La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI BREMSIS SUFIĈE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 8

“Ĝoja...”

Apenaŭ prononcinte la nomon de sia edzino, la detektivo silentis. Ili sidis ĉetable, kun eta taso da kafo antaŭ si. Ĝoja foliumis receptolibron kun koncentriĝa esprimo.

“Mi revenas Valĉefan speciale por diskuti kun vi miajn enketproblemojn, kaj vi eĉ ne aŭskultas min”, li diris duongrumble duonŝerce.

Ĝoja plu foliumis, legetis, foliumis.

La policano eligis pezan ĝemspiron.

“Ĉu vi parolis al mi?” demandis Ĝoja ridete turnante la kapon al la edzo kaj fiksante sur lin okulojn de purkonscienca bebo.

“Jes”, li respondis iom pli dure ol li konscie deziris. “Mi revenis hejmen por konsulti psikologinon elstaran per sia sperto vasta – kvankam ne oficiala – pri krim-aferoj, kaj ŝi preferas perdiĝi en libraĉon kiu... kiu...”

“Ho, pardonu, kara”, ŝi petis. “Mi lasis min distri de dommastrinaj problemoj anstataŭ dediĉi mian tutan brilan cerbon al via ĉagreneto.” Ŝia voĉo petole patrinis.

“Fakte, Ĝoja, mi ne tre emas ŝerci nun. Stefano min maltrankviligas.”

“Stefano?” Ĝoja abrupte serioziĝis. Ŝi havis fortan korinklinon al la nevo, kaj la tono de Jano efikis sobrige.

“Nenio grava, certe. Sed ni tiel kutimis vidi lin komiki, ke kompleta foresto de sprito en li aperas nenormala.”

“Al kio vi alskribas tiun ŝanĝon?”

“La morto de Jendrik lin zorgigas. Li troviĝas en strategia loko en tiu garaĝo, kaj vundas lin la konstato ke li pri la krimo nenion komprenas. Plie, li estis tie por informiĝi precize pri Jendrik kaj ties malamikoj, kaj pensis pri sia rolo tre serioze, kvazaŭ li havis antaŭscion pri krimprovo kaj devis ĝin malhelpi. Laŭ sia sento, li fiaskis en sia komisio.”

“Kompatinda li! Mi tamen ne dubas ke li faris ĉion eblan. Junuloj ĉiam volas pli ol estas eble. Nu, rerakontu al mi la aferon.”

Jano duafoje revuis la tutan faktaron. Ĝoja aŭskultis atente, sen eĉ okulumo al la receptolibro kuŝanta antaŭ ŝi.

“Se oni rigore konsideras la faktojn, ” li finis sian prezenton, “unu konkludo trudiĝas: povis kulpi nur la albano. Verŝajne li trovis sistemon por misfunkciigi la bremsojn post difinita tempospaco. Nur al li estis oportune. Li estis sola tutajn tri horojn en la garaĝo, kaj tre lertas pri meĥaniko.”

“Se nur li povis, nur li kulpas”, Ĝoja eldiris sentence. “Kial nek vi nek Stefano akceptas la propran konkludon?”

“Be!” prononcis Jano, ŝultroleve esprimante sian nekontenton. Kaj post paŭzo li aldonis:

“Li ne impresas krimule. Mi scias ke estas stulte tion diri. Se krimuloj aspektus krimule, ni ne perdus tiom da tempo kurante post ili tra nebulo. Kaj tamen...”

“Tamen?”

“Tamen lia tuta sinteno tro disradias sincerecon kaj senpekecon. Mi ne kapablas kredi lin kulpa.”

“Sed ĉu oni povas juĝi anon de alia popolo laŭ niaj kriterioj? Eble lia konscienco estas pura, ĉar laŭ sia konceptado li devis  mortigi la arkitekton kaj devas  nun silenti pri ĝi. Se li opinias ke li agis juste, lia sen-ombra sinteno perfekte klariĝas.”

“Ĉu vere?” dubis Jano, sed la rezono de Ĝoja tamen trafis lin pensige. Li devos pli scii pri la albana estmaniero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.