Leksikologio. Vortaroj

Pri plena vortarego

Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus ne sole ĉiujn vortojn de la ordinara vivo, sed ankaŭ ĉiujn vortojn teknikajn de ĉiuj sciencoj, artoj kaj metioj, ĉiujn nomojn geografiajn, historiajn, personajn k.t.p.; nia Lingva Komitato farus al ni tre grandan servon, se ĝi per komuna laboro de ĉiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian vortaregon kun karaktero oficiale fiksita la Lingva Komitato nun ne povas kaj longe ankoraŭ ne povos, ĉar tia laboro estas ne sole tre malfacila kaj la kompetenta esploro kaj fikso de ĉiuj el la senlima multego da vortoj postulas multege da tempo kaj fortoj, sed tia laboro estus eĉ rekte malutila. Se tian grandampleksan fiksitan vortaregon, kiun povas krei nur tre longa kaj ĉiuflanka uzado kaj elprovado, ni volus pretigi teorie kaj «en rapideco», ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon, ni malpermesus al ĝi libere kaj sane disvolviĝi; ni perforte altrudus al la lingvo multajn formojn kaj vortojn, kiuj al tiu aŭ alia kunlaboranto de la vortaro pro nesufiĉa elprovo en la unua momento ŝajnis bonaj, sed kiuj poste en la praktika uzado povus montriĝi tute malbonaj. Tia konsidero estis interalie ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forĵeti la tro grandan vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo, lasante ĉion alian al libera, iom-post-ioma ellaboriĝado. Sed se la Lingva Komitato ne povas doni al ni jam nun plenan vortaregon oficiale fiksitan, ĝi povas tamen fari ion alian (kaj parton de tio ĝi jam faris kaj faras): dividinte la grandegan laboron inter ĉiuj komitatanoj (el kiuj ĉiu nepre devas ion fari) kaj inter aliaj helpantoj, ĝi povas krei en ne tro longa tempo plenan vortaregon provizoran. Kiam tiu vortarego estos preta, ĝi servos kiel neoficiala kaj ne deviga konsilanto por ĉiuj, kiuj bezonas uzi tiun aŭ alian vorton aŭ nomon, sed ne povas aŭ ne volas mem ĝin elekti kaj, ne havas la eblon serĉi en nia tuta literaturo, ĉu kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton. Tiu «rapidece» pretigita vortarego tute ne estus deviga: ĉiu, kiu trovus, ke tiu aŭ alia vorto estas malbona, havus plenan rajton uzi alian vorton; kaj poste la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatinta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon, ol kiun ili ĝis nun havis en la provizora vortarego; sed ĉiuj vortoj, kiuj oficiale ne estos anstataŭigitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora Vortarego kun ĝiaj estontaj periodaj Aldonoj restos ĉiam plej grava konsilanto por ĉiuj verkantoj, kaj el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita. – Mia ideo estas kompreneble nur teoria; ĉu ĝi estas efektiviginda kaj efektivigebla, – pri tio povas juĝi nur la estraro de la Lingva Komitato, kiu sola havas aŭtoritaton kaj sperton pri tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego mi donas publike por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon kaj eble esprimi ian utilan opinion, aŭ proponi sian helpon al la Komitato, se tiu lasta ĝin bezonus.

Respondo 58, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223

Pri «ujo» kaj «ingo»

S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laŭ D-ro Zamenhof, ujo estas vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo entenas nur parton.

Carlo Bourlet, Lingvo Internacia, 1904, p. 170

Pri la ortografio de propraj nomoj

Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn.

Esperantistische Mitteilungen, Junio 1904 (citita en Lingvo lnternacia, 1904, p. 216).

Pri la nomoj de landoj

De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon «Egipto» ne por la lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis «Egiptujo». Mi tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per «uj»), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per «an») la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel «fremduloj»; tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso «uj». La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando antikva, aranĝita laŭ la principo «lando apartenas al unu gento», ĝi sekve nepre devas havi la sufikson «uj», por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gentomastro kaj la gentoj-fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! Ĉiuj novaj landoj, ne aranĝitaj laŭ la principo «lando apartenas al unu gento», neniam devas uzi la sufikson «uj»; ni devas sekve diri «Usono», «Kanado» k.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis «Brazilujo», «Ĉilujo» k t. p., mi konfesas nun, ke tio estis eraro. Ni povus diri «Brazilo, Ĉilo» k.t.p., tamen mi ne konsilas tion fari, parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germanoj, kiuj alkutimiĝis al «Brazilia», «Brazilien», «Ĉiliec», la vortoj «Brazilo», «Ĉilo» ĉiam sonus kiel nomoj de popoloj, parte pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj «Brazilo», «Ĉilo» en la senco de popolo donus nun grandan konfuzon, se la samajn formojn ni uzus nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti samtempe ĉiujn tri malbonaĵojn (t.e. eraron, kontraŭkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por la diritaj landoj la formojn «Brazilio», «Ĉilio»; kaj tiel mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri «Meksikujo»; ni devus diri «Meksiko», sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon «Meksiko» kaj la landon «Meksikio» (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.). – Nun restas la demando pri la landoj Eŭropaj. Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso «uj». Estas vero, ke ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso «uj» estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la «uj» per «i», mi tion ne malkonsilus; sed fari propravole escepton por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, ĉar la Esperantistoj jam tro forte alkutimiĝis al la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson. Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postulus.

Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291

Pri «daŭri» kaj «ĉesi»

«Daŭri»: esti plue, ne esti finita; «ĉesi»: komenci ne …i, aŭ komenci ne esti. El tiu signifo sekvas la reguloj de uzado de tiuj vortoj kaj de iliaj devenaĵoj «daŭrigi», «ĉesigi» k.t.p. Ekzemple: oni povas diri: «la laboro daŭras» (la laboro estas plue, ne estas finita), sed oni ne povas diri: «mi daŭras labori» (mi estas plue labori! mi ne estas finita labori!); ankaŭ ne estas bone diri (kiel mi mem bedaŭrinde faris kelkfoje): «mi daŭrigas labori» (mi igas esti plue labori!); oni devas diri: «mi daŭrigas mian laboron» (mi igas mian laboron esti plue)«mi laboras plue». Oni povas diri: «mi ĉesas labori» (mi komencas ne labori)«la pluvo ĉesas» (la pluvo komencas ne esti), sed ne estas bone forlogiĝi per la analogio kun «komenci» kaj diri: «mi ĉesas mian laboron» (mi komencas ne …i aŭ ne esti mian laboron!); estas preferinde diri: «mi ĉesigas mian laboron» (mi igas mian laboron komenci ne esti).

Respondo 49, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 294

Pri la senco de «ŝati»

La vorton «ŝati» mi uzas ordinare en la senco de «rigardi kiel valoran, kiel gravan». Ekzemple: la gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj.

Respondo 53, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221

Pri la vorto «forkaperi».

La vorto «forkaperis», kiun vi trovis en «La Rabistoj», ne estas preseraro. La vorto «kaperi» (kiu sin trovas en la vortaroj Esperanto-germana kaj germana-esperanta) signifas proksimume «rabi korsare»«rabi sur la maro».

Respondo 31, La Revuo, 1908, Februaro

Pri la vorto «kateĥizi».

La vorton «kateĥizi», uzitan en la vortaro de O’Connor, mi trovas tute bona, ĉar ĝi estas internacia; el tiu vorto ni povas tute bone devenigi la vortojn «kateĥizo», «kateĥizisto», «kateĥizato»; el tio ĉi tamen tute ne sekvas, ke la vortoj «kateĥismo» kaj «katehisto» estas malbonaj. «Kateĥismo» estas io alia ol «kateĥizo»; sed se eĉ ni dirus, ke ambaŭ vortoj estas identaj kaj ni povas uzi «kateĥizo» anstataŭ «kateĥismo», ni eĉ en tiu okazo tute ne bezonus elĵeti el nia lingvo la tute internacian kaj bonan vorton «kateĥismo», sed ni povas tute sen ia maloportuneco lasi la vivon al ambaŭ vortoj kaj trankvile atendi, ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan forton al unu vorto kaj faros el la dua vorto ne plu uzatan arĥaismon.

Respondo 39, La Revuo, 1908, Majo

Pri la vorto «laktumo»

Mi tute konsentas kun vi, ke «lakto» kaj «laktumo» havas inter si preskaŭ nenion komunan, kaj ni havus plenan rajton uzi por «laktumo» ian vorton tute memstaran. Sed ĉar en multaj lingvoj por ambaŭ diritaj vortoj estas uzata la sama radiko, kaj ĉar la vorto «laktumo» estas ne malpli oportuna, ol ĉia tute memstara vorto, kaj ĉar tiu vorto jam troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», tial ekzistas absolute nenia neceseco, ke ni forĵetu la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn lerni novan vorton.

Respondo 37 b, La Revuo, 1908, Majo


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo