La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI BREMSIS SUFIĈE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 16

“Jen perfekta loko”, Stefano diris. Karal iris apud la nevon. La vidaĵo estis pentrinda. Tra arko el branĉoj riveliĝis okulkaresa porcio el la valo, de la transriveraj montetoj, verdaĵ-kovritaj, ĝis la piedo de Eta Baruna, kun intere simfonio el diverskoloraj kampoj, rivero kaj vilaĝeto, kies domoj aspektis kvazaŭ ili kuniĝis rifuĝe por serĉi protekton ĉe alta preĝeja sonorilturo. Ŝtonegoj troviĝis tute taŭge por sidado, kaj la du viroj tiris el dorsosako la piknikon.

Stefano, kompense por tutdimanĉa laboro super urĝaĵoj, ricevis libertagon, kaj la detektivo decidis uzi la okazon por diskuti kun li la disajn scierojn pri la stranga akcidento.

“Mi vin delonge ne vidis, kaj mi ne povis raporti la konversacion kiun mi hazarde aŭdas inter mia kamarado Petro kaj lia amatin’”, la junulo komencis, kun tipe sanktavalaj fraztono kaj elizimanio.

Krako aŭdiĝis ie en la arboj, kvazaŭ branĉeton besto tretis, aŭ defaligis sciuro.

“Kiu ŝi estas?”

“Ŝi nomiĝas Ana Rijoka, kaj...”

“Rijoka?” interrompis la policano. “Kie mi aŭdis tiun nomon?” Kaj preninte el poŝo notlibreton, li komencis ĝin foliumi.

“Li estas spicisto en Vinstrato”, klarigis Stefano.

“Spicisto el Vinstrato? Jes. Tio elvokas ion, sed... Diable! Mi aŭdis tiun nomon ie.”

“Nu, ” la junulo daŭrigis, “la filino aludis sian patron, diris ke li iĝis nerva ekde la morto de Jendrik, ke ŝi faras al si demandojn pri li, kaj prononcis jenajn misterajn vortojn, kiujn miaopinie vi nepre devas koni: ‘ili estis vere minacaj kelkfoje’. Krome ŝi trovis ankaŭ Petron neklarigeble nerva. Ŝajnis ke ŝi pensas pri la ebla kulpeco de ambaŭ patro kaj amato, ne scias ĉu estas io prava en ŝiaj duboj, kaj troviĝas komplete kaj time konfuzita.”

“Ha jes! Mi memoras”, Karal diris, trovinte la ĝustan paĝon. Ekscitite, li ekstaris kaj komencis paŝi tien kaj reen. “Estis en anonima letero al s-ro Jendrik. Iu petis lin veni apud la vojon kondukantan al la kabano de s-ro Rijoka, sur monto Baruna. Tiu letero tre gravas, ĉar precize ĝi ebligis la akcidenton. Temis pri ĉantaĝa afero, kaj al tiu rendevuo la arkitekto veturis surmonte en tiu tragika vespero.”

“Ĉu tiu spicisto estas implikita?” Stefano demandis.

“Tiun eblecon ni ne preterlasu. Kiam mi vidis lian nomon sur la letero, mi pensis ke estas nur precizigo pri la loko kie la renkontiĝo okazos. Sed nun se la filino mem de tiu vinstratano konsideras la eblecon ke ŝia patro kulpus, tio vekas demandojn. Des pli ĉar la loĝantaro de Vinstrato havis speciale fortan malamon al Jendrik.”

“Kaj Petro Balgana?”

“Ĉu eblus ke li estus la engaraĝa plenumanto de plano ellaborita de tuta grupo da vinstratanoj, de la fama ReVa-asocio?”

“Teorie oni povus imagi ion similan. Sed se oni pensas pri la konkretaj homoj, mi kredas ke ne. Unue ĉar Ana montriĝis pli dubema ol certa: ŝi konstatis pli grandan nervecon en la du viroj kiuj al ŝi plej proksimas, ŝi pensis pri ebla kulpeco, sed ne de ambaŭ kune – mi ne bone esprimiĝis kiam mi ĵus rakontis. Videble ŝi demandis sin ĉu unu el ili kulpis, kaj, se jes, kiu. Sed pri kunplanado ŝi havis neniun ideon. Due, simple ĉar Rijoka kaj Petro tute ne akordas. La spicisto malaprobas la amon de l’ filino al tiu ŝmirmana junul’ – kiel li diras. Spicisto havas purajn manojn, garaĝisto ne...”

“Kia stulta juĝo!”

“Stulta jes, sed efektiva.”

“Tamen, la ideo pri kunkulpeco...”

“... ne taŭgus ĉi-kaze, ” Stefano frazfinis, “ĉar Petro ne tuŝis la aŭton. Estus neeble ke mi tion ne vidus. Mi ja estis tre atenta la tutan tagon, ĉar la veturilo de la arkitekto staris en mia garaĝ’, kaj mi laboras tie precize por informiĝi pri Jendrik, pro la anonimaj leteroj. Se iu sabotis la veturilon, povas esti nur Halim. Sed kunkulpeco de Halim, Petro kaj Rijoka estas neimagebla. Ili apartenas al tute malsamaj mondoj.”

“Jes, vi sendube pravas. Kial Petro implikus sin en tian riskan aferon? Li ja ne havas motivon.”

“Kaj ĉu Halim havus motivon?”

Karal pripensis silente. Milda vento dancigis la branĉojn antaŭ ili. Boateto pasis sur la rivero malsupre, kaj en unu paŝtejo, piede de la monto, du homaj punktetoj antaŭenigis vastan senordan ŝafaron, ludil-aspekte.

Dum la silento daŭris, sciureto aŭdace venis ŝteli nukson falintan el sako piknika. Sed la du viroj ĝin ne vidis, tiel firme ilin katenis ilia rezonado.

“Eble tiu afero de la tomboj?” dube prononcis Karal. “Ŝajnas al mi nesufiĉa motivo por organizi mortigon per aŭtofuŝado. Eĉ pli riska ol simpla ponardofrapo foje dumnokte, eventuale kun noto diranta: ‘La albana komunumo kondamnas tiun kiu ne respektas la religiajn devojn de alia gento’, aŭ io simila. Se la tuta albana kolektivo solidarus, la polico neniam sukcesus trovi la kulpulon. Ili ĉiuj povus falsalibie kovri unu el si.”

“Vi scias, Kara-Karal, mi min demandas ĉu tiu afero pri la albana krimmetodo ne estas pure kaj nure antaŭjuĝo. Kliŝo. Ĉar Halim havas turkaspektajn lipharojn, ni fantazias lin kiel sovaĝulon kun tranĉilo interdente, nokte luppaŝantan serĉe al viktimo. Sed tiu estas kina aŭ romana bildo, ne karna estul’. Halim estas moderna homo, meĥanikisto, ne sovaĝulo el la albanaj montoj. Mi stas certa ke ne li krimis, sed ne pro tiu primetoda misrezono, nur ĉar mi konas lin persone kaj dubas ke li entute povus krimi. Tamen vi diras ion kio sonas ĝusta al miaj oreloj: se Halim murdis, tio estas ne pro li mem sed nome de la tuta ĉitiea albanaro.”

“Ĉu vi, konante lin, pensas ke li eble lasis iun veni por fuŝi la aŭton inter la 6-a kaj la 9-a vespere tiun sabaton, ĉu por mono, ĉu por alia avantaĝo?”

“Ne. Vi povus proponi pagi al li milionon kondiĉe ke li faru facilan krimon, li ne faros ĝin. Kaj simile por alia avantaĝo.”

“Kaj ĉu iu povus devigi lin per ia premrimedo, ĉantaĝo aŭ io simila?”

“Laŭ mi, ne. Li preferus malliberi aŭ morti. Precize tion mi trovas ege simpatia en Halim: li ne estas subpremebla. Se Fortaroko minacus kalumnii lin al la mastro por trudi al li agon kiun li ne konsentas fari, li preferus maldungiĝi ol agi kontraŭ la konscienco. Io simila jam okazis al li en antaŭa dungiteco. Li preferis perdi la postenon ol lasi aliajn trudi al li ion kritikeblan.”

“Tiu ĉi afero vere estas incita. La sola persono kiu havis la okazon efektivigi la kriman faron havas nesufiĉan motivon kaj lia karaktero ne konformas kun la krimpostuloj. Kaj tiuj kiuj havus motivon ne povis ĝin plenumi.”

“Kiuj havas motivon?”

“La Fortaroko-paro havus tre fortan motivon. Vilma Fortaroko, la edzino de via laborejestro, heredas riĉegon de s-ino Jendrik!”

“Kion? La edzino de Jobo? Nekredeble! Mi eĉ ne sciis ke ŝi konas ŝin.”

“Laŭ trompa raporto de iu fidetektivo el Valĉefa, Vilma estus la filino de la bela Tereza.”

“Diable! Sed tio memorigas ion al mi. Ĝin rakontis meĥanikisto kiu antaŭe laboris en Ejga-Garaĝo sed poste foriris. Li foje revenis saluti la ekskolegojn kaj rakontis ke hazarde li troviĝis en iu restoracio kie laboras la edzino de Jobo, kaj la Jendrik-paro sidis tie. Vilma rakontis pri sia kompatinda infaneco, ŝi akcentis la kormizeron de iu forlasita de la patrino, kaj videble profunde kortuŝis Terezan Jendrik. Al la ekskolego – kaj ankaŭ, ŝajne, al la arkitekto mem – la tuta afero aperis fuŝa-misa, kiel melodramo odoranta falsecon je cent paŝoj, sed la sinjorin’ ĝin sorbis kiel soifanto akvon.”

“Ŝajnas ke plano disvolviĝis por altiri s-inon Jendrik en kaptilon kun la celo senpezigi ŝin je parto de ŝia mono”, Jano hipotezis.

“Do Fortaroko estas la kulpulo. Li estras la laborejon, li estas tre sperta meĥanikisto, li havis pli ol simplan intereson: la edzino partoprenis en tuta plano monkapta. Ĉio indikas lin, ĉu ne?”

“Jes. Sed li ne revenis garaĝen post kiam ĉiuj povis vidi ke la aŭto perfekte funkcias. Mi petis Remon kontroligi la alibion. Mia kolego Izidoro vizitis tutan aron da personoj kiuj ĉeestis la edziĝdatrevenan feston. Ĉiuj pretas ĵuri ke la ge-Fortarokoj restis de antaŭ la kvara ĝis noktomezo sen foriri eĉ kvaronhoreton.”

Stefano komike grimacis.

“Kara-Karal! Via kontraŭstaro al ĉio kion mi sugestas estas deprima. Mi sentas ke ĉi tiu sperto vakcinos min kontraŭ plua kunlabor’ kun leŭtenanto Remon.”

Tion dirinte li ekstaris, turnante la dorson al la vidaĵo. Jano, kiu lin rigardis, mire vidis lin paliĝi, dum lia buŝo restis malfermita kaj li faris mangeston ne tre kompreneblan. Ambaŭ viroj instinkte silentis. Aŭdiĝis krako: iu trete rompis sekan branĉon.

“Iu nin spionis”, flustris Stefano, kaj li kuris for.

*

Stefano kaj la onklo retroviĝis ĉe la kruciĝo inter du vojetoj. Ambaŭ kapneis al la alia.

“Estas normale”, la junulo diris. “En ĉi tiu arbaro tiom abundas vojetoj! Plie, nek vi nek mi estas el Valmu. Ni do konas la eblecojn multe malpli ol lokano.”

“Kia li estis?”

“Li – aŭ ŝi – estis ombro, silueto. Ne tre granda. Mi nenion vidis precize. Nur ke iu staras tie kaj silente forpaŝas. Kiam mi ekkuris, li estis jam malproksime. Estis diversaj vojetoj kaj multaj eblecoj sin kaŝi.”

“Mi esperas”, Karal komentis kun peza, serioza mieno, “ke tio ne endanĝerigos iun. Se la spiono ricevis la impreson ke ni proksimas al la vero, ĉu li ne provos likvidi iun kiu povus komuniki al ni ion gravan?”

“Tamen estus pliigi la riskojn”, Stefano diris kvazaŭ por sin trankviligi.

“Fakte jes, tio pliigus niajn ŝancojn trovi la murdinton, sed mortigintoj ofte ne rezonas tiamaniere...”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.