La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


INTERNACIA KRESTOMATIO

Aŭtoro: Kabe (Kazimierz Bein)

©2026 Geo

La Enhavo

QUO VADIS?

Vol. III, ĉap. XXIII

Preskaŭ en la sama momento la prefekto de l’urbo ĵetis antaŭ sin ruĝan tukon, kaj ĉe tiu ĉi signo la pordaj kroĉiloj antaŭ la imperiestra podium ekgrincis kaj el la malluma kavo eliris sur la helan arenon Ursus.

La grandegulo palpebrumis blindigita de la lumo; post momento li iris sur la mezon de l’areno kaj rigardis ĉirkaŭe, kvazaŭ volante ekscii, kontraŭ kio li devos batali.

Ĉiuj aŭgustanoj kaj la plimulto da publiko sciis, ke li estas la viro, kiu sufokis Krotonon. Murmuro eksonis sur ĉiuj benkoj. En Romo ne mankis gladiatoroj, kies kresko multe superis la ordinaran homan altecon, sed tian koloson neniam ankoraŭ vidis la okuloj de l’kviritoj. Cassius, kiu staris sur la podium post Cezaro, ŝajnis kompare kun la Ligo malgranda hometo. La senatoroj, vestaloj, Cezaro, aŭgustanoj kaj la popolo rigardis kun admiro de kompetentuloj kaj amantoj liajn potencajn femurojn, dikajn kiel branĉegoj, lian bruston, similantan du kunigitajn ŝildojn, liajn herkulesajn brakojn. La murmuro pli kaj pli laŭtiĝis. Por ĉi tiu hom-amaso ne povis ekzisti pli granda ĝuo, ol vidi tiajn muskolojn streĉitajn en batalo.

La murmuro fariĝis krio. Ĉiuj demandis, kie loĝas la popolo, kiu naskas tiajn grandegulojn. Ursus staris en la mezo de l’amfiteatro, nuda, pli simila al ŝtona koloso, ol al homo, kun atentema kaj samtempe malĝoja mieno de barbaro. Vidante, ke la areno estas malplena, li mire rigardis per siaj bluaj okuloj de infano jen la publikon, jen Cezaron, jen la kradojn de l’cunicula, de kie li atendis siajn ekzekutistojn.

En la momento kiam li iris sur la arenon, lia simpla koro lastfoje pli forte batis de l’espero, ke la kruco lin atendas, sed kiam li ekvidis nek krucon, nek pretan kavon, li pensis, ke li ne indas ĉi tiun favoron kaj ke li estas mortonta alie, kredeble inter la dentoj de sovaĝaj bestoj.

Li estis sendefenda kaj decidis morti, kiel konvenas al la adoranto de ”Ŝafido”, trankvile kaj pacience. Dume li volis preĝi al Savinto, li do ekgenuis sur la areno, kunmetis la manojn kaj levis la rigardon al la steloj, kiuj briletis tra la supra malfermo de l’cirko.

Lia konduto ne plaĉis al la rigardantoj. Oni vidis jam sufiĉe da kristanoj, kiuj mortis kiel ŝafoj. Oni komprenis, ke se la grandegulo sin ne defendos, la spektaklo malsukcesos.

Tie ĉi kaj tie eksonis sibloj. Oni komencis voki la mastigoforojn, kies devo estis vipi la malkuraĝajn batalantojn.

Sed post momento ĉio eksilentis, ĉar neniu sciis, kion faros la grandegulo, kiam li renkontos la morton, okulo kontraŭ okulo.

Oni ne longe atendis. Subite eksonis laŭtege kupraj trumpetoj kaj post ĉi tiu signo malfermiĝis la kradoj kontraŭ la imperiestra podium kaj sur la arenon sin ĵetis kolosa germana uro, portanta sur la kornoj nudan virinan korpon.

– Ligio! Ligio! – kriis Vinicius.

Li ŝiris la harojn sur la tempioj, kurbiĝis kiel homo, kiu eksentis en sia brusto la pinton de lanco kaj komencis ripeti per raŭka, nehoma voĉo:

– Mi kredas, mi kredas! Kristo, miraklon!

Kaj li ne sentis, ke Petronius kovris lian kapon per la togo. Ŝajnis al li, ke la morto aŭ doloro blindigas liajn okulojn. Li ne rigardis, li ne vidis. Sento de terura malpleno ĉirkaŭis lian animon, en lia kapo restis neniu penso, nur lia buŝo ripetis, kvazaŭ freneze:

– Mi kredas! Mi kredas! Mi kredas!

Subite eksilentis la amfiteatro. Kvazaŭ unu homo ekstaris la aŭgustanoj, ĉar io eksterordinara okazis sur la areno. La humila kaj preta morti Ligo, ekvidinte sian reĝidinon sur la kornoj de l’sovaĝa besto, eksaltis kiel brulvundita kaj kurbiĝinte komencis kuri sub angulo al la furiozanta uro.

El ĉiuj brustoj elŝiriĝis mallonga krio de l’mirego, post kiu eksilentis la cirko. La Ligo dume atingis la ŝaŭmantan beston kaj kaptis liajn kornojn.

– Rigardu! – ekkriis Petronius, kaj forŝiris la togon de l’kapo de Vinicius.

Tiu ĉi leviĝis, klinis posten sian vizaĝon, palan kiel tolo, kaj ekrigardis la arenon per vitraj, senkonsciaj okuloj.

Ĉiuj brustoj ĉesis spiri. En la amfiteatro oni povis aŭdi flugantan muŝon. Oni ne kredis al la propraj okuloj. De l’tempo, de kiu ekzistis Romo, oni vidis nenion similan.

La Ligo tenis la beston per la kornoj. Liaj piedoj penetris ĝis super la maleoloj en la sablon, lia dorso kurbiĝis, kiel streĉita pafarko, la kapo kaŝiĝis inter la ŝultroj, sur la brakoj la muskoloj tiel ŝvelis, ke la haŭto preskaŭ krevis de ilia premo, sed li haltigis la uron. La besto kaj la homo restis senmovaj, al la rigardantoj ŝajnis, ke ili vidas pentraĵon, prezentantan la heroaĵoĵn de Herkuleso aŭ Tezeo, aŭ ŝtonan grupon. Sed en la ŝajna senmoveco oni povis rimarki la teruran penegon de la batalantaj fortoj. Ankaŭ la uro, same kiel la homo eniĝis en la sablon, kaj lia malpala, vila korpo tiel kuntiriĝis, ke li ŝajnis simila al grandega globo. Kiu malfortiĝos unua, kiu falos unua? Jen estis la demando, kiu en tiu momento estis pli grava por ĉi tiuj amantoj de l’cirkaj bataloj, ol tuta Romo kaj ĝia mondoregado. La Ligo estis nun por ili duondio, kiu indas adoradon kaj skulptaĵojn. Ankaŭ Cezaro leviĝis. Li kaj Tigellinus aŭdis pri la forto de ĉi tiu viro, intence aranĝis la batalon kaj diris moke: ”Venku ĉi tiu krotonmortiginto la bovon, kiun ni elektos por li”.

Sed nun kun mirego ili rigardis la arenon, kvazaŭ ne kredante, ke ili vidas realaĵon. En la amfiteatro oni vidis homojn, kiuj, levinte la manojn, restis tiel senmovaj; ŝvito aperis sur la fruntoj de aliaj, kvazaŭ ili mem batalus kontraŭ la besto. En la cirko oni aŭdis nur la sibladon de la flamoj en la lampoj kaj la murmureton de l’karboj, defalantaj de l’torĉoj. La voĉo ekmortis en la buŝoj de l’rigardantoj, la koroj batis, kvazaŭ volante krevigi la bruetojn. Al ĉiuj ŝajnis, ke la batalo daŭras jam jarcentojn.

Same staris sur la areno la homo kaj la besto ŝajne senmovaj.

Subite eksonis bleko, simila al ĝemo, post kiu ĉiuj ekkriis kaj ree ekregis silento. Al la homoj ŝajnis, ke ili sonĝas: la grandega kapo de l’bovo turniĝis malrapide en la feraj manoj de l’barbaro.

La vizaĝo de la Ligo, la nuko kaj la brakoj ruĝiĝis purpure, la dorso pli forte kurbiĝis. Oni povis rimarki, ke li uzas la reston de siaj superhomaj fortoj, sed ke ili sufiĉos jam por nelonge.

La blekado pli kaj pli raŭka kaj dolora de l’uro miksi ĝis kun la siblanta spirado de la brusto de l’grandegulo.

La kapo de l’besto turniĝis pli kaj pli, el la buŝo eliĝis la longa lango kovrita de ŝaŭmo.

Ankoraŭ unu momento, kaj la orelojn de pli proksimaj rigardantoj atingis kvazaŭ krakado de rompataj ostoj. La besto falis teren kun la nuko morte turnita.

La grandegulo forigis la ŝnurojn de la kornoj, prenis la virgulinon sur la brakojn kaj komencis rapide spiri.

Lia vizaĝo paliĝis, la haroj gluiĝis de l’ŝvito, la ŝultroj kaj brakoj estis kvazaŭ surverŝitaj de l’akvo. Unu momenton li staris kvazaŭ duonkonscia, poste li levis la okulojn kaj komencis rigardi la publikon.

La amfiteatro freneziĝis.

La muroj de l’konstruaĵo komencis tremi de l’bruego de kelkdekoj da miloj da homoj. De la komenco de l’bataloj oni ne vidis tian ekscitecon. La publiko forlasis la suprajn benkojn kaj iris malsupren, puŝante unuj aliajn en la trairoj inter la benkoj, por pli bone vidi la fortegulon.

De ĉie eksonis voĉoj, kiuj pasie, obstine petis pardonon kaj baldaŭ fariĝis unu, ĝenerala krio. Al ĉi tiu popolo, adoranta la fizikan forton, tiŭ ĉi grandegulo fariĝis nun kara kaj unua persono en Romo.

Li komprenis, ke la popolo postulas, ke oni donacu al li la vivon kaj liberecon, sed li zorgis ne nur por si mem.

Momenton li rigardis ĉirkaŭe, poste li proksimiĝis al la imperiestra podium kaj, balancante la korpon de l’knabino sur la etenditaj brakoj, li levis la okulojn petege, kvazaŭ li volus diri:

– Ŝin kompatu! ŝin savu! Por ŝi mi faris ĉi tion! . .

La rigardantoj komprenis bone, kion li deziris. La sveninta knabino, kiu kompare kun la grandega korpo de la Ligo ŝajnis malgranda infano, kortuŝis la popolamason, la kavalirojn. Ŝia eta, alabastre blanka korpo, ŝia sveno, la terura danĝero, de kiu liberigis ŝin la grandegulo, fine ŝia beleco kaj sindonemo tremigis la korojn. Kelkaj pensis, ke li estas ŝia patro kaj petas kompaton kaj pardonon por sia infano. La kompato subite ekflamis, kvazaŭ fajro.

Sufiĉe da sango, morto kaj turmentego! Sufokiĝantaj de larmoj, raŭkaj voĉoj kriis pardonon por la ambaŭ.

Dume Ursus iris ĉirkaŭ la areno kaj lulante la knabinon sur la brakoj per la movoj kaj okuloj petis por ŝi pri la vivo. Nun Vinicius leviĝis de sia seĝo, transsaltis la ĉirkaŭbaron, kiu apartigis de l’areno la unuajn benkojn, kuris al Ligio kaj kovris per la togo ŝian nudan korpon.

Poste li disŝiris la tunikon sur la brusto, malkovris la cikatrojn, kiuj restis post la vundoj, ricevitaj en la armenia milito, kaj etendis la manojn al la popolo.

La eksciteco de la pukliko superis ĉion, viditan iam ajn en la amfiteatroj. La popolamaso komencis piedfrapi kaj kriegi. La voĉoj fariĝis minacaj. La popolo petis nun ne nur por la atleto, sed defendis ankaŭ la virgulinon, la militiston kaj ilian amon. Miloj da viroj sin turnis al Cezaro kun kolera brilo en la okuloj kaj kun kunpremitaj pugnoj. Sed li malrapidis kaj ŝanceliĝis. Li sentis nenian malamon kontraŭ Vinicius kaj la vivo aŭ morto de Ligio estis por li indiferentaj, tamen li preferus vidi la korpon de l’knabino disŝiritan per la kornoj de l’bovo aŭ per la dentoj de l’sovaĝaj bestoj. Lia krueleco, liaj degenerintaj instinktoj kaj fantazio ĝuis tiajn vidaĵojn. Kaj jen la popolo volis forpreni ilin de li. Ĉe tiu penso kolero ekbrilis sur lia grasa vizaĝo. Ankaŭ la ambicio ne permesis al li cedi al la volo de l’homamasoj, kaj samtempe pro malkuraĝeco li ne riskis kontraŭstari.

Li do komencis ĉirkaŭrigardi, ĉu almenaŭ iuj de la aŭgustanoj turnis la fingrojn malsupren, kiel signon de l’morto. Sed Petronius levis la manon supren kaj rigardis preskaŭ minace lian vizaĝon. Superstiĉa, sed eksciti ĝema Vestinus, kiu timis la spiritojn, sed ne timis la homojn, donis la signon de l’pardono. La samon faris senatoro Scevinus, la samon Nerva, kaj Tullius Senecio, la samon la maljuna, glora militestro Ostorius Scapula kaj Piso kaj Vetus kaj Crispinus kaj Minucius Thermus kaj Portius Telesinus kaj respektata, ŝatata de l’popolo Thraseas. Vidante tion Cezaro mallevis la smeraldon, kiun li tenis antaŭ sia okulo kun la esprimo de malŝato kaj malkontento, sed Tigellinus, kiu volis kolerigi Petronius’on, kliniĝis al Nero kaj murmuretis:

– Ne cedu, dia: ni havas la pretorianojn.

Nero turnis la okulojn al la loko, kie staris la komandanto de la pretorianoj, severa kaj tutkore al li fidela Subius Flavius, kaj ekvidis ion eksterordinaran. La vizaĝo de la maljuna tribuno estis severa, sed surverŝita de larmoj, kaj la manon li etendis supren.

Dume rabio ekokupis la korojn de l’homamasoj. Polva nebulo leviĝis de l’piedfrapado kaj kovris la amfiteatron.

Estis aŭdeblaj krioj: Ahenobarbus! patrinmortiginto, brulkrimulo!

Nero ektimis. En la cirko la popolo estis la sola estro.

La antaŭaj Cezaroj, precipe Caligula, kuraĝis iafoje kontraŭstari ĝian volon, sed tio kaŭzis ĉiam ribelojn, eĉ sangverŝon. Sed alia estis la pozicio de Nero. Unue li bezonis la popolon, kiel komedianto kaj kantanto, due li volis havi ĝin sia partiano kontraŭ la senato kaj patricioj, fine post la brulo de Romo li penis per ĉiuj rimedoj reakiri ĝian favoron kaj turni ĝian koleron kontraŭ la kristanoj. Nun li komprenis, ke danĝere estus pli longe malcedi. Ribelo, komenciĝinta en la cirko, povus malobeigi la tutan urbon kaj havi ne antaŭvideblajn konsekvencojn.

Li do ekrigardis ankoraŭ unu fojon Sobrius Flavius’on, centurion Scevinus, la parencon de l’senatoro kaj, vidante ĉie sulkiĝintajn brovojn, kortuŝitajn vizaĝojn kaj fiksitajn sur si rigardojn, li donis la signon de l’pardono.

Fulmotondraj aplaŭdoj eksonis sur ĉiuj benkoj. La popolo jam estis certa pri la vivo de l’kondamnitoj, ĉar nun ĝi fariĝis ilia zorganto kaj eĉ Cezaro ne kuraĝus plu persekuti ilin per sia venĝo.

H. Sienkiewicz


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.