La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LINGVAJ RESPONDOJ

Aŭtoro: Ludoviko Lazaro Zamenhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Antaŭparolo

 AL LA LINGVAJ RESPONDOJ APERINTAJ EN «LA REVUO» (1910)

Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo donadis al diversaj demandantoj respondojn pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian «oficialan decidon» pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro.

Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.

Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua «decido» katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; «decidojn» oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco!


L. L. Zamenhof


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.