La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


INTERNACIA KRESTOMATIO

Aŭtoro: Kabe (Kazimierz Bein)

©2026 Geo

La Enhavo

LA MIRAKLO DE PURUN BHAGAT

Vivis iam en Hindujo viro, kiu estis unua ministro de duone senpenda regno en la nord-okcidenta parto de la lando. Li estis brameno de tiel alta kasto ke la vorto

”kasto” havis por li neniun signifon; lia patro estis grava oficisto inter la hele vestitaj korteganoj de malnovmoda hinda regno. Sed Purun Dass, fariĝinte plenaĝa, komprenis, ke la antaŭa stato de l’aferoj tute ŝanĝiĝis, ke ĉiu celanta pli altan rangon devas amike rilati al Angloj kaj imiti ĉion, kion ili trovas bona. Samtempe la enlanda oficisto devas konservi la favoron de l’propra estro, malfacila do estis la afero, sed la singarda juna brameno, edukita en la universitato de Bombajo, prudente ludis sian rolon kaj ŝtupo post ŝtupo atingis la rangon de unua ministro de la regno, t. e. ke li posedis pli da povo, ol lia estro Maharaĝa.

Post la morto de l’maljuna reĝo, kiu malfidis al Angloj, al aliaj fervojoj kaj telegrafoj, Purun Daas akiris plenan konfidon de la juna heredinto, edukita de angla guvernisto.

Ambaŭ kune, sed tiamaniere ke la ministro ĉiam zorgeme lasis la meriton al la reĝo, ili fondis lernejojn por knabinoj, konstruis vojojn, apotekojn, aranĝis ekspoziciojn de terkulturaj iloj, eldonis ĉiujare ”bluan libron” pri la ”Morala kaj materiala progreso de l’regno”.

La angla ministrejo de eksteraj aferoj kaj la hinda registaro estis ravitaj.

Tre malmultaj enlandaj ŝtatoj akceptas senkondiĉe la anglan progreson, ĉar ili ne volas kredi, kiel kredis Purun Dass, ke tio, kio estas bona por Anglo, devas esti trioble bona por Aziano.

La unua ministro fariĝis tre honorata amiko de Vicre ĝoj kaj Estroj, de misiistoj-kuracistoj kaj ordinaraj misiistoj, de sentimaj anglaj oficiroj-rajdistoj, kiuj venas ĉasi en la reĝaj bestejoj, de la grandaj amasoj da turistoj, kiuj travojaĝas Hindujon de l’nordo al sudo dum la malvarma sezono kaj malŝpare donas al ĉiuj konsilojn, kiamaniere oni devas administri la ŝtaton. Dum libera tempo li fondis kuracistajn kaj industriajn lernejojn laŭ angla modelo, skribis korespondaĵojn por ”Pioneer”, la plej granda ĉiutaga gazeto de Hindujo, klarigante la celojn kaj intencojn de la reĝo.

Fine li vizitis Anglujon, kaj reveninte devis pagi al la pastroj grandegajn sumojn, ĉar brameno eĉ de tiel alta kasto, kiel Purun Dass, perdas la kaston, se li traveturis la maron. En Londono li renkontis ĉiujn kaj parolis kun ĉiuj, kiuj indis koniĝon – kun viroj, kies nomoj estas famaj en la tuta mondo – kaj vidis ankoraŭ pli multe, ol li rakontis. Li ricevis honorajn atestojn de universitatoj, parolis pri reformoj en Hindujo kun anglinoj en vizitaj kostumoj, ĝis fine tuta Londono proklamis lin ”plej ĉarma homo, kiu iam ajn estis invitata al tagmanĝoj”.

Kiam li revenis Hindujon li atingis la supron de l’gloro: la Vicreĝo mem vizitis lin por donaci al li la Grandan Krucon de la Hinda Stelo, riĉe ornamitan per diamantoj, rubandoj kaj emajloj; dum la sama ceremonio, kiam tondris la pafilegoj, li ricevis la Komandoran Ordenon de Hinda Imperio, – lia nomo fariĝis: Sir Purun Dass K. O. H. I.

Vespere, dum la festeno en la granda tendo de la Vicre ĝo, li ekstaris kun la ordeno sur la brusto kaj respondante la toaston por sia reĝo, li diris paroladon, kiun multaj Angloj envius al li.

En la sekvinta monato, kiam la urbo ree dronis en la sveniganta varmego, li faris tion, kion sendube sonĝus fari neniu Anglo: koncerne la aferojn de tiu ĉi mondo, li mortis. Lia multekosta ordeno revenis al la Hinda Registaro, la administrado de l’aferoj estis komisiita al nova unua ministro kaj komenciĝis granda ĉasado al registaraj oficoj. La pastroj sciis, kio okazis, ankaŭ la popolo divenis; sed Hindujo estas la sola lando de l’mondo, kie ĉiu povas fari, kion li volas, kaj neniu demandas, kial la fakto, ke Sir Purun Dass K. O. H. I. forlasis la postenon, palacon kaj povon por la telereto de l’almozulo kaj la okreflavaj vestoj de Sunnyasi, t. e. de sankta homo, ŝajnis al neniu eksterordinara.

