Personaj pronomoj

Pri la uzado de «li» anstataŭ «ĝi».

Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas «li» anstataŭ «ĝi», ĉar vi ne aprobas «la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj». Kontraŭ la uzado de «li» en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj «ĝi», estas ne tia, kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras «vi» ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano «il», la germano diras «es»); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter «li» kaj «ŝi» – la vorton «ĝi». Tiel same ni parolas ankaŭ pri «persono». Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton «li».

Esperantisto, 1893, p. 16

Pri la uzado de «vi» kaj «Vi»

Ordinare mi skribas «vi», kiam mi parolas al unu persono familiare, kaj «Vi», kiam mi parolas al multaj personoj aŭ al unu persono kun respekto. Vi trovas tiun ĉi diferencon ne bezona, kaj mi konsentas, ke vi estas prava. Tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado de «vi» per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado, kiam miaj korespondantoj iom alkutimiĝos al la malgranda «vi». Ankaŭ «Estimata sinjoro», «Kara amiko» estas pli regula, ol «Estimata Sinjoro», «Kara Amiko» k.t.p., sed en tiuj ĉi okazoj oni ordinare simple pro ĝentileco skribas grandan literon, kie pli regula estus litero malgranda.

Esperantisto, 1893, p. 16

Pri «li», «ŝi», «ĝi».

La pronomoj «li» kaj «ŝi» estas uzataj nur por personoj; por aferoj, objektoj kaj ankaŭ por bestoj ni uzas la pronomon «ĝi», ĉar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj aŭ bestoj, volas esprimi difinitan sekson (viran aŭ virinan), tiam ni povas uzi «li» kaj «ŝi».

Esperantisto, 1892, p. 79

Pri «ĝi» anstataŭ «tio»

La vorton «ĝi» ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino, sed pri io, kio ne havas sekson aŭ kies sekso estas por ni nekonata aŭ indiferenta; sekve ni preskaŭ ĉiam povas tute bone uzi tiun ĉi vorton ankaŭ anstataŭ «tio», kies senco estas preskaŭ tia sama. Tial anstataŭ «tio (= la ‹io› kiun mi nun vidas antaŭ mi) estas vi, Ivan Karpoviĉ», mi povas tute bone diri «ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ».

Respondo 17, La Revuo, 1907, Junio

Pri la pronomo «ci»

La neŭzado de «ci» tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, – kontraŭe, ĝi estas specialaĵo de la lingvo Esperanto, specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus «vi» kaj al unu persono ĉiam «ci»; sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo, ke «ci» enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru «ci»; ni devus sekve havi apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaŭ la jaro 1878). Sed la praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia «formo de ĝentileco» estas ofte tre embarasa, ĉar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): «ci» ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la aŭskultanto (ekzemple anstataŭ «ci» kaj «vi» oni diras «li», «oni») «sinjoro», «fraŭlo» k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur «vi». Malkompreniĝon tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante «vi, sinjoro», aŭ «vi ĉiuj», «vi ambaŭ» k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de «ci» (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de «vi» ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi «ci»), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de «vi», ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion «malvarman». Ĉio dependas ja nur de la kutimo.

Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro

Pri la pronomo por bestoj

Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan pronomon «ĝi», – ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed eĉ en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton «li»«ŝi»; sed en ĉiuj ordinaraj okazoj mi konsilus uzi la pronomojn «li» kaj «ŝi» nur por homoj.

Respondo 35, La Revuo, 1908, Majo

Pri pronomo por «homo»

Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon «ĝi» (kiel ni faras ekzemple kun la vorto «infano»), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto «ĝi» (uzata speciale por «bestoj»«senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de «homo» ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por «homo» la pronomon «li». Nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se ni ĉiam farus diferencon inter «homo» kaj «homino», tiam ni devus por la unua uzi «li» kaj por la dua «ŝi»; sed ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por ambaŭ seksoj (ekzemple «homo» = homo aŭ homino, «riĉulo» = riĉulo aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon «li» ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton «ĝi» ne sole por «homo», sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: «riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi» (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj).

Respondo 23, La Revuo, 1901, Aŭgusto


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo