Libro II

Kastelo

 Ĉaso kun vertragoj je observita leporo–Gasto en kastelo–Lasta el korteganoj rakontas historion de lasta el Horeŝkoj – Ekrigardo en fruktoĝardenon–Knabino inter kukumoj–Matenmanĝo–Petersburga anekdoto de sinjorino Telimeno–Nova eksplodo de disputoj pri Stumpulo kaj Falko–Interveno de Vermo–Parolado de Vojski–Veto–Iru kolekti fungojn.

Ĉiu el ni memoras, kiam juna bubo,
Li fajfante, en kampon iris kun paftubo;
Rempar', baril', neniu lacigis piedon,
Limpasante, ne konis vi fremdan posedon!
Ĉar en Litvo ĉasisto, kiel ŝip' en maro,
Kien volas, libere vagas tra l' vastaro:
Profete li rigardas nubojn sur ĉielo;
Multaj signoj vidiĝas al ĉasistokuloj;
Sorĉiste li babilas kun ter' : por urbuloj
10 Muta, ĝi voĉojn flustras al lia orelo.

En herbej' krias kreko, ne serĉu en loko,
Ĝi naĝas herbe, kvazaŭ en Njemen ezoko;
Supre sonas printempa la sonorileto;
Kaŝita, en ĉiela profund', alaŭdeto.
Aglo, larĝa-flugile batante eterojn,
Kiel kometo carojn, timigas paserojn;
Akcipitro, sub helaj bluaĵoj pendante,
Kiel pingle fiksita papilli' flirtante,
Ekvidis jen leporon aŭ birdon en valo;
20 Falas sur ĝin rapide, kiel stelofalo

Kiam Dio permesos al ni, hejmen veni
Kaj ree sur patruja kampo, loĝon preni?
Servi rajdiste, kontraŭ leporoj-grizuloj,
Kaj pafi birdojn, kiel piedoiruloj;
Krom falĉil', rikoltilo, ne havi aliajn
Armilojn; por gazetoj–domkalkulojn niajn! (1)

Jam super Soplicovo la suno leviĝis,
Falis sur pajltegmentojn, tra fendoj ŝteliĝis
En garbejon; sur freŝa, aroma fojnaro,
30 El kiu la sternaĵon faris junularo,
El aperto tegmenta, per oritaj strioj,
Kiel harligrubandoj, fluis sunradioj;
Suno incitas buŝojn, per maten' brilanta,
Kiel knabin', per spiko, amaton vekanta.
Jam, saltante, ekĉirpis sub tegment', paseroj,
Jam trifoje ekkriis laŭte la anseroj,
Kaj eĥis meleagroj-ĥor' kaj anasaro,
Kaj ekmuĝis iranta en kampon brutaro.

Leviĝis junularo. Tade' dormas plue:
40 Li ekdormis hieraŭ post festen' malfrue,
Veninte maltrankvila; ĝis krio de koko
Li ne fermis okulojn kaj sur sia loko,
Li turniĝis, ĝis tute en fojnon sin ŝovis.
Li dormis, ĝis okulojn liajn vent' alblovis,
Kaj malfermiĝis pordo de garbej', kun krako:
Eniris, kun nodara zono, Verm – Robako,
Al Tade' "Surge puer!" (2) severe vokante
Kaj ŝerce, super ŝultrojn, la nodojn svingante.

Jam sur korto ĉasistoj krias; oni kuras,
50 Elkondukas ĉevalojn, gastojn alveturas;
Apenaŭ kort' ampleksos tiel grandan aron.
Sonas trumpetoj, oni ellasas hundaron:
Elkurinte, hurletas vertragoj, ĝojplenaj,
Ĉe vido de ĉasistoj, gvidiloj rimenaj.
Hundoj, kiel frenezaj, svingiĝas sur korto,
Poste, por meti kolojn sur kolumnojn kuras;
Kaj ĉi tio bonegan ĉasadon aŭguras.
Al vojir', Ĉambelana sonas signovorto;
Instigistoj ekiris unu post alia;
60 Post pordego, diskuris longa vic' ilia.
Meze rajdis apude, Rejent', Asesoro;
Iam sin rigardinte kun malamo forta,
Nun, parolis amike homoj de honoro,
Irante al decido de disputo morta:
Eĉ vorto ne perfidis obstinon de koro.
Rejent' Stumpulon gvidis, Falkon –Asesoro
Sinjorinoj veturis poste, kaj ĉe ili
Galopis junularo, por kune babili.
La Pastro malrapide korton paŝmezuris,
70 Finante matenpreĝojn; li rigardojn ĵetis
Al Tade', jen sulkigis frunton, jen ridetis,
Fine li svingis fingron; Tade' alveturis.
Fingron al nazo metis Verm', por minaceto;
Sed malgraŭ de Tadeo demando kaj peto,
Ke li eldiru klare, kion li ekvolis,
Monaĥo nek rigardis lin, nek alparolis,
Nur surtiris kapuĉon kaj preĝon murmuris;
Do Tade' al certaj gastoj forveturis.

Ĉasistoj tiam hundojn ĵus haltigis tute,
80 Kaj staris sur la lokoj senmove kaj mute;
Ĉiuj ripetis signon de silentordono,
Kaj ĉiuj turnis siajn okulojn al ŝtono,
Kie staris Juĝisto. Li ekvidis beston
Kaj por ordon', klarigan faris manogeston.
Ĉiuj komprenis, staras; Asesor', Rejento,
En kampo malrapide trotas en silento.
Tadeo, pli proksima, alvenis antaŭe,
Ekstaris ĉe Juĝisto, rigardis ĉirkaŭe.
Jam longe li ne ĉasis; sur grizaj spacfonoj
90 Malfacile grizulon vidi inter ŝtonoj.
Montris al li Juĝsto: Sidis mizerulo,
Sub ŝtono platiĝante, orelpintigante,
Kaj renkontis rigardojn per ruĝa okulo;
Kvazaŭ sorĉite, sian destinon sentante,
Time, ĝi eĉ ne turnis okulojn en loko,
Kaj sub roko, senvive sidis kiel roko.
En kampo proksimiĝas dume polvotrenoj,
Kuras Stumpul', rapida Falko, ĉe rimenoj;
Rejent' kun Asesoro, ambaŭ krias nune:
100 "Pel! pel! " kaj en polvaĵo malaperas kune.

Nun, kiam post grizulo komenciĝis pelo,
Grafo aperis, apud arbar' de kastelo.
Oni sciis ĉirkaŭe, ke tiu sinjoro
Nenie venas en la difinita horo.
Hodiaŭ, malfruante, li grumblis servistojn,
Kaj en kampon galopis, vidinte ĉasistojn,
En surtut' angla, blanka, longa, ventflirtanta
Per baskoj; post li trotis servistar' rajdanta
En nigraj, brilaj, fungoformaj ĉapeletoj,
110 Blanka pantalon'', laĉitaj botoj, ĵaketoj,
Servistojn, kiujn vestis Graf' per formo tia,
Oni nomis ĵokeoj en palaco lia.

