Libro VII

Interkonsilo

Savaj konsiloj de Bartek, nomata Pruso – Soldata voĉo de Macjek Baptisto – Publika voĉo de sinjoro Buĥman – Jankjel konsilas al konkordo, kiun Fendilo tratranĉas – De Gervazo parolado, el kiu montriĝas grandaj efikoj de sejma elokventeco – Protesto de maljuna Macjek – Subita alveno de milita sukurso rompas la interkonsilon – Hejse, kontraŭ Soplicoj!

Vice, Bartek sendito sian vorton diris
Ĉar li ofte per ŝipo en Prusujon iris,
Tial de samgentanoj li Pruso nomatis,
Laŭŝerce, ĉar li prusojn malamis, kaj ŝatis
Nur priparoli. Homo, progresinta aĝe,
Kiu multe da mondo vizitis vojaĝe,
De gazetoj leganto, politikkonscia,
Povis multe klarigi per konsilo sia.
Li tiel finis:
"Tio estas help' ne vanta,
10 Sinjor' Mateo, mia frat' bonon faranta
Patro kvazaŭ de ĉiuj ni. Mi al francaro
Fidus milite, kiel al atutoj kvaro:
Nacio militema; post Koscjuŝko nia
Ne estis en la mondo militist' genia,
Kiel imperiestro, granda Bonaparto.
Mi memoras de francoj transiron de Varto (1)
Mi estis eksterlande, pro komerco mia
Kun urbo Gdansk (2) , en milokcentsesa jaro;
En land' Poznanja loĝas mia parencaro,
20 Kiun mi vizitadis; do kun Pan Jozefo
Grabovski (3) li nun estas regimenta ĉefo,
Kaj tiam en vilaĝo vivis oprtune
Ĉe Objezjeĵe, ambaŭ ni ĉasadis kune.
En Granda Polujo estis paco; famo kura
Venis, foje subite pri batal' terura.
Kuriere leteron alsendis Todveno:
Grabovski ĝin leginte kriis: "Jena! Jeno! (4)
Prusoj – kape batitaj, gajnita batalo!"
Mi tuj, por danki Dion, saltis de ĉevalo
30 Kaj genuiĝis...Urbon ambaŭ ni post tio
Veturinte, ŝajnigas scii pri nenio;
Kaj jen ni vidas: ĉiuj Landratoj, Hofratoj,  (5)
Komisarioj, ĉiuj similaj hundfratoj,
Salutas nin malalte; ĉiu tremas, palas,
Laŭ prusa blato, kiu sur brogaĵon falas.
Ni ridas, frotas manojn kaj humile petas
Novaĵojn: kion oni pri Jena ripetas?
Ili ektimis, miras, ke ni jam eksciis
Pri malvenko kaj "aĥ-herr-gott-o-vee! "  (6) kriis
40 Mallevis nazojn, kuras domen, for el tie...
Konfuzo, interpuŝo! polaj vojoj ĉie
Pleniĝis; forkurantoj svarmas formikare,
Tiras siajn vagenojn, ĉe ni populare
Nomatajn veturiloj; geprusoj kun vestoj,
Kun pipoj, kafokruĉoj, plumlitoj kaj kestoj
Forkuras. Ni mallaŭte faras konsiliĝon:
Sur ĉevalojn! konfuzi prusan retiriĝon!
Hej! Landratojn ekbati, Hofratojn ekŝiri,
Kaj Herrojn oficirojn je harcopfoj (7) tiri!
50 Generalo Dombrovski venis Poznanion:
Imperiestr' ordonis la insurekcion.
Dum semajno prusaĉojn leviĝo popola
Balais, ke ne restis eĉ nur unu sola!
Se tiel lerte, vigle, turniĝus litvanoj,
Por regali moskvulojn per tiaj ŝvitbanoj!
Nu, Mateo? Se Moskvo kverelas malsprite
Kun Bonaparte: tiu ne ŝercas milite:
Plej granda mondheroo! sennombra armeo!
He, kion pensas patro, Reĝeto, Mateo?"

60 Li finis. Ĉiuj tiam verdikton atendis
De Mate'. Li eĉ kapon ne movis, etendis
Nur manon kaj ĉe flanko ekbatis: laŭ vido
Li serĉis sabron. (Ekde Pollandodivido
Jam sabron li ne portis, sed ĉe rememoro
de Moskvo, manon metis, laŭ malnova moro,
Ĉe flanko: kvazaŭ "vergon" li kaptus batale;
Do oni lin Ĉeflanko nomis ĝenerale)
Li levis kapon: ĉie ekregis silento;
Tamen Mateo, malgraŭ komuna atento,
70 Ree mallevis kapon kaj brovojn kuntiris.
Fine li aŭdiĝante, ĉiun vorton diris
Malrapide kaj kapon balancis laŭ senco:
"Silentu! la novaĵo el kie devenas?
Kiom proksime francoj? ĉefkomandon tenas...?
Ĉu, kie, kial iĝis militokomenco?
Kie tramarŝos francoj? Kun kia potenco?
Armespecoj? scianto parolu pri jeno!"

