La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

... de septembro 1928

Ne plaĉis al Alice la ĉapitro pri blua stilo kaj malbona humoro. Ne plaĉis ankaŭ la ĉapitro pri maltaŭga princidino. Homoj ĉi tiuj estas malvarmaj, kruelaj! – diris al mi Alice. – Kaj mankas al ili eĉ la plej simplaj homaj ecoj! Ne povas ili esti konstantaj kunlaborantoj de la sovetia ŝtataparato! Oni rapide senmaskigas tiajn personojn kaj kruele punas, kiel malamikojn de laborista klaso. – Sed en mia romano ili vivas, faras, malnoblaĵojn kaj neniu al ili malhelpas. Kiel do ĝi povas esti?.. Ĉu mi prenis tion el la vivo? Se jes, do oni povas postuli de mi respondon, kion mi mem estas farinta por la batalo kontraŭ tiuj ĉi homoj?..

Efektive, kion mi mem estas farinta?.. Ĉu ne tro malmulte estas simple honeste labori?..

Mi rakontis al Alice ion el mia pasinto. Tion postulas la nuna etapo de niaj interrilatoj. Tiu etapo, kiu, al mi ŝajnas, komenciĝis de post la lasta dimanĉo. Tie, en Grunewald, ni leviĝis ankoraŭ unu ŝtupon.

Kial mi opinias tiel?.. Tia estas iro de okazintaĵoj.

... Ĉi-dimanĉe dum paŭzo inter la konkuro, mi estis perdinta la kamaradojn. Ien ĉiuj malaperis, ekvidinte konatulojn sur la stadiono aŭ kurinte en manĝejojn. Restinte sola, mi longe vagis en la homamaso, ĝis kunpuŝiĝis kun Alice antaŭ enirejo en malgrandan restoracion. Ŝi denove surhavis la robon, kvankam ĉiuj ceteraj partoprenantoj de la festo restis ĝis fino de la tago en sportvestoj.

– Kien, vi, Alice? Ĉu tagmanĝi?

– Jes. Ĉu vi ankaŭ?

Dum la tagmanĝo mi rigardas per feliĉaj okuloj en buŝon de Alice kaj aŭskultas ŝian babiladon. Ŝi estas tre vigligita.

– Ĉu vi komprenas, mi preskaŭ atingis la finejon!

– Mi vidis, – diras mi, admirante ŝiajn ruĝajn vangojn. – Mi vidis! Vi preskaŭ ĝis la fino iris la unua.

– Se io malhelpis min, do tio estis mia propra certeco pri la venko. Kiam oni imagas sin la venkinto, ĝuste tiam oni malvenkas.

En la fenestro aperas la ridanta vizaĝo de Berta kaj tuj post tio ili kun Otto enfalas la restoracion, kunpreminte unu la alian en malfermita duono de la pordo.

– Vi ne prezentas al vi, – krias Otto, kiel ŝi al mi tedis kun siaj karesaĵoj! Ĉu vi ne povus liberigi min de ŝi? Estu amiko!

Sed Alice skuas la fingron.

– Mi ne konsentas! – diras ŝi. – Proponu sin al Erich, li estas libera viro!

Otto iom tro laŭte movas la seĝon.

– Nu, diablo vin prenu! Ni manĝu! Kion vi mendis?

– Mi, ekzemple, mendis la supon.

– Ĉu supon? Lasu vi! Kiu en Germanio sin nutras per la supo? Ĝi estas burĝa superstiĉo! Kelnero! Dufoje kolbasetojn!

Mi ridetas.

– Ŝinko kaj kolbasetoj estas via tradicia manĝo. Sed mi ne povas imagi la tagmanĝon sen la supo! Cetere tiu ĉi supo ne estas manĝebla! Mi ne povas kompreni, el kio ĝi estas kuirita.

– Mi bezonas la rusan salaton! Mi tre ŝatas la rusan salaton! – deklaras Berta.

– Al vi estas malpermesate! Vi tro ŝatas ĉion rusan! Se vi estos manĝinta la rusan salaton, vin oni kuracos en rusa disenteria hospitalo! – trankvile rimarkas Otto.

– Kien malaperis Erich? – demandas Alice.

– Erich? – Otto plenigas la buŝon per kolbasetoj. – Al mi ŝajnas, li estas forveturinta hejmen. Sensencaĵojn li faras!

– Kiajn sensencaĵojn? – sulkigas brovojn Alice.

– Ordinarajn!

– Kaj gekamaradojn Riz ĉu vi ne vidis? – demandas mi.

– Li estas jam en Treptow kun sia duono. Tie estas pli gaje! Cetere, iom pli malfrue ni ankaŭ venos tien! Oni devas niajn sindikatajn oficistaĉojn maltrankviligi!

– Kio okazos tie?

– La sindikata festo. Dancado kaj familia tetrinkado por socifilistroj! Imito al burĝaj amuzaĉoj! He, kanajloj estas ĉi tiuj social-demokratoj! Dum la baloto ili ludis per la kirasŝipo kaj poste kaŝis sin post la fremda dorso. “Ni estus kontraŭ la kirasŝipo, sed la panjo ne permesas!” Ne gravas! Tian bonhumoron ni tuj likvidos!

– Ĉu vi aŭdis ion en la publiko?

– Ĉie oni parolas nur pri la kirasŝipo!

Post la tagmanĝo Otto kaj lia edzino tuj forveturas Treptow’on kaj ni restas duope. La tago jam finiĝas kaj palaj oblikvaj strioj ombrigas la arbaron. Laciĝinta laborista homamaso treniĝas sur ĉiuj vojoj al stacioj kaj tramhaltejoj.

Malpli da paroladoj, malpli da bruo, malpli da tumulto kaj malpli da polico. Iom post iom malpumpiĝas la ŝvelinta Grunewald.

– Lerta knabino vi estas, Alice! – diras mi, premante ŝian brakon apud la kubuto.

– Kial? – ridetas ŝi.

– Vi hodiaŭ al mi tre plaĉas!

– Ne konfuzigu min! Mi tiel hontis montri al vi miajn malbelajn gambojn!

– Ho, konfesu tuj, vi estas koketulino!

Alice ĝoje ridas.

– Do mi plaĉas al vi? Mi estu sincera! ĝi faras al mi la plezuron!.. Definitive mi malĉastiĝis!..

– Kial malĉastiĝis!.. – ne komprenas mi. – Al mi ŝajnas, ĝi estas tute nature por juna knabino.

– Ne, ne! – svingas ŝi obstine la kapon. – Mi malĉastiĝis! Vi malĉastigis min! Neniu ĝis nun estis dirinta al mi, ke mi estas bela!

– Ĉu ĝi estas vere, Alice? – esplore demandas mi, – Neniu neniam diris?..

– Nu, krom unu escepto, kiun mi ne kalkulas...

Poste, kvazaŭ ion rememorinte, ŝi karese tuŝas per sia mano mian vangon.

– Ni sidiĝu!

Ni surherbiĝis, nemalproksime de la vojeto kaj ĉi tie, sub la arbusto, ni preskaŭ ne estas videblaj.

– Kara mia, se vi scius, kiel mi turmentiĝas! Kial mi ekamis vin?

– Kial vi bedaŭras pri tio, Alice? Ĉu estas malbone?

– Mi timas viajn kisojn. Ĉiutage mi transpaŝas novan strekon, dum la tuta mia interno krias: vi ne devas, vi ne devas!

– Alinjo! Ĉu ni ne rajtas ami?..

– Ne, ne! Ho, kial vi ne estas libera? Se vi ne havus edzinon, se vi ne havus infanon, ĉu mi haltus antaŭ kio ajn?..

En mia kapo io eksonoris. Mi metis la kapon sur genuojn de Alice, kaj demandis flustre:

– Tamen vi diru, kiu estis certiganta vin, ke vi estas bela!

Alice ne respondis. Ŝi komencis nur spiri pli profunde kaj pli ofte.

– Kiu ajn li estas, li diris veron, Alice! – murmuris mi, ĉirkaŭprenante ŝian talion per la brakoj. – Ĉu vi aŭdas? Li diris la veron!.. Klinu vin al mi! Pli proksime!.. Jen tiel!..

