La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI BREMSIS SUFIĈE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 24

Karal estis en Valĉefa, kie li devis prezenti ateston ĉe tribunalo. Kiam la dudek ReVaanoj desupris ĝis Valmu kaj ties policejo por liveri sian kaptaĵon, sennecese kolbase ligitan, deĵoris la juna atleta policisto kun la haŭto freŝa kaj roza.

Li aŭdis la raporton de dudek ekscititoj, kaj kvankam ĉies atestoj akordis, kio estas maloftaĵo en policaj esploroj, ne estis facile ĉion bonorde noti, ĉar la dudek voĉoj prezentis samtempe ĉiaspecajn diversajn detalojn pri la skandalaĵo.

“Do, vi estos arestita pro neleĝe engliti senpermese en privatan loĝejon”, la policisto diris al Stefano, uzante la dialektan kutimon infinitivi post ia ajn prepozicio. Li daŭrigis:

“Vi pasigos unu karceran nokton ĉi tie, kaj morgaŭ la juĝisto decidos. Sinjoroj kaj estimata fraŭlino, bonvolu lasi nin solaj. Mi bone gardos lin.”

Ili eliris kun la brua komentado de homoj kiuj ĵus ĉeestis nekredeblan eventon.

“Kiel vi nomiĝas?” la policisto demandis kiam silento regis denove.

“Stefano Farnadzo”, diris la junulo, dum la policisto prenis formularon.

“Stefano Farnadzo? Ĉu vere? Nu, tio estas interesa”, li elparolis rigardante la knabon kun akra atento.

Kaj li ĉerpis el tirkesto beltitolan slipon samnoman.

*

Ĝoja Karal ploris. Ili sidis sur la salona sofo.

La detektivo polmis ŝian ŝultron, premis ŝin al si, kaj faris lulan movetadon.

“Nu, nu”, li diris per plej tenera voĉo. “Kial mia Ĝoja malĝojas?”

“Estis plena fiasko, plena stulta fiasko”, ŝi singultis.

Ŝi viŝis al si la okulojn. Iom post iom la ekvilibro revenis.

“Mi frenezas doni al malsukceso tiom da graveco”, ŝi diris mallaŭte, kaj ŝia voĉo refirmiĝis tute dum ŝi plue dialektis:

“Finfine, fiaski estas parto de la viv’, ĉu ne? Kial prie malsaĝi?”

“Jen. Bone. Jen mi retrovas mian veran Ĝojan”, la policano diris. “Rakontu do.”

“Nenio speciala rakontindas. Mi iris al la restoraci’ de Karleto. Li havigis al ni tablon apud la Fortaroko-paro. Mi diras “ni” ĉar mi iris kun mia frato Rikardo; virino sola en tia restoracio ja tro altirus atenton.”

“Nu, kio fuŝiĝis?”

“Rikardo parolis tre laŭte. Mi antaŭe avertis lin, sed li forgesis. Delonge ni ne vidis unu la alian. Li havis tiom por rakonti! Li ĵus revenis el longa vojaĝo. Mi preskaŭ forgesis pri mia komisio. La restoracio estis agrabla, la manĝo bongusta, la vino fajna... Mi tamen re-kaj-re petis lin mallaŭti kaj ne tro paroli, ke ni povu aŭskulti la ge-Fortarokojn. Sed tiuj susuris inter si tiel diskrete ke eĉ unu “la” mi ne aŭdis.”

“Ba! Ne gravas. Prezentiĝos alia okazo. Eble eĉ ili diris nenion interesan por ni. Kian mienon ili havis?”

“Feliĉan, radian. Ambaŭ. Eĉ tiu malbela perfidaspekta estro perdis iom el sia falseco dank’ al la feliĉa esprimo.”

“Ĉu ili manĝis karajn delikataĵojn?”

“Jes, kaj ĉampanon ili trinkis! Ili certe festis ion.”

“Interese. Vidu, vi ne perdis la tempon, tiuj indikoj estas tre valoraj por mi. Nu, nun ni forgesu pri la devo. Ankaŭ mi ŝatus festeni. Kion vi proponas menue hodiaŭ?”

Kaj li akompanis ŝin kuirejen.

*

En la valĉefa ĉefpolicejo, kie Karal volis raporti al leŭtenanto Remon pri la lastaj okazaĵoj, du surprizoj lin atendis. Unu estis la informo ke Stefano estas arestita.

“Tre ĝene, treege ĝene por vi kaj por mi”, basvoĉis la leŭtenanto. “Konfidis mi  malsaĝe al Stefano komision, kaj vidu kien tio kondukas. Admonu lin, donu al li bonan lavon, ke li neniam plu plonĝu eksterleĝen, aŭ mi simple devos malpermesi vin uzadi liajn servojn. Li ĝenerale havas sanan prudenton. Kiel diable li ŝovis sin en tiun malplaĉaĵon?”

Karal akceptis la baton stoike, sed estis konsternita. Li taksis la nevon pli fidinda.

La dua surprizo estis magnetofona bendo, akompanata de letereto kiu tekstis:

Kara Jano!

Mia kuzino Ĝoja parolis al mi pri la graveco scii kio diriĝos ĉe la tablo Fortaroka. Mi rezervis al ili tablon, kiel ili petis, kaj la afero estis facile aranĝebla. Mia granda filo, kiu estas fervorulo, kiel pri elektroniko, tiel ankaŭ pri spionromanoj, aranĝis nevideblan mikrofonon, kaj ilia tuta babilado estas surbendigita. Mi ĝojas pri tio, ĉar mi dubas ĉu oni povis aŭdi ion el la apuda tablo.

Kisojn al la tuta familí,

Karleto

*

Karal kaj Remon streĉis la atenton kiam la bendo komencis disvolviĝi. Bedaŭrinde, ofte aŭdiĝis pli da oreltordaj bruoj ol da konversacio. Ĉiufoje kiam iu movis pladon, la bruo, laŭtigata, dolorige sonis el la bendo. Tamen oni sufiĉe bone komprenis la interparolon.

Dum tri kvaronhoroj ĝi temis nur pri vojaĝplanoj, manĝoplezuro kaj la amaj aventuroj de la mastro de l’ Fiŝo Vostumanta.

Tamen, post komento pri la plaĉa etoso kreata de ĉampano, aŭdiĝis jena opini-interŝanĝo:

“Kiaj feliĉuloj ni estas, se ĉion konsideri!” diris la vira voĉo.

“Nekredeble!” la virina konsentis. “Mi apenaŭ sukcesas kredi ke ĝi estas vera.”

“Ĉu vi opinias ke iu kontraŭbatalos la testamenton?”

“Kiu? Ni ne havas rivalojn. La testamento estas leĝa. Ŝi ne diris ke ŝi heredigas la filinon. Ŝi diris ‘s-inon Vilman Fortarokon’, ne donante motivon. Ŝi rajtas lasi sian riĉon al iu ajn, ĉu ne?”

“Sed se la polico malkovras pri via molventra detektivo...?”

“Nu, estis lia eraro, ne nia. Ni ne estas supozataj scii. Li informis nin kaj ni kunaranĝis la aferon, sed li ĉiam diris: ‘oficiale, vi scias nenion; se io ajn okazus, neu’. Se, kiam s-ino Jendrik petis lin serĉi filinon, li indikis ion falsan, ne estas nia kulpo.”

Intervenis silenta paŭzo, dum kiu aŭdiĝis nur la bruo de la manĝiloj ĉe la murmura fono de alitablaj konversacioj.

“Tamen estas nekredeble ke okazis tiu akcidento”, la viro rekomencis.

“Jes. Mi ne povas ĝin kompreni. Se iu volus favori nin, li tiel agus. Kelkfoje mi min demandas ĉu ĉielaj estaĵoj ne enmiksiĝas en la homajn aferojn, tiel mirakla la afero ŝajnas.”

“Mi dubas ke ĉielaj estaĵoj agus tiasence. Kvankam eble estas erare atribui al ili pli da moralo ol al ni. Sed vera miraklo ĝi estas, efektive. Ni esperis profiti el la trompo de s-ino Jendrik, sed ne tamen per tia tuja heredaĵo. Ĝis tio mi neniam fantaziis. Ĉu vi?”

“Mi fantaziis, jes. Sed kutime pensis nur: dum deko da jaroj ni ricevos de ŝi monajn aŭ aliajn donacojn, kaj tiam ŝi testamentos sian havaĵon al mi kaj ŝi mortos, kaj mi estos riĉa.”

“Kaj ni estos riĉaj, vi volas diri.”

Ŝi eligis etan ridon.

“Kiu scias?” ŝi diris. “Se vi ne plu plaĉos al mi...” Kaj ŝi ridis plu.

“Ne faru tian vinagran mienon”, ŝi reparolis. “Mi nur ŝercis. Jen trinku! Je via sano!”

Glasoj tintis.

“Kaj ĉefe je la sano de la krimulo kiu faris tiel belan laboron por ni”, sonis la vira voĉo.

Poste venis parazita bruo kiu ĝenis la aŭdadon. El la malfacile aŭdebla parto kompreniĝis ke ili faras diversajn hipotezojn pri la krimo. Kiam la bendo refariĝis klara, Jobo Fortaroko estis diranta:

“... komplete mistera. Mi ne povas kredi ke estas Halim. Kaj mi ĵuras ke la aŭto funkciis perfekte kiam mi ĝin provis. Kaj la tri diras ke neniu tuŝis ĝin. Mi fine pli kaj pli kredas al mia unua hipotezo. Estas akcidento: lia kruro paraliziĝis aŭ io simila. Kiel nekropsio povus sciigi pri tia afero kiam korpo komplete brulis?”

“Kaj tiu Stefano? Li ne estas de longe ĉe vi. Eble li faris ion. Mi kelkfoje trovas lin strange scivola.”

“Sed kial li farus ĝin? La samo validas pri Petro. Ili havas neniun intereson en tiu murdo. Ne, certe estis pura hazarda ekmalsano...”

Poste ili transiris al alia temo, kaj la bendo haltis.

La du policanoj rigardis unu la alian, dum longa senbrua minuto.

“Kion vi opinias?” Remon fine demandis.

“Valora dokumento. Ni nun havas kvazaŭpruvon, ĉu ne?, ke la plej-profitantoj ne planis la aferon. Mia enketo per tio ne faciliĝas. Sed estas almenaŭ agrable homojn definitive forigi el la suspekto.”

Remon kapjesis silente, kun profundpensa aspekto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.