Galopantaro kuris en erikovalon;
Graf' ekvidis kastelon, haltigis ĉevalon.
Li, vidante kastelon, matene unue,
Apenaŭ ĝin rekonis: tiel matenfrue,
Freŝiĝis kaj beliĝis konstruaĵkonturoj.
Grafon mirigis nova aspekto de muroj.
Tur' altiĝis dufoje, sur nebul' levite;
120 Lada tegmento brilis, de supre orite;
Sub ĝi, en kradoj flagris vitraĵoj rompitaj,
Per lumaj radioj ĉielen arkigitaj;
Subajn etaĝojn kovris tego de nebulo,
Sonis ĉasistojkrio, per vent' alpelite,
Kelkfoje de kastelaj muroj rebatite,
Kvazaŭ kastelo krius; sub nebulvualoj
Rekonstruiĝis muroj, hompleniĝis haloj.

Grafo amis vidaĵon, nekutiman ian;
130 Li nomis ĝin romana, same kapon sian
Romana; vere estis li granda strangulo.
Tre ofte li, pelante post vulp' aŭ grizulo
Subite haltis, ĉielon rigardis sopire,
Kiel kat', observanta paserojn ŝtelire,
Sur pino. Sen pafilo, rekrut-forkurule,
Li vagis en arbaro; aŭ sidis silente,
Senmove, kun klinita kapo, ĉetorente,
Kiel arde' manĝanta fiŝaron okule.
Tia estis sinjora Grafa stranga moro;
140 Ĉiuj diris, ke mankas io al sinjoro.
Tamen estis ŝatata prapraavmoŝtulo,
Riĉega, tre humana por najbar', kampulo,
Eĉ por judoj.

Ĉevalon Grafo turnis bride,
Kaj altrotis, tra kampo, ĝis kastel' rapide.
La Grafo, sopirante, rigardis la murojn,
Eltiris paperujon kaj skizis figurojn.
For ducent paŝojn, vidis li, flankrigardinte,
Homon, kiu egale vidaĵoj-ŝatulo,
Kun kap' levita, manojn en poŝojn metinte,
150 Ŝajnis, ke li kalkulas ŝtonojn per okulo.
Grafo tuj lin rekonis, sed kriis kaj plaŭdis
Kelkfoje, ĝis alvokon Gervazo ekaŭdis.
Nobel', de kastel-estroj servist' iam estis,
Kaj lasta el Horeŝkaj korteganoj restis;
Maljunul' alta, griza; vizaĝ' malserena,
Severa, freŝa, sana, de sulketoj plena,.
Iam, inter nobeloj, li fama gajulo,
Post batalo, en kiu kastelheredulo
Pereis antaŭ jaroj, li iĝis alia,
160 Iris al indulgenco-, edzofest' nenia;
Neniun li gajigis per sprita ŝerceto,
Nek aperis, sur lia vizaĝo, rideto.
Li iris en malnova livreo sinjora:
Jako, kun baskoj, flava, iam certe estis ora,
Ĉirkaŭe, silkbrodite, Horeŝkoj-blazono:
Kaprduono (3) , do, en la ĉirkaŭ' de kastelo,
Kaprduono nomatis maljuna nobelo.
Iafoje, pro lia senĉesa ripeto
170 De l' ĉevort', oni nomis lin Moŝteto;
Aŭ pro la fendoj-plena kalvaĵo, Fendulo;
Gervazo mem sin nomis Rembajlo, Sabrulo.
Laŭ blazon' ne konate, kun titol'–Ŝlosisto,
Ĉar antaŭ jaroj tia kasteloficisto,
Li portis ŝlosilfaskon, sur la pasamenta
Ligil', ĉe sia zono, kun kvasto arĝenta;
Kvankam li ion ŝlosi en kastel' ne povis,
Ĉar mankis pordoj; tamen li dupordon trovis,
Kiun li mem ripari igis, proprapage,
180 Kaj sin, per ŝlos'-malŝloso, distris ĉiutage,
En unu el malplenaj ĉambroj ekloĝinte.
Manĝi favoran panon, ĉe l' Grafo, povinte,
Li ne volis, kaj kvazaŭ malsana, sopiris,
Kiam li per kastela aero ne spiris.

Ekvidinte la Grafon, li deprenis ĉapon,
Antaŭ estro-parenco li klinis la kapon
Kun grandega kalvaĵo, brilanta de fore,
De multaj sabroj dense signita memore;
Li glatis ĝin per mano, kaj ankoraŭfoje,
190 Sin klininte: "Moŝteto!" li diris malĝoje.
"Pardonu, Grafa moŝto! alparolo tia,
Ne malrespekto estas, sed kutimo mia:
"Moŝteto", diris ĉiuj Horeŝkoj; Tablestro (4)
Lasta, tiun ĉevorton uzis, mia estro.
Do ĉu vere, Moŝteto, ke vi monavaras
Por proces'? al Soplicoj kastelcedon faras?
Mi ne kredis, distrikte oni tion diris".
Rigardante kastelon, Gervazo sopiris.

"Ĉu strange?–diris Grafo–granda kost', enue
200 Jam fariĝis; mi finos, ĉar nobelo plue
Obstinas, kaj min volas tute enuigi:
Do plu mi ne rezistos kaj volas pac-igi,
Akceptante de l' juĝo kondiĉoj-donacon".
"Pacon? kriis Gervazo: kun Soplicoj pacon?
Kun Soplicoj, Moŝteto?", Ĉi tion dirante,
Li kurbigis la buŝon, mem vortojn mirante.
"Pac', Soplicoj! Moŝteto, Estreto! laŭ vido
Vi ŝercas? La kastelo, de Horeŝkoj sido,
Transiros al Soplicoj? Deiru, bonvole,
210 El selo. Ni kastelon iros. Vidu sole.
Ne rifuzu! Diraĵon vi mem ne komprenis..."
Kaj li, por elseliĝo, piedingon tenis.

Sur kastelsojlo, diris Gervazo: "Antaŭe,
Ĉi tie la Tablestro, domanoj ĉirkaŭe,
Ofte sidis en seĝoj, posttagmanĝahore.
Li pacigis kampulojn, aŭ bonahumore,
Al gastoj historiojn diris belrakonte,
Aŭ per iliaj ŝercoj distriĝis volonte;
Junularon, en korto, skermiloj amuzis,
220 Aŭ ĝi turkajn ĉevalojn dresante rajd-uzis".

En vestiblo li diris: "Ĉi vestiblo, nune
Ne havas, en pavimo, tiom ŝtonojn kune,
Kiom, bontempe, krevis ĉi tie bareloj;
Nobelar', tiris tinojn sur zonoj el keloj,
Invitite al sejmo (5) distrikta, aŭ landa,
Al nomfesto sinjora, aŭŭ ĉasado granda.
Sur ĉi ĥorejo staris kapel' dum festeno
Kaj sur instrumentaro ludis kaj orgeno (6) ;
Trumpetoj tondris, kiel en juĝtago lasta,
230 Dum vivu krioj sekvis laŭ ordo toasta:
Je l' san' de reĝa moŝto toaston unue,
Kaj poste de primaso (7) de moŝto reĝina,
De nobelar', de tuta Respubliko plue;
Fine, post eltrinkita vinpokalo kvina,
Oni levis: Ni amu nin! Vivu' senfina,
Ĝi tage ekkriita, sonis ĝis mateno:
Kaleŝoj, veturiloj staris sur posteno,
Por hejmen veturigi ĉiun post festeno".

Ili trairis ĉambrojn; Gervaz', silentante,
240 Jen sur muro, arkaĵo, rigarde haltante,
Alvokis rememorojn , agrable, malĝoje;
Kvazaŭ: "Ĉio finigĝs!" li dirus kelkfoje,
Li balancis la kapon, manon svinge movis;
Ŝajne li, en memoro mem, turmenton trovis,
Kaj volis ĝin forpeli. Ili halton faris
Supre, en granda, iam spegula salono.
Post spegularo, kadroj nur, malplenaj staris,
Sen vitr' fenestroj ; kontraŭ pordego, balkono.
Maljunul' tie kapon klinis plenmedite,
250 Kovris per man' vizaĝon: ĝi, remalkovrite,
Esprimis malesperon kun melankolio.
Grafo, kvankam ne sciis signifon de ĉio,
Rigardante lin, havis emocian senton,
Kaj premis lian manon ; maljunul' silenton
Interrompis, skuante per levita mano:
"Ne estos pac', Moŝteto, inter Soplicano
Kaj sango de Horeŝkoj, fluanta ĝis horo
En vi, parenc', Tablestra, post patrino via,
Ĉasestrino (8) filino de la Kastelano (9)
260 Kiel sciate, onklo de mia sinjoro.
Aŭskultu: historio, via familia,
Okazis en tiu ĉambro, ne alia.

"Mia sinjor', Tablestro, fama familiano,
Riĉulo, estis patro de unu infano,
Filin' anĝele bela; al fraŭlin' tiela
Svatiĝis sinjoregoj kaj aro nobela.
Inter nobeloj estis brulkapulo granda,
Jacek Soplica, ŝerce Vojevodo landa
Nomata; li gravigĝs en vojevodlando,
270 Havante Soplicanojn kvazaŭ sub komando:
Tricent familivoĉoj li regis laŭvole,
Kvankam li mem posedis terpeceton sole.
Kaj sabron, kaj lipharon grandan, ĝis orelo.
Tablestro kuraĝulon, dum sejm', al kastelo
Alvokis kaj regalis ofte, malavare,
Parencojn, partianojn, traktis populare.
Lipharul' fieriĝis, pro akcept' favora,
Ke li imagis iĝi bofilo sinjora.
Al kastel', nepetite, tre ofte li venis,
280 Kaj fine, kiel hejme, kvazaŭ loĝon prenis.
Li volis jam deklari: ĝin rimarkis oni,
Kaj igis nigran supon (10) ĉe la tablo doni.
Laŭ dir', Tablestridino Soplicon korsentis,
Sed al gepatroj, tion profunde silentis.

"Tio estis Koscjuŝka temp'; sinjor' protektis
Leĝon de Tria Majo (11) , nobelojn kolektis,
Por elmarŝi al helpo de konfederuloj,
Kiam, nokte, kastelon ĉirkaŭis moskvuloj (12) .
Nur estis temp', alarme elpafi pistujon,
290 Fermi malsupre pordojn, kaj ŝtopi riglujon.
Dome estis: Tablestro, mi, Estrino nia,
Kuirist', du helpantoj, ĉi trio ebria,
Prepost', lake', hajdukoj kvar, kuraĝeguloj:
Do pafiloj fenestren! Ĵus moskva amaso
Kun "hura!" de l' pordego kuras sur teraso;
Kaj ni el dek pafiloj tondras: "For, kriuloj!"
Oni vidis nenion; servistoj senhalte
Pafis malsupre, Estro, mi balkone-alte.
Ĉio iris belorde, kvankam en teruro:
300 Dudek pafiloj kuŝis ĉi tie, ĉe muro;
Post elpafo de unu ni havis alian.
La preposto helpante faris servon tian,
Estrin', Fraŭlin', kortega fraŭlinaro, same:
Do estis tri pafistoj, pafantaj ĉiame
De malsupre, moskvuloj kuglojn hajle pafis,
Ni, el supre, malofte, sed pli bone trafis.
Trifoje rusoj pordon jam tuŝis alsalte,
Sed ĉiufoje trio levis krurojn alte.

"Do ili en tenejon rifuĝis matene.
310 Tablestro sur balkonon eliris serene:
Se el tenejo kapon eligis soldato,
Estro pafis, neniam maltrafis la bato;
Ĉiufoje kaskedo nigra falis teron"
Do jam malofte iu montris vizieron.
Estro volis, vidante timegon ilian,
Fari ekskurson, kaptis karabelon(13) sian,
Kriante el balkono, servistojn ordonis,
Kaj, al mi turniĝante: "Sekvu min! " proponis.
Ĵus pafo el pordego...Tablestr' ekbalbutis,
320 Li ruĝiĝis, paliĝis, sangokraĉe sputis;
Mi vidas: jen trafita brust'! Ŝanceligante;
Falis Sinjor', per fingro pordegon montrante;
Mi rekonis ĉi tiun friponon! Soplica!
Laŭ kresko kaj lipharoj! Lia paf' malica
Mortigis Estron, vidis mi! Li ne fortiris
Levitan tubon, fumo ankoraŭ eliris!
Mortigint', kiel ŝtono staris! Mi elpafis,
Lin celante, dufoje, sed maltrafis
Dufoje, pro kolero aŭ malĝoj' en koro...
330 Mi aŭdas virinkrion–malvivis Sinjoro".

 

Eksilentis Gervazo, kun larmaj okuloj,
Poste li finis: "Pordon jam rompis moskvuloj;
Ĉar mi, post mort' de l' Estro, staris senkonscie,
Jam ne sciante, kio okazis ĉi tie.
Feliĉe, helpe venis Pan Parafjanoviĉ
Kun ducent Mickjeviĉoj, ĉi el Horbatoviĉ,
Kiuj estas multnombra, brava nobelaro,
Kaj malamas Soplicojn, pli ol de centjaro.

"Tiel mortis potenca estro, justa, pia;
340 Havis seĝojn (14) , rubandojn, bastonegojn lia
Dom'; li kampulojpatro, frato nobelara,
Ne lasis, kiu venĝon tombe ĵurus, filon!
Sed fidelajn servistojn. Mi en sango kara,
Trempis mian rapiron, mian plumfendilon,
(Verŝajne, ke vi aŭdis pri mia rapiro,
Fama en ĉiu sejmo, sejmeto, foiro);
Mi ĵuris, ke ĝin fendos nuk' de Soplicano,
Serĉis ĝin dum invadoj (15) , sejm', foir'; kverele
Mi morthakis per sabro du, kaj du duele"
350 Iun mi ekbruligis en ligna kabano,
Kiam ni Koreliĉojn kun Rimŝa invadis,
Li rostiĝis misgurne (16) , mi ne kalkuladis,
De kiuj mi fortranĉis orelojn. Ĉi hore
De mi ricevis unu nenion memore!
Naska fratet' de tiu lipharul' fripona
Vivas ĝis nun, pro sia riĉec', fanfarona;
De Horeŝkoj kastelon li tuŝas limstrie,
Respektata distrikte, Juĝisto ĉi tie!
Al li kastelon cedos vi? piedo lia,
360 Malinda, viŝos planke la sangon de mia
Estro? Ne! kiel longe animon sentatan
Havas Gervaz', kaj forton, ke li mane levos
Sian fendilon, nune ĉe muro pendantan,
Tiel longe kastelon Soplic' ne ricevos!"

– "Ho!–kriis Grafo, manojn alsupre levante,
Mi antaŭsentis bone, ĉi murojn ŝatante!
Kvankam mi ne suspektis ilin pri tiela
Trezor' da dramaj scenoj por rakonto bela!
Kiam mi el kastelo forpelos Soplicon,
370 Vi ricevos, en muroj, kastelestr-oficon.
Via rakont', Gervazo, interesas vere;
Domaĝe, vi ne gvidis min malfruvespere;
Per mantel' drapirite, mi sur ruinaĵoj
Sidus, kaj vi rakontus pri sangaj faraĵoj.
Domaĝe, vi rakontan talenton ne flegis!
Similajn tradiciojn mi aŭdis kaj legis;
En Anglujo, Skotujo, ĉiu lordsidejo,
En Gremanuj', grafkorto–mortigoj-scenejo!
Ĉiu nobla, potenca ligo familia
380 Estas fama pro sanga perfidaĵo ia,
Post kiu, heredate, venĝo iras plue;
En Poluj' ĉi okazon mi aŭdas unue.
Mi sentas, ke Horeŝka sang', en mia koro,
Ion ŝuldas al gento kaj al propra gloro!
Jes! kun Soplica rompos mi ĉian traktadon,
Se eĉ pistolon preni mi devus aŭ spadon!
Honorordon'..."Ekiris li per paŝ' solena,
Kaj Gervazo lin sekvis, en silento plena.
Antaŭ pordego, Grafo rigardis kastelon;
390 Al si mem paroplante, li saltis sur selon,
Kaj, al parol', distrite, tian donis finon:
"Domaĝe, ke Soplica ne havas edzinon,
Aŭ de filino ĉarmojn adori mi devus!
Kaj, amante, mi ŝian manon ne ricevus;
Estus nova konflikto de sentoj en dramo:
De koro kun la devo–de venĝo kun amo!"

Li spronis, la ĉevalo al bieno kuris;
Duaflanke ĉasistoj el arbar' veturis.
Graf', ĉasamant', apenaŭ pafistojn ekvidis,
400 Ĉion forgesis, rekte al ili rapidis;
Ĉe pordego, ĝardeno, barilo, pasante,
Li, ĉe baril', vojturne, haltis rigardante.
Fruktĝardeno:

En vicoj staris fruktarbaro,
Ombrante vastan kampon; malsupre bedaro.
Tie griza brasiko, kun kalvaĵoklino,
Sidas, ŝajne meditas pri legomdestino,
Silikvojn, en verdaĵon de karot' plektante,
Staras fabo, okulojn mil al ĝi turnante.
Aliloke maiza ortufo leviĝas;
410 Ie akvomelono dikventra vidiĝas,
Kiu for, malproksime de siaj trunketoj,
Ruliĝis, kiel gasto, al la ruĝaj betoj.

Bedojn tranĉas limetoj. Sur fosaĵoj ĉie
Staras, kvazaŭ sur gardo, kanabo serie–
Ĉi cipre' de legomoj, rekta kaj verdanta;
Bedojn gardas kanaba odor' penetranta:
Tra folioj ŝovigas vipero nenia,
Raŭpoj, insektoj mortas de odor' ilia.
Plu de papav' leviĝas blanka trunketaro;
420 Vi pensus, ke sidanta papilioj-aro
Flirtas sur ĝi flugile, ĉielarke brile,
Diverskolore, hele, juvelarsimile:
Pupilon logas tiom papavkoloroj.
Kiel plenlumo inter steloj, meze floroj
Ronda sunflor', kun granda vizaĝo orflama,
Sekvas sunoiradon per alturn' ĉiama.

Ĉe barilo, mallarĝaj levoj de tereno,
Sen arboj, sen arbustoj: kukumoj ĝardeno.
Ili belkreskis; granda, vasta foliaro
430 Kovris la bedojn, kvazaŭ tapiŝa faldaro.
Meze iris knabino, en vesta blankaĵo,
Kaj dronis, ĝis genuoj, en maja verdaĵo;
Klinante sin, el bedoj ĝis sulketoj fore,
Ŝi kvazaŭ sur folioj naĝis, verdkolore.
Pajlĉapel' ŝirmis kapon de suna radio,
Du rozaj rubandetoj flirtis de tempio,
Kaj kelk-bukloj de blondaj, malplektitaj ruloj;
Sur brak' ŝi havis korbon, mallevis okulojn;
Kvazaŭ por kapt' leviĝis ŝia dekstra mano.
440 Kiel knabino pelas fiŝetojn en bano,
Kun ŝia piedeto ludantajn simile
Ŝi kun korbo, al frukto, sin klinas facile,
Laŭ puŝo de piedo, aŭ okulelekto.

Graf', ravite de tiel mirinda aspekto,
Aŭdante for hufbatojn, al anoj li faris
Manosignon por halto; do ili ekstaris.
Li, eltirinte kolon, fiksis la rigardon;
Kiel gruo, de l' aro for, farante gardon,
Staras unupiede, viglatenti penas,
450 Por ne ekdormi, ŝtonon en la dua tenas.

Grafon vekis sur ŝultroj kaj tempi' susuro:
Jen estis Pastro Vermo; en lia manplato
Balanciĝis, levita supren, nodoj-ŝnuro.
Li kriis: "Vi kukumojn volas? jen salato!
For, sinjor', de l' domaĝo! sur ĉi tiu bedo,
Ne por vi estas frukto; ne helpos rimedo".
Minacante per fingro, kapuĉon alie
Li ŝovis kaj foriris. Grafo restis tie.
Pro subita obstaklo, ride kaj malbene,
460 Ĝardenon rerigardis li, sed jam ĝardene
Ŝi forestis; lumetis nur, en fenestreto,
Ŝia roza rubando kaj blanka robeto.
Kian vojon ŝi kuris, tion montras bedo:
Verda foli', puŝita kure, de piedo,
Leviĝis, tremis, fine restis en trankvilo,
Kiel akvo, fendite de birda flugilo.
Korbet' pigmesalika, funde renversite,
Perdinte siajn fruktojn, sur foli' pendiĝis
470 Kaj ankoraŭ, sur verda ondo balanciĝis.

Post moment', ĉie estis solece, silente.
Graf', rigardante domon, aŭskultis atente;
Li meditis; pafistoj senmove, senbrue,
Staris post li. La domo, mallaŭta unue,
Ekmurmuris, ekbruis, kiele malplena
Abeluj', dum enflugo de svarmo revena.
Jen signo, ke el ĉaso gastoj reveturis
Kaj servistoj, ĉe tabloj, laboreme kuris.

Efektive movado ekregis ĉambraron:
480 Oni portis botelojn, manĝojn, manĝilaron.
Viroj, kiel eniris, en vestoj de ĉaso,
Iradis tra la ĉambroj, kun teler' aŭ glaso,
Diskutis pri vertragoj, leporoj, pafiloj.
Juĝist', ĉambelanoj–ĉe tabl' : en angulo
Flustris fraŭlinoj; mankis ordo, laŭ regulo,
Observata ĉe taga kaj vespera manĝo;
Tio estis, en pola domo, novaranĝo:
Ĝin sinjoro Juĝisto toleras matene,
490 Kvankam li la senordon ne aprobas plene.

Diversa ankaŭ estis de manĝĵĵoj vico;
Por sinjorinoj, pletoj kun kafoservico.
Sur pletoj, ornamitaj per floroj-pentrado:
Arome vaporantaj kafkruĉoj el lado;
Tasoj, oritaj el la porcelan' sakslanda,
Kaj por ĉiu, kun kremo, poteto malgranda.
Kafon, kiel la pola, ne konas translimo;
En pola dom' bonstata, laŭ malnovkutimo,
Estas, por kafpreparo, aparta virino,
500 Kafistin', ŝi, el urbo aŭ el ŝip' vicino (17)
Prenas plej bonan specon de kafa grajnaro,
Kaj konas la sekretojn de trinkaĵpreparo;
Karbenigra, ĝi havas de sukcen' klarecon.
Aromon de la mokko kaj mieldensecon.
Bonan kremon bezonas kafo, memkomprene;
Ĝi ne mankas vilaĝe; kafistin', matene,
Kruĉojn alfajriginte, en laktejon iras,
Kaj delikate, freŝan laktfloron detiras,
En apartan, por ĉiu taso, la poteton
510 Ke ĝi ricevu propran sian kremŝeleton.

Maljunulinoj trinkis kafon jam pli fruan;
Ili por si preparis nun manĝaĵon duan:
El varmega biero, kreme blankigita,
En kiu naĝis, floke, kaze' pecigita.

Por viroj, fumaĵitaj kuŝas viandaĵoj:
Anseraj brustoj, ŝinkoj, de lango tranĉaĵoj;
Ĉio bonega, ĉio domomaniera,
Kamene fumaĵita en fum' junipera.
Oni enportis zrazojn (18) por lasta donaĵo:
520 Ĉe Juĝisto, jen estis matena manĝaĵo.

En du ĉambroj, diversaj rondoj sin kolektis:
Ĉe tablet', maljunuloj sidejon elektis,
Parolis pri mastraĵoj progresmanieraj,
Kaj pri caraj ukazoj (19) , ĉiam pli severaj.
El la novaĵoj, kiuj pri milit' rondiris,
Ĉambelan' politikajn konkludojn eltiris.
Preninte okulvitrojn, de Vojski filino
Amuze kartaŭguris al Ĉambelanino.
De junuloj diskuto pri ĉaso, en dua
530 Ĉambro, ĝi estis malpli, ol kutime, brua;
Ĉar Asesor', Rejento, grandaj parolistoj,
Konuloj de ĉasarto, plej bonaj pafistoj,
Ambaŭ sidis kontraŭe, kaj grumble koleris:
Instiginte vertragojn, ili certesperis
Venkon de siaj hundoj, kiam sur ebeno,
Troviĝis ia bedo de kampula greno.
Tien kuris leporo; Stumpul', Falk' ĝin tenas,
Kiam Juĝist' rajdanton ĉe limo retenas,
Ili devis obei, kvankam tre kolere;
540 Hundoj revenis solaj; kiu scias vere:
Ĉu la besto forkuris? kiu ĝin akiris?
Ĉu Stumpulo ĝin manĝis, ĉu Falko disŝiris?
Ambaŭ kune? Diversa estis punkt' de vido,
Kaj la disputo daŭris plue, sen decido.

Maljuna Vojski ambaŭ ĉambrojn trairante,
Kaj, distrite, partojn ambaŭ rigardante,
Ĉasistojn, maljunulojn preterpasis mute;
Videble, ke alio lin okupas tute.
Li portas ledklakilon, haltas kun murmuro,
550 Meditas, fine–muŝon mortigas sur muro.

Tade' kun Telimeno, inter ĉambroj, sole,
Staris sur porda sojlo, mezinterparole.
Ĉar estis, ĝis aŭdantoj, nur interspaceto,
Ili flustris. Nun scias Tade' : Onklineto
Telimen', sinjorino estas riĉostata,
Kaj, kun li, ŝi ne estas kanone-ligata (20)
Per troa parenceco; kaj eĉ dube restas,
Ĉu Telimen', por nevo, parencino estas.
Onkla fratin'? ĉar nomis ŝin tiel, sen senco,
560 Kunaj gepatroj, malgraŭ aĝodiferenco.
Kaj poste, en regfurbo, tre longe vivante,
Ŝi, al Juĝisto, faris komplezojn konstante;
Tial ŝatas Juĝisto, ŝin tre estimante,
Ĉe la homoj, sin nomi frato–eble vante;
Pro amikec', ne donis ŝi la malpermeson.
Tade', malpeza-kore, elaŭdis konfeson.
Kaj aliajn aferojn ili nun deklaris,
Kaj ĉion ĉi en unu momenteto faris.

Sed en la ĉambro dekstre, kun incita tento,
570 Asesor', preterpase, diris al Rejento:
"Ne povis ja sukcesi ĉaso en bieno
Tiel frue: ankoraŭ trunke staras greno
Kaj de kampuloj bedoj kun gren' nefalĉita;
Do la Grafo ne venis, malgraŭ kart' invita.
Grafo pruvis pri ĉaso tre bonan komprenon,
Priparolante ĉasotempon kaj terenon;
Li trans lim' edukiĝis, ekde infaneco,
Kaj li diris, ke tio estas barbareco,
Ĉasi, kiel ĉi tie, kun plena neglekto
580 De statutartikoloj, sen la respekto
De ies kampolimoj, sur la fremdaj grundoj,
Sen posedantpermeso; rajdi kun ĉashundoj.
Printempe kaj somere, tra kampoj, arbaroj;
Mortigi vulpon dum la ŝanĝado de haroj;
Pri leporin' graveda tute ne atenti,
Kaj permesi al hundoj, ŝin morte turmenti,
Kun domaĝ' al bestaro. Grafo plendatestas,
Ke, ĉe rusoj, pli granda civilizo estas:
Tie, pri ĉaso, estas ukazoj de caro,
590 Inspekto de polico, por kulpoj-punaro".

Telimen', al maldekstra flanko turniĝante,
Per batista tuketo ŝultrojn ventumante,
Diris: "Kiel mi panjon amas, Grafo pravis;
Mi konas ja Rusujon. Gesinjoroj havis
Dubojn, kiam mi diris: en multa rilato,
Laŭdon meritas vigla severec' de l' ŝtato.
En Petersburg' mi estis ne foje, multfoje!
Ĉarma memor' de bildoj, forpasintaj ĝoje!
Kia urb' ! Vi ne estis en Petro-urbeto?
600 Urboplanon mi havas en la skribtableto.
Petersburganoj loĝas en "daĉo" somere;
Daĉ' – vilaĝo, vilaĝa palacet' , pli vere.
Mi loĝis palaceton tian, ĉerivere,
De l' urbo nek tro fore, nek ĉe urb' senpere.
Sur negranda, intence ŝutita monteto:
Ho, kia dom' ! Mi havas planon en tableto.
Jen, malfeliĉe, luis domon, ĉe la mia,
Suboficist', polica esploranto ia;
Havis kelkajn vertragojn : vera turmentaro
610 Estas tia, kun hundoj, oficist', najbaro!
Kiam, kun libro, iris mi ĝardentrankvilon,
Ĝui vespermalvarmon, kaj de luno brilon,
Tuj alkuris kaj svingis voston hundo lia,
Orelojn pintigante, kiele furia.
Mi timis, mia koro aŭguris multfoje
Pro hundoj malfeliĉon; finiĝis malĝoje:
Tra l' ĝardeno promenis mi en iu tago,
Kiam amaton mian sufokis vertrago.
Bolinjan' estis ĉarma ido de hundino! (21)
620 Mi havis ĝin donace de princo Sukin-o,
Hundet' prudenta, vigla, kiel sciureto;
Ĝian portreton havas mi en skribtableto;
Ĝi kuŝis nun senvive; do min, pro ĉagreno,
Atakis korbatado, spazmoj, naŭzo, sveno.
Mi eble pli suferus, sed min, pro feliĉo,
Vizitis Kozodusin (22) , Kiril' Gavriliĉ-o,
Demandis min pri kaŭzo de malbonhumoro,
Kaj igis oficiston per orel' altiri:
630 Li venis pala, trema, penkapabla spiri,
– Gravedcervinon, tondris Kiril', per hundaro
Vi ĉasis, en printempo, sub nazo (23) de caro?
Oficist' konsterniĝis kaj ĵuri komencis,
Ke li, ankoraŭ ĉason fari, ne intencis;
Ke, kun granda permeso de Ĉasestro Granda,
Besto ŝajnas ne cervo, sed hund' itallanda.
– Kion? kriis Kirilo, kanajl' ! arogecon
Vi havus, koni ĉason, kaj de bestoj specon
Pli, ol mi, Kozodusin, cara Jegermajstro (24)
640 Do, inter ni, tuj juĝon faros Policmajstro!–
Al Policmajstro oni esploron ordonas:
– Mi, diras Kozodusin, ateston eldonas,
Kontraŭ li, ke jen estas ne hundo, sed cervo;
Juĝu, kiu pli bone ĉasobestojn konas!–
Policmajstro komprenis devon de la servo,
Pri malrespekto de la oficisto miris,
Kaj lin, flanke, per frata konsilo inspiris:
Do li, por lavi pekon, la kulpon konfesis.
Ĉasestro, pacigite, propeton promesis
650 ĉe l' caro, kaj pli mildan el punoj-serio.
Finiĝis, ke vertragoj iris ligoŝnuron,
Kaj oficist', por unu monato, en turon.
Tutvespere amuzis nin la historio;
Sekvatage rondiris anekdot' pri tio,
Ke en juĝon pri hundo miksiĝis Ĉasestro,
Kaj mi scias, ke ridis mem imperiestro.

Rid' eksonis en ĉambroj. Juĝist kun amiko
Verm' ludis mariaĵon (25) , per atuta piko,
Ĵus al Verm' penspiranta, Juĝisto atencon
660 Minacis, sed li aŭdis de l' rakont' komencon,
Kaj, levinte la kapon, ekinteresita,
Preta por bato, sidis kun karto levita,
Silentis kaj la Pastron timigis obstine,
Kaj, fine de l' rakonto, damon metis fine,
Kaj diris ride: "Laŭdu kiu ajn de l' pruso
Germanan civilizon, kaj ordon d l' ruso;
La grandpoloj (26) respektu prusan ĉasoficon,
Procesadu pri vulpo, alvoku policon,
Por aresti ĉashundon, trans fremda kamplimo,
670 En Litvo, dank' al Dio, laŭ malnovkutimo,
Ĉasobestoj sufiĉas por ni kaj najbaroj,
Do, ĉe ni, malnecesaj estas ĉasobaroj;
Ankaŭ greno sufiĉas; ne malsatos homoj,
Se hundoj iom iras tra gren' aŭ legomoj;
Nur de kampuloj bedojn mi ŝirmas severe".

Ekonom', el maldekstra ĉambro, diris: "Vere,
Kaj ne mire: vi multe pagas ĉason tian.
Kampuloj eĉ kontentas, kiam en ilian
Grenon saltas vertrago, skuas spikoj-dekon:
680 Vi redonas al ili por tio sesdekon.
Ofte kampul' ricevas talaron aldone.
Kredu, ke tio homojn influas malbone,
Arogantigas..."Kiel ekonomo plue
Argumentis, Juĝisto ne aŭdis, ĉar brue
Komenciĝis babiloj inter la diskutoj,
Anekdotoj, rakontoj kaj fine disputoj.

Tade' kun Telimeno, tute forgesite,
Pri si memoris.–Tree sinjorin' kontentis,
Vidante, ke Tadeon ŝi amuzas sprite;
690 Junulo, reciproke, bele komplimentis.
Telimen' ekparolis plimallaŭtatone,
Tade' simulis aŭdi apenaŭ duone;
Flustrantoj proksimiĝis do, pro bruoj, svarmo,
Ke lin vizaĝe ĉarmis ŝia fruntovarmo;
Tenante spiron, kaptis li per buŝo ŝian
Sopiron, per okuloj rigardon radian.

Inter la buŝoj fulmis subite ekbrilo:
Unue muŝ', tuj poste, de Vojski klakilo.

En Litvo, muŝabunda, ekzistas tiela
700 Aparta muŝoj-speco, nomata nobela;
Laŭ kolor', form', simila al vulgara ia,
Sed dikventra; pli larĝa estas brusto ĝia.
Fluge netolereble ĝi zumas kaj bruas,
Kaj aranetteksaĵon per forto traskuas;
Enfalinte, tri tagojn ĝi zume sin movas,
Ĉar ĝi, kun araneo, interlukti povas.
Tion Vojski observis; laŭ lia parolo,
El la muŝo naskiĝas pli eta popolo:
Ĝi, inter muŝoj, kiel patrino abela;
710 Muŝoj pereos post la eksterm' de l' nobela.
Vere, ke domestrino kaj prepost' vilaĝa
Ne kredis je ĉiu tiu konkludo kuraĝa,
Havante, pri muŝgento, komprenon alian;
Tamen Vojski ne lasis for kutimon sian,
Vidante tian muŝon, postkuris nobelon.
Ĵus al li tia muŝo zumis en orelon;
Dufoje Vojski svingis, bat' maltrafe pasis,
Triafoje li preskaŭ fenestron frakasis;
Ĝis muŝo, surdigite de krakoj- teruro,
720 Vidante sur la sojlo homojn, ĉe forkuro,
Sin, malespere, inter du vizaĝojn ĵetis,
Kaj, tuj poste, de Vojski mano ekbriletis.
Bat' estis forta, kapoj disiĝis forsalte,
Kvazaŭ fulm' duonigus arbotrunkon alte:
Ili forte batiĝis ambaŭ pordofoste,
Tiel, ke ambaŭ havis bluajn signojn poste.

Sed neniu rimarkis ĉi tion, feliĉe,
Ĉar ĝisnunan diskuton laŭtan, sed sufiĉe
Ordan, finis eksplodo de bruoj-amaso;
730 Simile en arbaro, dum la vulpoĉaso,
Aŭdiĝas arboj-krako, bojado, pafanto;
Kaj jen, subite apron movis postrajdanto
Kaj signalis: ekbruis pafistoj, hundaro,
Kvazaŭ brue aŭdiĝis la tuta arbaro.
Same interparolo: malrapida iro
Ĝia trafas objekton, kiel aproviro.
Ĉasistoj-apro estis nun disput' furia
De Rejent', Asesoro, pri hundar' ilia;
Ĝi daŭris nur mallonge, sed faris tre multe;
740 Ili elĵetis tiom da vortoj insulte,
Ke, fine de kutimaj punktoj de l' debato:
Pikvort', koler', provoko–sekvus pugnobato.

Do al ili ruliĝis, el la ĉambro dua,
Ĉiuj tra l' pordo, kiel ondo rapidflua,
Forportis junan paron, sur sojlo starantan,
Al Janus (27) duvizaĝa dio, similantan.

Tadeuŝ, Telimeno, antaŭ ol sukcesis
Ordigi harojn, voĉoj minacaj jam ĉesis.
En ĉambroj sonis ride miksita brueto;
750 Post kverel', dank' al Vermo, ekregis kvieto:
Li, maljunul', sed ŝultrovasta, korpulenta,
Kiam, Asesor' kuris al moŝto Rejenta,
Kiam ili minacis sin geste kaj vorte,
Li ambaŭ , je kolumoj, dorse kaptis forte,
Batis dufoje kapojn fortikajn iliajn,
Unu al la dua, kiel paskoovojn iajn,
Kiel vojomontrilo brakojn krucetendis,
Kaj en du ĉambrangulojn la partiojn sendis.
Momenton braketende li staris en loko,
760 Kaj "Pax, pax, pax vobiscum!" (28) tondris lia voko.

Ekmiris, eĉ ekridis ambaŭ kontraŭuloj,
Kaj, pro estim', ŝuldata al pastroj-dignuloj,
Ne insultis monaĥon, kaj post tia provo
Ne inklinis komenci kverelon de novo.
Almozisto, vidante, ke iĝis silente,
Li ne serĉis triumfon por si, evidente,
Ne mallaŭdis partiojn per riproĉa tono,
Nur ordigis kapuĉon, kaj manojn al zono
Metinte, tuj eliris el ĉambro silente.

770 Ĉambelano, Juĝisto, sidiĝis momente
Inter ambaŭ partioj; kaj Vojski, vekita
Kvazaŭ el ia revo, profunde medita,
Stariĝis en la mezo, kaj iom tordinte
Sian grizan lipharon, jakon ordiginte,
Al societo turnis la fajran pupilon.
Kie laŭtiĝis, kiel pastro aspergilon,
Li, kvietige, svingis la ledan klakilon,
Kaj fine, grave supren levinte tenilon,
Kvazaŭ marŝalbastone (29) ordonis silenton:

780 "Silentu! Li ripetis, kaj havu atenton,
Vi, plej bonaj ĉasistoj en distrikto nia!
Ĉu vi pensis pri sekvoj de skandalo tia?
Jen esper' de Patrujo, nia junularo,
De kiu novan gloron havu ĉasarbaro,
Domaĝe, jam preferas la ĉason neglekti,
Eble, trovos motivon, por ĝin malrespekti,
Se tiuj, kiuj ŝuldas por imit' modelojn,
El ĉaso nur alportas malpacon, kverelojn!
Ankaŭ volu respekti mian grizan haron;
790 Ĉar mi konis pli bonan ol vi ĉasistaron,
Kaj juĝis ilin, kiel arbitraciano.
Kiu ĉasist' egalis tiam al Rejtan-o?
Por aranĝi ĉaspelon, renkonti bestaron,
Ĉu por Bjalopjotroviĉ vi trovus komparon?
Kie pafisto, kiel Ĵegota, nobelo,
Pistolkugle trafanta leporon dum pelo?
Terajeviĉon konis mi; li aproviron
Iris renkonti, sole prenante rapiron;
Budreviĉon; kun urso lukti, li maltimis;
Tiajn virojn rigardi, arbaroj kutimis!
800 Kiel pacigis oni tiam disputantojn?
Prenis vetgarantion, elektis juĝantojn.
Oginski arbar-hubojn cent, pro lupkverelo,
Njesiolovski, vilaĝojn kelk' perdis pro melo!
Do vi, sinjoroj, sekvu malnovan modelon,
Per malpli granda veto decidu kverelon.
Vorto–vento, neniam finiĝas diskuto;
Domaĝe eĉ sekigi buŝon per disputo.
Do arbitracianojn elektu komence;
Kion ili verdiktos, fidu konscience.
810 Ke Juĝisto permesu, kuri eĉ tritikon,
Al postrajdant', mi petos Juĝiston amikon.
Mi esperas ricevi la grandan favoron".
Dirante, je genuoj li premis sinjoron.

– "Ĉevalon mi, Rejento, metas kun jungaĵo,
Kaj promesas ankoraŭ, kun oficskribaĵo,
Al Juĝisto ĉi tiun ringon garantian".
– "Mi, Asesor', demetas orkolaĵon mian,
Lacertlede-kovritan, kun ringoj el oro,
Kun silkteksa gvidilo, de arta laboro;
820 Sur ĝi juvelo lumas per mirinda brilo.
Mi volis tion doni herede al filo,
Se mi edziĝus; tiun memoraĵon lasis
Al mi princo Dominik (30) , kiam ni ĉaspelis
Kun princ' marŝal' Sanguŝko, Mejen generalo (31)
Kaj mi ĉiujn provokis al hundvetbatalo
Ĉashistori' ne aŭdis pri tia kombino:
Mi kaptis ses leporojn per unu hundino!
Ni ĉasis en Kupiska erikeja valo;
Princo Radzivil saltis de sia ĉevalo,
830 Emocie alpremis gloran Milvon mian,
Kaj, fervore, trifoje kisis kapon ŝian,
Kaj trifoje, sur buŝon, frapinte hundinon,
LI diris: Mi vin nomas de Kupisk' princinon.–
Tiel Bonapart' siajn ĉefestrojn princigas,
Laŭ lokoj, kiujn ili per venkoj glorigas".

Telimen', por ne aŭdi pluan disputaron,
Volis iri en korton, sed ŝi serĉis paron;
De hok' ŝi prenis korbon."Sinjoroj deziras,
Ŝajne, resti en ĉambro; mi–al fungoj iras:
840 Kiu bonvolas, sekvu!" Ĉi tion dirante,
Ruĝan kaŝmiran ŝalon ĉirkaŭ kap' volvante,
Ĉambelanan ŝi prenis je man' filineton,
Ĝis maleol', per dua, levante robeton.
Tade', post ŝi, silente al fungoj rapidis.

Juĝist' promenintencon ĝojigite vidis,
Kiel rimedon, rompi krian disputaron:
Do li vokis: "Sinjoroj, iru en arbaron!
Kun plej bela ruĝfungo, kiu table venos,
Ĉe plej bela fraŭlino sidlokon li prenos:
850 Kaj ŝin, li mem elektos. Se fraŭlino trovos,
Plej belan fraŭlon preni, ŝi mem al si povos".


(1) Oni ne forgesu, ke Mickiewicz skribante tiujn vortojn, estis ekzilito el patrujo

(2) Leviĝu knabo! (latine)

(3) Kaprduono(Półkozic), blazono havanta en ruĝa kampo (ŝildo)azenan kapon kaj super kasko(hełmo) duonon de virkapro

(4) Tablestro (stolnik) antaŭe en Polujo ofico, komence kortega, poste krona, al kiu estis ligita la devo servi al la reĝo ĉe tablo; plenumantaj ĝin fariĝis kelkfoje senatoroj, kaj Stanisław August Poniatowski, antaŭ kiam li fariĝis reĝo, estis litva tablestro

(5) Leĝdona kunveno de delegitoj (parlamento)

(6) En malnovaj kasteloj oni starigis sur ĥorejo orgenon

(7) Primaso, titolo de Gniezna ĉefa episkopo en Polujo; li estis respektata kiel pola ekleziestro, unua princo en la ŝtato, kaj post la morto de reĝo lia anstataŭanto

(8) Ĉasestrino, edzino de la Ĉasestro (Łowczy), kortega reĝa oficisto, kiu devis zorgi pri konservado de la ĉasbestaro kaj pri la aranĝado de ĉasoj por la reĝo. Ĉi tiu ofico fariĝis poste titola

(9) Kastelano, antaŭe supera oficisto en Polujo; Li havis sidon en senato kaj li estis, laŭ digno, malsupera al vojevodoj, kun escepto de la Krakova kastelano havanta rangon antaŭ vojevodo kaj de la Vilna kaj Trokia egalaj al la vojevodoj

(10) Nigra t.e. sango-supo, donita ĉe tablo al fraŭlo, svatiĝanta al fraŭlino, signifis rifuzon

(11) Leĝo de Tria Majo, t.e. de la 3-a de Majo 1791 j, trovis kontraŭulojn en kelkaj sinjoregoj polaj, kiuj samtempe kun Rusujo konspiris por nuligi ĉi tiun tre gravan liberalan ŝtatan reformon povantan savi Polujon de minacata fina pereo. Ili formis la kontraŭ-konfederacion (unuiĝon) en Targovica (1792) kun Feliks S. Potocki kiel ĉefo. Kontraŭ la rusa armeo, kiu invadis en Litvon kaj Ukrainon kaj estis subtenata de la Targovicanoj, marŝis princo J. Poniatowski, Kościuszko, Zajączek kaj princo Ludoviko Virtembergia. La Tablestro ne apartenis al la perfiduloj Targovicanoj

(12) Moskvulo (moskovito, moskal), malnova nomo por grandruso, same kiel Moskvo por Grand-Rusujo (komparu 41 p. 30)

(13) Karabelo, malpeza kurba sabro kun ornamita tenilo

(14) Tiu ĉi verso signifas, ke la Tablestro havis en sia familio senatorojn (seĝojn senatorajn), viroj ornamitajn per ordenaj rubandoj kaj hetmanojn (kun komandestraj bastonegoj).

(15) Invado (zajazd), posedpreno de juĝe-rajtigito per helpo de armita nobelaro, kiu plenumis la juĝan verdikton anstataŭe la nesufiĉan policon

(16) Tiu cĉi grasa fiŝo rostiĝas laŭdire en propra graso

(17) Vicinoj (wiciny), grandaj riverŝipoj sur Njemeno, per kiuj la litvanoj faris komercon kun Prusujo flosigante grenon kaj prenante interŝanĝe koloniajn komercaĵojn

(18) Zrazo (zrazy) stufitaj frapviando-ruletoj

(19) Ukazoj–dekretoj, ordonoj en la nomo de la rusa imperiestro

(20) Tio signifas, ke ili ne estas tiel proksimaj geparencoj, ke laŭ katolikaj ekleziaj reguloj (kanonoj) ili ne povus geedziĝi

(21) Bolonjano, speco de italaj hundetoj; la vortoj "de hundino" kaj "Sukin-o" estas samsignifaj

(22) La ĉasestra ŝerce-fantazia nomo Kozodusin signifas Kaprinsufokanto

(23) Vulgare"tiel proksime (al la rezidejo)"

(24) Jegermajstro, ĉasestro; policmajstro, policestro en Rusujo

(25) "Mariage", speco de kartludo

(26) Grandpolujo, la okcidenta parto de la lando, post tria dispartigo de Polujo aparteninta al Prusujo

(27) Antikva roma dio

(28) Latine:Paco,paco,paco kun vi!

(29) Marŝalbastono, insigno de marŝalo, t.e. de sejma prezidanto

(30) Dominik princo Radziwiłł, granda ŝatanto de ĉaso; li elmigris en la Varsovian Grand-Duklandon kaj proprakoste li formis kavalerian regimenton, kiun li mem komandis. Li mortis en Francujo en j. 1813. Kun li estingiĝis la vira linio de princoj en Ołyka kaj Nieśwież, plej eminentaj grandsinjoroj en Polujo kaj eble en Eŭropo

(31) Generalo Mejen distingiĝis en la nacia milito dum la tempo de Kościuszko. Ĝis nun oni montras en Vilno la remparojn de Mejen


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo