Kazoj

Nominativo post «po»

Inter la esprimoj «doni po 2 pecojn» kaj «doni po 2 pecoj» estas ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial ambaŭ esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto «po» la «pecoj» jam ne dependas rekte de la «doni», ni konsilas uzi post «po» (tiel same kiel post «da») la nominativon («doni po 2 pecoj»). Alia kaŭzo por tiu ĉi konsilo estas ankaŭ la cirkonstanco, ke laŭ nia opinio «ĉie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon».

La Esperantisto, 1891, p. 7

Pri la akuzativo

Tuŝante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu ĝin ĉiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke ĝi estas efektive necesa; en ĉiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu oni devas uzi la akuzativon aŭ la nominativon – uzu ĉiam la nominativon. La akuzativo estas enkondukita nur el neceso, ĉar sen ĝi la senco ofte estus ne klara; sed ĝia uzado en okazo de nebezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono.

La Esperantisto, 1890, p.27

La akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la antaŭiranta prepozicio (ĉar la prepozicioj per si mem neniam postulas ĉe ni la akuzativon), sed nur de la senco. La akuzativon ni uzas nur en tri okazoj:

a) por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havantaj sencon aktivan), ekzemple «mi batas lin», «mi diras la vorton»;

b) por montri direkton (t.e. movadon al ia loko, en diferenco de movado sur ia loko), se la prepozicio mem tion ĉi ne montras; ekzemple, ni diras «mi venas al la celo» (ne «al la celon»), ĉar «al» mem jam montras direkton, sed ni devas diferencigi inter «mi amas iri en la urbo» kaj «mi amas iri en la urbon» (aŭ simple «iri la urbon») laŭ tio, ĉu mi amas iri sur la stratoj de la urbo aŭ ĉu mi amas iri el ekstere en la urbon («iri al la urbo» signifas nur aliri, sed ne eniri);

c) en ĉiuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi, ni povas uzi la akuzativon anstataŭ la prepozicio «je»; ekzemple en la esprimo «mi kontentiĝas tion ĉi» la akuzativo ne dependas de la verbo «kontentiĝas» sed anstataŭas nur la forlasitan prepozicion «je» (= mi kontentiĝas je tio ĉi).

Esperantisto, 1892, p. 62

Nominativo aŭ akuzativo?

En la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo kaj nominativo ne estas granda, kaj ofte ambaŭ formoj estas egale bonaj. Sed ĝenerale mi tenas min je la sekvanta principo: mi vidis lin grandan = mi vidis lin, kiu estis granda (aŭ kiam li estis granda); mi vidis lin granda = mi vidis, ke li estas granda. Kian manon mi tenis sur la tablo? la manon kuŝantan (la duan manon, kiu ne kuŝis, mi eble tenis en la poŝo); kiel (aŭ en kia maniero) mi tenis mian manon? mi tenis ĝin kuŝanta sur la tablo.

Lingvo lnternacia, 1906, p. 121

Pri la akuzativo post «anstataŭ»

Kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ «anstataŭ» per si mem postulas ĉiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj post «anstataŭ» la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: «Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon», la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon (= anstataŭ bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun dubon pri tio, ke anstataŭigita estis ne la batanto, sed la batato.

Respondo 51, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2

Pri la kazo post «kiel»

La frazon «ĝi (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriisto» mi trovas nebona; mi konsilas diri «kiel teoriiston». La esprimo «kiel teoriisto» signifas, ke ĝi (la diskutado) estas teoriisto kaj, estante teoriisto, ĝi trafas Ibsenon. Nominativon apud akuzativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi la sencon de «ke … estas», «ke … estu» k.t.p. Ekzemple: «mi trovas tiun ĉi vinon bona» = mi trovas, ke tiu ĉi vino estas bona; «oni faris lin generalo» = oni faris, ke li estu generalo. Sed se, anstataŭ supozigi la mankantan ligantan vorton «ke», la frazo havas ligantan vorton alian (ekzemple «kiel»), tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vorto «kiel», tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antaŭiranta, ĉar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus ne al la antaŭstaranta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. «Mi elektis lin kiel prezidanto» signifas: «mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto», aŭ «mi elektis lin, kvazaŭ mi estus prezidanto», aŭ «mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas». «Mi elektis lin kiel prezidanton» signifas: «kiel oni elektas prezidanton», aŭ «por havi en li prezidanton». Sekve se ni volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aŭ «mi elektis lin kiel prezidanton», aŭ «mi elektis lin prezidanto» (= ke li estu prezidanto), sed ni ne povas diri «mi elektis lin kiel prezidanto», ĉar tiam la senco estus tute alia.

Respondo 7, La Revuo, 1907, Februaro

Pri la akuzativo post «tra».

Povas esti, ke mi baldaŭ proponos al la voĉdonado de la Lingva Komitato, ke post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en okazoj de nepra bezono, sed en ĉiuj iom dubaj okazoj oni ĝin ne uzu. Se la Lingva Komitato tion akceptos, tiam oni kredeble neniam uzos plu la akuzativon post la prepozicio «tra». Sed ĝis nun la uzado de akuzativo post «tra» tute ne estas kontraŭregula. Nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco estas ĉiam egala; ekzemple la prepozicio «al» ne povas unu fojon signifi direkton kaj alian fojon ne, tial ni post «al» ĉiam uzas la nominativon; sed ekzistas prepozicioj (ekzemple «en», «sur» k.t.p.), kiuj per si mem ne montras direkton, tial, por esprimi direkton, ni uzas post ili la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apartenas interalie ankaŭ «tra» kaj «kontraŭ», tial ni post la diritaj prepozicioj povas uzi ambaŭ kazojn, malgraŭ ke en la aliaj lingvoj oni uzas post ili ĉiam nur unu kazon (tiu ĉi lasta cirkonstanco kredeble estis la kaŭzo de via erara opinio, kvazaŭ ni post «tra» ĉiam devas uzi nur la nominativon). Estas vero, ke dum la diferenco inter «en» direkta kaj «en» sendirekta estas tre granda, la diferenco inter «tra» direkta kaj sendirekta estas tiel malgranda, ke en la plejmulto da okazoj ni povas egale bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas tamen okazoj, kiam estas dezirinde fari inter la ambaŭ kazoj. Ekzemple, irante tra la urbo, mi povas resti en ĝi sufiĉe longe aŭ eĉ tute ne forlasi ĝin; sed, irante tra la urbon, mi celas (tra la urbo) eksteren de la urbo. En «La Rabistoj», Schweizer tute bone povus diri «la sono de lia nazo povus peli homojn tra trueto de kudrilo»; tamen la esprimo «tra trueton» estas multe pli forta, ĉar ĝi montras, ke la efiko de la sono estas tiel granda, ke la homoj volus nepre veni eksteren; tie ne la trueto mem estas grava. Sed nur la celado esti kiel eble plej baldaŭ ekstere de la trueto.

Respondo 27, La Revuo, 1908, Februaro

Pri la akuzativo post verboj de movo

Se la vorton «meti» (aŭ «ĵeti», «fali» k.t.p.) sekvas substantivo aŭ pronomo kun la prepozicioj «antaŭ», «post», «inter» k.c., estus ordinare pli ĝuste uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativo, ĉar ni tie ordinare havas la sencon de direkto; ekzemple, «metu la korbon antaŭ la pordon». Tamen ofte oni povas en tiaj okazoj uzi sen eraro ankaŭ la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la substantivon aŭ la pronomon, pri kiu ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple, oni povas tute bone diri «oni metis antaŭ mi manĝilaron», komprenante sub tio: «oni metis antaŭ mi sur la tablon manĝilaron». En tiaj okazoj oni povas egale bone uzi la nominativon aŭ la akuzativon, kaj ŝajnas al mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj uzu ekskluzive nur la nominativon aŭ nur la akuzativon, ni ne bezonas. Se iam la libereco en tiu ĉi rilato fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom tiun ĉi demandon, tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke ĝi donu al ni por tiu ĉi demando ian ekskluzivigan decidon. – Post «sidiĝi» ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon, depende de tio, ĉu ni volas esprimi movon aŭ komencon de nova stato. Tamen, ĉar la nominativo estas ĉiam pli simpla kaj pli facila, ol la akuzativo, tial ŝajnas al mi, ke estus bone, se ni alkutimiĝus en ĉiuj okazoj dubaj preferi la nominativon.

Respondo 41 a, La Revuo, 1908, Majo


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo