La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

... de septembro 1928

Mi ne scias, kion mi devas fari. Mi elbabilis al Alice pri mia romano. Ŝi nepre deziras helpi al mi en la korektado. Sed mi timas doni ĝin al ŝi.

Mi provu doni ĉapitron pri la blua stilo kaj malbona humoro. Ĝi estas tute sendanĝera ĉapitro kaj ne kaŭzos embarasojn. Intercetere, mi estas ĝin ĵus skribinta kaj ties impreso estas al mi tre forta.

* * *

Serebrovskij revenis el la oficejo kun malbona humoro. Suprenirante la knarantajn ŝtupojn de la ĉefa enirejo, li enflaris odoron de la freŝaj farboj kaj malkontente rigardis la murojn, ĵus kolorigitajn per delikate blua farbo.

– Kial vi nepre deziras ĉielan koloron? – ekscitite demandis li, formetante malsekajn galoŝojn en la enirejo.

– Dio mia, pri kio vi estas malkontenta? – ekkriis Anna Petrovna. – Mi opiniis, ke la blua stilo plaĉos al vi!

– Vi ĉiam opinias iun sensencaĵon! – ekmurmuris Serebrovskij.

Irante tapiŝetojn, kuŝantajn sur la brilanta pargeto, kvazaŭ belforma vojeto, li stumblis antaŭ la eniro en manĝoĉambron kaj klarigis ĉi tiun malagrablaĵon per la elirinta renkonten kato. La kato, plende miaŭinte, forflugis en angulon kaj ĉi tie komencis forleki la kontuzitan flankon.

– Diru al Mario, ke ŝi preparu la tagmanĝon!

Trairinte la dormoĉambron, li suspekteme ĉirkaŭrigardis. Serebrovskij delonge jam suspektis la edzinon pri la perfido, sed ĝis nun estis trovinta neniujn signojn. Anna Petrovna postsekvis lin kaj helpis alivestiĝi, doninte el la nova vestŝranko kun granda spegulo hejman pantalonon kaj jakon de antaŭrevolucia fasono.

Anna Petrovna ne estis juna kaj ŝia aĝo proksimiĝis al la kvara deko da jaroj. Tamen ŝi ne deziris konsenti pri ĝi. Ŝia pasio estis bone vesti sin kaj havi belan meblaron. Kaj hodiaŭ, en silka bluzo kaj lakitaj pantofloj, zorgeme aranĝinte la hararon kaj uzinte la kosmetikon por plibeligi la vizaĝon, ŝi estis atentiganta la edzon pri nova akiro.

– Kiel plaĉas al vi, Miĉjo, la novaj kurtenoj?

La kurtenoj, havante koloron de delikate flava nuanco, efektive estis belaj, sed ili nenion komunan havis kun stilo de la ĉambro. Serebrovskij ekglitis per la okuloj sur marmora lavejo kun spegulo, sur larĝa duobla lito kun nikelitaj piedetoj, sur vestoŝranko kaj transigis la okulojn sur la edzinon. Treege grasa, kun triobla mentono, ŝi estis elrampanta per sia tuta korpo el vestoj. Memorigante al Mikaelo Sergeeviĉ pri oficistino Fedoseeva, ŝi faris al li ĉagrenigan impreson. Li kolere ĵetis:

– Se vi avarus la monon, estus pli bone! Ĉiutage vi ion aĉetas!

– Jen kiel! Jam mi devas la monon avari! – mokeme kontraŭdiris la edzino. – Por kiu do avari? Eble, vi klarigus al mi, kiu ankoraŭ bezonas nian monon?

Fortirinte la nebuliĝintajn okulojn flanken, Mikaelo Sergeeviĉ kontraŭdiris.

– Absurda demando! Mi diras, ke vi elspezas pli multe, ol mi gajnas! Oni ne devas riski, tion demonstrante!

– Interese, de post kiam ĝi fariĝis riska? En la pasinta jaro vi ne estis faranta la avertojn pri la risko! Kio, karulo, okazas al vi?

Ne rekompencinte la edzinon per la respondo, Mikaelo Sergeeviĉ butonumis la jakon kaj enŝovinte la piedojn en molajn felajn pantoflojn, direktis sin en la manĝoĉambron. Knabino Manjo ankoraŭ ne sukcesis prepari la manĝilaron kaj Serebrovskij, sidiĝinte apud la tablo, estis kolere sin rigardanta. Ŝi rapideme kuradis de la tablo al la grandega kverkligna telerŝranko kun verdaj vitroj kaj reen, transportante la manĝilaron.

Anna Petrovna, singarde surmetinte blankan antaŭtukon, komencis disverŝi fumiĝantan barĉon.

– Hodiaŭ mia patro tralegis en ĵurnalo, ke estas rekontrolota listo de la municipaligitaj domoj. Ĉu vere?

– Vere.

– Ĉu ne povas okazi, ke oni denove forprenos nian domon?

Serebrovskij levis la ŝultrojn.

– Pri kio vi zorgas? Printempe estos preta por ni belega loĝejo en la nova domo,

– Vi tamen estas terura, nedankema egoisto! Sed paĉjo? Vi loĝas en lia domo de post edziĝo kun mi kaj pagas nek unu kopekon! Ĉu ne tiel? Nun vi ricevos novan loĝejon kaj trankvile observos, kiel vian bopatron oni elĵetos sur la straton? Ne, ĝi plaĉas al mi! Mi tuj invitos lin ĉi tien!

La patro de Anna Petrovna, al kiu apartenis la domo, loĝis en la najbara loĝejo. Anna Petrovna vokis Manjon kaj estis jam dononta al ŝi la ordonon, sed Mikaelo Sergeeviĉ haltigis ŝin. Li treege ne ŝatis doni klarigojn al la bopatro, malbonkaraktera kaj kolerika maljunulaĉo.

– Nu bone, trankviliĝu! Neniu lin eĉ per la fingro tuŝos! Li eĉ gajnos pro nia transloĝiĝo! Li luigos ankoraŭ unu loĝejon kaj ne scios kion fari kun la mono!

– Nu, pri tio ni prokrastu la konversacion. La bolŝevisma reĝimo tion esceptas. Sed tamen, vi devas promesi al mi, ke la domo restos lia propra.

– Kiel mi povas al vi promesi? – kolere diris Serebrovskij, sufokiĝante pro traglutita osto. – Ja ĉi tiun aferon mi finfine ne estras!

– Nu, bone! Vi kun iu alia pli detale parolos! Mi do ne bezonas tiom multe da vortoj! Vi devas simple promesi, ke la municipaligo lin ne tuŝos!

– Jen diablo! – insultis Serebrovskij. – Kunligiĝis mi kun vi, diablo vin prenu! Trafos mi iam pro vi! Forpelos oni min el la partio!

Anna Petrovna konis lertecon de la edzo kaj malheziteme kredis, ke neniu kuraĝos fari al li ion malbonan. Tial ŝi tute malatentis tiujn ĉi vortojn. Tenante per papereto osteton, ŝi ĉirkaŭmordis kotleton, kaj metinte sur telereton violkoloran gelaton, ŝi viŝis la malpurigitajn manojn.

– La patro diris al mi, ke Dobroĥotov estas la novan domon konstruonta. Ĉu vi al li helpis?

– Nu?

– Jen kia vi estas malbona! Ĉiam mi ekscias ĉion de la triaj personoj. Kial vi ne rakontus ĉion al via propra edzino?

– Por kio do rakonti? La oficaj aferoj vin, patrineto, ne devas interesi!

– Jen ĝuste ĉi tio al mi ne plaĉas! Kial ne devas interesi? Mi ankaŭ deziras partopreni la socian vivon!

Mikaelo Sergeeviĉ mokeme ridetis kaj, viŝante per tuko la buŝon, leviĝis.

– Tute egale, vi en mian lokon ne sidiĝos!

– Pri kia loko vi diras? – ektimis Anna Petrovna.

– Estas konate! Malliberejo en Butyrki*.


* Malliberejo en Butyrki: Moskva malliberejo.


– Ĉu vi ŝercas?

– Kiaj ŝercoj? Tute serioze! Estas en nia trusto tia juna inĝenieraĉo Zorin. Jen kun Ivagin ili duope min subfosas!

– Atendu, atendu, al mi iom parolis pri li hieraŭ Vinokurov.

Serebrovskij rapide sin returnis.

– Do, Vinokurov vizitis vin hieraŭ vespere?

Anna Petrovna konsterniĝis.

– Jes... vizitis... Vin deziris vidi!..

– Kial do li nenion diris al mi hodiaŭ?

– Nu, mi ne scias, kial li nenion diris al vi, – ruĝiĝante ĝis larmoj murmuris Anna Petrovna. – Li sidis ĉi tie duonhoron kaj forveturis.

– Tiel, tiel! Kaj forveturis? Post duonhoro, vi diras?..

Mikaelo Sergeeviĉ ĵetis malestiman rigardon tra malfermita pordo en la dormoĉambron, poste enigis la minacantajn okulojn en vizaĝon de la edzino kaj sufiĉe ĝuinte la ricevitan impreson, subite ekridetis.

– Do ni estas kvitaj, edzineto! Punkto, kiel oni diras nun! Eble, ni maledziĝu? Eble, vi edziniĝos kun Vinokurov?

– Miĉjo, Miĉjo, – maltrankviliĝis Anna Petrovna. – Por kio vi? De kie vi prenis? Honestan parolon, Vinokurov ne plaĉas al mi! Por kio mi lin bezonas? Mi havas tian edzon, tian edzon!..

Sed Serebrovskij ekĝojis.

– Edzon, edzon! – kriegis li per sovaĝa voĉo. – Jen vi havas edzon! Dio mia, ja vivas tiaj malsaĝulinoj! Mi vidas, kiel vi vian edzon amas! Ĉielkolora ŝtuparo! Flavaj kurtenoj! Domo, kiel donaco al la bopatro! Ho, diablo! Vi ja en ĉerkon min kuŝigas. Ĉu vi scias, kion aranĝas tiu ĉi Zorin? Ne nur el la partio, ne nur Butyrki, sed diablo scias, kio povas rezultiĝi!

Serebrovskij ekkaptis la kapon per la manoj, kriante la insultojn: – He, kia malsaĝaĵo okazis! Ĉu vi memoras sinjoron Zorin? La patron?

– Kiun Zorin? – tute konsterniĝis Anna Petrovna.

– Do kiamaniere vi ne memoras? La memorkapablon vi perdis, patrinjo! Dek jarojn ja ni vizitadis unu la alian! Ĝis la tombo ni amikoj nin mem opiniis! La knabaĉon ĉi tiun, Vitalij, mi propramane per la bombonoj regaladis! Kaj nun li fripono fariĝis! Mi estis al li veturon eksterlanden aranĝonta, kiel al la konata homo, sed li aliancas kun tiu fripono Ivagin!.. Mi montros al li nun la eksterlandon!.. Li nun veturos!..

Kaj subite rememorinte, ke li mem jam traŝovis la demandon tra du instancoj, Serebrovskij eksaltis kaj en emocio ekkuris en la ĉambro.

– Ha, kiel malsaĝe mi rapidis!.. Ne, maljuna malsaĝulo, ĝi estas por vi bona leciono! Jen provu, aranĝu ĉi tion! Sed ni ankoraŭ vidu!

Nun Anna Petrovna komprenis finfine, pri kio temas.

– Do vi mem al li ankaŭ la eksterlandon aranĝis? Efektive, malsaĝulo! – malŝate faligis ŝi kelkajn vortojn.

Pro tiu indiferenta rimarko Serebrovskij definitive furioziĝis.

– Se vi deziras scii, kiu el ni ĉiuj estas plej malsaĝa, do li estas, via Vinokurov! Estis tute nemalfacile por li tuj intertrakti kun Zorin pri ĉio! Lin oni povus lerte trompi! Sed Vinokurov estas stultulo!

Serebrovskij svingtiris la telefontubeton.

– Ĉu Popov? Jes, jes, estas mi. Aĉa afero estas! Estis mi tie, estis. Neniu rezulto! Aŭskulti oni ne deziras! Kial, oni diras, vi ŝanĝas viajn decidojn dekfoje dum unu semajno? Se Zorin, do estu Zorin! La afero estas jam transdonita al la pli alta instanco... Kion? Morgaŭ mi tien estas veturonta, jes. Sed vi jen kion al mi diru: ĉu ni mem ne malprofitos?.. Nun tie estas ne nur Zorin, kaj eĉ ne Zorin kun Ivagin... La tuta trusto protestas! Tiu areo, diablo ĝin prenu!.. Kion?.. Jes, Vinokurov estas definitiva idioto! Kion vi diras pri Ŝipova?.. Ne, ŝi estas nia amiko! Mi penos ankoraŭ per ŝi ĉi tion aranĝi. Nu, kompreneble, oni devas esti singarda!.. Jen, ĝuste! Antaŭ ĉio tiun Ivagin... Bone, ni ankoraŭ vidos!

Li metis la tubeton.

Je la dektria tago la kunlaborantino de la librejo, nevino de princino Velikonskaja evidentigis sian plenan malkapablon kaj maltaŭgecon. Dum du horoj ŝi estis sensukcese serĉanta inter duonputrinta forbalaaĵo iun antaŭmilitan libron pri la berlina metropoliteno.

Librejadministranto kamarado Ĉernjaev kun ĝuo rigardis, kiel la elturmentita knabino kun malordiĝintaj haroj estis zorgeme fosanta paperojn, kuŝantajn en malluma angulo, viŝis per la bluzeto polvon sur la bretoj kaj supreniĝis sub la plafonon honteme kunpremante inter la genuoj la jupon. Fine, ruĝa pro streĉo kaj honto, ŝi senpove konfesis:

– Ne, kamarado Ĉernjaev, mi ne povas trovi!

Ĉernjaev trankvile leviĝis kaj alirinte al unu areto de libroj, kiun la knabino jam estis esplorinta, eligis el ĝi polvokovritan libron kun gotlitera gravuraĵo sur la bindaĵo: “Untergrundbahn”*.


* “Untergrundbahn”: Metropoliteno.


– Jen estas ĝi, – solene li diris. La knabino ruĝiĝis pli forte.

– Sidiĝu, kamaradino Velikonskaja. Ni iom interparolu.

Li almovis al ŝi seĝon kaj mallevis per ŝnuro elektrolampon tiamaniere, ke la tuta lumo estis falanta rekte en vizaĝon de la knabino. La fenestroj en la ĉambro mankis.

– Bone! Vi iomete malpurigis vin. Ne gravas. Oni povas forskui. Aŭ lavi.

– Ĉu vi mem lavas la tolaĵon? – subite demandis li.

La knabino konfuzite kapjesis. Ĉernjaev estis konsideranta, kian aĝon ŝi havas. Kiam li vidis ŝin lastfoje ĉe Serebrovskij, en la malnova palto, ŝi aspektis jam sufiĉe vivinta. Ĝi tamen lin ne disrevigis. Sed nun, sen la palto, en blanka batista bluzeto, ŝi ŝajnis esti gracia deksepjara knabino.

– Ĉu vi havas gepatrojn?

– Ne..., – mallaŭte respondis la knabino. – Pli ĝuste, mi havas, sed ne ĉi tie.

– Ĉu eksterlande?

– Jes, en Germanio.

– Kial do ili vin forlasis?

– Ĝi estas longa historio, kamarado Ĉernjaev. Dum la interna milito...

– Ili forkuris kun la blankuloj?.. Kompreneble! Do vi loĝis aliloke?

– Mi de post la infanaĝo loĝis kaj lernis en Petrogrado.

– Ĉu en Smolnyj?

– Jes!.. Sed mi lernis tie nur unu jaron. Post la revolucio mi restis en Petrogrado kaj komence loĝis kun la onklino, jen kun tiu sama, kiu oficas ĉe vi.

Ĉernjaev fine komprenis, ke se la knabino estis lernanta en la instituto nur unu jaron, ŝi havas en ĉiu okazo ne pli, ol, dudek jarojn.

– Bone! – diris li, – poste la onklino havis embarasojn kaj ŝi konsilis al vi trovi laboron.

– Ne tute tiel! Ŝi ebligis al mi fini la lernejon. Poste ni transloĝiĝis Moskvon kaj mi sukcesis dungiĝi en la Ŝtata Banko. Mi ne deziris malfaciligi vivon de la onklino. Ŝi laborgajnas tre malmulte. Mi luis apartan ĉambreton. Sed mia deveno!.. Kion mi faru kun ĝi?.. Min oni baldaŭ maldungis. Kiom ajn mi penis denove dungiĝi, mi nenie estis akceptita...

– Ĝi, efektive estas aĉa afero! – kunsente rimarkis Cernjaev. – Lasttempe malfacile estis? Nu, ne ĝenu vin! Konfesu! Ĉiu ja en la simila situacio povas okazi. Ĉu vi ne estis trovanta la solvon? Pri memmortigo estis pensanta? Bagatelo!

Ĉernjaev subite leviĝis.

– Do iru ĉi tien, kamaradino Velikonskaja!

La knabino, ne komprenante, aliris kuŝantan en la angulo molan aron da papero.

– Kiamaniere vi ne estis trovinta la libron? He-he-he! Ne taŭgas! Ne povas ni havi kunlaborantojn, kiuj po du horoj malŝparas por trovi iun libraĉon! Ni bezonas rapidecon!

La okuloj de la knabino pleniĝis per larmoj.

– Kamarado Ĉernjaev, komprenu mian situacion!

– Mi do komprenas! Via situacio estas senespera! Sed nia trusto ja ne estas invalidejo! Ne povas ni ĉiun preterpasanton fari oficisto, precipe kun la princa deveno!

– Kamarado Cernjaev, mi estos diligenta! Mi ordigos ĉion ĉi. Mi aranĝos diversajn fakojn! Tiam ĝi ne estos tiel malfacile!

Kaj subite la knabino rimarkis en senkoloraj okuloj de la estro minacantan fajreton. Ĉi tiu fajreto estis ĉiam pli arde flamanta kaj sub la senmova rigardo la knabino senpove sidiĝis la seĝon.

– Kamarado Ĉernjaev, – petegis ŝi, – indulgu! Mi estas tiel juna! Vi estas honesta homo, ĉu ne vere?

Ĉernjaev krude ekridis.

– Certe! Sed la ideo de honesteco estas relativa! Mi povas, ekzemple, atesti vin morgaŭ antaŭ la estraro, kiel maltaŭgan laborantinon kaj, krome, kun nedezirinda socia deveno! Kaj ĝi estos honeste, ĉu ne vere?..

Li ŝtele aliris la knabinon.

– Aŭ mi atestos vin, kiel energian, spertan kunlaborantinon... Kaj ĝi, mi kredas, ne estos honeste?..

Rigardante la klinitan kolon de la knabino, li rikanis. Ŝi ankoraŭ esperis.

– Sed vi ja estas partiano, kamarado Ĉernjaev! La partianoj havas iun konsciencon! Estu mia patro kiu ajn, sed mi... Do por kio mi estas respondeca?..

– Ĉu mi estas partiano? – ekridis Ĉernjaev. – Kiu diris al vi? Kamarado Serebrovskij estas partiano. Dio ordonis al li partianiĝi ankoraŭ en la jaro 1917. Sed mi por kia diablo partianiĝu? Sen tio mi fartas bone!

Kaj ĵus dirinte ĉi tiujn vortojn, li kaptis la knabinon ĉirkaŭ la talio kaj ĵetis ŝin planken, en amason da papero. Tiuminute aperis en la pordo Ivagin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.