La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

... de julio 1928

Malfacile estas tamen uzi rekte la germanan lingvon. Mi devas iome ekspluati miajn berlinajn amikojn por la korektado. Kvankam ili asertas, ke mi parolas germane same, kiel ruse, sed verki en la fremda lingvo estas pli malfacile. Estis multe pli simple kun esperanto. Du monatoj sufiĉis. Nun mi perfekte ĝin posedas.

Afero kun korektado estas des pli embarasa, ke mi ne plu loĝas ĉe Erich. Mi havas nun la ĉambron en respektinda burĝa domo. Mi havas ŝrankon kun spegulo, tolajn kurtenojn, belartajn tabletojn, antikvajn pentraĵojn kaj sur la muroj lignajn artefaritajn telerojn. Sur ili estas eltranĉita bildo de la belega orhara heroino de nordaj legendoj Ingeborg. Lavtukoj kaj kruĉoj estas ornamitaj per la instrua gotika literaro: “Wer nicht trinkt, und liebt und singt, es nie zu wahrer Freude bringt”*. La pargeto estas polurata ĉiudutage kaj konkuras kun la asfaltaj pavimoj. Mia lito havas molan risortan matracon kaj la littolaĵo brilas pro blankeco, kvazaŭ ĝi ĉiutage venas el ĉina lavejo.


* “Wer nicht trinkt, und liebt und singt, es nie zu wahrer Freude bringt”: “Kiu ne drinkas, nek amas, nek kantas, neniam spertas la ĝojon”.


En liberaj vesperoj mi revenas hejmen ĉirkaŭ la sepa horo. La pordon al mi malfermas Rosa, la pli aĝa filino de la mastro, ruĝvanga kaj korpulenta knabino. Ĉiufoje, post la tago, kiam mi, dezirante fari ion agrablan por ĉi tiu familio, donacis al ŝi bukedon de floroj, ŝi ruĝiĝas, renkontante min. Ŝi mem ordigas mian ĉambron, penante viŝi polvon for de l’ objektoj, sur kiuj ĝi mankas. Ŝi mem alportas al mi ĉiumatene kafon kaj ŝanĝas akvon en la kruĉo. Laŭ ŝia insisto la mastrino bonfavore permesis al mi uzi la kvazaŭ ciritan fortepianon, starantan en la gastoĉambro, kaj eĉ kunvokas la tutan familion, por aŭskulti, kiel sovetia inĝeniero muzikas List’on.

Sed mi ĉiam forgesas pri ilia ĉeesto kaj ĉiam, muzikante, revas pri Alice. Mi studis la muzikarton dum la infanaĝo. Mia patrino ŝatis klasikan muzikon kaj romantikajn melodiojn. Pro tio miaj plej ŝatataj motivoj fariĝis fragmentoj el “Faŭsto”. Forlasinte la hejmon, mi forgesis ankaŭ pri la muziko. Dum junaĝo kaj pli malfrue mi ne havis la tempon por tio. Nur iufoje, en iu klubo mi estis aliranta fortepianon kaj ion muzikis parkere. Mia gusto malboniĝis. Mi ial ekŝatis banalajn salonajn melodiojn. Sed ĉi tie en Germanio renaskiĝis denove mia amo al la klasika romantismo. Kaŭzo estas Alice.

Strange, ke ŝia bildo ricevis en mia imago tian koloron. Alice, firme ligita al la fluanta momento, Alice, spiranta per la ribela aero, ne devus elvoki en mi tiajn idekunrilatojn. Sed mi prenas Grig’on, miksas lin kun Guno, interplektas la motivojn kaj ĉiam finas per la valso el “Faŭsto”.

Tamen, sufiĉas, sufiĉas! De mi oni atendas, kiam do mi finos la promesitan novelon el sovetia vivo...

* * *

Strangaĵo okazis dum la oktobra demonstracio. Kiam la kolono de Mosĥozupr preterpasis grizan konstruaĵon de malnova hotelo, sur ties balkono kelkaj civitanoj estis alkroĉantaj al gisa balustrado portreton de Trockij. En vicoj de la demonstrantoj oni ekscitiĝis. Iu ekridis, iu ekkriis ion indigninte.

Subite sur la balkono aperis homo kun nigra hararo kaj mallarĝa akrapinta barbeto. La homo aliris la balustradon kaj, sin klininte malsupren, ion estis dironta. Por unu sekundo ekregis silento. Vitalij, konsternita, estis rigardanta la homon. Subite li returnis la okulojn al la najbara fenestro. Ĉi tie en diverskoloraj pantalonoj, kun ruĝaj kravatoj sur blankegaj ĉemizoj, dependiginte la piedojn malsupren, sidis sur la fenestro kelke da fremdlandanoj. Kelkaj el ili melankolie ŝmacis pomojn. La aliaj, apoginte sin sur la fenestrokadron, kun intereso elŝovis sin eksteren.

