Libro VIII

Invado

Astronomio de Vojski – Rimarko de Ĉambelano pri kometoj – Mistera sceno en ĉambro de Juĝisto – Tadeo, volante lerte malimpliki sin, falas en grandajn embarasojn – Nova Dido – Invado – Lasta Vokista protestado – Grafo konkeras Soplicivon – Sturmo kaj buĉo – Gervazo kiel kelestro – Invada festeno.

Antaŭ tempesto estas mallaŭta momento:
Nubo super homkapojn transfluginte, haltas,
Vizaĝminace spiron retenas de vento,
Silentas, okulfulme teron ĉirkaŭ saltas,
Signante lokojn, tondre batotajn laŭ vico:
Tia silentmomento – en dom' de Soplico;
Kaj kvazaŭ antaŭsente de stranga apero,
Buŝoj mutas, spiritojn levis revojsfero.

Post vespermanĝ' Juĝisto kun gastoj eliras
10 Antaŭ domon kaj ĝui vesperon deziras,
Sidiĝas sur pordsojla, herbkovra sterneto;
Malserene, mallaŭte tuta societo
Rigardas al ĉielo, kiu malaltiĝas,
Malvastiĝas kaj ŝajne al ter' proksimiĝas,
Ĝis ambaŭ sub vualon sin kaŝas vesperan,
Kaj kiel geamatoj, parolon misteran
Komencas, klarigante sentojn per tenataj
Sopiroj, flustroj, vortoj duone dirataj.
Strangan vespermuzikon formas tiu bruo.

20 Komencis ĝin ĝemante en mansard' noktuo.
Vespertoj flugas, flustre per molaj flugbatoj,
Svarmas noktpapilioj, laŭ vespertoj fratoj,
Allogate de blankaj virinovestaĵoj;
Precipe tedas Zonjon, vizaĝeton batas
De helaj okuletoj ŝiaj allogatas.
Insektoj, kolektite ronde en aero,
Turniĝas, ludas kiel harmonikosfero  (1)
Zonja orelo aŭdas, inter mil bruuloj,
30 Muŝakordon kun falsa duonton' de kuloj.

Kampe koncert' vespera ĵŭs komencis ordon;
La muzikistoj finis instrumentagordon.
Trifoje kriis kreko, herbviolinisto,
El marĉoj lin sekundas botaŭro, basisto.
Jam skolopoj, flirtinte sipren, volviĝante,
Blekas refoje, kvazaŭ tamburon batante.

Post muŝsusuroj, birdokrioj, por finalo,
Duĥore du lagetoj aŭdiĝas en valo,
Kiel Kaŭkazomonta ensorĉita lago,
40 Dum vespero ludanta, silenta dum tago.
Una, klara, havis bordon sabloplenan,
El brusto donis ĝemon mallaŭtan, solenan,
Dua, kun kota fundo, el faringo sia
Respondis per kriego malĝoje pasia:
En ambaŭ ĉi lagetoj kantis ranojhordoj.
Ambaŭ ĥoroj sonis, ĉi mallaŭte spiras,
Tiu kvazaŭ lamentas, ĉi tiu sopiras.
Trans kampoj inter ambaŭ sonas kunparolo,
50 Kiel alternludantaj harpoj de Eolo (2)

Krepusk' densiĝis. Brilis nur el saliketoj,
Ĉe l' river', lupokuloj kiel kandeletoj.
Ĉe horizontorandoj malvastaj, pli fore,
Paŝtistaj noktofajroj ie flamas ore.
Fine luno arĝentan torĉon ekbruligis,
El bosk' irante, teron, ĉielon lumigis,
Kiuj el krepusko duone malkovrate,
Apude dormis, kiel geedzoj beate:
La ĉielo, brakume ĉirkaŭis silente
60 Bruston de tero, kiu lumas lunarĝente.

Jam kontraŭ luno, stelo unu, dua, tria...
Jam palpebrumas milo, milion' ilia.
Kastor' kun frato Polluks' brilas fronte, hele.
Nomitaj iam slave: Lele kaj Polele; (3)
Ilia nom' vulgara nun estas alia:
Unu nomiĝas Litvo, dua – Krono nia.

Plu brilas du teleroj de Pesil' ĉiela
Sur ili dum kreado (laŭ diro fabela),
Dio pesis laŭvice planedojn kaj teron,
70 Antaŭ ol ilin puŝis en abismaeron,
Poste oran pesilon fiksis sur ĉielon:
Homoj havis por siaj pesiloj modelon.

Norde briligas rondo de Kribril' (4) stelaron,
Tra kiu Dio kribris sekalan grajnaron,
El ĉielo ĵetante ĝin al patr' unua,
Elpelita, pro pekoj, el ĝardeno ĝua.

Davida veturilo (5) iom pli levita,
Timone al polusstelo estas turnita;
Pri veturilo scias litvanoj maljunaj;
80 Ĝin malĝuste Davida nomas homoj nunaj,
Ĉar ĝi estas Anĝela. Lucifer'  (6) sin lojkis
Sur ĝin, kiam li Dion al lukto provokis;
Tra laktvojo li kuris en ĉielan sferon,
Sed Miĥael' deĵetis el ĝi Luciferon.
Nun difektite, kuŝas ĝi inter stelaro;
Anĝelo ne permesas je ĝia riparo.

La maljunaj litvanoj scias ankaŭ tion:
(De rabenoj laŭdire, preninte la scion),
Ke tiu Zodiaka Drako longa, dika,
90 Ĉiele volviĝanta per stelar' artika,
Kiun Serpent' erare baptis astronomo
Estas fiŝo: Levjatan – ĝia vera nomo.
Dum diluvo li loĝis marojprofundaron,
Akvomanke ĝi mortis; sur ĉielvolbaĵon,
Pro vidindec', por fari memoraĵateston,
Anĝeloj elpendigis la malvivan reston.
Same el Mirpreĝejo estas pendigitaj (7)
Grandegulaj tibioj kaj ripoj fositaj.

Tiel rakontis Vojski pri stelhistorio:
100 Li konis ĝin el libroj kaj el tradicio.
Maljunulo jam vidis malforte vespere:
Pri ĉielo ne helpus okulvitro lia;
Sed steloformojn, nomojn li konis parkere
Kaj montris fingre lokojn de vetur' ilia.

Hodiaŭ ne atentis iu al babilo
Pri Pesilo-teleroj, Drako aŭ Kribrilo.
Ĉies okulojn, penson, nova gast' altiris,
Kiu ekde nelonge sur ĉielvoj' iris:
Kometo de unua grando, forto hela (8)
110 Kuris de okcidento al nordo ĉiela,
Okulsange malplenan kaleŝon mezuris,
Kvazaŭ ĝin post Lucifer' ekokupi kuris,
Per trenaĵo envolvis ĉielotrionon,
Kvazaŭ rete forŝovis stelojmilionon
Kaj ilin posttrenante, mem per kapo celon
Mezuras norde, rekte en polusan stelon.

Litva popol' vidis strangaĵon antaŭsente
Ĉiu nokte miraklon tiun firmamente,
Kaj malbonon aŭguris el ĝi kaj aliaj
120 Signoj: tro ofte birdoj, malbone kriegaj
Akrigis, sur malplenaj kampoj ariĝante,
Bekojn, kvazaŭ kadavrojn tie atendante.
Oni vidis, ke hundoj ofte kavojn faris,
Terure hurlis, kvazaŭ morton antaŭflaris,
Malsat', militaŭgure; arbaristoj vidis
Kiel pestvirgulino tra tombej' rapidis,
Kiu frunte plej altajn arbsuprojn atingis
Kaj en maldekstra mano sangan tukon svingis.

Diverskonkludojn formis, apud palisaro,
130 Laborestro, veninta kun tagraportaro
Kaj spezskribisto, flustre kun la ekonomo.

Ĉambelan' inter gastoj, sur sojl' antaŭ domo
Interrompis parolojn, mem parolos nune:
Lia tabakujego, ekbrilis ĉelune,
(Tuta el pura oro, briliantkadreto;
Meze, post vitro, reĝa Stanislavportreto)
Li sonigis ĝin fingre,flarumis kaj diris:
"Sinjor' Tade', pri steloj vi al ni inspiris
Eĥe, kion vi devis en lernej' aŭskulti.
140 Pri miraklo mi ŝatas simplulojn konsulti.
Mi, pri astronomio studadis du jarojn
En Vilno, kie riĉa sinjorino, saĝa
Puzina (9) el enspezo ducenthomvilaĝa,
Teleskopojn aĉeti igis kaj vitraron;
Pastro Poĉobut (10) fama vir' observatoro,
De la akademio li estis rektoro,
Fine lasis katedron priastronomian,
Revenis monaĥejon, silentĉelon sian,
Tie mortis. Mi konas, ne sole laŭ nomo,
150 Snjadeckin (11) viron saĝan, kvankam li mondano
Jen planedon, kometon, ĉiu astronomo
Tiel rigardas, kiel karoson (12) urbano:
Scias, ke rezidejon reĝan ĝi veturas,
Aŭ trans limon, tra urbaj barieroj, kuras.
Kiu veturis? kion kun reĝo parolis?
Ĉu reĝo pacon sendis? aŭ militon volis?
Oni eĉ ne demandas. Mi memoras tion,
Kiam Branicki (13) iris en karos' Jassion (14)
Malhonestan karoson, da Targoviculoj
160 Trenaĵo sekvis, kiel kometon: Kampuloj,
Kvankam en publikaĵoj ili ne ĉeestis,
El trenaĵo perfidoaŭguron divenis.
Ĉi kometon popolo nomas balailo,
Diras, ke balaata estos miloj-molo".

Tiam, ekparolonte, Vojski kapon klinis:
"Vere, mi rememoras, moŝta Ĉambelano,
Kion oni parolis al mi, al infano,
Memoras, kvankam dekan jaron mi ne finis,
Kiam estis en nia domo vizitanto,
170 Sapjeha, de kirasa signo leŭtenanto (15)
Li poste estis reĝa marŝal' kortegana,
Granda kanceliero li mortis litvana,
Havinte cent dek jarojn. Li, dum reĝo Jano
Tria, apud Vieno, estis sub hetmano
Jablonovski. Sapjeha rakontis pri tio:
Ĝuste kiam ĉevale sidiĝis Jan Tria.
Kaj por voj' adiaŭis lin papa nuncio,
Reĝan piedon kisis sendito aŭstria,
Tenante piedingon, (de l' sendito nomo:
180 Graf' Vilĉek)reĝ' ekkriis: "Jen, rigardu homo,
Ĉielen!" Super kapoj treniĝis kometo,
Sur vojo, kiun marŝis ar' de Mahometo (16)
Orient-okcidenten – Pastro Bartoĥova
Komponis panegiron (17) pri triumf' Krakova,
Embleme "orientis Fulmen'; pri l' kometo
Ĝi traktas. Priparolas ĝin ankaŭ verketo
'Janina' nome kie estas priskribita
Tuta ekspedicio de l' reĝo farita.
Kaj gravurita granda flag' de Mahometo
190 Kaj sama , kiel nia hodiaŭ , kometo"

"Amen, diris Juĝisto, pri aŭguro via
Mi konsentas: kun astro aperu Jan Tria!
En okcidento estas heroego franclanda,
Kiun komet' algvidu, donu Dio granda!"

Vojski rediris, kapon klininte malĝoje:
Ĝi aperis ĵus super Soplicovo nia:
Eble al ni minacas malfeliĉo ia.
Ni hieraŭ sufice havis da kverelo,
200 Dum ĉaso kaj vespera manĝo en kastelo;
Matene remalpacis Rejent', Asesoro,
Kaj vespere Tadeo kun Grafo sinjoro.
Tiun disputon ŝajne kaŭzis ursa felo;
Se mian buŝon tiam Juĝisto ne ligus,
Mi ambaŭ kontraŭulojn ĉe tablo pacigus,
Ĉar mi volis rakonti akcidenton tian,
Kiu tree similas hieraŭan nian;
Ĝi okazis al grandaj pafmajstroj de ĉaso,
Al sejmsendito Rejtan' kaj duko de Naso.
Jen kiel:

210 Generalo de landoj Podolaj (18)
Veturis el Volinjo al bienoj polaj,
Se mi bone memoras, al sejm' Varsovia;
Vizitante nobelojn, por amuzo sia,
Aŭ por populareco, venis al sinjoro
Tadeuŝ Rejtan', nun jam en sankta memoro.
Rejtan' en Novogrodek iĝis sejmsendito
Kaj mi kreskis en lia dom' ekde infano.
Jen do, pro Generalo princo, al Rejtano
Multnombra nobelaro venis laŭ invito.
220 Estis 'teatrum' (princo – ŝatant' de teatro);
Fajraĵojn donis Kaŝic', loĝanta en Jatro;
Pan Tizenhaŭs dancistojn sendis, kaj kapelon
Oginski kaj Pan Soltan, loĝanta Zdjencjelon:
Oni eksterkutimajn amuzojn preparis
En domo kaj arbare grandan ĉason faris.
Pri Ĉartoriskij scias vi, ĉiu sinjoro
Princ', kiom ilin povas ampleksi memoro,
Kvankam Jagjelosanga, sed por ĉasisteco
Ne tro fervora: ne pro malidiligenteco,
230 Sed pro gustoj fremdlandaj; same Generalon
Pli ofte libroj vidis ol li hundojstalon,
Pli virinajn alkovojn li ol lin la ĉaso.

En Princa sekvantaro estis duk' de Naso;
Pri li rakontis oni, ke en ter' Libia
Gaste, li ĉasis iam kun negra reĝ' ia,
Tie tigron renversis per lanco en mano (19)
Pro kio duko laŭdis sin tre fanfarone.
Kaj ni je aproj ĉasis ĉi tiu sezone:
Aprinegon pafile mortigas Rejtano,
240 Kun danĝerego, ĉar li proksime celtiris;
Do paftrafecon ĉiuj ni laŭdis kaj miris,
Nur germano de Nasso aŭskultis okazon
Tute indiferente kaj flustris sub nazon,
Ke paf' okulkuraĝon pruvas, pikarmilo
Kuraĝan brakon; sekvis vasta rebabilo
Pri lia lancopuŝo en tero Libia
Pri lia negra reĝo kaj pri tigro lia.
Pro ĉi tio Pan Rejtan ĉagreniĝis vere;
Li ekbatis je sabro kaj diris kolere:
250 Duk' kuraĝa batalant' prenas bone celon,
Aproj valoras tigrojn, lanco karabelon –
Komenciĝis diskurso impeta sufiĉe;
Sed General' , rompante diskutojn feliĉe,
Pacigis france. Mi ne scias babilaĵon:
Sed pacigo nur metis cindron sur ardaĵon;
Ĉar Rejtan' plu koleris kaj atendis sole
Okazon por repagi al duko petole;
Li pagis petolaĵon preskaŭ sanokoste,
Sekvatage, kaj kiel, mi diros tuj poste".

260 Ĉe tio, silentante, Vojski levis manon
Kaj pri la tabakujo petis Ĉambelanon.
Li longe flaras, fini ne bonvolas temon,
Kvazaŭ li de aŭdantoj akrigus sciemon,
Fine komencis: tiam ree iĝis ĉeso
En rakont' aŭskultata kun interesego!
Ĉar al Juĝist' subite homon iu sendis,
Kiu kun senprokrasta afero atendis.
Juĝisto al la gastoj bonan nokton diris;
Do oni diversflanken tuj dormi disiris:
270 Sur fojno, en garbejo, aŭ en biendomo;
Juĝist' aŭskulton donis al vojaĝa homo.

Aliaj dormas – Sole Tade' , laŭ gardisto,
Paŝas vestible ĉirkaŭ pordo de Juĝisto,
Pri gravaĵoj konsilon de onklo serĉante,
Hodiaŭ antaŭ dormo, sed frapi ne volas:
Juĝisto ŝlosis pordon, sekrete parolas;
Tade' atendas finon, orelon streĉante.

Li aŭdas ploron, anson ektuŝi sin gardas
Kaj tra ŝlosila truo, tra serur' rigardas:
280 Vidas strangaĵon! Vermo, Juĝist', genuante
Sin alpremas, per larmoj kortuŝe plorante:
Al Juĝist' manojn kisis Verm' , Juĝisto forte
Ĉirkaŭprenis, plorante, Vermon ĉirkaŭ kolo.
Fine, post horkvarona ĉeso de parolo,
Mallaŭte ekparolis Vermo tiavorte:

"Frato! Dio ĝin scias, ke mi ne ekĉesis
Kaŝi, kion pekpente mi ĵure promesis,
Ke al Dio, Patrujo, tute dediĉite,
Ne servante fieron, homlaŭdon evite,
290 Mi vivis; morti volis Bernardino ia,
Silentante, pri nomo mia familia,
Al ĉiuj, eĉ al frato kaj al filo mia!
Tamen Provincialo (20) donis la permeson
In articulo mortis (21) fari la konfeson.
Ĉu mi revenos viva? Kia iĝos fino?
Frato, granda ĥaoso regas en Dobĵino!
Franc' – malproksime, antaŭ vintropas' , ne venos:
Ĉu io nobelaron ĝis tiam retenos?
Eble mi, pri leviĝo, tro agemon uzis.
300 Oni min ne komprenis! Ŝlosisto konfuzis!
Freneza Graf' , mi aŭdas, al Dobĵin ekpelis
Mi lin ne antaŭ venis, gravaĵ' min ŝancelis:
Jen Macjek min rekonis; nur unu parolon
Li flustru, kaj mi donos al fendilo kolon:
Ŝlosisto ne hezitos! Mi ne zorgas sanon,
Sed komplotomalkaŝo ŝirus tutan planon.
Tamen mi tien kuras, ekscii pri ĉio!
Eĉ perei, ĉar kaptus nobelojn furio!
Adiaŭ kara frato, adiaŭ, mi iros.
310 Post mia mort' vi sola al Dio sopiros;
Okaze de milito, vi finu laŭ plano
Komencita; memoru, ke vi – Soplicano!"

Pastro larmojn deviŝis, kapuĉon surŝovis,
La postan fenestrumon mallaŭte formovis,
Kaj tra fenestro saltis ĝardenon; restinte
Sola, Juĝisto ploris, seĝon sidiĝinte.

Tade' atendis, antaŭ ol anson ektiris,
Post malŝloso, mallaŭte, kapkline eniris,
Dirante: "Kara Onklo, iom tagojn mi sidis
320 Ĉi tie: tagoj, kiel moment' forrapidis;
Mankis temp' sate ĝoji, vin kaj domon vidi,
Ĉar tuj mi forveturas; mi devas rapidi,
Tuj hodiaŭ, Onkleto, morgaŭ plej malfrue.
Vi memoras, ni Grafon provokis unue:
Batiĝos – mi! provoko de mi jam senditas.

Ĉar en Litvo dueloj nun malpermesitas,
Mi veturos al limo de Dukland' Varŝava.
Grafo – fanfaronulo, sed kuraĝohava,
Sur lokon difinitan li certe alvenos,
330 Do ni interbatalos, kaj se Dio benos,
Mi lin punos, kaj poste trans Lososnabordoj
Mi naĝos, kie frataj atendas vicordoj.
Armean servon patra testament' ordonis.
Kaj mi ne scias, kiu alie disponis"

"Tadeo, diris onklo, ĉu vi fervolulo
Estas tia, aŭ turnas vin, laŭ vulp' ruzulo,
Kiu ne tien iras, kiel voston tenas?
Jes, ni provokis, certe dueli konvenas:
Sed veturi hodiaŭ, kial obstiniĝi?
340 Antaŭ duel' kutimas ni amikojn sendi,
Intertrakti. La Grafo povas senkulpiĝi,
'Depreki': estas tempo, do volu atendi.
Aŭ alia tabano vin pikis sub nazo?
Tiam diru sincere ĝin, sen ĉirkaŭfrazo!
Junulon mi maljuna kompreni ne ĉesis,
Patris al vi (li nevon sub menton' karesis),
Mia fingreto flustris al mi en orelon,
Ke kun fraŭlinoj havis vi etan kverelan.
Junuloj kun fraŭlinoj nun frue komencas!
350 Nu, Tadeet' , konfesu kion vi intencas!

"Vere, diris Tadeo, estas kaŭz' alia,
Amata Onklo, eble eĉ pro kulpo mia!
Eraro! malfeliĉo! ŝanĝi malfacile!
Ne, mi ne povas resti ĉi tie trankvile!
Eraro de juneco! Ne demandu plie!
Mi devas plej rapide iri el ĉi tie".

"Ho! diris onklo, certe amaj malkonsentoj!
Jen lipojn vi hieraŭ mordetis per dentoj,
Rigardante oblikve iun knabineton;
360 Ankaŭ ŝi tre acidan havis mieneton.
Mi konas la stultaĵojn: amu idojparo,
Tuj sekvas malfeliĉoj ekster ordinaro!
Ili ĝojas, sin ree ĉagrenas malĝoje,
Aŭ senkaŭze kverelas ĝis dentoj kelkfoje,
Staras en anguletoj, grumblule murmuras,
Ne parolas, eĉ iam en kampon forkuras,
Se vin la frenezeto atakas simile,
Estu nur paciencaj, mi helpos konsile;
Mi baldaŭ vin kondukos al paco komuna;
370 Mi konas la stultaĵojn: ja estis mi juna.
Rakontu, moŝto, eble mi malkaŝos ion,
Kaj tiel reciproke ni klarigos ĉion".

"Onklo – diris Tadeo, kisis manon lian,
Ruĝiĝante – jen vero: fraŭlineton, vian
Edukatinon, Zonjon, mi tre ŝatas nune,
Kvankam ni nur kelkfoje ambaŭ estis kune:
Laŭ dir' destinis onklo jam por mi edzinon,
Belan, riĉulfilinon, Ĉambelanidinon.
Mi ne povus fraŭlinon Rozon edzinigi,
380 Amas Zonjon: neeble koron aliigi!
Preni unuan, kaj ami duan – malhonesto,
Eble temp' min kuracos dum longa foresto".

"Tade', enmiksis onklo, strangamaniere
Vi amas – forkurante de amataj! Vere
Bone, ke vi sinceras; vi farus sensencon
Forirante, ĉar svati mi havas intencon
Al vi Zonjon. Nu? kion? vi ne saltas ĝoje?".

Tadeo diris: "Onkla boneco multfoje
Min mirigas. Sed kion? Favora ofero
390 Ne taŭgas jam por io! Ho! ! vana espero!
Telimeno ne donos al mi Zofieton!"
"Petu!" diris Juĝisto.

Vane fari peton,
Interrompis Tadeo: ne, mi senprokraste
Devas nun forvojaĝi, morgaŭ frue laste;
Donu al mi, Onkleto, sole benon vian:
Mi pretas tuj veturi landon Varsovian".

Juĝist' lipharojn tordis, rigardis kolere:
"Do tiel moŝto koron malfermis sincere?
Unue la duelo, poste amo, via
400 Forveturo; ho! estas komplikaĵo ia.
Mi jam aŭdis, mi viajn paŝojn jam postiris!
Deloganto, flirtulo, vi mensogojn diris!
Kaj kion do hieraŭ vespere vi faris?
Kaj kion vi ĉe domo ĉashunde postflaris?
Ho, bubeto! se eble vi Zonjon inside
Delogis kaj nun volas forkuri rapide,
Tiam vi ne prosperos! Vi ŝatas, ne ŝatas,
Sed Zonjon edzinigos, tion mi konstatas:
Se ne, vipon – vi morgaŭ edziĝos, sinjoro!
410 Li babilas pri sentoj, pri konstanta koro!
Fi! mensogul' ! pri moŝto mi faros esploron
Kaj lin akoraŭ bone je oreloj tiros!
Hodiaŭ mi de zorgoj havas kapdoloron;
Li malhelpas trankvile ripozi! vi iros
Tuj dormi!" – Larĝe pordon malfermis Juĝisto
Kaj por senvestiĝado vokis je l' Vokisto.

Tade' mallevis kapon, eliris silente,
Malagrablan diskurson pripensis atente:
Unue insultita tiel!... Li, sentante
420 Pravecon de riproĉoj, ruĝiĝis hontante.
Kion fari? se ĉion ekscios nun Zonjo?
Peti manon?, sed kion diros ŝia onjo?
En Soplicovo resti plue – li ne povas.

Meditante li paŝe antaŭen sin movas,
Kiam voje lin baras noktfantomo ia
En blankaĵo; maldika, longa kaj gracia
Ĝi ŝoviĝas, kaj mano al li etenditas,
De kiu sin refleksas luna brilo treme,
"Sendankulo! mallaŭta voĉo plendas ĝeme,
430 Vi serĉis la rigardon, kiun vi evitas;
Por serĉitaj paroloj nun orel' fermitas,
Kvazaŭ vortoj, rigardo, venenus per spiro!
Bone al mi, mi sciis, ke vi estas viro!
Fremda al koketeco, mi vin ne turmentis,
Feliĉigis: do tian dankemon vi sentis!
Triumf' je mola koro vian koron hardis:
Tre facilan akiron vi malŝatrigardis!
Bone! Sed instruite per terura provo,.
Pli ol vi, mi malŝatas min el tuta povo!".

440  "Telimeno, li diris, ne hardiĝis mia
Koro, nek vin evitas pro malŝato ia;
Sed pripensu, nin oni vidas, spioniras:
Pri tia malkaŝeco kion homoj diras?
Tio estas maldeco, eĉ peko en fino..."
"Ha, peko! – ŝi respondis kun maldolca rido –
Senkulpa ŝafideto! Se mi, la virino,
Pro amado ne zorgas pri ies insido,
Eĉ ies kalumnio: kaj viro, sinjoro?
Kio al li domaĝas, se li eĉ konfesas,
450 Ke li dek amatinojn laŭvice karesas?
Vi volas min forlasi?" – ŝi diris kun ploro...
"Telimen' , kion mondo parolus pri homo,
Kiu, en mia aĝo, nun sidus en domo
Sane, kaj amus, kiam tiom da junuloj,
Edzoj, for de edzinoj, infanoj, karuloj,
Ekster limon sub signojn naciajn rapidas?
Se mi eĉ volus resti, ĉu mem mi decidas?
Ke mi servu en pola armeo, ordonis
La patro testamente, onklo redisponis:
460 Mi veturas, farinte jam decidon mian,
Kaj dirvere, ne povas mi fari alian".
"Mi, diris Telimeno, ne volas ja bari
Vian glorvojon, nek al feliĉ' kontraŭstari!
Vi estas vir'! vi trovos pli indan de l' koro
Amatinon, pli riĉan, pli belan, sinjoro!
Antaŭ disiĝo sciu mi nur, por konsolo,
Ke amo estis via inklin' , ne petolo,
Vera amo, ne ŝerco volupta, pasia;
Mi konsciu, ke amas min Tadeo mia!
470 Vorton 'mi amas' aŭdu mi el via buŝo,
En penson skribu, skulptu ĝin mia kortuŝo;
Pli facile pardonos mi: eĉ ami plue
Vi ĉesu, mi memoros! " – Ŝi ploris korskue.

Tade' vidante, kiel ŝi petegas plore
Kaj nur bagateleton postulas memore,
Kortuŝiĝis; traigis lin kompata pento,
Kaj, se li sondus koron pri kaŝita sento,
Nun eble ne ekscius li mem efektive"
Ĉu li ŝin amis, aŭ ne. Do li diris vive:
480 " Telimeno, min trafu hela fulmobato,
Se malvere, ke estis mi plena de sato,
Aŭ am' al vi. Mallongaj nur pasis momentoj.
Sed pasis tiel dolĉe; pri agrablaj sentoj
Mi tre longe, neniam memori ekĉesos,
Kaj vin mi diovere neniam forgesos".

Telimeno lin salte ĉirkaŭ kolo prenis:
"Mi esperis! Vi amas, do viro revenis!
Propramane mi volis hodiaŭ frakasi
Mian vivon; vi amas min, do ĉu forlasi
490 Vi min povas? Mi donis koron al karulo,
Donos havon, vin sekvos: ĉiu mondangulo
Estos kun vi agrabla; kredu, amopleno
Dezertsovaĝon faros voluptoĝardeno".

Tade' el ĉirkaŭpreno perforte sin ŝiris.
"Ĉu vi frenezas? kien? kial? li rediris;
Vi sekvos min? Vin trenu mi, simpla soldato,
Kiel provizistinon? " – "Edziĝu, amato! "
Respondis Telimeno – "Neniam! sensenco!
Vokis Tade'. Edziĝi, ami – nun intenco
500 Ne mia. Ŝercoj! lasu ni tiun aferon!
Kvietiĝu, mi petas, faru konsideron!
Mi estas al vi danka, sed edziĝi – nune
Ne eble. Ni nin amu, sed tiel – malkune.
Plu mi resti ne povas; morgaŭ en mateno
Mi veturos; adiaŭ, mia Telimeno! "

Surŝovinte ĉapelon, turniĝis junulo,
Por iri; lin haltigis Telimen-okulo
Kaj vizaĝo Meduzo-kapa (22) . Kun teruro
Li restis, rigardante al ŝia figuro:
510 Pala, sen movo, staris ŝi, sen viv' , ne spiris,
Ĝis, etendinte manon, laŭ glavo por puŝo,
Fingre okulojn celis ŝi de Tadeuŝo:
"Ha! draklango! lacerta kor' ! ŝi krie diris,
Ĝuste tion mi volis! tion mi deziris!
Ke mi pro vi okupis mian korosenton,
Malŝatis Asesoron, Grafon kaj Rejenton,
Ke vi orfinon lasis, sciinte delogi –
Jen nenio! vi – viro, vi konas kruelon;
Mi scias, laŭ aliaj, vi rompas fidelon;
Sed, krome, vi kapablas malnoble mensogi!
520 Mi aŭskultis, ĉe pordo onkla... Do, la ido,
Zonjo? al vi ekplaĉis? kaj via perfido
Insidas ŝin?... Ĵus unu trompinte animon,
Apud mi jam alian vi serĉas viktimon!
Forkuru, sed atingos vin malbeno mia;
Aŭ restu, mi malkaŝos al mondo pri via
Senhonor' , vi ne trompos plue, perfidulo!
For! vi estas mensoga homo, malnoblulo!"

Je l' ofendo, mortiga por ĉiu nobelo,
Kiun neniam aŭdis Soplica orelo,
530 Li ektremis, kun morta paleco vizaĝa,
Piedfrapis kaj diris buŝpreme: "Malsaĝa! "

Li foriris; sed kore resonis esprimo:
"Malnobla"; li skuiĝis, sentis en animo,
Ke li meritas, faris ja al Telimeno
Grandan maljustaĵon; pravis ŝi, laŭ konscienco;
Sed , post la plendoj, kreskis al ŝi abomeno.
Pri Zonjo, ve! ekpensi eĉ estus sensenco
Kaj Zonjo estis tiom bela kaj agrabla!
Onklo svatis! ŝi estus edzino afabla:
540 Sed satan' lin implikis en pekojn kaj vice
En mensogojn kaj cedis , ridante malice!
Insultite, li perdis de ĉiuj estimon,
Detruis estontecon! juste punis krimon!.

En tempesto de sentoj, brilis al Tadeo,
Kiel ripozankro, pri duel' ideo;
"Morton al Graf' fripono! – kolere li kriis,
Venĝi, aŭ mem perei!..." Kial? li ne sciis;
Kaj la kolero tiom granda, post momento
Forflugis. Ree kaptis lin profunda pento;
550 Li pripensis: "Se estis, laŭ observo mia,
Inter Grafo kaj Zonjo konsentiĝo ia,
Do sekve? eble Zonjon amas Graf' sincere,
Eble, ke ŝi lin amas? kaj edzigos vere?
Kiarajte mi volus rompi tiun ligon,
Mem malfeliĉa, kaŭzi plu malfeliĉigon?"

Malesper'! li nenian vidis manieron,
Nur forkuron; sed kien? en tombon, sub teron!

Do al klinita frunto li pugnon alpremis,
Kuris herbejon, kie lagetoj briltremis,
560 Kaj li haltis ĉe l' kota; akvan verdkoloron
Avide rigardante, kotecan odoron
Tra malfermita buŝo li enspiris ĝue;
Ĉar memmortiĝo , kiel voluptem' , unue
Pripensas: en furia kapturn' , laŭ dorloto,
Nedireble lin tentis – droniĝi en koto.

Sed Telimen' divenis el lia staturo
Malesperon; vidante al lagetoj kuron,
Kvankam al li tutprave ŝi ardis kolere,
Ŝi ektimis, havante bonan koron vere.
570 Ŝi bedaŭris, ke amis alian Tadeo;
Punonte, ŝi ne pensis pri lia pereo.
Do ŝi lin kure sekvis, levis manojn krie:
"Haltu! stultaĵo! amu aŭ ne! eĉ alie
Edziĝu, aŭ veturu for! sed haltu nure!" –
Sed li jam antaŭen iris rapide, kure,
Malproksime, jam – haltis ĉe lagetobordo.

Strangdispone de sortoj, sur la sama bordo,
Rajdis Grafo, lin sekvis ĵokeojvicordo;
Kaj ravite per ĉarmo de nokto serena,
De orkestro subakva, harmonioplena,
580 De ĥoroj, kiuj sonis laŭ harpoj eolaj,
(Neniaj ranoj ludas bele kiel polaj),
Li haltigis ĉevalon, forgesis vojcelon,
Kaj aŭskultis, turninte al laget' orelon,
Okule vagis kampojn, sur ĉielvastaĵo:
Ŝajne, pense komponis li noktajn pejzaĝojn.
Efektive pentrinda estis ĉirkaŭaĵo!
Ambaŭ lagetoj turnis al si la vizaĝojn,
Laŭ geamantoj; dekstra akvo estis glata
Kaj pura, kiel vangoj de virgin' amata;
590 Maldekstra, malpli hela, laŭ vizaĝ' de juna
Viro, jam barblanuga kaj iom sunbruna;
Dekstra, per ora sablo ŝajnbrilis ĉirkaŭe
Harblonde; de maldekstra fruntharoj, kvazaŭe
Per salika vergaro tufaj, hirtigaj;
Ambaŭ lagetoj estis verdaĵe vestitaj.

El ili riveretoj du, laŭ manoj kore
Sin premas. Rivereto en kavon pli fore
Falas, ne malaperas: ĉar en kavmallumon
Ĝi forportas, sur ondoj, de luno orumon;
600 Akvo tavole falas; ĉiu tavoleto
Flagretas per manpleno de luna brileto;
Lumo en mil splitetojn fendiĝas; kaptante
Ilin, en profundaĵon portas ond' kurante;
Kaj de supre manplene falas lun' brilante;
Kvazaŭ apud lageto sidas Svitezjanka (23)
Senfine verŝas fonton el kruĉeto blanka.
Per dua man' amuze disĵetas, prenitan
El la antaŭtuketo, oron ensorĉitan.

El fosaĵo kurinte for, sur ebenaĵo
610 Torento kvietiĝas, laŭvide fluetas;
Ĉar sur ĝia moviĝa, tremanta tegaĵo,
Tremanta luna lumo laŭlonge flagretas.
Kiel bela, "givojtos" nomata serpento
Samogita, dormŝajne kuŝas en eriko,
Sed rampas, vicbrilante per oro, arĝento,
Subite malaperas en musk' aŭ filiko:
Tiel ankaŭ turniĝis torent' , kaŝiĝonta
En alnoj, kiuj nigris ĉe fin' horizonta,
Kaj levis siajn formojn malpezajn malklare,
620 Kiel duone videblaj spiritoj nubare.

Inter lagoj, en foso, muelilo sidas;
Kiel zorgant' maljuna amantojn insidas,
Subaŭskultis parolojn, koleras malpace,
Skuas kapon kaj brakojn, balbutas minace;
Tiel sian muskfrunton muelilo skuis,
Fingran pugnon turnigis, sed apenaŭ bruis
Kaj klake dentmakzelojn movis, tuj ĝi same
Superbruis lagetojn, parolantajn ame,
Kaj vekis Grafon.

Grafo vidis, ke proksime
630 Tade' aliris lian postenon sentime,
Do li kriis: "Armilojn kaptu! " Tuj ĵokeoj,
Antaŭ ol, kio iĝas, komprenis Tadeo,
Kaptis lin, kuras domon. Krias noktgardistoj,
Hundoj bojas, vekiĝas domo. Elrapidas
Juĝist' duonvestite; ĉar li bandon vidas,
Ĝis li Grafon rekonas, pensas pri rabistoj.
"Jen kio? " li demandas. Spadon Graf' eltiris,
Sed vidis nearmiton, do grave li diris:
"Hereda malamiko! mi punos, Soplico,
640 Vin por malnovaj kulpoj kaj da freŝaj vico;
Vi respondos pri mia havaĵo rabita,
Kaj mi venĝos por mia honor' ofendita!"

Sed Juĝist', krucsignante sin kriis: "Je Kristo.
Fi! Grafo, ĉu vi estas rabist' , mortigisto?
Pro Dio! ĉu konvenas via entrepreno
Al via mondsignifo, eduko, deveno?
Maljuston ne toleros mi! " – Servistoj liaj
Kure portis bastonojn, pafilojn aliaj;
Vojski de fore Grafon rigardis scieme
650 Kaj en maniko tenis tranĉilon alpreme.

Komencotan batalon Juĝisto retenis;
Vana defendo: nova malamik' alvenis:
En alnaro ekbrilis, paf' aeron skuis!
De rajdistaj huffrapoj riverponto bruis,
Kaj "Hejse je Soplicoj! "milvoĉe eksonis.
Juĝist' ektremis: signon de Gervaz' li konis.
"Bagatel', vokis Grafo, ni estos multe pliaj;
Do subiĝu, Juĝisto, jen liganoj miaj!".

