|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LINGVAJ RESPONDOJAŭtoro: Ludoviko Lazaro Zamenhof |
©2026 Geo
|
Diri «iam» anstataŭ «siatempe» ni en la plimulto da okazoj ne povas, ĉar la senco de ambaŭ vortoj estas malsama. «Iam» esprimas tempon nedifinitan, dum «siatempe» esprimas tempon, kvankam ne klare nomitan, tamen pli-malpli difinitan. «Mi volis siatempe proponi regulon» = «mi volis proponi en tiu tempo, kiam, laŭ mia opinio, la cirkonstancoj tion postulis». Se anstataŭ «siatempe» vi diros «ĝiatempe», vi ne faros eraron; sed ŝajnas al mi, ke en la plimulto da okazoj «siatempe» estas pli bona ol «ĝiatempe». Tiamaniere uzas la vorton ne sole tiuj lingvoj, kiuj por «sia» kaj «ĝia» uzas la saman vorton, sed ankaŭ tiuj lingvoj (ekzemple la slavaj), kiuj severe faras diferencon inter «sia» kaj «ĝia». Laŭ mia opinio oni povas klarigi ĝin al si per tio, ke «sia» montras pli grandan intimecon inter la faro kaj la tempo, ol kiom montrus la vorto «ĝia». Gvidi nin per teoriaj postuloj gramatikaj en tiu ĉi okazo ni ne povas, ĉar al kio ni povus rilatigi la vorton «ĝia»? Ŝajnas al mi, ke en la esprimo «faro ĝiatempa» la tempo apartenas (t.e. estas konvena, konforma k.t.p.) al io alia, dum en «faro siatempa» la tempo apartenas al la faro mem. Kompreneble, mia klarigo ne prezentas ion absolute konvinkan; sed mi volis nur montri al vi, ke ne ekzistas ia grava kaŭzo, por ke ni la ĝis nun komune uzatan «siatempe» anstataŭigu per «ĝiatempe».
Respondo 43, La Revuo, 1908, Aŭgusto
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.