La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI BREMSIS SUFIĈE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 26

Karal alvenis senbrue. La kvar viroj estis tiel absorbitaj de sia diskuto ke ili ne aŭdis lin. Ili sidis ĉe liberaera kafejo kun bela vidaĵo al Tjazo kaj la montoj. La lokaj policistoj antaŭe konigis al Jano la kutimon de tiu kvaropo unufoje semajne kuntrinki tie aperitivon, kaj li decidis profiti de la okazo. Li silente sidiĝis sur seĝon malantaŭ ili, kaj streĉe aŭskultis.

“Mi preferas tion”, tenoris Rijoka. “Kiam vi komencis konfesi en mia ĉaledo, mi vere ektimis. Mi ĉiam rigardis danĝera vian guston por krimromanoj. Kaj tamen mi ne kapablus vidi krimulon en vi.”

Ili momente silentis. Karal rimarkis ke ili rondpasigas fotojn.

“Ĉi tiu stas bonega!” diris unu. “Rigardu, Cezaro, vi nepre devos meti ĝin.”

“Bonega, efektive”, respondis naza voĉo. “Jes. Mi metos ĝin en mian libron.”

“Kion vi opinias?” demandis etulo, kiu, kun tre nervaj gestoj, tiris el sia teko la fotojn kiuj rondiris. “Ĉu vi vendos pli da ekzempleroj se la afero estos solvita, aŭ se ĝi restos neklarigebla?”

“Mi min demandas”, respondis la nazvoĉulo. “Unuflanke, estas io frustra en sensolva mistero; aliflanke, mistero sensolva estas pli mistera. Mi min demandas ĉu mi ne preferas ĝin nesolvita.”

“Ĉiaokaze, ne dependos de vi, sed de la polica kapablo”, diris Rijoka. “Kaj ĉi-foje ĝi ne montras sin tre lerta. Ŝajnas al mi ke ĝi paraliziĝas en plekto el kontraŭdiroj kiel muŝo en araneaĵ’.” Kaj li ekridegis sian sonoran ridon.

Karal opiniis la momenton oportuna. Li ekstaris senbrue kaj alproksimiĝis al la tablo.

“Sinjoroj, jen precize ano de la polico ĝojus diskuti kun vi. Ĉu vi permesas?” li diris amikiĝeme.

La kvaropon videble surprizis tiu subita alveno, sed ne longe. Jam la spicisto premis la manon de Karal, dirante:

“Ni jam renkontiĝis ĉe mi. S-ro... Pardonu, mi forgesis vian nomon.”

“Karal. Jano Karal. Kiel vi fartas?”

“Bone, dankon. Permesu ke mi prezentu la plej petolajn bubojn el la grupo kiun mi tiufoje priskribis al vi. Cezaro Birman, libristo.”

La nazvoĉulo manpremis. Li estis mezgranda, kun ronda vizaĝo en kiu okulvitroj kvazaŭ okupis ĉefpozicion.

“Julio Safir, drogisto.”

Rea manpremo, ĉifoje al granda forta dikulo, ruĝvizaĝa, kiu ŝajnis sub konstanta premo de seneliraj fortoj.

“Mateo Sanktajana, fotisto.”

Ĉi tiu estis eta nervulo kun frunto tre sulka. Iel, li pensigis Janon pri koboldo.

“Mi ne volas esti maldiskreta, ” mensogis Karal, kiam ĉiuj ree sidis, “sed vi prezentis s-ron Birman kiel libriston. Ĉu librovendiston aŭ libroverkiston? Mi alvenante nevole aŭdis frazon kiu starigis dubon en mi.”

“Vi tute ne maldiskretas”, respondis Cezaro Birman. “Mi estas triobla, speco de Sankta Triunuo...” – Rijoka ekridis – “profesie librovendisto, ŝatokupe librovoranto, fantazie libroverkisto.”

“Kaj kiajn librojn vi ŝatus verki?”

La ronda vizaĝo ridete montris parte oran dentaron.

“Librojn pri krimo. Tial min ĵus tiklis premi la manon de aŭtenta policano.”

“Krimlibrojn, vere? Ĉu romanojn?”

