La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SINJORO TADEO

Aŭtoro: Adam Mickiewicz

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Libro I – Mastrumado

Reveno de l' sinjorido – Unua renkonto en ĉambreto, dua ĉe la tablo – De l' Juĝisto grava instruo pri ĝentileco – De l' Ĉambelano politikaj Rimarkoj pri modoj – Komenco de disputo pri Stumpulo kaj Falko – Plendoj de Vojski – La lasta Vokisto de l' tribunalo – Elrigardo je la tiama politika stato en Litvo kaj Eŭropo

Litvo! Patrujo mia! simila al sano;
Vian grandan valoron ekkonas litvano (1)
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar hejmen sopiras.

Sankta Virgin'! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon! (2)
Kiel Vi al infano redonis la sanon –
(Kiam mi, de l' patrino al Vi oferite,
10 La malvivan palpebron eklevis subite
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo al Di' dankon diri)
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!... (3)
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tirigantaj,
Al la kampoj per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik' oritaj,
20 Kiujn la neĝblanka poligon' ornamas,
Kie per virga ruĝo trifolio flamas
Kaj ĉion zonas kvazaŭ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.

Inter ĉi kampoj antaŭ jaroj, sur monteto
Staris apud rivero, en betulareto,
Nobela domo ligna, sube masonita;
De malproksime brilis murar' blankigita,
Pli blanka eĉ, kontraste al verdo maljuna
De poploj gin sirmantaj kontrau vent' aŭtuna.
La ĉiuflanke pura, negranda loĝejo
30 Havis tri garbaregojn ĉe granda garbejo,
Kiu ne povis ilin ampleksi tegmente
Ĉirkauajo abundas per gren' evidente;
Montriĝas fojnaretoj densaj sur herbaro.
Brilanta kiel steloj estas plugilaro,
Tranĉanta teronigrajn kampojn, kiuj trenas
Sin vastege kaj certe al dom' apartenas,
Tre kultivataj, kiom bedaro gĝardena,
Ke en domo bonhavo logĝas ordoplena.
Malfermita pordego anoncas ĉiame,
40 Ke ĝi invitas ĉiujn pasantojn gastame.

Ĵus veturile tien venis juna homo,
Ĉirkaŭveturis korton, haltis antaŭ domo
Kaj desaltis. – Ĉevaloj ne tenataj bride,
Al pordeg' pinci herbon iris malrapide.
Neniu estas dome: frontpordo – fermita
Per paliseto, en la riglujon ŝtopita.
La veninto servistojn demandi ne iris,
Sed malfermis; li hejmon saluti deziris.
Li ne vidis ĝin longe, ĉar en urbo, fore
50 Li studis, ĝis li finon atingis ĝojkore.
Enkurinte, li vidas malnovan muraron
Kortuŝe, kiel sian bonan konataron.
Samaj mebloj, drapiroj aperas renkonte
Kun kiuj de naskiĝo li ludis volonte.
Nur pli grandaj, pli belaj ili ŝajne estis;
Kaj la samaj portretoj sur la muroj restis:
Koscjuŝko (4) en lacita vesto krakovane,
Levas okulojn, tenas glavon ambaŭmane;
Per la glavo li ĵuris, sur stupo altara
60 Tri potenculojn peli el Polujo kara,
Au mem sur glavon fali – Plu, en vesto pola
Post perdo de libero, Rejtan (5) senkonsola,
Turnas al sia brusto tranĉilon por bato;
Apud li kuŝas Fedon (6) kaj vivo de Kato (7)
Plu Jasinski, junulo malserena, bela,
Apude Korsak, lia kunulo fidela,
Defendante remparojn kontraŭ la moskvuloj,
Sabras la malamikojn; jen Prago en bruloj (8)
Li rekonis eĉ lignan ŝrankon kun malnova
70 Ludhorloĝo, staranta ĉe l' enir' alkova
Kaj kun infana ĝojo li ektiris ŝnuron
Por aŭdi la malnovan Dombrovski-mazuron (9)

Li trakurante domon, ĉambron sercis vane,
Kie antaŭ dek jaroj li loĝis infane.
Li enkuras, reiras, vidas mirigita:
La ĉambro por virino estas aranĝita!
Kiu loĝas? La onklo ne havis edzinon,
Petersburg' antaŭ jaroj gastigis onklinon.
Nek estas mastrinejo. Jen la klavikordo!
80 Sur ĝi notoj kaj libroj, sed ĉio sen ordo,
Senzorge disĵetita: agrabla senplano!
Tiel ĉion disĵetas ne maljuna mano.
Jen, el hoko prenita robet' blanke brila!
Por vestigo etendas ĝin seĝ' apogila.
Sur fenestroj en potoj aromas floretoj:
Geranio, levkojo, astroj, violetoj.

El fenestro li novan miraĵon ekvidis:
Ĉe l' fruktarbaro, kie urtikoj insidis,
Nun estas vojetara ĝardenet' malgranda
90 Kun florbukedoj, mento, herbo anglolanda.
De l' eta ciferforme ligita barilo
Brilis da kolorhelaj lekantetoj milo;
Ĉe l' freŝxe surversita bedaro ĝardena
Staris ankoraŭ lada vazo, akvoplena;
Ĝardenistino tamen nenie vidiĝas;
Ŝi eliris, ankoraŭ pordet' balanciĝas,
Ĵus puŝite: sur sablo jen de piedeto
Postsigno: ŝi sen ŝuo estis, sen ŝtrumpeto.
Sur sablo delikata, seka, blanka pure,
100 Postsigneto preciza, vi divenos: kure
Ĝin ĉi tie malgrandaj piedetoj lasis
De iu, kiu teron tuŝetante paŝis.

Li longe en fenestro staris, meditante,
Per aromaj blovetoj de floroj spirante.
La vizaĝon li klinis ĝis la violetoj
Per okuloj scieme vagis sur vojetoj;
Kaj li ree al etaj postsignoj revenis,
Pripensante, al kiu ili apartenis.
Li levis la okulojn: sur tabul' barila
110 Staris juna knabino; vesto blanke brila
Ĝis la brusto nur kovras figuron gracian,
Ne kaŝante la ŝultrojn, cignan kolon sian.
Tiel vestite, sole por matena iro,
Litvanino neniam vidiĝas al viro.
Do eĉ sen atestanto, per manoj surmeto
Sur bruston ŝi aldonis ŝirmon al robeto.
La haroj ne en bukloj, sed node tordite
Kaj en blankaj paperosilikvoj kaŝite,
Mire ornamis kapon, ĉar de sun' radia
120 Ili lumis per nimbo ĉielana ia.
Vizaĝo – nevidebla. Al kampo turnite,
Ŝii iun serĉis fore, malsupre. Subite
Ŝi ekvidis, ekridis kaj manojn plaŭdinte,
Kiel bird' de barilo sur herbon fluginte,
Tra ĝardeno, tra floroj, ŝi paŝis en kuro.
Sur tabul' apogita ĉe la ĉambra muro,
Antaŭ ol li rimarkis, ŝi flugis facile
Tra l' fenestro, subite, mallaŭte, lumbrile
Trilante, ŝi robeton kaptis kaj spegulon
130 Enrigardi kuretis. Vidante junulon
Ŝi faligis robeton – pala de hororo
Kaj miro. Li ekflamis per roza koloro,
Kiel nubo renkonte kun matenaŭroro.
Li modeste okulojn kovris, ekbalbutis,
Volis sin senkulpigi, sed kline salutis
Kaj reiris. Virgino ekkriis dolore,
Malklare, kiel ido, sonĝe timigita.
Li time rerigardis: ŝi jam estis fore;
Lia kor' laŭte batis kaj li konfuzita
140 Eliris, ne sciante mem, ĉu la renkonto
Estas inda de rido, de ĝojo, au honto.

Dume oni rimarkis bone en bieno,
Ke antaŭ dom' okazis nova gastalveno.
Jam al stalo ĉevalojn forkondukis oni
Kaj ne avaris fojnon kaj avenon doni.
Juĝist' ne volis novan modon rekomendi:
Gastĉevalojn al juda gastejo forsendi.
Servistar' ne eliris saluti respekte,
Ne tial, ĉar ĝi servis en domo neglekte,
150 Sed nur, ĉar ĝi atendis de Vojski  (10) alvenon:
Li ekster dom' aranĝis vesperan festenon.
Li anstataŭas mastron dum li estas fore,
Gastojn li mem akceptas kaj amuzas kore;
(Domamiko de l' mastro, fora parenc' ia)
Vidinte gaston, kuris li al ĉambro sia;
(Li ne povis renkonte iri en tolvesto)
Do li prenis rapide vestaĵon, por festo
Preparitan, ĉar sciis li ekde mateno,
Ke li kun multaj gastoj sidos ĉe ' festeno.

160 Vojski al gasto brakojn etendis de fore
Kaj krie ĉirkaŭprenis lin kaj kisis kore.
Rapide kaj konfuze ili ekparolis:
Kelkjaran historion vortresumi volis
Plej mallonge; demandojn sekvis rakontado,
Ekkrioj, eksopiroj, nova salutado.
Kiam Vojski demandis kaj esploris ĉion,
En fino li rakontis tagohistorion.

"Bone, mia Tadeuŝ'" (ĉar la juna homo
Estis bapte nomita per Koscjuska nomo,
170 Pro sia milittempa naskiĝo memore),
"Bone, mia Tadeuŝ', vi venis ĝustahore,
Ĉar ni havas en domo fraŭlinarĉeeston.
Onlklo por vi pripensas jam edziĝofeston.
Do elektu; ariĝas societo granda
Ĉe ni, de kelkaj tagoj, pro juĝo limranda (11)
Por fini kun la Grafo malnovan proceson.
La Grafo, morgaŭ veni mem, donis promeson.
Ĉambelan'  (12) kun edzino, filinoj, jam venis.
180 Junular' ĉaspafilojn en arbaron prenis:
Maljunuloj, virinoj rikoltatan grenon
Rigardante, atendas junularrevenon.
Se vi volas, renkontos ni apud arbaro
Onklon, Geĉambelanojn kun sinjorinaro"

Vojski kun Tadeuŝo al arbaro iras,
Kaj ĉiam plu paroli ankoraŭ deziras.
Suno al ĉiellimoj aliradis laste,
Malpli forte ol tage, sed lumis pli vaste,
Ruĝa, kiom sana vizaĝo de kampulo,
Kiu finis laboron sur grenkampo sia
190 Kaj revenas ripozi. Jam rondo radia
Falas arbaran supron; krepuska nebulo
Jam la pintojn kaj branĉojn de arboj plenigas,
Kaj la arbaron kvazaŭ kunverŝas kaj ligas;
Arbaro nigras, kvazaŭ domo grandegulo,
La suno ruĝas, kiel sur tegmento brulo;
Ĝi falis suben, ĵetis tra branĉegoj brilon,
Kiel kandel' tralumas fenestrokovrilon,
Kaj estingiĝis. Tiam en greno falciloj
Sonantaj kaj en herbo ŝovataj rastiloj
200 Silentis, haltis: tiel ordonas Juĝisto,
Ĉe li kun tago finas laboron kampisto.
"Kiom longe labori, Mondoestro diras;
Kiam la suno, Lia laborist', foriras,
Ankaŭ kampan laboron devas fini homo"...
La sinjoro Juĝisto paroladis jene.
Lian volon respektas sankte ekonomo,
Ĉar eĉ veturigiloj, ne ŝargitaj plene,
Kun duona garbaro al garbej' veturas:
Bovoj, pro nekutima malpez', ĝoje kuras.

210 Ĵus el arbaro iris tuta societo,
Gaje, orde. antaŭe, infanojareto
Kun guvernist'; Juĝisto kun Ĉambelanino;
Ĉambelan', ĉirkaŭita familiakrone;
Post ili la fraulinoj, eble paŝduone.
(Tion ordonas deco). Neniu parolis
Pri ordo, kaj neniu vicordon kontrolis,
Kaj ĉiu, malgraŭvole, la ordon observis,
Ĉar Juĝist' malnovmorojn en domo konservis
220 Por aĝo, nask', prudento, ofico respekton
Flegante, ne toleris li ĝian neglekton.
"Orde, li diris, staras domo kaj nacio,
Senorde ili falas, kaj pereas ĉio".
Do al ordo kutimis anoj de la domo,
Ĉar, se iu vizite al Juĝisto venis,
Li baldaŭ la kutimon de l' domo alprenis.

La Juĝisto salutis kore nevon sian,
Donis por kiso manon, kisis frunton lian,
Sed parolis malmulte, pro gastoj laŭ vide;
Tamen la larmoj, kiujn li viŝis rapide
Per trnĉita maniko de sia kontuŝo (13)
Vidiĝis lian amon al Pan Tadeuŝo.

Post la mastro al korto iris sekvantaro:
El rikolto, herbejo, paŝtejo, arbaro
Tie interpremiĝas la ŝafoj blekante,
Kaj densan polvan nubon sur vojo levante;
Kaj poste, malrapide paŝas kun latuna
Tintilar', la tirola bovinaro juna;
Jen el herbejo kuras ĉevaloj henante.
240 Ĉio al put', al ĝia ligna brako, kuras,
Kiu knare en trogojn trinkaĵon mezuras.

Juĝisto, kvankam laca, kaj inter gastaro,
Gravan devon de mastro ne lasis pretere;
Li iris mem al puto. Plej bone vespere
La mastro vidas staton de sia brutaro.
Li neniam inspekton fidas al servulo,
"Ĉar la brutaron nutras de mastro okulo".

Kun Vokisto (14) Protazo, Vojski, ĉe kandelo,
En vestiblo disputis, iom en kverelo;
250 Ĉar dum forest' de Vojski, Vokisto sekrete
El dom' forigis tablojn, jam kovritaj prete,
Kaj rapide starigi en kastel' ordonis,
Kies ruinojn rando de l' arbaro zonis.
Vojski pro la transportoj malkontenta, iris
Pravigi al Juĝisto. Jugisto ekmiris,
Jam ne povante ŝangi, preferis en fino,
Sin ekskuzi kaj gvidi gastojn al ruino.
Vokist', dum vojo, ĉiam al Juĝist' klarigis,
Pro kio li disponon mastran aliigis:
260 En domo ne ekzistas ĉambro tiom vasta,
Por tiom estiminda, granda aro gasta;
En kastel' estas vestibl' bone konservita,
Arkaĵo sendifekta, unu mur' fendita,
Fenestroj sen vitraĵoj, ne ĝenas somere,
Proksimeco de keloj oportuna vere.
Sed li dume Juĝiston per okul' sciigis,
Ke li pli gravajn siajn kaŭzojn sekretigis.

Du mil paŝojn post domo estis situita
Kastelo, grandioze, vaste konstruita,
270 De Horeŝko antikva hered' familia.
Li mem pereis en la temp' insurekcia;
La bienojn detruis sekvestraj ediktoj,
Senordo de l' zorgado kaj juĝaj verdiktoj
Parencoj de l' patrina flank' heredis parte,
Kreditoroj la reston dividis aparte.
Neniu volis preni dum kalkul' kastelon,
Kies subten' per kostoj tro ŝarĝus nobelon.
Sed Grafo, najbaro, post maturigo sia,
Riĉa sinjor', Horeŝka fora parenc' ia,
280 El vojaGoj veninte, ekŝatis la murojn,
Klarigante gotikan la arĥitekturon;
Kvankam Juĝist' asertis, laŭ antikva plano,
Ke arĥitekt' ne Goto estis, sed Vilnano.
Nu, Graf' volis kastelon. Ĝuste samadate
Juĝist' ekvolis samon; kial? ne sciate.
Do proces': en distrikto, en ĉefa juĝejo,
Senat', ree distrikto, provincoficejo. (15)
Fine, post verdikaro, multaj kostoj grandaj,
La afero revenis al juĝoj limrandaj.

290  Vokisto diris prave, ke vestiblo vasta
Ampleksos la palestron (16) kun la aro gasta:
Halo, kiel manĝejo, volbo sur kolonoj,
Konveksa; planko estis sternita per ŝtonoj.
Sur muroj senornamaj, puraj sin etendis
Kapreolaj kaj cervaj kornoj, kiuj pendis
Kun surskrib': kie, kiam estis akiritaj,
Sub ĉasistaj blazonoj, nomoj gravuritaj.
Sur la arkaĵo brilis en supro , kun krono,
Kaprduono, antikva Horeŝkoj -blazono.

300 Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris
Ĉe tabl'; unuan lokon Ĉambelano prenis,
Laŭ aĝ', ofic', la digno al li apartenis;
Li irante, al ĉiuj salutklinojn faris.
Ĉe li, antaŭ Juĝisto, Pastro Bernardina (17)
Diris mallongan preĝon en lingvo latina.
Viroj ricevis brandon; tiam, sidiĝante,
Ĉiuj mangĝs malvarman supon, (18) silentante.

Tadeuŝ, gastorajte, kvankam li junulo,
Sidis apud fraŭlinoj, ĉe Pastro-moŝtulo;
310 Inter li kaj la onklo unu loko restis
Libera, kvazaŭ iun atendanta estis.
Onklo ofte la lokon kaj pordon okulis,
Kvazaŭ certa pri ies veno, ĝin postulis.
Tade' rigardon onklan al pordo sekvante,
Revenadis, malplenan lokon rigardante.
Strange! ĉirkaŭe estis de fraŭlinoj sido,
Kiujn plezure povus rigardi reĝido:
Ĉiuj noble naskitaj, bela, juna ĉiu;
Tade' rigardas, kie sidas ja neniu.
320 Enigma lok', junuloj ŝatas enigmaĵon.
Li, distrite, la belan sian najbarinon
Apenaŭ alparolis, Ĉambelanidinon.
Li ne ŝanĝas telerojn ŝiajn, nek trinkaĵon
Enverŝas, nek ĝentile, parole amuzas,
Nek li sian regurban edukon ekuzas.
Nur la loko malplena, lin logis kaj ligis...
Jam ne malplena, li ĝin per pensoj plenigis;
Sur la loko jam kuris mil da supozetoj,
Kiel post pluv', sur sola herbejo, ranetoj.
330 Unu figuro regas, kiel envetere,
Lilio frunton levas, sur lago, fiere.

Ĉe la tria plado, guton da ruĝa vino
Ĉambelano enverŝis al Rozo, filino
Al pli juna li ŝovis kukumojteleron,
Diris: "Vin, filinoj, servos, tiun ĉi vesperon,
Mi maljuna, mallerta". Tuj saltis detable
Junularo, por servi fraŭlinojn afable.
Juĝisto flanken rigardis al Tadeuŝo,
Ĝuste metis manikojn de sia kontuŝo,
340 Verŝis hungaran vinon kaj diris: "Junuloj
Por instruo senditaj, laŭ nunaj postuloj,
En regurbon, kie niaj filoj nun ricevas
Pli da libra instruo, ni konfesi devas;
Sed por junuloj mankas lernejoj, domaĝe,
Kiuj, kun homoj vivi, instruus pli saĝe.
Al kortegoj veturis nobelid' antaŭe;
Mi mem dek jarojn estis tia kortegano (19)
De l' Vojevodo, via patro, Ĉambelano!
Danke, viajn genuojn mi prenas ĉirkaŭe!
350 Vojevod' min al servoj publikaj preparis,
El zorgado ne lasis, ĝis min homo faris.
Do ĉiam lin memoros kore domo mia;
Por li korpreĝojn sendas mi al trono Dia.
Se mi ne tiom grandan elportis utilon
Kiel aliaj, hejme postiras plugilon,
Dum aliaj, pli indaj de liaj favoroj,
Aliris al plej altaj en lando honoroj,
Almenaŭ mi profitis, ke en mia domo,
Neniu min riproĉos, ke al iu homo
360 Mankas de mi ĝentilo, afablo. – Ĝentila
Eco ne estas eta instruo, facila;
Ĝentileco ankoraŭ ne finiĝas tuta
Per lerta piedŝovo, ekrido saluta
Al ĉiu: jen ĝentilo komercistpopola,
Laŭ mi, sed nek nobela, nek antikve pola.
Ĝentilecon al ĉiu! ne al ĉiuj samo:
Ne estas senĝentila de l' infano amo,
Respekt' inter geedzoj, de l' mastro al sia
Servist'; sed ĉie estas diverseco ia.
370 Oni lernu tre longe ĝn, por ne erari,
Kaj al ĉiu la ĝustan afablaĵon fari.
Eĉ maljunuloj lernis: ĉe sinjoro granda
Interparolo estis – historio landa,
Ĉe nobeloj – distrikta, hejma historio;
Do la frato nobelo sciiĝas per tio,
Ke la homoj lin konis, ne malŝatrigardis;
Tial nobelo zorge siajn morojn gardis.
Nun ne demandu: Kiu? de kia deveno?
Kion li faris? – Ĉiu eniru sen ĝeno,
380 Escepte mizerulon, registarŝpionon.
Kiel Vespaziano (20) ne flaris la monon,
Ne demandis: el kiaj manoj, landolimoj?
Tial oni ne scias pri deven', kutimoj;
Sufiĉas valideco kaj stampo; konkludo:
Oni ŝatas amikojn, kiel monon judo".

Juĝist' ĉirkaŭrigardis la gastojn atente,
Ĉar, kvankam li parolis flue kaj prudente,
Li sciis, ke enuas la nunaj junuloj
Ĉe parolad', dirata eć plej elokvente;
390 Sed ĉiuj lin aŭskultis atente, silente.
Ĉambelanon demandis Juĝist' per okuloj;
Sed, por ne interrompi, Ĉambelan ' ne laŭdis,
Nur silente, per ofta kapklino, aplaŭdis.
Juĝist' haltis; responde al jesa kapklino,
Li por ambaŭ plenigis kalikojn per vino,
Kaj diris: "Ne malgrava estas ĝentileco;
Ĉar, kiam homo pesas konvene, laŭ speco,
La aĝon, naskon, virtojn, morojn de aliaj,
Li samtempe sciiĝas pri valoroj siaj:
400 Por ekkoni pri nia pezo, ĝustan veron,
Ni devas iun meti sur kontraŭteleron.
Tre atentinda estas ĝentilec' modela,
Kiun ŝuldas junuloj al la sekso bela,
Des pli, se dom' honesta, donoj de l' fortuno,
Denaskajn ĉarmojn, ecojn, briligas en suno.
Jen vojo al korsentoj, vojo al splendoro
De familiaj ligoj – laŭ malnova moro.
Do..." Ĉi tie Juĝisto, la kapon turnante,
Sur Tadeo severan rigardon ektenis,
410 Videble al konkludoj de l' parolo venis.

Tiam diris per ora tabakuj' sonante
Ĉambelan': "Ho, Juĝisto! estis ja antaŭe
Pli malbone! Ĉu modo nin ŝanĝis ankaŭe,
Ĉu junuloj boniĝis; sed laŭ mi, konstante
Skandaloj malpliiĝas. – Kiam al Patrujo,
Ho, mi memoras, modoj venis el Francujo,
Tiam junaj sinjoroj, el la fremdaj landoj,
Horde al ni invadis, kiel Nogaj bandoj (21)
Persekutante Dion, de prapatroj kredon,
420 Leĝojn, morojn, de vestoj naciaj posedon.
Kompaton junulaĉoj vekis, flaviĝintaj,
Parolantaj tra nazoj, ofte sennazpintaj,
Kun proviz' da broŝuroj, diversaj gazetoj,
Anonc' de novaj kredoj, leĝoj, tualetoj.
Fortegon super mensoj havis tiuj bandoj
Ĉar, kiam la popolon punas Dia mano,
La prudenton forprenas ĝi de l' civitano.
Pli saĝaj ne kuraĝis rezisti al dandoj;
Tuta popolo timis ilin, kiel peston,
430 Ĉar ĝi, interne, sentis jam malsanosenton.
Oni mokis modanojn, modelojn prenante,
Kredon kaj lingvon, leĝojn kaj vestojn ŝanĝante:
Post tiu maskobalo, karnaval' petola (22)
Venis la granda fasto – malliber' popola.

"Mi memoras, ankoraŭ estis mi infano,
Kiam al mia patro, en distrikt' Oŝmjano (23)
Alveturis, sur franca veturil', subite
Pokalestrid',  (24) unua laŭ france vestite.
Post li, kiel post falko birdoj, ĉiuj saltis (25)
440 Kaj enviis la domon, antaŭ kiu haltis
La dando kun du rada sia fiakreto,
Kiu franclingve nomis sin karioleto:
Sur loko de lakeoj sidis du hundetoj;
Gvidside: ŝvabo malgrasa, kun ostaj vangoj,
Kruroj maldikaj, longaj, kiom lupolstangoj,
En ŝtrumpoj, kaj en ŝuoj kun arĝentkrampetoj;
Peruko, en harsako ligita. Ĉe l' vido
De l' ekip', maljunuloj eksplodis per rido,
Kampuloj krucosignis sin time kaj diris:
450 Ke diablo en franca kaleŝo vidiĝis.
Skizi Pokalestridon – longa historio;
Al ni li ŝajnis kiel papago, simio.
Perukon sian nomis li ora lanaro;
Laŭ ni, kun pliko estis pli ĝusta komparo.
Se iu polajn vestojn eĉ pli belaj sentis,
Ol imito de fremda modo, li silentis;
Ĉar junularo krius laŭte, ke li faras
Malhelpojn al kulturo, la progresojn baras,
Perfidas! Tia estis antaŭjuĝpotenco!

460 "Pokalestrid' anoncis pri sia intenco
Reformi, civilizi nin laŭ konstitute,
Klarigis, ke ĉe francoj aperis unue
Pri homoj egaleco la granda invento;
Kvankam tion jam skribis Dia testamento,
Kaj ĉiu pastro tion diras en prediko.
Scienc' malnova estas, mankas nur apliko!
Sed tiam tiom granda blindeco ekregis,
Ke oni malnovaĵon ne kredis, ne flegis,
Se en franca gazeto oni ĝin ne legis.
470 Pokalestrido, malgraŭ egalec', markizo
Titoliĝs; titoloj venas el Parizo,
Kaj tiam estis moda titolo markizo;
Do, kiam aliiĝis poste moda stato,
La markizo titolon prenis – demokrato;
Fine, kun modoŝanĝo, sub Napoleono,
Demokrat' el Parizo revenis barono.
Se li vivus pli longe, eble nova dato
El barono lin farus ree demokrato.
Famo de modoŝanĝoj al Parizo flatas,
480 Kaj kion franc' elpensas, tion polo ŝatas.

"Danke al Dio, nia nuna junularo
Veturas eksterlanden jam ne pro vestaro,
Ne por serĉi leĝdonon en presaj vendejoj,
Lerni elokventecon en Parizkafejoj.
Sub Napoleono, homo saĝa kaj aga,
Ne temp' al modoserĉo, babilo papaga.
Tondras glavoj, do niaj koroj releviĝas;
Ke la famo pri poloj en mondo laŭtiĝas;
Estos la Respubliko, ĉar jam estas gloro:
490 El laŭroj ĉiam kreskas liberecofloro.
Nur malĝoje, ke jaroj treniĝas senlime
En senagec'! kaj ili ĉiam malproksime!
Atendado! novaĵoj malofte aliras!
Pastro! (li al moŝtulo pli mallaŭte diras)
Mi aŭdis: el post Njemen vi havas skribaĵon;
Ĉu pri nia armeo ĝi portas novaĵon?"
"Ne, nenion", respondis Verm' (26) indiferente,
Kiu interparolon aŭdis malkontente,
"Politik' enuigas min, venis letero
500 El Varŝavo, pri nia monaĥa afero;
Ĉu dum la vespermanĝo pri tio babili?
Ĉeestas ja mondanoj, afer' ne por ili".

Tion dirante,strabis li al festenano,
Gasto rusa, sinjoro Rikov', kapitano,
En vilaĝo loĝanta soldato maljuna,
Ĝentile invitita al manĝo komuna,
De Juĝisto. Li bonguste manĝis parolante
Malmulte; sed li levis la kapon, aŭdante
Pri Varŝavo kaj diris: "Ho! Pan Ĉambelano!
510 Scii emas pri Varŝavo! Bonaparteano!
Nu! Patrujo! Mi pole scias, ne spionas:
Patrujo! tion sentas mi ĉion kaj konas!
Vi, poloj, kun mi ruso, ne militas nune;
Batalhalto! do manĝas ni kaj trinkas kune.
Rus' kun franc', avangarde, ofte ĉe babiloj
Trinkas brandon, ĝis krio: hura! – pafegiloj!
Ni diras: mi lin batas, ĉar mi amas kore;
Do karesu amike, aŭ batu fervore.

Ni havos la militon! Al majoro Pluto,
520 Stabadjutant' hieraŭ venis kun saluto:
'Pretiĝu al marŝado!' Kontraŭ turk' ordono,
Aŭ franco? Ho, ruzulo la Napoleono!
Sen Suvorov (27) li povas nin frapi per batoj.
Kontraŭ francoj marŝante, rakontis soldatoj,
Ke Suvorov' sorĉadis, same Bonaparto;
Do estis tiam ŝorcoj kontraŭ ŝorca arto:
Bonapart' malaperis foje dum batalo,
Kien? Li iĝis vulpo, do Suvorov' – hundo;
Bonapart', kiel kato, en sama sekundo,
530 Unge gratas; Suvorov' tuj iĝas ĉevalo.
Rigardu, kion faris lia sorĉrivalo..."
Li haltis; ĉar manĝaĵon, la kvaran laŭ ordo,
Portis servist'. Subite malfermiĝis pordo.

Venis nova persono, juna kaj gracia.
Ŝia aper' subita, bela kresko ŝia,
La vest' okulojn turnis; ĉiuj ŝin konante,
Ekster Tadeuŝ', klinis kapojn, salutante.
Ŝi havis ĉarman bruston, la talion belan,
Robon el silka ŝtofo, rozkoloran, helan:
540 Kun dekolt', maniketoj mallongaj, kolumo
El puntoj. Ŝi, ludante, turnis ventumilon,
(Ĉar ne estis varmege); ventumilorumo.
Svingate, ĉirkaŭjetis da fajreroj milon.
Kapo belforma: haroj, en bukloj volvite,
Kaj per rozaj rubandoj, inter si plektite,
Ŝajnigis brilianton, kiu lumis brile,
Al stelo, en kometa harligo simile.
Iuj flustris, ke troe eleganta vesto
Por vilaĝo kaj tago labora, ne festo.
550 Piedetojn okulo ekvidi ne povis,
Ĉar ŝi kuris rapide, pli ĝuste, sin ŝovis,
Kiel figuroj, kiujn dum Trireĝoj-festo,
Knaboj kaŝe transŝovas en sia mirkesto.
Ŝi kuris, kapokline ĉiujn salutante,
Sur lok' por si lasita, sidiĝi volante;
Malfacile; ĉar seĝoj mankis por gastaro,
Sur kvar benkoj, da gastoj sidis vicoj-kvaro.
Transsalti benkon devis ŝi, aŭ vicon movi;
Ŝi lerte, inter benkoj, sciis sin traŝovi,
560 Poste inter gastvico kaj tablo apuda,
Ŝi transruliĝis, kiel globo bilardluda.
Kure, nian junulon trafis ŝia tuŝo;
Per falbalo al ies genuoj kroĉite,
Ŝi glitfaletis iom, kaj tiel distrite,
Sin apogis sur brako de Pan Tadeuŝo.
Ŝi ekskuzis sin, prenis lokon, klinsalute,
Inter li kaj la onklo, sed ne manĝis tute.
Ŝi nur ventumis sin, aŭ turnis prenileton
De ventumil'; jen ŝia mano kolumeton
570 El la brabantaj puntoj iom ĝuste metis,
Jen harbuklojn kaj helajn rubandojn tuŝetis.

Interparoloj paŭzis ĉirkau kvar minutoj.
Dume, ĉe tabla fino, mallaŭtaj disputoj
De viroj plilaŭtiĝis: interparolado
Juĝis pri hodiaŭa leporojĉasado.
De Asesoro, Rejento (28) disput' nefinita
Daŭriĝis pri Stumpulo, hund' kun vost' tranĉita
Pri Stumpul', fiere Rejento sinjoro
Asertis, ke ĝi estis kaptin' de leporo;
580 Dume, al li refutis, spite Asesoro,
Ke al vertrago Falko apartenas gloro.
Do ĉirkaŭe demandis oni opinion:
Ĉiu prenis de Falko aŭ Stumpul' partion,
Kiel konul' aŭ kiel atestant'. – En fino
Dua, de tablo, Juĝisto al najbarino
Diris: "Pardonu, ke ni sidiĝis pli frue,
Ne povante prokrasti vespermanĝon plue;
Gastoj malsataj, fore en kamparon iris;
Mi pensis, ke vi veni al tabl' ne deziris".
590 Poste Juĝist' mallaŭte, ĉe plena kaliko,
Kun Ĉambelan' parolis pri politiko.

Ĉe tablo, ambaŭflanke tiel okupata,
Tade' rigardis al la person' nekonata.
Pri lok' li rememoris, ke ĉe la ekvido,
Li divenis, por kiu estis tiu sido.
Lia kor' nekutime batis, li ruĝiĝis,
Vidante, ke misteraj konjektoj solviĝis:
Sekve, ĉe lia flanko sidis laŭ destino,
Vidita en krepusko, lia belulino!
600 Vere, ke iom pli kreska ŝi estas ĉi tie,
Ĉar la kreskon vestaĵo prezentas alie.
Tie estis hararo mallonga, kaj ora,
Jen: longa, plektvolvita kaj korvokolora?
Ŝajne, kolor' devenis de suna radio,
Per kiu ĉe l' subiro, ruĝetiĝas ĉo.
Vizaĝon li ne vidis tiam, ĉar tro frue
Ŝi foriĝis; ĝin penso divenas unue:
Li pensis, ke ŝi havis nigrajn okuletojn,
Blankan vizaĝon, ruĝajn lipojn-ĉerizetojn.
610 Ŝi similas, laŭ buŝo, okuloj, vizaĝo;
Plej grandan diferencon prezentus la aĝo;
Ĝardenistino ŝajnis malgranda knabino,
Kaj ĉi tiu, jam aĝe matura virino;
Sed junul' ne demandas belecon pri aĝo;
Al junulo ŝajnas juna, bela vizaĝo,
Samaĝulin' al knabo ĉiu belulino,
Kaj al ĉastulo, ĉiu amatin', virgino.

Tadeuŝ', kvankam preskaŭ dudekjarjunulo,
Kaj loĝis en regurbo (29) ekde infaneco,
620 Li havis pastron, kiu laŭ malnovregulo,
Inspektis kaj edukis lin en severeco.
Do kun Tadeuŝ' venis, al lia hejmlimo,
Kor' senkulpa, pens' vigla, kaj pura animo;
Sed kune petolem' eta, de juna aĝo.
Antaŭe jam projektis li, ke en vilaĝo,
Li ĝuos je veninta libereco nuna;
Li sciis, ke li estis vigla, bela, juna,
Kun gepatrojheredo, fortiko kaj sano.
Li nomiĝas Soplico: ĉiu Soplicano
630 Estas, sciate, brava, forta, korpulenta,
Bona soldat', science malpli diligenta.
Tade' ne degeneris el prapatrojspeco:
Li piediris brave, rajdis kun firmeco;
Ne malkapabla, grandajn progresojn ne faris,
Kvankam onklo nenion por eduk' avaris.
Li preferis pafadi, sabrekzerzojn fari,
Ĉar oni lin intencis al arme' prepari;
La volon testamente la patro eldiris;
Do li jam en lernejo al tambur' sopiris.
640 Subite onklo ŝangĝs unuan destinon:
Ordonis hejmen veni kaj preni edzinon,
Kaj promesis donaci vilaĝetmastraĵon,
Kaj poste doni tutan sian posedaĵon.

La virtoj de Tadeo, kaj ecojkombino,
Altiris la rigardon de la najbarino.
Ŝi mezuris belforman kaj altan figuron,
Larĝan bruston, fortikajn ŝultrojn, la staturon,
Rigardis la vizaĝon, kiu ruĝetiĝis,
Kiam junul' kun ŝia okul' renkontiĝis.
650 Libere de unua timem' , li rigardis
Kuraĝe per okuloj, kiuj fajre ardis.
Egale ŝi rigardis: kaj pupiloj kvaro
Kontraŭ si flamis, kiel frumeskandelaro.

Ŝi unue Tadeon france alparolis.
Li revenis el Vilno, do ŝi aŭdi volis
Pri aŭtoroj kaj novaj libroj opinion,
Kaj, laŭ respond', sekvigis demandojserion.
Ŝi poste ekparolis pri arta pentrado,
Pri muziko, pri dancoj kaj eĉ pri skulptado.
660 Pruvis konon de notoj, pres' en ĉia speco:
Ĝis Tade' konsterniĝis je l' instruiteco,
Timis, por ne fariĝi celo de mokanto,
Balbutis, kiel antaŭ instruist', lernanto.
Feliĉe, instruisto bela, nesevera,
Divenis, kia estis terurkaŭzo vera.
Do ŝi al pli facilaj transiris objektoj:
Vilaĝa viv', enuo, penoj kaj projektoj,
Kiel oni distriĝu, la tempon partigu,
Kaj en vilaĝo vivon al si agrabligu,
670 Tadeo respondante, parolis sentime:
Post horduono ili estis jam intime,
Kaj komencis malgrandajn ŝercojn, disputetojn;
Fine ŝi metis antaŭ li tri panglobetojn
Por elekt': plej proksiman li tuŝis per mano.
Sulkigis fruntojn filinoj de Ĉambelano;
Najbarino ekridis, tamen ŝi silentis,
Kiun tiu feliĉa globeto prezentis.

Ĉe dua tablofino, oni sin alie
Amuzis: Falkanoj, fortiĝinte tie,
680 Senkompate atakis de Stumpul' partion.
Disputo bruis, oni manĝis plu nenion;
Ambaŭ flankoj kverelis stare, trinkis nure;
Rejento iritita estis plej terure:
Li ne ĉesis aferon sian prezentadi
Kaj ankoraŭ tre klare per gestoj pentradi.
(Antaŭe advokato, Rejento Bolesta,
Predikisto nomata, pro la emo gesta),
Manojn al flank', kubutojn posten elfleksinte,
El sub brakoj ungegajn fingrojn elŝovinte,
690 Per la bildo du hundojn li prezentis nune;
Jus li finis paroli: "Pel! (30) ellasas kune,
Mi kun Asesor' ; kvazaŭ du ĉanojn al subo,
Faligus unu fingro ĉe pafildutubo;
Pel! Kiel kord' leporo en kampon forkuris,
Hundoj tuj tuŝ! (sur tablo li manojn distiris,
Per fingroj imitante de hundoj movecon),
Hundoj tuj tuŝ! forpelis de l' arbar' jam pecon.
Falk' antaŭen! rapida hund', sed fervolulo,
Eligis tiom, fingron, antaŭ la Stumpulo:
700 Mi sciis, ke maltrafos li. Lepor' ruzulo,
Kuris ŝajne en kampon, post ĝi hundoj; nune
Lepor', ruzulo! kiam hundojn sentis kune,
Salt! dekstren, kapriolon! hundar' malprudente
Same flanken; ĝi maldekstren sving! salt! momente
Hundoj tuj sving! arbaren ĝi kaj la Stumpulo:
Kapt!!" Rejento, sur tablon klinite, kun tia
Kri', per fingroj alkuris ĝis al flank' alia,
Kaj "kapt!" en la orelon kriis de junulo.
Per la voĉoeksplodo, Tadeo kaj lia
710 Najbarin', timigitaj, dum interparolo
Ambaŭ de si forŝovis kapojn, malgraŭ volo,
Kiel suproj de arboj ligitaj kupole,
Kiujn disŝiras vento; kaj manoj metite
Proksime sub la tablo, diskuris subite,
Kaj du vizaĝojn kovris unu ruĝetiĝo.

Tade' por ne konfesi pri sia distriĝo,
Diris: "Vere Rejtano, sendube kaj certe,
Stumpul' bela hindo; se ĝi kaptas lerte..."
– "Lerte? kriis Rejtano – do kaptus mallerte
720 Mia hundfavorato?..." Do Tadeo nia
Ĝojis, ke bela hundo estis sen mank' ia;
Domaĝe, li nur vidis ĝin apud arbaro;
Mankis tempo, konigi kun bona ecaro.

Nun Asesoro kalikon faligis plenan,
Kaj turnis al Tadeo rigardon venenan.
Li ol Rejento. malpli moviĝema, kria,
Malpli dika li estis kaj malpli statura,
Sed en balo, distrikta kunveno, terura.
Laŭ dir', pikilon havis li en lango sia;
730 Li sciis tiom spritajn serĉetojn komponi,
Ke ilin kalendaroj povus prese doni:
Ĉiuj malicaj, akraj. En la bona stato,
Li disipis post patro heredo, de l' frato
BIenon, figurante en la granda mondo;
Nun, oficist', graviĝis en distrikta rondo.
Li amis tre ĉasadon, parte por amuzo,
Parte, ĉar kornojsono, de pelistoj uzo,
Al li rememorigis, kiam en juneco,
Li havis pafistaron kun fama hundspeco:
740 Nun al li, el hundaro, du vertragoj restis,
Kaj kontraŭ glor' de unu, oni nun protestis!
Do li alproksimiĝis, glatis malrapide
Vangoharojn kaj diris malice, ekride:
"Hundo sen vost' – nobelo sen ofica ago;
Vost' ankaŭ multe helpas, dum kur' al vertrago.
Laŭ vi, stumpeco pruvas pri boneco ia?
Ni povas lasi juĝon al onklinjo via,
Telimen' En regurbo ŝi loĝis antaŭe,
Ne delonge distriĝas ĉi tie ĉirkaŭe,
750 Sed ĉason , pli ol junaj ĉasistoj komprenas:
Jen tiel, kun la jaroj, sperteco mem venas"

Tadeuŝ', kiun trafis tondrobat' subite,
Momenton senparole staris konfuzite,
Sed rigardis rivalon terure severe...
Ĉambelan' tiam ternis, ĝustatempe vere:
"Vivu!" ekkriis ĉiuj; li dankis kapkline,
Kaj, per fingroj, sonigis tabakujon fine;
La tabakuj' el oro, briliantkadreteto,
Kaj en mezo, de reĝo Stanislav' (31)
(1764 – 1795) portreto.
760 Reĝo, al lia patro, ĝin donis favore,
Ĉambelano, post patro, ĝin vartis honore;
Per ĝi donante signon, li paroli volis:
Do ĉiuj eksilentis, neniu parolis.
Li diris; "Moŝtaj fratoj, moŝta nobelaro!
Ĉasistjuĝejo estas herbej' kaj arbaro;
Mi, pri l' afer', en domo ne donas decidon,
Tial ĝis morgaŭ solvas mi nian kunsidon,
Kaj partiaj refutoj ne trovos toleron.
Vokisto! vi en kampon revoku aferon;
770 Morgaŭ ĉi tien venos Graf' kun ĉasistaro,
Vi ankaŭ tien iros, Juĝisto, najbaro!
Kun estrinoj, fraŭlinoj ĉiuj, bele, eskorte;
Ni apartan ĉasegon faros, unuvorte;
Ankaŭ Vojski honoros nin per akompano".
Tabakujon transdonis al li Ĉambelano.

Vojski, inter ĉasistoj, ĉe tabla angulo,
Aŭskultis, senparole, fermante okulojn.
Ofte oni demandis lian opinion,
Ĉar neniu pli bonan havis ĉasoscion.
780 El tabakuj'' preneton li pesis silente
En fingroj, kaj ĝin fine ekflaris atente;
Li ternis, ke resonis ĉambrego eĥante,
Kaj diris, kun maldolĉa rido, kapskuante:
"Ho, kiel min ĉagrenas, mirigas ĉi tio!
Kion dirus maljunaj ĉasistoj pri ĉio,
Ke, en nombra nobeloj, sinjoroj ĉeesto,
Oni juĝos disputojn pri hunda vostresto?
Kion reviviĝinte, Rejtan' al ni dirus?
En sian Laĥoviĉan tombon li reirus!
790 Kaj kion Njesjolovski (32) vojevodo landa,
Posedant' de plej fama ĉashundejo granda?
Ducent pafistojn tenas la granda nobelo,
Cent retveturigilojn havas ĉe kastelo;
Monaĥe, jarojn sidas li en domo sia,
Ne akceptas invitojn al ĉasado ia;
Al Bjalopjotrovica (33) li rifuzis peton!
Kion li povus kapti dum via ĉaseto?
Bela estus la famo, se tia moŝtulo,
Laŭ nuna modo kurus post leporgrizulo!
800 En mia temp', nomataj estis, ĉasparole,
Nobelaj bestoj: apro,urs', alk', lupo, sole.
Sen kojndentoj, ungegoj, sen kornoj bestaro
Restis por la servistoj ka la dungataro.
En manon preni volus neniu sinjoro
Pafilon, kiun ŝroto igis sen honoro!
Oni tenis vertragojn, ĉar post ĉaso, vere
Okazas, ke elkuras, sub ĉeval' senpere,
Lepor'. Amuze, oni solvis hundojŝnuron,
Sinjoridetoj faris ĉevale postkuron,
810 Ĉe okul' de gepatroj, kiuj vidi pelojn
Bonvolis, sed ne farus pro ili kverelojn!
Do, Ĉambelana moŝto, revoku ordonon,
Kaj al mi ne rifuzu favoran pardonon,
Ke mi ne prenos parton en ĉasado tia;
Neniam paŝon faros tien pied' mia!
Mi nomiĝas Hreĉeĥo: ekde reĝo Leĥo (34)

Junularo ekridis tiam superbrue;
De tabl' oni leviĝis, Ĉambelan unue:
820 Laŭ aĝ', ofico, lia estis digno tiu;
Irante, klinsaluton faris li al ĉiu;
Pastro post li, Juĝisto apud Bernardino.
Ĉe pord' Juĝist' brake helpis al Ĉambelanino,
Tade' al Telimeno, al Tranĉistfilino (35)
Asesor' kaj Rejento al Hreĉeĥidino.

Tadeuŝ' kelkajn gastojn al garbej' gvidante,
Sin konfuza, kolera, malgaja sentante,
Iris, kaj okazaĵojn pripensis sen fino:
Renkonton, vespermanĝon apud najbarino;
830 Ĉirkaŭ lia orelo precipe vorteto
"Onklinjo" zumis, kiel trudiga muŝeto.
Li dezirus Vokiston demandi esplore
Pri Telimen', lin kapti ne povis el fore;
Vojski ankaŭ forestis, ĉar post vespermanĝo,
Ĉiuj iris post gastoj, zorgi pri aranĝo
En domo, kiel ĉambrojn por ripoz' reformi.
Virinoj, maljunuloj, en dom' povis dormi;
Junularon Tadeuŝ' gvidis en garbejon,
Mastron anstataŭante, sur fojnokuŝejon.

840 En la domo mallaŭtiĝis post horduono,
Kiel en monaĥejo, post preĝa sonoro;
Silenton interrompis nur voĉ' de gardisto.
Ĉiuj dormas. Ne fermis okulojn Juĝisto:
Li, kiel mastr', ekskurson en kampojn preparis
Kaj en domo aranĝojn por amuzo faris;
Kaj li, al ekonomoj, voktoj, garbejestroj,
Skribistoj, domestrino, pafistoj, stalestroj,
Donis ordonojn, tagokalkulojn kontrolis,
Nun, kun help' de Vokisto, senvestiĝi volis.
850 Vokist' malligis Sluckan (36) zonon orteksitan,

Per densaj kvastoj, kiel faskoj lumigitan:
Unuflanke orŝtofo kun purpurfloraro,
Inverse silko nigra, arĝentkarearo;
Ambaŭflanke metebla estas zono tia,
Ora – solene, nigra – ĉe funebro ia.
Nur Vokist' sciis zonon malligi, kunmeti;
Li ĉe l' okupo, finis tiel babileti:

"Ĉu malbone, ke tabloj en kastelo staris?
Neniu perdis; eble, ke vi gajnon faris.
860 La kastelon koncernas ja procesaj aktoj.
Por kastel', de hodiaŭ, nin rajtigas faktoj;
Kaj malgraŭ obstineco, la kontraŭpartia,
Mi pruvos, ke okazis posedpreno nia.
Se iu en kastelon gastojn peti pravas,
Li pruvas, ke posedon li prenas aŭ havas;
Mi eĉ kontraŭpartion ateste proponas;
Similajn okazaĵojn miaj tempoj konas".

Juĝist' dormis. Vokisto en vestiblon iris
Kaj, ĉe kandel', el poŝo libreton eltiris,
870 Kiu kvazaŭ preĝaro al li servas ĉiam;
Li forĵetas ĝin hejme, vojaĝe, neniam.
Ĝi estis tribunala "vokando": (37) laŭ vico
Tie sekvis procesoj, kiujn ĉe l' ofico,
Vokisto propravoĉe, antaŭ jaroj vokis,
Aŭ kiujn li ekkonis kaj en libron lokis.
Al simpluloj "Vokando" ŝajnas nur nomaro,
Al Vokist', grandioza de bildoj skizaro.
Li legis kaj meditis: Oginski – Vizgrido,
Dominikanoj – Rimŝa, Rimŝa – Visogrido,
880 Radzivil – Vereŝĉaka, Gedrojc – Rodultovski,
Obuĥoviĉ – Kaĥalo, (38) Juraha – Pjotrovski,
Maleski kun Mickjeviĉ, fine Graf' sinjoro
Kun Soplico; legante en sia memoro
Li vidis la procesojn, okazaĵseriojn,
Juĝejon, atestantojn kaj kontraŭpartiojn;
Kaj li sin mem rigardis en blanka ĵupano (39)
Kontuŝ' blue nigra, antaŭ tribunal', kun mano
Unu sur sabro, dua al partioj donas
Alvoksignon, kaj lia: "Silentu!" eksonas.
890 Revante, fine de la vesperpreĝo sia
Ekdormis lasta litva Juĝ-Vokisto nia.

Tiaj estis amuzoj, disputoj en rondo
De kvieta vilaĝo litva, dum la mondo
Resta dronis en sango; kaj vir' , di' milita (40)
En regimentaj nuboj, mil kanone armita,
Aglojn orajn, arĝentajn, al batala ĉaro
Junginte, de Libia dezert' ĝis Alparo,
Flugis kaj tondre ĵetis li fulmon post fulmo,
Ĉe Piramidoj, Tabor, Marengo, ĉe Ulmo,
900 Aŭsterlic. Post kaj antaŭ li, Konkeroj
Kaj venko,Glor' de faroj, kaj de kavaliroj
Heroaj nomoj, bruis de Nilo al Nordo,
Sed kiel rokoj ilin, ĉe Njemena bordo,
Rebatis vic', gardanta Litvon, fera, mura,
Kontraŭ famo, por Moskvo (41) , kiel pest' terura.

Tamen, kiel ĉiela ŝton', iam novaĵo
Falis sur Litvon: Venas, peti pri manĝaĵo,
Senkrura, aŭ senbraka iu almozulo;
Nutrite, li rigardas atente per okulo;
910 Se li en domo vidas nek judan ĉapeton,
Nek soldaton, nek rusan ruĝan kolumeton,
Tiam, legionisto, li konfesas veron,
Ke li portis maljunajn ostojn sur hejmteron,
Ne povante defendi ĝin plu... – Tiam tuta
Famili', servistaro, kun alprem' saluta
Lin akceptis plorege! Kaj ĉe tabl', al rondo,
Li, kvazaŭ mirfabelojn, rakontis el mondo:
Ke general' Dombrovski (42) ĉefo de komando,
Al Poluj' penas marŝi el itala lando;
920 Ĉe li sur kamp' lombarda, ariĝas la poloj;
Ke Knjazjeviĉ ordonas el la Kapitolo,
Ke li ĵetis, venkinte Cezar-posteulojn,
Cent sangantajn standardojn al franc' en okulojn:
Ke Jablonovski kuris, kun legi', ĝis tero,
Kie kreskas la pipro, la kan' de sukero,
Kaj arboj, en eterna printempo elspiras
Aromojn; li, venkante negrojn, al hejm' sopiras.
La rakont' en vilaĝo ĉirkaŭis kaŝite;
Junulo ĝin aŭdinte, el domo subite
930 Malaperis; tra marĉoj, arbar', ŝteliĝante,
Antaŭ rusa postkuro en Njemen saltante,
Naĝis, sub akvo, ĝis la bordo de Varŝava
Dukland' (43) , por aŭdi voĉon: "Ho, kolego brava!"
Sed li saltis sur rokon, antaŭ ol foriris,
Kaj al rusoj trans Njemen: "Ĝis revido!" diris.
Tiel iris Gorecki, Pac kaj Obuĥoviĉ,
Pjotrovski, Obolevski, Ruĵcki, Janoviĉ,
Mjeĵejevskij, Broĥocki, Kupść kaj Gedimino,
Bernatoviĉoj, multaj aliaj sen fino:
940 Ili lasis gepatrojn en hejmlando kara,
Kaj bienojn forprenis trezorejo cara.

Okazis, ke al Litvo venis de translime,
Almozist'; ekkoninte domon pli proksime,
Li malkudris gazeton el skapulario;
Tie estis soldatojnombro, kaj krom tio,
De ĉiu legiestro la nomo kaj sorto,
Kun priskribo de ĉies venko aŭ de morto.
Post jaroj tiel venis al la familio,
Pri vivo, glor', pri morto de filo ekscio:
950 Pro timo silentante, dom' funebron prenis,
Sed kiun ĝi funebris oni nur divenis
Ĉirkaŭe; kaj de mastroj mallaŭta ĉagreno,
Aŭ ĝoj' mallaŭta estis gazet' de bieno.

Vermo estis, laŭdire, tia almozisto
Li aparte parolis ofte kun Juĝisto;
Post la interparoloj disvastiĝis kure
Ia famo ĉirkaŭe Monaĥ', laŭ figure.
Perfidis, ke ne ĉiam en kapuĉo sia
Li iris, nek en servo maljuniĝis dia.

960 Super dekstra orelo, en tempialteco,
Li havis haŭtcikatron de manolarĝeco,
Kaj en barbo, postsignon de paf', ponardego;
La vundojn ne ricevis li ĉe mesolego...
Ne nur en vid' minaca, en cikatrojspeco,
Sed en voĉ', movo, estis ia soldateco.

Ĉe meso, kun levitaj manoj, turniĝante
Al popol', kaj "Sinjoro kun vi!" eldirante,
Li ofte, post lertega turniĝo, ekstaris,
Kvazaŭ li "dekstre-posten" laŭ komando faris:
970 Kaj liturgiovortojn li diris per tono
De oficir', staranta antaŭ eskadrono:
Servoknaboj rimarkis ĝin, ĉe meso lia.
Pri politiko estis Vermo pli konscia,
Ol pri Sanktulojvivo; pro kolekto sia
Veturante, ofte havis multajn aferojn
En urb' distrikta: jen li ricevis leterojn,
Kiujn li ne malfermis ĉe fremdulo ia;
Li sendis kurierojn, sed kien, ne diris.
Tre ofte li sekrete, dum nokto eliris
980 Al biendomoj, kun la nobelar' murmuris,
Ĉirkaŭe kampovojojn piede mezuris,
En drinkej' kun kampuloj diskutis intime,
Kaj ĉiam tion, ko okazis translime.
Nun Juĝiston, jam ekde unu hor' en dormo,
Li vekas; ŝajne venis kun nova informo.


(1) La sendependa Polujo konsistis el du ĉefaj partoj: Krono kaj Litvo. La pola poeto estis naskita "litvano", kion oni ne konfuzu kun "litovo", ano de litova gento en parto de Litvo

(2) en tuta Polujo estas konata la mirakla bildo de la Sankta Virgulino, troviĝanta en la monaĥejo sur la Hela Monto (Jasna Góra) en Ĉenstoĥova (Częstochowa) en Litvo troviĝas la famaj miraklobildoj de la Dipatrino en la preĝejeto super la "Ostra Brama" (Pinta Pordego) en la regurbo Vilno kaj en antikva kastelo de Novogrodek

(3) Sian epopeon verkis Mickiewicz kiel politika elmigrinto en Parizo. La poeto mortis en eksterlando, neniam revidinte sian amatan hejmon

(4) Kościuszko Tadeusz, nask. en j. 1746 en Litvo, mort. en j. 1817 en Svisujo; la pola generalo kaj armestro dum la nacia levigo en j. 1794

(5) Rejtan Tadeusz, unu el la plej noblaj viroj kaj patriotoj polaj. Post la unua dispartigo de Polujo (1773) li finis vivon per memmortigo en malespero kaj melankolio (1780)

(6) Fedon, verko de la greka filozofo Platon pri la morteco de la animo

(7) Kato el Utika, roma brava kaj virta civitano; ne volante postvivi la pereon de la roma respubliko, li mem mortigis sin en Utika en j. 46 a. K

(8) Jasiński Jakób, ĉefo de la pola leviĝo en Vilno kaj en Litvo, generalo en la nacia milito en j. 1974 – Korsak Tadeusz, ĉefo de la generala levigo de la Vilna vojevodlando. Ambaŭ partoprenis en la nacia insurekcio de Kościuszko kaj pereis en la sanga batalo ĉe Prago (antaŭurbo de Varsovio) en j. 1794, defendante ĝin kontraŭ la rusoj sub komando de Suvorov

(9) Dombrovski-mazurko, kanto de la polaj legionoj, batalintaj sub la generalo Dąbrowski, por Napoleono en Italujo (1797),

la fama "Ankoraŭ Polujo ne pereis";
jen ĝia unua strofo:
La Polujo ne pereis, dum ni vive spiros;
Kion fremda forto prenis, ni per fort' akiros.
Marŝu, marŝ' Dombrovski, el Itala lando
Al patruj' nin gvidos via ĉefkomando!"

(10) Wojski (tribuno), antaŭe en Polujo oficisto, kies devo estis gardi la sekurecon en la konfidita al li distrikto kaj zorgi pri la edzinoj kaj infanoj de la nobelaro dum la milito. Tiutempe (j. 1811) la ofico estis nur titola

(11) Limjuĝo estis juĝo, kiu ekskluzive decidis procesojn pri bienlimoj. Ĝin plenumis la ĉambelano (kamerestro), supera oficisto de la distrikto, en loko de disputo, kaj li verdiktis, kolektinte ĉiujn dokumentojn

(12) Ĉambelano (kamerestro) antaŭe supera dignulo kaj oficisto en sendependa Polujo; li plenumis devojn de la reĝa kortego. La disttrikta ĉambelano juĝis limprocesojn (vidu supre). Sub la rusa regado tiu ĉi ofico perdis siam signifon kaj restis nur titola

(13) Kontuŝo (kontusz), longa nobela supra vesto kun distranĉitaj manikoj

(14) Vokisto (Woźny), antaŭe malsupera juĝa oficisto en Polujo; lia devo estis disporti juĝajn alvokojn, anonci verdiktojn k.t.p. Tiun ĉi oficon plenumis kutime la nobelaro

(15) Polujo konsistis el vojevodlandoj (kvazaŭ provincoj, poste gubernioj), kiuj dividiĝs en distriktojn

(16) Juristoj, advokatoj kaj iliaj lernantoj. La palestro estis praktika lernejo de leĝoscienco kaj advokateco

(17) Monaĥo, kolektanta almozon por sia monaĥejo

(18) Chołodziec, manĝaĵo el betfolioj kaj malvarma kremo

(19) En Polujo estis la kutimo, ke nobelaj junuloj, precipe malpli riĉaj, iris al la kortegoj de grandaj sinjoroj, tie lernis la societajn manierojn kaj prepariĝs por publikaj oficoj kaj por la armea servo

(20) Roma imperiestro (69-790 p. K.), kiu impostis la urinon aplikatan de fulistoj; li diris, ke la mono de tie devenanta "non olet" (ne odoras).

(21) Nogajoj, Tataroj el la monda hordo apud la Azova Maro

(22) Koncernas la korupton de naciaj moroj, kiu antaŭiris la pereon kaj dispartigon de Polujo

(23) Proksime al Vilno

(24) Filo de reĝa pokalestro (podczaszy), titolo

(25) La sakerfalkon are postflugas birdetoj; el tio devenas la pola proverbo: "Postkuri iun kiel sakerfalkon"

(26) Vermo, pole Robak, kaŝnomo de l' monaĥo

(27) Suvorov Aleksandro, rusa generalo, nask. en j.1729 mort. 1800. Post la malvenko de Kościuszko ĉe Maciejowice li okupis Pragon (1794) kaj poste Varŝavon. Li batalis ankaŭ venke kune kun la aŭstroj kontraŭ francoj en Italujo (1799). La rusa popolo rakontis multe pri la sorĉaĵoj de Bonaparto kaj Suvorovo.

(28) Asesoroj prezentis la distriktan vilaĝan policon kaj estis elektataj de la registaro, aŭ de civitanoj. Rejentoj (notarioj) administris la kancelarion, gardis la aktojn kaj enskribis en ilin dektretojn kaj privilegiojn

(29) Vilno, kiu havis faman polan universitaton, fermitan de rusoj en j. 1832; tie studis Mickiewicz

(30) Imitante la ĉasistan lingvon, la traduko uzas en ĉi tiu rakonto de la Rejento kelkajn senfleksiajn interjekciojn:
Pel! – pelu, postkuru (voko al hundoj, liberigataj de la dukrimeno); tuj tuŝis ―preskaŭ tuŝas, jam estas tre proksime; salt! salt! – faras du saltojn; sving'! – svingas, turnas sin; kapt! – kaptas.

(31) Stanisław Augusst , lasta reĝo de Polujo

(32) Niesiołowski Józef, grafo, lasta vojevodo de Novogrodek, prezidanto de revolucia juĝejo, dum insurekcio, kiun kontraŭ Rusujo organizis en Litvo Jasiński en j.1794

(33) Białopiotrowicz Jerzy (Georgo), ŝtatviro ĉe reĝo Stanisław August, lasta "Skribisto" de LItva Grand-Duklando, batalis ankaŭ en litva leviĝo kontraŭ rusoj en j. 1794

(34) Lech, fabela protoplasto de leĥidoj (poloj), fondinto de urboj Gniezno kaj Poznano

(35) Reĝa tranĉisto (krajczy), antaŭe en Polujo kortega oficisto, plenumanta servon ĉe la reĝa tablo. Tiu ĉi ofico fariĝs poste nur titola

(36) En Słuck estis fabriko, fondita de princo H. Radziwiłł enj. 1750, kie oni faris famajn orteksajn zonojn

(37) Mallarĝa longforma libreto, en kiu oni enskribis la nomojn de la procesantaj partioj laŭ difinita ordo. Ĉiu advokato kaj ĉiu juĝa vokisto devis havi tian vokandon.

(38) Estraro de israelida komunumo

(39) Malsupra vestaĵo, sur kiun oni metis la kontuŝon (vidu antaŭe).

(40) Napoleono I Bonaparte, granda imperiestro de francoj (1804 – 1815), kiu militis en Egipto (1798) kaj en Sirio, kie lia generalo Kleber venkis la turkojn sur la monto Tabor (1799); same li venkis la aŭstrojn ĉe Marengo en Italujo (1880) kaj ĉe Ulm en Virtembergio (1805),kaj aŭstrojn kaj rusojn ĉe Austerlitz en Moravio (1805), fine li marŝis kontraŭ Rusujon (1812)

(41) En senco de Rusujo; la nomo restis parte en la pola lingvo kiel mallongigo de la malnova nomo "Moskva-Grand-Duklando"

(42) Post la tria dispartigo de Polujo en j. 1795, polaj elmigintoj diskurinte en Eŭropo, penis pri restarigo de la sendepedeco de sia patrujo per armita forto. Henryk Dąbrowski, generalo en la insurekcio de Kościuszko, organizis en j. 1797, kun permeso kaj helpo de la franca registaro, en Italujo polan armeon (polaj legionoj) kaj preparis planon, por batale trapenetri kun ili en Polujon. Kiam tio ne prosperis, li restis plue en franca servo, batalis honore en la itala milito kaj enmarŝis (1798) en Romon.

Lia subkomanda generalo Kniaziewicz, kreinto de t.n. Apud – Danuba legiono, ricevis (1799) rekompence de siaj meritoj la distingan komision, enmanigi al la franca registaro la standardojn konkeritajn de la tuta armeo ĉe la malamiko.

Malgraŭ la brilaj faroj ne plenumiĝis la esperoj, kiujn oni alligis al la legionoj. Francujo disigis ilin en j. 1801, kaj parton de ili, kontraŭ ilia volo, ĝi elsendis sub komando de princo Jabłonowski sur la insulon San Domingo, igante ilin viktimo de malsatoj kaj negraj bataliloj

(43) Varsovia Duklando, tiam (1811) pola ŝtato sendependa kun saksa dinastio, estis formita de Napoleono en j. 1807, post lia venko je Prusujo kaj Rusujo, el la partoj de Polujo, kiujn la prusoj forprenis post la lasta dispartigo en j.1795.
Tiu ĉi Varsovia Duklando, nomita tiel laŭ sia regurbo, transiris, kiel Pola Reĝolando, sub la rusan sceptron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.