La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

... de aŭgusto 1928

Mirinda popolo estas la germanoj. Sur la stratoj ili ne brilas je ornamoj kaj similas unu al la alia. La homamaso estas griza kaj unutona. Tute inverse al la varsovia. Sed, trafinte la teatron, oni povas blindiĝi. Kolĉenoj, braceletoj, ringoj, horloĝĉeneroj, kalvoj – ĉio brilas, ĉio respegulas, simile al la berlina asfalto, fajrojn de lustroj, lanternetoj kaj surmuraj brak-lampoj. Mi eĉ ne scias, kio min plej mirigis en ĉi tiu luksega revuejo. Ĉu la teatro mem, ĉu tio, kion mi surprize ĉi tie aŭdis? Tion kaj alian valoras enskribi. Ĝi taŭgos, kiel la materialo.

Grasaj sinjorinoj, kun arogante rampantaj el post la korsaĵoj bustoj, estis trenantaj post si al la unuaj vicoj absurdajn vostojn. Ĉi tiuj vostoj estas ligitaj al tre mallongaj jupoj. Kaj el sub la jupoj videbliĝas tiaj grasaj genuoj, tiaj dikaj suroj! Alkroĉinte sin al nudaj brakoj de tiaj sinjorinoj, per etaj paŝetoj estis kurantaj post ili malkorpulentaj, kiel stangoj, edzoj en dependantaj frakoj kaj kun monokloj. Suprenfleksitaj pantalonoj de la edzoj estis penantaj atingi la virinajn jupojn kaj estis tiom alte suprenlevitaj, ke la publiko povis ĝui la spektaklon de la maldikaj, kiel alumetoj, viraj piedoj. Inverse, mallongaj viroj kun ventroj, tiom solidaj, kiom solidaj estas nur bustoj de kelkiuj sinjorinoj, estis solene marŝantaj kun multostaj edzinoj, posedantaj gigantan staturon. Briletante per oraj dentoj, la paroj salutis unu la alian. Sidiĝante en apogseĝoj ili tra perlamotaj lornoj estis fikse rigardantaj la vestaĵojn de la publiko. Tro frue kalviĝintaj junaj viroj kun aspekto de spertuloj pritaksis molan rondecon de la ŝultroj, brakoj kaj kruroj de ĉarma fraŭlino. Ĵus antaŭ la eniro ili estis sammaniere pridiskutantaj liniojn de l’ korpo de knabino-prostituitino, staranta apud la teatra enirejo, kie estas pendantaj fotoj de tute nudigitaj teatraj “steloj”.

La violonoj malakorde pepis, penante agordiĝi al la mallertaj violonĉeloj. Briletantaj fajretoj de la orkestro, ankoraŭ ne preta por la muzikado, nervozigis la publikon.

Verŝajne, mi multe ĉagrenis tiuvespere la polican oficiron, kiu sidis en la najbara loĝio. Lia kunulino estis tiu sama ĉarma fraŭlino, kiu logis al si la atenton de la “ora junularo”. Lin mem mi vidis jam la trian fojon. Kiam Alice, ridetante, sin alpremadis al mi tro dolĉe, li nerveme ektremadis kaj mordetante la lipojn, sin returnadis flanken. Lia damo, kontraŭe, estis malvarmsanga, kvazaŭ frostigita viando.

Post plendtona funebra tamtamo, laŭ ordono de la orkestro-direktanto leviĝis supren malpaciencaj arĉoj. Gaja opereta melodio flugis el la orkestro. La scenejo ekflamis en frambokoloraj fajroj kaj antaŭ ni aperis fantazia spektaklo. Brilante per arĝentaj jupetoj kvazaŭ per ĵus pretigitaj moneroj, kelke da dekoj de tute identaj duonnudaj knabinoj komencis kolektivan dancon. Ili zigzagis, simile al arĝentkolora skvama serpento, ili formis orajn stelojn kaj tiam la lumo el la frambokolora fariĝis oranĝkolora; ili moviĝis al la publiko, kiel kolosa drako; kiel ruĝaj fiŝetoj, ili disfluis en la salono. La reflektoroj estis verŝantaj sur ilin ĉiujn kolorojn de la spektro. Dum iliaj nudaj ventroj estis kolorigataj rozsimile, la dorsoj, nudigitaj ĝis la talio, verdis en radioj de reflektoroj, kvazaŭ ĵus superverŝita arbusto. Iu belulino en malkonvene mallonga sovaĝa krinolino kaj perla ĉirkaŭkolo, dependanta ĝis la genuoj, estis elirinta por kanti absurdajn kupletojn. Finante ĉiun kupleton, ŝi estis levanta tre alte la nudan piedon. La krinolino faciligis ŝian taskon. Farinte plenan returnon, ŝi akceptis la komencan pozicion kaj estis komencanta la sekvontan kupleton. Disvolviĝis apenaŭ kungluita, preskaŭ sensenca akto.

La oficiro longe ne estis rigardanta la scenejon. En la rebriloj de l’ reflektoroj li estis penanta observi Alice’n. La scivolemo instigis min kaj mi, uzante la mallumon, kaŝe kelkfoje kisis la nukon de Alice. Post tio la oficiro deturnis sin kaj ĝis la fino de l’ akto aspektis malgaja kaj tiom silenta, kvazaŭ lia buŝo estis plena da gipso.

La primadono eliris en ĉaspantalono kaj malgrandaj botetoj, kun neimagebla blua mantelo sur la ŝultroj. Iom dancinte, ŝi malaperis kun muziko kaj reaperis en nokta vesto, en kolora silka pantalono. Post tio aŭtomate ŝanĝiĝis la dekoraĵoj kaj aperis magia arbaro, kie ĉiu arbo estis kvazaŭ vizaĝaĉo kun brilantaj fosforaj okuloj. Ruĝaj fumantaj fajroj estis ekflamantaj en la arbustoj, timigante nian malfeliĉan aktorinon, kiu jam ŝanĝis la tridek kvinan kostumon je ruĝa atlasa pantaloneto, busttenilo kaj rusa arĝenta krestsimila ĉapo. En tia kostumo ŝi devis prezenti sovetian kamparaninon. Renkonten, dancetante charlestown’on, elnaĝis junulo en la plej larĝa pantalonego ruĝkolora, sen ĉemizo kaj en similaĵo de la ruĝarmeana helmo. Ili prenis unu la alian je la manoj, ekdancis iun varianton de “fokstroto” kaj forkuris, saltetante, post la kulisojn, laŭlonge de la surskribo: “Nach Russland” (“En Rusion”).

Dum interakto la oficiro forlasis sian apatian damon kaj eliris la koridoron. Ĉi tie li kunpuŝiĝis kun Alice. Ŝi estis staranta antaŭ la spegulo, tenante en la dentoj harpinglojn, kaj per rapidemaj fingroj ordigis la hararon. Ŝi surhavis simplan blankan someran robon.

Dum ĉi momento mi troviĝis en la distanco de du paŝoj apud la bufedbarilo, kie bubo en blanka kloŝo kuradis antaŭ soifeganta publiko, penante kontentigi ĉiujn samtempe. La oficiro haltis antaŭe iom malproksime, per rava rigardo ĉirkaŭprenante la graciajn krurojn de Alice, poste aliris al ŝi, ne vidante min.

– Bonan vesperon, fraŭlino!

Alice mirigite sin returnis.

– Ĉu estas vi, Reingold?

– Bedaŭrinde, estas mi.

Alice kuntiris la brovojn.

– Iru al via damo! Ŝi koleros.

La oficiro faris malzorgan geston.

– Ĝi ne maltrankviligas min! Kiel vi fartas, fraŭlino Alice?

Alice ĵetis la rigardon miaflanken.

