La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LINGVAJ RESPONDOJAŭtoro: Ludoviko Lazaro Zamenhof |
©2024 Geo |
En la tempo, kiam estis verkata la «Dua Libro», la demando, ĉu oni devas diri «estas varme» aŭ «estas varma», ne estis ankoraŭ absolute decidita kaj la uzado de unu formo estis egale bona, kiel la uzado de la dua. Nun tiu ĉi demando iom post iom per la uzado akceptis jam decidon pli difinitan. La adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon de substantivo (responde la demandon kia) kaj la adverbo difinas la verbon (responde la demandon kiel). Tial ni diras: «la vetero estas bona», «li kantas bone». Tamen en la okazoj, kie la difino apartenas precize nek al substantivo aŭ pronomo, nek al verbo, ni ofte ne povas decide diri, kian demandon (kia aŭ kiel) nia difino devas respondi kaj kian formon ni devas uzi. En ĉiu alia lingvo tiu ĉi duba demando estas decidata per la sankcio de l’ uzado, – en nia lingvo ni konsilas uzadi en tiuj okazoj ĉiam la adverbon; ekzemple: «estas varme», «estas vere», «ĝi estas vera». La vorton «ĝi» ni konsilas ĉiam uzi nur por anstataŭi objekton aŭ aferon (kiel «li» anstataŭas personon); sed en esprimoj senpersonaj kaj senobjektaj ni konsilas neniam uzi la vorton «ĝi» (ekzemple: «hodiaŭ estas varme» kaj ne «hodiaŭ ĝi estas varme»).
La Esperantisto, 1891, p. 7
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.