|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() INTERNACIA KRESTOMATIOAŭtoro: Kabe (Kazimierz Bein) |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La bazara placo estis plenega de homoj. La hom-amaso plenigis ne nur ĝian kvadraton, sed disfluis ankaŭ en la aleon de Garibaldi, al la amfiteatro kaj juĝejo, aperis sur ĉiuj balkonoj kaj terasoj.
Ne nur la loĝantoj de Santa Maria forlasis la domojn en ĉi tiu aŭgusta tago, por partopreni la grandan feston de l’artaj fajroj por la honoro de Ĉieliro de Dipatrino. De ĉiuj najbaraj vilaĝoj kaj urboj venis multe da scivolaj aŭ piaj. Sur la stratoj promenis la simpluloj. Sur la iluminitaj balkonoj la aristokratoj kaj burĝoj akceptis la venintojn.
Sur la teraso de la militista klubo, sub vico da ĥinaj lanternoj, Georgo Lamarra, bela, helhara leŭtenanto de l’artilerio, objekto de l’sopiroj de ĉiuj amemaj fraŭlinoj, parolis kun aro da kolegoj el Nico.
Sur la balkono de lia onklino Klementino Riccio, melankolia nigraharulino seninterrompe rigardis lin. Sur la balkono de lia bofratino, Paŭlino Gasbarra, vivplena kaj gaja personeto, ridis plenvoĉe, por ke li aŭdu ŝin. Sur unu el la kvin balkonoj de juna edzino, Rozino Sticco, Grazia Orlando, la plej bela fraŭlino de l’urbo, ŝajnigis, ke ŝi parolas kun la kuzino el Neapolo, Katerino Borrelli, sed en realeco ŝiaj rigardoj ne forlasis Georgon.
Sur granda balkono la filinoj de l’sindiko, fraŭlinoj Roccatagliata parolis kun tri fraŭlinoj Capitella, filinoj de l’sindiko de Caserta, kiuj venis kun la patro kaj frato, fianĉo de Kristino Roccatagliata. Ĉi tiu geedziĝo ŝajnis tre prudenta al ĉiuj ŝiaj samaĝulinoj; sed la pli maljunaj fraŭlinoj, inter ili Emma Demartino, diris, ke ĝi estas sensenca, ĉar Kristino estas tro juna.
Ĉiuj ĉi fraŭlinoj, ankaŭ Clelia Mesolella kaj Felicetta de Clemente, havis grandajn dotojn. La balkono de l’sindiko estis objekto de multaj revoj de l’viroj kaj virinoj.
Ankaŭ la balkono de margrafo Tarcagnota prezentis tri grandajn sumojn da mono: tri liajn filinojn edukatajn en bonega lernejo en Neapolo. Sed ili estis tiel grasaj, senhalte pli kaj pli dikaj, ke ĉiuj ridis ilin.
Hodiaŭ vespere ili estis fieraj de la ĉeesto de princino di San Demetrio. Ilia balkono estis hele iluminita kaj en ĉi tiu lumo aperis jen granda, kvazaŭ ŝvelinta vango, jen grandega brako, jen monstra talio.
Sed plej granda movado estis sur kvin balkonoj de la juna edzino. Rozino, la plej maljuna el la sep fratinoj Astianese, edziniĝis kun Vincento Sticco, unu el la plej riĉaj fraŭloj de l’ĉirkaŭaĵo. Kun prava fiero ŝi akceptis hodiaŭ unuafoje gastojn. Ŝi portis grandajn briliantojn, donacon de l’edzo, sonorigis dek ĉirkaŭmanojn kaj estis kontenta de si mem, de la ore ruĝa salono, de la blanke blua dormoĉambro. Ŝi montris al ĉiuj tiun ĉi lukson, ne kaŝante sian feliĉon.
