Libro V

Kverelo 

Ĉasistaj planoj de Telimeno – La ĝardenistino ironte en grandan mondon aŭskultas instruojn de la zorgantino – Refoja renkontiĝo en la Sanktejo de meditado kaj paciĝo faciligita pere de formikoj – Ĉe la tablo komenciĝas diskuto pri la ĉasado – Rakonto de Vojski pri Rejtan kaj la duko de Nassaŭ estas interrompita – Komenco de pacaj traktatoj inter la partioj estas ankaŭ interrompita. – Aperaĵo kun ŝlosilo – Kverelo – Grafo kun Gervazo faras militan interkonsiliĝon

Vojski, laŭde fininte ĉason, al hejm' venas;
Telimen', en soleca domo, entreprenas
Ĉason. Vere ŝi sidas senmove, kvietas,
Kaj la brakojn sur brusto krucforme kunmetas,
Sed pense ŝi postkuras du bestojn, rimedon
Serĉante, kiel ambaŭ kapti en posedon:
Grafon kaj Tadeuŝon. Grafo estas vere
Sinjoro, heredanto riĉa, juna, bela,
Jam ekaminta! Tamen ĉu restos fidela?
10 Ĉu li edziĝi volos? Ĉu amas sincere?
Ŝi estas pli aĝa kaj neriĉa virino!
Kion diros parencoj, la mondo en fino?

Telimen' tiapense el sofo leviĝis,
Stariĝis piedfingre: ŝajne plikreskinte,
Malkovris iom bruston; flanken fleksiĝnte
Ŝi mem sin rigardis atente per okuloj
Kaj pri konsil' demandis ree en spegulo,
Poste mallevis frunton, sopire sidiĝis.

Grafo – sinjoro riĉa, ŝanĝojn amas, tiaj!
20 Blonda, blonduloj estas ne troe pasiaj!
Tadeo? – simplanima, honesta knabeto!
Unue li ekamas, preskaŭ infaneto!
Gardate, li ne rompos ligilojn sen peno;
Krome, li havas devojn jam por Telimeno...
Junuloj estas kvankam pense ŝanĝiĝantaj,
Sente, ol aĝulaĉoj, multe pli konstantaj,
Ĉar konsciencaj. Longe de l' koro virgeco
Restas danka por ama unua dolĉeco!
Ĝi kun ĝojo volupton renkontas salute
30 Kaj adiaŭas kiel amikan festenon.
Nur maljuna drinkulo, kiu brogis tute
Intestojn, por drinkaĵo sentas abomenon.
Pri tio Telimeno estis tute certa,
Ĉar ŝi havis prudenton kaj estas tre sperta.

Sed kion diros homoj?...Ni povas foriri
El okuloj, kaj ien al flank' nin retiri;
Pli bone ĉirkaŭaĵon forlasi, forkuri:
Ekzemple por loĝado regurbon veturi,
La junulon en grandan mondon enkonduki,
40 Direkti paŝojn, helpi, konsili, eduki
Koron; kliel amikon aŭ fraton disponi,
Kaj – ĝui mondon, kiam juna estas oni!.

En alkov' tia pense, kuraĝe, gajete,
Ankaŭ de l' Grafo indas konsideron.
Ĉu svatado kun Zosja ne havus prosperon?
Neriĉa, sed laŭ nasko ŝi estas egala,
El digna, senatora domo familia.
Telimen', se edzigo fariĝus reala,
50 Havus estontazilon en hejmo ilia;
Parencino de Zosja, Grafa svatulino,
Por la geedzoj estus ŝi kvazaŭ patrino.

Post tia memkonsilo vokas Telimeno,
Tra fenestro, ludantan Zosjon en ĝardeno.

Zosja, en matenvesto, kun kap' ne kovrita,
Stare tenis kribrilon en mano levita;
Al ŝi kuris birdaro: Tie kokinetoj
Hirtaj volve ruliĝas; jen tufaj koketoj
Skuas kapojn, ke kaskoj ruĝkoloraj tremas:
60  Ili tra sulkoj, herboj, per flugiloj remas,
Larĝe tenante spronajn kalkanojn; jen ŝovas
Sin poste meleagro, grave sin enblovas,
Je ventanima sia edzino grumblante;
Sur herbo pavoj, kiel flosoj, direktante
Sin per vostegoj, naĝas; ien diversloke,
Plumarĝenta kolombo falas neĝofloke.
En mez' de verda, herba rond' ariĝas preme
La rondo de birdaro, krie, moviĝeme,
Zonite per kolomboj rubando blankhela,
70 Meze diverskolora, punkta, stria, stela.
Tie bekoj sukcenaj, koralaj tufetoj,
Leviĝas el plumaro, kiel fiŝondetoj.
Jen koloj sin elŝovas kaj movas trankvile,
Ŝanceliĝe, al akvaj tulipoj simile;
Al Zonjo mil okuloj fulmas, laŭ stelaro.

Ŝi meze altleviĝas super kortbirdaro:
Mem blanka kaj en longa blanka vesto sia,
Turniĝas kiel inter floroj ŝprucfontano,
Ŝutante sur flugilojn, kapojn, blanka mano,
80 El kribril' densan hajlon da perlaro gria,
Hordea: La indanta princtablojn grajnaro
Por litvaj viandsupoj estas al preparo;
Zonjo el ŝrank' ĝin prenas sen mastrina scio,
Farante al mastraĵo domaĝon per tio.

Ŝi aŭdis vokon. "Zosja!" onklinjo ripetis.
Do ŝi al birdoj reston da frandaĵoj ĵetis
Kaj kribrilon tenante, kiel dancistino
Tamburon, taktbatante, petola virgino
Trans kokinoj, kolomboj, pavoj kuris salte.
90 Konfuzita birdaro ekflugis tre alte.
Zonjo apenaŭ teron piede tuŝanta,
Inter ili plej alte ŝajnis flugpendanta.
Antaŭ ŝi timigita flugis kolombaro,
Kiel antaŭ voluptodiina la ĉaro.

Tra fenestro, kun krio Zonjo enkurante,
Sur onklinogenuojn spirpene eksidis;
Telimeno kisante ŝin kaj karesante,
Ĝoje ŝian viglecon kaj belecon vidis,
100 Sed ree ŝi agordis vizaĝon severe,
Stariĝis – larĝen, longen alkovon trairis
Kaj tenante ĉe buŝo fingron, tiel diris:

"Vi tute jam forgesas, mia Zonjo kara,
Devenon, aĝon: via jaro dekkvara
Hodiaŭ komenciĝas. Do lasu en fino
Kortbirdaron; fi! ludo de dignulfilino!
Malpurajn kampulidojn sufiĉe ĝis horo
Vi karesis! – vidante vin, doloras koro.
Vi sunbrunigis haŭton, vera ciganino,
110 Kaj vi paŝas, moviĝas, kiel kampulino.
Kontraŭ tio mi trovis jam rimedon bonan:
Mi hodiaŭ vin gvidos en mondon salonan;
Ni havas multajn gastojn, do bone atentu,
Ke pro via konduto, mi honton ne sentu"

Zonjo saltis, manplaŭdis, poste ĉe onklino
Ekpendinte per ambaŭ brakoj sur la sino,
Pro ĝojo ŝi laŭvice jen ploris, jen ridis.
"Aĥ, onjo! tiom longe mi gastojn ne vidis!
Ek de mi vivas tie ĉi, kun birdoj – gaste
120 Nur sovaĝan kolombon mi ekvidis laste.
Enue tiel sidi en ĉambro trankvile,
Sinjor' Juĝisto diras: eć sanmalutile".

