La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

... de septembro 1928

La septembra tago estas ankoraŭ plena de la varmaj sorĉoj. La suno lumas hele, kvankam ne tro arde. La aero estas diafana kaj la ĉielo bluas. Dum meztagaj horoj la berlina asfalto estas varmigita de la suno kaj trotado de kaŭĉukaj pneŭmatikoj kaj la atmosfero en la urbo estas sufoka. Bonuzante la dimanĉan tagon, la loĝantaro forlasas la urbon. Per centmiloj da bicikloj, aŭtomobiloj, tramvagonoj, aŭtobusoj kaj vagonaroj ĝi rapidas al bordoj de kvin mil apudberlinaj lagoj.

Grunewald’on oni povas atingi diversvoje. Sed de ĉie Grunewald ŝajnas esti tergloba rando, ĉar ĝi estas metita en la malsupran maldekstran angulon de Berlino kaj pli malproksime, ŝajne, nenio ekzistas. Malgraŭ tio, la Grunewalda stadiono estas elektita por la laborista sportfesto. Ĝuste ĉi tien rapidas torentoj de proletaro, trafluante ĉiujn arteriojn de la grandega urbo.

Elvagoniĝinte ĉe la lasta stacio, la laboristo formetas la jakon, sidigas sur la ŝultrojn duon da infanoj kaj solene marŝas kelkajn kilometrojn piede sur polvoza ŝoseo aŭ rekte tra la arbaro. Apud li paŝas ŝarĝita per paketaĵoj lia edzino. Okazas, ke antaŭ ili saltetas ankoraŭ kelke da junpioniroj.

La junularo iras en grupoj, ĵetante de unu al la alia ŝercojn kaj ridon, aranĝante dumvoje ludojn kaj kantojn. Kiel longa rubando kuras bicikloj, per sonorego plenigante la aeron. Preterpasas, tamburante, kun ruĝaj standardoj kolonoj da komsomolanoj. Sur malpurigitaj bordoj de maldiafanaj lagoj kaj piedfrotitaj arbardeklivoj estas disŝutitaj patroloj kaj ĉenoj de policanoj. Ĉia ariĝo de la popolo povas transformiĝi en revolucion!

Varme. Erich kaj Otto jam delonge estas formetintaj la jakojn. Ne faris tion ĝis nun Rudolf kaj... mi. Rudolf vestis hodiaŭ novan grizan kostumon kaj li tute ne deziras montri al la publiko anstataŭ la nova jako la malnovan milfoje riparitan ĉemizon. Mi ne volas demonstri la pantalontenilon. Sed la ardego iĝas netolerebla. Sur la dekstra brako de Rudolf pendas lia edzino, por la festo vestita en silka robo kaj pantofloj kun altaj kalkanoj. Tian amasegon da karno ne estas facile treni post si. Ŝi estas ronda, kvazaŭ bulo de holanda fromaĝo kaj purpura, kiel pomo. Ŝia silka robo jam nigriĝis sub la brakoj. Certe, Rudolf amegas sian Elsa’n, sed ne estas tolerebla tia malkompatemo! Por ricevi pardonon je sia tro luksa aspekto, li diras:

– Hodiaŭ estas ni vizitontaj ankoraŭ la sindikatan feston vespere.

– Ni ankaŭ! – rimarkas Otto, – Ĉu ne vere, Berta?

Berta estas lia juna edzino. Ŝi havas rozkoloran vizaĝon kaj viglajn brunajn okulojn. Oni povas nomi ŝin preskaŭ ĉarmeta. Ŝi ĉiam ridas. Se ŝiaj kruroj ne estus tro dikaj kaj la brakoj tro longaj, ŝi povus konkuri kun Alice.

Sed mi transigas la okulojn al Alice. Ne, ŝi estas pli bela!

– Aŭskultu, ĝi ne estas tolereble! Vi sufokiĝos! Tuj formetu la jakon! – diras al mi Alice.

