La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


INTERNACIA KRESTOMATIO

Aŭtoro: Kabe (Kazimierz Bein)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

BOLĈJO

Foje konato rakontis al mi jenon:

”Kiam mi estis studento en Moskvo, mi loĝis apud unu el ”tiuj”… vi scias. Ŝi estis Polino, ŝia nomo estis Tereso. Altkreska, nigrahara, kun nigraj kunkreskintaj brovoj kaj kun granda, maldelikata vizaĝo, kvazaŭ elhakita per hakilo, ŝi timigis min per la besta brilo de siaj malpalaj okuloj, per sia profunda baso, per siaj manieroj de veturigisto, per sia tuta grandega figuro de bazara vendistino… Mi loĝis en subtegmenta ĉambro, ŝia pordo estis kontraŭ mia. Mi neniam malfermis la pordon, se mi sciis, ke ŝi estas hejme. Sed tio, kompreneble, okazis malofte. Iafoje mi renkontis ŝin sur la ŝtuparo, sur la korto, kaj ŝi sendis al mi rideton, kiun mi trovis rabema kaj cinika. Ne malofte mi vidis ŝin ebria, kun malbrilaj okuloj kaj senordaj haroj, malplaĉe ridetanta… En tiaj okazoj ŝi ordinare diris al mi:

– Bonan tagon, sinjoro studento! – kaj ŝi ridis malsa ĝe, plifortigante mian abomenon. Mi ŝanĝus la loĝejon por liberigi min de tiaj renkontoj kaj salutoj, sed mi havis tiel beletan ĉambron kun vasta perspektivo el la ĉambro… Mi toleris.

Foje, kiam kuŝante sur la lito mi penis trovi motivojn por ne iri en la universitaton, subite malfermiĝis la pordo kaj la abomena Tereso base salutis ĉe la pordo:

– Bonan tagon, sinjoro studento!

– Kion vi deziras? – respondis mi. Mi vidas, ke ŝia vizaĝo estas konfuzita, petema… Neordinara por ŝi viza ĝo.

– Sinjoro, mi volus peti vin pri io… Ne rifuzu!

Mi kuŝas, silentas kaj pensas:

– Ruzo! Atenco kontraŭ mia ĉasteco, nenio alia! Gardu vin, Jegor.

– Mi devas sendi leteron en mian hejmlandon, – diras ŝi petege, mallaŭte kaj timeme.

– Diablo vin prenu, pensas mi, mi skribos! Mi leviĝis, eksidis ĉe la tablo, prenis paperon kaj diris:

– Venu ĉi tien, eksidu kaj diktu…

Ŝi venas, singarde eksidas kaj rigardas min per okuloj de kulpulo.

– Al kiu la letero?

– Al sinjoro Boleslavo Kaŝput, Svencany, Varsovia fervojo…

– Kion skribi… Diru…

– Kara mia Bolĉjo… koro mia… Mia fidela amanto… Gardu vin Dipatrino! Ora mia koro, kial vi tiel longe ne skribis al via sopiranta kolombino Tereso… Malfacile mi detenis la ridon. ”La sopiranta kolombino” alta kiel grenadisto, kun grandega pugno kaj kun tiel nigra vizaĝo, kvazaŭ la kolombino estus kamentubisto, kiu neniam sin lavis! Mi penis serioze demandi: – Kiu li estas, ĉi tiu Dolorĉjo?

– Bolĉjo, sinjoro studento, – ŝi sentis sin, ŝajnas al mi, ofendita, ke mi moke ŝanĝis la nomon. Bolĉjo estas mia fianĉo…

– Fianĉo?!?

– Kial vi tiel miras, sinjoro? Kial mi, fraŭlino, ne povas havi fianĉon?

Ŝi fraŭlino! Kiel tio plaĉas al vi?

– Kial ne! Ĉio okazas… Ĉu de longe li estas via fianĉo?…

– Sesan jaron… Ho, ho! – pensas mi. Ni skribis la leteron. Mi diras al vi, tiel, amplenan kaj delikatan leteron, ke mi mem, eble, volus esti Bolĉjo, se la korespondantino estus ne Tereso, sed io alia, malpli granda.

– Koran dankon al vi, sinjoro, pro la komplezo! – diras al mi Tereso kun saluto. – Eble ankaŭ mi povus fari ion por vi?

– Ne, mi dankas vin.

– Eble vi havas ĉemizojn aŭ pantolonojn por fliki?

Mi sentas, ke ĉi tiu mastodonto en jupo konfuzas min, ke mi ruĝiĝas, kaj mi respondas malĝentile, ke mi bezonas nenion.

Ŝi foriris.

Pasis du semajnoj… Foje vespere mi sidas ĉe la fenestro kaj fajfas pensante, kiel mi povus liberiĝi de mi mem? Enue estas, la vetero estas malbona, oni povas iri nenien, kaj de la enuo mi okupis min per la memanalizo.

Ĝi ankaŭ estas sufiĉe enuiga, sed kiam mankas aliaj okupoj… Subite la pordo malfermiĝas – dank’ al Dio! iu venis…

– Ĉu vi ne estas tre okupata, sinjoro studento?

Tereso! Hm…

– Ne… kion vi deziras?

– Mi volus peti vin, ke vi skribu ankoraŭ unu leteron…

– Mi estas preta… Al Bolĉjo.

– Ne, nun jam de li…

– Kion?

– Ho mi malsaĝa virino! Pardonu, sinjoro, mi ne ĝuste esprimis tion. Nun la letero estas ne por mi, sed por amikino… t. e. ne por amikino, sed… por amiko… Li ne scias skribi… li havas fianĉinon, ŝia nomo estas, kiel mia, Tereso… Eble vi skribos leteron al tiu Tereso?

Mi rigardas ŝin – ŝia vizaĝo estas konfuzita, la fingroj tremas, ŝi balbutas kaj… mi divenas!

– Sinjorino, ĉion vi mensogis. Ekzistas neniu Bolĉjo, neniu Tereso. De mi vi profitos nenion kaj mi ne deziras konatecon kun vi… Ĉu vi komprenis?

Ŝi strange ektimis, konfuziĝis, ekmovis ridinde la lipojn por diri ion, sed silentis. Mi atendas, kio okazos, kaj mi sentas, ke mi, ŝajnas, eraris suspektante, ke ŝi intencas delogi min de la vojo de l’ĉasteco. Ĉi tie estas io alia.

– Sinjoro studento, – komencis ŝi, kaj subite, svinginte la manon, ŝi turnis sin al la pordo kaj foriris. Mi restis kun malagrabla sento en la koro: mi aŭdas, ŝi brufermas sian pordon, sendube ŝi ofendiĝis… Mi iom konsideris kaj decidis iri al ŝi, revoki ŝin kaj skribi ĉion, kion ŝi deziras.

Mi enpaŝas en ŝian ĉambron – mi vidas, ŝi sidas ĉe la tablo, apogas sin sur ĝi kaj premas la kapon per la manoj.

– Aŭskultu, diras mi…

… Ĉiufoje, kiam mi rakontas ĉi tiun historion kaj venas al ĉi tiu momeuto, mi sentas ion strangan… tia malsaĝeco! Je-es…

– Aŭskultu, mi diras…

Ŝi desaltas de sia seĝo, iras al mi kun brilantaj okuloj kaj metinte la manojn sur miajn ŝultrojn, komencas murmureti… pli ĝuste, tondri per sia basa voĉo…

– Nu, jes! Neniu Bolĉjo ekzistas… Ankaŭ neniu Tereso!

Sed ĉu malfacile estas por vi konduki la plumon sur la papero, jes? Ah, vi! Vi… tiel delikata! Ekzistas neniu, nek Bolĉjo, nek Tereso, mi sola estas! Kio do?

– Permesu, – diras mi konfuzita per la akcepto, – mi ne komprenas. Bolĉjo ne ekzistas?

– Ne ekzistas – Nek Tereso?

– Nek Tereso! Mi estas Tereso!

