La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Elektitaj poemoj de kroataj esperantistojDiversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Poezio estas io inter beno kaj kuntreno: supren, alten, nuben, kanten, kun leĝero de sincero, en intimo kun senlimo, al la vasto sen balasto, al la helo, al la belo! |
En Oktobro freŝa vento senindulgas el okcidento, branĉoskuas l' akaciojn kaj forblovas sekfoliojn. Branĉoarĉoj ploroĝeme branĉbalance, mortodance Kaj kun veno |
Somermeze viglo, bruo aŭdeblas el ĉiu korto, el ĉiu barko, ĉiu plaĝoparto: aŭdeblas najbaroj, infanoj, gastoj kaj ne malofte oni eksopiras pri l' trankvilo kaj senbruo. Oh, se eblus |
Maro regas. Satanegas ondohordo al rokbordo. Bruas, tondras true sondas rokomuron dum vetkuro. Alten soras, klifojn boras. Ekvoluptas. Stonen skulptas formojn mirajn nombre milajn. Boton, birdon, heroŝildon, cervokornon, virinformon, reĝan tronon, in-kalsonon, virkranion, hindan dion... Super truo form' de gruo. Punt' ĉe punto, milmil punktoj. Pont' enmezas kaj impresas maren gliti, groton spiti. |
Kaj en groton sub ŝtonboto tra truaro en la maro sunradio (ho, defio!) ŝteleniris. Hom' ekmiris pri gamravo en la kavo. Kun herbkuno en mar' lumo disalternas, game sternas lumoludon en marnudon: buntkolore, arĝent-ore, verde-blue, poŭpe, prue, jen lazure, jen purpure. Altirita de l' ĝu' rita hom ennaĝis por omaĝi per ĉeesto akvofeston. Homon maro kaj ondaro danke dotas: perlamotas. |
Dance kreskas, fosforeskas la surfaco kun senlaco. Okul' gapas, maro frapas, feste nuptas, lude skulptas nestojn kovajn, formojn novajn. Ĉiam plue frapoflue artist' blua, skulptist' skua sin reĵetas kaj impetas per majesto ĝis ŝtormĉeso. |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.