La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI BREMSIS SUFIĈE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 14

Malfermis la pordon juna nigrahara servistino.

“Ĉu mi povus paroli kun s-ino Jendrik?” demandis Karal. Post minuteto, la servistino revenis por inviti Janon sekvi ŝin. Li eniris vastan salonon plaĉe aranĝitan.

“Kiel mi povas utili al vi, kara?” demandis malalta, iom raŭka voĉo.

Refoje la detektivo konsciiĝis pri neĝusta antaŭbildo. Li iel atendis vidi elegantan burĝinon eble iom embarasitan de la ideo fronti al polica enketisto. Fakte li trovis kontraŭ si ne tre grandan virinon kun cigaredo ĉelipe, haroj malnature blondaj, kaj io vulgara en la maniero duonsidi sur brako de apogseĝo. La vorto “kara” direktita al nekonato kaj la skrapa voĉo, preskaŭ vireca, kronis la impreson pri neburĝeco.

Li restis stare, ĉar ŝi ne petis lin sidi, kaj polica regulo rekomendas tre atenti la etiketon. Sed li tion ne ŝatis.

“Mi dezirus babili kun vi kadre de la enketo...” li komencis, perceptante en si ĝenon ne tre kompreneblan, ĉar li kutime sentis sin komforte en plej strangaj situacioj.

“Jes, jes, klare”, ŝi kapjesis. “Ĉu vi volas viskion?”

“Ne, dankon”, li respondis. “Mi ne rajtas drinki dum mi plenumas oficialan funkcion.”

Ŝi ekridis.

“Hm! Rigida, serioza, severa! Bubeto, mi admiras vin. Mi ĉiam sentas egan respekton al iu kiu observas regulojn niaepoke.” Ŝi ridegis.

“Do, se vi permesos...” Karal provis komenci.

“Permesi mi ĉiam ĝojas”, ŝi plu ridis. “Mi eĉ permesas al vi rompi la kontraŭdrinkan regulon. Similan regulon ne havas mi, sed mi starigas ĝin nun kaj tuj, por la plezuro ĝin malobservi.” Ŝi alprenis moke solenan tonon por deklari: “Estas malpermesite trinki alkoholaĵon ĉi tie”, kaj, leviĝante kun ironia esprimo ŝi aldonis: “Kaj nun, ek al la rompo! De la regulo, kara, de la regulo. Ne de la botelo!”

Ŝi prenis el ŝranketo botelon kaj provizis glason per impresa dozo da viskio, dum sonis ŝia gorĝa, ne vere natura rido. Ŝi tiam rigardis la detektivon de piede kapen kaj refoje eksplodis per rido.

“Hej, belulo! Ĉu vi restos stare la tutan tempon? Ĉu mian permeson vi atendas? Admirinde! Kara, kara! Vi vere estas aminda bubeto!”

Karal decidis eksidi. Tiu virino impresis lin strange. Unuflanke, ŝi lin korpe allogis, aliflanke ŝia tro familiara sinteno kaj ŝia emo lin konstante moki al li tute ne plaĉis.

“Sinjorino...” li trian fojon komencis.

“Dora, diru al mi ‘Dora’, bela brunharul’. ‘Sinjorino’ sonas tiel severa!” Ŝi ridis plu.

“Mi diros kiel al mi plaĉos. Kaj pli plaĉas ‘sinjorino’ nun”, li diris tute firme. Li daŭrigis:

“Sinjorino, vi eble trovas la aferon amuza, sed multaj parolas pri tragedio. Ĉu lasas vin indiferenta la fakto ke viaj gebofratoj brule mortis?”

“Ne, tute ne, tio tremigas min”, ŝi diris mallaŭte. Percepteblis ŝanĝiĝo en ŝi. “Devis esti terura vivofino!”

“Kion vi opiniis pri Aleksandro Jendrik?”

“Mi lin admiris. Li estis viro. Pli ol Jankarlo. Jankarlo estas larĝkora idealisto, Aleks ne.”

“Ĉu por vi larĝkoreco ne estas vira?”

“Efektive ne. Mi ĉiam trovas ke en Jankarlo estas io patrina. Li zorge patrinas pri siaj karaj malnovaj domoj, pri siaj karaj ekspluatatoj. Por mi vireco enhavas kruelecon. Kruela Aleksandro estis.”

Jano komprenis ŝian ĵusan ŝanĝiĝon. Dum li staris tie obeante etiketajn aŭ regularajn principojn, ŝi malestimis lin. Tuj kiam li asertis sian aŭtoritatecon, ŝi taksis lin vira.

Tiu penso lin tiklis flate, kaj li subite ĵetis al ŝi alispecan rigardon. La vulgara esprimo fakte ne forŝtelis la harmonian allogon de vizaĝo beltrajte ĉizita. Ŝi estis bela. La ne tre altkreska korpo estis perfekte proporcia. Li okule karesis la admirindajn krurojn kaj la plaĉajn kurbojn de ŝiaj kokso kaj brusto. Li eĉ komencis trovi ke la vulgara sinteno donas al ŝia ĉarmo pli pikan kvaliton, kiam voĉeto en li admonis: ‘Jano! Ne lasu vin deflankigi de via celo!’ Ĉu ŝi perceptis lian preskaŭ palpan rigardon? Li esperis ke ne, sed certis ke jes. Li provis uzi kiel eble plej neŭtralan voĉon por demandi:

“Kruela homo nepre vekas malamon. Ĉu li havis multajn malamikojn?”

“Ho jes, certe. Tial oni lin murdis, ĉu ne?”

“Vi ekskludas akcidentan morton?”

“Jes. Aleks estas la tipo mem de homo kiu altiras murdon.”

“Kiu murdis lin?”

“Al tio mi serĉas respondon ekde la okazaĵo. Mi ne kapablas imagi.”

“Vi tamen konas la faktojn, havis tempon pripensi, rezoni...”

“Jes. Mi konkludis ke estas tiu albana meĥanikisto. Sed mi ne ŝatas mian dedukton. Li estas tiel bela, tiel vira.”

“Ĉu?”

“Ĉu vi ne samopinias? Mi provis delogi lin. Mi foje vidis lin en la naĝejo. Li estas la pratipo de viro. Larĝaj muskolaj ŝultroj, maldika talio, esprimo sovaĝa. Ha! Kia figuro! Tiuj albanoj estas multe pli allogaj ol niaj ĉitieaj moluloj. Aliaj albanoj impresis min same. Ne, ne same. La garaĝisto pli ol iu ajn.”

En Jano konstateble venkis la ĵusa admona voĉeto. Li rimarkis ke ju pli ŝi parolas, des malpli ŝi lin logas. Ŝia obsedo pri viroj, ŝiaj ŝablonaj diroj pri la vira sekso impresis malnature. Li sentis ŝin kaptita de falsa idearo, kvazaŭ ŝi estus sorbinta ĝin lude, ĉe l’ komenco, sed poste ne plu sciis kiel elludiĝi. Ĉio ĉi lin repuŝis per sia malvereco, kvankam verdire li samtempe iom sentis kompaton.

“Ĉu via delogprovo sukcesis?”

“Ne. La monstro...” Ŝi paŭzis, kaj dum sekundo ŝia alloga vizaĝo montris esprimon de besta malamo. “La monstro mokis min. Ĉu vi imagas tian pretendemon? Tiu mizera laboristo havas okazon samliti kun riĉa edzino de fama arkitekto, kulturita virino, eleganta belulino, kaj... kaj li kraĉas sur tian oferton! Kiel li povis?”

“Kruela, lia rifuzo! Tio des pli flamigis vin, ĉu ne?”

Ŝi direktis al li intensan rigardon plenan je miro, kvazaŭ ŝi pensus: ‘Ĉu jen fine viro kiu komprenas?’

“Jes”, ŝi diris malrapide. “Mi des pli deziras lin. Ofte mi revas pri lia figuro, pri lia nobla sinteno, kaj lia korpo vizitas min dumsonĝe. Sed mi scias ke neniam  mi havos lin.” La vorton “neniam” ŝi preskaŭ kraĉis, tiom da spitiĝa agresemo ŝi sentis, kaj dum kelkaj sekundoj ĝi vibrigis ion vitran en la ĉambro. Jano decidis ŝanĝi la temon:

“Kaj kion pri via bofratino?”

“Tereza? Kial vin interesus Tereza?”

“Ŝi mortis. Se estis krimo, oni eble celis ŝin.”

“Ĉu vere? Mi ne pensis pri tio. Tereza!”

Ŝi restis silenta kelksekunde, post kio ŝi aldonis per alia tono:

“Kelkfoje oni estas komplete misjuĝita. Mi tuj montros, kion iu miskapulo skribaĉis al mi.”

Ŝi trinkis ampleksan gluton da viskio kaj iris al meblo, ĉe kiu ŝi serĉis tra paperoj relative longan tempon. Fine ŝi pasigis folion al Jano. Estis anonima letero.

“Oni bonintence avertas min ke Jankarlo estas la amanto de Tereza! Kompatinda Jankarlo! Se Tereza virigas lin, li ĝuu pace. Kial mi zorgus? Mi ne scias ĉu estas vere aŭ ne – plej verŝajne ne – sed la ulo kiu sendis tion al mi videble ne imagas ke por mi havi edzon ne signifas ĝin... pardonu, mi devas diri ‘lin’, kvankam verdire Jankarlo... ke por mi havi edzon ne signifas lin posedi.”

“Kiajn rilatojn vi havis kun via bofratino?”

“Antaŭ kelkaj jaroj, tre amikajn. Sed iutage, proksimume kiam mi ricevis tiun ĉi leteron, ŝi fariĝis pli malvarma. Ni nin reciproke vidis multe malpli, sed tamen ĉiam restis amikaj. Eble mi estis kontenta iagrade liberiĝi je ŝi.”

“Vi kunsekvis kurson pri meĥaniko, ĉu ne?”

Ŝi rideksplodis.

“Ha! Vi scias eĉ tion! Bona serĉema fureto vi estas. Je-e-es, ” ŝi moke emfazis la vorton, “ni studis me-ĥa-ni-kon. Estis mia ideo. Mi volis aperi kompetenta liafake antaŭ mia albana sopirato. Mi estas inteligenta, fingre lerta. Mi fieras pri mia meĥanika kompetento. Kaj amuzis min skandali la tutan urbon. Imagu! Du elegantaj riĉulinoj ĉe aŭtodissekca kurso!”

“Ĉu Tereza havis malamikojn?”

“Mi dirus ke ne. Ŝi estis tre fleksebla virino. Prezentu al vi: ŝi eĉ ade-ade amikis kun mi, tiel malsama ĉiurilate. Ŝi estis ege tolerema, eble tro. Kulposenta. Kontraŭe al mi! Mi ne havas skrupulojn, sed mi estas malkaŝa. Se io aŭ io alia ne plaĉas al mi, mi ĝin montras tuj. Ŝi estis iom kaŝema, pro ĝentileco aŭ malemo vundi... Ne, mi ne imagas ke iu povis deziri ŝian morton. Ŝi ŝtopis la vojon al neniu, male al la edzo.”

“Ĉu vi havas infanojn?”

“Ne.”

“Kaj ŝi? Ĉu ŝi havis?”

“Ne. Ŝi ne naskis idojn de Aleks, tion mi garantias. Ĉu antaŭe? Ne, mi tion scius. Sed strange, kvankam bonaj amikinoj, ni neniam parolis pri nia respektiva pasinteco.”

Ŝi paŭzis enpensiĝe, kaj returnis logeman vizaĝon al Karal, mielvoĉante:

“Belulo, ĉu la oficiala parto de via vizito baldaŭ finiĝos? Ĉu ni transiru al neoficiala?”

“Unu pluan demandon, ” Karal diris kun firma tono tamen enhavanta humuran nuancon, “kaj ni transiros al la neoficiala. Kion la nomo ‘Vilma’ sugestas al vi?”

“Vilma? Mi konas neniun tiunoman. Ĉu nun la neoficialan parton...?” Kaj ŝi paŝis tute proksimen al li kun vampirina ondomovo.

Sed Janon jam de kelktempe ŝia bela korpo ĉesis tenti. Li prononcis:

“Tute lasta demando unue: Vilma Fortaroko?”

“Fortaroko? Ĉu ne estas tiu perfidvizaĝulo en Ejga-Garaĝo? Kiu estas Vilma? Lia edzino? Fratino? Mi ne konas.”

Karal levis sin. “Dankon pri via afabla respondemo”, li diris. “Nun ni transiras al la neoficiala parto. Ĝi konsistas el mia foriro. Ĝis revido, Dora!”, kaj, levinte manon al la buŝo, li sendis al ŝi distancan, mokan kison, post kio li paŝis al la pordo, ĝin malfermis, kaj rapidis for. Ŝi lin rigardis senvoĉe, kvazaŭ trafite de fulmo. Videble ne tion ŝi atendis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.