La balkono estis plena de virinoj. Unue ses fratinoj de l’mastrino. Blondaj, brunaj, flavruĝaj, por ĉiuj gustoj, kuris kvazaŭ ili estus dek du, kaj okulpafis. Ĉiu havis adoranton sur la placo aŭ sur iu balkono. Poste Grazia kaj Mario Orlando kun Katarino Borrelli; Lukrecio Ciecarelli, la plej malbela en la urbo, fraŭlino malsaniĝinta de sia malbeleco, kun buŝo ĉiam duone malfermita; Carmela Barbaro de Kalabrio, bruna, fumanta cigaredojn kaj ne parolema; fine la plej kora amikino de Rozino, Emma Demartino, aminda knabino kun sopiraj okuloj.
Rozino per dolĉa voĉo alvokis al la gastoj la junan edzon.
– Vincenĉjo, Vinĉjo!…
La knabinoj scivole rigardis la tutan loĝejon, kun delikataj ridetoj, iom ĝenataj de la geedza atmosfero, kiu estis la realiĝo de iliaj revoj. Ne ekzistas ses junuloj tiaj, kiel Vincento, sed la fratinoj ne perdis la esperon, ke ili edziniĝos ankoraŭ pli bone.
Grazia Orlando pensis pri sia oficiro, centfoje pli bela, ol Vincento. Ŝia fratino, ne tiel revema, konsideris, ke Cicillo Mosca, kiu ĉiutage promenis sub ŝia fenestro, estus tre dezirinda edzo. Katerino Borrelli, ankoraŭ tro juna, faris indiferentan kaj tromemfidan mienon, karakterizantan neapolajn knabinojn, kiuj ŝajnigas malrespekton al la edziniĝo.
Ludovikino Ciccarelli esploris la ŝtofon, ĉu ĝi estas silka; rigardis la puntojn, por poste imiti ilin per brodilo, kaj legis la vizitkartojn.
Emma Demartino iris ĉie post Rozino kaj ĉiufoje kiam la lasta demandis per dolĉa kaj harmonia voĉo: – Kie estas Vinĉjo? Emma sentis strangan kortuŝon.
Subite granda helo surverŝis la militistan klubon. Oni eklumigis la artajn fajrojn. La ruĝa lumo aŭreolis Georgon Lamarra. Klementino svingis de l’balkono tukon; Paŭlino Gasbarra kriis ”bravo! bravo!” ne povante trankvili ĝi, kaj Grazia Orlando tremis vidante sian idealon en ruĝa brilo, kvazaŭ Faŭston aŭ Mefistofelon.
Kiam aperis la lumoj, malfermiĝis la fenestroj de l’domo de Crocco. Du fratinoj Crocco montris siajn vizaĝojn de maljunaj fraŭlinoj, kiuj senĉese serĉas edzojn. Apud ili du Caputo, fidelaj amikinoj, vestitaj laŭ la modo, kiu pasis antaŭ dek kvin jaroj, ridis serene malgraŭ sia kvardeko.
Fine venis donna Ireno Moscarella, antaŭhistoria fraŭlino, nek malbona, nek gaja, ŝtoniĝinta en la apatio de sia vivo.
Emma Demartino meditis sur la balkono. De du flankoj ludis du orkestroj; jen la marŝon reĝan, jen la himnon de Garibaldi. Ŝi pensis. Ŝi estis tre kontenta de la feliĉo de Rozino, sed se Karlo Scoppa, studento juristo en Neapolo ne estus malsukcesinta en du ekzamenoj, ŝi estus edziniĝinta antaŭ Rozino. Nun Karlĉjo estis en Neapolo prepariĝante al rea ekzameno. Eble la venonta aŭgusto vidos ilin jam geedzojn. Kia domaĝo perdi tutan jaron! Ŝi jam estas dudek kvin-jara. Tio faris ŝin meditema kaj malkontenta. Ŝi estis pala, velkinta, kaj Rozino, ŝia samaĝulino, radiis belecon kaj ĝojon, ĉarme regalis la gastojn per vino kaj kukoj, metante kun fiero la belan arĝenton, la maldikan vitron. Ĉion ŝi ricevis de Vinĉjo!
Se ŝia Karolo estus sukcesinta, ŝi nun regalus per bombonoj… Kaj ŝi ne povis manĝi la dolĉaĵojn, kiujn Rozino alportis al ŝi. Granda melankolio premis ŝian koron.
La spektaklo fine komenciĝis. Ekbrilis trikoloraj fajroj, raketoj. La popolamaso brubatis la manojn. La homaj ondoj disfluis sur la placo.
Emma levis la ŝultrojn kaj penis forskui de si la malĝojon.
Ŝi ja ne estas la plej malfeliĉa.
Fraŭlinoj Astianese havas doton, jes, ili estas ses: la knaboj timas tion. Tri amas Georgon, anseroj: li edziĝos kun neniu el ili, li havas, oni diras, fianĉinonen Florencio; li nur amindumas. Fraŭlinoj Capitella estas tre riĉaj, sed ĝuste tial neniu kuraĝas celi ilin. La plej juna Roccatagliata edziniĝas antaŭ la fratinoj; ŝi faras malbone, tio ne plaĉas en la provinco. Taccagnota estas tro grasaj, Ludovikino Ciccarelli tro malbela kaj tro malsaĝa.
La raketoj flugis al la ĉielo, disvolviĝis kvazaŭ floroj kaj falis teren, kiel pluvo de diverskoloraj steloj. Malgraŭ la varma vespero, malgraŭ la krioj de l’ravita amaso kaj la ĝojo pleniganta la korojn de l’junularo sur la balkonoj, Emma dronis en maro de maldolĉo. Ŝia vivo kaj la vivo de similaj estaĵoj ŝajnis al ŝi vojo sen allogo kaj celo.
En la ora lumo de l’artaj fajroj du fenestroj de l’domo de Crocco prezentis tutan ekspozicion de maljunaj fraŭlinoj.
La mastrinoj etendis la pomaditajn kapojn, por vidi, ĉu efektive en la manĝoĉambro de Tarcagno oni metas la manĝilaron por la luksa vespermanĝo. Du fraŭlinoj Caputo, longaj, plataj, velkintaj, rigardis almenaŭ kvardekan fojon la feston de Ĉieliro.
Donna Ireno Moscarella, kun maldensaj haroj, platigitaj sur la tempioj, kun indiferenta mieno, ŝajnis persono mortinta por ĉiuj teraj aferoj.
Emma rigardis ĉi tiujn virinojn tra la ora pluvo kvazaŭ antaŭdiron de l’estonteco.
Eble sama sorto atendas ĉiujn ŝiajn amikinojn.
Unu eble perdos la fianĉon, kiel Klaro Caputo, du tagojn antaŭ la edziĝo. Alia estos trompita, kiel Marietta Caputo. Alia restos maljuna fraŭlino pro la avareco de l’patro, kiel Margareto Croces. Ankoraŭ alia ne edziniĝos pro subita eksplodo de mistikismo, kiel Vincenzella Crocco. Fine unu, kiu scias, eble ŝi Emma, maljuniĝos senedza pro kaprico de l’sorto, kiel Ireno Moscarella.
Kaj ŝi jam vidis sin maljunan, kun maldensaj haroj sur la tempioj; kun rigida vizaĝo, egoista kaj mortinta por ĉio tera.
Post laŭtaj aplaŭdoj la placo eksilentis, proksimiĝis la fino de l’festo. Raketoj kaj lucernoj lumigis la grandan triumfan arkon ornamitan per floroj, kun kolora surskribo
”Viva Maria”. Malrapide leviĝis de l’tero la statuo de Dipatrino. Ŝi estis vestita per roza tuniko, blua mantelo, kaj ridetis, adiaŭante la teron. Oni sonorigis en ĉiuj preĝejoj. La popolo genuis, honorante Ĉielirantan per laŭtaj krioj.
– Gardu nin, Dipatrino… – murmuretis Emma sur la balkono. – Gardu… min kaj la aliajn.
La malsanulino levis la kapon kaj sin apogis sur la piramidon de riĉe broditaj kusenoj.
Du blankaj, sensangaj manoj ŝiaj kuŝis sur safira silka kovrilo. Ŝi havis batistan ĉemizon kun puntoj; sur la brunaj, ondantaj haroj belan kufeton; sur la fingroj, sur la kolo kaj en la oreloj grandajn perlojn. Malmulte ŝi parolis, pala sed dolĉe ridetanta. De tempo al tempo ŝi fermetis la okulojn, kiel por dormo.
De l’mateno la domo estis plena de gastoj. La vizitoj, gratuloj, demandoj kaj respondoj duone svenigis ŝin. En la dua horo ŝi fine kisis la baptotan etulon, kaj ĉiuj foriris en la ĉefpreĝejon. Nun ŝi ripozis. Apud ŝi sidis Emma, kiu ne volis iri en la preĝejon. Ŝi parolis duonvoĉe.
– Rosi, kial vi nomis lin Kajetano?
– Viĉjo tion deziris – respondis la malsanulino kun gesto montranta, ke ne indas plu paroli pri ĝi.
– Malbela nomo.
– Malbela, sed la infano estas bela.
– Ĉiuj viaj infanoj estas belaj – murmuretis Emma.
– Ĉi tiu estas plej bela – diris la patrino kun radianta rideto.
– Kiam vi havos kvinan, vi diros, ke ĝi estas plej bela.
– Jes – volonte – konsentis ŝi.
Ili eksilentis. Sopiro malheligis la okulojn de Emma.
Ŝia pala vizaĝo jam komencis flaviĝi.
– Ĉu via fratino Johanino ne venis? – demandis ŝi post momento.
– Ne; kompatinda, ŝia bopatrino estas malsana. Mario sendis al mi telegramon; Konstantino leteron.
– Ŝi havas du infanojn?
– Du.
– Kaj Mario?
– Unu. Johanino ankaŭ unu.
– Kaj vi kvar. Via patrino estas jam okfoje avino.
– Sed restas ankoraŭ tri filinoj fraŭlinoj. Mi ne pensas pri Olimpio kaj Tereso, sed Assunta maltrankviligas min. Ŝi jam estas dudek ok-jara.
Delikata ruĝo kovris la vizaĝon de Emma.
– Kio do? – murmuretis ŝi. – Ĉu nepre oni devas edzini ĝi?
– Ne parolu tiel, kara. Plej malbona edziniĝo estas pli bona ol neniu.
– Kial?
– Pro la infanoj – respondis serioze kaj dolĉe la feliĉa patrino.
En la okuloj de Emma ekbrilis larmoj.
– Infanoj… infanoj… Kion vi faros el ili?
– Mi ne scias, mi amas ilin… ili estas tiel etaj. Sed Vinĉjo havas tre fierajn projektojn.
– Vi ĉiam parolas pri la infanoj?
– Ĉiam.
– Ĉu la estonteco havas ĉarmon por vi?
– Mi ne pensas pri mia estonteco, mi pensas pri ilia.
– Tio estas vera – aldonis Emma. Ili ree eksilentis.
– Kial ili malfruas – nurmuretis Rozino.
– Grazia estas baptopatrino?
– Jes, Grazia kun la edzo.
– Mi memoras, kiel freneze ŝi amis Georgon Lamarra.
Subite ŝi resaniĝis kaj edziniĝis kun advokato Santangelo.
– Ŝi bone faris. Por kio ami tian koketulon.
– Ankaŭ Klementino Ricco konsoliĝis… edziniĝis kun kuzo. Bela konstanteco!
– La longaj amoj kondukas al nenio.
– Se oni amas, oni ne atentas la tempon.
– Vinĉjo kaj mi geedziĝis post ses monatoj de amo.
– Sed Vinĉjo estis nur unu, via…
Granda kompato plenigis la koron de l’malsanulino.
Sed ŝi diris ankoraŭ neniun varman vorton al Emma, kiam eniris Katerino Tarcagnota, nun edzino de Savarese, grandega en nigra silka vesto. Ŝi ekkriis kun ĝemo:
– Ah, kara sinjorino Sticco, por unu tro multe, por alia nenio!
– Vi havas ankoraŭ tempon, kara baronino.
– Se tio estus vera! Sed mi perdis la esperon. Ĉio dependas de l’strukturo.
– Oni diras tion, sed kiu povas scii? Roccatagliata tiel malgrasa, ankaŭ ne havas infanojn.
Dum la interparolado venis aliaj sinjorinoj. Ili eksidis ĉirkaŭ la lito kaj mallaŭte parolis pri infanoj, pri okazoj strangaj kaj malfacilaj, pri ĥirurgoj kaj nutristinoj. Ĉiuj demandis scivole, kiel ĝi okazis ĉe Rozino. Ŝi rakontis per mallongaj frazoj, la aŭskultantinoj balancis la kapojn kaj unu post alia aldonis okazon de l’propra vivo.
La sola fraŭlino inter ili, Emma, aŭskultis silente.
Ĉi tiu patrineco videbla en la vortoj, ridetoj, rigardoj, ĉi tiu ondo de senlima amo penetris ĝis la fundo de ŝia animo. Ŝia vizaĝo fariĝis vaksa, ŝiaj okuloj pli kaj pli malĝojaj.
De l’strato flugis en la ĉambron la bruo de l’kaleŝoj.
Subite eksonis sonorileto. La vizaĝo de l’malsanulino aliiĝis. En la antaŭĉambro la servantoj salutis la etulon:
– Li revenis! Li revenis! Benu vin Sankta Patrino! Kresku sane!
La malgranda hometo proksimiĝis, solene portata de Grazia Santangello Orlanda. Pendis lia longa vesto, brodita kaj ornamita per puntoj. Sur la kuseno kuŝis la kapeto en eleganta kufeto. La malfermitaj okuloj havis la seriozan rigardon de l’novenaskitoj. La malgranda maneto delikate movis la fingrojn.
Grazia en luksa vesto, speciale venigita el Neapolo, paŝis solene, fiere. Post ŝi iris la feliĉa patro, lia edzo kaj tuta procesio de maljunaj onklinoj, sinjorino Astianese kun tri filinoj fraŭlinoj, fine la pli aĝaj infanoj de Rozino:
Emma, Ferdinando kaj Karlo.
Grazia donis la infanon al la patrino, parolante per iom tremanta voĉo:
– Baptanino, mi alportas al vi malgrandan kristanon.
La malsanulino premis la malgrandan kristanon al la brusto kaj longe lin kisis. Silento festa kaj solena regis en la ĉambro. Grazia donis al sia baptanino donacon: ĉirkaŭmanon el perloj kaj smeraldoj. Ŝia edzo metis sur la lito keston el ruĝa ledo, kiu enhavis manĝilaron kaj arĝentan pokalon, donacon de l’baptopatro al la infano.
Ambaŭ virinoj kisis unu la alian, poste Grazia prenis la baptofilon kaj montris al ĉiuj.
Antaŭ ĉio ŝi portis lin al la patro, kiu apenaŭ tuŝetis liajn vangojn, timante ekgrati lin per la lipharoj. Poste al la avino, onklinoj, ĉiuj sinjorinoj. Oni kisis lin singarde, delikate, por ke li ne ploru; oni nomis lin per dolĉaj nomoj, kiujn povas elpensi la virina koro. La patrino observis la infanon per la okuloj, danke akceptante ĉiun esprimon de l’amo por li.
Tomaso, la servanto, disportis vinon kaj dolĉaĵojn.
Oni ŝerce donis bombonojn al la infano, kiu konservis sian seriozan mienon. La baptopatro volis nepre doni al li iom da vino, por ke li kutimu ĝustatempe.
Fine enkuris la infanoj. Grazia eksidis kun la etulo, kaj ili ĉirkaŭis la frateton kaj stariĝinte sur la fingroj, silente lin rigardis. Koketa Emma kisis lin, Ferdinando metis la manojn apud li sur la kuseno, Karlo donis al li sian fingron kaj la malgranda maneto premis ĝin.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
La vespera krepusko falis sur la ĉambron. Restis neniu el la gastoj.
La malsanulino, laca, kuŝis kun fermetitaj okuloj. Subite ŝi turnis sin, serĉis per la mano ĉirkaŭ si kaj ekkriis per malforta, dolĉa voĉo:
– Kajetanĉjo, Kajĉjo.
La etulo rigardis la patrinon per vivaj okuloj. Post la kurteno eksonis haltigata plorego. Emma Demartino ploris.
Ŝi mezuris per sia aperta okulo la ŝtrumpon. Vidante, ke ĝi estas jam sufiĉe longa, ŝi komencis kalkuli la maŝojn kaj preterlasadi ilin, por ke la ŝtrumpo pli mallarĝiĝu.
Subite en la kvieta silento de l’varma somera tagmezo eksonis delikata fajfo, Emma levis la okulojn kaj tra la vergoj de l’verda rulkurteno ekvidis Frederikon Mastrocola en lia ordinara pozo, tordantan malpacience la nigrajn lipharetojn.
Ŝi mallevis la kapon kaj ree eklaboris. Sur ŝia pala vizaĝo la tempo elgravuris grandajn ŝanĝojn. La okuloj perdis la brilon kaj la sopiron, kiu estis tiel ĉarma. Sub la palpebroj pendis flavaj sakoj. La ruĝaj lipoj fariĝis rozaj, bluaj. La lerta kombado ne povis kaŝi la maldensecon de l’haroj. La manoj estis ankoraŭ belaj, sed jam sulkiĝantaj; la talio gracia, sed signoj de l’maljuneco estis jam videblaj en la kurbiĝo, en la tuta teniĝo. Tion montris eĉ ŝiaj pantofloj, nigraj kaj molaj, kiuj paŝis sen murmureto.
La fajfo de Frederiko ree eksonis mallaŭte. Respondis al ĝi gruntado kaj sur la balkono de Chiarina Oliver aperis helhara personeto kun safiraj okuloj, dronanta en la sunaj radioj. Tio estis Emma Sticco ĝenerale nomata Mimi pro sia amindeco.
Pli malproksime sidis Chiarina brodante kaj ŝajnigante, ke ŝi nenion vidas, nenion aŭdas, kion faras ŝia amikino.
Najbare estis la ĝardeno de fratinoj Tarcagnote, sed ambaŭ grasulinoj edziniĝis en Neapolo kaj la fenestroj estis firme fermitaj. Sur la balkono de Emma Demartino la verda rulkurteno neniam leviĝis kaj oni neniam vidis tie la posedantinon. La enamiĝintaj, kuraĝigataj de la silento de l’tagmezo incitetis unu la alian pli kaj pli senĝene.
– Kial vi ne ĉeestis hodiaŭ matene la meson? demandis la blondulineto, penante fari severan mienon, dum la amo brilis en ŝiaj okuloj.
– Mi devis konduki en la stacidomon onklinojn Caputo.
– Ili forveturis?
– Jes, ili jam estas en la monaĥejo.
– Mi ankaŭ faros tion – ekkriis ŝi ridante.
– Atendu, Mimi, ĝis vi estos sesdekjara kaj kiam eĉ hundo ne zorgos pri vi.
La manoj de Emma Demartino ekpendis senmove super la laboraĵo. Poste per la malvarma mano ŝi frotis la malvarman frunton, kvazaŭ volante forpeli nubon…
– Reveninte el la stacidomo, kie vi estis? rekomencis la terura inkvizitoro.
– Mi serĉis vin sur la placo.
– Ne vere.
– Mi vin certigas.
– Vi mensogas.
– Demandu Ludovikinon Ciccarelli kaj ŝian edzon. Mi estis kun ili.
– Mi demandos. Mi vidis Ludovikon en la preĝejo, ŝi havis ruĝan ĉapelon, ŝi estis en ĝi flava, abomena!
– Abomena, sed la ĉapelo estis verda, kaj ŝia vizaĝo bronza! – ekkriis triumfe la junulo kompreninta la embuskon.
Mimi ekridis. Ridis duonvoĉe ankaŭ Chiarina Oliver.
Sed post la verda rulkurteno neniu rideto ekfloris sur la violaj lipoj de Emma. Ŝi senĉese kalkulis la maŝojn, aŭskultante la interparoladon hodiaŭ, kiel ŝi aŭskultis ĝin ĉiutage, de du monatoj sub la florantaj granatujoj de l’ĝardeno.
– Mimi, kun kiu vi estis en la preĝejo.
– Kun panjo kaj la onklino Lukrecio.
– Ĉu tio estas vera, ke oni volas, ke vi edziniĝu kun Antonio Piccirillo?
– Mi preĝis al Sankta Emma, ke ŝi ne permesu tion.
– Ĉu ŝi plenumos vian peton?
– Ni esperu – murmuretis la blondulino, kunmetante la manetojn.
– Ni esperu – ripetis Frederiko, subite ekmeditinte.
Post la kurteno la maljuna fraŭlino rigardis la maŝojn, sed ne vidis ilin. La trikilo ekgratis ŝian vizaĝon, farante strion, sed eĉ unu guto da sango ne aperis sur la anemia haŭto.
Aŭskultante la geamantojn, ŝi mallevis la kapon sub la premo de amaso da rememoroj kaj entombigitaj esperoj.
– Sed ĉu ekzistas Sankta Emma? – demandis Frederiko, fierante pro sia senkredemo.
– Vi estas herezulo – diris serioze Mimi.
– En la kalendaro ŝi ne estas.
– Serĉu en la franca kalendaro, legu la historion de l’martirinoj.
– Se la sanktulino ne ekzistas, ni sanktigos vin, Mimi.
– Certe, pro mia pacienco por vi.
La idilio fariĝis dramo. La blondulino ekkoleris, ke Frederiko ne havas eĉ unu guton da seriozeco, mokas ĉion, ne eble estas paroli kun li.
Frederiko kolere deŝiris la kalkaĵon de l’muro kaj ĵetis sur la lacertojn en la ĝardeno.
Chiarina devis, kiel ĉiutage en la sama horo, pacigi la geamantojn.
– Kion kulpis kontraŭ vi la lacertoj? – demandis ŝi ridante.
– Nenion; Mimi estas demono! – murmuretis li.
– Bone, kara Frederiko, forlasu min!
– Mi forlasos.
– Serĉu alian.
– Mi serĉos.
– Kia domaĝo, ke onklino Assunta edziniĝis en la pasinta jaro kun maljuna skribisto. Ŝi estis konvena edzino por vi!
– Vi estas prava. Sed mi skribos al fraŭlino Margareto Crocco.
– Venigu ilin ambaŭ, Margareton kaj Vincentinon. Ili havas kune dekkvin mil dukatojn kaj cent kvindek jarojn!
– Ĝuste tio plaĉas al mi!
Ili sin deturnis unu de la alia. La knabo ekfumis.
Emma Demartino rigardis tra la vergoj de l’rulkurteno.
Ĉu ne same, iam, ŝi malpacis kun Karlo? Ŝiaj manoj malleviĝis, la laboraĵo falis teren, la volvaĵo ruliĝis sur la planko. Granda, grasa kato dormis trankvile, ne volante ludi kun la volvaĵo.
– Mimi! – ekkriis Frederiko.
Neniu respondo.
– Mimi, ne kapricu, vi ja scias, ke mi vin amas.
– Pst! – diris ŝi, metante la fingreton sur la buŝon.
– Kial?
– Iu povus aŭdi.
– Neniu! Nun ĉiuj dormetas.
– Se panjo ekscios, ke mi ĉiutage renkontas vin ĉi tie, ŝi ne permesos al mi iri al Chiarina kaj ŝlosos min en la ĉambro.
– Ho Dio, kion ni faros!
– Ni mortos – respondis tragedie la knabino.
– Kion vi diras!
– Certe. Vi vidos, ke mi mortos de ftizo, se oni ne permesos al ni geedziĝi.
– Ne parolu tiel, tio ĉagrenas min.
Ili malĝoje rigardis unu la alian, sed estis tiel junaj, sanaj kaj belaj, ke Chiarina Oliver komencis ridi kvazaŭ freneza.
– Kial via panjo estas tiel malbona.
– Panjo estas bona, sed ŝi diras, ke ni estas tro junaj, ke vi ne estas sufiĉe serioza, ke oni devas atendi.
– Mi jam estas dudek kvar-jara. Ni maljuniĝos atendante.
– Kaj mi estas dekses-jara. Kredeble panjo volas, ke mi restu maljuna fraŭlino.
Ĉu ankaŭ ŝi ne estis iam deksesjara, ŝi, la pala virino post la fenestro?… Ĉu ankaŭ ŝi ne kredis tiam, ke la juneco neniam finiĝos?
– Ĉu vi ĉeestos la edziniĝon de Mario Orlando? – demandis Mimi.
– Kiel vi ordonos.
– Venu, ni ankaŭ ĉeestos. Onklino Grazia prezentos vin al panjo, penu plaĉi al ŝi, sed ne arlekenu, estu serioza.
– Ĉu mi povas amindumi onklinon Grazian?
– Oh ne, mia sinjoro, ne, ne!
– Kaj onklinon Olimpion? Ŝi estas tiel simpatia.
– Ankaŭ ne, sinjoro sentaŭgulo!
– Kion do mi faros? Kun kiu mi parolos, por ke vi ne estu ĵaluza? Mi eksidos apud via baptopatrino. Ŝi estas sufiĉe maljuna!
– Mallaŭte! – diris la blondulino rigardante la fenestron.
Sed la baptopatrino ne moviĝis, donis neniun signon de l’vivo, de l’sento ke ŝin dolori, ĝis la krueleco de l’geamantoj.
Ĉu ŝi mem ne estis kruela tiam en la tempoj de l’feliĉo, pasintaj por ĉiam.
– Kion mi devas paroli al panjo, por fari al ŝi plezuron?
– Parolu pri la infanoj, pri io alia ŝi ne aŭskultos.
– Mi parolos pri vi. Mi diros, ke mi vin amas.
– Ne faru malsaĝaĵojn. Parolu pri la knaboj.
– Kiun ŝi plej multe amas?
– Ĉiujn.
– Ne Kajetanon?
– Ne, ne, ĉiujn egale. Parolu pri Ferdinando, kiu estas en la militista lernejo en Neapolo kaj ricevis la reĝan premion, pri Karlo, kiu estas plej bela el ĉiuj…
– Vi estas plej bela…
– Ne interrompu. Gratulu, ke Kajetano tiel mirakle resaniĝis de la variolo, diru, ke Peĉjo kaj Paŭlĉjo estas tre amindaj. Memoru ĉiam, ke ŝi pensas nur pri ni, amas nur nin.
– Kaj la patron?
– La virinoj, kiuj havas infanojn, ne amas la edzojn – respondis solene la knabino.
– Vi estos tia sama?
– Tia sama.
– Mi do preferas ne havi infanojn.
– Ne diru tion al panjo.
Emma Demartino meĥanike eltiris rozarion kaj komencis preĝi por ne aŭdi la interparoladon. Tio estis preĝo sen fervoro kaj sen animo. Pri kio peti por si kaj por aliaj? Pro malnova kutimo al ĉiu ”Patro nia” ŝi aldonadis
”Eternan ripozon”, de kiam Karlo Scopa mortis de ĥolero en Neapolo. Ĉi tiu preĝo, petanta pri paco por la mortinto, kiun oni enterigis en sennoma tombo, sen floroj, sen tomba ŝtono, plenigis ŝian animon per senlima malĝojo. Li ne amis ŝin, ne, li restis en Neapolo, edziĝis kun alia. Emma restis senedza; kiel kaj kial, oni ne scias.
Ŝi ne plendis, sed estis plena de malĝojo, kvazaŭ ĉio forlasus ŝin.
En ĉi tiu momento eksonis funebraj sonoriloj de l’proksima preĝejo.
– Kiu mortis? – demandis Mimi.
Emma ekaŭskultis.
– Donna Irena Moscarella – respondis Frederiko. Ŝi estis naŭdek- aŭ cent dudek-jara. Kiu nun okupos ŝian lokon?
Malice, parolante nenion, Mimi montris kun rideto la balkonon de la baptopatrino.
Emma vidis ĉion: la rigardon, geston, rideton. Ili ekbatis ŝian koron, ne vundante. Ŝia animo rigidiĝis. Nenia homa afero povis penetri ĝin, nek espero, nek doloro.
M. Serao
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.