La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LINGVAJ RESPONDOJ

Aŭtoro: Ludoviko Lazaro Zamenhof

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Nedifinitaj pronomoj

Tia-tiela

La diferenco inter la senco de tia kaj tiela estas tiel malgranda, ke la okazoj por tiela estas tre maloftaj. Ekzemple: se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por momento, jen saltanta k.c. – ni povus diri (kvankam ne necese): «ĉu vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo)? tian brulon (= tiel grandan k.c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan (= tiamanieran).

La Esperantisto, 1891, p. 21

Pri la senco de «certa»

Krom sia ĉefa senco, la vorto «certa» havas ankoraŭ la sencon de «iu» (ne en la senco de «kiu ajn», sed en la senco de «iu difinita»); la uzado de «certa» en la senco de «iu» tute ne estas franclingvaĵo, ĉar tiel same oni uzas tiun vorton en la lingvoj germana, rusa, pola kaj aliaj.

Respondo 57, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223

Pri la formo «ĉio ĉi»

Anstataŭ «ĉio tio ĉi» vi povas tre bone diri «ĉio ĉi», ĉar la vorto «ĉi» jam per si mem signifas proksiman montron.

La Esperantisto, 1889, p. 15

Pri la vortoj kun «ĉi»

Ni havas egalan rajton uzi la «ĉi» antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la «ĉi» estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi la «ĉi» antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj «ĉi» (t.e. skribado «tiu-ĉi» aŭ «ĉi-tiu» anstataŭ «tiu ĉi» aŭ «ĉi tiu») ŝajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.

Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2

Pri «onin» kaj «onia»

Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto «oni» estas per si mem formoj tute regulaj, kaj ĉiu havas plenan rajton ilin uzi, ĉar nenie en la «Fundamento» estas dirite, ke «oni» prezentas escepton el ĉiuj aliaj analogiaj pronomoj. Nur en la praktiko oni ĝis nun ne uzadis la formojn «onin» kaj «onia», ĉar preskaŭ en ĉiuj plej gravaj lingvoj la vorto «oni» ne ŝanĝiĝas kaj la akuzativigo kaj adjektivigo de tiu ĉi vorto sonus tre strange en la oreloj de la plimulto de la Esperantistoj. Sed en Esperanto la «nekutimeco» ne prezentas gravan kaŭzon por neŭzado; tial, kvankam mi persone ĉiam evitas la diritajn formojn, tamen, se iu ilin uzus, mi neniel povus vidi en tio ĉi ian pekon kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ la komuna spirito de nia lingvo.

Respondo 22, La Revuo, 1907, Aŭgusto

Pri «ioj», «tioj», «kioj» k.t.p.

Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. «Tio» prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple: «Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton».

Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio

Pri «neniigi»1

Ĉiuj vortoj de la «interrilata tabelo» konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn «e» kaj «u», kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj «ali-u», «ali-es», «kelk-om», k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas per «a» kaj «o», la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial la forĵetado de la pure substantiva «o» kaj ĝia anstataŭigado per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi ne permesus; sed, ĉar: la vortoj «neniigi» kaj «neniiĝi» estas jam de longa tempo tre bone konataj kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.

Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo

1 S-ro J. E. demandis nian Majstron, ĉu «neni» estas radikvorto, ĉu la formoj neniigi kaj neniiĝi estas ĝustaj, kaj ĉu nenioigi kaj nenioiĝi ne estus preferindaj.

Pri «neniu» kaj «nenia»

La vorto «neniu» (tiel same, kiel ankaŭ la vortoj «iu», «kiu», «tiu», «ĉiu») havas sencon pure pronoman, dum la vorto «nenia» (kiel ankaŭ la vortoj «ia», «kia», «tia», «ĉia») havas sencon adjektivan kaj esprimas specon, karakteron. La vortoj «iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu» povas esti uzataj aŭ kun substantivo, aŭ sen substantivo (en tiu ĉi lasta okazo oni subkomprenas ĉe ili la vorton «homo»). La formoj kun «u» enhavas en si ĉiam la ideon de nomo aŭ pronomo, dum la formoj kun «a» enhavas en si la ideon de adjektivo. La diferencon inter la diritaj serioj da vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj: Kiu venis? Venis Petro; venis botisto; venis li. – En kiu urbo vi loĝas? Mi loĝas en Parizo; mi loĝas en tiu ĉi urbo. En kia urbo vi loĝas? Mi loĝas en bela urbo; en granda urbo. – Ĉu vi vidis la ĉambristinon aŭ la kuiristinon? Mi vidis neniun servistinon. Ĉu vi vidis junan servistinon aŭ maljunan? Mi vidis nenian servistinon. Inter la vortoj «tiu-tia» kaj «ĉiu-ĉia» la diferenco estas pli granda kaj pli klara, ol inter la vortoj «kiukia», «iu-ia», «neniu nenia»; tial oni neniam povas diri «tia» aŭ «ĉia» anstataŭ «tiu»aŭ «ĉiu», sed ofte oni povas sen eraro diri «ia, kia, nenia» anstataŭ «iu, kiu, neniu» (kvankam estas bone ĉiam eviti kiom eble la intermiksadon de tiuj ĉi vortoj).

Respondo 29, La Revuo, 1908, Februaro

Pri la vorto «tiela»

Via opinio, ke mi ĝis nun neniam aprobis la vorton «tiela», estas erara. Al la vortoj «tiela» kaj «tiele», kiuj estas kreitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis mian aprobon, sed mi eĉ mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo. Mi ne povas nur laŭdi, kiam oni trouzas tiujn vortojn, kaj kiam oni uzas ilin tute senbezone anstataŭ la pli simplaj vortoj «tia» kaj «tiel», aŭ ankoraŭ pli, kiam oni volas uzadi ilin ĉiam anstataŭ la vortoj fundamentaj; sed en ĉiuj okazoj, kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj «tia» kaj «tiel» en formo pli akcentita, mi trovas la vortojn «tiela» kaj «tiele» tre bonaj, ne sole permesindaj, sed eĉ rekomendindaj.

Respondo 8, La Revuo, 1907, Februaro


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.