La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


INTERNACIA KRESTOMATIO

Aŭtoro: Kabe (Kazimierz Bein)

©2026 Geo

La Enhavo

TRI MUSKETEROJ

Volumo I, ĉapitro V

Sinjoro de Séguier serĉas pli ol unu fojon la sonorilon, kiel li faris antaŭe.

Malferminte la pordon, Ludoviko XIII ekiris tra la koridoro al Anno Aŭstria.

La reĝino estis ĉirkaŭita de siaj korteganinoj, sinjorinoj de Guemence, de Sablé, de Montbazon kaj de Guilot.

En angulo de l’ĉambro sidis la hispana servantino, dona Estefana, kiu venis kun ŝi el Madrido. Sinjorino de Guemence legis voĉe; ĉiuj aŭskultis ŝin atente, ekster la reĝino. Ŝi intence petis, ke oni legu, por povi mediti proprajn pensojn, ŝajnigante, ke ŝi aŭskultas. Ĉi tiuj pensoj, kvankam oritaj per lasta rebrilo de l’amo, estis tamen tristaj. Anno Aŭstria, perdinte la konfidon de sia edzo, persekutata per la malamo de l’kardinalo, kiu ne povis al ŝi pardoni, ke ŝi forpuŝis pli dolĉan senton, vidis, kiel falis ĉirkaŭ ŝi ŝiaj plej fidelaj servantoj, plej intimaj amikoj, plej karaj favoratoj. Oni povis supozi, ke ŝi posedas econ plorindan – alportadi malfeliĉon al ĉio, kion ŝi tuŝis; ŝia amikeco estis fatala signo, kiun sekvis persekutado.

Sinjorinoj de Chevreuse kaj de Vernet estis ekzilitaj; La Porte ne kaŝis al sia sinjorino, ke en ĉiu minuto li atendis areston.

Ĝuste en la momento, kiam la reĝino meditis plej malgajajn kaj malfacilajn siajn pensojn, malfermiĝis la pordo kaj la reĝo eniris.

La legantino eksilentis, la korteganinoj ekstaris: regis profunda silento.

La reĝo, sen ia signo de l’ĝentileco haltis antaŭ la reĝino kaj diris per aliigita voĉo:

– Sinjorino, vi ricevos viziton de l’sinjoro kanceliero, kiu komunikos al vi aferojn, kiujn mi komisiis al li.

La malfeliĉa reĝino, kiun oni senĉese minacis per eksedzigo, ekzilo, eĉ per juĝo, paliĝis sub la ruĝo kaj ne povis sin deteni de l’demando:

– Por kio ĉi tiu vizito, sinjoro? Kion diros al mi la kanceliero, kion ne povus al mi diri Via Reĝa Moŝto mem?

La reĝo, respondante nenion, sin turnis sur la kalkanumoj, kaj en la sama momento la gvardia kapitano, de Guitaut, anoncis la viziton de l’sinjoro kanceliero.

Kiam li aperis, la reĝo jam forlasis la ĉambron tra alia pordo.

La kanceliero eniris duone ridetante, duone ruĝiĝante.

Ĉar ni retrovos lin en nia rakonto, ne estas superflue, ke niaj legantoj jam nun koniĝu kun li.

La kanceliero estis plaĉa homo. Des Roches le Masles, la kanoniko de Notre-Dame, ekslakeo de l’kardinalo, rekomendis lin al Lia Kardinala Moŝto, kiel homon fidelan.

Richelieu konfidis al li kaj neniam tion bedaŭris.

Oni rakontis pri li diversajn historiojn, inter aliaj la jenan:

Post uragana juneco, li rifuĝis en monaĥejon, por pentofari tie pro la junulaj pekoj.

Sed enirante en la sanktan lokon, la kompatinda pentanto ne povis sufiĉe rapide fermi la pordon, por ke la pasioj, de kiuj li forkuris, ne eniru kun li. Senĉese li estis atakata de ili, kaj la monaĥestro, al kiu li rakontis sian malfeliĉon, donis al li sekvantan konsilon por gardi lin laŭ eblo: kuri al la ŝnuro de l’sonorilo kaj sonorigi per ĉiuj fortoj por forpeli la demonon tentanton. Aŭdinte la bruon, la monaĥoj komprenos, ke la tentoj sieĝas iun fraton, kaj ĉiuj kune iros preĝi.

La konsilo plaĉis al la estonta kanceliero. Li komencis forpeli la demonon per la preĝoj de l’fratoj. Sed la diablon ne facile estas forigi de la loko, kiun li okupis; ju pli fervoraj estis la ekzorcismoj, des pli obstine li tentis la malfeliĉulon; la sonorilo estis skuata tage kaj nokte, anoncante la deziregon pentofari, kiun sentis la pia frato.

Eĉ unu minuton da ripozo ne havis plu la fratoj. Tage ili senĉese iris supren kaj malsupren sur la ŝtuparo, kondukanta al la kapelo; nokte ili estis devigataj dudek fojojn salti de la litoj kaj preĝe terenkuŝiĝi sur la planko de siaj ĉambretoj.

Oni ne scias, ĉu la diablo forlasis la persekutaton, aŭ ĉu la monaĥoj laciĝis, sed post tri monatoj la pentanto eliris el la monaĥejo kaj reaperis en la mondon pli posedata de la demono, ol iu ajn.

Forlasinte la monaĥejon, li fariĝis magistrato, aliĝis al la partio de l’kardinalo, kio pruvas lian sagacecon, kaj fariĝis kanceliero; li fervore servis Lian Kardinalan Moŝton en lia malamo al la reĝino patrino kaj en lia venĝo al Anno Aŭstria, li stimulis la juĝistojn en la afero de Chalais; fine ĝuante plenan konfidon de l’kardinalo, konfidon tiel prave akiritan, li ricevis la delikatan komision kaj por plenumi ĝin li venis al la reĝino.

Anno Aŭstria staris ankoraŭ, kiam li eniris, sed rimarkinte lin, tuj eksidis, donis signon al la aliaj reokupi la seĝetojn kaj kusenojn kaj demandis per fiera tono:

– Kion vi deziras, sinjoro, kaj kia estas la celo de via vizito?

– En la nomo de l’reĝo, kun tuta respekto al Via Reĝina Moŝto, mi venas por traserĉi viajn paperojn.

– Traserĉi miajn paperojn? miajn? Tio estas malnobla ago!

– Volu pardoni min, sed en ĉi tiu afero mi estas nur instrumento, kiun uzas la reĝo. Li ja estis tie ĉi antaŭ momento kaj petis vin prepariĝi al ĉi tiu vizito.

– Traserĉu do, sinjoro; mi estas krimulino, ŝajnas:

Estefana, donu la ŝlosilojn de miaj tabloj kaj tirkestoj.

La kanceliero traserĉis la meblojn nur por formalaĵo, ĉar li bone sciis, ke ne tie la reĝino kaŝis la gravan leteron, skribitan en ĉi tiu tago.

Kiam la kanceliero jam dudek fojojn malfermis kaj fermis la tirkestojn, li fine devis, malgraŭ facile komprenebla ŝanceliĝo, plenumi la plej gravan taskon, traserĉi la reĝinon mem. La kanceliero do embarasite proksimi ĝis al la reĝino kaj diris per malcerta voĉo:

– Nun restis la ĉefa afero.

– Kia? – demandis la reĝino, kiu ne komprenis aŭ, pli ĝuste, ne volis kompreni.

– Lia Reĝa Moŝto estas certa, ke letero estis skribita de vi hodiaŭ; li scias, ke ĝi ne estis sendita laŭ la adreso.

La letero estas nek en la skribtablo nek aliloke, kaj tamen ĉi tiu letero devas ie esti.

– Ĉu vi kuraĝus levi la manon kontraŭ via reĝino? – diris Anno Aŭstria fiere ekstarante kaj fiksante sur la kanceliero minacan rigardon.

– Sinjorino, mi estas fidela servanto de l’reĝo kaj mi faros ĉion, kion li ordonos.

– La spionoj de l’kardinalo bone plenumis sian devon.

Jes, mi skribis hodiaŭ leteron, kiu ne estis forsendita. La letero estas ĉi tie, – la reĝino levis sian belan manon al la korsaĵo.

– Donu do al mi, sinjorino la leteron – diris la kanceliero.

– Mi donos ĝin nur al la reĝo.

– Sinjorino, se la reĝo dezirus, ke la letero estu donita al li, li mem postulus ĝin. Sed li al mi ordonis ĉi tion, mi ripetas, kaj se vi ne redonos ĝin…

– Tiam?

– Li ordonis, ke mi ĝin prenu.

– Kion vi diras?

– Ke la ordonoj, donitaj al mi, estas vastaj, kaj ke mi estas rajtigita serĉi la leteron eĉ sur la persono de Via Reĝina Moŝto mem.

– Kia malnoblaĵo! – ekkriis la reĝino.

– Volu do faciligi mian taskon.

– Ĉi tiu ago estas malhonesta superforto, ĉu vi komprenas, sinjoro?

– La reĝo ordonas, sinjorino, pardonu min.

– Mi tion ne toleros; ne, prefere morti – ekkriis la reĝino, en kiu ekbolis la imperia hispana kaj aŭstria sango.

La kanceliero respekte riverencis la reĝinon kaj kun videbla intenco plenumi senŝanceliĝe la komision, proksimi ĝis kun mieno de ekzekutista servisto al Anno Aŭstria, el kies okuloj ekŝprucis larmoj de l’kolerego.

La reĝino, ni jam tion diris, estis tre belega. La komisio do de l’kanceliero estis tre delikata, sed la reĝo, treege ĵaluzanta Buckingam’on, ne ĵaluzis plu iun ajn.

Sendube la kanceliero Séguier serĉis en tiu momento per la okuloj la faman sonorilon; sed ne trovante ĝin, li vole nevole etendis la manon al la loko, kie laŭ la vortoj de l’reĝino estis la letero.

Anno Aŭstria faris unu paŝon posten tiel pala, kvazaŭ ŝi estus mortonta; por ne fali ŝi apogis sin per la maldekstra mano al tablo, kiu staris post ŝi, kaj per la dekstra ŝi eltiris la leteron, kiu estis kaŝita sur ŝia brusto, kaj etendis ĝin al la kanceliestro.

– Jen estas la letero – diris la reĝino per interrompata kaj tremanta voĉo, – prenu ĝin kaj liberigu min de via abomena persono.

A. Dumas


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.