Silente sin rigardis vice la kunveno.
"Mi, diris Prus', konsilus la pastron atendi,
80 Vermon, de li devenas ĉi tiu novaĵo;
Dume certajn spionojn al la limo sendi,
Kaj mallaŭte armiĝi en la ĉirkaŭaĵo,
Kaj dume la aferon sigardeme gvidi,
Por neniel al Moskvo intencojn perfidi..."

"Atendi? sendi? mendi?" dua Macjek krie
Interrompis, baptita Aspergist' alie,
Laŭ bastonego, kiun li kunportis ĉie
Kaj nomis aspergilo. Tiun li starigis
Antaŭ si, ambaŭ manojn sur globo pendigis.
Manapogis mentonon: "Prokrasti! veturi!
90 Konsiliĝi! Hem, trem, brem kaj poste forkuri!
En Prusuj' mi ne estis; prudento tiela
Bona por prusoj, mia prudento – nobela.
Do mi scias: por bati – kaptu aspergilon,
Kaj por morti – alvoku de pastro konsilon!
Mi vivu, batu! Pastron? kvazaŭ ni – bubaro?
Por kio Verm'? Antaŭen! ni estu vermaro,
Mordu Moskvon! Spionoj? Hem, trem, brdem, por klaĉoj?

Tio pruvas – ke estas vi maljunulaĉoj,
Tute ne taŭgaj! He, fratoj! ĉashundo – postflaru,
100 La Bernardino – kvestu! mi – aspergon faru!
Aspergi!" – Bastonegon sian li svingetis,
Kaj kriantar' : "Aspergi! aspergi! " ripetis.

Baptistpartion prenis Bartek, la Razilo,
Laŭ tre maldika sabro, kaj Mate' , Verŝilo,
Laŭ apogtub', el kies gorĝvasto facile
Dekdu kuglojn ŝprucigis li, kvazaŭ verŝile.
"Vivu Baptisto! " kriis ambaŭ. Prus' dum tio
Ekparolis, sed ĉesis pro rido kaj krio.
Oni kriis: "For! prusoj, timuloj, for paŝu!
110 En Bernandan kapuĉon timulo sin kaŝu! "

Tiam Mate' maljuna ree kapon levis,
Do parolbruoj ree mallaŭtiĝi devis:
"Ne moku Vermon; konas mi pastraĉruzulon;
Ol vi, pli grangan nukson ĉi vermet' mordetis.
Nur foje mi lin vidis: mi rigardon ĵetis
Kaj rekonis birdeton; li turnis okulon,
Time, ke mi konfesigos lin pro io;
Sed – afero ne mia, longa historio!
Li ne venos, do vane voki kapuĉulon
120 Se de tiu ĉi venis tuta novaĵeto,
Kion ĝi celas? estas diablo pastreto!
Se, krom tiu novaĵo, vi scias nenion,
Do kial vi alvenis kaj volante kion?"

"Militon!" kriis oni – "Kian?" – "Kun la caro,
Militon kun moskvuloj! Kontraŭ moskvularo!"

Pruso vokis kaj voĉon pli alte levis,
Kapon klinis, ĝis fine aŭskulton ricevis,
Parte per voĉo alta, kriema akiris.

"Mi volas bapti! bruston frapante li diris;
130 Kvankam sen aspergilo, per ŝipstango mia,
De mi ricevis bapton prusoj kvar' ebria,
Volinta min dronigi, ĵeti en Pregelon (8)
"Bravul' ! diris Baptist', bone aspergis felon!"
"Sed dolĉa Jezu! oni havu la konscion,
Kie batali? homoj sciu tion,
– Vokis Prus' – ĉu popolo volos kune iri?
Kien iri? ni tion eĉ ne scias diri.
Fratoj, nobelaj moŝtoj! ni agu prudente!
Ni faru ĉion plane, ordbone, konsente!
140 Por militi: ni ligu konfederacion (9)
Sub ies estrbastono; kie fari tion?
En Grand-Polujo vidis ni la retiriĝon
Prusan, do ni sekrete faris konsiliĝon,
Armis nin kaj preparis kampularleviĝon;
Prete, ni de Dombrovski ordonon ricevis:
Sur ĉevalon! kaj ĉiuj samtempe sin levis!