Konforme al la Antikva Leĝo li estis dudek jarojn junulo, dudek jarojn militisto – kvankam li neniam portis armilojn – kaj dudek jarojn estro de la familio. Li ĝuis la riĉecon kaj povon en la grado, kian ili meritis laŭ lia opinio; li ne forpuŝis honorojn, se li renkontis ilin sur sia vojo; li vidis homojn kaj landojn de proksime kaj de malproksime; kaj la homoj kaj landoj leviĝis antaŭ li por lin honori. Nun li forlasis ĉion ĉi, kiel oni deĵetas mantelon, kiun oni ne bezonas plu.

Kiam li trapasis la urban pordegon vestita per antilopa felo, tenante sub la brako bastonon kun kupra tenilo kaj en la mano brunan almozan telereton el polurita coco-de-mer, nudpieda, sola, kun okuloj mallevitaj teren – post li eksonis de la bastionoj pafoj por honori lian feliĉan posteulon. Purun Dass balancis la kapon. Ĉio ĉi jam estis finita por li; la pasintan vivon li rememoris sen sopiro kaj bedaŭro, kiel oni rememoras la nebulajn sonĝojn. Nun li estis Sunnyasi, migranta almozulo, sen hejmo, ricevanta panon de kompatemaj proksimuloj; sed dum ekzistos en Hindujo unu peco da pano por divido, neniu pastro aŭ almozulo suferos malsaton. Purun Dass neniam gustumis viandon, tre malofte fiŝon. Kvin sterlingoj tute sufiĉis por liaj elspezoj en la tempo, kiam li disponis milionojn. Eĉ en Londono, dum la luksaj festenoj, li neniam forgesis sian revon pri la ripozo kaj trankvilo: la longajn sablajn vojojn de Hindujo, kovritajn de postsignoj de nudpieduloj, la senĉesan malrapidan movadon, la akran odoron de l’fumo leviĝanta kiel ĉifitaj rubandoj de la fajrujoj sub la figarboj, ĉe kiuj la vojaĝantoj sidiĝas al la vespermanĝo.

Kiam venis la tempo por realigi ĉi tiun revon, la unua ministro preparis ĉion necesan kaj post tri tagoj pli facile estus trovi aerveziketon en la senfundaĵo de Atlantiko, ol Purun Dass’on inter la hindaj migruloj, kiuj senĉese kuniĝas kaj disiĝas sur la ebenaĵoj de Hindujo.

Ĉiuvespere li sternis sian antilopan felon en la loko, kie renkontis lin la krepusko, jen en apudvoja monaĥejo de l’migruloj, jen ĉe la argilaj kolonoj de altaro de Kala Pir, kie la Ĵogis’oj, nebula sekto de sanktuloj, akceptis lin kiel homon, kiu respektas la kastojn kaj sektojn; jen proksime de malgrandaj hindaj vilaĝoj, kie la infanoj alportis al li nutraĵon, preparitan de iliaj gepatroj; aŭ sur la deklivoj de la paŝtejoj, kie la flamoj de lia fajrujo vekis la dormantajn kamelojn. Tio estis indiferenta por Purun Dass, aŭ pli ĝuste por Purun Bhagat, kiel li nun nomis sin mem. Kia estis la lando, popolo, nutraĵo, estis indiferente por li; sed senkonscie liaj piedoj portis lin al nord-oriento: de sudo al Rohtak, de Rohtak al Karnool, de Karnool al la ruinoj de Samanah; poste li iris laŭlonge de la sekiĝinta fluejo de rivero Eugger, kiu pleniĝas nur kiam pluvas en la montoj, ĝis fine li ekvidis malproksime la linion de Himalajaj montoj.

Purun Dass ekridetis: li rememoris, ke lia patrino estis raĵputa bramenino el la ĉirkaŭaĵo de Kulu, montanino ĉiam sopiranta al la neĝoj, kaj ekpensis, ke plej malgranda guto da montana sango en la vejnoj de homo rekondukas lin ĉiam al la hejma regiono.

– Tie, tie – diris Purun Bhagat surirante la deklivon de Sevalik, sur kiuj la kaktoj staras rekte kiel sepobrakaj kandelingoj – tie mi ripozos kaj dediĉos mian vivon al la saĝo.