Alkuris Asesoro kun kri' : "Arestadon,
660 En nom' de Cara Moŝto, mi faras; do spadon
Donu Grafo, aŭ venos helpe soldataro!
Vi scias: por armita noktatako faro,
Estas per milducenta ukaz' avertate,
Ke..."Ĵus Grafo vizaĝon lian sabris plate
Li falis kaj sin kaŝis en urtikprofundon:
Ĉiuj pensis, ke mortis li aŭ havis vundon.

"Oni, diris Juĝisto, ekrabos ĉi tie".
Ĉiuj ekĝemis; Zonjo superbruis krie,
Kriis ĉirkaŭpreninte onklon per maneto,
670 Laŭ ido, kiun pikas judoj per pingletoj.

Dume inter ĉevalojn Telimeno kure
Falis, al Grafo manojn etendis, terure
Kriante: "Je honoro via! – kun klinita
Kapo alposte kaj kun harar' dislasita –
Je ĉio sankta, Grafo, ni petas genue!
Vi kuraĝus rifuzi al 'damoj'? (24) Unue,
Kruelulo, mortigu nin per via glavo! " –
Ŝi svene falis. – Grafo alsaltis por savo,
MIrante, konfuzite, pro ĉi tiu sceno:
680 "Fraŭlin' Zofi', li diris, estrin' Telimeno!
Neniam sendefenda sang' makulos spadon,
Soplicoj iros mian mallibertenadon.
Tiel en Italujo mi faris en loko,
Sicilanoj nomas ĝin Birbante Roko;
MI, konkirinte tendojn, armitojn mortigis,
Malarmitajn rabistojn mi nur katenigis;
Ili sekvis ĉevalojn, triumfbril' okaze,
Poste oni pendigis ilin Etna-baze".

Por Soplicoj feliĉe, ekster ordinaro,
690 Pli taŭgis Grafĉevaloj, ol de nobelaro.
Por unue alveni, Grafo malantaŭe
Rajdantojreston lasis, mejlon almenaŭe.
Obea, disciplina lia ar' ĵokea
Estis kvazaŭ taĉmento regule armea:
Dum nobelar' cetera, laŭ ribelo mema,
Estis tre malkvieta kaj tre pendigema.

Dume Graf' malvarmiĝis el fervor' , kolero
Pensis fini batalon sen sangoofero:
Do li Soplicanojn en domo fermigis
700 Militkapte, kaj gardon ĉe pordoj starigis.

Jen "Hejse je Soplicoj! " – Nobelaro venas
Ĉirkaŭas biendomon kaj sturme ĝin prenas,
Facile: ĉef' – prenita, forkuris eskorto;
Sed konkerintoj volas bati, pri objekto
Serĉas, kaj ne lasite en domon, al korto
Kuras, en kuirejon: de potoj aspekto,
Fajro ĵus estingita, freŝa manĝodoro,
Hundoj krake mordantaj restaĵojn de manĝo,
Kaptas ĉiujn je koroj, sekvas pensojŝanĝo,
710 Koler' foriĝas, vekas sin al manĝ' fervoro.
Post marŝo kaj tuttaga sejmeto krom tio,
"Manĝi! manĝi! " trifoje ekbruis laŭtkrio;
Respondis: "Trinki! trinki! " – Nobelbando lokas
Sin duĥore, jen "trinki", kaj jen "manĝi! " vokas.
Resono eĥe kuras, trovante rebaton,
Naskas en buŝ' agacon, en stomak' malsaton.
Tiel neatendite, laŭ signala vorto,
Armeo, pro furaĝo, disiris en korto.

Gervazo, forpuŝite de ĉambro Juĝista,
720 Cedis respekte antaŭ Grafa ar' gardista,
Kaj ne venĝinte kontraŭ malamiko sia,
Pensis pri dua granda cel' ekspedicia:
Kiel spertulo, lerta pri jura procedo,
Volas sidigi Grafon, en nova posedo,
Leĝe kaj forme; do li Vokiston insidas,
Ĝis, post longaj esploroj, post forno lin vidas,
Je kolumo lin kaptas, en korton eltiras,
Kaj celinte al brusto per fendilo, diras:
"Sinjor' Vokisto, Grafo vin petas humile,
730 Ke vi, al nobelaro, anoncu aktstile
Pri Grafa "intromito" (25) kastelon, vilaĝon,
Soplicdomon, semitajn grundojn, sterilaĵon,
Kune "cum gajis, boris et omnibus rebus,
Et quibusdam aliis (26) . Vi laŭscie boju,
Nenion forlasante! " – "Ŝlosist', vi ekboju!
Diris Protazo, manojn metinte post zonon –
Mi pretas sekvi ĉian partiojordonon:
Averte, ke ne havos forton, devigita
740 Perforte, tia akto nokte anoncita".
"Kiu? diris Ŝlosisto, perfortaĵon celas?
Mi petas ja ĝentile; se al vi malhelas,
Per fendilo, al moŝto mi fajron eligos,
Kiel en sep preĝejoj okulojn lumigos".
"Kial, diris Vokisto, Gervazet' , koleri?
Ne vokista afero – juĝe konsideri;
Sciate, ke vokiston invitas partio,
Diktas laŭ vol', vokisto anoncas laŭ tio.
Vokiston, leĝsenditon, neniu arestas;
750 Do mi ne scias, kial mi sub gardo estas.
Mi skribos akton, donu al mi lanterneton;
Nun mi anoncas: Fratoj, silenton, kvieton! "

Por laŭtiĝi, ekstaris li sur granda trabaro.
(Traboj sekiĝis apud ĝardenpalisaro);
Li suriris, tuj kvazaŭ de ventblova skuo
Malaperis. Aŭdiĝis en brasik' falbruo;
Tra kanabej' malhela flugis blanka lia
Konfederatko, kvazaŭ helkolombo ia.
Verŝilo pafis ĉapon, ne trafis laŭ volo;
760 Krakas stangoj, Protazo vokas el lupolo:
"Mi protestas! "Jam certas forkuro prospera;
Restis post li salikoj kaj marĉo rivera.

