Antaŭparolo

En la jaro 1907, d-ro Zamenhof vizitis Britujon. Li ĉeestis la trian Universalan Kongreson de Esperanto en Kembriĝo, kaj poste vizitis Londonon, kie la urbestraro lin akceptis en sia sidejo, The Guildhall. Tie Zamenhof faris faman paroladon, en kiu li priskribis la rilaton inter esperantismo, "kiu predikas amon", kaj patriotismo, "kiu ankaŭ predikas amon". Li emfazis, ke patriotismo kaj ŝovinismo havas nenion komunan, kaj ke ĉi-lasta estas bazita ne en amo sed en malamo.

Zamenhof radikis siajn rimarkojn en la propra sperto. Liaj pensoj turniĝis al la propra naskiĝloko, Bialistoko, urbo de la t.n. Litovia provinco Grodno: "Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo... " La vortoj de la kreinto de Esperanto kvazaŭ eĥis la grandan poeton de la pola patriotismo Adam Mickiewicz, kies granda epopeo, "Pan Tadeusz", komenciĝas per simila elvoko de litovio. Zamenhof trovis en la pola epopeo, kaj en la propra sperto kiel naskiĝinto en la sama regiono kiel Mickiewicz, perfektan ilustron de la ligoj inter la amo al al patrujo kaj la granda humaneca amo al la homaro.

Lia amiko Grabowski dediĉis jarojn al sia brila traduko de tiu ĉi longa kaj komplika poemego. Ĝi fine aperis unu jaron post la morto de la kreinto de Esperanto, en 1918. Ĝia apero samtempe epitafis la majstron kaj, per sia poezia brilo kaj inventemo malfermis novan fazon en la evoluo de Esperanto kiel literatura lingvo. Grabowski brile manipulis la lingvon trovante en ĝi latentajn kapablojn, kiuj siavice montris la vojon al Michalski kaj, tute alimaniere, al kolacsay. Oni povas eĉ diri, ke, ĝuste kiel la originala verko de Mickiewicz donis fokuson ala la pola sopiro al nacieco kaj al sendependiĝo, la traduko fare de Grabowski ĝia estonteco.

Estas tre taŭge, ke ĝuste en 1987 la traduko de Grabowski trovu sian lokon en la Serio Oriento – Okcidento de UEA. Tiu ĉi serio de ĉefverkoj de la monda literaturo, lanĉita antaŭ trideko da jaroj sub inspiro de la klopodoj de Unseko ligi la kulturojn de la mondo en spirito de reciproka kompreno, estas riĉigita per verko grava ne nur en la monda literaturo sed ankaŭ en la historio de nia propra, Esperanta, literaturo kaj en la evoluo de nia lingvo. Ĝia apero donas al ni okazon omaĝi al cent jaroj de Esperanto, al la brila poezio de granda pola patrioto, kaj al Antoni Grabowski, kiu fajrigis la torĉon de Zamenhof tiel ke lia lingvo daŭri post lia morteco, eĉ en sian duan jarcenton.

Humphrey Tonkin
Prezidanto
de Universala Esperanto-Asocio


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo