko estas senindulga batalo kontraŭ la interna kontraŭrevolucio.

[20] «Wer nicht trinkt, und liebt und singt, es nie zu wahrer Freude bringt»: «Kiu ne drinkas, nek amas, nek kantas, neniam spertas la ĝojon».

[21] IRH: «Internacia Ruĝa helpo».

[22] «Vdol doroŝki pil klubica...»:

Polvobuloj tie kuras,
Sur ŝoseo tiu ĉi!
La ĉefurbon mi veturas,
Al ĉefurb' rapidas mi!

[23] Malliberejo en Butyrki: Moskva malliberejo.

[24] «Untergrundbahn»: Metropoliteno.

[25] Was ist das?: Kio estas?

[26] So?: Tiel?

[27] labormono de laboristoj...: En 1928 kelkaj funkciuloj de Hamburga Komunista organizaĵo malŝparis partiajn kotizojn por propraj bezonoj. Suspektita pri la intenca kaŝado de tiu ĉi krimo, k-do Thälmann estis riproĉita flanke de CK de la KP Germana. La Komunista Internacio esplorinte la aferon, konstatis absolutan senkulpecon de k-do Thälmann, nuligis la riproĉon kaj proponis al CK de la KP Germ. esti pli atentema en la aferoj, kiuj estas utiligeblaj kontraŭ la komunismo.

[28] «Kunstausstellung», «Künstlerhausausstellung», «Der Schloss»: Pr. «Kunstausŝtellung» (Artekspozicio); «Künstlerhausausŝtellung» (Ekspozicio de la pentrista Domo); «Der Ŝloss» (la Kastelo).

[29] «Altes-Museum»: La malnova muzeo.

[30] rusa proverbo: Kvazaŭ haringoj en la barelo (rusa komparo).

[31] Schwarz: Pr. Ŝvarc, tiama redaktoro de «Vorwärts».

[32] «Mosselprom»: Mallongigita nomo de Moskva Trusto por fabrikado kaj komerco de agrikulturaj produktaĵoj.

[33] Mein Herr: Mia Sinjoro.

[34] «Izvestija»: Centra gazet-organo de Sovetia Registaro.

[35] primuso: Maŝineto por kuiri.

[36] «IRH», «Aviakem» kaj «For Analfabetecon»: Multmilmembraj organizaĵoj: Aviakem – aviakemia asocio por helpi la ŝtatdefendon.

[37] «Polno, prat, moljodec...»: El la popola rusa kanto: «Ne verŝu larmojn, bravulo! Vi ja viro estas, ne knabino!»

[38] Funt izjuma: «Ĝi ja ne funto de rosino estas!» (en senco, ke ĝi estas io pli grava).

[39] Zurück!: Malantaŭen!

[40] Oĥotnyj Rjad: Moskva placo; tiam okupita de la komercejoj.

[41] Nep-ulo, komercisttipo, ekzistinta en Sovetio inter 1922-29. NEP – nova ekonomia politiko.

[42] Ŝupoj: speciala gardpolico en Germanio.

[43] «Sniper»: Pr. «Snajper», ĝustsence – milita esploristo. Ankaŭ uzate en la senco – bona pafisto.

[44] Früstück: Matenmanĝo.

[45] kodako: Foto-aparato.

[46] vizitis unufoje Riga'n: Vortludo (ruslingva – viziti Riga'n – vomi).

[47] «Ich weiss nicht, was soll es bedeuten...»:

Ne scias mi, kial mi estas
malgaja en la kor'
Malnova fabelo restas
por ĉiam en mia memor'!

[48] Nevskij: Nevskij prospekt (nun Oktobrorevolucia prospekto), ĉefa strato en Leningrad.

[49] Wollt ihr mit uns etwas arbeiten?: Ĉu vi deziras iom labori kun ni?

[50] Natürlich! Wir alle sind Arbeiter der Weltsowietunion!: Nature. Ni ĉiuj estas mondsovetiaj laboristoj!

[51] RSDRP: Rusia Socialdemokrata Laborista Partio.

[52] marŝrutoj: Itineroj (rim. de la redaktinto).

[53] avario: Paneo, averio, akcidento, katastrofo (rim. de la redaktinto).

[54] Kolĉak: Kontraŭrevolucia generalo, okupinta en 1919 Siberion.

[55] Mytiŝĉi: Apudmoskva urbeto.

[56] Kolĥoz: agrikultura kamparana kolektivo, plejparte anstataŭiginta en USSR la antaŭan individuan etmastrumon.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.