– Mi tre bedaŭras. Reingold! Mi ne povas momente trovi por vi eĉ malmulte da tempo! Mi petas pardonon!

Ŝi apenaŭ klinis la kapon, deiris de la spegulo kaj tuŝetis min je la maniko.

Mi pri nenio estis demandinta Alice’n. Dum la restintaj ĝis fino de l’ interakto kelkaj minutoj ni sidis sur malvarma ŝtona subfenestro en larĝaj faldoj de la veluraj kurtenoj. La fenestro estis malfermita kaj malsupre brulis fajroj de Friedrichstrasse. Kontraŭ ni altiĝis konstruaĵo de Friedrichs-Bahnhof kaj ie tute proksime bruegis vagonaroj.

En la dua parto estis montrita vitra palaco. Ĝi devis prezenti el si ĉu glacian domon, ĉu mahometan edenon. Ĉio ĉirkaŭe estis brilanta en diverskoloraj fajroj. Centoj da virinoj en kostumoj de ĉiuj epokoj kaj popoloj estis plenigantaj la scenejon, desupreniĝante el la plafono per florgirlandoj, aŭ leviĝante el-sub la planko per vitraj raŭpoj. Ili formis per si komplikajn piramidojn de la nudaj korpoj.

En mezo de l’ akto en la najbara loĝio okazis iu moviĝo kaj eniris kelke da personoj. La oficiro kelkfoje ripetis tre afable “Mi petas”. Responde mi ekaŭdis flateman maljunulan ridaĉon. Alice malkontente strabis la okulojn al la loĝio. Ĉio silentiĝis tie.

En kvar flankoj de la scenejo, du malsupre, kaj du supre, la virinoj estis starantaj sole en malgrandaj bluaj pantalonetoj, lumigataj per la blindigaj reflektoroj. La primadono, aperinta en la aero kaj malleviĝinta sur podion, iom post iom ankaŭ forĵetis ĉiujn vestojn, krom arĝenta zoneto trans la lokoj, kiujn eĉ en Admirals-Palast oni ne nudigas.

Al mi ĝi ne plaĉis. Mi ekrigardis Alice’n. Ŝi sidis nun trankvile, kaŝante en anguletoj de la lipoj apenaŭ rimarkeblan rideton.

La impreson pligrandigis kolosa porko. Ĝi elkuris sur la malantaŭaj piedaĉoj, dancis sub la sovaĝaj sonoj sovetian dancon “Pometo”, kaj malkonvene ellasis en parteron fluon de malbonodoranta pulvoro. Per tio oni inscenigis, evidente, la sovetojn!

Mi jam leviĝis, sed aŭdiĝinta el la najbara loĝio voĉo igis min residiĝi.

– Bonaj buboj estas germanoj, diablo ilin prenu! – diris iu ruslingve. – Antaŭe oni mokis rusan porkon, nun oni mokas la sovetan! Sincere parolante, la lastan mi ne kontraŭdiras!

Iu denove maljunule ridaĉis responde. Mi sidiĝis pli proksime al la bariero kaj komencis rigardi en duonmallumon de la loĝio. Ruslingve interparolis du personoj: malalta seka maljunuleto kaj alta viro, turninta al mi la larĝan dorson.

– Mi ja havas la filinon en Moskvo! – rimarkis la maljunulo, – en soveta oficejo. La fratino aranĝis. Tie kunvenis gaja kompanio! Cetere, vi tion bone konas! – ree ekridis li.

La alta ion ekmurmuris sub la nazon kaj, sin klininte al la oficiro, ekparolis germane.

– Ni intertraktu pri kunlaborado, sinjoro Goetzke. Necesas, ke neniu al ni ĉi tie malhelpu!

Poste li malaltigis la voĉon ĝis la flustro, kaj mi nenion komprenis. La oficiro aŭskultis, iom klininte la kapon kaj iufoje aprobe jesante.

Du minutojn poste oni ekparolis denove ruse. Min ekkaptis streĉa scivolemo. La altulo turnis sin al la maljunulo:

– Berg ricevis informojn el Moskvo, – diris li, – el ĉi tiu institucio. Vintre ni havos gastojn. Nepre oni devas intertrakti pri la unueca programo.

Mi ektremetis kaj turnis min al Alice. Ŝi, malbone komprenante ruse, evidente ne atentis la konversacion. La maljunulo kontraŭdiris:

– Mi ne kredas, mia kara, ke ĝi estas ebla. Pecaĉoj, pecaĉoj! Ĉu estas el ili kudrebla la tuko?

– Socialdemokratoj estas simpatia popolo, – melankolie rimarkis la altulo, – kaj konsentema. Ĉu ni ĝis nun ne konvinkiĝis pri tio?

La orkestro malaŭdigis la lastajn vortojn. Rompante strukturon de la teatraĵo, el post la kulisoj elnaĝis kvar aktorinoj. Ili estis same nudigitaj, kiel ankaŭ la ceteraj, sed ilia specifaĵo estis kirasŝipoj, ornamantaj iliajn kapetojn kun mallonge tonditaj haroj. Sur la kirasŝipoj flirtis trikoloraj monarkiaj flagoj. La najbaroj ĉesigis la interparolojn kaj prenis lornojn.

La publiko subite entuziasmiĝis. La orkestro kelkfoje plenumis fanfaron, sed la bruo ne estis ĉesanta. Aŭdiĝis apartaj ekkrioj. La oficiro en la loĝio leviĝis. Li laŭte postulis plenumon de “Deutschland über alles”. La orkestro ekludis ĉi tiun monarkian himnon kaj la tuta salono subtenis ĝin, ekstarinte. Ĝi aspektis iom komike. Mi ne povis deteni la rideton, rigardante solenajn vizaĝojn, jubile kantantajn la himnon en ĉi tiu teatro de operetoj kaj revuoj.

Nun mi estas treege ĉagrenita. Mi ne ekaŭdis de Alice eĉ unu vorton pri tiu oficiro. Ĵus, kiam ni estis elirintaj la straton kaj Alice rimarkis miajn maltrankvilajn movojn, ŝia tono fariĝis malvarma.

– Mi esperas, vi ne estos tre scivolema, – diris ŝi. – Li estas homo, kun kiu mi ne dezirus havi ion komunan!

Mi heziteme ekrigardis ŝin. En tiu ĉi okazintaĵo min interesis ankoraŭ io.

– Sed vi konas lin! – singardeme rimarkis mi.

– Iam mi konis lin!

Mi revenis kun la malbona humoro. Tamen mi penos fini la komencitan antaŭ la teatrovizito ĉapitron.

* * *

– Kiu estas ĉi tie? – demandas Vitalij.

Apud la pordo staras homo en leda bruna jako kaj fela ĉapo. La radianta ruĝvanga vizaĝo rakontas pri la sata vivo, sed rapidkurantaj okuloj elmontras maltrankvilecon. La homo penas esprimi rideton, sed nenio simila aperas. Ekzistas iu strangaĵo en tiu ĉi vizaĝo. Se kredi al la unua impreso, li devas esti gaja simplanima homo. Sed efektive la homo eĉ ne kapablas rideti! Formetante la gantojn, li etendas la manon.

– Pardonu, kamarado Zorin, mi havas al vi eksterordinare gravan aferon.

Vitalij kontraŭvole premas la manon.

– Mi ankaŭ petas pardonon, kamarado Vinokurov! Ni devas iom atendi en la koridoro. La edzino estis ripozanta kaj en la ĉambro estas malordo.

– Ho, ne gravas! Ne faru al vi la zorgojn!

Vitalij meditas, por kia celo li venis. Strange, ke ne sufiĉis al li ofica tempo por la interparoloj. Vinokurov proponas cigaredon.

