|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() INTERNACIA KRESTOMATIOAŭtoro: Kabe (Kazimierz Bein) |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi estas ebria, mi tion konfesas… Pardonu, survoje mi eniris en drinkejon kaj trinkis pro la varmego du boteletojn da biero. Varmege estas, filo!
Maljuna Musatov eltiris el la poŝo ĉifonon kaj viŝis sian razitan ruĝe-bluan vizaĝon.
– Mi venis al vi, Borenka, anĝelo mia, nur por unu minuto, – daŭrigis li, ne rigardante la filon, pro tre grava afero. Pardonu, eble mi malhelpas vin. Ĉu vi ne havas, mia animo, ĝis mardo dek rublojn? Hieraŭ mi devis pagi por la loĝejo, kaj la mono… vi komprenas, eĉ se oni mortigus min!…
Juna Musatov silente eliris kaj post la pordo komencis murmureti kun la mastrino de l’somerloĝejo kaj kun la kolegoj, kiuj kun li komune ĝin luis. Post tri minutoj li revenis kaj silente donis al la patro dekrublan paperon.
La maljunulo, ne rigardinte ĝin, malzorge ŝovis ĝin en la poŝon kaj diris:
– Mersi. Kiel vi fartas? Jam de longe ni ne vidis unu la alian.
– Jes, de longe. De Pasko.
– Kvin fojojn mi intencis veni, sed neniam mi havis tempon. Jen unu afero, jen alia… tute ne eble estis! Cetere, mi mensogas… ĉion mi mensogis. Ne kredu, Borenka, al mi. Mi diris: marde mi redonos al vi la dek rublojn; ankaŭ tion ne kredu. Kredu neniun mian vorton.
Mi faras nenion… Maldiligenteco, drinkado kaj honto iris sur la strato en tia kostumo, jen estas ĉio… Pardonu al mi, Borenka. Mi trifoje sendis al vi knabineton peti monon kaj mi skribis plendajn leterojn. Mi dankas vin pro la mono, sed ne kredu al la leteroj: mi mensogis. Mi hontas vin rabi, mia anĝelo; mi scias, ke vi havas apenaŭ sufiĉe por vi, ke vi mizere vin nutras, sed tia estas mia senhonteco, ke oni povus montradi min por mono!… Pardonu al mi, Borenka. Mi diras al vi puran veron, ĉar mi ne povas indiferente rigardi vian anĝelan vizaĝon…
Pasis minuto en silento. La maljunulo profunde ekĝemis kaj diris:
– Regalu min, mi petas, per glaso da biero… La filo silente eliris, kaj ree eksonis murmureto post la pordo.
Post momento oni alportis bieron, la maljunulo vidante la botelojn viviĝis kaj subite ŝanĝis la tonon.
– Antaŭ kelkaj tagoj mi ĉeestis vetkurojn, rakontis li, farante timajn okulojn. – Ni estis tri kaj ni vetis en la totalizatoro tri rublojn. Nia ĉevalo venis unua, ni ricevis po tridek tri rubloj. Mi ne povas vivi sen vetkuroj. Nobla plezuro! Mia maljunulino ĉiam riproĉas min pro la vetkuroj, sed mi iras. Mi amas ilin, faru kion vi volas!
Boris, juna blondulo kun melankolia senmova vizaĝo, paŝis malrapide el angulo en angulon kaj aŭskultis silente. Kiam la maljunulo interrompis sian rakonton por tusi, li proksimiĝis al la patro kaj diris:
– Antaŭ kelke da tagoj mi aĉetis ŝuojn, sed ili estas tro mallarĝaj por mi. Ĉu vi ne prenus ilin? por pli malkara prezo?
– Bone – konsentis la maljunulo, farante grimacon, – sed por la sama prezo.
– Jes. La monon vi poste pagos al mi.
La filo rampis sub la liton kaj eltiris de tie paron da novaj ŝuoj. La patro demetis siajn maldelikatajn, brunajn, sendube malproprajn ŝuojn kaj komencis provi la novajn.
– Kvazaŭ miaj propraj! – diris li. – Bone, mi prenas ilin. Kaj marde, kiam mi ricevos la pension, mi sendos al vi la monon por ili. Cetere mi mensogas, – daŭrigis li, subite ree per plorema tono. – Mi mensogis pri la totalizatoro, mi mensogas pri la pensio. Ankaŭ vi trompas min, Borenka… Mi ja divenas vian noblan politikon. Mi trae komprenas vin! La ŝuoj estas tro mallarĝaj por vi, ĉar via animo estas larĝa. Aĥ, Boris, Boris! Ĉion mi komprenas, ĉion mi sentas!
– Vi transloĝiĝis? – interrompis lin la filo por ŝanĝi la temon.
– Jes, mi transloĝiĝis. Ĉiumonete mi tion faras. Mia maljuna kun sia karaktero ne povas longe vivi sur la sama loko.
– Mi vizitis vin en la antaŭa loĝejo por inviti vin kamparon. Pro via sano estus bone por vi vivi iom en freŝa aero.
– Ne! – eksvingis la manon la maljunulo. – Mia edzino ne konsentos, kaj mi mem ne volas. Jam centfoje vi provis eltiri min en la marĉo, ankaŭ mi mem provis, sed sen rezultato. Forlasu tion. Lasu min morti en la marĉo.
Jen mi sidas ĉe vi, vidas vian anĝelan vizaĝon, kaj tamen io tiras min hejmen en la marĉon. Tia estas mia sorto.
Ne metu sterko-skarabon sur rozon. Ne. Jam tempo estas, filo, por mi; mallumiĝas.
– Atendu momenton, mi akompanos vin. Ankaŭ mi devas esti hodiaŭ en la urbo.
La maljunulo, kaj la filo surmetis la paltojn kaj eliris.
Kiam ili post kelke da minutoj sidis en fiakro, estis jam mallume kaj en la fenestroj ekbrilis lumo.
– Mi rabis vin, Borenka! – murmuretis la maljunulo.
– Malfeliĉaj, malfeliĉaj infanoj! Granda estas la ĉagreno havi tian patron!… Boris, mia anĝelo, mi ne povas mensogi, kiam mi vidas vian vizaĝon. Pardonu… Kia estas mia senhonteco! Mia Dio! Mi ĵus rabis vin, hontigas vin per mia drinkula vizaĝo, morgaŭ mi hontigos same viajn fratojn!… Kaj se vi vidus min hieraŭ! Mi ĝin ne kaŝos, Borenka! Hieraŭ venis al mia edzino najbaroj, ĉiaspecaj mallaboremuloj, mi drinkis kun ili kaj komencis kalumnii vin, miajn infanojn. Mi insultis vin, plendis, ke vi min forlasis. Mi volis plorigi la ebriajn virinojn kaj kaj ludi rolon de l’malfeliĉa patro. Ĉiam mi faras tiamaniere: kiam mi volas kaŝi miajn malvirtojn, mi kulpigas pri ĉio miajn senkulpajn infanojn. Mi ne povas mensogi al vi, Borenka, kaj kaŝi la veron. Mi iris al vi fanfaronante, sed kiam mi vidis vian delikatecon kaj kompatemon, la lango gluiĝis al la palato kaj en mia konscienco la supro venis suben.
– Ĉesu, paĉjo, ni parolu pri aliaj aferoj.
– Dipatrino, kiajn infanojn mi havas! – daŭrigis la patro, ne aŭskultante la filon. – Kian donacon mi ricevis de Dio!… Ne ĉifono, kiel mi devus havi tiajn infanojn, sed vera homo kun animo kaj koro! Mi tion ne indas.
La maljunulo demetis sian malgrandan ĉapon kaj kelkfoje faris la signon de l’kruco.
– Gloro estu al vi, Dio! – ĝemis li, rigardante ĉirkaŭe kaj kvazaŭ serĉante sanktan pentraĵon. Rimarkindaj, maloftaj infanoj! Tri filojn mi havas kaj ĉiuj estas samaj.
Sobraj, seriozaj, agemaj kaj kiel saĝaj! Veturigisto, kiel saĝaj! Gregorio sola havas saĝon por dek. Li scias francan, li scias germanan lingvon kaj parolas… kion valoras viaj advokatoj kompare kun li!… eterne vi dezirus lin aŭskulti… Infanoj miaj, infanoj, mi ne kredas, ke vi estas miaj! Mi ne kredas. Vi Borenka estas martiro… Mi ruinigas vin kaj mi ruinigos vin… Sen fino vi donas al mi, kvankam vi scias, por kio mi elspezas la monon… .
Antaŭ kelke da tagoj mi sendis al vi plendan leteron, priskribis mian malsanon, kaj ĉio estis mensogo: mi petis de vi monon por rumo. Kaj vi donas al mi, ĉar vi timas ofendi min per la rifuzo. Ĉion ĉi mi komprenas kaj sentas… Griŝa ankaŭ estas martiro. Jaŭde mi venis al li en la oficejon, ebria, malpura, en ĉifonoj… odoranta brandon kiel drinkejo. Rekte al li mi venas, tia figuro!… Mi parolas al li maldelikate, kaj ĉirkaŭe staras liaj estroj, kolegoj, petantoj… kia honto! Sed li tute ne konfuziĝis, nur iom paliĝis, ekridetis, venis al mi, kvazaŭ nenio okazis, eĉ prezentis min al la kolegoj. Poste li akompanis min ĝis mia hejmo, eĉ per unu vorto ne riproĉis min! Via frato Saŝa, li ja ankaŭ estas martiro! Li edziĝis, vi scias, kun la filino de regimentestro el aristokrata rondo, ricevis doton… Oni povus supozi, ke mi estas indiferenta por li. Ne, tute ne! Tuj post la edziĝo min unuan li vizitis kun sia juna edzino… En mia kaverno…
La maljunulo ekploris, sed tuj ridante daŭrigis:
– Kaj ĝuste tiam mi manĝis rafanon kun kvas kaj rostitajn fiŝojn, kaj en la ĉambro tia malbonodoro estis, ke ĝi naŭzus la diablon. Mi kuŝis ebria, mia maljuna saltis al la juna paro, kun sia ruĝa vizaĝo… abomeno, unuvorte.
Sed Saŝa ĉion toleris.
– Jes, nia Saŝa estas bona homo, – diris Boris.
– Bonega! Vi ĉiuj estas oraj infanoj: vi kaj Griŝa kaj Saŝa kaj Sonja. Mi vin turmentas, hontigas, rabas, kaj dum mia tuto vivo mi aŭdis de vi neniun riproĉan vorton, mi vidis neniun straban rigardon. Se mi estus bona patro, sed tiel – fi! Nur malbonon vi vidis de mi. Mi estas malbona, diboĉa homo… Nun, dank’ al Dio, mi kvietiĝis, mi ne havas plu fortan karakteron; sed antaŭe, kiam vi estis ankoraŭ malgrandaj, firma volo estis en mi.
Kion ajn mi faris aŭ diris, ĉiam ŝajnis al mi, ke tiel devas esti. Ofte el la klubo mi revenis ebria, kolera kaj riproĉis vian mortintan patrinon pro la elspezoj. La tutan nokton mi turmentegis ŝin kaj pensis, ke tiel devas esti. Ofte, kiam vi leviĝis matene kaj iris gimnazion, mi daŭrigis ludi la sinjoron. Dio mia, turmentegis mi la malfeliĉulinon!
Se vi revenis hejmen kaj mi ankoraŭ dormis, vi ne kuraĝis tagmanĝi antaŭ mia vekiĝo. Dum la tagmanĝo – la sama muziko! Vi sendube memoras. Al neniu donu Dio tian patron! Por vin provi Dio sendis min al vi. Vere, por provi. Suferu, infanetoj, ĝis la fino. Respektu vian patron, kaj vi longe vivos. Pro viaj virtoj Dio donos al vi longan vivon. Veturigisto, haltu!
La maljunulo desaltis kaj kuris en drinkejon. Post duonhoro li revenis ebria kaj eksidis apud la filo.
– Kie estas nun Sonja? – demandis li. – Ĉu ŝi lernas ankoraŭ?
– Ne, en majo ŝi finis la kursojn kaj nun loĝas ĉe la bopatrino de Saŝa.
– Ho, ho! – miris la maljunulo. – Brava knabino, ŝi similas la fratojn. Ne ĝisvivis, Borenka, via patrino. Aŭskultu, Boris, ĉu ŝi… ŝi scias, kiel mi vivas?
Boris ne respondis. Silente pasis kvin minutoj. La maljunulo ekploris, viŝis la vizaĝon per sia ĉifono kaj diris:
– Mi amas ŝin, Borenka! Ŝi ja estas mia sola filino, kaj por la maljunulo ne ekzistas pli bona konsolo, ol filineto… Mi dezirus vidi ŝin. Ĉu mi povus, Borenka?
– Kompreneble, ĉiam kiam vi volas.
– Ĉu efektive?… Kaj ŝi?
– Ŝi mem serĉis vin por vin vidi.
– Jen estas infanoj! Veturigisto, ĉu ne vere? Aranĝu tion, Borenka, mia kolombeto! Ŝi estas nun délicatesse, consommé kaj ĉio simila, nobela, kaj mi ne dezirus viziti ŝin en miaj abomenaj vestoj. Jen kion ni faros, Borenka: tri tagojn mi ne drinkos, por ke mia ruĝeblua viza ĝo reordiĝu, poste mi venos al vi kaj vi pruntos al mi kostumon; mi min razos, tondigos miajn harojn, poste vi veturos al ŝi kaj ŝin venigos en vian hejmon. Konsentite?
– Bone.
– Veturigisto, haltu!
La maljunulo ree desaltis kaj kuris en drinkejon. Ĝis Boris atingis kun la patro lian loĝejon, la maljunulo dufoje ankoraŭ desaltis, kaj la filo ĉiun fojon silente kaj pacience atendis. Kiam ili, forlasinte la veturilon, iris tra la longa, malpura korto al la loĝejo, konfuzita kaj embarasita fariĝis lia mieno. Li time kraĉotusis kaj ŝmacis per la lipoj.
– Borenka, – diris li per flata tono, – se mia edzino diros al vi ion, vi ne atentu kaj… estu des pli ĝentila por ŝi. Ŝi estas maldelikata kaj malrespekta, tamen bona virino.
En ŝia brusto batas bona, varma koro!
La longa korto finiĝis, kaj Boris eniris en longan vestiblon.
La pordaj hokoj ekkrakis, la venintoj eksentis la kuirejan odoron, la samovaran haladzon kaj ekaŭdis laŭtajn voĉojn. Trapasante la kuirejon Boris vidis nur la fumon, ŝnuron, sur kiu pendis la tolaĵo kaj la tubon de l’samovaro, el kiu supreniris oraj fajreroj.
– Jen estas mia kaverno, – diris la maljunulo, kliniĝante kaj enirante en malgrandan ĉambreton kun malalta plafono. La atmosfero pro la apuda kuirejo estis terure sufoka. Ĉe la tablo sidis tri virinoj kaj regalis sin reciproke.
Vidinte la gaston, ili ekrigardis unu alian kaj ĉesis manĝi.
– Vi ricevis? – demandis severe unu el ili, supozeble la ”maljuna” mem.
– Mi ricevis, mi ricevis, – murmuris la maljunulo. – Nun, Boris, sidiĝu, mi petas. Simple estas ĉe ni, ni amas la simplecon.
Li senbezone mastrumis en la ĉambro. Li hontis la filon kaj samtempe li volis kiel ĉiam sin montri senĝena kaj ludi rolon de malfeliĉa, forlasita patro.
– Jes, juna homo, ni vivas simple, sen lukso – murmuris li. – Ni estas simplaj homoj, junulo… Ni ne amas, kiel vi, fanfaroni… Jes! Ĉu vi ne trinkus brandon?
Unu el la virinoj (ŝi hontis trinki en la ĉeesto de fremdulo) ekĝemis kaj diris:
– Post la fungoj mi ankoraŭ trinkos… Ĉu oni volas, aŭ ne, oni devas trinki post ili… Ivan Gerasimiĉ, invitu la sinjoron, eble ankaŭ li trinkos!
– Trinku, juna homo! – diris la maljunulo, ne rigardante la filon. – Ni havas nek vinon, nek likvoron. Ni amas la simplecon.
– Ne plaĉas al li ĉe ni! – ekĝemis la mastrino.
– Ne grava, ne grava! li trinkos.
Por ne ofendi la patron per sia rifuzo, Boris akceptis la glaseton kaj silente trinkis. Kiam oni alportis la samovaron, li ankaŭ silente, kun melankolia vizaĝo trinkis du glasojn da abomena teo. Silente aŭskultis li la aludojn de la duonpatrino pri kruelaj kaj senkompataj infanoj, kiuj forlasas siajn gepatrojn.
– Mi scias, kion vi nun pensas, – diris la maljunulo, ree ekscitita per la brando. – Vi pensas: ”li falis en marĉon, malfeliĉulo!”, sed laŭ mia opinio, mia vivo estas pli normala, ol via. Mi bezonas neniun.. mi ne intencas humili ĝi… Mi ne toleras, se knabo kompate min rigardas.
Post la teo li preparis haringon kun cepo tiel senteme, ke larmoj de kortuŝo ekbrilis en liaj okuloj. Li ree parolis pri la totalizatoro, pri la gajno kaj pri ĉapelo ”panama”, kiun li aĉetis hieraŭ por 16 rubloj. Li mensogis kun sama apetito, kun kiu li manĝis la haringon kaj trinkis.
La ilo sidis silente unu horon kaj komencis adiaŭi.
– Mi ne kuraĝas peti, ke vi restu – diris fiere la maljunulo.
– Pardonu, juna homo, ke mi ne vivas, kiel vi volas! Adiaŭ, juna homo, – daŭrigis li per la sama tono, akompanante la filon al la vestiblo.
– Atande!
Sed en la malluma vestiblo, li subite premis la vizaĝon al la maniko de l’filo kaj ekploris.
– Se mi povus vidi Sonjan! – murmuretis li. – Aranĝu tion, Borenka, mia anĝelo!… Mi min razos, metos vian kostumon… estos serioza… Mi silentos en ŝia ĉeesto.
Vere mi silentos!
Li time rigardis al la pordo, post kiu estis aŭdeblaj la voĉoj de la virinoj, ĉesis plori kaj diris laŭte:
– Adiaŭ, juna homo. Atande!
A. Ĉeĥov
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.