Kaj la malvarma sento de Himalajaj montoj siblis al liaj oreloj, kiam li ekiris la vojon al Simla.

La lastan fojon, kiam li estis ĉi tie, li veturis kun luksa eskorto por viziti la plej afablan kaj ĝentilan vicreĝon; ili parolis unu horon pri la komunaj amikoj en Londono kaj pri la opinio de la hinda popolo pri la nuna stato de l’aferoj. Nun Purun Bhagat vizitis neniun; sin apogante al la balustrado de la promenejo li rigardis la belegan panoramon – kvardek mejlojn da valoj ĉe siaj piedoj, ĝis mahometana policisto diris al li, ke li malhelpas la pasantojn. Purun Bhagat kliniĝis respekte antaŭ la leĝo, ĉar li konis ĝian valoron kaj ĉiam serĉis leĝon por si mem. Li do daŭrigis la vojon kaj pasigis la nokton en terdometo en antaŭurbo de Simla Chota, kiu povus ŝajni la fino de la tero, sed por li ĝi estis la komenco de lia vojaĝo.

En la sekvinta tago li ekiris la vojon tra Himalajoj al Tibeto. Ĝi estis mallarĝa vojeto, trahakita en la ŝtonegoj, aŭ pendanta sur traboj super senfundaĵoj, kiu jen kuras sur varmaj, malsekaj valoj, ĉiuflanke ĉirkaŭitaj de montoj, jen rampas sur la senarbajn suprojn, kie la suno bruligas kvazaŭ la radioj de l’lento; jen ĝi profundiĝas en mallumajn arbarojn, kie la filikoj kovras la arbojn de l’radikoj ĝis la pintoj, kie la fazano alvokas printempe sian inon. Li renkontis tibetajn paŝtistojn kun iliaj hundoj kaj brutaroj (ĉiu ŝafo portis sur la dorso sakon da borakso), migrantajn arbohakistojn, lamojn vestitajn per manteloj kaj kovriloj pilgrimantajn el Tibeto Hindujon; kurierojn de malgrandaj ŝtatoj, izolitaj inter la montoj, galopantajn sur striataj aŭ multkoloraj ĉevaletoj; aŭ kaj alkadojn de raĝoj, rajdantaj iun viziti. Iafoje dum la tuta tago li vidis nur brunan urson, kiu murmuris elterigante radikojn, ie malsupre, profunde sur la valo.

En la unuaj momentoj de l’vojaĝo, la murmuro de l’mondo, kiun li lasis post si, sonis ankoraŭ en liaj oreloj, kiel en la tunelo oni aŭdas la bruon de ĵus trapasinta vagonaro; sed kiam li pasis Mutenian intermonton, ĉio finiĝis kaj Purun Bhagat restis sola kun si mem, irante, admirante kaj revante. Liaj okuloj fikse rigardis la teron, liaj pensoj flugis super la nubojn.

Foje vespere post du tagoj de surirado li atingis la plej altan trairejon kaj ekvidis antaŭ si vicon da neĝaj suproj, zonantaj la horizonton: montoj dek kvin, dudek mil futoj da alto, kiuj ŝajnis tiel proksimaj, ke ilin povus atingi ŝtonĵeto, kvankam en realeco la interspaco estis tre granda – kvindek aŭ sesdek mejloj. La vojeton kronis malluma, densa arbaro: deodaroj, nuksujoj, sovaĝaj prunoj, olivaj kaj piraj arboj, sed precipe deodaroj t. e. himalajaj cedroj. En ilia ombro staris forlasita sanktejo de Kali

(Purga, Sitala), dio, kies helpon oni iafoje petegas kontraŭ la variolo.

Purun Bhagat balais la ŝtonan plankon, ekridetis al la grimacanta statuo, konstruis post la altaro malgrandan argilan fajrujon, sternis la antilopan felon sur lito de freŝaj pinaj pingloj, metis sub la brakon sian buiragibastonon kun kupra tenilo, kaj eksidis por ripozi.

Tuj sub li la flanko de l’monto estis tute krutega kaj mil kvincent futojn malsupre estis videbla valo, kie malgranda vilaĝo kroĉiĝis al la deklivo de l’monto. La muroj de l’domoj estis el ŝtonoj, la tegmentoj el batpremite tero. Ĉirkaŭe malgrandaj kampoj kuŝis terase, kvazaŭ flikita antaŭtuko, ĵetita sur la genuojn de l’monto. Inter la ŝtonoj, ĉirkaŭantaj la draŝejojn, sin paŝtis bovinoj, ne pli grandaj ol skaraboj. Rigardante trans la valon, la okulo erare mezuris la grandon de l’objektoj kaj ne rimarkis ke tio, kio ŝajnis malalta arbetaro sur la kontraŭa deklivo de l’monto, estis en realeco arbaro de grandegaj pinoj. Purun Bhagat vidis aglon falantan tra la senfundaĵo, sed la grandega birdo jam en la mezo de l’vojo fari ĝis nigra punkteto. Aroj da malgrandaj, disblovataj nubetoj flugis super la valo, jen kaŝante sin post ŝtonegoj, jen leviĝante supren kaj malaperante tute, kiam ili atingis la supron de l’monto. Rigardante ĉion ĉi, Purun Bhagat diris al si mem: ”Ĉi tie mi trovos trankvilon!”

Sed por montano estas bagatelo iri supren aŭ malsupren kelkcenton da paŝoj. Kiam do la vilaĝanoj rimarkis la fumon leviĝantan de la forlasita sanktejo, ilia pastro tuj suriris la terasan flankon de l’monto por saluti la pilgrimanton.

Rigardinte la okulojn de Purun Bhagat – okulojn de homo, kiu kutimis estri milionojn, la pastro kliniĝis ĝis la tero, prenis, sen vorto, la almozulan pladeton kaj revenis vilaĝon.

– Fine ni havas sankton homon; neniam mi vidis tian.

Li estas valano, sed lia vizaĝo estas pala, li estas vera brameno.

Ĉiuj mastrinoj ekkriis:

– Ĉu li restos inter ni?

Kaj ĉiu komencis fervore prepari por Purun Bhagat plej bongustajn manĝaĵojn. La nutraĵo en montaj regionoj estas tre simpla, tamen pia montanino scias kuiri frandaĵojn, uzante poligonon kaj maizon, rizon kaj ruĝan pipron, malgrandajn fiŝojn, kaptitajn en la valaj torentoj, mielon el tuboformaj abelujoj, faritaj en la ŝtonaj muroj, abrikotojn, safranon, sovaĝan zingibron kaj avenan farunon. La pastro reportis al Purun Bhagat plenan pladeton.

– Ĉu li intencas loĝi tie ĉi! Ĉu li bezonas chela’n, lernanton kiu kolektos por li almozon? Ĉu li havas kovrilon kontraŭ la malvarmo? Ĉu la nutraĵo estas bona? – jen estis la demandoj de l’vilaĝana pastro.

Purun Bhagat manĝis, dankis la doninton.

– Jes, mi intencas resti ĉi tie.

– Tio sufiĉas – respondis la pastro. – Li lasu ĉiam la telereton ekstere, inter la du kunplektitaj radikoj, kaj ĉiutage Bhagat ricevos sian nutraĵon, ĉar por la vilaĝo estas honoro, ke tia homo – li rigardis nekuraĝe la viza ĝon de Bhagat – volas esti ilia najbaro.

En tiu tago do finiĝis la migrado de Purun Bhagat. Li trovis lokon, kiun elektis por li la sorto, en silento kaj senlima spaco. De tiu momento la tempo haltis por li, kaj la izolulo ne sciis plu, ĉu li vivas aŭ jam mortis, ĉu li estas homo, estro de siaj membroj, aŭ parto de la monto aŭ de l’nuboj, de la kaprica pluvo aŭ de l’sunaj radioj.

Mallaŭte li ripetadis multfoje unu Nomon kaj post ĉiu ripeto li sentis, ke li pli kaj pli liberiĝas el sia korpo kaj ke lia animo leviĝas senĉese al la pordo de ia terura mistero; sed ĝuste en la momento, kiam malfermiĝis la pordo, lia korpo retiris lin teron kaj ree li kun malespero sentis sin malliberigita en la korpo kaj ostoj de Purun Bhagat.

Ĉiumatene oni metis silente la plenan pladeton antaŭ la sanktejo, inter la kunplektitaj radikoj. Iafoje alportis lin la pastro; iafoje komercisto Ladakki, loĝanta en la vilaĝo kaj deziranta montri sindonemon, suriris malfacile la krutan vojeton; sed plej ofte faris tion la virino, kiu nokte preparis la manĝaĵon. Kortuŝita ŝi murmuretis:

”Preĝu por mi al la dioj, Bhagat, preĝu por tiu, edzino de tiu!” De tempo al tempo oni komisiis ĉi tiun honoron al iu kuraĝa knabo, kiu ĵetinte la pladeton, forkuradis plej rapide sur siaj malgrandaj piedetoj. Sed Purun Bhagat neniam malsupreniris al la vilaĝo, kiu kuŝis sub liaj piedoj kvazaŭ geografia karto. Vespere li rigardis la kunvenojn, kiuj okazis sur la draŝejo, la sola ebena loko; li rigardis la mirindan verdon de la juna rizo, la bluon de l’maizo, la kvadratojn de la poligono, similantajn akvujojn, la ruĝajn florojn de l’amaranto, kies etajn semojn, kiuj estas nek greneroj nek legomoj, ĉiu Hindo povas senpeke manĝi dum la fasto. En la fino de l’jaro la tegmentoj de l’domoj fariĝis kvadratoj de pura oro, ĉar sur ili oni sekigis la grenon.

La rikolto de la mielo kaj greno, la semado de l’rizo kaj ĝia senŝeligado pasis antaŭ liaj okuloj kvazaŭ brodaĵo sur la kanvaso de la kampoj kaj li meditis, demandante sin mem pri la celo de ĉio tio, en la fino de l’finoj.

Eĉ en multhoma Hindujo ne eble estas por iu ajn sidi senmove sen tio, ke la sovaĝaj bestoj kuras sur lia korpo kvazaŭ sur ŝtonego. La bestoj, kiuj bone konis la sanktejon de Kali, venis rigardi la uzurpulon. Languroj, grandaj grizaj himalajaj simioj, plej scivolaj, venis la unuaj. Renversinte la pladeton ili rulis ĝin sur la planko.

Ili esploris per siaj dentoj la bastonon, grimacis al la antilopa felo kaj fine konkludis, ke oni ne bezonas timi la kvietan homan estaĵon. Ĉiuvespere ili venis desaltante de la suproj de l’pinoj kaj etendante la manojn petis manĝaĵon; poste ili forkuris lerte kaj gracie.

Ili tiel ekamis la varmegon de l’fajro, ke ili ĉirkaŭis ĝin de ĉiuj flankoj, kaj Purun Bhagat estis devigata forpeli ilin por ĵeti lignon en la fajrujon. Preskaŭ ĉiumatene li trovis grizfelan simion sub sia kovrilo, kaj la tutan tagon unu el membroj de la gento sidis ĉe lia flanko, fikse rigardis la neĝajn suprojn, kun neesprimeble saĝa kaj melankolia mieno.

Post la simioj venis la barasingh, granda cervo, similanta nian ruĝan, sed pli forta. Li volis defroti sur la malvarmaj ŝtonoj de la statuo de Kali la veluron de siaj kornoj; ekvidinte homon sur la sojlo, li haltis senmova. Sed Purun Bhagat restis kvieta kaj trankvila; la reĝa besto malrapide proksimiĝis kaj tuŝetis lian ŝultron per la buŝego, Purun Bhagat karesis per malvarmeta mano la kornetojn de l’besto. La tuŝo trankviligis la tremantan cervon, kiu mallevis la kapon, kaj Purun Bhagat komencis delikate purigi la kornojn. Poste la barasingh alkondukis sian inon kaj idon – kvietajn bestojn, kiuj remaĉis la nutraĵon sur la kovrilo de l’sanktulo; nokte la cervo venis sola por ricevi sian porcion da freŝaj nuksoj; liaj okuloj fariĝis verdaj de la rebrilo de l’fajrujo. Fine aperis eĉ la damcervo, la plej timema kaj malgranda de l’gento, kun rekte starantaj, longaj, kvazaŭ kuniklaj oreloj; la silentema mushick-nabha, en sia punktata vesto, ankaŭ volis ekscii, kion signifas la lumo en la sanktejo kaj ĝi enŝovis sian musan nazeton inter la genuojn de Purun Bhagat, proksimiĝante kaj forkurante kune kun la ombroj de la fajrujo. Purun Bhagat nomis ilin ĉiujn ”miaj fratoj” kaj per mallaŭta ”Bhai! Bhai!” elvokis ilin el la arbaro, se ili povis aŭdi lian voĉon. Ankaŭ la nigra himalaja urso, malgaja kaj suspektema Sona, kiu portas sur la mentono blankan signon, ofte pasis tie. Ĉar Bhagat ne montris timon, Sona ne montris koleron, sed rigardis lin, pli kaj pli proksimiĝis kaj fine ankaŭ ĝi petis karesojn kaj regalon de pano aŭ beroj. Ofte kiam antaŭ la tagiĝo Bhagat suriris la dentan pinton por vidi, kiel sur la neĝaj suproj eklumiĝas la matenruĝo, li renkontis Sonan, kiu murmurante marŝis sur la postaj piedoj, ŝovis scivole la antaŭan sub renversitan arbon kaj eltiris ĝin kun malpacienca bleko; alifoje la fruaj paŝoj de l’saĝulo vekis Sonan, kiu dormis kuŝante kvazaŭ volvaĵo sur la tero, kaj tiam la potenca besto stariĝis por batalo, sed aŭdinte la voĉon de Bhagat, ĝi rekonis sian plej bonan amikon.

Preskaŭ ĉiuj ermitoj kaj sanktuloj, kiuj vivas malproksime de l’grandaj centroj, posedas famon de sorĉistoj; laŭ popola kredo ili mirakle regas la sovaĝajn bestojn, sed la tuta mirakla arto estas: esti trankvila, fari nenian rapidan movon kaj en la komenco ne rigardi la okulojn de l’vizitantoj. La vilaĝanoj baldaŭ rimarkis la silueton de l’barasingh, proksimiĝantan kvazaŭ ombro el la arbaro post la sanktejo; ili ekvidis la minaul’on, himalajan fazanon, kies belegaj koloroj brilis antaŭ la statuo de Kali, kaj la langurojn, kiuj sidis en la sanktejo sur la postaj piedoj kaj ludis per la nuksaj ŝeloj. Kiam krom ĉio ĉi infanoj aŭdis Sonan kantantan post la ŝtonegoj ursan kanton, la famo pri la mirakla povo de Bhagat firmiĝis fortike.

Tamen nenio estis pli fremda por li, ol la deziro fari miraklojn. Li kredis, ke la tuta mondo estas unu granda miraklo, kaj se iu tion scias, li estas sur ĝusta vojo. Li sciis, ke en nia mondo ekzistas nenio granda, nenio malgranda; nokte kaj tage li penis trovi la vojon penetrantan ĝis la mistera kerno de ĉiuj aferoj, la vojon, kiu kondukus lin tien, de kie venis lia animo.

Li do meditis, kaj dume liaj netondataj haroj jam kovris liajn ŝultrojn; apud la antilopa felo la bastono elboris malgrandan truon en la ŝtonplato; la loko inter la kunplektitaj radikoj, kie ĉiutage li metis la pladeton, profundi ĝis kaj poluriĝis, ĝis fine ĝi fariĝis same glata kaj kava, kiel la vazo; ĉiu besto jam konis sian ĉiaman lokon ĉe la fajrujo. La kampoj aliigis siajn kolorojn laŭ la sezonoj, la garbujoj pleniĝis kaj malpleniĝis; ĉe l’reveno de l’vintro la languroj ree petolis inter la branĉoj, lanugaj de l’neĝo, ĝis la momento kiam printempe la simioj patrinoj alportis de la varmegaj valoj siajn etajn idojn kun malĝojaj mienoj. Malgrandaj estis la ŝanĝoj en la vilaĝo: la pastro maljuniĝis; multaj el la knaboj, kiuj iam alportis la pladeton al Purun Bhagat, nun sendis kun ĝi siajn filojn; kaj kiam oni demandis la vilaĝanojn, de kiam la sanktulo loĝas en la sanktejo de Kali, ili respondis: de ĉiam.

Foje somere falis tiel grandaj pluvoj, kiajn neniam vidis tie eĉ la plej maljunaj homoj. Dum tri monatoj la valon kovris nuboj kaj gutantaj nebuloj, pluvegoj kaj fulmotondroj ne forlasis la regionon.

La sanktejo de Kali estis preskaŭ ĉiam super la nuboj kaj dum tuta monato Bhagat eĉ unu momenton ne vidis la vilaĝon. Ĝin kovris blanka maro de nuboj, kiuj volvi ĝis, ruliĝis, leviĝis al la ĉielo, sed neniam transpasis la barojn, kiujn formis por ili la montoj.

La tutan tempon Bhagat aŭdis nur la murmureton de l’akvo: ĝi ĝutis de la branĉoj, de la pinaj pingloj, de la disŝiritaj filikoj, ĝi fluis en kotaj kanaloj, kiujn ĝi kavigis sur la deklivo de l’monto.

Poste aperis la suno kaj vekis la bonodorojn de l’deodaroj kaj rododendroj kaj la puran malproksiman odoron, kiun la montanoj nomas ”la odoro de l’neĝoj”. La suno varmigis la teron dum unu semajno, venis la lasta pluvego kaj la amase falanta akvo forŝiris la supran tavolon de l’tero kaj forportis ĝin en kota fluo.

En tiu nokto Purun Bhagat ekbruligis grandegan fajrujon, ĉar li estis certa, ke ĝin bezonos liaj amikoj. Sed vane li alvokis ilin, neniu besto venis kaj fine la ermito laca ekdormis, ne povante kompreni, kio okazis en la arbaro.

Estis malluma nokto, la pluvo sonis kiel mil tamburoj, kiam subite oni vekis lin tirante la kovrilon. Etendinte la manon, li tuŝis la malgrandan maneton de languro.

– Ĉi tie estas pli oportune, ol inter la arboj, – diris li dormentante ankoraŭ, kaj levante la kovrilon li aldonis:

– kovru kaj varmigu vin.

La simio prenis lian manon kaj forte ĝin tiris.

– Eble vi volas manĝi? – diris Purun Bhagat. – Atendu momenton, mi tuj preparos ion.

Li ekgenuis, por ĵeti lignon en la fajrujon, la languro kuris al la pordo, ekblekis kaj reveninte tiris liajn genuojn.

– Kio okazis? Kio maltrankviligas vin, mia frato? – diris Purun Bhagat, vidante ke la languro penis ion konigi, sed ne povis esprimi sin. – Ĉu iu de via gento falis en kaptilon? Sed ĉi tie neniu aranĝas kaptilojn… mi nur en tiu okazo irus eksteren dum tia vetero. Rigardu, frato, eĉ la barasingh serĉas ĉi tie rifuĝejon.

La cervo enkuris en la sanktejon, tuŝegis per la kornoj la grimacantan statuon de Kali, mallevis ilin al Purun Bhagat kaj komencis frapi malpacience per la piedo, spiregante per siaj kuntiritaj naztruoj.

– Hai! hai! hai!. – ekkriis Bhagat, etendante riproĉe la manojn. – Ĉu tio estas danko por la loĝejo?

Sed la cervo puŝis lin al la pordo. Purun Bhagat ekaŭdis, ke io kvazaŭ malfermiĝas kun ĝemo: du ŝtonplatoj de l’planko disiĝis, kaj la malseka tero sub ili eksonis, kvazaŭ ŝmaco.

– Nun mi komprenas – diris Purun Bhagat. – Oni ne povas riproĉi miajn fratojn, ke ili ne venis por sidiĝi ĉe la fajrujo. La monto disfalas. Tamen, kial foriri?

Lia rigardo renkontis la malplenan pladeton, kaj lia vizaĝo ŝanĝiĝis:

– Ili liveris al mi ĉiutage bonan nutraĵon de… de la tago de mia alveno, kaj se mi ne rapidos, ĝis morgaŭ neniu restos viva en la valo. Mi devas iri averti ilin tie, malsupre… Lasu min, frato, proksimiĝi al la fajro.

La barasingh nevolonte foriris, kaj Purun Bhagat enigis profunde torĉon en la flamon kaj turnis ĝin, ĝis ĝi estis bone eklumigita.

– Vi venis por savi min, – diris li leviĝante, sed ni faros ion pli bonan, multe pli bonan. Antaŭen do, vian kolon, frato, ĉar mi havas nur du piedojn!

Li ĉirkaŭprenis per la dekstra mano la ŝultrojn de l’barasingh, per la maldekstra li levis la torĉon kaj eliris el la sanktejo en la malesperan nokton. La vento ne blovis, sed la pluvo preskaŭ dronigis la torĉon, kiam la granda cervo rapidis malsupren, glitante sur la postaj piedoj.

Kiam ili forlasis la arbarojn, aliaj fratoj de Bhagat kuniĝis kun ili. Li aŭdis, ne povante vidi, la langurojn ĉirkaŭ si kaj post ili la spiregon de Sona. La pluvo gluis la buklojn de liaj longaj haroj en ŝnurojn; la akvo ŝprucis el sub liaj nudaj piedoj, la flava vesto gluiĝis al lia maljuna malgrasa korpo, sed li rapidis obstine malsupren per grandaj paŝoj, sin apogante sur la barasinghon. Li ne estis plu sanktulo, sed Sir Purun Dass K. O. H. I., la unua ministro de l’grava ŝtato, homo kutiminta ordoni, iranta savi vivojn.

Tiamaniere ili galopis sur la kruta kaj ŝlima vojeto malsupren, fine la cervo faletis, ektuŝeginte la muron de l’draŝejo kaj ekronkis, sentante la homan odoron: ili venis al la eniro de la sola, torda strato de l’vilaĝo. Bhagat komencis frapi per la bastono la barikaditan fenestron de la domo de l’forĝisto. La torĉo, ŝirmata de l’tegmento hele eklumis.

– Leviĝu kaj eliru! – kriis Purun Bhagat. Kaj li mem ne rekonis sian propran voĉon, ĉar jam de multaj jaroj li ne parolis laŭte al homoj. – La monto disfalas! La monto disfalas! Leviĝu ĉiuj kaj forkuru!

– Nia Bhagat! – ekkriis la edzino de l’forĝisto. – Li staras ĉirkaŭita de siaj bestoj. Prenu la infanojn kaj voku la najbarojn.

La alvokoj kuris de domo al domo. La bestoj, amasi ĝintaj en la mallarĝa strato, konfuze moviĝis ĉirkaŭ Bhagat kaj puŝis unu alian, Sona malpacience spiregis.

La vilaĝanoj elkuris sur la straton – ili estis sepdek, ne pli multe – kaj en la lumo de l’torĉo ekvidis sian Bhagaton, haltigantan la teruritan barasingh’on; la simioj time kroĉiĝis al la baskoj de lia vesto; Sona blekis sidante sur la postaj piedoj.

– Trans la valon, sur la kontraŭan monton! – kriis Purun Bhagat. – Lasu neniun! Ni iros post vi!

La vilaĝanoj ekkuris tiel rapide, kiel kuras nur la montanoj, ĉar ili sciis, ke kiam la monto disfalas, oni devas rifuĝi kiel eble pli alten trans la valo. Ili trakuris galope la rivereton, fluantan en la valo kaj komencis rampi sur la terasajn kampojn de la kontraŭa monto. Bhagat kun la fratoj sekvis ilin. Pli kaj pli alten ili rampis, alvokis unu alian forgesante neniun el la nomaro de la vilaĝanoj, kaj tuj post ili spiregis la granda barasingh, ŝarĝita per la korpo de l’senfortiĝanta Bhagat.

Fine, la cervo haltis en la ombro de densa pina arbaro, kvincent futojn super la malsupro de l’monto. Lia instinkto, kiu avertis lin pri la katastrofo, diris al li nun, ke ĉi tie neniu danĝero lin minacas.

Purun Bhagat falis senforta, ĉar la malvarma pluvo kaj la furioza grimpado estis por li mortigaj; tamen antaŭ ĉio li kriis, sin turninte al la torĉoj, lumantaj pli alte:

– Haltu kaj kalkulu vin!

Poste li murmuretis al la cervo, kiam la lumoj grupiĝis en unu loko:

– Restu kun mi, frato, ĝis mi… foriros.

En la aero eksonis ĝemo, kiu fariĝis murmuro, kriego, fine terura surdiganta bruego; la deklivo de l’monto, sur kiu staris la vilaĝanoj, ektremis kvazaŭ de potenca bato.

Dum kelke da minutoj longa tono, profunda kaj pura kiel basa C de l’orgeno kovris ĉiujn aliajn sonojn; la pinoj ektremis de la radikoj ĝis la pintoj; fine ĝi eksilentis.

Anstataŭ bruado de l’pluvo falanta sur vastajn spacojn de malmola tero kaj de herboj, oni aŭdis nun delikatan sonon de l’akvo, falanta sur molan teron. Tio klarigis ĉion.

Neniu vilaĝano, eĉ la pastro ne kuraĝis ekparoli al Bhagat, kiu savis ilian vivon. Rifuĝinte sub la pinojn, ili atendis la tagiĝon.

Kiam leviĝis la suno, ili ekrigardis la valon: la arbaro, la terasaj kampoj, la paŝtejoj tranĉataj de vojetoj ne ekzistis plu, ĉion kovris ruĝa marĉo, kvazaŭ grandega ventumilo; nur sur ĝiaj bordoj kuŝis kelke da renversitaj arboj. La ruĝa koto leviĝis tre alte al la monto, kie rifuĝis la vilaĝanoj, kaj baris la rivereton, kiu disfluante komencis formi brikokoloran lagon. Nenio restis de la vilaĝo, de la vojo al la sanktejo, de la sanktejo mem kaj de la arbaro post ĝi. La deklivo de l’monto, unu mejlo da supraĵo kaj du mil futoj da alto, defalis en unu peco kvazaŭ fortranĉita de la pinto ĝis la malsupro.

La vilaĝanoj, unu post alia, ekrampis el la arbaro por esprimi sian adoron al Bhagat. Ili vidis apud li la barasingh’on, kiu tuj forkuris; ili aŭdis la langurojn, kiuj ploris inter la branĉoj, kaj Sonan, kiu ĝemis ie sur la supro.

Bhagat sidis malviva, apogita al la trunko de arbo, la piedoj krucitaj, la bastono sub la brako, la vizaĝo turnita al la nord-okcidento. La pastro diris:

– Rigardu, miraklo post miraklo! Ĝuste tiel devas esti entombigita ĉiu Sunnyasi! Ĉi tie do ni konstruos tombon por nia sanktulo.

Ne pasis ankoraŭ unu jaro, kiam la tombo jam estis preta: malgranda sanktejo el ŝtonoj kaj argilo. Ili nomis la monton ”Monto de Bhagat” kaj tien hodiaŭ ankoraŭ la vilaĝanoj venas adori lin, lumigas fajrojn, alportas florojn kaj oferojn. Sed ili ne scias, ke la adorata sanktulo estas la mortinta Sir Purun Dass K. O. H. I., Dr. F. k. t. p., kiu iam estis unua ministro de la progresema, klera ŝtato Mohiniwala, membro honora aŭ korespondanto de diversaj kleraj kaj sciencaj societoj, kiuj zorgas pri la bono de l’homoj en ĉi tiu aŭ en la estonta vivo.

R. Kipling


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.