"Juĝist! diris onklino, tedas min terure,
Por vin konduki mondon; subnaze murmure
Babilas, ke vi estas jam plene kreskinta;
Jen avo, en mondego neniam estinta!
Mi scias, kiom longe devas sin prepari
Fraŭlinet', por en mondo bonimpreson fari.
Sciu, ke kiu kreskas inter homojrondo,
130 Eĉ bela, saĝa restos sen efekt' en mondo
Kutiminta lin vidi ekde infaneto;
Sed edukita, plene kreska fraŭlineto,
Se antaŭ mond' ekbrilas el ie momente,
Tiam ĉiu alkuras, observas atente
Ŝiajn movojn, kaj kiel ŝi rigardojn ĵetas;
Ŝiajn vortojn aŭskultas ĉiu kaj ripetas;
Kaj kiam ŝi modiĝas jam foje, aplaŭdi
Ĉiu ŝin devas tiam, eĉ neplaĉan laŭdi.
Vi kreskis en regubo, do kondutos saĝe;
140 Eĉ kvankam vi du jarojn jam loĝas vilaĝe,
Vi ne forgesis tute pri Petro-urbeto.
Nu, faru tualeton, prenu el tableto,
Vi ĉion pretigitan trovos por vestado.
La gastoj jam revenos baldaŭ el ĉasado".
Zonjo – kiel pasero flirtas sablobane,
Levas vizaĝon, kolon, brakojn ambaŭ mane,
Kun helpantin'. Eligas vazojn Telimeno
150 Kun parfumoj, pomadoj, el la magazeno
Sia regurba, Zonjon aspergas parfume,
(Aromplenigas ĉambron), harojn unktas gume.
Zonjo surmetas blankajn, aĵurajn ŝtrumpetojn
Kaj la varŝavajn, blankajn, atlasajn ŝuetojn.
Dume al ŝi korsaĵon laĉis ĉambristino,
Poste sur korson ĵetis mantelon el lino;
Oni la papilotojn frizitajn kolektis,
Buklojn, kiel tro longajn, en du volvojn plektis,
Lasante sur tempioj kaj frunto glate harojn.
160 Ĉambristin ' kolektitan freŝe cejanaron
Kunligis en girlandon, kiun Telimeno
Al kap' de Zonjo pinglas, laŭ art' speciala,
De l' dekstra flank' maldekstren: flor' de haro pala,
Kontrastis bele, kvazaŭ de spikoj da greno.
Post depreno mantelon, preta estis ĉio...
Zonjo trans kapon blankan surĵetis robeton,
En mano volvas blankan, batistan tuketon
Ŝi tiel aspektas, kiel blanka lilio.

Harojn kaj veston oni al ŝi alfasonis
170 Kaj iri longen, larĝen tra ĉambro ordonis,
Onklin' atentas, kiel konulino sperta,
Ekzercas la nevinon kaj grumblas kolere;
Fine, ĉe riverencoj, krias malespere:
"Mi malfeliĉa! Zonjo, jen influo certa
De anseroj, paŝtistoj! vi larĝe dismetas
Piedojn kiel knabo, rigardojn vi ĵetas
Kiel separatino! ĉio sengracia!"
Zonjo diris malĝoje: "Jen kulpo ne mia!
Fermite, mi ne povis flegi dancoarton,
180 Do ŝatis mi kortbirdojn kaj infanojvarton;
Sed kiam inter homoj mi iom distriĝos,
Vi vidos onjo, kiel mi tiam lertiĝos"

"Cetere, diris onjo, mi eĉ kortbirdaron
Preferus, ol ĝisnunan, nian figastaron;
Diru, kiu kutimis gaste alveturi:
Preposto, damojn ludi, aŭ preĝojn murmuri,
Kaj palestro (1) kun pipoj! Jen fraŭlaro nia,
Imitinda modelo de kondut' gracia!
Nun almenaŭ sin montri povas fraŭlineto,
190 Ĉar ĉe ni kolektiĝas deca societo.
Atentu, juna Grafo nun estos en domo,
Vojevoda parenco, instruita homo;
Estu por li ĝentila".

Ĉe pordego henas
Ĉevaloj kaj ĉasistoj bruas. "Ili venas!"
Gvidante al salono nevinon, ŝi diris.
Sed la ĉasistoj tien ankoraŭ ne iris,
Sed en ĉambrojn, kaj ŝanĝis tie ĉasoveston,
Por ne iri en jakoj sinjorinĉeeston,
Tadeo, Graf', unuaj, vestite alie,
Enkuris:

200 Telimeno mastrinas ĉi tie,
Salutas kaj sidigas gastojn, komplimentas,
Kaj nevinon al ĉiuj laŭvice prezentas;
Unue al Tadeo, kiel al parenco.
Li kliniĝis malalte, ŝi kun riverenco.
Li volis ekparoli, jam malrefmis buŝon,
Sed vidante okulojn de Zonjo timeme,
LI mutiĝis kaj staris pale, flame, treme,
Kaj li mem ne komprenis sian korotuŝon.
LI estis malfeliĉa tree – post rekono
210 De Zonjo, laŭ hararo, kresko, voĉa sono;
La talion, kapeton, li vidis ĝardene,
La voĉeto lin vokis al ĉaso matene.
Sed Vojski lin eligis el konfuz' vidante,
Ke li paliĝis, staras krurŝanceligante,
Foriri al ripozo donis la konsilon;
Tadeo sin apogi iris al kameno,
Poste silente larĝan, frenezan pupilon
Turnadis jen al Zonjo, jen al Telimeno.
Telimeno rimarkis kaj ŝi ne eraris,
220 Ke Zonjo sur Tadeon impresegon faris;
Ŝi ne divenis ĉion, tamen ŝin konfuzas
Lia aspekto, kiam ŝi gastojn amuzas.
Elektante momenton, ŝi alkuras fine:
Ĉu li sanas? kaj kial malĝojas? obstine
Ŝi demandas, aludas Zonjon, ŝerci provas.
Sur kubut apogite ade' sin ne movas,
Mute sulkigas brovojn kaj buŝon kurbigas,
Kaj des pli Telimenon konfuzas, mirigas.
Do ŝanĝinte vizaĝon, parolmanieron,
230 Ŝi komencis per akraj vortoj la koleron
Eligi, aludpiki, riproĉi – Subite
Tade' leviĝis, kvazaŭ de vespo pikite,
Ekrigardis kolere, kraĉis, ne eldiris
Eĉ vorton, piedŝovis seĝon kaj eliris,
Krake fermante pordon. Feliĉe pri l' sceno
Neniu gast' atentis, ekster Telimeno.
Li kuris en kamparon. – Kiele ezoko,
Kiam trapikis ĝian bruston dentoj-hoko,
Baraktas, subakviĝas kaj forkuri penas,
[nr 240] Sed ĉie la feraĵon kaj ŝnuron kuntrenas:
Tiel Tadeon sekvis mordanta malĝojo;
Li saltis trans fosaĵoj, bariloj, sen vojo
Kaj sen celo, ĝis kiam tre longe vagante,
Li eniris arbaran profundon, trafante,
Intence, aŭ okaze, altaĵeton saman,
Kiu vidis feliĉon lian, kie aman
Bileton li ricevis, amogarantie.
Lokon, "Sanktej' medita" nomatan laŭ scie.
Ĉirkaŭe rigardante, Tadeo ekvidis:,
250 Telimeno! solece, pensprofundiĝinte,
Laŭ figur', vest' – alia ol hieraŭ sidas,
En blankaĵo, sur ŝtono, kvazaŭ ŝtoniĝinte;
La klinitan vizaĝon en manojn ŝi premas
Kaj kvankam ne aŭdiĝas, videble plorĝemas.
Vane Tadea koro sin defendi provis.
Li sentis, ke kompato lian koron movis.
Li mute rigardadis, fine eksopiris
Kaj mem al si kolere: "Stultulo! li diris,
Ĉu estas ŝi la kulpa de mia eraro?..."
260 Do li elŝovis kapon el post arbetaro –
Ŝi subite leviĝas kaj en ĉi momento
Ĵetiĝas ĉiuflanken, saltas tra l' torento,
Diskrucas brakojn, harojn dislasinte, palas,
Kuregas en arbaron, ekgenuas, falas,
Ne povante leviĝi sur herbo turniĝas
Kaj el movoj teruro de l' turment' vidiĝas:
Ŝi kaptas bruston, kolon, genuojn; do time
Saltis Tade', pensante pri epilepsia
Atako aŭ frenezo. Sed kaŭzo alia
Estis de l' movoj.

270 Apud betular' proksime,
Estis formikejo. Insektar' laborema
Ĉirkaŭe herbe svarmis, nigra, moviĝema;
Ia bezono, plaĉo, aŭ celo kaŝita
Ĝin speciale logis al Snktej' medita.
De la urba altaĵo ĝis fonto flustranta
Eltredis vojon ĝia vicaro marŝanta.
Telimen' malfeliĉe sidis sur vojeto.
Formikoj brillogite de blanka ŝtrumpeto,
Are kuris, komencis tikleti, mordadi;
280 Do ŝi devis forkuri, ilin forskuadi,
Fine sur herb' sidiĝi kaj insektojn ĉasi.

Ne povis ja Tadeo sen helpo ŝin lasi.
Purigante robeton li teren kliniĝis,
Al ŝia frunt' okaze per buŝ' proksimiĝis,
En la amika pozo, ili ne parolis
Pri kvereloj kaj tamen paciĝi bonvolis;
Eble pli longe daŭrus la interbabilo,
Sed ilin Soplicova vekis sonorilo:
Signo al vespermanĝo...

Temp' al revenado,
290 Precipe, ĉar aŭdiĝis branĉetojkrakado.
Oni serĉas? ne decas kuna al hejm' veno;
Do Telimen' ŝteliĝas dekstren al ĝardeno
Kaj Tadeo maldekstren kuras sur la straton.
Ambaŭ sentis revene timan korobaton.
Al ŝi el post arbusto foje kvazaŭ brilis
Vizaĝo kapuĉita, ĝi Vermon similis;
Tadeo vidis bone, ke al li refoje
Longa kaj blanka ombro montriĝis dum voje.
Kiu estis? ne sciis li, sed antaŭsentis,
300 Ke en angla surtuto Grafo sin prezentis.

Oni manĝis kastele. Obstina Vokisto
Malgraŭ, ke ne permesis tion la Juĝisto,
Ree sturmis kastelon kaj prenis posedon
Kaj "intromitis" (2)
Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris:
Ĉe tabl' unuan lokon Ĉambelano prenis,
Laŭ aĝ' , ofic', la digno al li apartenis.
Irante, li al ĉiuj salutklinojn faris;
Kvestant' forestis; lokon de la Bernardino
310 Havas dekstre de l' edzo la Ĉambelanino.
Juĝisto stariginte la gastojn konvene,
Manĝotablon latine krucosignis bene.
Viroj ricevis brandon; poste sidiĝante,
Ĉiuj malvarman supon manĝis, silentante.

Sekvis kankroj, kokidoj, legom' asparaga,
En akompan' de vinoj hungara, malaga.
Ĉiuj manĝas kaj trinkas sen parolmurmuroj
Ŝajne de kiam staris la kastelaj muroj,
Kiuj regalis tiom da nobeloj frate,
320 Aŭdis tiom vivivuojn kaj eĥis rebate,
Ne estis vespermanĝo tiom malserena;
Nur ŝtopilojfrapado, teleroj tintsono
Aŭdiĝas en vestiblo granda kaj malplena,
Kvazaŭ la buŝojn laĉis spirit' de malbono.

Multaj estis silentokaŭzoj. Ĉasistaro
Revenis babileme, gaje el arbaro,
Sed pensante pri ĉaso, kiam la fervoro
Malvarmiĝis, rimarkis ili, ke sen gloro
Ili revenis: iu pastraĉ', kapuĉulo
330 El ie saltis, kiel el kanab' grizulo (3)
Kaj venkis la ĉasistojn de l' distrikt? Fi, honto!
Kia estos en Lido, Oŝmjano, rakonto (4)
Kiuj kun ni batalas de pli ol jarcento
Pri ĉasart'?Tiel pensis ili en silento.

Krom komuna aflikto, Rejent', Asesoro,
Freŝan honton pri hundoj havas en memoro.
En okul' ili vidas: jen fripon' leporo
Streĉas saltilojn, voston movas, per svingilo
Mokas kaj vipas korojn, kiel per batilo;
340 Sidante, ili klinis vizaĝon al plado.
Asesor' havis novan kaŭzon de plendado;
Telimenon kaj siajn rivalojn li vidas.
Al Tade' flankiĝante Telimeno sidas,
Konfuzite, rigardi lin, al si ne fidas.
Ŝi volis iom distri la Grafon sinjoron
Per diskuto bonigi lian senhumoron;
Ĉar Grafo malserene venis de promeno,
Pli ĝuste, laŭ Tadeo, el embuskposteno.
Fiere levis frunton Grafo, ŝin aŭdante,
350 Kuntiris brovojn, poste preskaŭ malestime
Rigardante, eksidis ĉe Zonjo proksime,
Plenigas ŝian glason, telerojn ŝanĝante,
Kliniĝas kaj ridetas, ĝentilaĵojn diras,
Ia foje okulojn turnas kaj sopiras.
Tamen, kvankam li lerte simulis komence,
Vidiĝas, kiel spite li Zonjon koketas,
Ĉar kapon returnante, kvazaŭ ne intence,
Al Telimen' rigardon minacan li ĵetas.

Telimeno ĉi tion kompreni ne povis,
360 Ekpensis: jen strangulo! kaj ŝultrojn ekmovis.
Pri nova koketado de l' Graf' eĉ kontente,
Ŝi al dua najbaro sin turnis atente.

Tadeo ne aŭskultis, nenion manĝante,
Ne trinkis, al telero okulojn fiksante;
Telimen' al li verŝis vinon; li kolere
Je l' trudec' demandite pri sano – oscedas.
Li indignas (ŝanĝite tiel ĉi vespere),
Ke tro da koketeco Telimen' posedas;
Tro dekoltita vesto skandalas junulon,
370 Kiel maldeca – dume li levis okulon!
Li ektimis, li havis nun pupilspegulon
Pli klaran, ĉar al ŝiaj vangoj rigardeton
Ĵetinte, tuj malkovris teruran sekreton:
Ŝi estas ruĝumita!

Ĉu malbona speco
De koloril'?, ĉu iel viŝiĝis ruĝeco,
Kelkloke haŭto estas maldense kovrita...
Eĉ eble mem Tadeo en Sanktej' medita
Parolante proksime, viŝis el blankilo
Ruĝon, malpezan kiel polvet' de flugilo
380 Papilia.Ŝi troe rapidis revene,
Mankis tempo bonigi kolorojn konvene.
Ĉirkaŭ buŝo vidiĝis lentugaj makuloj.
Kiel ruzaj spionoj de Tade' okuloj,
Malkovrinte perfidon unu, la restaĵon
De ĉarmoj vicesploris kaj trovas falsaĵon:
En buŝ' du dentoj mankas; sur frunt', sur tempio
Sulkoj, mil sulkoj – sub la menton' antaŭ ĉio!

Tade' domaĝe! sentis kia malbezono
Atenti tro belaĵon; hontinde, spiono
390 Esti de amatino sia; abomene,
Ŝanĝi guston – sed kiu regas koron plene?
Tutvane volas helpi konscienc' al amo.
Revarmigi animon ĉe l' rigardoflamo.
Jam la rigardo kiel lun' senvarme helas.
Do ĝisfunde rigida anim' ne degelas...
Li tiel memriproĉis sin kaj koropente
Klinis kapon kaj mordis la lipojn silente.

Dume malbonspirito lin allogas tente,
Aŭskulti kion Zosja al la Grafo diras.
400 Graf' afable favoron de l' knabin' akiras.
Ŝi mallevas okulojn, roziĝas de honto,
Sed poste ili ridas; sekvis babilado
Pri la en ĝardeno, subita renkonto
Kaj pri ia sur lapoj kaj bedoj paŝado.
Tadeo eble longe orelojn streĉante
Glutis maldolĉajn vortojn, animdigestante
La teruran festenon – Kiel en ĝardeno
Viper' pikile trinkas el herbaĉvenenon,
Poste kunvolviĝante, kuŝiĝas sur strato,
410 Minace al sengarde kura piedplato.
Tiel ĵaluzvenenon trinkinte abunde,
Li ŝajnis indiferenton, kolera funde.

Se gaja societ ' havas iujn kolerajn,
Malserenec' ilia influas ceterajn.
Ĉasistoj jam silentis; dua part egale
Eksilentis: Tadeo ĝin infektis gale.

Eĉ Ĉambelano sidis tree malserene,
Sen babilem', vidante kiel sidas jene
Liaj doton havaj, belaj, junaj filinoj,
420 Laŭ distriktopinio unuaj fraŭlinoj,
Silente, neglektite de la junularo.
Juĝist' gastama same ĉi tion atentas;
Kaj Vojski rimarkinte, ke ĉiuj silentas
Diris: tiel ne manĝas poloj, sed luparo!

Hreĉeĥa je silento estis tre sentema.
Li amis babilulojn, mem tre babilema.
Ne miru! li pasigis vivon je festenoj,
Sejmetaj konsiliĝoj, ĉaspeloj, kunvenoj.
Al li kutime io al orel' tamburis,
430 Eĉ kiam li silentis, aŭ muŝon postkuris
Kun klakil', aŭ ferminte okulojn ekrevis;
Tage – diskutoj, nokte – murmuradi devis
Ies rozaripreĝoj, aŭ rakont' fabela.
Do li sentis malamon al pipo malbela,
Invento de germanoj, por nin fremdlandigi:
Ĉar Polujon mutigi – estas ĝin mortigi (5)
Aĝon trababilante, li dormis en bruo;
Silent' lin vekis. Tiel mueliston skuo
Kaj radojknar' dormigas; kiam aksoj haltas,
440 Vort' karnigis!  (6) li time kriante eksaltas.

Vojski kapkline turnis sin al Ĉambelano.
Al Juĝist' signon donis ĉe buŝo per mano,
Petante voĉon. Ili ambaŭ kapokline
Respondis, tio estas, invitis inkline.
Vojski komencis

"Volu sinjoroj junuloj,
Ĉe vespermanĝ' amuzi laŭ malnovreguloj,
Ne silenti kaj maĉi. Ĉu kapucenaro
Ni estas? Silentanto inter nobelaro
Similas al ĉasisto, ŝarĝo en pafilo
450 Rustiganta. De avoj emon al babilo
Mi laŭdas: ne nur manĝis post ĉasado ili,
Sed ankaŭ reciproke volis satbabili.
Malpezigante korojn, laŭdis kaj mallaŭdis.
Pri pafistoj, pelantoj, hundoj oni aŭdis
Opiniojn; leviĝis por ĉasistorelo,
Bruo agrabla, kvazaŭ dua ĉasopelo.
Mi scias: Nub' da nigraj zorgoj viapense,
El kapuĉo de Vermo ekleviĝis dense!
Vi hontas pro maltrafoj! Ne hontu pro pafoj,
460 Al plej bonaj ĉasistoj okazas maltrafoj;
Trafi, maltrafi estas sort' de pafisteco.
Vagante kun pafilo ekde infaneco,
Mi maltrafis! Tuloŝĉik, pafist' fama, same;
Eĉ Rejtan, la mortinto, ne trafis ĉiame.
Pri Rejtan mi rakontos poste. Koncernante
Ellason el sieĝo: ke lancon havante,
Ambaŭ sinjoroj antaŭ best', kiel mi aŭdas,
Ne staris firme, tion ja nek iu laŭdas,
Nek mallaŭdas; forkuri kun ŝarĝo pafila
470 Signifis ĉiam esti timul' sensimila
Kaj ankaŭ (kiel faras multaj) pafi blinde,
De fore, sen iu celo, estas tre hontinde;
Sed kiu al si beston allasas, mezuras
Kiel konvene celon, kaj poste forkuras
Maltrafinte, li tute revenas sen honto.
Li povis lance lukti, sed nur laŭ volonto,
Ne laŭ devo, ĉar lanco servas, ĉe pafilo
Ne por atak', sed sole kiel defendilo.
Tia estis regulo. Do fidu sinjoroj
480 Al mi kaj retiriĝon ne tenu en koroj.
Kara Tadeo, same via moŝto Grafo!
Kiel ofte vi pensos pri tiu maltrafo,
Rememoru averton de Vojski refoje:
Neniam baru unu aliulon voje
Kaj ne pafu duope al sama ursino..."

Kiam Vojski parolis la vorton: ursino,
Asesor' laŭtduone sufloris: knabino.
Brave! kriis junuloj, kiel brua eĥo,
Ripetante averton de sinjor' Hreĉeĥo,
490 Nome vorton : ursino, aliaj : knabino,
Vokis ridante. Flustris rejento: virino.
Koketulino, diris Asesor' rigardojn
Al Telimen' ĵetante, kiele ponardojn.

Vojski neniun iel aludpiki volis,
Nek li atentis, kion flustrantoj parolis;
Tre kontenta, ke povis li gastojn ridigi,
Li diris en kalikon enverŝante vinon:

"Vane miaj okuloj serĉas Bernardinon
500 Al okazaĵo – turnus mi lian atenton,
Similanta ĉi tagan nian akcidenton.
Nur unu viron konis Ŝlosisto ĝishore,
Pafantan, kiel Vermo, celtrafe de fore.
Mi konis duan, kiu per celtrafo same
Savis du vivojn; tion mi vidis ; tiame
Iris en Nalibokajn (7) arbarojn al ĉaso
Sendit' Tadeuŝ' Rejtan kaj duko de Nasso (8)
Sinjoroj ne enviis gloron de nobelo,
Lian sanon ĉe tablo trinkis en kastelo.
510 Donacegojn ricevis li sen nombro iu,
Kun fel' de mortigita apro. Pri ĉi tiu
Apro kaj paf' rakontos mi, kiu atestas
Okulvide: afero tre simila estas
Kaj okazis al gravaj pafmajstroj de ĉaso,
Al sejmsendito Rejtan' kaj duko de Nasso".

Tiam Juĝist' kun plena pokalo en mano
Diris: Vojski, nun mi trinkas por Verma sano!
Ne povante Kvestulon rekompenci riĉe
Ni almenaŭ por pulvo lin pagu sufiĉe.
520 Por urso mortigita de Verm' en ĉasejo
Dujaran manĝprovizon havos monaĥejo,
Sed felon mi ne donos al Verm'; ĝin posedos
Mi per fort', aŭ monaĥo humile ĝin cedos,
Aŭ mi felon aĉetos, eĉ por dek ribeloj;
Ni laŭvole disponos pri tiu ĉi felo.
La glorokronon prenis jam servisto dia.
Felon donos moŝtulo, Ĉambelano nia
Al tiu, kiu por rekompenco meritis"

Ĉambelan' glatumante frunton, ekmeditis.
530 Pafistoj ekmurmuris: ĉi tiu sinjoro
Trovis beston, alia faris al ĝi vundon,
Tiu returnis beston al ĉasejo, hundon
Tiu vokis. Kverelis Rejent', Asesoro,
Unu laŭdante ecojn de Sanguŝka ĉasa
Sia pafil', kaj dua de la Sagalasa.

Juĝist', najbaro estas – Ĉambelano diris,
Unuan rekompencon la Pastro akiris.
Kiu ricevu duan juĝi malfacile;
Ĉiuj ŝajne meritis ĝin tute simile
540 Kaj egalas laŭ sperto, lerto, kuraĝeco.
Du ĉasistojn distingis sort' per danĝereco,
Du estis plej proksime al ursungoj celo:
Tade' kaj Graf'; al ili apartenas felo.
Sinjor' Tade' (mi certas pri lia intenco)
Cedos, kiel pli juna kaj mastra parenco;
Do prenos moŝto Grafo "opima spolia". (9)
La ornamo de ĉambro ĉaspafista lia
Estu de hodiaŭa amuz' rememoro,
Signo de ĉasfeliĉo, impulso al gloro".

550 Li pensis, ke li Grafon ĝojigis konsole
Kaj dume, lian koron li akre traboris;
Ĉar kiam Graf' pafistan ĉambron rememoris,
Li rigardis levinte kapon malgraŭvole
Al cervaj kapoj, branĉaj kornoj: laŭrarbaro,
Kiun patroj al filoj semis por kronaro.
La portretornamitaj vicoj de kolonoj
En arkaĵ' Kaprduono, antikvaj blazonoj,
Per voĉoj de pasinto ekparolis ĉie.
Li vekiĝis: ĉe kiu li gastas? kaj kie?
560 En propra dom', Horeŝka gastas heredanto!
Ĉe malamik' Soplico, kiel festenanto!
Kaj kiun por Tadeo li sentis, envio
Kontraŭ Soplicoj Grafon movas ekster tio.

Do li diris maldolĉe: "Ĉar dometo mia
Ne indas je donaco grandioza tia,
Do inter ĉi kornuloj restu ursa felo,
Ĝis Juĝisto ĝin donos al mi kun kastelo"

La Ĉambelano, kio minacas vidante,
Sonigis tabakujon, pri voĉo petante.

570 "Tre laŭdinde, li diris, mia Graf', najbaro,
Vi eĉ manĝante, zorgas pri negocafero,
Ne tiel, kiel moda, juna sinjoraro,
Vivanta sen kalkulo. Laŭ dezir', espero,
Mia juĝo finiĝos per paco bonvola;
Pri grund' biena restas malfacilo sola.
Interŝanĝon proponi tial mi intencis,
Laŭ manier' sekvanta". – Paroli komencis
Li orde (laŭ kutimo) pri plan' intencita,
580 Kiam, dum parolo, movo neatendita
Komenciĝis ĉe fino de tablo. Kelkaj
Ion rimarkis, fingre ĝin montris aliaj,
Ĝis fine kapoj, kiel spikoj, reklinite
De vent', al kontraŭflanko turniĝis subite,
Al angul'.

Tie pendis Tablestro-portreto,
De lasta el Horeŝkoj gento; el pordeto
Tie kaŝita inter kolonoj, jen homo
Mallaŭte elŝoviĝis, kiele fantomo:
Gervazo, laŭ staturo kaj vizaĝo grava,
Kun arĝentaj Kaprduonoj sur jako flava.
590 Li paŝis rekte, mute, severe, la ĉapon
Ne depreninte, eć ne klininte la kapon;
Kaj li ponarde brilan ŝlosilon tenante,
Malfermis ŝrankon, ion en ĝi ŝraŭbturnante.

En du vestiblanguloj, kolon apogite,
Staris du ludhorloĝoj, en ŝrankoj fermite:
La malnovaj stranguloj, en malpac' konstanta
Kun sun' tagmezon montris ĉe sun' subiranta.
Ripari maŝinaĵon Gervazo ne provis,
Sed ankaŭ sen streĉado ĝin lasi ne povis
600 Kaj per ŝlosil' turmentis en ĉiu vespero;
Ĵus nun okazis tempo de tiu afero.
Do kiam Ĉambelano okupis atenton
De partioj, Gervazo pezilon ektiris.
Grincigis rustaj radoj la fenditan denton;
Ĉambelano skuiĝis kaj haltinte diris:
"Vian urĝan laboron vi prokrastu, frato"
Kaj li daŭrigis planon. Ŝlosist' dum traktato
Duan pezilon forte pli ektiris spite
Kaj tuj pirolo super horloĝo lokite
610 Komencis sian kanton kun flugilojbato.
Birdo artefarita, difektita tute,
Ekbalbutis kaj pepis, ĉiam pli balbute.
Gastoj ridis; rompiĝis Ĉambelantraktato;
Li ekkriis: "Ŝlosisto, pli ĝuste noktuo (10)
Se vi ŝatas la bekon, sufiĉe da bruo!"
Sed Gervazon minaco tute ne tuŝetis;
Dekstran manon li grave sur horloĝon metis
Kaj ĉe kokso preninte sin maldekstramane:
"Ĉambelaneto! kriis li, vi ŝercas vane;
620 Paser' pli eta, hejme pli kuraĝa estas
Ol noktu', kiu fremdan kastelon eknestas.
Ne mi – noktu', sed kiu nokte sin enŝtelas
Fremdan domon – noktuas, kaj mi lin forpelas".

"For, for kun li!!" ekkriis Ĉambelan'. Sinjoro
Grafo! vokis Ŝlosisto, kion vi aranĝis:
Sufiĉe makuliĝis jam via honoro,
Ke vi kun ĉi Soplicoj kune trinkis, manĝis;
Jen vi toleras: oni kastelofociston
Min, Gervazon, Rembajlon, Horeŝkaj Ŝlosiston,
630 Insultu, nepunate en Tablestra domo?"
Tiam vokis Protazo: "Silentu! En nomo
De leĝo! Mi Protazo, Baltazar' Bjeĥala,
Dunoma, Generalo iam tribunala,
Vulgo (11) Vokisto, faras mian obdukcion (12)
Vokistan kaj samtempe formalan vizion (13)
Mendante ĉeestantojateston; sinjoro
Asesor', mi vokas vin por juĝesploro
Pro Juĝista Soplica moŝt'; pri inkursio
Aŭ liminvado! estas superforto tio
640 Pri kastelo, en kiu Juĝist' leĝe sidas,
Ĉar tie li manĝadas, kiel ĉiuj vidas
"Bjeĥaĉ! (14) kriis Ŝlosisto, vi ĉesos, fripono!"
Kaj li, preninte ferajn ŝlosilojn ĉe zono,
Ĉirkaŭ kap' ilin svingis, ĵetis per tutforto;
La fasko flugis, kiel el ĵetilo ŝtonoj,
Certe Protazan kapon fendus je kvaronoj;
Sed Vokisto sin klinis kaj savis de morto.

Ĉiuj saltis de sidoj; mallaŭtiĝis plene,
Ĝis Juĝisto ekkriis: "Ligu lin katene!
650 Hola servistoj!" – Ili alvenis en kuro,
Tra mallarĝa irejo inter benk' kaj muro.
Sed Graf' per seĝ' al ili meze vojon baris,
Kaj sur redut' malforta per pied' ekstaris:
"Garde! Juĝist'! li vokis, neniu ofendu
En mia dom' serviston; kiu volas, plendu
Al mi, sed ne kuraĝu tuŝi maljunulon"

Ĉambelano al Grafo strabis en okulon:
"Sen via help' mi scios puni senprokraste
La impertinentecon de la nobeleto;
660 Graf', kastelon proprigas vi antaŭ dekreto;
Ne vi ĉi tie mastras, nek akceptas gaste,
Se vi eĉ ne respektas kapon pro grizeco,
Distriktan altoficon estimu laŭ deco!"

Graf' murmuris: "Sufiĉe da babilo via
Pri respektoj, oficoj; enuu alia!
Mi faris stulte, kiel kun moŝtoj miksata
En drinkadon, kun fino tre maldelikata;
Pri honoro ofenda, respond' ĉe okazo
De sobra revidiĝo! Sekvu min Gervazo!"

670 Ĉambelano respondon ne supozis tian.
Ĝuste tiam plenigis li kalikon sian;
Malrespekto lin trafis kiel fulmobato
Ĉe kalik' apogite, botel' en manplato,
Kun kapo flankigita, orelo streĉita,
Larĝe apertaj okuloj, buŝ' malfermita,
Li silentis, sed premis kalikon en mano
Potence; vitro krevis, vinon ŝprucigante
En okulojn kaj kvazaŭ fajron enverŝante
En animon: vizaĝe flamis Ĉambelano,
680 Okuloj ardis; vorton li maĉis, post maĉo
Ĝi elflugis tra dentoj: "Stultul'!...Grafidaĉo!
Mi vin tuj! Mi ĉi tie! Tomaŝ', karabelon!
Mi vin instruos "mores"!  (15) en karceron sendos!
Respektoj enuigas subtilan orelon!
Mi tuj la oreletojn per sabro forfendos!
For! ekster pordon! Sabron! Tomaŝ', karabelon! "

Tiam saltis amikoj al la Ĉambelano;
Juĝist', vokante : "Haltu!" kaptas lin je mano;
"Antaŭe li provokis min! Protaz', palaŝon! (16)
690 Kiel urs' ĉe bastono, li faros dancpaŝon".
Sed Tade' Ĉambelanon kaj onklon retenas:
"Moŝtoj, ĉu kun la dando batiĝi konvenas
Al vi sinjoroj? estas ĉi tie junuloj;
Konfidu: mi lin punos laŭ ĉiuj reguloj,
Kaj vi, kiu provokas aĝulojn kverele,
Ni vidos, ĉu vi estas kavalir' duele.
Ni morgaŭ findecidos pri loko, armilo;
Nun kuru, dum vi sanas!" Tre bona konsilo

Por Graf', Ŝlosisto, estis danĝera situo;
700 Ĉe supra tablofino estis granda bruo,
Sed el malsupra, fluge boteloj zumetis
Ĉirkaŭ kapo de Grafo. Ekploris, ekpetis
Timigitaj virinoj; Telimen' kriinte:
"Vee! levis okulojn kaj falis sveninte;
Kolon trans Grafaj brakoj ŝi klinis kaj metis
La cignan bruston sian al Grafo ĉe koro.
Grafo, kvankam kolera, haltis en fervoro,
Komencis elsvenigi, froti.

Dume celis
Al Gervazo boteloj, seĝoj, jam ŝancelis
710 Lin; servistaro levis jam pugnojn por bato,
Atakante amase: feliĉe kompato
Movis Zonjon; vidante sturmon, ŝi alsaltis
Kaj braketojn etendis ŝirme: oni haltis
Cedante, li foriĝis ien el okulo;
Oni serĉis sub tablo: tiam maljunulo
Eliris duaflanke, el sub ter' kvazaŭe,
Per fortaj brakoj levis benkegon, ĉirkaŭe
Ĝin turnis muelile, vestiblon dumvoje
Duone purigis, prenis Grafon, ŝirme svingis
720 Benkon, ĝis ambaŭ tiel pordsojlon atingis;
Li haltis, malamikojn rigardis refoje
Kaj pensis dum momento, ĉu cedi armite,
Aŭ kun armilo serĉi feliĉon milite.
Li batalos. Jam kiel rompilon de muro
Li posten svingis benkon, jam kapon fleksinte,
Kun brust' antaŭen streĉita, levita kruro,
Atakis, sed ektimis...Vojskin ekvidinte.

S-ro Vojski kun okulo duone fermita
Sidis silente, ŝajne profunde medita,
730 Sed li alturnis kapon, kiam Graf' malpacis
Kun Ĉambelan' kaj poste Juĝiston minacis.
Vojski frotis palpebrojn, tabakon reflaris.
Kvankam li al Juĝisto for parence staris,
Sed loĝante en lia domo gastamema,
Por sano de l' amiko estis tre zorgema;
Do scieme rigardis li al la batalo,
Metis sur tablo manon kaj sur ĝi tranĉilon,
Al ung' de montra fingro turninte tenilon,
Al kubut' li direktis akraĵon de ŝtalo;
740 Poste per brak' klinita posten, balancante,
Li kvazaŭ ludis, Grafon fikse rigardante.

Tranĉila ĵetart', terura en batalo mana,
Jam neglektita estis en lando litvana;
Nur maljunaj ĝin konis; Ŝlosist' iam svingis
Tranĉilon dum kvereloj, Vojski sin distingis.
Ke li forte ekbatos, montras manimpeto,
El okuloj vidiĝas: Grafon celas ĵeto,
(La lastan el Horeŝkoj, kvankam laŭ patrino).
Junuloj ne atentis pri movojdestino.
750 Gervaz' paliĝis, Grafon post benk' ŝirme lokas
Cedas al pordo. "Kaptu!" kriantaro vokas.

Kiel lup' ĉirkaŭite sur kadavro besta,
Hundojn, kiuj malhelpis lin ĉe manĝo festa,
Atakas, pelas, ŝiras; ĵus tra l' bojo, sonas
Kraket' de ĉanduono (17) ; lup' kraketon konas
Ĉirkaŭen rigardas, post hundaro kaŝite,
Ĉasist' duone klinite, genuapogite,
Turnas tubon, jam tuŝas ĉanon...Lup' orelojn
Mallevas, voston premas, forkuras de celo.
760 Hundaro triumfante sur lupon sin ĵetas,
Pinĉas lin je harviloj; jen, besto turniĝas,
Rigardas, makzelklakas, dentojn grincigante,
Minacas – tuj forkuras hundoj, hurletante.
Tiel Gervaz', minaca stature, forkuras,
Atakantojn per benko kaj okul' teruras,
Ĝis kun Grafo en niĉon rifuĝi sukcesis.

"Kaptu lin!" ree laŭtiĝis. Triumfo – tro frua
Ŝlosisto, super kapoj de l' amaso brua
770 Sur ĥorej', ĉe malnova orgen' reaperis,
Elŝiradis plumtubojn kaj krakigis akre,
Jam batonte el supre, minacis masakre;
Sed gastoj la vestiblon forlasis en kuro,
Kaj servistoj ne staris firme pro teruro,
Kaptis vazojn kaj sekvis sinjorajn postsignon,
Pri kovraĵoj kaj mebloj farante rezignon.

Do kiu cedis lasta el kampo batala,
Malgraŭ minacoj, batoj? – Protazo Bĵeĥala.
Li post seĝo Juĝista neskueble staris
Kaj per vokista voĉo daŭrige deklaris,
780 Ĝis li el batalejo foriris post fino;
Tie restis kadavroj, vunditoj, ruino.

Homojperdo ne estis, sed dum militiro,
Benkoj perdis piedojn; lama tabl' apude
Sen tuko, sur telerojn makulitajn vine
Falis, kiel sur sangajn ŝildojn, kavaliro,
Meze de meleagraj korpoj, kokidetoj,
En kies brustoj staris fiksitaj forketoj.

En Horeŝka, soleca kastel' post momento,
Ree ĉie ekregis kutima silento.
790 Mallum' densiĝis; restoj de festen' sinjora
Kuŝas, kiel ĉe nokta fest' Avojmemora (18)
Al kiu la mortintoj venos, sorĉvokite.
Subtegmente ekkriis noktuoj subite,
Kvazaŭ sorĉistoj, lunon salutas vespere;
Ĝi falis tra l' fenestro malsupren, trembrilas
Laŭ puriĝejanimo; tra l' truoj, eltere,
Elsaltas ratoj, kiuj damnitojn similas:
Mordas, trinkas; ekfrapas iam, en angulo,
Ĉampanbotel', toaste al fantom', mortulo.

800 Sed supre, en spegula, nomata salono,
Kvankam mankis speguloj – Grafo sur balkono,
Turnita al pordego, sin al vent' elmetis,
Por freŝiĝi; sur ŝultron li surtuton ĵetis:
Duan manikon, baskojn li falde kuntiris,
La bruston per surtuto mantele drapiris.
Gervazo en salono faris grandajn paŝojn.
Ambaŭ al si, medite, ne ĉesis babili;
"Pistolojn, diris Grafo, laŭvole – pistolojn".
Ŝlosist' : "Kastel', vilaĝo, niaj estas ili
810 Grafo: "Provoku onklon, nevon, familion!".
Ŝlosist' : "Kastelon, grundon, la vilaĝon, ĉion
Ni forprenu". Li poste Grafon alparolas:
"Rabu ĉion, se moŝto pacon havi volas.
Kial proces'? afero havas tagohelon:
Kvarcentjare posedis Horeŝkoj kastelon;
Grundojparton, ŝirinte for, dum Targovica,
Kiel vi scias, oni donis al Soplica.
Ne nur la parton – ĉion forprenu vi kune,
Por kostoj de proceso, por rabado pune.
820 Mi ĉiam diris: ĉesu, ĉesu procesadi;
Mi ĉiam diris: Preni perforte, invadi!
Antaŭe, kiu prenis, ekposedis teron;
Gajnu en kamp', vi gajnos en juĝej' aferon.
Kun Soplicoj, koncerne malnovan kverelon,
Ne proces', fendileto atingos nur celon;
Kaj se Mateo donos helpe la vergeton,
Ni du Soplicojn tranĉos en pajlhakaĵeton.

"Brave! diris la Grafo, plan' – gote-sarmata,
Preferinda al ia disput' advokata.
830 Ĉu vi scias? ni tutan Litvon movos brue,
Per neaŭdita longe jam ekspedicio
Kaj distriĝos. Du jarojn mi sidis enue:
Nur kampuloj batiĝis foje pro limstrio.
Nia ekskurs' aŭguras finiĝi sangflue.
Mi tian unu faris dum vojaĝo mia.
Kiel gasto ĉe iu duko Sicilia.
Montaj rabistoj kaptis lian bofileton
Kaj postulis: parencoj pagu elaĉeton.
Kolektinte servistojn kun aro vasala
840 Ni atakis; rabistojn du mi mem mortigis.
Kaptiton mi unua en tend' liberigis.
Gervazo! vere estis triumfon egala,
Nia bela reveno kavalirfeŭdala!
Kun floroj nin renkontis popol', dukfilino,
Danke por savo, larme premis min al sino.
Pri mia ven' Palermon sciigis gazetoj,
Per fingroj min montris ĉiuj virinetoj;
Eĉ romano aperis pri evento tia,
Kie estis nomata mi, laŭ nomo mia
850 Roman' titolon havas: Grafo aŭ mistera
Kastel' Birbante-rokka. – Ĉu estas subtera
Mallumej' en kastelo?" – "Jes, malplenaj keloj,
DirisŜlosist', ĉar vinon Soplic' el bareloj
Eltrinkis". Grafo diris: "Ni armos ĵokeojn,
Kaj vokos el bienoj vasalojn" – "Lakeojn?"
Interrompis Gervazo. Fi! ĉu friponaĵon
Celas invado? Kiu faras similaĵon
Kun kampuloj? Vi tion sekve ne komprenas!
Vonsaloj, (19) , lipharuloj, jes, tio konvenas.
860 Ne vilaĝe, sed serĉu ilin en "zascjankoj" (20)
En Dobĵin, Ĵezikovo, Cjentiĉe, Rombankoj;
Nobela de jarcentoj sango kavalira,
Favora por Horeŝkoj, sed malame spira
Kontraŭ la malamika Soplicana gento!
El tie kolektiĝos liphara tricento;
Mi ĝin faros. Revenu palacon sinjoro,
Dormu bone, morgaŭ estos granda laboro.
Vi ŝatas dormi, kantas la koko jam due;
Ĝis tagiĝo mi gardos kastelon, kaj frue
870 Mi aperos en Dobĵin, ĉe suna leviĝo".

Graf' el balkono cedis, sed antaŭ foriĝo
Li rigardis ankoraŭ tra l' btreĉo por pafo;
Lumojn en dom' Soplica vidante, la Grafo
Ekkriis:"Iluminu!" morgaŭ en kastelo
Ĉi hore estos lumo, kaj ĉe vi malhelo!...

Gervazo sur ter' sidis ĉe mur' apogite,
Al la brusto la frunton li klinis medite.
Luna lumo defalis sur kapokalvaĵon:
Sur ĝi Gervazo fingre faris desegnaĵon:
880 Estontan militplanon li al si prezentas.
Pezaĵon de palpebroj li ĉiam pli sentas;
Kolbalance, li vidis dormon jam proksiman
Kaj komencis vesperan preĝaron kutiman;
Sed inter Patro Nia kaj Salut' Mario
Aperis volve, preme fantomojserio;
Jen li vidas Horeŝkojn: iamaj estroj liaj
Kun karabel', kun estra bastono aliaj,
Ĉiu minacrigardas, lipharojn tordante,
Skermas per karabelo, bastonon svingante;
890 Silenta, malserena, unu ombro poste
Kun sanga brust'...Gervazo rekonis tremfroste
Tablestron kaj komencis krucosignojn fari
Kaj por certe terurajn sonĝojn kontraŭstari
Pri puriĝejanimoj flustris litanion.
Okuloj kungluiĝis, sonor' en oreloj –
Li vidas nobelaron, brilas karabeloj;
Invado! Koreliĉojn gvidas kompanion
Rimŝa. Sur griza ĉeval' mem Gervazo kuras,
Rapiron super kapo svingante, teruras;
900 Malbutonite, vente bruas taratatko (21)
De orel' posten falis la konfederatko (22)
Li renversas rajdantojn, piediran vicon
Kaj fine en garbejo bruligas Soplicon.
Revojpeze sur bruston falis kap' senmova;
Tiel ekdormis lasta Ŝlosist' Horeŝkova.


(1) Vidu rimarkon 16 sur paĝo 11

(2) Enkondukis, enportis (leĝe) (kiel li diras) bufedon.

(3) Originale: Kiel Filip el Konopie t.e. malĝustatempe (proverbe). Laŭ tradicia klarigo de la proverbo iam la parlamenta delegito "Filip el Konopie" komencis dum kunsido paroladon, kiu tute ne koncernis la objekton de la debato. La delegitaro laŭte ekridis kaj la malĝustatempa ekparolo fariĝis proverba. Ĉar leporon oni nomas ankaŭ en kelkaj distriktoj "Filipo" kaj "Konopie" signifas "kanabo", do la proverbo povas esti simple klarigata kaj ĉi tiun pli simplan klarigon sekvas la traduko

(4) Lida kaj Oszmiana, urboj en Litvo

(5) Originale: mutigi estas germanigi (mutuligi), vortludo malfacile imitebla, ĉar en slavaj lingvoj muta estas – niemy. la nomo de germano (niemiec) signifas popol-etimologie "mutulo"; kvankam aliparte ekzistis iam apud Rejno la germana gento de "nemetoj"

(6) Citaĵo evangelia, proverbo kiel esprimo de mirego

(7) Naliboki, urbeto en Litvo, en distrikto Oszmiana

(8) Duko Karlo de Nassau-Siegen (nask. 1745, mort.1808) fama militisto kaj aventuristo. Li estis rusa admiralo kaj venkis Turkojn ĉe Lemano; poste li estis venkita de Svedoj. Iun tempon li restadis en Polujo kaj havis polan civitanecon

(9) "Spolia opima" (latine), venkosignoj, akiraĵoj.

(10) Ŝlosisto (klucznik) kaj noktuo (puszczyk) donas en lingvo pola riman asonancon, formante tiel vortludon malfacile imiteblan. Por tio la Ŝlosisto en sia respondo vortludas kun noktu' kaj nokte en v 622

(11) Vulgo (latine) – ordinare, kutime

(12) Obdukcio, ago de juĝa oficisto, de li protokole farita

(13) Vizio, ofica vokista rigardado de la loko kaj de la faritaj tie malutiloj

(14) Brzechacz, bojanto, kalumnianto, vortlude kun la samradika nomo de la Vokisto Brzechalski

(15) Mores (latine) moroj; deca konduto, respekto. La senco de la frazo estas: Mi vin punos

(16) Speco de sabro, tranĉa kaj pika armilo, iom kurbiĝinta

(17) Ĉanduono, parto de ĉano subtenanta en fajroŝtonaj pafiloj la ŝtonon

(18) Avoj (Dziady), festo de mortintoj, litva popola festo, konservita el idolanaj tempoj en kelkaj lokoj ĝis hodiaŭ, por honori la animojn de mortintaj parencoj. La sorĉisto (guślarz) alvokis la spiritojn kaj oni ilin regalis per manĝo kaj trinkaĵo.Tiu ĉi festo formas la centron de "Dziady", unu el la plej sublimaj poeziaj verkoj de Mickiewicz. Fragmento el ili, la "Improvizacio de Konrad" ekzistas en Esperanto

(19) La Ŝlosisto ne komprenas la stilon de la Grafo. Same kiel ili konfuzas ĵokeojn kun lakeoj, li ne konas la vorton vasaloj (vasale) kaj anstataŭigas ĝin per vonsaloj (wąsale), kiuj signifas lipharulojn kaj estas sininimo de nobeloj flegantaj grandajn lipharojn

(20) "Zaścianek, aŭ Okolica" oni nomas en Litvo nobeletaran kolonion por diferencigo de kampulara vilaĝo. La fierajn nobeletojn-lipharulojn ni vidis jam en la drinkejo de Jankiel en Libro Kvara. La ŝerce-fantaziaj nomoj de la nobeletejoj "Rzezikowo, Ciętycze, Rąbanki" aludas la batalemecon de iliaj loĝantoj (ĉar rzezik – tranĉeto, tranĉilo; cięty – tranĉita, akra, tranĉema; rąbanka – eta hakado, sabrado: nur Dobrzyn devenas de dobry – bona)

(21) Vidu rimarkon 29 sur p. 102

(22) Konfederatka, kvarangula ĉapo kun borderaĵo el ŝafida pelto


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo