La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

... de junio 1928

Simile al kinofilmo rapidas miaj tagoj. Matene taso da varma kafo, kvinminuta konversacio kun Erich pri aktualaj demandoj de komsomolo, rapida trarigardo de “Rote Fahne” kaj antaŭtritaga numero de moskva “Pravda”, poste aŭtobuso kaj dumvoje “Vorwärts” kun substreko de la plej interesaj lokoj. Poste laboro en la loko de metropolitenkonstruo, aŭ en oficejo de inĝeniero Berg, skizoj, planoj, ciferoj; poste vesperoj, ĉu en la lokalo de ruĝfrontbatalantoj, ĉu ankaŭ kun ili, dum kurado en laboristaj kvartaloj.

Kaj mi havas jam kutimon vidi ĉirkaŭ mi la grizajn pantalonojn, grizajn ĉemizojn kun malfermita kolumo, grizajn, iom ĉifitajn kasketojn kun ruĝa pugno sur la supra rando. Iufoje eĉ ŝajnas strange, ke mi mem surhavas elegantan jakon kaj rango de l’ sovetia inĝeniero detenas min de l’ mitinga oratorado sur renversitaj bareloj en profundo de la berlinaj kortoj. Sed por verki mi tute ne havas tempon!

En Moskvo apud Kazana Stacidomo kuŝas trans Kalanĉovskaja Placo peza ŝtona viadukto. Iufoje vi veturas en tramvagono kaj rigardas el ĝi preterkurantan sur la viadukto verdan rubandon de vagonaro, el kies malfermitaj fenestroj elŝoviĝis la scivolemaj kapoj. Tiam vi nevole enaŭdiĝas en la feran bruegon super la kapo kaj meditas pri superteraj urbo-fervojoj. Mi rememoris ĉi tiun viadukton kelkfoje, traflugante en elektraj vagonaroj super la tersupraĵo arkoformajn intervalojn inter tuneloj de la metropoliteno. Ĝi estas jam arkaismo. Oni ne plu konstruas la superterajn vojojn en Berlino. Ili estas maloportunaj, ĝenigas la stratan trafikon, multe bruas. Nun oni preferas penetri en internon de la urbo. Simile al ĥirurgo, oni tranĉas ĝian ventron kaj elprenas la internaĵon.

Profesoro de ĥirurgio estas ĉi tie inĝeniero Berg; studento, admire observanta lertan laboron de la profesoraj manoj estas neniu alia, kiel mi. Apud li mi paŝas post platformo, ruliĝanta sur la reloj, sur kiu elstaras, direktante sin al la ĉielo, grandega metala triangulo. La platformo transmoviĝas kelkajn metrojn, haltas kaj kun malagrabla pepsimila bruo mallevas desupre pezegan ŝtalan pecegon.

– Uzzzilll!... – diras la pecego.

Fera vertikala paliso, enŝovita en la grundon apud la platformo ektimigite kaŝas sin sub la tero. Laboristo, staranta sur ligna plato, pendanta en la aero inter bazo kaj vertico de l’ triangulo, ion krias. Berg staras malsupre kaj parolas:

– Certe, ĝi estas la malplej agrabla en nia laboro. Oni devas antaŭe enbati la palisojn kaj starigi ŝildojn. Nur sub ilia defendo oni povas fosi la tranĉeojn. Alie ni malhelpos kaj al ni oni malhelpos.

Mi rapideme enskribas kelkajn ciferojn en notlibreton. Berg rigardas trans mian ŝultron kaj iom mokeme diras:

– Vi eraris, kolego! Ĉi tie sub la superŝutita supraĵo ni havas ne argilon, sed sablojn. La kalkulado devas esti iom alia.

Mi ruĝiĝas kaj superstrekas la skribitan.

De post la tago, kiam direktoro de la konstrua firmao, atente aŭskultinte min en sia kabineto, skribis letereton al inĝeniero Berg, mi havis tre bonan zorgon pri mi. Mi ne povas plendi pri la ignoro. Berg konatigis min kun ĉiuj skizoj, planoj, kalkuloj kaj buĝetoj. Li ebligis al mi ankaŭ studon de l’ historio de la metropolitenkonstruo en Berlino kaj ĝiajn unuajn variantojn. Li volonte klarigis al mi ĉion, kio restis al mi nekomprenebla rilate tiun, aŭ alian detalon.

Nun mi paŝas post la ŝtala triangulo laŭlonge de la senfinaj, enbatitaj en la grundon, palisoj, mi iras post la ŝildojn kaj, dronante per la piedoj en la moligita grundo, mi klinas min al randoj de la larĝaj kavoj. El ili flugas aromo de ĵus plugita kampo. Pro tio strangaj idekunrilatoj naskiĝas en la kapo. Antaŭ la okuloj aperas sulkoj de nigra tero, ĉevaleto, malgaje paŝanta post la plugilo, ardigitaj, iom balanciĝantaj ondoj de diafana ero, senmova, bluanta arbaro ĉe l’ horizonto.

Berg iras apude kaj rakontas:

– En Berlino ankaŭ oni multe hezitis kaj prokrastadis konstruon de la metropoliteno. Jam en la sepdekaj jaroj ĝi estis bezona. Tiam oni evitis ĝin, konstruinte fervojon tra la urbo. En la 1900 jaro konstruo de eksterstrataj vojoj fariĝis ege necesa kaj tiam aperis la unuaj viaduktoj de l’ metropoliteno.

– Kiom da loĝantoj estis tiam en Berlino?

– 2.700.000. Post dek jaroj estis jam tri milionoj kaj duono, kaj nun kvar.

– Moskvo kreskas pli rapide! En la naŭcenta jaro estis nur unu miliono cent mil, ĝi estas je du kaj duono foje pli malmulte ol en Berlino, en la naŭcent deka – miliono kaj duono, ĝi estas jam proporcie, iom pli, kaj nun du milionoj, ĝi estas nur duoble pli malmulte, ol ĉe vi. Baldaŭ ni atingos vin. Sed la metropolitenon ni ĝis nun ne havas.

– Kiel distribuiĝas ĉe vi la pasaĝeroj?

– Ses procentoj en aŭtobusoj, la cetera maso en la tramo.

– Nu jen, kia troŝarĝo de la tramo! Per aŭtobuso ni transportas ankaŭ ses procentojn, sed tridekunu procenton (tio estas preskaŭ trionon) transportas la metropoliteno. Ĉu vi komprenas la diferencon?

– Nature! – ridetas mi.

Ni iras nun malsupre en luma koridoro de la estonta tunelo. Laŭlonge de nealtaj blankaj muretoj staras en senfinaj vicoj lignaj subteniloj. Trans ili kuŝas tabuloj. Sur la tabuloj staras laboristoj en veltolaj vestoj. Ili aranĝas izoladon de la muretoj. La suno tra la malfermita plafono forte varmigas.

– Ĉi tie, kredeble, ne estas bone vintre, – diras mi.

– Ne gravas! – malice ridas Berg. – La laboristoj devas esti kutimaj al ĉia vetero, se ili deziras ricevi salajron!

Mi kun malamikeca sento ekrigardas lin.

– El ĉi tiu vidpunkto estas sendube pli oportuna la pariza varianto, kie la laboroj estas farataj sub la tero, sed ne en freŝa aero. Precipe en la moskvaj cirkonstancoj, – aldonas mi.

Berg faras malkontentan mienon. Mi ĵetas rigardon en mallarĝan luman truon en fino de la tunelo. Ĉi tie kuŝos la ŝtalaj reloj kaj glitos centoj da elektraj vagonaroj. Sur trotuaroj supre aperos kradoj similaj al tiuj, kiuj estas aranĝataj super la kanalizaj kavoj. De tie, timigante preterpasantojn, estos elflugantaj sur la supraĵon tondroj kaj ĝemegoj de la infero. Novaj homamasejoj aperos sub la tero, kaj, interrompante koridorojn de la metropoliteno, ankoraŭ kelkaj literoj “U” elrampos la spegulan asfalton de berlinaj placoj, konkurante kun subteraj necesejoj. Kaj sur nova eldono de la berlina plano per rekta ruĝa streko estos signita nova linio de l’ elektra fervojo.

Berg, kredeble, mokas min. Ĉiu bagatelo ŝajnas al mi esti tre grava. Larĝe malferminte la okulojn, mi kun granda atento aŭskultas klarigon eĉ de la plej malgranda detalo. Sed Berg scias sian aferon. Ju pli klaraj fariĝos al la sovetia inĝeniero avantaĝoj de la berlina varianto, des pli da espero havas lia firmao ricevi koncesion por la moskva metropoliteno. Sed ĉu vi ne eraras, sinjoro Berg?..

Iufoje de l’ priaferaj konversacioj ni transiras al iuj aliaj temoj. Mi fariĝas tiam pli atentema. Sed Berg estas nur tre sperta kunparolanto. Li estas klera, komprenas politikajn problemojn. Liaj politikaj opinioj? Sed li jam diris unufoje, ke li ne kredas la sovetian socialismon.

– USSR sufokiĝos pro la internaj antagonismoj. La kamparano estos rodinta al la laboristo la gorĝon. Jes, certe, se la komunistoj estus pli bonaj politikuloj! Sed por kio, ekzemple, ili agitas kontraŭ religio? Per tio ili nur malamikigas la kamparanojn!

Cetere, Berg estas membro de la socialdemokrata partio! Li ne deziras, ke la kapitalistoj malhelpu la bolŝevikojn aranĝi siajn eksperimentojn! La socialismon ili certe ne konstruos, sed Berg ne faras el tio konkludon pri la interveno...

* * *

La oktobra demonstracio en ĉi tiu jaro pasis ne kiel kutime. Mosĥozupr kvankam venis en plena konsisto, sed en la vicoj oni disvastigis de unu al la alia iun strangan famon.

Dum la demonstrantoj, jam enviciĝintaj apud la ĉefa enirejo, estis atendantaj la elmarŝon, preterlasante senfinajn homkolonojn kun ruĝaj standardoj, la inĝenieroj amasiĝis ĉe la stratangulo kaj duonvoĉe interparolis. Bobrov estis montranta iun paperon. Osipov miope puŝis sian nazon en liajn manojn. Kiselov ion klarigis.

Ekvidinte kamaradon Vinokurov, ili afable eksvingis la manojn. Vinokurov aliris kun severa mieno.

– Kion do ĝi signifas, kamarado Vinokurov? – dolĉe komencis Bobrov, – tiuj malnoblaj opoziciuloj tute arogantiĝis!

– Pri kio temas, kamaradoj? – nekomprenante, strabis sur ilin Vinokurov.

– Oni diras, ili mallegalan literaturon disvastigas.

– Kian literaturon?

– Jen, vidu!

Vinokurov prenis la paperon kaj akre ekrigardis al Bobrov.

– De kie vi prenis ĉi tiun paperon?

Bobrov konfuze ekpalpebrumis.

– Dumvoje, kamarado Vinokurov... Mi apenaŭ povis trabati la vojon! Al propraj okuloj mi ĉesis kredi! Trockianoj!..

– Ĉu multe?

– Multe, kamarado Vinokurov! Vi la paperon tralegu! CK, oni diras, Amsterdamon orientiĝas! Ĉinion, oni diras, ni perfidis! La partio nia, oni diras, kulakojn* nur kontentigas!


* Kulako: kampriĉulo, ekspluatanta dunglaboristojn.


Bobrov sulkigis sian vizaĝon en malŝatan, aŭ, eble, ironian grimacon. Vinokurov profundiĝis en la legadon. Lia grandtrajta ruĝa vizaĝo nenion estis respegulinta. Ĝi restis indiferente trankvila.

En malseka nebulo de la griza mateno vicoj de la demonstrantoj estis forirantaj profunden de la strato. Nigraj nudaj arboj staris sur la bulvardo senmove.

Osipov aliris pli proksime kaj singardeme rimarkis:

– Sed pri la Ruĝa armeo kaj OGPU* oni skribas tiel, ke mi eĉ timas ripeti!


* OGPU: Ŝtata Politika Administracio, sovetia ŝtatorgano, kies tasko estas senindulga batalo kontraŭ la interna kontraŭrevolucio.


Vinokurov ne respondis.

– Sed pri la laboristoj, mi kredas, estas ĝuste skribita! La laborprotekton oni devus plibonigi. Ankaŭ pri la salajroj kaj loĝejoj.

– Jen, Ivagin, – kriis Vinokurov al la preterpasanta teknikisto, – Originalan materialon niaj inĝenieroj trovis dumvoje! Jen, tralegu!

Kaj, ne returnante sin, li ekiris por enviciĝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.