– Ĉu vi fumas?

– Ne, mi dankas.

– Kun via permeso mi ekfumos mem.

Vinokurov volupteme englutas la fumon kaj al Vitalij ŝajnas, ke la streĉo de muskoloj sur lia vizaĝo malplifortiĝas.

– Oni povas vin gratuli.

– Pro kio?

– Pro la supozata veturo eksterlanden.

Vitalij levas la ŝultrojn.

– Mi ankoraŭ ne scias la rezultojn. Mi ne atendas ilin baldaŭ. Ne antaŭ la printempo.

– Nu, certe! Sed vi, verŝajne, jam scias, ke dank’ al klopodoj de kamarado Serebrovskij, la demando jam postlasis du instancojn?

– Ne, mi tion ne sciis.

– Sincere dirante, mi envias vin, kamarado Zorin! Vi estas feliĉa homo! Tia juna komencanta laboranto kaj jam eksterlando! Granda prospero!

Vitalij ne respondas. Interna koleriĝo komencas bruligi lian bruston. Vinokurov alportis iun malagrablaĵon. Ĝi estas klara jam el tio, ke li ne diras pri ĝi en la komenco mem. Ho, Vitalij konas tion! Oni tiras, tiras kaj kaŝe, kun interna triumfo, observas, kiel la kulpulo turmentiĝas, penante konjekti, kio do finfine okazos? La patro, kiun Vitalij tutkore malamis, sed de kiu tamen heredis la dorlotitajn manojn, nervozemon kaj ĉiujn ceterajn siajn negativajn flankojn, ĉi tiu patro, punante lin, agis sammaniere. Ne la korpa puno, ĝi estas bagatelo, ĝi sekvos en la fino, sed jen simila morala mokego, turmentego, torturo, malrapida ekzekuto!..

– Vi povas eniri! – elŝovas Olga la kapon tra la pordo. Vitalij antaŭenlasas la gaston. Olga jam sukcesis reaspektigi la ĉambron. La trogo malaperis post la ŝirmilo, la planko estas viŝita kaj balaita, la litoj ordigitaj, sur la tablon estas metita blanka tablotuko. Olga alivestiĝis. La brovoj estas iom tuŝitaj per la nigra krajono. Sur la ŝvelintajn pro la larmoj okulojn estas ĵetita pudro.

– Konatiĝu: mia edzino.

– Tre agrable! – Vinokurov sin klinas kaj kisas manon de Olga.

– Ne decas al la komunistoj kisi la manojn, – mokridetas Olga, akre enrigardante la vizaĝon de la gasto. – Vi ja estas komunisto?

– Tute ĝuste, Olga Alekseevna! Sed ĉu la revolucio ion perdos pro ĝi?

Vinokurov per la velura rigardo cirkaŭprenas Olga’n kaj kaŝas en profundaĵo de sia animo la konkludon. Poste li ekrigardas la malriĉan meblaron de la ĉambro.

– Ĉu delonge vi ne riparigis vian ĉambron?

– De post nia alveno Moskvon, – diras Vitalij, irante al la skribotablo.

– Kial, Vitalij Nikolaeviĉ, vi ne petis pri tio kamaradon Serebrovskij? Li tion tuj aranĝus.

Olga ekinteresiĝas.

– Ĉu vere? Kial, Vitalij, vi efektive ne bonuzas tion?

– Kamarado Vinokurov, sidiĝu. Kial vi staras? – almovas ŝi la seĝon, ne fortirante de li la okulojn.

– Mi dankas! Mi venis nur por unu minuto! Sekreta afero!

– Ho, pardonu! Tiuokaze, dum vi pridiskutas vian aferon, mi preparos la teon.

Vitalij kaj Vinokurov restas solaj. Vinokurov ekfumas cigaredon.

– Ĉu vi permesas?

– Bonvolu!

– Kaj via filineto permesas?

Injo, ĝis tiu momento per larĝe malfermitaj okuletoj rigardinta sur la gaston, subite ridetas kaj diras kun ekspiro, kvazaŭ ŝi ĝuste atendis ĉi tiun demandon:

– Mi ankaŭ permesas. Nur ne ĵetu la cigaredrestaĵojn sur la plankon. La panjo tion ne ŝatas.

– Ĝuste! – ekkrias Vinokurov. – Aliru min kaj diru, kian nomon vi havas?

Sed Injo ĵetas sin al Vitalij kaj alpremiĝas al lia mano.

– Mi aŭskultas vin, kamarado Vinokurov! – malpacience diras Vitalij.

– Ĉu vi permesas formeti la jakon?

– Jes, pendigu ĝin apud la pordo.

– Do, jen kamarado Zorin! Vi, certe, rimarkas, kiom zorge atentas lasttempe nia estraro kaj partia organizaĵo viajn laborojn. Oni ebligas al vi veturon eksterlanden. Oni ĉiamaniere helpas al vi ricevi eksterlandan literaturon. Vi certe komprenas, ankaŭ, ke sen mia subteno viaj proponoj pri la metropoliteno ne ricevus iun ajn movon. Krome, mi mem estus ricevonta la eksterlandon. Sed, ĉar mi ofte vojaĝas eksterlanden pro aliaj aferoj, do mi decidis cedi ĉi tiun veturon al vi.

Vitalij mallarĝigas la okulojn.

– Nu...

– Vi certe ne povas ne rimarki, ke la partia organizaĵo konfidas vin, malgraŭ via senpartieco. Oni komisias al vi redaktadon de la murgazeto.

– Do?

– Nun permesu vin demandi, kiel vi komprenas viajn devojn? Ĉu vi opinias bezona akordigi vian agadon kun partiestraro, aŭ trovas ebla eviti tion tute?

– Nome?

– Ĉu mia penso ne estas klara? Vi enpresigas en la gazeto malrespondecan artikoleton kun pseŭdonomo, pri disponigo de terareo al iu privatulo kaj pri rifuzo al laboristoj. Ĉu vi komprenas, kian efikon vi atingas per ĉi artikoleto?

– Mi opinias, ke tiu negativaĵo estos likvidita.

– Sed mi opinias, ke kamarado Zorin ne devas enmiksiĝi aferojn de l’ administracio! En la ekstrema okazo oni devus antaŭe priparoli la demandon kun la partia organizaĵo. Sed mi ne riproĉas vin. La eraroj malfacile estas eviteblaj. Sed vidu, kio rezultas? Skandalaĵo! La tuta institucio estas ekscitita! Serebrovskij, la respondeca gvidanto de la trusto, estas kompromitita plej senindulge! Kian konfidon li povas nun havi?

– Sed, se ĝi estas la vero?

– Kamarado Zorin! Oni devas antaŭe kontroli kaj, krome, ne ĉiun ja fakton oni povas pritrakti en la gazeto! Oni ja povas agi alimaniere. Oni devus pridiskuti la aferon kolektive. Nun, certe, kion alian ni povas fari, se ne subteni kamaradon Serebrovskij? Oni devas restarigi lian aŭtoritaton. El du malbonoj oni elektas la pli malgrandan. Juĝu mem, en kian embarasan situacion vi metis la administracion, ĉelon, kaj vin mem.

Vitalij egalpaŭze frapetas per la fingroj sur la skribotablon kaj sopireme rigardas tra la fenestro. Blueta neĝo kuŝas sur la kornico, dependante, kiel strangforma ĉapo. Vitalij meditas. Ĉu estas malebla batalado kontraŭ organizo de l’ burokratoj? Ĉu estas ne evitebla la deiro?

Li forte ekskuas la harojn.

– Mi opinias, kamarado Vinokurov, ke la demando estas tute klara! Mia devo estas daŭrigi la saman politikon!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.