La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI BREMSIS SUFIĈE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5

Ial, Karal estis surprizita. Eble li atendis streĉan, febran etoson – liamense en garaĝo ĉio ĉiam urĝas – kaj sekve lin mirigis la paca atmosfero reganta ĉi tie. Iu nevidebla ekbruigis motoron akcelante ĝis preskaŭ neeltenebla laŭto. Veturilo staris super fosaĵo, el kiu eliĝis manoj ŝmiraĵnigraj kaj helbruna hararo. Apud la larĝe malfermita pordego troviĝis juna viro kun kapo klinita al motoro. La detektivo lin aliris.

“Ĉu vi deziras ion?” demandis la junulo per voĉo obtuza. Li estis ne tre granda, kun nigraj ondaj haroj, nealta frunto kaj brunaj migdalformaj okuloj kiuj konstante moviĝis. Li ĝentile ridetis.

“Ne ĉesu labori pro mi. Mi havas tempon”, respondis Karal kun la tono de nenifara gapemulo.

“Min ne ĝenos se mi haltos minuteton”, rebatis la knabo, mane netigante harbuklon kaj tiel lasante ŝmiran nigran spuron sur la frunto. “Kiel mi povas helpi al vi?”

“Mi dezirus ion priparoli kun via ĉefo”, Karal anoncis.

“La ĉefo? Ĉu la mastro aŭ la laborejestro?”

“Ĉu ili ne estas unu kaj sama?”

“Ne. La mastro estas s-ro Alsjo. Li ne ĉeestas hodiaŭ. La laborejon estras Jobo Fortaroko. Li venos post kelkaj minutoj. Li iris for por provi veturilon.”

“Bone. Mi parolos kun li. Ĉu vi havas multe da laboro?”

“Normale. Sufiĉe por okupi tri laboristojn kaj unu estron. Sed kion vi fakte deziras? Nenion pri aŭto, ĉu? Ĉu vi estas ĵurnalisto enketanta post la fama akcidento?”

“Ne. Polico”, Jano diris, montrante la pruvilon kaj akre rigardante la junulon.

Ĉi-lasta rigidiĝis kaj paliĝis dum ero de sekundo, sed li tuj retrovis sian kvieton.

“Diable!” li simple prononcis. Li komencis diri ion pluan, kiam sonora voĉo malantaŭ Karal demandis:

“Kio estas, Petro? Ĉu vi povis helpi al tiu sinjoro?”

Jano turnis sin. Staris tie kvardekjarulo kun blua supertuto garaĝista. Mezgranda, li ne tenis sin tre rekte kaj io nesimetria en la vizaĝaj sulkoj impresis preskaŭ ĝene. Neracie, Jano ekinklinis dubi lian veremon.

“Sinjoro Fortaroko, sendube?” li demandis, kaj sin koniginte, li lasis sin konduki al eta fuŝorda kabineto.

Jes, la veturilo bonfartis tiun tragikan sabaton. Ne, neniu el la meĥanikistoj laboris super ĝi post kiam Fortaroko mem ĝin provis ekstere. La bremsoj kaj ĉio perfekte funkciis. Jes estas nur tri da ili. La junulo kun kiu la s-ro policano ĵus parolis – Petro Balgana –, iu albano – Halim Uŝtari – kaj juna studento el Valĉefa, kiu tamen metilernis meĥanikon – iu Stefano, Stefano... la familian nomon li ne memoras nun, nur portempe li ĉi tie laboras. Ĉiuj tri aperas honestaj, bravaj laboristoj, ankaŭ konsciencaj. La garaĝo havas bonan reputacion, kaj nekonscienculon s-ro Alsjo, la mastro, ne tolerus.

S-ro Aleksandro Jendrik lasis la aŭton je la 8-a matene. Li reprenis ĝin nokte ĉirkaŭ la 9-a. Li estis kun la edzino. La garaĝo restas nefermita ĝis la oka kaj duono ĉiuvespere. La laboristoj alterne deĵoras de la 6-a ĝis la fermhoro. S-ro Jendrik antaŭe telefonis por demandi ĉu eblus fermi nur je la naŭa tiun tagon, ĉar li ŝatus repreni la veturilon je tiu horo, kiam li revenos el trajna vojaĝo. Tute komence, li estis petinta la aŭton por dimanĉo, sed poste li akceptis rendevuon en ĉaledo sur Monto Baruna sabaton nokte – stranga tempo, ĉu ne?, sed ne taŭgas ke garaĝisto, eĉ scivola, faru demandojn – kaj li petis ke oni gardu ĝin ĝis la 9-a. Ĉar li estas gravulo kaj bonega kliento, persona amiko de la garaĝposedanto, oni ĉiam konsentas tiajn esceptojn por li.

Tiutage estis la vico de Halim vesperdeĵori, kaj tiu havigis al la arkitekto la veturilon. Kiu laboris super la veturilo? Ankaŭ Halim, kun la helpo de Stefano iumomente. Neniu riparo, nur regulaj kontrolo kaj prizorgado. Post la kontrolveturo, la aŭto staris tie kaj neniu ĝin tuŝis. Tion la tri meĥanikistoj atestas, kaj, kvankam la laborejestro mem tiam estis for ĝis lundo matene, laŭ antaŭa aranĝo kun la mastro, li ne dubas ilian diron.

Ne, Halim ne konas speciale la arkitekton. Nek Petro, nek Stefano, cetere. Ili vivas en malsamaj mondoj.

La akcidento? Ab-so-lu-te ne-kom-pre-ne-bla. La sola kaŭzo estus ekparalizo de la dekstra kruro. Jes, nur tio komprenigus la nebremsadon. La tuta afero estas malagrabla por la garaĝo, kiu estas tute-tute senkulpa kaj riskas suferi nejustan misfamiĝon.

“Dankon, ” Karal diris fine, “ĉu ĝenos se mi nun parolos kun ĉiu el viaj tri meĥanikistoj sinsekve?”

Jobo Fortaroko plej afable respondis ke ne.

*

Halim Uŝtari estis granda, larĝaŝultra, kun tre maldika talio. Se la makzelo, la larĝaj manoj dikfingraj, la forta nazo, la torso, kiun oni divenis muskola, kune disradiis fizikan potencon, la intenca rigardo avertis ke la psiko ne malpli fortikas, kaj densa liphararo iel sukcesis konfirmi la ĝeneralan impreson pri naturpura, pli malpli sovaĝa povego. Jano estis duonpensanta ke tian viron oni prefere kalkulu inter la amikoj ol inter la malamikoj, kiam la albano ekridetis. Tio metis sur lian vizaĝon tiom da ĉarmo kaj lumo, ke la detektivo sentis kvazaŭ sovaĝbesto ekcedis lokon al granda infano mildakora. Pli honestan rigardon li malofte renkontis.

“Kion vi opinias pri tiu akcidento?” li demandis.

“Sinjoro, ” la albano respondis per malalta, preskaŭ solena voĉo, “tio estas la plej mistera okazaĵo en mia vivo. Mi scias ke tiu aŭto perfekte funkciis. La sinjoro ankaŭ perfekte stiris, klarmensis, konis la vojon. Kiel klarigi? Ĉu sinmortigo? Motivon vi eble trovus, sed kial uzi tian kruelan metodon?”

“Ĉu ne krimo estas pli probabla?” la policano ĉuis, kun akuta atento al la vizaĝesprimo de la alia.

“Mi pensis pri krimo. Sed kiel eblus? Post kiam la estro lasis la aŭton tie, ” li gestis al difinita loko en la laborejo, “ĝi tie staris kaj neniu el ni ĝin tuŝis ĝis li reprenis ĝin vespere.”

“Ĉu vi restis ĉi tie la tutan tempon inter la 6-a kaj la fermohoro?”

La albano palpebrumis. Ĉu pli intense ol ĉe normala refleksa faro?

“Jes. Estas konstanta deĵorado.”

“Vi ne eliris, ni diru, eble, kvaronhoron por ion manĝi?”

“Ne. Mi manĝis sandviĉon en la garaĝo mem. La aŭto restis tie la tutan tempon, netuŝata. Mi iris kelkminute necesejen, sed se iu sukcesis enŝteliĝi en la garaĝon kaj ion fuŝaranĝi dum mi nenion aŭdis kaj estis for tiel mallonge, tiu nepre estas supernatura estaĵ’.”

Amuzis Janon la dialekta elizio ĉe tiu fremdulo, kies prononco, kvankam ne tute korekta, tamen imitis la sanktavalan melodion.

“Kioma horo estis kiam vi redonis la aŭton?”

“Mi ne rigardis horloĝon. Jam estis nokto. Mi dirus: la 9-a.”

“Ĉu la panela horloĝeto akuratis?”

“Ne mi kontrolis, sed preskaŭ certe jes, ĉar la estro ĉiam pedante rilatas al la horo, kaj se ĝi ne estis ekzakta antaŭe, li sendube ĝin ĝustigis dum la kontrolveturo. Laŭ la rakontoj kiujn mi aŭdis, la katastrofo okazis ĉirkaŭ la naŭa kaj duono. Kiel la sinjoro havus tempon halti sufiĉe longe por ke iu sabotu la aŭton? Kaj kie? Ne estas eĉ kabaneto inter ĉi tie kaj la loko de l’ katastrofo. La stirmeĥanismo kaj la bremsoj estis bonstataj kiam la estro ilin kontrolis survoje, kaj neniu poste tuŝis la veturilon. Tion mi pretus ĵuri, ĉar mi la tutan tempon restis tie ĉi kaj la aŭto ne estis facile atingebla. Se Petro aŭ Stefano ĝin estus fuŝpalpintaj – estas absurde tion imagi, se oni konas ilin – mi estus ilin vidinta. Ne. Tiu afero ironias al ni kiel karoseria bruo.”

‘Ankaŭ al mi’, pensis Jano, kiu dankis la albanon kaj decidis pridemandi la junulon kiun li vidis unue post sia alveno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.