“Jes, romanojn. Sed ankaŭ historie verajn rakontojn. Mi trovas krimologion fako ege interesa.”

“Li planas verki serion, ” diris la eta fotisto, “kiu nomiĝus: ‘Krima Kroniko de Sanktavalo’, pri la krimoj kiuj okazis kaj okazas niaregione.”

“Estas por fortimigi la turistojn”, Rijoka klarigis, kaj lia ridego komunikiĝis al ĉiuj ĉeestantoj. “La Sankta Valo de Tjazo multe tro famas per sia dolĉa vivo kaj la plaĉa amika sinteno de la loĝantaro. Tial turistoj venas pli kaj pli, kaj ni ne plu sentas nin hejme. Se Cezar’ publikigos kronikon pri la krimoj, la turistoj timos kaj restos for. Ili komprenos ke nia famo stas tute simple mita.”

“La domaĝa afero pri Cezar’, se vi volas sinceran opinion, ” diris Julio Safir, “estas ke se mankos krimoj, li mem intencas efektivigi kelkajn, por plenigi sian kronikon. Kaj kun sia tordita-plektita menso, li kapablus elpensi sistemojn tiel makiavelajn ke neniu ilin iam ajn malimplikos.”

Karal sin demandis ĉu tiu diro ne kreos embarason, sed Rijoka ne lasis al ĝeno la tempon enŝoviĝi: li eksplodis per rido komunikiĝema, kaj amike frapis al la drogisto sur la dorson, ride ripetante:

“Certe, certe. Hahahaha! Ej, Cezar’, pafe-trafe, ĉu ne? Hahahaha! Certe, certe, certe, certe.”

“Nu, ” diris Karal, “se la nomo Cezaro Birman okulumos al mi de sur libro montrofenestra, mi nepre aĉetos la verkon. Vi ne imagus, ” li okulumis, “kiom la sanktavalaj krimoj min interesas!”

Rijoka ree ridis. Ŝajnis ke kiam li atingis la finon de rid-ondo, nova ondo leviĝis el la profundoj, kiel ondoj sekvas unu la alian borden el la vasto oceana.

“Sed vi ne vidos mian nomon”, la libristo respondis kun petola brilo en la okulvitroj. “Mi uzas pseŭdonomon.”

“Ĉu vere, kial?”

“Modesteco, verŝajne”, diris Rijoka, kiu eligis novan ŝprucon de neestrebla gajeco.

“Li timas ke la klientoj ĉesos viziti lian librejon se ili scios ke tiuj fuŝaj mismoralaj rakontoj idas de li”, ŝerce klarigis la eta fotisto.

“Sed”, plu petolis Julio Safir, la ruĝvizaĝa drogisto, “lia ruzo ne efikos. Li ankoraŭ ne eldonis la unuan libron el sia fuŝkroniko, kaj jam la tuta urbo scias ke ‘Johán Valano’ estas li.”

“Diskreton, sinjoroj, diskreton!” Cezaro Birman amuziĝe petegis. “Ĉu eĉ amikoj ne kapablas teni sekreton? Se vi daŭrigos, mi publikigos La Kriman Kronikon de Sanktavalo  sub alia pseŭdonomo, kaj neniu rekonos min.”

Dum ili ŝerce rivalis, videble laŭ profundradika kutimo de la opo, la rigardo de Karal trafis la fotojn.

“Ĉu ilustraĵoj por via venonta verko?” li demandis la libriston.

“Ĝuste, sinjoro. Rigardu. Ilin faris nia talenta Sanktajana. Ĉu ne mirinde? Ĉu vi iam ajn vidis tian belan portreton de Tereza Jendrik?”

Jano kontemplis la foton. Ĝi efektive estis admirinda. Belega foto de belega virino kun nevasta, iom zorga frunto, vizaĝo kadrita de plej plaĉa hararo, bruna kaj onda.

“Mateo vere talentas”, diris Julio Safir. “Li sukcesas reliefigi la ĉefajn karakterizojn de tipa esprimo, tamen montrante la personon sub plej bela aspekto. Rigardu ĉi tie: tiun iom turmentan, kulposentan esprimon Tereza Jendrik ofte havis. Sed li ankaŭ sukcesis kapti ŝian nekontraŭstaran, konfliktofuĝan sintenon. Oni sentas, ĉu ne?, ke ŝi ĉiam diras jes.”

Efektive, tiujn du tendencojn oni perceptis el la foto. Karal ĝojis vidi la bildon. Li jam vidis foton de la forpasinta riĉulino – unu troviĝis en la dosiero kunmetita de la loka polico – sed ĝi ne akcentis ŝian personecon kiel tiu ĉi.

Li rigardis la tutan serion. Kelkaj fotoj montris la arkitekton, bone substrekantaj ties batalemon kaj harditecon, ties guston al potenco. Sur alia vidiĝis la du paroj Jendrik, kaj okulfrapis la kontrasto inter la du fratoj kaj la du edzinoj. Mildaj aperis Jankarlo kaj Tereza, duraj Dora kaj Aleksandro.

“Nu, stas tempo foriri”, Julio Safir diris rigardante la muran horloĝon, kaj li stariĝis.

“Mi iras kun vi”, eĥis Rijoka.

Karal rigardis Cezaron Birman. Ĉi tiu iom hezitis. Ŝajnis ke li deziras babili kun la detektivo, sed tion samtempe timas.

“Ho jes, jam malfrue fariĝas”, rimarkis la nerva Sanktajana, remetante la fotojn en sian nigran tekon.

“Mi ŝatus iom paroli kun vi, ” diris Karal al la libristo, “ĉu ĝenas se ni restos iom pli ĉi tie? Tiu ĉi loko estas vere agrabla.”

“Konsentite”, jesis Birman, dum la aliaj adiaŭis kaj foriris. Li aspektis senpezigita.

“Parolu al mi pri tiu ebleco mortigi iun per aŭtoakcidento sur la vojo al Monto Baruna. Eble la reala murdisto havis la saman ideon.”

“Se mi planus murdi iun, ” Cezaro Birman diris serioze, “mi ne rakontus la aferon al grandaĝulino meze de plenplena restoraci’.”

“Mi ne diris ke vi planis iun murdi, ” Karal emfazis, “sed mi ŝatus koni la eblecojn pri kiuj vi pensis. Kiel vi havis la ideon?”

“Veturante al Monto Baruna. Estas tiu loko kie rubo el defalo nun kovras preskaŭ komplete tutan porcion el la vojo, ĝuste ĉe harpingla ĝirej’. Mi devis retroiri, reiri antaŭen, retroiri, reiri antaŭen, trifoje tiel manovri por povi preteriri tiun rubon. Poste estas tiu forta deklivo malsupren. Nu, mi pensis – mi intencis meti tion en krimromanon kiun mi volis verki, sed nun ĉiuj dirus ke mi kopiis la realon – ke se ĉe ĉiu retroiro io iom pli fuŝiĝus en la motoro, eble oni povus uzi poste la forton de tiu deklivo por kaŭzi akcidenton.”

“Iom malpreciza, via sistemo, ĉu ne?”

“Efektive. Ĝuste tio estas mia manko. Mi ne estas teknikisto. Estis nur ideo kiun mi eĉ ne havis tempon prilabori.”

“Ĉu vi parolis pri via ideo al iu krom la maljuna fraŭlino?”

“Ne. Al neniu. Mi eĉ dubas ĉu oni povas tiri ion praktikan el ĝi. Jen mia kompatiga sorto: ideoj svarmas miakape, sed mi ne havas praktikan rigardon al la aferoj, kaj ili ĉiam montriĝas fakte neuzeblaj.”

“Vi, kiu kutimas rezoni pri krim-aferoj, kion vi opinias pri la morto de la Jendrik-paro?”