Nenion komprenante, mi rigardas ŝin per larĝe malfermitaj okuloj kaj penas konstati, kiu freneziĝis, mi aŭ ŝi? Ŝi reiris al la tablo, serĉis ion tie, revenas kaj diras ofendite:

– Se tiel malfacile estis por vi skribi al Bolĉjo, jen estas via letero, reprenu ĝin! Aliaj skribos por mi… Mi vidas – en mia mano estas la letero al Bolĉjo!

– Aŭskultu, Tereso! Kion signifas ĉio tio? Por kio vi bezonas, ke skribu aliaj personoj? Mi ja skribis kaj vi ne sendis la leteron?

– Kien?

– Al ĉi tiu… al Bolĉjo?

– Li ja ne ekzistas!

Mi absolute nenion komprenas! Kion fari? Ekfajfi kaj foriri. Sed ŝi ekparolis:

– Vi ne komprenas? – diris ŝi ofendite. – Li ne ekzistas, li do ne ekzistas! – Kaj ŝi disetendis la manojn, kvazaŭ ne komprenante, kial li ne ekzistas.

– Sed mi deziras, ke li ekzistu… Ĉu mi ne estas homo, kiel ĉiuj aliaj? Certe, mi… mi scias. Sed malutilas neniun, ke mi skribas al li…

– Permesu – al kiu?

– Al Bolĉjo, mi ripetas!

– Li ja ne ekzistas.

– Ah, Jesuo-Mario! Li ne ekzistas, sed ŝajnas al mi ke li estas!… Mi skribas al li kaj li kvazaŭ estas… Tereso – estas mi, li respondas al mi, kaj mi ree al li!… Mi komprenis… Mi sentis doloron, honton! Najbare, apud mi loĝas homo, havanta neniun, kiu ame, kore rilatas al li, kaj ĉi tiu homo elpensas al si amikon!

– Vi skribis por mi leteron al Bolĉjo. Alia persono legas ĝin al mi, mi aŭskultas kaj pensas, ke Bolĉjo ekzistas! Tiam mi petas, ke oni skribu leteron de Bolĉjo al Tereso… al mi. Kiam oni legas al mi tian leteron, mi estas tute konvinkita, ke Bolĉjo ekzistas… mia vivo fari ĝas pli facila… Jes… Diablo prenu!… De tiu tempo mi skribis akurate du fojojn en la semajno leterojn al Bolĉjo kaj respondon de Bolĉjo al Tereso. Bone mi skribis la respondojn… Ŝi aŭskultis ilin kaj ploregis… base ploregis. Kaj pro tio, ke per la leteroj al ŝi de elpensita Bolĉjo mi ŝin plorigis, ŝi flikis al mi la ŝtrumpetojn, ĉemizojn k. t. p… Post tri monatoj oni metis ŝin en malliberejon. Kaj nun sendube ŝi ne vivas plu.

…Mia konato forblovis de la cigaredo la cindron; medite rigardis la ĉielon kaj diris:

Je-es… Ju pli la homo gustumis da maldolĉo, des pli deziras li dolĉon. Sed ni tion ne komprenas, vestitaj per niaj antikvaj virtoj kaj rigardante unu alian tra la vualo de l’konvinko pri nia senpekeco…

Tio estas malsaĝa kaj… tre kruela. Falintaj homoj, ni diras… Sed kio ili estas? Antaŭ ĉio – homoj, ili havas samajn ostojn, sangon, karnon kaj nervojn, kiel ni. Oni diras tion al ni jam de jarcentoj, ĉiutage. Ni aŭskultas kaj… la diablo scias, kiel malsaĝa estas ĉio tio! Ĉu ni tute surdiĝis de la laŭta prediko pri la humanismo? En realeco, ni mem ankaŭ estas falintaj homoj, eĉ tre profunden falintaj en senfundaĵon de la konvinko pri la supereco de niaj nervoj kaj cerbo super la cerbo kaj nervoj de l’homoj, kiuj estas nur malpli ruzaj, ol ni, kiuj malpli lerte ol ni ŝajnigas bonecon. Cetere, sufiĉe mi diris pri tio. Ĉio tio estas tiel malnova, ke oni devus honti pri tio paroli… Tre malnova… jes”.

M. Gorkij


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.