La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI BREMSIS SUFIĈE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 19

“Stefan’!”

La juna viro surprizsaltis. Li promenis tra senhoma kvartalo precize ĉar li volis esti sola kun siaj pensoj, kaj li tute ne imagis ke junulina voĉo povus lin voki tie. Li turnis sin. Mire, li vidis Anan, la amatinon de l’ kolego Petro, rapidi preskaŭ kure al li.

Li faris kelkajn paŝojn ŝiadirekte.

“Stefano! Mi petegas vin!” Ŝi ĵus rapidis tiel vigle ke ŝi apenaŭ povis paroli, manke de spiro.

“Kion mi povas fari por vi?” la junulo demandis per voĉo plej kvietiga.

“Ĉu ni povus babili ie en trankvil’?” ŝi sanktavalis. “Mi nepre bezonas vian helpon.”

Stefano rigardis ŝin. Ŝi estis eta, nebela, kun malfajnaj trajtoj, tro granda sensama buŝo, kaj haroj laŭaspekte ne tre puraj. Tamen ŝi havis ĉarmon, kio pruvas ke inter estetika perfekto kaj efektiva seksa logo troviĝas diferenco neklarigebla. Ŝia nuna petega esprimo lin kortuŝis.

“Mi estas libera nun. Kien vi proponas iri?”

Ili trovis preskaŭ senhoman kafejon, kaj kiam la mendaĵoj estis antaŭ ili sur la tablo, Ana neatendite ploris. Stefano ne sciis kiel reagi. Li rigardis la larmojn trankvile flui kaj sian kunulinon aspekti pli kaj pli senhelpa.

“Pardonu”, ŝi fine flustris, metante poŝtukon al la okuloj. “Estas nerva reago, mi supozas.”

“Kio okazis al vi?” Stefano demandis per voĉo pli mallaŭta ol kutime.

“Mi vivas en konstanta dubado ekde la morto de s-ro Jendrik, kaj mi ne eltenas plu.”

“Pri kio vi dubas?”

“Ne ŝajnigu vin nescia. Vi perfekte konas mian turmenton”, ŝi diris per milde riproĉa voĉo.

“Kiel mi povus?” demandis la juna viro.

“Nu, vi scias. Kiam vi rakontis al tiu polican’, en la Maldensejo de la Lama Hirundo...”

“Ĉu estis vi kiu nin spionis?” li interrompis ŝin.

“Mi ne spionis. Ankaŭ mi promenis tiuloke, ege malfeliĉa. Estis bela tago, ĉu ne? Mi paŝis laŭ la larĝa tervojo, kaj jen mi vidis vin kun tiu vir’. Mi tiam ne sciis ke estas policano. Vi ekiris vojeton serĉe al loko de kie oni vidus la riveron, kaj mi decidis vin sekvi. Mi suspektis vin. Vi ja laboras en la sama garaĝo kiel Petro, kaj mi fojfoje pensis ke pri la krimo respondecas eble vi. Mi volis scii. Vi min tute ne aŭdis, tiel absorbitaj vi estis en via diskuto. Sed mi aŭdis ĉion.”

“Kaj kion vi pensis?”

“Mi komprenis ke via akompananto estas policano kaj ke vi estas bonul’. Nur bonulo kaj nur honesta detektivo povis paroli kiel vi parolis. Mi pensis ke eble mi povus helpi vin trovi la veron. Mi timas ĝin. Mi terure timas la veron. Sed dubadi plu mi jam ne povas.”

El la mansaketo ŝi tiris ŝlosilon kaj paperfolion.

“Mia patro estas la prezidanto de la ReVa-grupo, pri kiu vi aŭdis: Marteno Rijoka, la spicisto sur Vinstrato. Vi konas, ĉu ne?”

“Jes, mi konas la butikon.”

“Nu, li havas lignodometon supre de la monto. La ReVa-grupo ofte kunvenis tie...”

“Kia stranga loko!” Stefano interrompis. “Kial ili ne preferas kunveni en la urbo?”

“Estas parto de la ludo. Ili formas bandon da buboj kiuj reludas ludojn el sia infaneco. Tie supre ili retrovas iom misteran, komplotan etoson taŭgan por ilin ravi.”

“Tamen! Plenkreskuloj...”

“Ĝuste plenkreskuloj bezonas retrovi junecan fantazion. Rejunige, ĉu vi komprenas? Estu kiel ajn, la grava punkto estas ke ili kunvenos en tiu kabano venontan sabaton. Jen ŝlosilo de ĝi, kaj plano de la areo. Ĉu ĝi estas legebla?”

“Ho jes, mi bone rekonas. Tre klara plano. Kaj la ŝlosilo?”

“Mi farigis ĝin. Mi konservas mian propran. Estas familia ĉaledo, kaj ĉiu en la familio havas ŝlosilon.”

“Sed kion ekzakte vi volas? Ke mi eniru?”

“Jes. Ili ne alvenos antaŭ la tria posttagmeze. Vi iros pli frue, malŝlosos kaj eniros. Eble vi havos okazon trovi dokumentojn por traserĉi, kvankam mi ne scias kie ili metas ilin. Sed iom antaŭ la tria vi enŝovos vin en la grandan ŝrankon salonan. De tie vi perfekte aŭdos la tutan kunvenon.”

“Ĉu vi opinias ke valoras la riskon?”

“Ne estas risko, ĉar tiu ŝranko estas preskaŭ malplena (nur kelkaj malnovaj tukoj, kusenoj, tiaj aferoj estas en ĝi, sed oni ilin neniam uzas) kaj neniu iam ajn malfermas ĝin. Krome vi povos ŝlosi ĝin de interne. Se mia patro provos preni ion el ĝi, li imagos ke mia patrino aŭ mi forprenis la ŝlosilon lastfoje ĉar ni kontraŭkutime tien lokis ion valoran.”

“Kaj pri kio temos la kunven’?” Stefano dialekte demandis.

“Mi ne scias, sed certe valoros la penon aŭskulti. Kiel vi scias, la ReVa-grupo sendis anonimajn leterojn al Jendrik por lin forpremi el la projekto detrui Vinstraton. En unu el tiuj leteroj ili diris: ‘Vi mortos antaŭ ol Vinstrato’, aŭ ion similan. Mi scias. Mia patro ĝin faris gluante vortojn eltonditajn el gazeto. Mi vidis ĝin liaĉambre. Li estus furioza se li scius.”

“Kaj kiel mia ĉeesto helpos vin el via turmento?”

“Ne ŝajnigu vin pli stulta ol vi estas. Vi scias ke mi panikas je la ideo ke eble mia patro kunkomplotis por murdi Jendrik. Ĉu vi imagas kion tio signifas? Suspekti la propran patron pri mortigo? Havi kriman patron?”

“Sed ĉu vi ne sufiĉe fidas al via patro por opinii la suspekton neebla?”

“Ne. Tio estas mia tragedi’. Mi pensas, eĉ – pli terure – mi scias  ke li kapablas krimi.”

“Ĉu li estas malhonesta, jam iel malhonestis?”

“Ne. Ne pli ol aliaj similaj butikistoj. Sed pri Vinstrato li estas... kiel mi diru?... patologia. Obsedata. Li naskiĝis tie. Lia patro naskiĝis tie. Lia avo naskiĝis tie. Estas lia vivo. Vinstrato estas kvazaŭ patrino al li. Li ne konsiderus tion krimo. Nur rajta defendo: se oni atencas mortige vian patrinon, vi mortigos por ŝin defendi, ĉu ne? Tiel li iom freneze rezonas.”

“Mi komprenas. Kelkfoje homoj perdas la prudenton se ili tro fervoras pri iu Afero.”

“Ekzakte. Tial mi petegas vin akcepti. Ili certe diskutos la akcidenton, kaj vi ne malpli certe ekscios ĉu ili organizis ĝin aŭ ne. Ho Stefano! Mi petegas vin. Mi surgenue petegas vin. Iru, kaj eksciu la veron pri mia patro!”

Ŝi estis vere kortuŝa. Ŝi rigardis lin per grandaj brunaj okuloj kiel hundo al mastro, hundo sopiranta oston sed ne tute certa ĉu la amata mastro bonvolos.

“Bone”, Stefano diris simplavorte. “Mi iros.”

Kaj li enpoŝigis la ŝlosilon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.