Kvazaŭ, sur konkerita rempar' , de kanono
Lasta pafo, aŭdiĝis la protesta sono;
En dom' Soplica ĉesis jam ĉia rezisto,
Malsata nobelaro rabas: Aspergisto,
En bovejo, sur sia prenita posteno,
Bovon kaj du bovidojn asperge mortigis,
Razil' al ili sabron en gorĝojn dronigis;
770 Same ageme uzis spadeton Aleno.
Porkidojn sub skapolojn pikante en staloj.
Buĉo minacas birdojn: Anseroj per krio
Savintaj Romon antaŭ perfido de Galloj,
Vane alvokas helpon; anstataŭ Manlio (27) ,
Kuras Verŝil' kameron, birdegojn sufokas
Aŭ vive, ĉe kontuŝa zon' , ligante lokas.
Vane birdinoj turnas kolojn, raŭkigante;
Vane siblas anseroj, rabiston pinĉante;
Li kuras: surŝutite per lanugo brila,
780 Levate per rada mov' ilia flugila.
Al malica ĥoĥliko (28) li estas simila.

Sed, kvankam malplej krie, buĉo plej teruris
Inter kokoj. Kokejon juna Sak enkuris;
El ŝtupetoj per laĉo kaptante koketojn,
Detirante plumhirtajn, tufajn kokinetojn,
Ĉiujn vice sufokas: amase metita
Kuŝas bela birdaro, per grioj nutrita.
Sak senpripensa! kia vin kaptis furio!
Tion al vi neniam pardonos Zofio.

790 Gervaz' antikvomore farante disponojn,
Al si ordonas doni de kontuŝoj zonojn,
Kaj per ili eligas, el Soplica kelo,
Barelojn de brand' griza, biero, mielo,
Kelkaj tuj senŝtopigas; aliajn nobela
Densa aro forrulas al sojlo kastela,
Tie ĉiuj kunvenas en nokta dormejo,
Tie estas fondita Grafa ĉefloĝejo.

Cent fajroj brulas, bakas kaj kuiras;
Viandoj fleksas tablojn, drinkaĵoj forfluas.
800 Nokto estis pasanta trinke, manĝe, kante;
Sed vice ekdormetas oni, oscedante,
La okulojn estinge nebulo vualas,
Kapojn balancas ĉiuj, kie sidis, falas:
Kun plado, glaso, kruĉo, aŭ rostaĵa pato.
Tiel venkintojn venkis dormo, mortofrato.


(1) Harmoniko, ĉi tie muzika instrumento, konsistanta el vitraj diskoj kaj rulo (aŭ sfero), kiu turniĝante kaj tuŝante disketojn eldonas sonojn

(2) Harpo de Eolo, korda instrumento muzika, kiun tonigas ekblovoj de vento

(3) la steloj hodiaŭ nomataj "Ĝemeloj" (dunaskitoj)

(4) Kribrilo, konstelacio nomata "Harplektaĵo de Bereniko"

(5) Davida veturilo, konstelacio nomata de astronomo "Granda Urso"

(6) Satano, diabla ĉefo

(7) Estis kutimo pendigi en preĝejoj elfositajn skeletojn, kiuj laŭ opinio de la popolo estis ostoj de grandeguloj – Mir, urbo en Litvo

(8) Memorinda kometo el j. 1811

(9) Puzyna Elizabeto, fama fondintino kaj subtenantino de la astronomia observatorio en Vilno, mort. 1767

(10) Pastro Poczobut Odolanicki, nask.1728, fama astronomo pola, eldonis verkon "Pri Zodiako en Dendera" kaj kunhelpis per siaj astronomiaj observoj al Lalande ĉe liaj kalkuloj pri ronda iro de luno. Poczobut estis profesoro kaj rektoro de la Vilna Akademio 1764 – 1799. Lasinte sian instruistan okupon li revenis al la societo de Jezuitoj en j. 1808 kaj mortis 1810

(11) Jan ¦niedecki, nask. 1756, eminenta matematikisto kaj astronomo pola, profesoro de la Krakova akademio kaj post Poczobut rektoro kaj profesoro de la Vilna akademio, mort.1830

(12) Karoso, kovrita kaleŝego

(13) Branicki Francisko Ksavero, granda hetmano kronlanda kaj poste generalo rusa; li estis apud Felikso Potocki kaj Severino Rzevuski unu el formintoj de la Targovica konfederacio (komparu rimarkon 11 sur p. 43)

(14) Jassy, urbo en Rumanujo; en j. 1792 kunveturis tien Targovicanoj

(15) Leŭtenanto de kirasa signo, rango oficira ĉe t. n. kirasaj standardoj en pola armeo

(16) Turkaj armeoj marŝantaj kontraŭ Vieno

(17) Pastro Bartochowski, jezuito, dediĉis sian laŭdan poemon sub titolo "Fulmen Orientis" al reĝo Jan III , post lia reveno el la Viena ekspedicio

(18) T. e. princo Adam Kazimierz Czartoryski,estro de podolaj landoj, civitano meritplena por patrujo. Li naskiĝis en Gdańsk (1734), mortis en sienawa (1823)

(19) La duelo de la duko de Nassaŭ (komparu rimarkon 6 sur p. 138) kun tigro en Libio resonadis tiam en ĉiuj gazetoj eŭropaj

(20) Ĉefo de samregulaj monaĥejoj en monaĥeja provinco

(21) En danĝero de morto (latine)

(22) Meduzo, ĉe antikvaj grekoj fabela, monstra virino kun serpentaj haroj kaj rigardo ĉion ŝtoniganta

(23) ¦witezianka, laŭ popola famo, sur bordoj de la lago ¦wite¼ (vidu rimarkon 1 sur p. 88) montriĝas nimfoj, kiujn la popolo nomas Svitezjanloj t.e. Svitezjaninoj

(24) Sinjorinoj, fraŭlinoj (france kaj internacie), laŭ originalo

(25) Leĝa enkonduko

(26) Tiuj vortoj estis diritaj de Ŝlosisto per ŝerce imitita malbona latinaĵo, laŭ uzata tiam en juĝejoj, kiu enhavis ofte polajn esprimojn kun latinaj deklinaciaj finaĵoj. La frazo signifas: "kun boskoj, arbaroj kaj limoj, kampuloj, vilaĝestroj kaj ĉiuj aĵoj, kaj kelkaj aliaj"

(27) Manlius, brava militisto, post invado kaj dezertigo de Romo per Galloj en j. 389 a. K. savis antaŭ ili Kapitolon (Roman kastelon kun templo de Zeuso) vekite per krio de sanktaj anseroj

(28) Speco de koboldo, aŭ malbona spirito


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo