La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


Elektitaj poemoj de kroataj esperantistoj

Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

JOSIP VELEBIT

EPPUR SI MUOVE

Honore al urbo Varsovio okaze de la 44-a Universala
kongreso de Esperanto, en la jaro 1959-a

Rapida trajn' veturis ja tro lante
por mi vojaĝfebrante en kupe',
mi provis helpi min modkanton kante,
sed pensoj dise flugis sen obe'.

Distrita mi temppason ne kontrolis:
dum tra la nokt' rapidis trajn-fantom',
nek aŭdis mi la ridon kiu bolis:
parolis tri polinoj pri diplom'!

Mi nun aliris kaj la vorto venis
al metropol' senkulpa brulofer',
"Ho Varsovi'! - knabina vort ektremis
kiom vi , fine, pagis por liber'!"

"Montriĝis vana ĉiu rezistprovo,
- daŭrigis skizi dua blondulin' -
la povra urb' sen ajna defendpovo
la tuta baldaŭ iĝis nur ruin'"

Post tio krom la detruita urbo
esperis mi ekvidi ĉe l' alven'
kondamnon de la faro sur vizaĝoj
kaj trovi pezajn signojn de l' korprem'.

Sed Varsovio kun videblaj spuroj
de l' man' barbara, kies sanga pian'
ĝin neniigi volis per teruro
de l' bombard' kaj nekredebla flam',
akceptis nin kun kora sincereco,
ĝojante vidi nin sur sia ter',
fratam' en pura sindonem' sentiĝis,
ĉielo, kvazaŭ, parte, descendis al ter'.

Lifto en oketaĝa dom' nin supren levis
tra stratoj ekfunkciis ree tram',
por novaj viv-postuloj oni strebis jam:
pri ŝajna tromp' unue, mi kredi devis.

Ne povas mi pripentri kiaj sentoj
min skuis, dum mi miris tie vin,
ho urb' heroa, kaj en legendoj
nun vivos plu pro martirec' sen fin'.

En moment', dum staris mi senmove
kun nedireble pia sent-agord',
f1ustrante, nure, mi: "Eppur si muove",
eligi povis el profund' de l' kor'.

VIZAĜO ŜIA...

Vizaĝo ŝia estas blanka neĝo,
Blondetaj haroj: bosko am-favora,
Okuloj ĉiam pretaj por sieĝo
Kaj fajne tranĉaj lipoj eĉ por preĝo
Konvenas: pie mildaj, senparolaj.

Spite al mia edza kor' poltrona
Delonge ravas min la svelto mola
De ŝia korp' malŝpare am-propona,
Kaj mamoj indaj al reĝin' surtrona,
kaj lipoj pie mildaj, sen parolaj.

Ŝi feliĉigas, malgraŭ ke ekflamos
La lakta karn' neniam, kaj ĉi glora
In-korp' nenies liton ekornamos,
Kaj same ja neniam kise amos
La lipoj pie mildaj, senparolaj.

Ĉi nura mia Bel', kiu al Amo
Instigas, al sincera am' elkora,
Estas ja ĉarma dam' - el porcelano
Bazar-fenestre, la eden-infano,
Kun lipoj pie mildaj, sen parolaj.

LA TAGOJ PASAS ...

La tagoj pasas, noktoj pasas,
bild-post-bilde for,
la jaroj korpon, koron ĉasas,
restas nur dolor'.

L' anim' en solo foliumas
ĉi bildlibron nun,
estintan vivon ĝi prilumas
en sol' kaj en kun'.

Junulo, jen, en mondon iras,
pelas lin fisort',
sed ve, ĝendarmo lin retiras:
mankas ja pasport'!

L' alia freŝa cerb' grandplana,
multpromesa knab',
perdis vivon sub sangama,
akra ponard-frap'.

Kaj la knabina korp' lertgesta
vibras en plenlum',
ĝu' danca iĝis malbonŝanca
por ŝi, mortopun'.

Kaj fine kara kap' grizhara
laca pro vivkroz'
kaj ŝia plend' pri viv' amara,
revoj pri ripoz'.

La tagoj pasas, noktoj pasas,
bild-post-bilde for,
la jaroj korpon, koron ĉasas,
restas nur dolor'.

NOKTA KANTO

Tra la sensona, dezerta urbo, noktohore, sub lampolumoj,
mi tute sola vagas, akompanata nur de mia fidela ombro,
dum la pensoj, simile al ensorĉitaj birdoj, kondamnitaj
al riska, senhalta flugo, flughastas al senfinaj foroj ...
Mi vagas sola - same kiel en multaj mondurboj ĉimomente
vagas iu homo same tiel sola - kaj portata de l' koro-
morda deziro, mi etendas la manojn, kvazaŭ palpilojn
al landoj milojn da kilometroj fore, al miaj zorgoplenaj
amikoj sub la verda standardo, kaj dum la koro, ĉi hazard-
ludanto bategas bruste, inkube min tentas la malbonon
konjektanta penso:
Ke morgaŭ aŭ postmorgaŭ ĉiuj mondĵurnaloj per grandaj
literoj sciigos pri la nova krimo, kaj la altaj kamen-
tuboj etendiĝantaj al la ĉielo, fariĝos oreltranĉaj
laŭtaj sirenoj, dum niaj paŝoj, kiuj savon serĉas,
la paŝojn de la samideanoj, kiuj ekiris renkonte al la
mondo, abrupte haltigos la mortosemaj ŝtalaj murdotuboj.

GAZELO

Doloras min, ke mi forlasas vin, hejmland'
                                                 bonaĵo mia,
Destin' ordonas la disiron, hejmland'
                                                 bonaĵo mia!
necertaj tempoj vin atendas, plej kara
                                                 en ĉi vivo,
super ĉio plej aminda, hejmland' bonaĵo mia!
Sennombraj estas la danĝeroj en ĉi arbareg'
                                                 de l' mondo,
kiuj multe vin minacas, hejmland' bonaĵo mia.
Ho, de praaj tempoj estas vi logaĵo de luparo;
gardu vin la bona Dio, hejmland' bonaĵo mia!

<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.