La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8

* * *

Serebrovskij transloĝiĝis la novan domon marde, kaj dimanĉe li jam festis ĉi tiun feliĉan okazon.

Ĉirkaŭ la oka horo apud la gisa balustrado staris du maŝinoj kaj kelke da fiakroj. La ŝoforoj pace dormetis en profundaĵo de l' aŭtomobiloj kaj la fiakristoj dancetis sur la malseka neĝo, en verda lumo de gaslanterno. Senbrue alglitis la tria, freŝe kovrita per blua farbo maŝino. Viro en leda jako lerte elsaltis la trotuaron, malferminte la pordeton. La fiakristoj eksilentis, subrigardante ilin. El la aŭtomobilo eliris juna virino. Surtrotuariĝinte, ŝi haltis kaj embarase ĉirkaŭrigardis.

La printempa vespero estis mirinde kvieta. Delikataj bluetaj lunrebriloj kuŝis laŭlonge de la strato, alternante kun grizaj ombroj de la domoj kaj fantaziaj desegnaĵoj de l' branĉoj, elrigardantaj el post kortbariloj. La malseka neĝo kuŝis, kiel pezaj ĉapoj sur akraj pintaĵoj de la gisaj stangoj kaj sur la grizaj ŝtonaj kolonoj.

La viro diris ion duonvoĉe al la ŝoforo. Preninte la kunulinon subbrake, li iris al la domo.

Al ili malfermis la pordon servistino de Serebrovskij, Manjo.

– Ĉu multe da gastoj? – demandis Vinokurov, helpante al Olga demeti la palton.

– Ĉirkaŭ dekkvin personoj.

Formetinte la supran veston, Olga restis en sia sola festa robo. Ŝi paŝis al spegulo. En la spegulo ŝi ekvidis la ĉambron, remburitan per bruna tapeto. Sub la plafono estis enŝraŭbigita senbrila duonglobo de la elektra lampo. Sur flava ligna vesttenilo, rampante unu sur la alian, pendis viraj manteloj kaj virinaj paltoj kun multekostaj feloj.

Vinokurov ekfumis kaj strabe rigardis Olga'n.

– Ĉu la edzo definitive ne venos? – demandis li subite.

– Mi kredas! – respondis Olga kaj ridetis. Unuafoje post la edziniĝo ŝi sentis spiron de la libero. Ili eniris la gastoĉambron kaj Vinokurov prezentis Olga'n.

– Konatiĝu, kamaradoj: Olga Alekseevna, edzino de inĝeniero Zorin!

Olga konfuzite ĉirkaŭiris la duonrondon de l' gastoj.

– Kaj la edzo? – turnis sin al ŝi Bobrov, – ĉu li ne bonvolos veni?

– Bedaŭrinde, bedaŭrinde! – rimarkis ĝoje inĝeniero Kiselov. Ĉiuj kunsentante ekmovis la kapojn. La konversacio tuj rekomenciĝis kaj pri Olga, ŝajne, oni forgesis. Vinokurov sidigis ŝin en verdan pluŝan apogseĝon apud malgranda lakkovrita tableto.

La gastoj seninterrompe estis venantaj, plenigante la ĉambron, kaj la mastrino jam dufoje estis eliranta la najbaran ĉambron por preni plurajn seĝojn. Venis Ĉernjaev kun Vera Velikonskaja. Li aliris al Olga kaj staris rekte, kvazaŭ fumtubo, eltirinte sian malgrasan malflekseblan korpon.

– Ĉernjaev kun la edz... edzino! – prezentis lin Vinokurov, – Kie vi laboras nun, kamarado Ĉernjaev?

– Ho, li estas nun granda estro! – respondis anstataŭ Ĉernjaev Kiselov, per unu rigardo ĉirkaŭkaptante gracian figureton de Vera. – Li estas nun apenaŭ atingebla de ni, mortemuloj! Ĉu ne vere, Ĉernjaev? Ja oni vin altigis en la rango?

– Per zorgoj de la multestimataj kamaradoj!

Popov ion aprobe murmuris el profundo de la apogseĝo, siblante per la nazo. Li jam dufoje estis vizitinta la manĝoĉambron. Ĉi tie Serebrovskij estis dismetanta la botelojn sur longa bruna vakstola vojeto, kuŝanta trans la kunmetitaj kune tabloj.

Vera estis konfuzita eĉ pli, ol Olga. Eble pro tio, ekrigardinte unu sur la alian, ili eksentis la reciprokan simpation.

– Kiel multe da homoj estas ĉi tie! – ekkriis Vera, – mi ne ŝatas homamason!

Olga kunsente rigardis ŝin.

– Vi pravas. Ĝi estas tre malfacile! Mi estas en la homamaso ĉiam pli soleca, ol tute sola!.. Ĉu vi oficas kun ili? – Olga kapmontris la gastojn.

– Jes!.. Tio estas, ne!.. Mi oficis antaŭe tie, kaj nun mi laboras en la alia trusto!.. – Vera forte ruĝiĝis. – Kaj vi?

– Ne! – ekspiris Olga, – mi estas hejmmastrino!.. Sed, tiaokaze, vi ilin ĉiujn bone konas? Diru, kiu estas tiu virino, kiu min rigardas?

Vera vigle returnis sin.

– Estas Zoja Ivanovna Ŝipova, la persona sekretario de kamarado Serebrovskij.

Zoja estis interparolanta kun ĵus enirinta la ĉambron Serebrovskij, sin klininta super ŝia seĝo, kaj samtempe ŝi ne forturnis la okulojn de Olga. Ŝi estis en nigra velura robo, lasanta malfermitaj ŝiajn grasetajn ŝultrojn, kolon kaj parton de la dorso.

– Kaj tiu virino? – demandis Olga, montrante la enirantan tra la pordo Anna Petrovna, – Ho, ŝi estas edzino de Serebrovskij?.. Tiaj virinoj plaĉas al mi!..

– Kial? – miris Vera.

– Tiaj virinoj estas energiaj! Ili tenas virojn en la brakoj! Ĉu vi ne vidas, ke tiu ĉi mola meblaro, tapiŝoj, bagatelaĵoj, silkaj kurtenoj estas plenumo de ŝiaj deziroj?

Vera embarasite rigardis Olga'n.

– Mi ne riproĉas ŝin! – rapidis tiu ŝin trankviligi. – Ĉu la bona meblaro kaj komfortaj ĉambroj estas iu malkonvenaĵo? Diru sincere, ĉu vi ne dezirus la samon?

Anna Petrovna, penante venki la kreskantan en la brusto koleron, afable salutis Zoja'n. Ĵetinte malestiman rigardon sur la algluiĝintan al ŝi edzon, ŝi aliris al Vinokurov.

– Kara Oleg Jurjeviĉ! – trakantis ŝi delikate sed tiom laŭte, por ke la edzo aŭdu, – kiel malfrue vi venis!

La pordo malfermiĝis kaj, dismovante la pordokurtenojn, sur la sojlo aperis Dobroĥotov.

– Oh-ho-ho! – gaje kaj densbase ekblekis inĝeniero Bobrov, – Mem la ĉefo venis!

La hejmmastro afable ekrapidis renkonten.

– Petro Ivanoviĉ! Ĉu oni povas tiel?! Vi ĉiujn nin tenas! Ni ja ne komencas sen vi la vespermanĝon!

– Pardonu, sinjoroj, pardonu! – bonkore ekridis Dobroĥotov, – Iom mi malfruiĝis! Aferaĉoj diversaj! Saluton, saluton! Nu, mi gratulas vin, Mikaelo Sergeeviĉ je la nova loĝejo! Kvankam ĝi, ŝajne, estas la kooperacia domo, sed ne gravas! – li larĝe ridetis kaj responde tuj ridetis la gastoj. – Kiu do estas la konstruinto?

– La konstruinto estas nia konato, Petro Ivanoviĉ! Rimarkinda, mi al vi diros, la konstruinto! Jen li estas!

Dobroĥotov etendis sian larĝan haraĵan manegon al Vinokurov.

– Tre agrable! Mi aŭdis, ke vi ĉe la konstruo vian propran inventon realigis. Laŭdire, vi inventis fajrosendanĝerajn vandojn el iu speciala materialo?

– Tute ĝuste, – modeste aldonis Vinokurov, – el malkosta materialo: specifa miksaĵo de ŝtonoj kun ligno. Malkare kaj fortike!

– Do, vi la grandan monon gajnis? Ĉu patento por la invento?..

Dobroĥotov potence ekridegis kaj sin turnis al Serebrovskij:

– Mi memoras, kiam ni lernis en la Reala Lernejo, mi opiniis vin, Mikaelo Sergeeviĉ, sentaŭgulo! Vere, en kaligrafio kaj la rusa lingvo mi neniam povis vin atingi kaj fine estis forpelita el la kvara klaso. Sed ne havis mi al vi iun ajn estimon! Tro delikata kaj pacema knabo vi estis!.. Pardonu, pardonu, mi sekve, eraris! La tempoj ŝanĝiĝis! La alia materialo estas bezonata!

Nun la gastoj estis aŭskultantaj silente, atenteme rigardante la potencan figuron kun zorge kombita ambaŭflanke barbego.

– Tamen, la domo, ŝajne, ne malmulte kostis? – diris li serioze.

– Ni havas la loĝejkooperativon, Petro Ivanoviĉ, – enmetis la parolon Kiselov, – Tiel diri – Komuno! La komunaj monrimedoj!

– Malfacile estas kredebla, – skuis la kapon Dobroĥotov. – Ĉu granda estis la kotizo?

– Nu, ĉu ni povus pagi la grandan kotizon, Petro Ivanoviĉ? Ni ja estas laboruloj! Oni povas diri proletoj!

– Ĝi estas alia afero! Certe, konstruas Mikaelo Sergeeviĉ la socialismon je la ŝtata mono, nu, ankaŭ la dometon intercetere al la socialismo aldonis! Kio estas unu dometo apud socialismo? Bagatelo!

Meze de la ĝenerala gajeco, Anna Petrovna tuŝis la edzon je maniko.

– Miĉjo, invitu al la tablo!

Apud la tablo oni multe manĝis kaj multe trinkis. Manjo ĉirkaŭportis anseron, poste malvarman porkidon kun kreno, poste sturgon, balanciĝantan en elastaj briloj. La gastoj estis metantaj sur la telerojn sprotojn, sardinojn, pelamidojn, ŝinkon. Ĉiuminute aŭdiĝis klakado de la korkoj kaj en kristalajn diafanajn vezikformajn glasetojn la viroj estis verŝantaj orkolorajn vinojn. Olga, trinkinte du glasetojn, la trian rifuzis, sed Vinokurov tamen plenigis ĝin.

– Ĝi povas atendi, Olga Alekseevna!

– Oni diris tostojn: por la mastro, mastrino, virinoj, kaj la gastoj. Fine, Vinokurov proponis toston por la metropoliteno.

– Karaj amikoj! – diris li, ekstarante kaj admirante brilon de la enverŝita en la glaseto portvino, – ĉiuj vi bone konas, kian transportan krizon travivas la metropolo de Sovetoj! Delonge kaj obstine laboras por solvi ĝin niaj eminentaj inĝenieroj. Tamen, lasttempe inter la aliaj rimarkeble elstaras nia juna kolego Zorin. Bedaŭrinde li mankas inter ni! Sed ĉeestas lia edzino! Ni honorigu en ŝia persono la estontan moskvan metropolitenon!

– Hurra! – kriis Bobrov.

– Vi nepre devas trinki! – diris li al Olga. Ŝi protestis.

– Trinku! Mi jam dek glasetojn estas trinkinta, sed ne efikas! – konvinkigis ŝin Vera, sidinta demaldekstre kaj sin klininta al Ĉernjaev. Olga trinkis. Vinokurov tuj plenigis ankoraŭ unu glaseton. Sentante, kiel ŝia kapo turniĝas, ŝi iom tuŝis lian manikon.

– Kamarado Vinokurov, mi ne povas! Ne donu al mi plu!

– He, bagatelo, Olga Alekseevna! Ni ĉiuj estos tie!

Je la dekdua nokte Serebrovskij subite ekatentis, ke la kurtenoj sur la fenestroj ne tute bone estas kuntiritaj. Li flustris pri tio al Ĉernjaev. Tiu leviĝis kaj ne residiĝis, ien malaperinte.

– Vi, amiko, tute vane ĝin faras! – murmuris Bobrov, proklamonte novan toston. – Kion ni timu en la propra partio?.. Ni ne bezonas la fermitajn kurtenojn! Ĉu ne vere, Marinjo?.. – Li por unu minuto turnis sin al blonda ruĝiĝinta najbarino kaj, ĉirkaŭpreninte ŝian kapon, kisis je la kolo. Ne ellasante ŝian kapon, li daŭrigis, frapetinte per la fingro sur la botelon:

– Gesinjoroj! Atentu! Estas proponate fondi novan asocion!

– Ĉu socian organizaĵon, tiel diri? – pepridis Osipov.

– Jes, ĝuste, socian organizaĵon!

– Sufiĉas, Bazilo, «IRH», «Aviakem» kaj «For Analfabetecon». [36]

– Vane vi tiel opinias! Tute vane! Ĉu mi ne pravas, gesinjoroj?.. IRH kaj Aviakem estas necesegaj asocioj! Kial! Aviakem defendas nian socialisman patrion! Kio estas la socialisma patrio?.. La socialisma patrio estas ni! Ĉu mi pravas?

– Jes, vi pravas! Sed I-Ro-Ho? – kriis Kiselov.

– IRoHo? Vi demandas, kio estas IRoHo?.. – Bobrov rikanis, – N-ne, tion mi al vi ne diros! Tion vi praktike ekkonos! Jen, kiam, frato, trafos vi malliberejon, tiam vi scios, kio estas IRoHo! Ĉu ne vere, ho-h-ho!..

La ebria ridego kovris liajn parolojn.

– Kian do asocion, kamarado Bobrov, vi proponas fondi? – repepis Osipov.

– Mi proponas, gesinjoroj, renaskigi asocion de glora epoko de la unua revolucio, la asocion de la kastelrestaĵoj!

– Kastelrestaĵoj? – tuj komprenis Kiselov. – Ĝi ne malutilos! Ĉu vi aŭdas, Katrinjo, li proponas la asocion de la kandelrestaĵoj! Oh-ho-ho! – Kiselov laŭte ridis kaj flustris ion en rozkoloran orelon de la najbarino, ŝovante la nazon en la ŝultron, de kiu forglitis la bluzeto.

– Kial kandelrestaĵoj? – kontraŭdiris Serebrovskij, – Ni prenu ion pli originalan! Ni nomu ĝin, hm... asocio, asocio de bajaderoj!..

– Strange! – diris iu dubeme, – Sed ja bajaderoj estas nur inoj, ni tamen havos ankaŭ ulojn!

– Ĝuste, – konsentis Serebrovskij, – Tiam ĝi estu asocio... de...

– Jen, Mikaelo Sergeeviĉ, – enmiksiĝis Vinokurov, – Oni devas inventi ion pli novan! Mi proponas nomi ĝin Asocio de l' Dolĉaj Sonĝoj!

Li ekridis, rigardinte Olga'n. Ŝi kuntiriĝis, tremetante, kvazaŭ pro la malvarmo. Ŝia kapo estis peza. Ŝi provis movi la piedon kaj la piedo ekmoviĝis, kiel ligna protezo. Iu, kvazaŭ en nebulo predikis:

– Ni nenion ĝenu!.. Ni malkaŝe kontentigu niajn bezonojn!.. Drinki?.. Ni drinku! Kaj tiel plu!.. Jen, ĉi tie... Timi unu la alian oni ne devas! La bezonatan publikon ni varbos, kaj se ili ne iros memvole, ni devigos!..

Osipov per tremantaj manoj enverŝis en sian glason restaĵojn de l' madejro. La glaseto falis planken, plende eksoninte kaj frakasiĝinte.

– He, glaseto! – sopireme ekĝemis Osipov. – Kial mi vin pereigis?

Li subite ekplendis kaj komencis ploregi super la disbatita glaseto, kvazaŭ super la mortinta infano... Murmurante ion, li subrampis la tablon por kolekti la pecetojn, sed subite ŝovis sin ĉi tie en la genuojn de Anna Petrovna kaj vomis sur ŝian robon. Malŝateme forskuante la vomaĵon, sed seninsulte, Anna Petrovna leviĝis. Bobrov prenis ŝin subbrake kaj kondukis en la dormoĉambron.

El la antaŭĉambro eliris Ĉernjaev kun triumfa mieno. Li kunvenigis tri nekonatajn virinojn. La viroj aŭdigis aprobajn ekkriojn.

– De kie vi ilin altrenis? – kriis Kiselov, formoviĝante de sia Katrinjo, kiu tuj transbalanciĝis la alian flankon, al la maldekstra najbaro.

– He, ne gravas, de kie mi ilin altrenis! Diablo helpu vin! Prenu kaj ĝuu!

Olga kaptis la manon de Vinokurov.

– Ni foriru! Ni tuj revenu hejmen! Ĝi estas abomene! Mi ne povas! Vi devas! Mi ne sciis!.. Tuj!.. – murmurante neligitajn vortojn, ŝi ekploris.

– Absurdo! – interrompis ŝin Vinokurov, – Absurdo! Ni nur iros la alian ĉambron. Ili restu ĉi tie! Ni foriros kaj venos tien, kie mankos tiuj malsobraj vizaĝaĉoj!

Li helpis al Olga leviĝi kaj forlogis ŝin en la malluman gastoĉambron. Post ili leviĝis ankoraŭ du paroj. Serebrovskij silente montris al ili la pordon, drapitan per la peza pordokurteno en la kontraŭa direkto de la gastoĉambro kaj iris mem tien kun Zoja. Nun en la manĝoĉambro restis solaj viroj kaj tri publikulinoj.

– He, rapide, senvestigu vin, karulinoj! – laŭte kriis Popov, kaj malpacience, ĉirkaŭkaptinte unu el la knabinoj kaj sidiginte ŝin sur la genuojn, komencis fortiri de ŝi la bluzeton.

* * *

 

... de aprilo 1929.

Dudekkvin tagojn daŭris la striko. Se ne malhelpus socialdemokratoj, la administracio kapitulacus ankaŭ ĉi-foje!

Sed hieraŭ mi propraokule vidis, kiel estas efektivigataj la perfidoj.

Ni kun Erich estis veturontaj kunsidon de la arbitr-komisiono. La perfidema berlina ĉielo donacis al ni neĝan ventegon. En krepusko de la griza tago la kvazaŭ lanugaj blankaj metalfadenoj ŝajnis esti arĝentaj ornamaĵoj de la kristnaska abio. La fleksiĝintaj pro malvarmo arganoj mirigite eltiris la kolojn, aŭskultante, ĉu ie ne ekpepos iu vekiĝinta vagoneto? Sed la vagonetoj, zorgeme enkovritaj de la vento en neĝokovrilon, dormis kune kun la reloj en disfositaj tranĉeoj. En la krepuska aero tumultis la homamaso kaj aŭdiĝis interparoloj. Kurbiĝinte kaj dancetante, tenante per unu mano la biciklojn, la laboristoj atendis surstrate la rezultojn.

Por unu minuto ni haltis apud la distribuejo de internacia Laborista Helpo. Super la enirejo pendis rado kaj la devizo: «Die IAH verschickt die Kinder der Arbeiter». Al la pordo en ĉeno tiriĝis infanoj kun malsanaj okuloj. Berta klopodas apud la kaldrono kun grandega kulero. Ŝi kaj ŝia Otto neniam lacas! Jen kiun oni povas envii! Ili estas ĉie, kie oni bezonas ilin! Ili faras neniun diferencon inter la siaj kaj fremdaj.

– Bonan tagon, Berta!

– Bonan tagon, Vitalij! Se vi deziras, mi diros al vi la rusan proverbon! «Polno, prat, moljodec, ti vetj ne djevica!»... [37]

Ĉu ŝi diras tion speciale por mi, aŭ nur pro lernado de la rusa lingvo? Mi estis ekridonta, sed ŝi minace fingroskuis.

– He, ne tordu la voston, Vitalij! Konsentu, ke via vizaĝo aspektas sufiĉe strange! Ĉu vi scias, kiom da tagmanĝoj ni disdonas? Ĝis sescent tagmanĝoj ĉiutage! Kiel oni diras ĝin ruse? Funt izjuma? [38]

Kaj Berta tuj forgesis min. Iu maljunulino eldiris timon, ke finfine la tagmanĝoj ne sufiĉos. Ĉu ne pli bone estus ĉesigi la strikon? Pri tio jam delonge diras al ŝi la pastro!.. Sed Berta havas akran langeton.

– Ĉu ofte li vin vizitas, Frau Genzel? De la laboro forlogas? La infanoj, certe, ploregas, dum li al vi la Sanktan Skribon predikas?.. Sed se vi unufoje batus lin per karbŝovelilo sur la kalvon?!.

Berg deklaris en la kunveno:

– La pariza konstrufirmao duobligis ĉe metropolitenkonstruo la laborproduktivon. Ĝi metas nin en malprofitan situacion. 50% de laboristoj estas senĝene eksigeblaj. La ceteraj, faros la saman laboron, kiel ĉiuj antaŭaj.

Ĉi-foje mi ne retenis min. Mi forgesis, ke mi estas en la kapitalista lando.

– Ĝi estas senhomeco! – diris mi.

– En USSR ankaŭ ekzistas la raciigo! – ironiis Berg. Erich respondis anstataŭ mi:

– En USSR la laboristoj laboras por si mem! Kaj ĉi tie por viaj poŝoj, sinjoroj burĝoj!

Berg indiferente levis la ŝultrojn. Li proponis la liberan elekton: pligrandigon de la labornormoj ĉe la sama salajro, aŭ malpligrandigon de la salajro ĉe la samaj normoj.

– Kamaradoj socialdemokratoj min subtenos! – kapmontris li la benkojn, kie amasiĝis dikegaj grasaj nukoj.

Kiam ni estis elirantaj de la kunveno, subpremitaj per la kapitulaco sen batalo, nin oni superŝutis per la insultoj.

– Lakeoj! – oni kriis al ni, supozante, evidente, ke ni estas la sindikataj funkciuloj, – gardohundoj!

Social-demokratoj elflugis el bierejoj por nin helpi, opiniante, ke ni bezonas ĝin. Sed al la unua miskompreninta alkurinta socialisto, Erich sigelis sonan vangfrapon. Ĝuonte grandan skandalon, mi subite estis devigita fermi la okulojn pro hela elektra lumo.

Zurück! [39]

Antaŭ mi, kiel minaca averto, staris policano.

Punkto, mia kara sovetia civitano! Vi venis Berlinon por studi konstruadon de la metropoliteno, sed ne por promeni tra la laboristaj kvartaloj. Se vi havas vespere neniun laboron, verku romanojn! Ĝi, almenaŭ, ne maltrankviligas sinjoron Zergiebel kaj ne detruigas la animan trankvilecon.

Cetere...

* * *

Dume Vinokurov estis konsolanta Olga'n en la gastoĉambro. Ŝi ne plu ploris kaj nur plendis, alpreminte sin al lia ŝultro kaj malhele sentante malagrablajn pensojn, naĝantajn en la kapo.

– Dio mia, kia abomenaĵo! Por kio vi min venigis ĉi tien?

– Bagateloj, Olga Alekseevna! Lasu ilin amuzi sin! Ĝi ne estas nia afero!

– Oleg Jurieviĉ, karulo, mi estas tiel malfeliĉa! Ja tio nomiĝas, el fajro en flamon!.. Aŭskultu, mortigu min! Vi havas la revolveron. Ni eliru la kampon. Vi pafos min kaj al ĉio la fino! Neniu ekscios!

– He, lasu, Olga Alekseevna! Ĉu la edzo ne amas vin? Diablo lin prenu! Ĉu li estas sola viro en la mondo?

Vinokurov ĉirkaŭprenis Olga'n kaj ĉiam pli forte alpremis al si. Ŝi ektremis.

– Ne!.. Ne faru tion! Mi timas!

– Absurdo! Mi nenion al vi faros. Vi simple plaĉas al mi!..

Olga por unu minuto silentiĝis.

– Mi estas tute sola! Ĉirkaŭ mi estas plena indiferenteco, aŭ jen simila abomenaĵo!..

– Vi ne pravas, Olga Alekseevna! Ekzistas ankoraŭ io. Ekzemple...

Vinokurov rapide sin klinis kaj penetrigis la lipojn en molajn lipojn de Olga. Ŝi ne kontraŭstaris. Kun ĉiu sekundo ŝi pli akre sentis venenan fluon de la vira pasio. Ĉiam pli forte sin kaptis la timo kaj tamen ŝi ne povis fortiri siajn lipojn.

– Ne faru tion, karulo, mi petas!

– Kion vi timas? Neniam mi prenas la virinon sen konsento.

Tamen Vinokurov ne plu kontentiĝis je la kisoj. Ŝi ekkonvulsiis en liaj brakoj.

– Ne, ne, vi ne rajtas tion fari! Mi ne permesas!.. Ĉu vi aŭskultas, mi ne permesas!..

– Sen bruo!.. Nin oni povas aŭdi! Mi ne ekposedas vin! Mi simple deziras tuŝi vian korpon!

Per subita movo li disŝiris sur ŝi la suban tolaĵon. En la ĉambro iu ektimigite ekkriis. Olga elŝiriĝis kaj, alkurinte la pordon, ŝaltis la lumon. Profunde en angulo de la pluŝa divano, kun larĝe malfermitaj, plenaj de timego okuloj, sidis tie Vera Velikonskaja.

* * *

 

... de aprilo 1929.

Mi tagmanĝas en malgranda restoracio nemalproksime de mia loĝejo. Mi ŝatas ĝin pro la verando, elstaranta super Spree. Dum varmaj tagoj la publiko ne sidas en la sufokaj salonoj kaj ĝuas la freŝan aeron. Por oportuneco de la vizitantoj, la verando estas disigita en apartaj kabinetoj. Disigas ilin tamen nur maldikaj lignaj vandetoj.

Hodiaŭ, dank' al tiuj vandetoj, mi estis aŭskultanta interesan interparolon. Parolis, evidente, kvar personoj. El ili tri personojn minimume mi konas. Kiam ili estis enirintaj sian kabinon, la maljunula voĉo, jam aŭdita de mi unufoje en Admirals-Palast, diris:

– Mi petas, sinjoroj, konatiĝi: sinjoro Seleznjov! Ni servis iam kune en la sama regimento en Siberio. Energia kaj brava estis la oficiro!

Responde mi aŭdis vere tre strangan ridon. Iu duonvoĉe rimarkis:

– Por kio memori la pasinton? Via fratino insiste petis min: igi vin pli mediti pri la estonto de via filino, ol pri via propra pasinto.

Ĉi tiu memfida voĉo ŝajnis al mi tre bone konata, sed strange sonis la rido. Mi neniam aŭdis, ke la homo, posedanta ĉi tiun voĉon, ridis.

– Pri la estonto de la filino? – ekspiris la maljunulo, – Kion do pensi pri ĝi? Ĉu mi pensu, ĉu ne, tutegale! – Kaj li turnis sin tuj al la kunparolantoj:

– Tio estas inĝeniero Berg, sinjoro Seleznjov. Li estas socialisto, sed la homo, iom konata al vi.

La voĉo de Berg flankiĝeme kaj afable rimarkis:

– Mi petas, sinjoro Seleznjov, atenti, ke min interesas nur la praktika flanko! Interalie, demando pri la koncesioj. Ni esperas. Kio koncernas la politikon...

Seleznjov denove ekridis kaj la rido denove eksonis eksterordinare por ĉi tiu konata al mi voĉo.

– La politiko estas koncentrigita ekonomio, – diris Lenin! Ĉu, vere, Genosse?

– Mi estis nur esprimonta la penson, ke la politikon ni havas nian propran! La kontrakton kun vi ni povas fari nur ĉe la certaj kondiĉoj!

– Nature! Iam poste ni pridiskutos niajn familiajn aferojn!

Mi komprenis eĉ nek unu vorton plu. En la najbaran kabineton eniris, ŝajne, ankoraŭ du personoj kaj oni ekparolis france. Mi tuj eliris el la restoracio kaj kelkajn horojn staris sur la trotuaro. Al mia miro, neniu aperis. Perdinte la paciencon, mi reeniris, sed ili jam mankis.

...de aprilo 1929.

Mi dediĉas la tempon por la pasinta jaro lastfoje.

* * *

La printempo komenciĝis subite kaj frostaj ventaj tagoj ŝanĝiĝis je hela varma vetero. La neĝo estis rapide degelanta, nudigante la malsekan teron kaj la homoj piedpremis fluidan kotaĵon sur la pavimoj, dispremante ĝin per la galoŝoj. Vitalij kun Ivagin estis traŝovantaj sin tra la homamaso en Oĥotnyj Rjad [40]. La hela suno kvazaŭ ora dukato pendis en la aero kaj amikece grimacante ĉirkaŭverŝis la homojn per varmoondoj. Ivagin paŝis vigle kaj aspektis dank' al sia studenta ĉapo kun teknika insigno kaj mallonga konsumiĝinta jako, tute knabece. Senbrova larĝa vizaĝo kun miopaj okuloj karese ridetis renkonte al la suno. La grandaj oreloj, elstarantaj el post la ĉapo, iom movetiĝis.

– Diablo scias, kiel bone! – rikanis li, montrante la dentojn.

Vitalij brue enspiris la sunan aeron kaj ekridis.

– Ni, Ivagin, staras nun sur tiu sama loko, kie troviĝos la metropolitenstacio «Oĥotnyj Rjad».

– Nun mi komencas ĝin kredi! Se Zorin estas forveturonta eksterlanden, do ni havos la metropolitenon! Ha? – ŝercis Ivagin.

Super Oĥotnyj Rjad pendis bruego. La degelintaj komercistoj sidis sur lignaj kestoj kaj kriegis:

– Kiu do bezonas la kokon?

– Anseron mi vendas malkare, anseron!

– Terpomo, terpomo!..

Ankoraŭ demalproksime ekvidis Vitalij ruĝebluan nubon de aerglobetoj, balanciĝantan super la kapoj.

– Haltu, Ivagin! Mi aĉetos al la filino donacon por adiaŭo!

Invalido en griza palto el soldata drapo kaj sen ĉapo, estis sieĝata de la homamaso same diverskolora, kiel liaj globoj. Luksa sinjorino en astrakana mantelo kaj elegantaj gantoj estis tiranta de li longan verdan kolbason, penantan forflugi ĉielen. Samloke marĉandis malriĉe vestita virino en mallonga konsumiĝinta jaketo. Maljuna avino, envolvita en grandega truiĝinta ŝalo, petis rabati dek kopekojn.

Vitalij elektis helan ruĝan globon, ridetante ligis ĝin al la butono kaj estis jam forpaŝonta, kiam denove subite haltis. Juna bubo en grasmakulita jako turnis en la manoj bukedon de galantoj.

– Nu, denove li haltis! Ha? – miris Ivagin.

– Jen la galantoj!.. – konfuzite ridetis Vitalij.

– Ha?

– Ke aĉeti...

– Al kiu?..

Vitalij mallevis la kapon, kvazaŭ estus al li honte.

– Al la edzino!

Ivagin varme ridetis.

– Aĉetu kaj ni iru rapide! Mi deziregas manĝi!

Ĉe Ivagin, en lia ĉambraĉo en la sesa etaĝo, Vitalij faris tri paŝojn tien kaj tri reen, ĝuste de la pordo al la fenestro, kaj rapideme parolis, dum Ivagin estis formanĝanta la malgrasan supon:

– Ĉu vi komprenas Ivagin, iu diablaĵo al mi okazas! Senrezulte pasas la laboro!

– Ĝi estas malpli bone! Ĉu vi ĉiam pri la eksterlando revas? Ha?

– Diablo ĝin scias! Eble, jes! Precipe en la lasta tempo! Ja, vere, ĝi estas granda okazintaĵo! Antaŭe mi tion ne multe meditis. Ĉu vi scias, ĝi estis neatendite kaj ĝis la lasta tago, jen ĝis hieraŭ, ĝis mi la pasporton ricevis, mi ne kredis!.. Sed nun, jen estas ĝi!..

Vitalij elpoŝigis la ruĝan libreton kun ora sovetia blazono sur la eksteraĵo.

– Montru, ĝi estas interese! – eldiris scivolemon Ivagin kaj transrigardis la maldekstran brakon. – Franclingve, vi diras, oni skribas? Ha? Nu, sekve, vi duone estas jam eksterlandano! Ĝi ne gravas! Vi taŭgas por tia afero! Ĉu ni konstruos la metropolitenon laŭberline, aŭ laŭparize, mi opinias, ne tio estas grava! Gravas tio, ke ni mem ĝin konstruu kaj neniujn koncesiojn! Ha? Ĝi, amiko, estas facile, arendigi tion al la fremduloj! Ne, ni lernu de ili, sed konstruu per la propraj fortoj. Ha? Vi kiel opinias?

Ivagin gaje ekridis, leviĝis, metis la manojn sur la mallarĝajn ŝultrojn de Vitalij.

– Jen kio, amiko! Mi konas vin, kiel min mem! Senpartiulo vi estas, sed tute nia! Mi ankoraŭ konsilas al vi: se vi havos liberan tempon, ne vizitaĉu vi la drinkejojn! Pli proksime al nia frato, al laboristo vin tenu! La propagandon tie vi ne aranĝu (sufiĉas sen vi), sed kun la germanaj kamaradoj amikiĝi, ekvidi, kiel ili vivas, al ili pri ni rakonti kaj al ni poste pri ili, ĝi estas laŭ mi, via devo!

– Bone! – diris Vitalij, – la konsilon vian mi elkore akceptas! Sed via propra afero, Ivagin, min serioze zorgas. Ni amikiĝis kaj via sorto ne estas indiferenta por mi. Se la Kontrolkomisiono viajn rajtojn ne redonos al vi?

– Do kio sekvos? Ĉu la revolucio pereos? – mokeme interrompis Ivagin, – He, vi!

Vitalij eksentis sin ofendita, sed tro amikece kaj simple etendis al li Ivagin la manon.

– Donu la viajn kvin!

Kiam Vitalij estis revenanta hejmen, Moskvo estis plena de la varmaj sorĉoj. La ĉielo, kvazaŭ sur bele ilustritaj poŝtkartoj, estis delikate sorpkolorigita. Blueta vualo de la nebuleca aero moligis konturojn de la novaj ok- aŭ deketaĝaj konstruaĵegoj. En nigraj vitroj de la domoj purpuris ankoraŭ lastaj rebriloj de la foriranta suno, kaj sur Tverskaja jam estis ekflamantaj la lanternoj. Amasoj de promenantoj knedis kotan fluidaĵon sur la trotuaroj. Razita nepulo [41] en printempa mallonga palto kaj mola ĉapelo sin klinis al sia kunulino en astrakano kaj eksterlandaj diafanaj ŝtrumpoj. Kaj post ili proleta studento en truiĝinta jako kun levita kolumo kaj en konsumiĝintaj ŝuoj, trenis subbrake la amikinon samkursaninon en malkara ruĝa ĉapeleto. Diverskolora, multfarba moskva homamaso!..

Vitalij ŝatis la moskvan straton, precipe vespere. Venas tia horo, kiam Moskvo konkeras vin per sia ĉarmo. Tiuhore ĝi estas antikva maljunulino, silente atestanta la malhelan historion de la rusa popolo (pri tio ĉi parolas la mistera kremlo kaj nigra horloĝo kun flavaj montriloj sur Turo de l' Savonto, pri tio rakontas muskokovritaj muroj de Kitaj-Gorod, en la grundon kreskinta antikva diversfarbe kolorigita templo sur la Ruĝa Placo, malrektaj stratoj kaj stratetoj). Sed, samtempe, en la elektraj ciferplatoj de la rondaj horloĝoj ĉe la stratkruciĝoj, en la iluminitaj fasadoj de grandaj institucioj, en blekado de l' aŭtobusoj kaj sonorego de l' tramoj, en lumaj vitraj muroj de la novaj magazenoj, kluboj, uzinoj, oni sentas spiron de iu nova kulturo.

Ĝuste en ĉi tiu horo oni emas observi la elmetitajn antaŭ kinejoj kaj teatroj afiŝojn kaj, hezitante, elekti, kio estas hodiaŭ vizitenda. Ĉu aŭskulti la grizharan maljunan «Faŭston», ĉu spekti la faman dramon el tempoj de la civita milito «Lubov Jarovaja», ĉu amuzi sin senmedite en la opereto aŭ «Musik Holl?»...

Sed Vitalij nenion estis vizitonta hodiaŭ. Li deziris pasigi la lastan vesperon en la familio. Li enpense adiaŭis Moskvon. Li iris nun en antaŭurbo, en malhele lumigitaj stratoj, enrigardante vizaĝojn de la renkontataj paroj, kvazaŭ penante forporti kun si ilian bildon. La pensoj duoniĝis kaj certagrade li jam sentis sin eksterlande.

Suprenirinte la ŝtuparon, Vitalij neatendite trovis sur la pordo seruron. Treege mirigita, ĉar Olga neniam forlasis la infanon, li iris al la najbaroj. Tiuj transdonis al li la ŝlosilon kaj la mallongan letereton:

«Je la naŭa horo mi forveturis vesperfesteton. Mi estis atendonta vin, sed Vinokurov min treege rapidigis. Mi riskas forlasi Injon, esperante, ke vi de minuto al minuto venos. Tamen mi estas maltrankvila kaj petis la najbarinon ĉiuokaze de tempo al tempo eniri la ĉambron. Olga».

Vitalij embarase staris kelkajn sekundojn, kaj, kvankam en la letereto estis klare montrita la forveturhoro de Olga, li tamen demandis:

– Ĉu ŝi delonge estas for?

– Ne, nur ĉirkaŭ dudek minutoj, ne pli.

Vitalij malŝlosis la pordon kaj ŝaltis la lumon. La ĉambro estis malplena kaj regis absoluta silento. Injo dormis, kunpreminte en la mano la leporeton. La kovrilo forrampis de ŝia ŝultreto. Vitalij alligis la globon al la lito apud la kaploko kaj, ankoraŭ tenante en la manoj la bukedon de l' galantoj, ordigis la kovrilon. Aŭskultante trankvilan spiradon de la infano, li klinis sin kaj delikate tuŝis per la lipoj la varman koleton de l' knabino. Ion murmurinte, Injo returnis sin kaj malfermetis la okuletojn.

– Paĉjo venis! – ridetis ŝi. – Sed mi ja ne aŭdis, kiel vi venis! – Ŝi rimarkis en la manoj de Vitalij la galantojn.– Ho! – ekkriis ŝi, sidiĝante en la lito. – Floroj!.. Kara pacĵo! Ĉu vi al mi ilin aĉetis?..

Plenigita de iu nekonata, eksterordinara sento, Vitalij etendis al ŝi la florojn. Ili estis aĉetitaj por Olga, sed ĉu ne pli bone estus aĉeti ilin por la infano?.. Injo, admirinte, alpremis la florojn al la ĉemizeto kaj ne sukcesis ankoraŭ tuŝeti ilin per siaj etaj fingretoj, kiam la nova donaco, brilanta ruĝa globo trafis ŝin.

– Paĉjeto! Kara mia, bona mia! Vi al mi ankaŭ la globon aĉetis!..

Ŝi ekstaris kaj ĉirkaŭprenis lin je la kolo. Envolvinte ŝin per la kovrilo, li prenis ŝin sur la brakojn kaj silente alpremis al si. En la kapo naĝis turmentiga nebulo kaj io interrompis spiradon en la brusto. Li peze malleviĝis kun Injo la seĝon. Ŝi ekbabilis pri okazintaĵoj de la tago, rakontante al li siajn malgrandajn ĝojojn kaj malĝojojn, kunpremante la bukedeton de la galantoj kaj karesante lian vangon. Li sidis senmove, laca kaj senpensa.

– Paĉjo, ĉu vi morgaŭ forveturos?

Li kapjesis silente.

– Je la kioma horo?

– Vespere, filineto.

– Ĉu mi akompanos vin ĝis la stacidomo?

– Se panjo permesos.

Kuntirinte la brovetojn, Injo decide deklaris:

– Mi tute egale akompanos vin! Mi vin tre amas! Kaj ĉu vi baldaŭ revenos?

– Jes, tre baldaŭ! Vi ne enuu sen mi!

Nun Vitalij estis rigardanta ŝiajn helajn bluajn okuletojn, ne forturnante sin.

– Kaj ĉu parolontan pupon vi por mi kunprenos?

– Nepre kunprenos, nepre!

Li sidis kun ŝi kvaronhoron, poste metis ŝin la liton kaj eliris, por prepari la teon. Injo ne dormis kaj atendis lin pacience. Li trinkigis al ŝi la teon kaj nur post tio ŝi trankvile, kun la rideto, ekdormis.

Olga revenis ĉirkaŭ la unua nokte. Vitalij estis ĵus ekdorminta, turninte sin al la muro. Kontraŭ lia demando, ĉu estis bona la vesperfesto, ŝi faris provon rideti.

– Jes, jes, – diris ŝi, – tre bona! – Ĉar li atendeme silentis, fikse rigardante ŝin, ŝi rapideme aldonis: – Mi petas vin, dormu! Ni morgaŭ pri tio interparolos.

– Morgaŭ mi ne havos la tempon por interparoli. Mi forveturos!

Olga nenion respondis, rapide senvestigante sin. Ĉirkaŭ duonhoro en la ĉambro regis streĉa silento. Vitalij ne dormis. Li meditis pri Olga. De post kiam li konfesis al ŝi sian perfidon kaj ŝi provis memmortigi sin, inter ili krom tiu distanco kiu jam ekzistis antaŭe, kuŝiĝis ankoraŭ io nevidebla. La atenco je memmortigo ne faris al Olga grandan malutilon. Ŝi estis malsana nur unu tagon kaj per tio ĉi ĉio estis finita. Sed ĝi lasis en ŝia animo iun postsignon. Olga ĉirkaŭmetis iun ensorĉitan cirklon kaj fariĝis tute nealirebla.

Vitalij, sentante sin kulpa, kelkfoje provis solvi la krizon kaj estis kun ŝi delikata, kiom li kapablis. Sed nenio helpis. Olga enprofundiĝis sin mem kaj ĉiam kvazaŭ atendis ion decidan. Vitalij kompatis ŝin, kunsentis, sed eĉ timis montri al ŝi tiun ofendan kunsenton.

Li maltrankviliĝis, aŭdinte la subprematajn singultojn. Detenante la spiradon, li kuŝis kelkajn minutojn silente kaj kiam la singultoj ripetiĝis, li vigle alkuris al Olga. Ŝi senparole alpremis sin al li, enŝovinte la malsekan pro larmoj vizaĝon en lian bruston. Maltrankviligita, li tamen ne kuraĝis demandi kaj nur silente karesis ŝiajn harojn. Olga fine komencis rakonti:

– Kia abomenaĵo! – flustris ŝi kun ploro. – Kia abomenaĵo!.. Se mi scius, kiom da malnobleco povas enlokiĝi en la homa animo...

Vitalij, detenante batadon de la koro, kaj streĉinte la atenton, aŭskultis.

– Kion li faris al vi?

– Kara mia, ne maltrankviliĝu, mi petas vin! Nenio ankoraŭ okazis!

– Do?..

Kaj ĵus kompreninte, ke ankoraŭ nenio okazis, Vitalij ĉesis aŭskulti Olga'n. Li sentis, kiel en lia kapo kunpuŝiĝis, kvazaŭ ĉe la vojkruciĝo kelke da pensoj. Olga rakontis ĉion laŭ la ordo (ŝi havis tian kutimon). La pensoj de Vitalij disputis unu kontraŭ la alia:

«Via edzino apenaŭ ne estis perfortita!»

«Jes, mi scias. Ĝi estis atendenda».

«Vi, ŝajne, ne estas per tio prizorgita?!»

«Sed, ja finfine oni nenion al ŝi faris!»

«Kaj se oni farus!»

«Ĝi estus la plej bona leciono!»

«Por ŝi – jes, sed ĉu ĝi estas al vi indiferente?»

Vitalij sentis pikon en la koron kaj, returninte sin al Olga, interrompis ŝin:

– Rakontu, kiel li kondutis en la komenco?

– Komence li kondutis tute konvene. Multe pli bone, ol tiuj aliaj... Tie regis tia malĉasto!.. Li sola ŝajnis esti preskaŭ sobra kaj mi esperis lian prudenton...

– Kaj vi mem?..

– Aĥ, mi mem estas pri ĉio kulpa!.. – Olga profunde ekspiris kaj ekploris, – mi respondis liajn kisojn!..

– Kia do malprudenta vi estas! – kun delikata riproĉo diris Vitalij.

– Jes, jes! Sed mi ne sciis... Mi supozis... Li promesis...

Kaj misuzante la vortojn, ofte perdante la sencon, Olga estis pentranta antaŭ li bildon de la sceno en la gastoĉambro. Vitalij deturnis sin al la muro kaj silentis. La pensoj daŭris interparoli:

«Ĉu vi vidas, kiel kondutis via edzino? Ŝi, sekve, vin tute ne amas! Ĉu vi ne ĵaluzas?»

Vitalij ree eksentis facilan pikon, sed tiel malproksiman kaj malfortan, kiel alportita per vento el post rivero la krio.

«Mi ja mem kulpas antaŭ ŝi sammezure!» – rapide respondis anstataŭ li iu.

«Do, vi opinias, ke ŝi pravas, kaj tio ne ofendas vin?..»

«Min ofendas?.. Ne, tute ne!»

«Sed ĉu vi ne komprenas, ke ŝi estas nur la kaptita viktimo? Ĉu vi ne sentas, kia disrompo estas en ŝia animo? Ĉu vi ne kompatas ŝin?...»

Kaj, kvazaŭ ripetante ĉi tiun penson, Olga enrigardis lian vizaĝon per la larmoplenaj okuloj kaj sopire demandis:

– Karulo, ĉu vi min ne kompatas?..

Li tuŝetis ŝian vangon.

– Jes, Onjo, mi kompatas! Estu certa, ke mi ne lasos ĝin tiel! Morgaŭ mi havos ankoraŭ tempon ĝis la vespero.

Olga ektimigite formoviĝis.

– Ne, ne! Pro dio ne faru tion! Kio ajn, nur ne tio. Mi petegas, al neniu nek unu vorton!

– Onjo, kiel do? – embarasiĝis Vitalij. – Ja oni devus ĉion malkaŝi!.. Vi ĉeestis tion. Vi povas ĉion atesti...

– Karulo! Mi petas! Mi tre petas! Nenion al neniu diru!

Vitalij ne respondis.

* * *

 

... de aprilo 1929.

Do mi adiaŭas Germanion. Stettinon estas forsenditaj miaj valizoj, Moskvon – la telegramo kaj mi mem transveturas la germanan grundon lastfoje. La berlina polico povas esti kontenta. La agento de Komintern forlasis la metropolon. Anstataŭ li en malnovaj germanaj provincoj aperis fremdlanda turisto, uzanta la lastajn tagojn de sia restado en la demokratia respubliko por vizito de vidindaĵoj. Efektive, mi la tutan jaron loĝis en Berlino kaj nun mi unuafoje vidas Germanion!

Jen estas Danzig. Antikva belega urbo ventumas sur min per ĉarmo de la malnova fabelo. Oni povas forgesi pri la kapitalisma epoko, vagante tra ĝiaj mallarĝaj stratetoj, – tiom maloftaj estas ĉi tie eŭropaj konstruaĵoj. La mezepoko, profunda, muskokovrita mezepoko rigardas min el la gotstilaj fenestroj. La mezepoko estas sentata en la akropintaj tegolaj tegmentoj, en feraj pivotoj, en skulptitaj ornamoj sur la antikvaj nigriĝintaj brikaj domoj, la mezepoko vidiĝas en mallarĝaj arkoj, en kolosaj, forirantaj ĉielen preĝejturoj, en ŝtonaj verandoj antaŭ la loĝejoj. Ĉiun kvaronhoron la turhorloĝo muzikas simplan kaj samtempe tian kortuŝan melodion. Nigraj kanaloj kun bordero el gisa balustrado tratranĉas la stratojn kaj en ilia nigra akvo tremas lanternaj fajroj. Neimageble dikaj cibolvendistinoj kaj kamparanoj, venintaj ĉi tien por vendi brasikon, estas mirinde apatiaj. La vivo dormetas en tiu ĉi malnova urbo...

Cetere mi, ŝajne, eraras!.. La antikvaj blazonoj de iam enirintaj en «Hansa» liberaj urboj preskaŭ forviŝiĝis; en la plej eleganta konstruaĵo «Artus-Hof» troviĝas la borso; interne de la historia «Hohtor» enlokiĝis la vaporŝipa kompanio; kaj en mezepokaj drinksalonoj kun malaltaj plafonoj aranĝis sin superverŝitaj per la lumo restoracioj. En la ĉirkaŭaĵo de la malnova urbo, sur la bordo de tiom trankvila ĉi tie maro, pitoreske kuŝigis sin ludil-urbetoj kun kartludejoj. Ili estas speciale kreitaj por la venanta ĉi tien de la tuta mondo burĝaro. Ĉi tie dum tagnokto tondras la muziko, la bordo estas superverŝita per milionaj fajroj, ĉi tie regas la mono, hazardludo kaj la virina korpo!.. Ne plu ekzistas la antikva beleco! Ĉie regas la malĉasta nuntempo!

...Mi balanciĝas en motorboato. La bordo brulas en ĉiuj koloroj de la ĉiela arko. Mi rigardas jen la bruantan brilantan kajon, jen la malluman, superŝutitan per la steloj ĉielon, jen la senliman iom ŝaŭmantan maron. Mi aŭskultas la sonojn de «charlstown»...

Ne, eĉ la operetaj melodioj eksonis sopireme kaj en taktoj de la «charlstown» ventumas hodiaŭ la malgajo...

La 30 de aprilo 1929.

Ĉi tiuj linioj estas dediĉataj al vi, Alice, sed vi neniam estas ilin legonta. Kial, miras vi. Ho, ĝi estas simple! Forlasante vian patrion, mi deziras interparoli intime kun tiu Alice, kun la antaŭa. Alice de la hieraŭa tago min ne komprenos. Cetere, mi ne tute kredas, ĉu ekzistas du Alice'j. Iam mi sonĝis, ke mi havas du Olga'jn. Ĝis nun mi ne scias, ĉu ĝi estas fakto?..

Ĉu estas eble renaskigi nun la trairitan de ni vojon, tiel luman kaj helan, kiel ŝtala strio sur la malluma ĉielo? Ĉu estas eble rememori ĉion, kio okazis? Ĉu estas eble haltigi tremon de la koro kaj enpugniginte sian volon, igi sin forgesi pri la vundo, kiu ankoraŭ tranĉas la konscion per peza doloro?.. Ne skuu riproĉe la kapon! En tiu ĉi momento mi tutkore apartenas al mia amo...

Nu, jen, mi provas. Mi rememoras mian tritagan promenon sur Volga. Blanka larĝflanka vaporŝipo, brilanta pro la pureco, kiel pargeto de la berlinaj mastrinoj, ĉiuvespere lumanta en fajroj, kiel superverŝita per la reklama lumo Friedrichstrasse. Sur vakstolaj tapiŝetoj de la koridoroj senbrue, kvazaŭ pneŭmatikoj sur la asfalto, glitas la oficanto kun tuketoj subbrake kaj kun tremantaj rondformaj tekruĉoj sur la metalaj pletoj. Sonas arĝentaj sonoriloj kaj tiu sono malaperas en molaj tapiŝoj de la unua klaso (ĉu vi ankoraŭ memoras la Schloss'ajn gobelenojn?). En la salono, kie sonoras lustroj kaj en bluaj vazoj sidas purpuraj rozoj, la helbruna fortepiano kun orsimilaj kandelingoj aŭdigas malaltajn densajn akordojn. Sur la larĝaj ferdekoj briletas malgrandaj lampetoj kaj laŭsomere vestitaj festaj ornamitaj knabinoj ridas duonlaŭte. Kiu estas ili, ĉi tiuj nekonatulinoj en helaj roboj? Pri kio flustras al ili, sin klininte al la oreloj mem, ebriigitaj per la varma vespero junaj viroj? Kio okazas post la silkaj kurtenoj, kiam la virina mano por unu minuto malfermetas la fenestron kaj tie vidiĝas blueta duonlumo? Kio okazas tie post la seka krako, kun kiu fermiĝas ligna netravidebla krado de la fenestro?

En ardo de la malleviĝanta somera nokto la rivero ventumas freŝecon de nefinfalĉitaj herbejoj kaj narkotantan aromon de la kampofloroj. Dum la vaporŝipo staras en golfo senmove, kiel arboj de Tiergarten en silenta nokto, aŭdiĝas de la rivero, kune kun regulaj plaŭdiĝantaj eksvingoj de remiloj, fragmentoj de la knabina rido, ŝercoj, konversacioj, kantoj. La nokto venas senbrue kaj delikate, kvazaŭ kara amata virino kaj kune kun la nokto eniras la animon stranga sopiro, neklara, nebulaj deziroj, pro kiuj kunpremiĝas la koro...

Kial mi ĉi tion rememoris? Kiel ĝi rilatas al vi?.. Alinjo! Ne, ne Alinjo! Kaj eĉ ne Alice! Genossin Berg! Ĉu vi memoras tiun plenan de vivo tagon, kiam leterportisto alportis al vi el malproksima lando la malgrandan poŝtkarton kun volga vaporŝipo?

Ho, Genossin Berg! Vi, eble, jam amas la alian kaj estas plena de sorĉoj de via nova sento? Eble la alia estas por vi kara kaj vi donas al li viajn kisojn kaj la feliĉan ridon? Tiuokaze vi ne komprenos tiujn liniojn!..

... Ardaj tagoj kaj sufokaj vesperoj en pinarbaro. Varmega suno, bruliganta la korpon ĝis la ostoj, bruniganta la vizaĝon kaj blankiganta la harojn kaj okulojn. Furioza galopado en la arbaro sub la komenciĝanta pluvego, rulado de tondro kaj sagoj de fulmoj meze de mallumo kaj batantaj sur la okulojn branĉoj. Ĉarmo de la krepusko, kiam la ĉevalo kun mallevita kondukilo lace paŝas sur la malseka herbo kiam la suno, por unu momento, aperinta apud la horizonto el post forfluganta nubego, malleviĝas, rozkolorigante la firmamenton. Signaloj de la kampadeja trumpeto sur bordo de la silenta profunda lago inter kamptendoj, en kiuj oni dormas preskaŭ sur la tero, sur freŝa fojno...

Tiam interrompiĝis nia korespondado. Al la alia estis fordonita koro, kaj la malproksima korespondantino Alice Berg restis nekonata kaj fremda...

... Ho, mi ne tuj komprenis vian ĉarmon! Mi ne tuj permesis enforĝigi min en katenojn de la turmentiga pasio! La unuaj renkontoj ne havis intiman karakteron, tamen ili kunfandis nin en unu tuton. La malplej eta tuŝo de viaj fingroj emociigis min kaj mi sciis, ke mi estas dezironta ĉiam pli kaj pli. Tiutempe ni amis ne kun egala forto kaj ne same. Perdante la konscion, vi svenis en miaj brakoj, malfortigita de la unuafoje eksciataj deziroj. Vi suferis kaj turmentiĝis, sed mi serĉis la solan ĝuon. Ho, mi bonege komprenas nun, ke en mia unua kiso estis pli da ofendo, ol de l' kareso!

«Admirals-Palast», «Die Bajadere», «Variété», pluŝo kaj oro, gigantaj lustroj, molaj seĝoj, spegulantaj salonoj de l' koridoroj, kie ĉiuflanke oni vidas sin mem... Interparoloj de niaj manoj kaj kaŝaj ĉirkaŭprenoj dum la spektaklo, kiam en la salono kaj loĝioj estas mallume. Elektraj fluoj tra la tuta korpo kaj plioftiĝanta batado de la koro. Dezirego alpremi sin unu al la alia, kiel eble plej proksime, sin dronigi en la senfunda akvo!..

Mi admiris graciecon de viaj gamboj, vian elastan talion, mi sentis tra ŝtofoj de viaj roboj delikatan haŭton de viaj brakoj kaj mi deziris ĉiam pli!.. De la unuaj timemaj tremetantaj kisoj ĝis la furiozaj pasiaj karesoj estas nur unu paŝo. Kaj ni havis tiajn rendevuojn, kiam la knabinoj fordonas sin la tutajn, forgesante pri la moralo, pri postsekvoj, pri honto, pri ĉio en la mondo. Scias mi, ke ankaŭ vi povus fordoni vin al mi. Sed ni haltis ĉe la limo.

Ĉu vi memoras la vesperon en Grunewald post la sport-festo? Ĉu vi memoras la malsekan nebulon, leviĝintan el la lago? Ĉu vi memoras, kiel reĵetinte malantaŭen la kapon, vi respondis al mi per longaj varmaj kisoj, kiel, alpreminte mian kapon al via brusto, vi kisis mian vizaĝon kaj miajn harojn?. Ĉu vi memoras ĉi-ĉion?..

Kaj ĉu vi memoras ankoraŭ la frostan ventan tagon en la februaro? Kie vi estis dum ĉi tiu vespero?.. Superkovrita de la neĝo Tiergarten kuŝis antaŭ mi. Super mi estis la ruĝa ĉielo. Apude, post la barilo, ĝembojis sirenoj de aŭtomobiloj kaj flavaj fajroj estis ekflamantaj en la plidensiĝanta krepusko. Vi ne venis... Adiaŭ!

... La 1-an de majo 1929.

Ĉi tie kunfluiĝas la pasinto kun la estanto. Sed la romano ne estas finita. Ĉu mi fariĝis Vitalij Zorin, aŭ inverse? Tio kaj alia! Nenio ŝanĝiĝas pro tio. Nur atentu: la romanon mi estas daŭrigonta en nomo de tria persono. Alie la legonto nenion komprenos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.