Kiam ekestis la silento, unu el ili (kaj tuj Vitalij rimarkis, ke li estis en uniformo de ruĝfrontbatalanto), ekstaris sur la fenestro, trankvile prenis el papero grandan brunan putrintan pomon kaj kun forto ĵetis ĝin sur la balkonon. La pomo preterflugis la homon kun akrapinta barbeto kaj, falinte, dispeciĝis sur la portreto. La homamaso aĥis en gaja kaj laŭtega ridego. Sur la balkonon ekflugis demalsupre buletoj de koto. Iu ĵetis eĉ malnovan galoŝon. La homo kun akrapinta barbeto tuj malaperis post la pordo.

Kelkajn minutojn poste la demonstracio jam estis aliranta al Ruĝa Placo.

La kolono de Mosĥozupr estis ankoraŭ plena de gaja ĉie sonanta rido. Ivagin aliris al Vitalij.

– Kiel, amiko, vi opinias, ĉu Vinokurov estas bona specialisto? Ha?

Vitalij mirigite levis la ŝultrojn.

Kamarado Popov, kiu administris la Planfakon, estis kolere leganta la rezolucion de Serebrovskij.

– Kion ĝi signifas “laŭeble kontentigu”, kara kamarado? – malkontente turnis li sin al la laboristo. – Ĉu vi ne petis lin klarigi ĉi tiun vorteton “laŭeble”? Sed, se mi ne havas la eblecon? Kaj tiel plu?

– Nenion mi scias, – eksvingis la kapon la laboristo. – Mia afero estas ricevi la teron. De kie vi trovos la eblecon, por mi estas absolute indiferente, kamarado! Mi kraĉi deziras al tio!

Li efektive estis kraĉinta trans la maldekstra mano. Tion ne povis toleri onklo Petro. Li estis hakanta lignaĵon sur la sojlo kaj kolerege ŝovis lignerojn en ardiĝintan ĝis ruĝo malgrandan feran forneton.

– Kion vi faras civitano? – indigne kriis li –ĉu vi en drinkejon venis? Mi igos vin mem ĉi tiun kraĉon viŝi!

La laboristo, ne respondinte, malrespekte ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Inverse al la familia idilio de l’ ĝenerala kancelario, planfako brilis per eksterordinara senordeco. Ardigita fero de la forno eligis pezan haladzan odoron. Al ĉi tio aliĝis mordanta fumo, elfluganta el la tuboj en lokoj de ilia kunfando. De la tuboj konstante gutis malpura akvo rekte sur la vizitantojn.

Nun Popov konvinkiĝis, ke la feran fornon oni devas anstataŭigi per la ŝtona. Rezulte, unu el la kunlaborantoj sidis sub transportebla ŝtupareto, kaptinte sin je la haroj. Sur la ŝtuparo balanciĝis sitelo kaj laboris fornisto. Sur la kunlaboranton ŝutiĝis brikoj kaj kalko. Preskaŭ freneziĝinta maŝinskribistino, sur kiun antaŭ, ol sur la ceterajn, sidiĝis en densaj tavoloj ruĝa brika polvo, kriis, ke ĝi estas sovaĝaĵo ripari la fornon dum la oficaj horoj. Voĉo ŝia ne estis aŭdebla. Kun sama sukceso oni povus kompreni, pro kio skandalas Mario Iljiniĉna Fedoseeva, korpulenta virino kun mallongaj haroj kaj en mallonga jupeto, kaj la inĝeniero Bobrov. Ĉi tiu tute furioziĝis, ŝovante al ŝi per la tremegantaj manoj amason da papero. Konsternita kalkulisto, apud kies tablo ili atakis unu la alian, penetrigis sian nazon en la paperojn. La saman taktikon uzis ankoraŭ unu grupo, sidanta apud tablo de inĝeniero Kiselov. Mem Kiselov apogis sin sur dorson de la seĝo metinte unu piedon sur la alian kaj ellasante el la buŝo buletojn de la fumo. Akurate kombitaj insuletoj de la ruĝaj haroj sur lia brila kalvo atestis sufiĉan atenton al sia propra persono. Kun li interparolis, sidante sur rando de la tablo kaj elturnante la kolon, verdvizaĝa Ĉernjaev.

Ĉernjaev havis kaŭzojn esti ofendita. Kiselov senkaŝe mokis lin. Sed estis malprofite rompi la bonajn interrilatojn. Kunmordinte en malbelege elŝovitaj lipoj malbone odorantan cigaredon, Ĉernjaev estis preterlasanta mokemajn vortetojn de Kiselov pri liaj penskapabloj. Li insiste pruvis la bezonon de unueca fronto kontraŭ Zorin.

– Tiel, tiel! – mokis Kiselov, – Mikaelo Sergeeviĉ kion pensas pri ĝi? Aplaŭdas? Trovas vian proponon genia?

– Kial vi, Ivan Aleksandroviĉ, ĉiam pri Mikaelo Sergeeviĉ aludas? – ĉagrene kontraŭdiris Ĉernjaev, – ja oni devas iniciati! Ja li estas bufo! Li estas kontraŭrevoluciulo! Li estas pli malbona, ol OGPU!

– Ha-ha-ha! Pli malbona, ol OGPU! Ha-ha-ha!

– Jes, jes! Vi ankoraŭ konvinkiĝos! Li ĉion ĉi tie subfosos! Vi ja ne aŭdis, kion li opinias pri burokratismo! Li hieraŭ venis al mi la librejon (li bezonas iun germanlingvan libraĉon pri metropoliteno) kaj komencis konversacii pri la burokratismo. Do, laŭ lia opinio, inter burokratismo kaj Mosĥozupr oni povas meti signon de l’ identeco!

Kiselov ekridegis pli laŭte.

– Oh-ha-ha! Ne, vi mortigas min hodiaŭ! Definitive mortigas! ha-ha!..

– Vane vi ĝojas, Ivan Aleksandroviĉ, – kolere rimarkis alirinta Bobrov, – mi ankaŭ malfidas lin. Kaj neniel mi povas kompreni ŝanĝon de via kun Vinokurov pozicio. Pro kia diablo vi nun subtenas la metropolitenon? Klare, kiel duoble du: tramo, profunda fervojenkonduko en urbocentron kaj aŭtobusoj. En la ekstrema okazo la fervoja diametro. Kaj sufiĉas!

Kiselov momente fariĝis serioza.

– Ne sufiĉas, kolego, tute ne sufiĉas! Ne anstataŭos ĝi la metropolitenon!

– He, lasu vi! Donu al mi monon, kiun vi estas en la metropoliteno enterigonta, kun ĝi mi el la tramo ludilon faros!

– Ludilon vi sendube faros, sed la popolo tiam piede estos iranta!

– Sed vi forgesis pri decentrigo de l’ urboj!

Kiselov svingis la manojn.

– Tro frue, estimata, vi pri la decentrigo pensas! Ne kuru tiel antaŭen! Cetere, ĉu la metropoliteno malhelpos?

Apud la najbara tablo furioze klarigis ion al surda longbarba maljunulo la skribisto. Por pli bone komprenigi al li la diraton, li ekstaris, renversinte la seĝon kaj faliginte sur la plankon aron da paperoj. Sin fleksinte trans la tablon, li kriis en la orelon mem de la vizitanto. Unu el la inĝenieroj en nova bruna kostumo sidis, metinte unu piedon sur la alian, sur la skribotablo de Popov. Preminte per sia korpo kancelariajn librojn, li ion kriegis en la mikrofonon. La vizitantoj naŭzis pro ĉi tiu spektaklo. Nur unu bubo, gratetante la malordigitan hararon kaj duonmalferminte la buŝon, rave rigardis ĉirkaŭe. Montrilo sur ronda murhorloĝo estis proksimiĝanta al la duono post la tria. Maŝinskribistino klakis per aŭtomata ŝlosileto de la ligna lakita maŝinujo kaj elprenis el la saketo pudrilon. Kamaradino Fedoseeva, denove alkurinte al Bobrov, kaj kriinte la plej ofendigan nun insulton “Burokrato”, eliris el la ĉambro, iom balancante sian larĝan postaĵon. Inĝeniero Bobrov, ŝprucinte per salivo kaj siavice insultinte la kalkuliston, ankaŭ ekiris al la pordo.

Kamarado Popov, apenaŭ tolerinta la sidantan sur lia tablo inĝenieron kaj lian senfinan telefoninterparolon, severe ektrenis el-sub li la kancelariajn librojn.

– Finu vi, kara kamarado! Je dio, sen vi en la oreloj pendas iu sonoro! Ankoraŭ vi kun via telefono! La propra voĉo estas malaŭdebla!

– Mi do atendas la respondon, – memorigis pri si la laboristo.

– Vane vi atendas, kamarado! – levis la ŝultrojn Popov. – Vane vi staras ĉi tie. Mi jam okupis min pri alia afero kaj tiel plu...

– Kiamaniere pri alia afero? Sed la rezolucio?

– La rezolucio “laŭeble”! Nu, kiam mi havos la eblecon, tiam alvenu!

Popov komencis ordigi la paperojn. La laboristo helpo-bezone ĉirkaŭrigardis kaj subite ekvidis teknikiston Ivagin. Lia malserena vizaĝo heliĝis kaj profunda sulko sur la frunto elglatiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.