Sed tuj retirante sin kaj repuŝante min, ŝi ekkriis:

– Ĝi ne estas amo! Ĝi estas pasio!

– Alice, ĉu povas ekzisti amo sen pasio?

– Kaj ĉu pasio ekzistas sen amo?..

– Jes, plej ofte tiel okazas! Sed vi ja scias, ke mi amas vin!

– Kial vi ne amas vian edzinon? – subite ekkriis ŝi. – Ĉu via edzino estas malbona?..

– Ne, Alice, mi tion ne povas diri. Mi ne scias, kial! Eble, – simple, tiel deziris la sorto...

– Vi tre malmulte estas rakontinta al mi pri via familia vivo. Mi turmentiĝas pro tio dum tutaj noktoj. Kun vi mi estas gaja, sed restante sola, mi pentas pri ĉio kaj estas preta ĉiuminute ĉion disŝiri...

Jen, tiam mi decidis rakonti al ŝi ion el mia pasinto.

De la lagoj jam estis naĝantaj grizaj nebuloj, postlasante ĉie malsekecon. Kiam mi finis, krepusko per grizaj makuloj estis sidiĝanta inter la arboj. Grunewald envolvis sin en la vespera mantelo. Tio ne savis ĝin de rapida malvarmiĝo.

– Estas malvarme! – diris Alice, – ni revenu hejmen!

Sed mi ne moviĝis. Mi formetis la jakon kaj surĵetis ĝin sur la knabinon. Varma ondo plenigis mian bruston. Mi rigardis ŝin per la brilantaj okuloj. Mi donis al ŝi la promeson, egalrajtan al ĵuro:

– Alinjo, amata mia, vi ne devas esti malĝoja! Vi estos feliĉa. Mi ĵuras, mi ne venigos al vi la malfeliĉon. Vi prenos de ĉi tiu amo nur ĝojon. La sufero restos post la sojlo. Vi povas fidi al mi. Mi amas vin pli, ol miajn dezirojn.

* * *

Vitalij ricevis el la ĝenerala kancelario oficialan inviton:

“Al inĝeniero Zorin. Laŭ ordono de kamarado Serebrovskij, venu al li la dekkvinan de decembro je la dekdua tage. Kancelariestro (subskribo).”

Tiun ĉi paperon Vitalij nerveme estis ĉifanta en la manoj, sidante sur benko dum kunsido de murgazetaj redaktoroj kaj aŭskultante raporton pri batalo kontraŭ persekutoj de laboristaj korespondantoj. Apude sidis Ivagin kaj mimike transdonis impreson de la raporto al la najbaro. La najbaro estis tiu sama larĝŝultra fremdlandano en uniformo de la ruĝa fronto, kiu estis ĵetinta la pomon en la homon kun akrepinta barbeto dum la oktobra demonstracio.

– Was ist das?* – mirigite demandis la germano, scivoleme rigardante sovaĝan mienon de Ivagin.


* Was ist das?: Kio estas?


– Diboĉuloj promesis al unu labkoro forŝiri la kapon, – klarigis Vitalij germanlingve. La germano malkonfideme rigardis lin.

– Ĉu estas eble?

– Jes, jes! – ĝoje skuis la kapon Ivagin, – kun nia kulturo ĉio estas ebla! Ha? Ĉu vi ne kredas? Do vi venu kamarado en nian kamparon! Ne tro malproksime, apud Moskvo. Ha? Tie estas tute simple: paf el ĉaspafilo kaj la fino! Aŭ per alumeto en fojnejon!..

Seriozaj okuloj de la fremdulo eniĝis en vizaĝon de Vitalij. Lia kvarangula kapo kun longaj grizaj haroj, simila al erinaco, malkonfideme balanciĝis.

– Do tio estas plej efektiva klasbatalo! – ekkriis li kaj Vitalij rimarkis, kiel malnova cikatro en malsupra parto de lia maldekstra vango ege ruĝiĝis.

– Jes, Genosse! Ĝi estas klasbatalo! – respondis Vitalij kaj ankoraŭfoje ekrigardis la germanon. – Kaj ĉu vi, Genosse, estas komsomolano?

– Sekretario de la Berlina Regionkomitato.

– Kaj ruĝfrontbatalanto?

– Jes.

– Baldaŭ mi vizitos Germanion. Ĉu vi konatigos min kun laboro de la Ruĝa Fronto?

La germano plivigliĝis kaj la sulketoj, akre ĵetitaj sur lian brunan vizaĝon, disglatiĝis.

– Certe, kamarado! Sed por kio vi estas vizitonta Germanion?

– Mi estas inĝeniero! Ni estas konstruontaj la metropolitenon.

– So?* – tute ekĝojis la germano, – mi ĵus hieraŭ estis meditanta: kial Moskvo, la proleta ĉefurbo, permesas tian troplenigon de la tramo. Via publiko okupas eĉ la pavimojn!


* So?: Tiel?


– La trotuaroj ne sufiĉas! – konfuziĝis Vitalij. – Sed ĝi estas bone, ke vi, kamarado, subtenas la ideon pri moskva metropoliteno. Mi antaŭnelonge aŭdis, ke fremdlandaj komunistoj ne aprobas konstruadon de metropolitenoj.

– Kial? – miris la fremdulo, – se la kapitalista trusto en burĝa urbo konstruas ĝin ne tiel, kiel petas la laboristoj, sed kiel profitas al la trusto, do en Moskvo ĝi ja maleblas!

Malantaŭ ili iu malkontente ekgrumblis kaj ili du minutojn silentis. Poste Ivagin subite ekbaraktis sur sia seĝo.

– Eble, li pensas, ke ni tute vane skribas en gazetaro? Ha? – Eble, li havas tian impreson, ke ĝi estas senutila risko? Do vi diru al li... Diru vi, ke... Jen, diablo, traduku la ciferojn!..

Vitalij rapideme enskribis en notlibreton ciferojn, cititajn de la raportanto: dum unu jaro laŭ artikoletoj de labkoroj en centra gazetaro ĉirkaŭ 1500 personoj estis juĝitaj, pli, ol 500 eksigitaj el la ofico, la sama kvanto ricevis partiajn punojn, 100 estis eksigitaj el la partio kaj tiel plu. La germano mallaŭte ekkriis:

– Kiel tiuj homaĉoj estis trafintaj en sovetan aparaton? Kiu ili estas?

Vitalij komencis nomi ilin: koruptuloj, burokratoj, formaluloj, maltaŭgaj administrantoj, “lakkovritaj” komunistoj, sabotantoj...

– Vi rakontu al li pri nia afero! – puŝis Ivagin kubuton de Vitalij. – Diru...

– Ne, Ivagin, liberigu!.. – Vitalij embarase ĉifis en la manoj la oficialan leteron de la ĝenerala kancelario. – Iu alia pri si rakontu, sed ni silentu!

Dum interrompo Ivagin alŝovis al la germano sian notlibreton kaj ĝoje rikanante, igis lin enskribi sian aŭtografon. Triope ili estis starantaj en fumejo, apoginte sin kontraŭ la mureto, kaj Ivagin klarigis al la germano laboron de la murgazeta redakcio.

Kamarado el la kunsidestraro, kies nomo, ornamanta nemalmultajn broŝurojn kaj librojn, estis al Vitalij konata, aliris la germanon.

– Vi malfruiĝis, kamarado, – premis li lian manon, – sed tamen vi devus trairi al la estrartablo. Ĉu vi estis en la salono?

– Ne gravas! – respondis tiu, ridetante. – Mi estas tre kontenta! La kamaradoj helpis al mi kompreni.

– Ŝajne, vi iom min konas, respondis Vitalij, – mia nomo estas Zorin.

– Ho, jes! Pri vi ni estis parolantaj dum la pasinta semajno. Ĉu vi veturos Germanion?

– Ĝuste mi ne scias, ĉu mi veturas, – evitis Vitalij la rektan respondon.

– Kial?

– La demando, ŝajne, estos rediskutata?

– Ŝajne, ne! – akre, preskaŭ krude, kontraŭdiris la kamarado el la kunvenestraro. – Ĝi ne estas celkonforma. Vi estas taŭga kandidato. Kion? Sed por kio vi ĉi tie sidas?..


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.