|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() INTERNACIA KRESTOMATIOAŭtoro: Kabe (Kazimierz Bein) |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Super Betanio pendis la virga bluo de la ĉielo. La suno lumis okcidente sur la deklivo de Oliva Monto, plenigante la aeron per ora polvo kaj blindigante la okulojn tien rigardantajn. La montojn, dronantajn en 1a ombro, kovris blua nebulo, kaj silento estis en la aero kvazaŭ la feliĉo, destinita por la homoj, jam atingis ĉiujn angulojn de l’tero, ĉiujn dometojn kaj tendojn.
De tempo al tempo flugis supren perlaj kolomboj, flirtis en la aero kaj are falis sur la montojn.
De tempo al tempo eksonis sur la paŝtejo plenda kanto de paŝtisto, disflugis en la aero kaj eksilentis. Post momento la eĥo ripetis la kanton. Ŝajnis ke la plendo trafis la ĉielan firmamenton kaj resaltinte eksonis sur la tero.
En la fino de l’urbeto staris malgranda domo, tute kaŝita en hederoj. La domo estis ĉirkaŭita per muro, trans kiu kreskis cipresoj. Interne estis olivaj, figaj, granataj arboj kaj kaktoj. Sur la vojo post la ligna pordeto leviĝis la polvo, brilante en la sunaj radioj. Areto da nudpiedaj homoj iris tie, sekvante maljunulon kun granda, senhara kapo, nur ĉe la tempioj kovrita de arĝentaj bukloj. La areto ĵus foriris de la pordeto al la urbo kaj baldaŭ malaperis post la arboj. La polvo iom post iom falis sur la vojon, kaj post momento en la pura aero tremis nur la sunaj briloj.
Antaŭ la domo, sub branĉoriĉa cedro estis pumpilo, sur kiu sidis viro en blanka vesto. Palaj haroj, disigitaj sur la kapo, kovris la flankojn de l’malgrasa vizaĝo kaj kuniĝis sur la ŝultroj. Malgranda barbo, same pala, plilongigis liajn trajtojn. Liaj bluaj okuloj rigardis la sunan brilon kaj sorbis la radiojn de la blindiganta lumo. Stranga kvieto ornamis lian palan vizaĝon, nur ĉe la buŝo vagis ia malĝojo. De la alta frunto brilis kvazaŭ triumfa ĝojo; la vizaĝo esprimis kvieton, kaj la buŝo malĝojon.
Oni volus senfine rigardi ĉi tiun vizaĝon.
La viro, fiksante la rigardon sur la subiranta suno silentis.
En la mano li tenis floron de l’rozo.
Ĉe liaj piedoj sidis juna virino, rigardanta lian belan vizaĝon. La trajtoj de l’virino esprimis senliman bonecon, la blankeco de l’vizaĝo egalis alabastrojn. Ŝiaj malpalaj haroj kun kupra brilo, falis sur la dorson, ŝultrojn kaj manojn, sur kiuj ŝi apogis la kapon.
Sur la sojlo de l’domo, en la duone malfermita pordo staris alia virino kun punktata pladeto en la mano kaj kun brikokolora kruĉo sur la kapo. Ŝi ankaŭ estis juna kaj bela, sed diferencis de la alia per la bruneco de l’vizaĝo kaj per la korve nigraj haroj, kiuj brilis kvazaŭ ekbrulante de la suna fajro. Ŝi turnis la nigrajn okulojn al la viro ĉe la pumpilo, rigardante kun sindonemo kaj admiro de virino, kiu eble ne komprenis lin kiel la viroj, sed kiu sekvus lin plej malproksimen, por forigi antaŭ li la pikilojn de l’arbetoj, ĉerpi por li akvon el rivereto kaj prepari al li manĝaĵon, kiam vespere li ripozas post la migrado dum la tuta tago.
Ankaŭ nun ŝi pensis pri tio, enirante en la vestiblon de l’domo, en kiu regis granda ĝojo, ĉar la amata ilia frato, Lazaro, resaniĝis. Ŝi, Marto kaj sidanta ĉe la pumpilo Mario jam tute perdis esperon, ĉar la malsano estis terura, daŭris jam kelke da jaroj kaj senhalte progresis. Foje post la tagmezo la malsanulo fermetis la okulojn, ĉia spiro forkuris el lia brusto kaj morta bluo kovris lian viza ĝon. Ĝuste tiam la juna rabbi, sidanta tie ĉe la pumpilo, venis Betanion. La senesperaj fratinoj serĉis lin en la tuta urbo, ĝis fine ili trovis lin en la domo de pia impostisto.
Li ne povis tuj veni, atendante do ĉe la pordo, ili malespere etendis la manojn, ĉar ĉiu minuto estis kara. Post longa atendado ili tute perdis la esperon kaj pensis, ke ĉiu helpo estos vana. Sed li leviĝis de l’tablo, sekvis ilin kaj trapaŝis la sojlon de ilia domo.
Longe li rigardis Lazaron, kuŝantan senmove. La fratinoj staris en la pordo kaj ploris. Li medite turnis sin al ili kaj diris, montrante la kuŝantan:
– Kiel kviete li dormas!… Kaj poste li aldonis, kvazaŭ parolante al si mem:
– Ĉu interrompi lian dormon?…
Sed vekis lin el la meditado la laŭta ploro de l’fratinoj, kiuj, aŭdinte liajn vortojn, ĉirkaŭprenis unu la alian kaj ploregis:
– Ni perdis la amatan!
Tiom da malespero estis en ilia plendo kaj tiom da doloro sur iliaj vizaĝoj, ke kompato ekregis lin. Li ordonis al ili eliri, eksidis ĉe la lito de Lazaro kaj prenis lian malvarman manon, senmove pezan.
Ekregis silento.
La fratinoj ekgenuis en la alia ĉambro, apogis la viza ĝojn al la muro kaj ploris. Poste ilia plorego fariĝis malespera ĝemo, kiu iom post iom mallaŭtiĝis.
Longe daŭris la silento, ĝis fine eksonis ĉe la lito forta voĉo:
– Mi ordonas al vi, Lazaro, leviĝu!
Oni ekaŭdis ĝemeton, poste ekpaŝon kaj post momento aperis sur la sojlo rabbi kondukanta Lazaron.
La fratinoj sin ĵetis kun ploro al la frato, ĉirkaŭprenis kaj karesis lin, kaj poste kisis la piedojn de l’rabbi, verŝis sur ilin larmojn de l’dankemo kaj feliĉo.
La rabbi ekamis ĉi tiujn homojn kaj dum sia loĝado en Betanio ĉiuvespere vizitis ilin. Ofte li longe paroladis kun Lazaro. Tiam Mario sidis ĉe liaj piedoj, kaj Marto preparis la vespermanĝon.
Lazaro zorgis, ke nenio manku al la kolegoj de l’rabbi, kiuj restis en la urbeto. Kiam li forestis, la rabbi parolis ankaŭ kun Mario.
Ili interparolis ĉe la pumpilo pri la montoj, super kiuj lumis la suna polvo de l’okcidento; pri la virga bluo de l’ĉielo, pendanta super Betanio; pri diversaj floroj, kies bonodoro plenigis la aeron; pri la homaj kaj proksimaj okazoj.
Kiam la rabbi parolis, Mario fiksis siajn okulojn sur lia buŝo kaj kaptis ĉiun vorton. Kaj li ne nur meditis, sed ankaŭ kvazaŭ laŭte meditis, ne kaŝante de ŝi siajn pensojn.
Ĉar ŝi estis al li fidela kaj sekvus lin, kiel Marto. Sed irante, ŝi ne zorgus pri la akvo kaj nutraĵo: ŝi nur klinus la orelon al tio, kion li dirus. Kaj se duboj vizitus lin, ŝi lin subtenus per dolĉa vorto kaj fidela rigardo.
Nun, kiam li venis Betanion, kiam li estis apud la sojlo de Jeruzalemo, kies turoj blue brilis post la intermontoj, kiam li estis forlasonta simplajn sindonemajn provincanojn por iri en la bruan ĉefurbon de la lando, nun li sentis, ke tian fidelan koron li pli bezonos, ol iam ajn; ke eble venos momentoj, kiam la plej fidelaj ektremos, forkuros teruritaj kaj lasos lin sola en malfacila horo. Kaj li deziris havi tian koron ĉe sia flanko, se tia horo venos.
Li rigardis maltrankvile la brilantajn turojn. Li sentis, ke tie finiĝos la dramo de lia sorto. Post la pordeto ĵus malaperis liaj kunuloj, kiujn li sendis en la urbeton, por ke ili prepariĝu por morgaŭa foriro. Ĉi tiu vespero estis eble la lasta de la plej bela periodo de lia vivo…
Pasas jam la tria jaro de l’tago, kiam li ĉesis vivi izolita kaj aperis inter la homoj, kiam li komencis iradi de urbo al urbo, de urbeto al urbeto, instruante en la sinagogoj.
La tri jaroj pasis, kiel tri tagoj, kiel unu sonĝo!
Amasoj homaj ĉirkaŭis lin kaj li sidiĝis kun ili sur la montoj kaj paroladis. Aŭ, veturante sur lago, li ordonis direkti la ŝipeton al la bordo, kie atendis multego da homoj.
Proksimiĝinte tiamaniere, ke oni povu lin aŭdi, li instruis per komparoj. Oni kondukis al li infanojn, petante lian benon. La suferantoj deziris, ke li rigardu ilin kaj metu la manojn sur iliajn kapojn. Aliaj penis almenaŭ tuŝeti la randon de lia vesto. Jam tri jarojn li vizitis la grizajn montojn, veturis sur la bluaj lagoj kun la fiŝkaptistoj, kiuj lin amis kaj respektis, sidis post varmegaj tagoj ĉe la pumpilo kaj rigardis la subirantan sunon, levante iafoje bonodoran floron al la vizaĝo.
Ĉirkaŭis lin amantaj koroj kaj simplaj animoj, kiuj lin kredis. Li amis ilin kaj estis kara por ili.
Se do lia devo estis montri al la homoj la serenecon kaj belecon de l’vivo, trankviligi la korojn kaj pruvi, ke oni povas vivi sur la tero noble kaj feliĉe, li jam plenumis ĝin…
Se lia devo estis doni ekzemplon, kiamaniere oni povas altiri al sia kredo homajn amasojn, kiel konduki ilin kaj forigi ilian malĝojon, li jam plenumis ĝin…
Sed nun oni devis fari pli multe.
Ĝis hodiaŭ li renkontis sur sia vojo korojn, kiuj memvole malfermiĝis antaŭ li; sur ĉi tiuj montoj, valoj kaj lagoj oni atendis tian homon. Kiam do li aperis, oni rekonis kaj ekhonoris lin.
Sed li sentis, ke tie inter la blue brilantaj turoj ĉio alii ĝos; ke tie lia tasko estos pli malfacila, ke li devos ataki korojn malmolajn kiel ŝtono kaj spiritojn glitigajn kiel serpenta korpo. Farinte jam tiel multe, li ne povis halti.
Li devis tien iri, kiel la suno devas ne nur lumigi la liberajn suprojn, sed ankaŭ atingi la kreskaĵojn sin kaŝantajn post muro kaj akceli ilian vivon. Li antaŭsentis, ke tie oni akceptos lin per aliaj rigardoj kaj alie efikos liaj vortoj, kiuj devos esti bruligaj; ke tie li renkontos animojn malgajajn kiel la nokto kaj pensojn pli obstinajn ol la ŝtonegoj.
Kaj domaĝe estis foriri de ĉi tiuj homoj puraj, simplaj kaj fidelaj; forlasi ĉi tiujn montojn, sunan polvon, virgajn bluaĵojn, bonodorajn florojn; ne vidi plu ĉi tiujn belajn tagojn kaj kvietajn vesperojn, plenajn de revoj, de noblaj pensoj kaj pasigitajn en interparoladoj antaŭ la domo de ĉi tiuj homoj.
Li deturnis la okulojn de l’suno, por momento fermetis ilin, kaj poste mallevis ilin al Mario, kiu apoginte la kapon sur la manplato rigardis lin kun senlima amo kaj sindonemo.
Longe li silentis kaj rigardis ŝin, ĝis fine li malfermetis la lipojn kaj demandis:
– Ĉu vi amas min?…
Ŝi ekgenuis antaŭ li, almetis la vizaĝon al liaj genuoj kaj levinte siajn okulojn al liaj, respondis per larmoplena rigardo.
Li ree silentis kaj rigardis; fine li demandis:
– Vi ne forlasos min?…
Tiam ŝi ekploris kaj metinte la okulojn sur liajn genuojn, ne povis trankviliĝi.
Li daŭrigis:
– Vi ne forlasos min, kiam ĉiuj timigite forkuros?…
Kiam ĉiu, tremante pro si mem, diros, ke li ne konas min?.. Kiam mi restos sola kun maltrankvilo kaj doloro?…
Ŝi ploris kaj larmis, ne povante diri vorton. Ŝi nur ĉirkaŭprenis liajn piedojn kaj kisis liajn genuojn.
Li demandis:
– Vi ne forlasos min, kiam la malbenoj falos sur mian kapon, kiam la homoj indigninte disŝiros siajn vestojn, kiam ili levos kontraŭ min ŝtonojn? Kiam oni sendos gardistojn, kaptos min, ligos kaj kondukos al la juĝo?… Ĉu vi ne forlasos min tiam?…
Ŝi levis la kapon kun teruro kaj kunmetis la manojn; paleco kovris ŝian vizaĝon.
Li daŭrigis:
– Kiam oni forŝiros mian veston por min vipi?… Kiam oni kraĉos sur mian vizaĝon, nomante min mensogulo kaj blasfemulo?… Kiam mia nomo estos moko? Kiam tiuj, kiuj kredos min, riskos sian vivon?… Kiam vi vidos min malhonoritan, sangantan… Ĉu vi ne forlasos min tiam?…
Ĝemo eliĝis el la brusto de la juna virino. Ŝiaj okuloj estis kvazaŭ senkonsciaj, la lipoj tremis.
Li ankoraŭ pli kliniĝis super ŝi kaj fine murmuretis per interrompata voĉo.
– Kiam oni eble trenos min ekster la murojn de tiu ĉi postmonta urbo kaj krucuminte lasos al la grakantaj birdoj?… Kiam venos la timo kaj la agonio kaj la plej malfacila momento?… Kiam nokte oni devos demeti, lavi, envolvi, entombigi, alŝovi la ŝtonon… Ĉu vi ne forlasos min tiam?…
Mario falis al liaj piedoj kun plorego. La doloro premis ŝian koron, la pensoj implikiĝis kaj konfuziĝis. Ŝi almetis la buŝon al liaj piedoj, kaj per la mano premis la brulantan tempion, en kiu, kvazaŭ martelo, batis timo, doloro kaj malespero.
Li silentis kaj ne leviĝis, atendante respondon.
Tiam ŝi mem iom leviĝis, sed kvazaŭ senkonscia; ŝi frotis la frunton kaj rigardis per malklaraj okuloj la ĉielon kvazaŭ demandante: ĉu povas realiĝi, kion ŝi aŭdis?… Poste ŝi rigardis la montojn kvazaŭ kun demando: ĉu eble estas, ke oni faros tion al li?… Ŝi rigardis la olivajn, granatajn arbojn, la hederojn de l’domo, la belan, kvietan vesperon fine lian blankan veston, helan frunton kaj veron, brilantan en liaj okuloj. Ŝi rigardis kvazaŭ senkonscie kaj ne povis kompreni.
Ŝi do sidis mutiĝinte. Ekregis longa silento.
Tiam Marto aperis sur la sojlo. Ŝia bruna vizaĝo ruĝiĝis, en la okuloj brilis vivo. Ŝi tenis en la mano kruĉon kaj starante en la pordo diris al la fratino.
– Ĉu vi ne helpos min prepari la vespermanĝon? La frato baldaŭ revenos el la urbeto kaj invitos la gaston al la tablo. Kaj kiamaniere ni montros al la gasto nian sindonemon, se ni ne zorgos por kontentigi lin?
Mario ree ekpremis la tempiojn; ŝi aŭdis nenion, ŝiaj pensoj forkuris malproksimen.
La rabbi malĝoje ekridetis, rigardis Marton kaj diris:
– Ne riproĉu ŝin. Eble ŝi zorgas nun pli multe ol la aliaj.
Marto aliris al la pumpilo, metis la kruĉon sur la tero kaj demandis:
– Kiel vi komprenas tion, rabbi?
Mario uzis la okazon por foriri kaj malaperis post la pordo de l’domo. Marto ankoraŭ ne finis la interparoladon kun la juna rabbi, kiam Mario reaperis, portante kupran vazon kaj proksimiĝinte al la rabbi, ekgenuis ĉe liaj piedoj. Ŝi estis tre pala. Sur la rigida vizaĝo fluis larmoj.
Ŝiaj manoj tremis.
Ŝi lasis la piedojn de l’rabbi kaj viŝis per la bukloj de siaj haroj. Poste ŝi larmis sur ilin kaj ree viŝis per siaj longaj haroj. Fine ŝi oleis ilin per multekostaj oleoj.
La rabbi metis unu manon sur ŝian kapon kaj per la dua kovris sian vizaĝon.
Marto rigardis lin kaj la fratinon, ne komprenante.
En la sama momento estingiĝis okcidente la lasta radio de la plej bela tago sur la tero.
A. Niemojewski
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.