“Ej, ĝi ofendas mian trovemon. Mi eĉ provis rezoni pri ĝi jenmetode: mi supozu ke tiuj estus la faktoj por krimromano kiun mi verkus, kiel mi solvus la problemon? Sed mi ne vidas. Pro malespero mi eĉ provis imagi ke estas mi la kulpulo. Komence ne iris malbone. Mi trovis motivon: senigi Valmuon je tiu urbokripliganto; mi trovis armilon: meĥanikan intencan difektadon; mi trovis manieron: subaĉeti la albanon por ke li elpensu solvon al la teknika problemo (tiu rimedo estas des pli sekura ĉar la loĝantoj pensas kliŝe pri la albanoj kaj ilia fama honorkodo: ju pli oni diros “tio ne kongruas kun la agmaniero de la albanoj”, des malpli oni min suspektos); mi trovis okazon: mia albana kunkulpulo havis tri horojn por apliki sian teknikan solvon...”

La libristo subite paŭzis.

“Mi vin admiras”, diris Jano. “Via kazo estas preskaŭ perfekta. Kio mankas al ĝi?”

“Pruvo. Sen pruvo miaj teorioj disfalas en la ruinon de nereala cerbumaĵo.”

“Kial ne pruvi per konfeso?” Karal akre demandis.

Li havis la impreson ke ili streĉe ludas ludon dunivelan, en kiu neniam scieblis ĉu oni komedias aŭ parolas pri veraĵoj, ludon des pli seriozan ĉar, por unu ludanto, ties vetaĵo estus dumviva mallibero.

“Konfeso? Jes. Mi eĉ pensis pri tio. Sed ĝi ne estus vere konvinka. Finfine, mia motivo ne estas sufiĉe serioza. Neniu iam ajn kredos ke bubo el Vinstrato iris ĝis murdo por savi malnovajn murojn, eĉ se varme amataj. La projekton de Jendrik oni povas kontraŭstari per tiom da pacaj rimedoj! Ni ankoraŭ ne aranĝis manifestacion, ekzemple. Murdo neniam praviĝus, sed ĉefe ĉi-stadie ĝi ŝajnus nekredebla fantaziaĵo.”

“Nu, precize ĉar ĝi estas nekredebla ĝi povus sukcesi kaj resti nepunita, ĉu ne?”

“Ĉu vere? Sed estas aliaj malfacilaĵoj. Se Jendrik, repreninte la aŭton, decidus iri alidirekten, la tuta plano ruiniĝus. Ke la motoro misfunkciu post kelkaj retroiroj estas interesa ideo, sed praktike sengarantia, kaj sekve neuzebla. Kaj finfine la albano restus problemo. Neniu kredus ke mi sukcesis subaĉeti lin. Iun alian, eble, sed ne tiun bravan Halim.”

“Kion do vi proponus?”

“Finfine mi min demandas ĉu romantika am-afero ne estus pli verŝajna. Ekzemple ke s-ino Jendrik, deprimita, decidis morti sed samtempe, venĝocele pro iu ama trompo, tiri ankaŭ la edzon almorte. Se ŝi pikis lin per venena pinglo dum...”

La ŝatanto de detektivromanoj aperis ekzaltita, kvazaŭ lin fascinus la propra hipotezo. Ĉu ĉi-lasta eris en la subtila ludo? Sed Karal forviŝis la venensupozon preskaŭ kolere.

“Kial ŝi farus tion dumveture?” li diris senpacience. “Estus pli simple en la propra hejmo.”

“Sinjoro policano, ” Birman ŝerce riproĉis kun troiga, teatra esprimo, “vi ĉiun revon krevigas. Ĉu vi ne postulas pli da racio ol troviĝas en la karnaj homoj? Tamen sendube vi pravas. Estas malesperige. Neniam mi trafas kontentigan solvon.”

Li ekstaris subite.

“Tio naŭzas min”, li diris, kun videbla ironio sub kiu io pli serioza diveniĝis. “Mi foriras.” Kaj salutinte li malaperis, lasante Janon ŝancelita, kvazaŭ post neatendita pugnobato. La detektivo havis la saman impreson kiel post la konversacio kun Halim, ke ne eblas difini ĉu temas pri ekstreme lerta ruzulo-komedianto, aŭ pri simpla bubanimo, purkora kaj naiva.

“Strange”, li prononcis, rigardante fikse antaŭ sin. Sur la vakua ekrano de lia menso obsede stampiĝis la portreta vizaĝo de Tereza Jendrik.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.