La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI BREMSIS SUFIĈE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 15

Montriĝis ke Aleksandro Jendrik neniam faris testamenton. Tial ke li ne havis infanojn kaj ke ankaŭ lia edzino mortis, la tuto de lia riĉaĵo destiniĝis al la frato Jankarlo, lia sola vivanta parenco. Tiu heredaĵo estis fabela. Aleks Jendrik pli riĉis ol imagis la valmuanoj, kaj ili ne emis rigardi lin senhava. Li posedis akciojn aŭ aliajn valorpaperojn el tre prosperaj entreprenoj, kiel la proksima minejo, diversaj publiklaboraj firmaoj, medikamenta industrio, ktp. Krome, li proprietis imponan riĉon el nemoveblaĵoj.

Pri ĉio ĉi, kaj ties signifo rilate la krimon, Jano Karal meditis dum li paŝis survoje al la restoracio Ĉe l’ Fiŝo Vostumanta. Estis la tria posttagmeze, kaj suno brilis varme en sennuba ĉielo. La promeno laŭlonge de Mikva tre agrablis al la okuloj, sed la tro peza aero malhelpis ĝin plene ĝui. Tiu prema atmosfero sendube anoncis fulmotondron.

La Fiŝo Vostumanta  estis senklienta tiuhore, kiel atendis Jano. Kiam li envenis, virino tridekjara alpaŝis malrapide al li, kun videbla deziro labori nur minimume. Post kiam li klarigis la celon de sia veno, ŝi respondis kvazaŭ indiferente:

“Vilma Fortaroko estas mi. Kion vi deziras?”

“Kie ni povas babili trankvile?” li demandis.

“Ĉi tie. Neniu venos antaŭ longe. Mi estas tute sola.”

Ili sidiĝis ĉe tablo.

Estis agrabla restoracio, malhavanta ĉian lukson kaj pretendemon, sed tute komforta. Ĝi ellasis ĝeneralan impreson de simpla intimeco. Verŝajne familiaruloj tie ĉi regule frandis hejmecajn kuiraĵojn. Karal rigardis Vilman. Ŝia bruna hararo, pufatufa, havis ruĝkuprajn rebrilojn, kaj ŝia haŭto tre freŝan, rozecan aspekton. Relative altkreska, ŝi estis, se ne bela, almenaŭ plaĉa laŭ natura, kamparana maniero. Aŭ pli ĝuste ŝi estus plaĉa se ŝia tuta sinteno ne esprimus ĉioampleksan indiferenton, kvazaŭ la tuta vivo enhavus nenion interesan. Viglo al ŝi mankis, kaj tio iel fuŝis portreton sen tio nepre ŝatindan. Karal sin demandis ĉu ŝi jam scias ke ŝi heredis riĉegon.

“Kion vi opinias pri la akcidento en kiu pereis ges-roj Jendrik?” li komencis.

Ŝi dum momento rigardis kvazaŭ nekomprene.

“Kiel mi povus ion opinii?” ŝi rebatis.

“Nu, tamen, via edzo laboras en la garaĝo kie...” Jano ne finis la frazon, sed ŝi ne rapidis respondi.

“Ĝuste”, ŝi fine vortis. “Eĉ li kiu tie laboras komprenas nenion. Kiel do mi povus?”

“Kian impreson vi havis pri s-ro Jendrik?”

“Neniun. Mi lin vidis kelkfoje, eĉ ĉi tie, sed ne vere konis lin.”

“Ĉu vi aprobis aŭ malaprobis liajn projektojn?”

“Politiko estas afero por viroj. Al mi estas egale.”

‘Tiu lasta frazo’, pensis Jano, ‘povus esti via devizo.’

“Kaj pri lia edzino, kia estis via impreso?”

Brilo – ĉu ruza? – pasis tra ŝiaj okuloj, kaj ŝi ŝajne hezitetis antaŭ ol respondi.

“Mi ŝatis ŝin”, ŝi fine diris. “Ŝi estis eleganta, bela virino. Ŝi rilatis al mi tre amike. Mi ne komprenis ŝin. Ŝi kelkfoje venis sola al la restoracio, kiam estis preskaŭ neniu, kaj ŝi petis min sidi ĉe ŝia tablo por babili. Ŝi estis tre sola. Ŝi parolis pri mi. Ŝin interesis la fakto ke mi estas orfa, nenion scias pri la veraj gepatroj. Ŝi estis bonkora. Kelkfoje, lastatempe, ŝi alportis donacetojn.”

“Kiel vi reagis al tiu stranga konduto?”

“Komence mi ne ŝatis. Ĝi kvazaŭ humiligis min. Mi abomenas kompaton de pli riĉaj ol mi. Sed mi komprenis ke ŝi faras ĝin ne pro ia supereca sento, sed ĉar io ŝin turmentas.”

“Kio?” unuvortis Jano Karal.

“Ŝi havis infanojn. Ili – mi ne scias kiel aŭ kial – estis forprenitaj de ŝi. Ŝi diris plurfoje: ‘mi havas filinon viaaĝan sed mi ne konas ŝin’. Strange, ĉu ne? Ŝi havis turmentoplenan vizaĝon.”

“Ĉu vi scias ion pri via infaneco?” la detektivo demandis.

La nuanceto de ruzo iom pliiĝis.

“Mi estis forlasita kiam mi estis kvinjara”, ŝi diris trankvilavoĉe. “Pri miaj antaŭaj cirkonstancoj mi memoras nenion. Eble mi devenas de burĝa familio?”

La esprimo unue indiferenta, poste ruzeta, cedis lokon al ĝua rideto.

“Estus amuze, se laŭdevene mi estus burĝino. Mi, burĝino!” Ŝi ripetis plurfoje tiun vortoasocion kun la mieno de frandema knabineto ĝuanta bombonon.

“Kiu edukis vin? Kie?” la detektivo scivolis.

“Orfejo, unue, monaĥina. Poste farmista familio.”

“Kaj pli poste?”

“Pli poste mi venis urben kiel servistino, sed mi ne taŭgis en altklasaj familioj, kaj mi fariĝis kelnerino, unue en kafejoj, poste en restoracioj.”

“Ĉu vi ŝatas?”

Denove ŝi rigardis lin kvazaŭ la demando estus sensignifa. Karal diris al si: ‘Oni povus pensi ke ŝi ne havas sentojn’, se escepti la momenton kiam ŝi fantaziis sin burĝino.

“Ne estas malagrable”, ŝi fine respondis.

“Kie vi renkontis vian edzon?”

“En restoracio kie li manĝadis.”

“Kie vi estis sabaton la 3-an de septembro?”

“Ni ambaŭ estis en Trilarika, mia bo-vilaĝo, t.e. la vilaĝo de mia edzo. Liaj gepatroj aranĝis grandan familian kunvenon okaze de la kvindeka datreveno de la geedziĝo.”

“Ĉu vi havas gefratojn?”

“Mi havas el la farmo, kie mi estis adoptita. Verajn gefratojn miascie ne.”

“Ĉu vi konas iun s-ron Erikon Malven?” demandis Jano akre rigardante la kelnerinon. Se tiu demando trafis ŝin, tio apenaŭ videblis. Eble okazis minimuma streĉiĝo de la palpebroj, sed eĉ pri tio la detektivo ne ĵurus.

“Ne”, ŝi diris unusilabe.

La interparolo vere malviglis, kaj Karal decidis ĝin fini. Elironte, li havis senton pri malsukceso, kvankam li ne povis klare diri kia espero ne realiĝis. Sed tuj antaŭ ol malfermi la pordon, li turnis sin kaj ekkriis:

“Pardonu, mi forgesis rutinaĵon.”

Ŝi rigardis lin atende.

“Bonvolu montri identigilon”, li petis. Ŝi pasigis al li la identigan karton. Li zorge notis la numeron, same kiel la naskiĝlokon kaj -daton. Kun granda intereso li rimarkis ke ŝi naskiĝis la 23-an de Julio. Ĉar, laŭ la knabinfoto, la filino de Tereza Jendrik naskiĝis en marto, Vilma evidente ne idis el la forpasinta riĉulino. Tiu malsameco ne surprizis Janon, ĉar Eriko Malven ne havas favoran reputacion kiel privata detektivo. Sed ĝi donis nutraĵon al lia emo mediti.

Elirinte el la restoracio, li sin demandis kiel la hereda afero malplektiĝos. Se okazis trompo, ĉu Vilma heredos? Verŝajne jes, ĉar la testamento menciis nur ŝian nomon, sen precizigo kiel “mia filino”, kiu pruvus eraron pri la intenco de ĝia verkintino. Se aliaj eblaj heredantoj grumblus, ili verŝajne havus ŝancojn sukcesi en proceso kontraŭ tiu ero testamenta. Sed ĉar s-ino Jendrik ŝajne ne havis parencojn, neniu starigos la pridubadon. Aŭ ĉu eble la ŝtato intervenos kun la espero plenigi siajn kasojn? Stranga situacio!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.