"Mi petas voĉon! vokis Klecka Rajtigito,
En germana (10) vestaĵo, homo juna, bela,
Nome Buĥman, sed polo, Poluja naskito;
150 Ne certe, ĉu devene li estis nobela;
Oni lin ne demandis, en ĉiu rilato
Estimante: li servis ĉe litva magnato,
Estis bona patrioto, plena de scio;
El fremdlibroj lerninte pri ekonomio,
Bienojn administris li orde, kun plano;
Pri politik' prudente konkludis Buĥmano,
Bele skribis, parolis, lerte argumentis,
Do kiam li komencis, ĉiuj eksilentis.
"Mi petas voĉon!" diris li, kraĉe tusinte,
160 Kliniĝis kaj eksonis per vortoj beltinte:

Preopinantoj (11) miaj tuŝis elokvente
Ĉiujn decidajn punktojn kaj gravajn momente
Diskuton sur pli altan levis pozicion;
Do en unu fajrujon mi kunprenu ĉion:
Trafe ĵetitajn pensojn, gravajn argumente,
Ke kontraŭopinioj kuniĝu konsente.
Du partojn en diskuto tuta mi ekvidis
Kaj mi sekvos partigon, kiel vi dividis.
Unue: kial devas leviĝi la lando?
170 Kiasence? jen viva unua demando;
Dua koncernas regon kaj revolucion.
Divido – trafa; prenus mi inverse tion.
Ni esencon de rego komprenu unue,
El ĝi leviĝocelon mi deduktos plue.
Pri rego, se okule homarhistorion
Mi trakuras, do tiam mi perceptas kion?
En arbaroj sovaĝe vagas homgenero.
Kaj ĝin kolektas, ligas komuna danĝero,
Pripenso de defendo; jen konsilapero.
180 Ĉiu parton de propra liberec' demetas
Por bon' komuna: tiel statuto jam pretas;
El ĝi elfluas, kiel el fonto torento,
Ĉiuj leĝoj: formiĝas rego per konsento,
Neniel devenante el la volo Dia;
Do regecon apogas kontrakto socia,
Regodivido estas nur sekva momento..."

"Kaj jen estas kontrakto!" (12) Minska aŭ Kijova?
Diris Mate' maljuna – Babinrego nova!  (13)
Sinjor' Buĥman, ĉu caron al ni donis Dio
190 Aŭ diablo, neniu kverelos pro tio;
Vi diru, kiel caron forigu nacio"

"Jen kriis Aspergisto, malfacil' en kio!
Se mi ekzemple povus salti pli facile
Al tron', kaj plaŭd! surŝpruci caron aspergile,
Tiam li ne revenus sur Kijova trakto (14)
Nek sur Minska, nek ia Buĥmana kontrakto;
Nek lin pop' diapove, nek mem Belzebubo
Revivigus... Aspergas ĉiu brava bubo!
Sinjor' Buĥman, vi moŝto elokventon havas,
Sed elokvento – ŝum, drum (15) kaj aspergo gravas"

200 "Jes, jes!" manojn frotante, Bartek la Razilo,
De Baptisto al Macjek kuris laŭ teksilo-
Boben', el unu flank' al dua: "Nur kun vergo
Vi Macjek' kaj vi Macjek' kun il' de aspergo,
Konsentu, kaj je Dio, vere moskvan bandon
Ni splitigos; mi iros sub Vergokomandon".

"Komand', diris Baptisto, bona por parado;
Ĉe ni estis komando en Kovna brigado,
Tre konciza: Timigu, ne timu; atingu
Per bato, mem evitu baton; dense svingu
210 Ŝaĥ, maĥ!!"  (16) – Razilo pepis: "Bona regularo!
Kial skribi, difekti inkon? – En ĉi loko
Nun ligi konfederon volas nobelaro?
Marŝalo – nia Macjek', estrbastono – vergo!"
"Vivu, kriis Baptisto, surpreĝeja Koko!"
Oni respondis: "Vivu majstroj de aspergo!"

Meze mallaŭtigate, flanke bruis krioj:
Konsilo dispartiĝis, estis du partioj.
Buĥman kriis: "Konsenton ne laŭdi, jen mia
Sistemo!" – "Ne permesas mi!" kriis alia.
220 En angul' oni jesas. Fine vĉo tuba
Aŭdiĝis de veninta nobelo Skoluba:

"He sinjoroj Dobĵnaj! kion vi komencas?
Nin senigi de nia rajto vi intencas?
Invitante el nia nobelarejeto,
(Invitis nin Ŝlosisto Fendulo Moŝteto)
Oni diris, aferoj estos okazontaj,
Ne Dobĵinon, sed tutan distrikton tuŝontaj,
Tutan nobelaron; ankaŭ Verm' murmuretis,
Kvankam neniam finis, ĉiam balbutetis,
230  Malklare parolante – Fine de aferoj.
Ni kunvenis, najbarojn vokis kurieroj:
Ĉeestas jen ĉi tie, krom Dobĵinaj viaj,
Ĉirkaŭ ducent diversaj nobeloj aliaj;
Do ĉiuj ni konsilu! Se baston' marŝala
Necesas, ĉiuj voĉu, ĉiu voĉ' – egala.
Vivu egalo!"

Tiam du Terajeviĉoj,
Same kvar Stipulkovskij kaj tri Mickjeviĉoj
Krias: "Vivu egalo!" kiel li proponas.
Buĥman vokis: "Konsento estos finpereo!"
240 La Aspergisto kriis: "Ni vin ne bezonas:
Vivu nia marŝalo, Mateoj-Mateo!
Prezidu!" – "Ni invitas!" krias Dobĵinanoj:
"Ni ne permesas!" vokas aliaj litvanoj.
Amas' disiĝas, en du grupojn sin kolektas
Kaj kapojn al du flankoj kriante direktas,
Tiuj: "Ni ne permesas!" – ĉi tiuj: "ni petas!"

Maljuna Macjek' sidas meze kaj kvietas,
Kaj sola lia kapo tute ne moviĝis.
Kontraŭ li Baptisto staris, manojn pendigis
250 Sur bastoneg', kaj kapon sur glob' apogitan
Turnis, kiel kukurbon, sur stango fiksitan,
Alterne sin antaŭen, posten balancante,
Kaj senĉese: "Aspergi, aspergi!" kriante.
Razileto laŭlonge ĉambron paŝmezuris,
De benko Aspergista al Matea kuris.
Kaj Verŝilo laŭlarge la ĉambron trairis,
De Dobĵinaj al fremdaj, li pacon inspiris;
Unu vokadis: "Razi!" – dua: "Verŝi!" tentis.
Macjek' jam ekkoleris laŭ vid', sed silentis.

260 Post horkvarona bruo, en amas' krianta,
Super kapojn elsaltis kolono brilanta:
Tio estis longega rapir', kun larĝeco
De manstreĉo kaj ambaŭflanke kun tranĉeco.
Laŭvide glav' teŭtona, Nurberga ŝtal' forĝita:
Ĉiuj tion rigardis. Kiu glavon tenis?
Jen Fendil' ! kaj leviĝis laŭta kri' subita:
"Vivu Fendilo! Vivu Sabruloj-juvelo,
Kaprduono, Moŝteto, Rembajlo nobelo!"

270 Baldaŭ Gervazo (estis li), trapremiĝinte
En mezon, kaj ĉirkaŭe per fendil' fulminte,
Klinis ĝian akraĵon suben kaj salute
Al Macjek' diris: "Vergon salutas Fendilo.
Fratnobelar' Dobĵina! kial por konsilo
Mi vin arigis, diros mi, neniel tute,
Kion fari; decidu, kiel vi deziras.
Delonge famo inter nobelejoj iras,
Ke grandaĵoj okazos en mondhistorio;
Pastro Robak parolis, vi scias pri kio?"
280 "Ni scias!" oni kriis – "Bone. Laŭ regulo,
Sufiĉas, ke du vortojn ekaŭdu saĝulo;
Vere?" li diris – "Vere!" – "Estro de francaro,
Diris Ŝlosist', almarŝas ĉi tien kaj caro;
Do milit',: car' kun estro, kaj reĝo kun reĝo
Kapon bati, jen estas de monarĥoj leĝo.
Kaj ni kviete sidos? Se grandul' alian
Sufokos, ni sufoku etajn, ĉiu sian.
Ĉiuj supre, malsupre, ni interbatalos
Kaj hakos: tiam tuta kanaljaro falos
290 Kaj feliĉo florigos Respublikon nian.
Ĉu vere??" – "Vere, kvazaŭ el libro legite!"
"Vere, diris Baptisto, aspergu kaj kvite!"
"Ni ĉiam razi pretas", aŭdiĝis Razilo.
"Nur konsentiĝu, petas afable Verŝilo,
Baptisto kaj Mateo'! kiu – komandulo?"
Sed Buĥman interrompis: "Konsentu stultulo!
Diskuto por publika afer', jen utilo.
Silenton!" – "Ni aŭskultas" – "Gajne por decido,
Ŝlosisto opinias laŭ nova vidpunkto".
300 "Jes, ekvokis Ŝlosisto, laŭ mia regulo,
Pri granda aĵo pensi devas granda ulo:
Imperiestro, reĝo, senat', deputatoj.
Tiel aĵoj fariĝas en Krakov' konvene,
Moŝtet', aŭ en Varŝavo, ne ĉi tie, fratoj;
Konfederaktojn oni ne skribas kamene
Per kret', ne sur viciniŝip', sed pergamene.
Por skribi aktojn estas en Poluj' skribuloj (17)
Kronaj kaj litvaj: tiel faris antaŭuloj.
Mia afero – fendi" – "Plaŭdaspergi plene",
310 Aldonis Aspergisto – "Kaj fari pikadon",
Kriis Bartek Aleno, elpreninte spadon.

"Ĉiujn, finis Ŝlosisto, mi ateste prenas,
Ĉu Vermo ne parolis: antaŭ ol litvanojn
Vizitos Napoleon', purigu kabanojn
De balaaĵo? Ĉiuj aŭdis, ĉu komprenas?
En distrikt' – balaaĵo? Kiu do malica
Mortigint' de bravulo? Farinte rabaĵon,
Kiu de heredulo forŝiras restaĵon?
Kiu li? Ĉu mi diru?" – "Fripono Soplica!"
320 Interrompis Verŝilo – "Premegant' ofica!"
Pepis Razil'. – Baptisto: "Svingi aspergilon!"
Buĥman: "Se li perfidis iru pendigilon!"
"Hejse!" ekkriis ĉiuj, "hej, kontraŭ Soplica!"

Sed Juĝiston kuraĝe Pruso ekdefendis
Kaj al nobeloj brakojn levitajn etendis:
"Sinjoroj fratoj! vee! je vundoj de Kristo!
Ĉu obsedita estas vi, sinjor' Ŝlosisto?
Se li frenezan fraton havas, ekzilaton
Ĉu tial oni punu la senkulpan fraton?
330 Jen kristane! En tio serĉu intrigaron
De Grafo...Ke Juĝisto premas nobelaron,
Ne vere! kiel estas? Vi mem sen neceso,
Lin provokas; li serĉas pacon kaj punaĵon
Pagante, li forcedas eĉ sian propraĵon.
Se Juĝisto kun Grafo estas en proceso,
Riĉuloj interŝiru: ĉu nia afero?
Juĝist' – tiran' ! Unua lia malpermeso:
Kampuloj ne kliniĝu antaŭ li ĝis tero,
Ĉar tio estas peko laŭ li – Li afable
340 Kampulojn , mem mi vidis, sidigas ĉetable;
Pagas vilaĝimpostojn: ne laŭ Klecka moro,
Kie germane regas moŝt' Buĥman sinjoro.
Juĝist' – perfida! Kune, de infim' (18) ni estis:
Honesta ido, sama ĝis hodiaŭ restis;
Polujon amas, polajn morojn li deziras
Konservi; moskvaj moroj al li ne ĝisiras.
El Prusuj' revenante lavi germanaĵon,
Mi kuras Soplicovon, kvazaŭ polkernaĵon:
Sate trinki, kaj spiri Patrujon! – Je Dio!
350 Mi – frat' Dobĵina via, sed zorgas pri tio,
Ke al Juĝist', neniu faru maljustaĵon!
Gran-Polujo (19) ne konas, fratoj, tian ordon:
Agrable rememori – spiriton! konkordon!
Per bagatel', neniu konfuzis konsilon".

Ŝlosist' "Ne bagatelo! fripon' ! – pendigilon! "

Bruo kreskis. Ĵus Jankjel aŭskulton atingis;
Li stariĝis sur benko, super kapojn svingis
Barbon kiel pajlfasko, pendantan ĝis zono,
Per dekstra man' deprenis li sian vulpĉapon
360 Per maldekstra jarmulkon (20) alprenas sur kapon,
Post zon' maldekstran metis, pasis al propono,
Per kolpak' salutante malalte laŭ vico:

"Nu, sinjoroj Dobĵinaj! mi, judaĉo tia,
Nek frato, nek svato estas de Soplico,
Tre ŝatinda sinjoro, bona, estro mia;
Estimon al Dobĵinaj Bartkoj Mackoj! karaj
Kiel bonaj najbaroj, sinjoroj bonfaraj.
Malbone, se vi volas fari superforton
Al Juĝisto; ĉar povas batiĝon, batmorton
370 Tio kaŭzi – kaj spravnik? asesor?...arestas.
Ĉe Soplico, vilaĝe, soldataro estas
Jegroj (21) Asesor' – dome: li fajfsignon faras,
Ili venas, intence kvazaŭ tie staras,
Kio sekvos? – Se moŝtoj atendas je franco,
La franco – malproksime, granda vojdistanco.
Mi – judo, pri militoj ne scias, sed vidis
En Bjelica (22)
judetojn, kiuj lime sidis;
Aŭdiĝas: francoj – apud Lososna (23) rivero,
Kaj milit' – en printempo, se estos en vero.
380 Nu, mi diras; Soplica dom' – ne butiketo
Disprenebla, kaŝebla en veturileto.
Biendom' ĝis printempo staros, ne veturos,
Juĝisto – ne farmanta judet', ne forkuros:
Oni lin en printempo trovos kun facilo.
Nun disiru, kaj laŭta ne estu babilo
Pri tiu, kiu estis tuta historio!
Al favoraj nobeloj mi havas nun peton:
Mia Sjora malgrandan vindis Jankjeleton,
Do mi regalas ĉiujn, kun muzik' ĉe tio!
390 Fajfiloj, violonoj, bas', formas kapelon:
Moŝt' Macjek maljunan ŝatas trinkan mielon,
Novan mazurkon: havas mi novajn mazurkojn,
Kaj mi instruis kanti "fajn" miajn "baĥurkojn (24)

De komune ŝatata Jankjel elokvento
Trafis korojn. Leviĝis ĝojkria konsento;
Bru' aplaŭda eĉ antaŭ la domon elkuris:
Kiam Gervaz' Jankjelon per fendil' mezuris.
Judo saltis amason. "For! kriis Ŝlosisto,
Fingrojn jud' inter pordon ne puŝu! afero
400 Ne via! – Prus', moŝteto! ĉar vi de Juĝisto
Kelkajn etajn vicinojn (25) havas sur rivero,
Vi lin ŝirmas pri via patro forgesante?
Horeŝkajn dudek ŝipojn al Prusuj' konstante
Li flosis, do riĉiĝis kaj li kaj infanoj
Kaj ĉiuj ĉeestantaj moŝtoj Dobĵinanoj.
Ĉiu aĝul' memoras kaj aŭdis junulo:
Tablestro ĉies patro estis, bonfarulo!
Kiu en Pinsk-bienoj havis rajtplenecon?
Dobĵinski! – Kalkulistoj? same! – Marŝalecon (26)
410 De bufed' al neniu alia li fidis,
Nur al Dobĵinskij; ĉie Dobĵinskijn vi vidis!
Li protektis dobĵinajn procesojn laŭ leĝo,
Por vi favoran panon klopodis ĉe reĝo,
Infanojn po sesdekoj lokis en konvikto (27)
Ĉe Piaroj, je sia kosto, vesto, vikto;
Maturajn ulojn promovis (28) per kosto sia.
Kaj pro kio?ĉar estis li najbaro via!
Hodiaŭ vi Soplican tuŝas limostrion;
Kion bonan li faris al vi?"

 "Tute nenion!
420 Vokis Verŝil', ĉar li el nobelet' devenas!
Nun plene bloviĝas, phu, nazon alte tenas!
Mi lin al edzofesto petis de filino
Kaj trinkigis; li diris: ne trinkas sen fino
Mi, kiel vi nobeloj, funele! – Magnata
Pupet', el marimonta (29) farun' delikata!
Ne trinkis; ni en gorĝon verŝas, do li krie:
Perfort' ! Nu, el Verŝilo, mi enverŝos plie".

Baptisto kriis: "Mi lin aspergos, trompulon,
Por mia filo, kiu estis saĝa ido,
430 Nun stultiĝis, nomata estas Sak' (30) , bovido,
Kaj kaŭze de Juĝisto iĝis li stultulo.
Mi diris: Soplicovon vi vagas pro kio?
Se mi vin tie kaptos, do gardu vin Dio!
Li al Zonjo ŝteliĝas ree tra l' kanabo:
Mi kaptis lin kaj ŝiris je orel' dolore;
Kaj li ploras, ploregas, kiel eta knabo:
Patro, mortigu, iros mi, li ĝemas plore –
Kial? – li diras: Zonjon mi amas kaj ŝatas
Eĉ iom ŝin rigardi! Do mi lin kompatas
440 Kaj al Juĝisto: donu al Sako Zofion.
Li diras: tro malgranda atendu jartrion,
Kiel ŝi mem ekvolos. Fripon', jam ŝin svatas
Al iu; mi al tiu edzofesto venos,
Per aspergil' al ili edzoliton benos".

"Kaj ĉi kanajlo, vokas Ŝlosisto, regadu
Kaj sinjorojn, pli bonajn ol li, ruinadu?
Kaj Horeŝkojmemoro, nom' pereos fine!
Kie dankem' en mondo? forestas Dobĵine!
Fratoj batalon volas vi kune kun car' multpova,
450 Kaj vi timas militon kun dom' Soplicova?
Timas turon! Ĉu iun mi al raboj sendas?
Dio gardu! Ne, fratoj! mi leĝon defendas;
Graf' ja gajnis, obtenis dekretojn, atendas
Nur ilian ekzekvon (31) Laŭ malnovaj moroj
La dekreton plenumis nobeloj sinjoroj
Kaj precipe Dobĵinskij, do iĝis famuloj
En Litvo. Ja tutsole Dobĵinaj bravuloj
Batalis, ĉe invado Minska, kun moskvuloj,
Kiujn algvidis rusa ĉefo Vojniloviĉ,
460 Kun fripono amiko, Volk el Logomoviĉ.
Vi memoras: ni prenis Volk en arestejon
Kaj kondukis pendigi sur trab', en garbejon,
Kiel kampultiranon, serviston de caro;
Sed Volkon ekkompatis stulta kampularo!
(Mi lin ankoraŭ rosti sur fendilo volas.)
Pri multaj invadegoj mi eĉ ne parolas,
El kiuj ni nobele, konvene eliris,
Profiton, ĝeneralan aplaŭdon akiris!
Kaj hodiaŭ? Najbaro Grafo vane penas
470 Fini sian proceson, dekretojn obtenas:
Neniu volas helpi al orf' mizerulo!
De Tablestro, nutrinta milojn, heredulo
Jam ne havas amikojn, krom Ŝlosist' kastela
Kaj jen ĉi tiu mia fendilo fidela!"

"Kaj aspergilon! diris Baptist'. Gervazeto,
Mi – kun vi, dum en mano plaŭdos plaŭdileto.
Du estas du! Je Dio! Gervazo, vi brave
Sabras, do mi aspergos kaj vi hakos glave:
Kaj tiel: ŝaĥ, maĥ, plusk, plask1 (32) anstataŭ babilo!"

480 "Vi Bartkon ne forpelos, diris la Razilo:
Do kion vi sapumos, mi razos tutglate".
"Kaj mi, diris Verŝilo, kune iros frate,
Se ili ne konsentas pri marŝalo ia;
Mi lasu voĉglobeton! Jen globet' alia!
Li tintis per prenitaj el poŝo kugletoj
Jen globetoj! Juĝiston per ĉiuj globetoj!"
"Al vi, vokis Skoluba, al vi ni aliĝas!"
"Kun vi, kriis nobeloj, ni ankaŭ kuniĝas!
Vivu Ĥoreŝkoj! Kaprduonoj! en ofico
490 Vivu Ŝlosist' ! Rembajlo! Hej, kontraŭ Soplico!"

Kaj tiel ĉiuj sekvis Gervazelokventon,
Ĉar al Juĝisto havis jam ofendosenton,
Kutiman ĉe najbaroj: domaĝo per brutoj,
Elhako de arbaro, pri limo disputoj.
Iujn koler', aliajn envio instigis
Kontraŭ riĉa Juĝisto: ĉiujn konsentigis
Malamo. Al Ŝlosisto leviĝas palaŝoj,
Bastonoj. –

Tiam Macjek, ĝis nun nubigita
Kaj senmova, leviĝis kaj per gravaj paŝoj
500 Iris mezon; je koksoj mane apogita,
Antaŭ sin rigardante, kapon balancante,
Li prenis voĉon, ĉiun vorton parolante
Kun halto kaj akcento: "Ho stultaj! ho stultaj!
Vi stultaj! Kulpa estos unu, pentos multaj!
Dum Polujrevivigon koncernis konsilo
Kaj publikbonon, bruis malpaca babilo;
Ne estis eblo, stultaj, opinion diri,
Nek, por elekti super vi la estron, ordo;
Tamen, stultaj! se iu volas vin inspiri
510 Per personaj rankoroj, stultaj, tuj konkordo!
Do for!, for! ĉar mi , Macjek, vin je milionoj,
Centmiloj, veturiloj, bareloj, furgonoj  (33)
Da diabloj !!!"

Silentis ĉiuj, fulmtrafite:
Sed kriego leviĝis antaŭ dom' subite:
"Vivu Graf" ! "Li enrajdis korton de Mateo,
Mem armita, armite sekvis dek ĵokeoj.
Grafo, en nigra vesto, sidis surĉevale:
Sur vest' – nuksokolora mantel', laŭ itale
Tre larĝa, sen manikoj, kiel tegaĵego,
520 Ĉe kol' bukite, falis ŝultrojn per faldego;
Havis rondan ĉapelon kun plumo, kaj spadon
En man' turnante, faris ĉirkaŭsalutadon:

"Vivu Graf' ! oni kriis, kun li vivon, morton!"
Nobelar', tra fenestroj, rigardis en korton
Kaj post Ŝlosist', premiĝis ĉiam pli al pordo.
Ŝlosist' eliris, sekvis amaso en ordo.
Macjek reston elpelis, pordriglon ektiris
Kaj tra fenestr, ankoraŭ foje: "Stultaj! " diris.

Dume kun Graf' nobeloj drinkejon eniris.
530 Gervaz' malnovamore faris la disponojn:
Do, al si doniginte tri kontuŝozonojn,
Sur ili tri barelojn el drinkeja kelo
Eligas: da biero, brando kaj mielo.
Malŝtopite, trinkaĵoj ŝprucis tritorente:
Sukcene, karneole kaj blanke, arĝente,
Kaj supre per triobla ĉielark' radias,
Zume falas cent pokalojn, glasojn. Bruante,
La nobelaro trinkas, al Graf' dezirante
Cent jarojn; ĉiuj "Hejse je Soplico! " krias

540 Jankjel sen sel' forrajdis kaŝe. Pruso volis
Ne aŭskultite, kvankam li saĝe parolis,
Forkuri; oni sekvis lin krie: perfidis.
Mickjeviĉ staris fore, silente: sed vidis
Nobelar' el mieno lia, ke konspiras
Li ankaŭ; do al sabroj! Li skerme reiras,
Jam vundita; premite al bariloj, haltas;
Sed Zan' kaj tri Ĉeĉotoj (34) al li helpe saltas.
Oni ĉesis batalon, sed dum ĉi ribelo,
Du estis je man' tranĉitaj, unu ĉe orelo.
Resto – sur selojn!

550 Graf' kaj Gervazo disponas,
Ordigas, kaj armilojn, ordonojn, disdonas.
Fine ĉiuj, tra longa Dobĵina stratvico,
Forgalopis, kriante: "Hejse, je Soplico!"


(1) Rivero, ĉe kiu estas situita la urbo Poznań de la same nomata granda, pola duklando

(2) Vidu rimarkon 17 sur p. 101

(3) Grafo Józef Grabowski, posedanto de bienoj Łuków en Poznanja Duklando; dum la Napoleonaj militoj li estis kolonelo de la generala stabo, poste li ludis grandan rolon en la publika vivo de la Duklando. En Łuków, proksime al la urbo Obiezierze, gastis Adam Mickiewicz kun sia frato Francisko

(4) Jena, urbo apud rivero Saale, memorinda pro la decida batalo, en kiu (1806) Napoleon I venkis la prusojn

(5) Titoloj de germanaj oficistoj

(6) Ho sinjoro Dio, ho ve! (germane)

(7) Herr, sinjoro; Haarzopf, harplektaĵo, portata tiam de oficiroj

(8) Pregel, Pregola, rivero ĉe kiu situas Królewiec

(9) Armita unuiĝo de nobelaro sub estrbastono t. e. prezido de marŝalo elektita

(10) Mallonga, laŭ modo internacia

(11) Antaŭaj parolintoj; fremda vorto lasita ĉi tie intence laŭ originalo

(12) Famaj estis siatempe la kontraktoj aŭ kunvenoj en Kijovo kaj Minsko; en certaj templimoj ili okazis por farado de diversaj ĉiuspecaj interkonsentiĝoj precipe pri komerca foiro

(13) Babina Respubliko. En j. 1568 fondis pola nobelo, nome Pŝonka, en sia bieno Babin ĉe Lublin satiran societon, kiu ricevis la nomon de Babina Respubliko. Ĝi vipis la morojn de samtempanoj kaj sendis al ĉiu, kiu distingiĝis per difekto aŭ malsaĝeco, diplomon, per kiu li estis akceptita en la respublikon kaj ricevis en ĝi oficon: Kuracfuŝulo fariĝis kuracisto, timulaĉo – armeestro, disipulo – ekonomo

(14) Trakto, landvojo kunuganta grandajn urbojn (ŝoseo)

(15) Vortoj sonimitaj, signifantaj sensencan bruon

(16) Vortoj sone imitantaj la skermadon

(17) Skribistoj (pisarze), oficistoj en malnova Polujo, apartaj por la Krono kaj Litvo; ili laboris flanke de reĝoj kaj kanceleroj kaj kun ilia scio eldonis aktojn kaj diplomojn

(18) Plej malalta (unua komenca) klaso en lernejo

(19) Vidu rimarkon 26 sur p. 55

(20) Malsupra ĉapeto, ne deprenata de la kapo

(21) Jegroj, ĉasistoj; vorto germana, uzita en rusa armeo

(22) Bielica, urbeto apud Njemen

(23) Łosośna, alfluo de Njemen

(24) Infanoj, pola etiga formo laŭ hebrea "baĥur" (junuloj); bele (germane)

(25) Vidu rimarkon 17 sur p. 50

(26) Marŝaleco, administrado de la domo kaj servistaro

(27) Piara konvikto, edukejo kaj instruejo, administrata de pastroj Piaroj, estis tiutempe plej bona instituto de publika edukado en Polujo – Vikto – vivteno, nutraĵo

(28) Promovi, antaŭen ŝovi, levi sur pli altan pozicion

(29) Plej delikata kaj plej bona faruno en la tuta lando devenis el mueliloj en Marymont apud Varsovio.

(30) Sak, bovida ledo, sininimo de stultulo

(31) Ekzekvi, plenumi juĝe

(32) Plusk, plask, vortoj sone imitantaj plaŭdadon, laŭ originalo

(33) Ŝarĝa veturigilo

(34) Zan kaj Czeczot estis universitataj kolegoj kaj amikoj de la poeto, do li metas ĉi tie iliajn nomojn apud sia


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo