La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


INTERNACIA KRESTOMATIO

Aŭtoro: Kabe (Kazimierz Bein)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

RAKONTO PRI SPIRITOJ

La societo ĵus vespermanĝis en la ĝardeno. Sur la tablo staris ankoraŭ senorde la glasoj kaj boteloj, la duone malplenigitaj fruktujoj, inter ili kelke da kandeloj jam forte forbrulintaj en vitraj kloŝoj, ĉirkaŭitaj de lumavidaj muŝoj.

Sonoris la deka horo.

– Eble ni revenos en la ĉambrojn? – demandis la mastrino.

– Estas jam malvarmete…

– Malvarmete? En ĉi tiu belega julia nokto? Nun, kiam komencas pasi la varmego… Jen leviĝas la luno, super la lago: estas tro bele… Ne, ne, ni restu ankoraŭ – kriis la aliaj.

Sinjorino de Daller ĉirkaŭvolvis sin iom pli forte per la tuko, ordonis al sia filino Gizelo ankaŭ surmeti ion kaj cedis al la ĝenerala deziro.

– Bone – diris ŝi, apogante sin al la dorso de sia kana seĝo, – ni restu. Oni babilas ĉi tie pli libere, ol en la salono, kie la muzikemaj membroj de nia familio ĝuas la bruan kulton de Wagner.

La najbaro de Gizelo, leŭtenanto Kronstedt, metis la molan tukon, kiu kuŝis sur la seĝa dorso, sur la ŝultrojn de l’knabino kaj ĉe tiu ĉi okazo iom ankoraŭ proksimiĝis al ŝi.

– Ne estas ja malvarme al vi, fraŭlino? – demandis li per karesema voĉo.

Afable ridanta ekrigardo dankis pro la zorgemo.

– Ne, kontraŭe… tre agrable.

– Vi estas prava, sinjorino, – diris registara konsilisto Strom – la proksimeco de du fortepianoj, sur kiuj, per ok manoj oni ludas la uverturon de Tanhaüser, ne akcelas la interŝanĝon de l’ideoj. Ĉi tie kien penetras al ni nur malmultaj nelaŭtaj tonoj, la fortepianaj tondroj ne malhelpos nian interparoladon. Kie ni haltis – pri kio ni parolis?

– Pri kio ni ne parolis, kara Strom? La politiko, literaturo, familiaj okazoj, societaj malicoj, konsideroj pri la vetero kaj pri la jarcento: mallonge ĉiuj temoj estas elĉerpitaj.

– Tute ne – rimarkigis sinjoro de Klettendorf, najbara bienhavanto, – oni ankoraŭ nenion rakontis ekzemple pri spiritoj, kaj ĉi tiu temo…

– En nia rondo, kie neniu kredas spiritojn kaj neniu iam vidis fantomon…

– Oni devas distingi, doktoro Elke – sin turnis vive Klettendorf al la interrompanto, – ni ne kredas, kompreneble, vagantajn noktomezajn fantomojn, sed spiritoj – estaĵoj devigataj per mediumismo sin konigi – ili certe ekzistas, mi havas sufiĉe da pruvoj.

– Vi sinjoro de Klettendorf, vi okupiĝas pri spiritismo?

– demandis mirigita la doktoro. – Ĉi tiu moderna frenezo, malsano…

– Nek frenezo, nek malsano. Sed, kompreneble, kun dubuloj kaj kun homoj, kiuj jam antaŭe ĉion neas, ne eble estas paroli pri tiaj aferoj.

– Rakontu al ni iun vian spiritistan observon, kara Klettendorf – proponis la mastrino. – Ĉi tie estas ne sole sekaj dubuloj, kiel nia estimata familia kuracisto kaj amiko, Elke. Mi, ekzemple, tute ne estas malinklina ekscii ion de la misteroj de supera mondo. Mi dezirus tion, kiel pruvon de la senmorteco, eĉ tre dezirus…

– Tiam rakontu sentime – diris la doktoro al Klettendorf.

– La deziro plej bone preparas la vojon. Kion oni opinias ebla kaj kion oni deziras kredi, tio estas jam trikvarone kredata.

– Kaj kiam oni decidis ion ne kredi, tiam helpas neniuj faktoj kaj pruvoj. Tial mi preferas, sinjoro doktoro, ne paroli kun vi pri spiritistaj aferoj. – La bienposedanto parolis per la incitita voĉo de l’homo, kiu disputas pri siaj plej karaj politikaj aŭ filozofiaj principoj.

– Faktoj kaj pruvoj! – respondis Elke, ankaŭ iom incitita.

– El okazaj faktoj, tute sendependaj unu de alia, oni faras konkludojn kaj kiam ni volas esplori la pruvojn, kiam ni, dum ĉiuj fontoj de l’eraroj ne estas forigitaj, rifuzas akcepti la supozatajn pruvojn, tiam oni diras, ke ni jam antaŭe decidiĝis ne kredi. La disputo estas ne ebla.

– Ĉe tiu ĉi tablo ne estas permesite malpace disputi, – diris sinjorino de Daller. – Ĉiu konservu sian opinion kaj respektu la opinion de la aliaj.

– Paco devas reĝi eĉ post plej varmega diskutado. Sed respekti eraran opinion mi ne konsentas: respekti oni devas nur la veron.

– Ĉu vi volas diri, sinjoro doktoro Elke, – interrompis la kolerema spiritisto – ke mi kaj kun mi la tuta aro da samkredanoj – en Ameriko ekzistaj milionoj – estas nur mensoguloj kaj trompuloj? .

– La plimulto trompitaj…

– Sekve – ankoraŭ malpli flate – nur malsaĝuloj kaj sensenculoj? Do naŭ dekonoj da homoj estas frenezaj.

Ĉar tiuj, kiuj kiel vi neas ĉion supernaturan, estas malgranda grupo. Nia societo konsistas de 10 personoj; mi vetas, ke preskaŭ ĉiuj kredas, ke ekzistas supertera, misteroplena, alivorte, spiritmondo, de kiu iafoje penetras al ni radioj.

– Prave, – jesis iu, – mi konfesas, ke mi kredas antaŭsentojn.

– Kaj mi povus rakonti rimarkindajn faktojn pri mortantoj, kiuj aperis malproksime ĉe amataj personoj.

– Ekzistas ankaŭ strangaj sonĝoj, kiuj realiĝas. – Kaj oni ne povas nei la somnambulismon… Mi devas konfesii, ke noktomeze mi ne irus tombejon. – Ke en nia najbara senhoma kastelo aperas fantomoj, ekzistas multaj kredindaj atestantoj – diris la gastoj unu post alia.

– Ekzistas ankaŭ strangaj simpatioj – diris la leŭtenanto, kiu dank’ al la duonmallumo sukcesis meti la manon sur la apogilon de la seĝo de Gizelo kaj samtempe delikate premi ŝian ŝultron. – Kaj – aldonis li murmurete, nur por ŝi aŭdeble, – mirinda, dolĉa, de superaj ĉieloj devenanta ravo…

– Kvankam mi ne kredas spiritojn – diris nun la registara konsilisto, – nek la vagantajn, nek la tablofrapantajn, tamen mi ne povas nei, ke multaj okazoj de l’anima vivo ne povas esti klarigitaj per la naturaj leĝoj, mallonge, ke ekzistas aferoj…

– Sur la ĉielo kaj tero – interrompis lin doktoro Elke per tondra voĉo, – pri kiuj eĉ la filozofoj ne sonĝis. Mi tion atendis. Ekzistas frazoj, kiuj nepre aperas dum la diskutado, kiel la fulmo en iaj statoj de la aero. Neniu povas enpaŝi en la mistikan regionon, ne citante ĉi tiujn vortojn de l’poeto: li montras tiamaniere sian instruitecon kaj pruvas, ke lia opinio estas same supera, kiel la pensoj de Shakespeare. Ah, kiom da malutilo alportis la poetoj per siaj saĝaj frazoj!

– Ne nur la poetojn – ĉi tiujn profetojn – ni povas citi por senkulpigi la kredon al mistika mondo, sed ankaŭ la plej glorajn filozofojn, komencante de Aristoteles kaj Plato. Kion ekzemple diras pri ĝi Schopenhauer? Ankaŭ Humboldt opiniis, ke en la naturo ekzistas nekalkuleblaj nekonataj fortoj. Kaj la atestoj, kiuj venas al ni de ĉiuj tempoj kaj landoj?

– Jes, ankaŭ ĉi tio estas neevitebla: post la vortoj de Shakespeare oni citas ĉiam ĉiujn mistikajn aŭtorojn, profetojn de la biblio, Ĥaldeojn kaj Egiptojn, skotajn somnambulistojn kaj hindajn fakirojn. Sed nek la antikveco, nek la disvastiĝo de iu ajn opinio pruvas ĝian pravecon.

Ĉu fabelo estas des pli vera, ju pli frue en nia infaneco ni ĝin aŭdis, kaj ju pli multe da aliaj infanoj kredis ĝin?

– Fabeloj – legendoj – superstiĉoj! – ekkriis Klettendorf ofendite. – Tiamaniere vi ĉiam volas refuti tion, kion vi ne povas klarigi.

– Ne la neklarigeblan nomas ni tiel, sed la nepruveblajn kaj senbazajn klarigojn, kiun vi donas ĉiam. Se vi rakontas al mi, ke la tablo frapis aŭ ke oni vidis, aŭdis aŭ sonĝis ion, tio povas ne esti fabelo, sed la konkludo, ke tie agis spirito…

– Estas la sola konsentebla. Se oni konstatas ie supernaturan efikon, oni devas trovi tie supernaturan kaŭzon.

Kiel partiano de la teorio pri la efikoj kaj kaŭzoj, vi ne povas tion nei. Ekzistas miloj da faktoj kaj ekzemploj…

– Rakontitaj faktoj – oni scias neniam, kion oni aldonis kaj deprenis – ne prezentas sufiĉan bazon por seneraraj konkludoj, – mil rakontoj, cetere, ne pli multe ol unu. Se al esploranto iu atesto ŝajnas nulo, mil nuloj ne estos pli konvinkaj.

– Miaj opinioj estas bazitaj ne nur sur tio, kion mi aŭdis, sed sur tio, kion mi travivis.

– Ĉie oni povas esti trompataj. Rigardante ĵonglistojn, oni ankaŭ vidas ion ŝajne neklarigeblan. Ne sciante ĉiujn detalojn, oni ne povas juĝi. La kaŝita nekredemo, kiun vi riproĉas al ni, kiam vi rakontas al ni viajn mirindaĵojn, estas bazita sur logika rezonado. Dum oni povas ankoraŭ supozi ion verŝajnan, oni puŝas for neverŝajnan, same kiel oni prunteprenas nur tiam, kiam ĉiuj fontoj de l’propra havo estas elĉerpitaj. Kiam mi aŭdas eĉ de tre konfidinda persono pri malklara okazo, kiam mi legas pri ĝi, aŭ mem vidas, ĉiam ŝajnas al mi pli kredebla la supozo, ke ĝin klarigos la naturaj kaj logikaj leĝoj, tuj kiam estos konataj ĉiuj detaloj. Profesoro Wolf – sin turnis la doktoro al sidanta kontraŭ li blankbarba sinjoro, – kial vi diras nenion? Helpu min… Vi, kiel universitata profesoro, kiel aŭtoro de l’bonegaj natursciencaj verkoj, vi estas, certe, en ĉi tiu problemo mia sampartiano…

La maljunulo iom proksimigis sian seĝon kaj apogis la mentonon sur la manojn.

– Ne – diris li. – Mi bedaŭras, estimata sinjoro Elke, sed mi ne estas via sampartiano, mi estas partiano de la spiritoj.

Multvoĉa ”Ah” eksonis en la societo: seniluziiĝo de unuj, kontentiĝo de aliaj, mirego de ĉiuj.

Ankaŭ el la brusto de Gizelo eliĝis en la sama momento delikata Ah!, kvankam nek ŝi, nek la leŭtenanto atentis la ĝeneralan interparoladon. Kial do ”Ah”. Ankaŭ neklarigebla fakto… Ni esperu, ke ”kiam estos konataj ĉiuj detaloj, la ĝemeton klarigos la naturaj leĝoj”.

Profesoro Wolf daŭrigis: – Jes, mi devas rifuzi al vi mian helpon, kara doktoro. Kion utilus, se mi defendus viajn opiniojn? La rezonado kaj logika klarigado resaltas de la mistikaj animoj. Nur la faktoj pruvas. Al ili ankaŭ mi devas konfirmiĝi… Mi travivis faktojn, kiuj tremigis mian tutan animon kaj lasis al ĝi nesolveblajn problemojn.

Ĝis nun mi ĉiam silentis pri ili, ĉar mi timis fosi en ĉi tiu kaŝita angulo de mia memoro… Sed se vi deziras kaj por defendi la opiniojn, tiel senkompate atakatajn ĉi tie…

– Ah, rakontu, rakontu! – ekkriis vive la aliaj, plej vive la bienposedanto, kies vizaĝo ekbrilis de ĝojo kaj scivolo.

– Mi ankaŭ atendas malpacience – diris doktoro Elke – ĉar – ĉar el via buŝo spiritrakonto ŝajnos al mi des pli mirinda.

– Jes, vere, vere mirinda estas, kion mi nun rakontos.

Eĉ la leŭtenanto kaj Gizelo interrompis la murmuretadon kaj prepariĝis al aŭskultado. Sed iliaj manoj restis unuj en la aliaj. La varma fluo de l’feliĉo, kiu leviĝis de iliaj fingroj ĝis iliaj koroj, estis ja mirinda, ili do volonte aŭskultos pri aliaj mirindaĵoj.

– Pardonu, se mia raporto estos iom senorda; mi ne preparis ĝin antaŭe, kaj la vekitaj rememoroj aperas tiel rapide, ke miaj vortoj povos malfacile sekvi ilin. – Li frotis la frunton per la mano kaj komencis:

– Kiam mi antaŭ tridek jaroj entombigis mian edzinon, mi iom da tempo vivis tute izolita. Ne eble estis por mi dum la unua jaro de l’doloro plenumi miajn profesiajn devojn, vivi inter la homoj: mi forlasis la urbon kaj ekloĝis en ĉasista dometo profunde en la arbaro, kvankam jam estis vintro. Maljuna servistino, blanka pudelo, portreto de mia mortinta edzino, ŝia plej amata kanario, – jen estis la tuta mia societo. Mi prenis ankaŭ librojn, ĉar mi volis ne nur funebri, sed ankaŭ labori, kaj harmoniumon, la saman sur kiu mi akompanadis la edzinon, kiam ŝi kantis per sia bela alda voĉo pian ”Ave Maria”.

Johanino estis tre pia – mi ne; tion solan ŝi riproĉis al mi. ”Oh, la tempo venos ankoraŭ, ofte diris ŝi, – kiam signo el alia mondo montros al vi, ke viaj duboj estis pekaj”. – ”Sed tiaj signoj ne ekzistas. Neniam venis sciigo el la alia mondo”. ”Silentu – diris ŝi metante sian manon sur mian buŝon, – vi ĉagrenas min. Kiam mi aŭdas tiajn viajn vortojn, mi volus morti por aperi antaŭ vi, kiel spirito… kaj mi faros tion”. Kiam post apenaŭ unujara geedza feliĉo ŝi kuŝis sur la mortlito, ŝi diris al mi:

”Ĉu vi scias, kial oni revokas min?… Mi devas fariĝi sendito el la alia mondo… Kaj mi venos al vi!”

– Terure! – murmuretis sinjorino de Daller.

Doktoro Elke levis la ŝultrojn. – Se nun aperos ia ŝajna fantomo, ĝi estas facile klarigebla. Vin emociis la vortoj de via edzino sur la mortlito, la izolita vivo, la rigida vintra pejzaĝo: sentotrompo en tiaj cirkonstancoj estus io tute natura.

– Jes, certe – diris sinjoro de Klettendorf – sentotrompo, frenezo, tio estas tre facila klarigo de ĉiuj neklarigeblaj fenomenoj… vi, sinjoroj skeptikuloj, ĉiam havas ĝin pretan. Oni ankoraŭ ne finis la rakonton, kaj vi jam proklamis ĝin malsana okazo.

– Ĉar tia estas nia metodo de l’pensado kaj konkludado: kiam oni donas al ni pruvojn, ni antaŭ ĉio…

– Ah, lasu la dubulojn – diris la mastrino. – Daŭrigu, sinjoro profesoro, via rakonto estas tro interesanta…

– Jes, jes, rakontojn – murmuris la doktoro, – centfoje ripetitajn apartajn okazojn, jes, ilin oni volonte akceptas; sed pensi, detale esplori, t. e. uzi la solajn raciajn rimedojn, oni ne volas. Daŭrigu, profesoro Wolf.

– Volonte; sed mi petas vin, kara Elke, permesu al mi fini la rakonton. Multaj duboj aperos ĉe vi dum mia rakontado, kaj se pri ĉiu vi tuj volos disputi, ni neniam finos.

Mi promesas, ke la tuto kontentigos vin.

– Vi supozas, ke mi ŝanĝos miajn opiniojn? Vi eraras… Sed tio estas mia lasta protesto; mi promesas ne interrompi vin plu.

– Mi do daŭrigas. Mi ĉesis pensi pri la promeso de mia kara Johanino, ĉar mi ne dubis, ke ne ekzistas rilatoj inter ”ĉi tie” kaj ”tie”; mi rememoris pri ĝi, kiam okazis faktoj, sendube pruvantaj, ke la mortintino… plenumis la promeson…

– Pardonu – ekkriis sinjorino de Daller – la kandeloj forbrulis, ĉu ne plibone estus en la domon…

– Ne, ne – petis la leŭtenanto, – ni ne bezonas lumon; brilas la luno, kaj rakontoj pri fantomoj impresas des pli forte en la duonlumo.

La profesoro daŭrigis:

– Foje vespere, post kelkhora sidado ĉe miaj libroj mi estis timigita de mallaŭta, stranga murmureto. Mi ne povas ĝin priskribi, ĝi estis nek frapado, nek ĝemoj, nek besta voĉo, nek siblado de vento. La sono ĝuste tial estis terura, ke ĝi similis nenian konatan. Mi ne povis sidi trankvile, mi devis ekscii, kio kaŭzis la misterajn sonojn.

Ne eble estis difini, de kie ili venis, ili estis kvazaŭ en la tuta ĉambro; mallaŭtaj, sed ĉie kaj seninterrompaj. Mi ekstaris kaj esploris la ĉambron en ĉiuj anguloj. Bianko, la pudelo, dormis, kviete spirante post la kameno; Pieps, la birdo, sidis, kovrinte la kapeton per la flugiloj, globosimila en la kaĝo. Nenie la sono estis pli proksima, nenie pli malproksima. Ŝajnis, ke mi portis ĝin kun mi mem en la ĉambro. Por konvinkiĝi, mi iris eksteren – ĉio estis silenta, mi revenis en la ĉambron – ĝi ree estis tie. Mi sonorigis al la servistino. Ŝi venis rapide. ”Aŭskultu, Brigido”, mi komencis, sed tuj ĝi ĉesis. ”Atendu momenton”… Sed vane, ni aŭdis nenion. – ”Nenio… vi povas foriri”. Apenaŭ ŝi pasis la sojlon, la murmureto rekomenciĝis. Kelkfoje ripetiĝis la sama fenomeno, fine mi forsendis la maljunulinon dormi kaj restis sola kun mia tonanta gasto. Ankoraŭ kelke da momentoj ĉirkaŭis min la delikataj tonaj ondoj, kaj mi aŭskultis kaj aŭskultis… La murmureto fariĝis pli kaj pli mallaŭta kaj fine tute eksilentis. En ĉi tiu vespero mi ne povis plu labori kaj mi iris dormi..

Pasis ok tagoj, kaj mi preskaŭ forgesis la misteran aperon. Subite, en la sama vespera horo ĝi revenis. Mi ree alvokis mian maljunan Brigidon – la rezultato estis sama: tuj kiam ŝi aperis en la ĉambro, ĉio eksilentis; kiam ŝi foriris, ĉio tonis. La mistero plenigis min per mirego kaj timo, per deziro klarigi ĝin, sed ankaŭ per espero, ke ĝi restos neklarigebla…

De nun ĝi revenadis regule post ĉiuj kelke da tagoj; mi atendis ĝin, kiel amatan, honorantan viziton. Mi ne provis plu esplori la kaŭzon, ĉar estus por mi seniluziiĝo trovi naturan solvon por ĉi tiu kortuŝanta enigmo. ”Ĉu ĝi venos hodiaŭ?” estis demando, kiun mi ripetadis la tutan tagon. Kvin minutojn antaŭ ĝia alveno, ia ekscito plenigis mian animon. Ĝi estis por mi kara gasto. Ĝi – ne, mi ne volis plu nomi ĉi tiun amikon per tiu ĉi senpersona pronomo… sed kiel? Mi serĉis nomon – mi trovis la plej karan kaj mi ekkriis: ”Johanino, venu!” En la sama momento eksonis la konata murmureto, sed duoble forta.

Mi ree ekkriis: ”Johanino, Johanino” – kaj ju pli ofte mi ripetis la nomon, des pli proksime venis la sonondoj al mi, kvazaŭ ili volis min ĉirkaŭpreni, sufoki.

Trompo de la sentoj, ĉu ne vere? Trompo de l’aŭdado?

Mi vidas jam la vorton sur viaj lipoj, doktoro Elke, sed vi ĵuris ne interrompi min, kaj la ĵuro vin haltigis. Mi mem ankaŭ tion supozis, mi ja ne kredis spiritojn… tamen en tiu momento mi devis rememori la lastajn vortojn de mia edzino. Ĉu efektive?… Sensencaĵo! Mi skuis la kapon, alvokis Brigidon por forpeli la sorĉon kaj prenis antaŭ la dormo sodan pulvoron.

En sekvinta vespero, en la sama horo revenis la ordinara ekscito. Aha, pensis mi, mia febra paroksismo kun tintado en la oreloj proksimiĝas (vi vidas, doktoro, ke mi opiniis same, kiel vi). Por min gardi kontraŭ la tonanta fantomo mi iris eksteren, mi ja estis tie sendanĝera.

Estis luna vintra nokto. Ĉiuj branĉoj estis dike kovritaj de neĝo. Mi iris per rapidaj paŝoj sur la glacia tavolo, krakanta sub miaj plandoj. Mi rapidis al monteto, de kiu estis bela panoramo de l’pentrinda ĉirkaŭaĵo. Sed kiam mi atingis la celon, mi seniluziiĝis; nigraj nuboj kovris la lunon, kaj la tuta pejzaĝo dronis en mallumo; nur la muroj de kapelo, staranta sur la monteto, lumis en malbrila blanko. Subite venis la konata ekscito, kiu ordinare antaŭiris la misteran murmureton… ĉu ankaŭ ĉi tie?… Mi aŭskultis kun batanta koro – sed minutoj pasis, ĉio silentis. Mi ekkris: ”Johanino!” Neniu sono…

Sed ekrigardinte, mi rimarkis lumeton, antaŭe sendube ne ekzistantan, kiu falis de la kapela fenestro sur la plankon.

Mi ne povis kontraŭbatali la altiron, kvankam timo tremigis min, kaj mi iris al la kapelo, malfermis la pordon kaj enpaŝis.

La profesoro faris paŭzon. En la sama momento, kiel en la rakonto, nubo kovris la lunon, kaj la societo sidis en mallumo. Kuniĝis ĉiuj kondiĉoj por tremiga sento, kiu ekregis la plimulton da aŭskultanoj. La plimulton – ne ĉiujn. Doktoron Elke sendube ne. Ankaŭ eble ne la geamantojn… Eble ankaŭ ili pli bone uzis la mallumon…

– Mi eniris – ripetis profesoro Wolf per mallaŭtigita voĉo. – La tuta interno estis hele lumigita, kvankam brulis nek lucernoj nek kandeloj. La lumo same ne similis ĉiujn konatajn lumojn, kiel la murmureto, de kiu mi hodiaŭ forkuris, similis neniun alian. Ĝi estis lumanta kuriero el nekonata lando. ”Johanino!” – ekkris mi kaj la forto de l’radioj duobliĝis. Ju pli ofte mi vokis, des pli hele, blindige, proksime ĉirkaŭis min la lumo, kvazaŭ ĝi volis sufoki min… Mi fermis la okulojn kaj falis senkonscia sur la plankon.

Kiam mi rekonsciiĝis, estis jam tago. Mi rapidis hejmen kaj prenis grandan dozon da ĥinino.

– Mi ankaŭ rekomendus ĝin – diris la doktoro duonvoĉe.

– Ĉion, kion mi rakontos, dubulo povus klarigi per ia mia malsana stato, sed tio, kion mi nun rakontos, refutas ĉi tiun supozon.

La luma fenomeno en la kapelo revenis multfoje, krom tio okazis ankaŭ mirindaĵo: la hormoniumo ludis la plej amatan ”Ave Maria” de Johanino kaj mi vidis, kiel la klavoj malleviĝas kaj leviĝas. Fine mi decidis forlasi la izolecon, timante freneziĝi.

Mi senprokraste pakis miajn kofrojn, adiaŭis Brigidon kaj reveturis kun Bianko kaj Pieps en mian urban loĝejon.

Tie mi rekomencis mian profesian laboro, vizitadis plej ofte societajn kunvenojn kaj efektive restis libera de la misteraj tonaj kaj lumaj gastoj.

Pasis unu jaro. Mi estis vespere en societo, kie oni rakontis pri spiritoj, en mallumo kiel ĉi tie. Demandite pri mia opinio, mi respondis: ”Mi ne kredas”. La respondo estis sincera: jam de longe mi estis certa, ke la fenomenoj en la ĉasista dometo estis kaŭzitaj de l’troa cerba ekscito. Sed apenaŭ tute trankvile mi diris la vorton, la mistera murmureto eksonis kaj la lumo ekbrilis. La fenomeno daŭris tri sekundojn. ”Kio estis?” ekkriis la tuta societo kvazaŭ unu persono. Ĉiuj ili vidis kaj aŭdis.

De tiu momento mi kredis. Kaj de kiam mi kredas – finis la profesoro la rakonton – nenio simila okazis: Johanino atingis la celon.

* * *

La luno reaperis kaj lumigis la ekscititajn mienojn de l’ĉeestanoj. Ĉiuj silentis, impresitaj de l’rakonto. Poste ĉiu, ekster doktoro Elke, esprimis sian opinion. La tuta historio estis ekzamenita. Precipe Klettendorf insistis pri la pruvoj, liverataj de la fenomenoj kaj venke refutis ĉiujn eblajn kritikojn.

– Ĉu vi permesos al mi – sin turnis li al profesoro Wolf – sendi la rakonton al iu gazeto?

– Tiam la rakonto estos represita en ĉiuj ĵurnaloj – interrompis la doktoro – eldonita en diversaj kolektoj pri fantomoj, kiujn oni vidas en librejoj sub la titolo ”La mondo de l’spiritoj…”

– Tio estas malagrabla al vi, sinjoro doktoro? Sed ĝuste tiaj historioj devas esti publikigaj, liverataj al senpartiaj esplorantoj, kiel pruva materialo. La respekto al la vero!

– La respekto al la vero! – ripetis la profesoro leviĝante. Aŭskultu do, kion mi devas ankoraŭ aldoni. Doktoro Elke petis mian helpon kaj mi helpis lin laŭ mia eblo. Ne per rezonado, ĉar ĝi estas ordinare senefika – sed per fakto. Mi liveris pruvon, ke al atestantoj por ni agrablaj ni kredas ne kontrolante ilian konfidindecon; ke oni zorge esploras, ĉu la atestataj faktoj liveras pruvojn, sed oni tute ne demandas, ĉu la faktoj efektive okazis.

Mi senmaskigis, doktoro Elke, vian plej danĝeran kontraŭulon, plej timindan malamikon – la kredemon. La historio, kiun mi ĵus rakontis, povus eble ion pruvi, kvankam ĝi ne estas sen mankoj, sed ĝi estas malvera…

Murmuro eksonis en la societo. Nur doktoro Elke ekstaris kaj danke premis la manon de l’profesoro.

Sinjorino de Daller skuis la kapon.

– Ne, ne, sinjoro profesoro, mi ne kredas. Vi reprenos vian konfeson. Mi estas certa, ke tio estis la spirito de via edzino, kiu…

– Mi neniam havis edzinon.

– Kiel? Vi do ŝercis? Ĉio estis malvera?

– La supozo, ke vi mensogas, sinjoro profesoro Wolf – diris kolere la bienposedanto, estas tiel ofenda por vi, ke ĝi estis ne akceptebla.

– Kaj tial vi preferas akcepti ĉiujn kontraŭdirojn kontraŭ la naturaj leĝoj, ol la supozon, ke iu mensogas. Ĉu vi ne timas ofendi tiamaniere ion pli altan, ol la honoron de atestanto – la prudenton? Mi ne bezonas honti mian jam konfesitan mensogon. Mi helpis mian amikon Elke kaj al la aliaj liveris ne pli aŭ malpli interesantan anekdoton, sed utilan dogmon: kiam oni aŭdas supernaturan rakonton, oni antaŭ ĉio pripensu, ĉu ĝi ne devenas de trompo, de nevola aliigo per ofta ripetado, aŭ simple de intenca mensogo. La mensogo, obstine ripetata, ne konfesita ĝustatempe kiel la mia, – la mensogo en la homa buŝo kontraŭdiras nenian naturan leĝon.

– Ni iru, ni iru, jam estas tempo – diris la mastrino leviĝante.

Ĉiuj sekvis ŝin en la domon. El la malfermitaj fenestroj penetris nun tra la rozluma nokto anstataŭ la uverturo de Tanhaüser alia melodio de Wagner: la edziĝa kanto de Elzo.

Iom pli malproksime ol la aliaj paŝis la leŭtenanto kaj Gizelo. Kaj ankoraŭ unu fojon malaperis la luno.

B. Suttner


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.