La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LINGVAJ RESPONDOJ

Aŭtoro: Ludoviko Lazaro Zamenhof

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Adverboj. Adverbaj formoj

Pri la uzado de «ambaŭ»

«Ambaŭ» signifas: «ĉiuj du», t.e. ĝi estas uzata anstataŭ «ĉiuj», kiam ni parolas nur pri du personoj aŭ objektoj. Tial la konjunkcian uzadon de «ambaŭ» en la frazo «ni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj en vintro» mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: «kiel en somero, tiel ankaŭ en vintro», aŭ «ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro»). Kvankam mi ofte uzis la formon «la ambaŭ», tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton «ambaŭ» sen artikolo.

Respondo 54, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221

Pri «multe da» kaj «multa»

La formoj «multe da laboro» kaj «multa laboro» estas egale bonaj. Egale bonaj ankaŭ estas la esprimoj «mi konas tiom homojn» kaj «mi konas tiom da homoj», sed ne bone estus diri «mi konas tiom da homojn», ĉar en la lasta esprimo la formo «homoj» dependas ne de la vorto «konas», sed de la prepozicio «da», kiu ne postulas la akuzativon.

La Esperantisto, 1890, p 60

Estas diferenco inter «multaj homoj» kaj «multe da homoj»: «multaj homoj» = diversaj homoj (ĉiu aparte); «multe da homoj» = granda nombro da homoj (kune).

Esperantisto, 1893, p 96

Pri la esprimoj «jam ne … » kaj «ne … plu».

Por tre multaj okazoj ambaŭ esprimoj ŝajnas al mi egale bonaj, kaj mi tute ne vidas ian kaŭzon, kiu devigus nin diri: uzu nur la unuan aŭ nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de ni la liberecon en tiuj okazoj, kiam ĝi prezentas nenian maloportunaĵon? Tamen ne ĉiam ambaŭ esprimoj povas reciproke anstataŭi unu la alian. Ekzemple anstataŭ «ne parolu plu» ni ne povas diri «jam ne parolu». Doni tute precizan klarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel «jam»«plu» estas tre malfacile, kaj oni facile povus erari; tial mi limigas min nur per tio, ke mi donos klarigon proksimuman, ne garantiante, ke mia klarigo taŭgos por ĉiuj okazoj. «Jam» laŭ mia opinio efektive enhavas en si la ideon de ŝanĝo de stato, kiel montris «The British Esperantist»; «plu» enhavas la ideon de daŭrado. «Jam ne» povas rilati ankaŭ al io, kio antaŭe ne ekzistis, sed estis nur intencata aŭ esperata, – «ne plu» rilatas al io, kio ekzistis jam antaŭe. Ekzemple, se mi eĉ neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri «mi jam ne vizitos vin» (se mi ŝanĝis mian intencon), sed «mi vin ne vizitos plu» mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam antaŭe vizitadis vin. La esprimon «ne jam» (kiu signifas ion tute alian ol «jam ne») mi tute ne konsilas uzi, ĉar ĝi povus kaŭzi malkompreniĝon; anstataŭ ĝi mi konsilas uzi «ankoraŭ ne». – Diri «pli» anstataŭ «plu» oni povas tre ofte, sed ne ĉiam. «Pli» = pli multe, «plu» = daŭre, pli malproksimen; «pli» signifas kvanton, multecon, – «plu» signifas daŭradon (en loko aŭ tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstataŭ la dua, ĉar tiam ilia senco fariĝas preskaŭ la sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimiĝado), tiam ni ne povas intermiksi la ambaŭ vortojn.

Respondo 26, La Revuo, 1907, Oktobro

Pri adverbo prepozicia

Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio; pri la formo, en kiu ni devas tion fari, mi ne konsilus kateni nin per ia unu regulo por ĉiuj okazoj, sed mi konsilus konformiĝi ĉiufoje al la specialaj bezonoj de la frazo. Ekzemple, se la adverbo devenas de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo (ekzemple, «koncerne tion» = kio koncernas tion, «rilate tion» = kio rilatas tion); se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si ti un prepozicion (ekzemple, «kaŭze de tio» = pro la kaŭzo de tio, «responde al via demando» = kiel respondo al via demando); se la adverbo estas vorto ne devena, sed originala, kiu per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam ĝi, kiel ĉiu alia prepozicio, ligiĝas kun la substantivo senpere, t.e. sen alia prepozicio kaj sen akuzativo (ekzemple «spite mia malamiko»). Tamen en ĉiu duba okazo vi ne faros eraron, se vi post adverbo-prepozicio uzos la prepozicion «je» aŭ la akuzativon, ĉar vi ja scias, ke laŭ nia gramatiko en ĉiu okazo, kiam la prepozicia rilato inter du vortoj estas ne klara, ni povas uzi la prepozicion «je», kaj anstataŭ la prepozicio» je» ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Kompreneble, mi devas atentigi vin, ke pri ĉiuj viaj tri demandoj mi donis al vi nur mian personan opinion, sed ne ian devigan decidon. Se vi trovas, ke estus necese permesi la uzadon de ĉiu prepozicio kun infinitivo, de aparta vorto por «laktumo» kaj de unuforma regulo por ĉiuj adverboj-prepozicioj, vi povas peni akiri por tio la oficialan pervoĉdonan decidon de la Lingva Komitato.

Respondo 37 c, La Revuo, 1908, Majo

Pri la vorto «ĉu»

Vian opinion, ke la vorton «ĉu» ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda, mi trovas tute prava. Ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo «ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis»), sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ «jen», «aŭ» k.t.p. Prave vi diras, ke la frazoj «ŝi kutimas havi ĉe sia zono ĉu rozon, ĉu diamanton» kaj «diru tion ĉu al la kapitano, ĉu ai la leŭtenanto» estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi preferus «jen», en la dua «aŭ».

Respondo 21, La Revuo, 1907, Junio

Pri «ablativo absoluta»

Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en kelkaj tre malmultaj lingvoj; en Esperanto ĝi ne ekzistas. Kvankam ĝi nenie estis rekte malpermesita, tamen ĝia uzado estus kontraŭ la spirito de nia lingvo. En Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton de la ĉefa propozicio. Sekve oni povas diri «farinte (= kiam la leono faris) la dividon, la leono diris», sed oni ne povas diri «la divido estante farita (= kiam la divido estis farita), la leono diris». Enkonduki la latinan aŭ francan ablativon absolutan (kiu por la plimulto da nacioj prezentus ion nenaturan) ni tute ne bezonas, ĉar ni ĉiam povas ĝin anstataŭigi per formo pli natura. En via frazo («la reĝo kunvokis siajn konsilistojn, por ke, ĉiu el ili eldirante sian opinion, li povu fari decidon») ni povas ja tute bone anstataŭigi la substrekitan esprimon per «kiam ĉiu el ili eldiros sian opinion», aŭ per la pli mallonga «aŭdinte la opiniojn de ĉiuj».

Respondo 19, La Revuo, 1907, Junio


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.