La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Elektitaj poemoj de kroataj esperantistoj

Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

DALIBOR BROZOVIĆ

AL NIAJ KURSFININTOJ

Ho, ni ĉiuj iam vizitadis, ĉeestis
porkomencantan kurson.
Sed raraj nur, kaj nur malmultaj restis
niaj en vivkonkurso.
La ĉefa not' de nia kara kanto
estas nek UEA, nek flagverd', nek SAT,
ke hom' al homo estu, restu frat'
al tio celas lingvo Esperanto.
Ja ĉiuj vojoj estas tute bonaj
nur se honeste per ili vi iros,
la celojn en ĉies koro burĝonajn
vi per la samaj vojoj akiros.

Kaj nur parolu! Sen voĉvitamin'
vin trafos la pela parolskorbuto,
de ĝi neniam kurace savos vin
maldensaj etaj gutoj da balbuto!
Ne restu Lingvo la muta liuto,
aŭ lud' por tri monatoj aŭ eĉ kvin!
La Lingvo estu de l' estont' saluto
al abismoj krutaj de l'homarruin'.

Ho, jam multfoje ĉirkaŭ ni tempestis,
sed revenis feliĉa animriĉ'.
Esperas mi: en via kor' ne nestis
loĝejon sian turpa senreviĝ'·
Ho, ni ĉiuj vizitadis, ĉeestis
iam ian porkomencantan kurson,
sed nur tre raraj, tre malmultaj restis
niaj en la laciga vivkonkurso.

AL BOLONJA KONGRESO

(Parto de la salutparolo ĉe la rnalfermo)

La verda pacoaz' nur la Rondo
ja estas, ĉar ĉiu en ĉi mondo
aŭ muso devas esti aŭ kato.

Plej bonajn filojn de land' itala
allogis centro ambatala,
Bologna - tio ne estas f1ato.

El land' kuŝante trans blua maro
venis nek malamik' nek barbaro,
najbaro eterna, la kroato.

Por amkonstruaĵ' modestan brikon
kunportis mi trans Adriatikon,
ĉi tien mi venis kiel frato.

KARNAVALA SONETARO

Alkonduko post sep Karnavaloj

Mi demandis min
"Kial publikigi
la Sonetaron post Karnavaloj sep?"
Sed la postan Karnavalon mi tamen
devos ligi
al la antaŭa
per ligo de filo, ne de nep'!

Ĝi do ne malfruos!
Intime mi supozas,
ke pro ĝi la rido
en ĉi Karnavalo bruos.
Mi eĉ dezirus ke ĝi ankoraŭ plaĉu!
Kaj al tiuj,
kiuj ĝin ne ŝatos,
mi diru:
"Mi ne flatos!
Vi simple - kraĉu,
kaj -
la sekvontajn paĝojn transiru!"

DEDIĈO

Memordediĉas al Luci'
Sonetojn ĉi kaj ĉi rondelon
Kaj la oktavojn etajn mi.
Si por briligi verdan stelon
En mia kor' ĝis rim-ebri',
por montri la verdvortan belon,
Al mi donacis ĝian pordon:
Orlibron - la Streĉitan Kordon!

PROLOGO

Pardonon petas de l' publiko
Poeto ĉe la vojo kreska
Se pro la stil' Kalocsayeska
Ruĝiĝos ĝis la umbiliko.

Ne ploros mi pro la kritiko,
Entute ne - sed tamen preskaŭ.
Bonvolon petas de l' publiko
poeto ĉe la vojo kreska.

Sed se iu animo vespa
Min pikos per malicaj pikoj,
Pentriĝos sur la rimobrikoj
Tuj lia aĉa bildo freska.

Mi bonon petas de l' publiko...

1. UNUA SONETO

Hodiaŭ regas princo stulta,
Eĉ pest' se estus, ni lin festos,
Ĉe l' princo buntevesta estros
Ĝojega forto katapulta.

Ĉi-karnavale homoj multaj
Sin cirke kiel bestoj vestos,
kaj ĉies vest' kaj gest' atestos
Pri l' karnavala festo kulta.

Nun festu ĝojon karnavalan
Ni senprokraste kun ĝoj' vasta,
Ne estu ni ridinde lastaj!

Kaj mi, por preni kronon balan,
Ekrajdis mi Pegaz-ĉevalon
Kaj kronos princon Karnavalon.

2. KARNAVALA SONĜO

Ho, mi ne estas superstiĉa
por kredi sonĝojn, kaj eĉ mala
Ja estas vero senvuala.
En sonĝ' mi ne fariĝis riĉa,

Nek estis sonĝo geedziĝa,
Sed en la nokto Karnavala
(Memoras mi je imago pala)
Mi sonĝis en narkot' feliĉa:

Ĉu unua estas de aprilo,
mensogo aŭ la trompa brilo?
En sonĝ' mi vidis estontvivon.

Ekvidis mi du bildojn helajn:
Ordaranĝitajn, riĉajn, belajn
Bibliotekon kaj arhivon!

3. PRIPOETlKA SONETO

Rondel', oktavo kaj soneto,
Ho renesancaj poemformoj!
En karnavalaj vi sendormoj
jarcente tintas en ripeto.

Ja ĉiam sonĝos plu poeto
Pri Viaj rigorĉarmaj normoj.
Ho renesancaj poemformoj,
Rondel', oktavo kaj soneto!

Pri Karnaval-princ' en Firenco
Potenca iam duk' Lorenco
Poemojn verkis por publik'.

Ĉi poezipraktik' ŝatata
Jam estis de burĝar' kroata
En renesanca Dubrovnik'.

4. KARNAVALA FABLOSONETO

Je Karnaval' sovaĝaj bestoj
Decidis preni homajn maskojn.
Kaj ili tuj kalsonojn, baskojn,
Ĉapelojn kaj aliajn vestojn

Elprenis el la feraj kestoj;
La urs' eĉ kronis sin per kasko.
Ne scius mi pli tedan taskon
Ol serĉi iliajn bestorestojn.

La vulp' bankisto, lup' buĉisto
Estis, kaj car' leon' pro l' ŝato,
Kaj hien', nature, advokato.

Sed novaj gastoj sur ballisto
Apenaŭ aperis - sen admono
Forkuris ĉiuj pro l' - rekono!

5. VORTOLUDA SONETO PRI L' ORDO EN LA RONDO

Jen la soneto pri la ordo,
Kondiĉ' por nia sortoporto.
Kaj ne malhelpos ĉi mokvorto
Eĉ se nobela ia lordo

Neniam ĝis ĉi nia pordo
Alvenos en la luksa fordo.
Sed ne timu ĉi tian sorton,
Ne trafos nin ĉi sortomordo.

Sen ord' ja estas nur la hordo,
Aŭ postciklona mara bordo
En iu torda, norda fjordo.

Sed orde eĉ plej eta forto
Malmorte kaj sen sortaborto
Progresas en konkordakordo.

6. KARNAVALA FARSSONETO

En iu malproksima lando,
Mi ne memoras nomon ĝian,
En fabeltempo vivis iam
Karolo, grafo, granda dando.

Virinojn ŝatis li kaj brandon,
Sed ja edzinon havis tian,
Ke drakon ŝi mitologian
Dispremi povus sub la plando.

Forkuris iam li al balo,
La mask' - netravidebla vualo.
Li trovis tie ĉarman damon,

Ŝin senmaskigis, serĉis amon...
Karolo restis sen parol' -
Edzino ridas: "Ho, Karol'!"

7. LA STELO KIU ĈIAM LUMU

Ĉe l' karnavalaj vinboteloj
Momenton ĉesu trinki, fumi,
Aŭskultu min bonvole dum mi
Prikantos al vi unu stelon.

En nia verda ĉi ĉielo
Ĉi stelo indas ĉiam lumi.
Ĝi estas - kial ja cerbumi,
Vi scias jam - "La Suda Stelo".

Por ke ĝi brilu al la mondo
Lumante kiel juvelaj ŝtonoj
Starantaj sur la caraj kronoj,

Ho, ne forgesu nia rondo:
Al Lo So So eĉ sen admonoj
Torent' alfluu da abonoj!

8. FINA SONETO

En viv' ekzistas karnavaloj
Kaj pentoj laŭ la religi',
Eterne regas harmoni',
Do regu ankaŭ ĉe la baloj.

En ĉiu dolĉ' ioma salo,
Tro ofte plaĉa komedi'
Fariĝas aĉa tragedi'.
Preteru nin ĉi sortofalo.

Finiĝas nun la sonetaro,
Ke princo ne fariĝu caro -
Princ' ĝenas nin jam - kaj eĉ tro!

Tro longa ĉio tuj fariĝas
Tedega, eĉ se ĝi ĝojriĉas!!
Vin salutegas via Bo.

EPILOGO

Se iu estos malkontenta
Pri mia karnavalprogramo,
Se ĝin li trovos eĉ tro plenda,
Malriĉa je la ĝoj' kaj amo,
Kaj pri la ŝercoj tro silenta,
Memoru tiu samideano:
Eĉ drone en la plenan ĝojon,
Pripensu elektitan vojon!  

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.