– Efektive! – fine konsentas mi, – kio min ĝenas? Ĉiuj viroj estas sen jakoj.

Erich estas malserena. Li ion pripensas kaj ne partoprenas la konversacion. Alice provas kun li ekparoli.

– Ĉu ne vere, Erich, mi povas esti ankoraŭ utila en la kontraŭkirasŝipa kampanjo? Ĉu la regiona komitato ne rifuzos mian laboron?

– Certe! Mi jam estis pensinta pri tio. Plej bone vi vizitu dum la proksimaj tagoj, tuj, post kiam komenciĝos la voĉdonado, iun vilaĝon. Mi opinias, la kamparanoj vin bone akceptos. Por vi ankaŭ, – li turnas sin al mi, – estos interese vidi la germanan kamparon!

– Ĉu Alice ne venus nian vilaĝon? – demandas Rudolf. – La vilaĝo, vere, estas nur duone kamparana. Ni havas ĉirkaŭe etajn uzinetojn. Sed ĝi, mi opinias, ne malhelpos.

– Kontraŭe, ĝi estas pluso. Sed, ĉu vi mem ne sufiĉas en via vilaĝo?

– La profetoj ne estas akceptataj en sia propra lando! – respondas Rudolf. – Cetere, se Alice ne deziras, eble venos Otto?

– Otto estas okupita. Li ricevis pli gravajn taskojn!

Rudolf esploreme rigardas Erich’on.

– Ĉu partia sekreto?

– Jes, dume! Baldaŭ vi ankaŭ ekscios.

Rudolf sulkiĝas.

– Ne ŝatas mi tiun konspiron de la ĉefoj.

Nin atingas Otto. Antaŭ tio li estis iom postrestinta kaj kisis sian Berta’n. Nun ili ambaŭ, ridante, kuras al ni kaj enviciĝas. Li – demaldekstre, ĉirkaŭpreninte Alice’n, ŝi – dedekstre, alkroĉinte per la brako Erich’on.

– Se vi scius, kiel li min tedis! – ekkrias Berta. – Tia ardego, sed li sin trudas kun siaj kisoj!

– Nenio simila! – krias Otto. – Ŝi mem kuplas! Ŝi estas dirinta, ke estas malvarme!

– Kredeble, vi estas tre feliĉaj! – diras mi. – Ĉu vi delonge estas geedzoj?

– Ho, tre demallonge! – ekkrias Otto. – Sed antaŭe ni estis konkubantaj la tutan jaron, ĝis aperis la infano! Tiam venis la polico kaj ektrenis min al juĝisto pro konkubo kun la knabino!

Otto subite forlasas Alice’n, transkuras al la maldekstra flanko kaj ĵetegas sin deposte sur la edzinon.

– Fi, kia aĉa! – ekkrias ŝi.

Sur bordo de granda Tago ni haltas. Erich elektas oportunan arbuston kaj ni aranĝas nin sur la herbo. Elsa, Berta kaj Alice malpakas la paketaĵojn. Otto formetas de la ŝultro metalan rondan kruĉon.

– Mi ĉiam kunhavas malgrandan kaloriferon!

– Kio estas?

– Ĝi estas termoaparato. En ĝi bone konserviĝas varma akvo. Nu, gekamaradoj, kiu deziras teon?

Niaj buŝoj estas ŝtopitaj per pano, ovoj kaj kolbasoj. Estas aŭdebla kolektiva ŝmacado. Rudolf, ne plu tolerante forĵetas fine la jakon.

– Mil diablojn! Surmetu, Elsa, mem ĉi tiun jakon, se ĝi al vi plaĉas!

Elsa ofendite levas la ŝultrojn, de kiuj obstine forrampas la silka bluzo.

– Mi petas! – diras ŝi kun la plenigita buŝo, – min tute ne interesas, ĉu vi estas en jako, en ĉemizo, aŭ sen kio ajn!

La bordo estas superŝutita per miloj da korpoj. Ĉi tie maleblas gardi leĝojn de moralo. La polico jam malatentas. Bankostumoj estas nur sur tiuj, kiuj kuŝas supre, sur la monto, sed tiuj, kiuj estas malsupre, apud la akvo, ne opinias por si deviga plenumon de tiaj superstiĉoj! Viroj, virinoj kaj infanoj, sin dorlotas sur la sablo, demonstrante siajn ĉarmojn ne malpli senkaŝe, ol la aktorinoj de Admirals-Palast. Por kelkiuj la borda aero estas tro varma kaj ili senmove sidas en la akvo, konservante la filozofajn mienojn.

Laŭ propono de Otto ĉiuj iras sin bani. Rifuzas Rudolf, Elsa kaj mi. Mi ĝenas. La viroj tuj forĵetas la suprajn pantalonojn kaj restas en banpantalonetoj. Same agas Berta kun sia robo, sub kiu ŝi havas bankostumon. Sed Alice neatendite rifuzas. Ekrigardinte min, ŝi la tuta ruĝiĝas.

– Ne, mi ĉi tie ne malvestos min! Ni iru, Berta, la bordon! Kaj mi estos min bananta pli malproksime de la viroj!

Mi deturnas min kun ega konfuzo, kvazaŭ Alice jam estas sin malvestinta. Venki ĉi tiun konfuzon mi ne povas kaj mi klare imagas, kiel aspektos Alice en bankostumo. Fine la virinoj forkuras post la virojn kaj mi restas kun paro de geedzoj Riz.

Rudolf dolĉe oscedas kaj iom kovrante la buŝon per la mano, diras:

– Al mi ŝajnas, ke Otto estas tro impeta!

– Kaj Berta lin similas! – enmetas sian vorton Elsa. – Aŭ ili ambaŭ ŝajnige trograndigas sian viglecon!

– Ĝi ne estas rimarkebla! – diras mi, – ili estas bonaj geknaboj!

– Jes, sed en la partia laboro estas bezonata modereco kaj severeco! Mi timas, ke el Otto ni ne ricevos bonan funkciulon!

– Sed ja ĝis nun li tute bone plenumis la partiajn taskojn! Li, ŝajne, aktive partoprenas la kontraŭkirasŝipan kampanjon?

– Tro aktive! – ĉagreniĝinte svingas la manon Rudolf. – Al iu knabaĉo oni komisias seriozajn aferojn! Ĉu vi opinias, ke mi ne scias, kion al li oni komisiis? Mi bonege estas pri ĉio informita!

Mi silentas, mordetante herberon.

– Mi povas al vi diri! Mi estas certa, ke vi ne malbonuzos tion. Niaj junuloj decidis anstataŭigi redaktoron de “Vorwärts”, Schwarz, dum lia radioparolado per alia persono. Ili intencas tiamaniere rompi radiosilenton pri la kirasŝipo kaj uzi la radiostacion.

– Sed ĉu oni ne povas uzi la radiostacion laŭleĝe?

– La komunistoj ne rajtas! Ĝi estas la sola partio, kiu ne rajtas ion disaŭdigi per radio! Sed mi persone ne aprobas tiajn metodojn. Ĉu ne similas ĝi la krimon?

Mi levas la ŝultrojn.

– Mi ne opinias! Kial komunistoj devas estimi la burĝajn leĝojn?

Ion kantetante, alkuras demalsupre Berta. Sin penas atingi Otto. Post ili iras Alice kaj Erich. Li estas kovrita de akvogutoj. Ŝi estas jam vestita. Mi rigardas preter Berta kaj Otto sur Alice’n. Pri kio ŝi interparolas kun Erich? Iliaj vizaĝoj estas seriozaj. Erich pri io petas. Li havas iom timeman vizaĝon. Alice, ŝajne, estas tre maltrankviligita kaj ne scias, kiel ŝi devas agi.

– Aŭskultu! – krias al mi Berta, alkurante, – mi kantos al vi rusan kanton.

– Nu, mi aŭskultas, kantu! – ridetas mi.

Berta ekkantas per alta soprano je tute nekonata melodio:

*

“Vdol doroŝki pil klubica...”:

Polvobuloj tie kuras,

Sur ŝoseo tiu ĉi!

La ĉefurbon mi veturas,

Al ĉefurb’ rapidas mi!

    “Vdol doroŝki pil klubica

    Vdol doroŝki stolbovoj!

    Jedu-jedu do stalici

    Do stalici hramovoj” *

– Ĉu estas bone? – ridante interrompas ŝi kaj ĵetas sin sur herbon apud mi, tuta malseka, ĉirkaŭgluita per la kostumo. Mi demovas min.

– Ĉu Otto ne estas ĵaluzema edzo?

– Ho, ne! – bonhumore rimarkas Otto, sin apogante kontraŭ arbon kaj spiregante pro la rapida kurado, – ŝi iom kuŝu kun vi! Ŝi tiel ŝatas ĉion rusan, ke la rusan infanon tutegale ŝi ne kapablas eviti! Mi jam konsentis pri tio!

Berta laŭte ridas, balancante en la aero la piedon.

– Vi pravas! – krias ŝi. – Sed por tio vi devas inviti lin al ni. Kiel gastema mastro, vi cedu al li por la nokto vian lokon, kaj pri la cetera ni mem zorgos!

– Ni iru pluen! – diras Erich, alirante kaj surŝovante la pantalonon. – Tiamaniere ni ĝis morgaŭ ne estos venintaj!

Kolosa Grunewalda stadiono estas ĉirkaŭigita per alta barilo kaj policanoj. Sataj ĉevaloj enbatis hufojn en la grundon. Apud la pordegoj ion maltrankvile atendante, rigidiĝis ŝarĝaŭtomobiloj.

– Kion ili timas? – demandas mi kun miro.

– Ĉu vi ne komprenas? – respondas Erich. – Eble, ni kirasŝipon estas kunprenintaj!

Erich restas same neparolema kaj malserena. Mi ne plu faros provojn lin paroligi. En la pordego estas aranĝita ekspozicio de internacia interligo. Deĵoras kelke da komsomolanoj-esperantistoj. Ili ĝoje premas al mi la manojn. Ili havas ĉi tie pli, ol cent leterojn el USSR, poŝtkartojn, amason da fotoj, sovetiajn librojn kaj gazetojn.

Sed oni devas rapidi. Post kvaronhoro oni komencos la feston. Alice partoprenas la konkuron je malpeza atletiko.

Antaŭ la tribunoj kuŝas grandega elipsoforma kampo. Ĉi tie estas ĉio por ĉiaj formoj de la sporto: bicikloj kaj kurvojetoj, placetoj ĉiuspecaj, akvobaseno. La stadiono enlokigas multajn dekmilojn da personoj. En la homamaso glitas kelneroj en blankaj antaŭtukoj kun kruĉoj da biero kaj sportuloj en sport-pantalonetoj, pretaj por la festo. Ili venis por iom babili kun la amikoj, ekvidinte ilin el la areno kaj nun fumas cigaredojn, sidante sur iliaj genuoj. La tribunoj per senfinaj vicoj ĉirkaŭas la arenon. Miloj da lornoj briletas en sunradioj. Komsomolanoj en ruĝfronta uniformo disŝovas kontraŭkirasŝipajn agitilojn kaj proponas “Rote Fahne”.

Malsupre aŭdiĝas fajfoj kaj la konkuroj komenciĝas. La unua numero estas simpla irado. Malgrasaj iruloj en blankaj pantalonetoj per energia paŝo, iom klininte la korpon, fleksante la brakojn ĉe kubutoj, komencas sian marŝon. Perpendikulare al la klinita plataĵo de l’ areno, ekruliĝis duradaj ĉevaloj: bicikloj kaj motocikloj. Ilia brilanta vico etendiĝis, kiel longa arko, sin kuntiranta kaj malkuntiranta, simile al ŝtala risorto. Ĉe la akvobaseno la plej bonaj saltuloj de Berlino, fleksante la nudigitan korpon, ĵetas sin, kiel hirundoj, de la turetoj, aŭ trampleno, disĵetante kristalajn gutojn. Ridantaj vizaĝoj de knabinoj vidiĝas en la akvo. Virinoj-naĝulinoj, brilante per perlosimilaj ridetoj, interplektas brakojn kaj krurojn, formante en la akvo plej diversajn figurojn el siaj korpoj. Efektive, estas mirinda artifikaĵo: la naĝado kun la piedoj supren, kiam super la akvo brilas nur rozkoloraj kalkanoj de la knabinoj!

Sed jen komenciĝas konkuro de la malpeza atletiko. Homoj simile al katoj saltas trans la barieroj, svingante la brakojn kaj subtirinte la piedojn. Knabinoj en bluaj senmanikaj bluzetoj, kun steloj sur la akre konturitaj brustoj ĵetas diskojn kaj lancojn kun ritmo de spartaninoj. Muskulozaj lertaj kuruloj forĵetas sin de la lokoj. La publiko silentiĝas pro la streĉo. La barieroj unu post la alia flugas sub la piedoj. Antaŭ la finejo la korpo rapidege fleksiĝas antaŭen, la kapo dekliniĝas malantaŭen kaj sportĉemizoj algluiĝas al la korpoj. La venkintojn la publiko rekompencas per brua aplaŭdado.

Fine la virina konkurado. Jen ili estas, malpezatletinoj! Kaj jen Alice!.. Min penetras ektremo! Ĉu sukcesos Alice?..

Ŝi staras en blanka sportbluzo kun ruĝa bordero, sen manikoj, kaj en simila blanka mallonga sportpantaloneto. Ŝiaj manoj estas metitaj sur la femurojn. La okuloj kaj lipoj ridas. La tuta ŝia figuro estas modelo de klasika gracieco: elasta talio kaj larĝaj femuroj, rondaj ŝultroj kaj malgranda brusto, kunmetitaj kune gamboj, pli korpulentaj super la genuoj, fortaj en suroj, belformaj, graciaj en piedparto.

Otto ne eltenas kaj eligas ravan ekkrion:

– Mil diablojn, Alice estas ĉarma!

Berta faras ŝajnige ĵaluzan mienon kaj tiklas Otton je la brako.

– Ne ravu pri la aliaj virinoj, vi ja havas edzinon!

– Jen, ankoraŭ! Edzinon! – kontraŭdiras Otto obstine. – Ĉu mi povas kompari vin kun Alice?

– Erich, ĉu ĝi plaĉas al vi? – turnas sin Berta al Erich.

– Al mi ĝi tute ne plaĉas!.., – perfortante sin kaj ridetante diras Erich, ne fortirante la rigardon de Alice.

– Vi devas min konsoli! Mi estas ofendita de la propra edzo!

Berta alpremas sin al Erich kaj metas la kapon sur lian ŝultron. Li iom ĉirkaŭprenas sin je la talio per la maldekstra mano.

Komenciĝas rapidega kuro. La knabinoj kuregas, klininte sin antaŭen. Alice longe iras la unua. Ŝi faras rondon post la rondo, tute ne laciĝante, ĉiam kun la sama elasta ŝtala figuro. Sed tute nemalproksime de la finejo ŝin atingas malgranda virino kun mallonge tonditaj haroj. Sur la lastaj, desegnitaj per blankaj kadroj metroj, ili iras apude, cedante unu al la alia nek unu centimetron. Sed jen la rivalino de Alice per larĝa eksvingo levas la brakojn, atingas la rubandeton kaj disŝiras ĝin.

Tuj post ŝi atingas la finejon ankaŭ Alice, etendinte la manojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.