Libro VI

Nobeletejo

Unuaj militaj moroj de l' invado – Ekspedicio de Protazo, Vermo kaj sinjoro Juĝisto interkonsiliĝas pri publika afero – Daŭrigo de la senefika ekspedicio de Protazo – Ĉapitro pri kanabo – Nobeletara sidejo Dobĵin – Priskribo de la domaĵo kaj persono de Macjek Dobĵinjski.

Eliri el humida krepusk' ne rapidas.
La mateno senruĝa; lumokul' ne gvidas
Tagon, kiu jam estas, sed ĝin al vidsento
Kovras nebul' sur tero, kiel pajltegmanto
Super litva kabano. Nur blanketa helo
En orienta flanko, montras sur ĉielo
Kie suno leviĝis, kaj kvazaŭ malĝoje
Irante super teron, dormetas dumvoje.

10 Ĉielekzemplo ĉion sur tero influis:
Brutaro sur paŝtejon eliri malfruis
Kaj trafis ĉe matena manĝo leporaron
Ĝi kutimas pli frue reveni arbaron,
Nun pinĉas ĝi en nebulo al si herbetojn,
Aŭ kolektiĝas pare, fosante kavetojn,
Volas ĝui ripozon, aerfreŝon spiri,
Sed devas antaŭ brutoj, arbaron reiri.

Arbar' silentas. Birdo ne kantas, vekite
Skuas roson el plumoj, al arbo premite
20 Atendas sunon. Apud marĉeto klaketas
Cikonio. Sur garboj tutmalseke sidas
Kornikoj babilon beklarĝe daŭrigas :
Abomene al mastroj nun pluvon aŭguris.
Kampistoj jam de longe al laboro iris.

Falĉistinoj ekkantis kanteton matenan,
Laŭ pluva tag' sopiran, des pli malserenan,
Ĉar seneĥe ĝi sonas, nebulon sorbante.
Ektintis rikoltiloj en gren'; respondante
Sur herbejo, falĉistoj tintigas kaj kante
30 Fajfetas, – haltas fine de ĉiu strofeto,
Akrigas ŝtalon: takte frapas marteleto.
Nebulo kovras homojn; sonas nur falĉantoj,
Nevideble, per voĉoj de tintoj kaj kantoj.

Meze sur grena garbo, ekonomo sidas,
Enue turnas kapon, laboron ne vidas,
Sed rigardas al strato, disiĝo vojara,
Kie okazas io eksterordinara.

Ekde mateno regas moviĝado ia
Nekutima sur vojoj. Veturilo tie
40 Kampula knare kuras; nobela el ie
Pretergalopas klake ĉe dua kaj tria;
El voj' maldekstra oni kurieron vidas"
El dekstra voj' vetkure rajdantoj rapidas
Kaj ĉiuj al diversaj flankoj sin direktas:
Kion signifas tio? ekonom' konjektas.
Li leviĝis el garbo, ekiris al stratoj
Kaj demandis, sed vane: ne haltis vokatoj;
En nebul' preterkuras ĉiu, laŭ fantomo;
Nur aŭdiĝas de hufoj obtuza frapado,
50 Kaj kio estas stranga, palaŝoj tintado:
Tial ĝojas kaj kune time ekonomo;
Ĉar kvankam estis tiam en Litvo kviete,
Pri milit' ĉirkaŭkuris jam famo sekrete,
Kaj pri francoj, Dombrovski, pri Naoleono.
Ĉu militon aŭguris de armiloj sono?
Ekonom' al Juĝisto kuris diri ĉion,
En espero, ke ankaŭ mem li aŭdos ion.

Post kverel' hieraŭa, leviĝis matene,
Pri si mem nekontente, ĉiuj malserene.
60 Vane Vojski-idino kabalon proponas,
Vane oni al viroj ludokartojn donas:
Neniu volas ludi, distriĝi; silente
Viroj fumas, virinoj trikas diligente;
Eĉ muŝoj dormas.

Vojski klakilon forĵetis.
En kuirejon el la silentej' kuretis.
Tie, de domestrino kriojn li aŭskultis
Kaj kiel kuiristo helpantojn insultis;
Ĝis fine lin ekregis agrabla revado,
Ĉe movo de rostiloj, rostaĵoj-turnado.

70 Sin ferminte en ĉambro skribis la Juĝisto
Ekde maten'; sur sojlo atendis Vokisto.
Juĝist' invokon finis, al Protazo plendon
Kontraŭ Graf' laŭte legas, koncerne ofendon
De honoro nobela, per insultaj vortoj,
Kaj kontraŭ la Ŝlosisto pro batoj, perfortoj;
Pro minac' ambaŭ ilin, pro kosto afera
Meti en traktregistron (1) ĉe l' juĝo supera;
80 Invokon komuniki buŝe; memkomprene
Antaŭ sunosubiro – Vokisto solene
Streĉis aŭdon kaj manon; li antaŭ invoko
Staris grave, sed ĝoje li saltus en loko:
Ĉe penso pri proceso, li june sin sentis,
Kiel li antaŭ jaroj invokojn prezentis,
Por ricevi tuberon, sed riĉe pagitan.
Tiel soldato, kiu pasigis militan
Vivon, maljune ĝuas hospitalkvieton,
Ekaŭdas malproksime tamburon, trumpeton,
Krias sonĝe el lito: "Moskvuloj, batalo!"
Saltas per ligna kruro el la hospitalo,
90 Ke lin apenaŭ kapti povas la flegisto.

Protazo tuj surmetis veston de Vokisto.
Tamen li nek ĵupanon, nek kontuŝon prenas:
Al granda juĝparado ili apartenas;
Por vojaĝo lin vestas: rajdopantalonoj
Kaj jako, kies baskojn pere de butonoj
Oni faldas supren, aŭ al genu' pendigas;
Ĉapon kun orelumoj, laĉo supre ligas:
Bona veter' por levo, pluve por surtiro.
Tiel vestite prenis li por piediro
100 Bastonon; ĉar vokistoj, laŭ militspionoj,
Antaŭ proces' kaŝiĝas sub diversfasonoj.

Bone faris Protazo, akcelante vojon,
Ĉar ne longe li sentus pro l' invoko ĝojon.
En Soplicovo ŝanĝas sin plano milita;
Al Juĝisto enkuris Vermo enmedita
Kaj diris: "Ve, Juĝisto, pri tiu onklino,
Sinjorin' Telimeno, koketflirtulino!
Kiam Zonjo malriĉa restis infaneto,
Jacek al Telimeno por eduk' ĝin donis,
110 Aŭdante, ke ŝi estas bona, mondon konis;
Kaj mi vidas: ŝi kaŭzas al ni malkvieton,
Intrigas kaj laŭ ŝajne logas Tadeeton:
Mi ŝin observas; eble ŝi Grafon koketas,
Aŭ ambaŭ. Do pripensu rimedojn, mi petas
Por ŝin forigi; tiel povas kreski klaĉoj,
Skandalo kaj malpaco inter junulaĉoj,
Kio povas traktaton konfuzi subite".
"Traktat'"? kriis Juĝisto, tree ekscitite,
Mi ĝin jam finis, ŝiris, kun traktatoj kvite".
120 "Jen kio? interrompis Vermo, kie senco?
Vi babilas pri nova malpacokomenco?"
"Kulpo ne mia, diris Juĝist', juĝ' supera
Klarigos, ke malpacon kaŭzis Graf', fiera
Stultulo kaj Gervazo fripono. Ne plaĉis
Al vi, domaĝe, Pastro, kunmanĝi kastele;
Vi atestus, ke Graf' min ofendis kruele".
"Kial vi, kriis Vermo, kastelon iraĉis?
Vi scias, mi malamas ĝin; piedo mia
Ne paŝos tien. Ree kverel' ! puno Dia!
130 Rakontu! oni devas aferon glatigi.
Tiom stultaĵoj fine tedi min komencas:
Pligravaĵon, ol fari pacojn, mi intencas,
Sed vin ankoraŭ foje pacigos,". – "Pacigi?
– Piedfrape Juĝisto rompis – al damnito
Iru kun via paco! jen monaĥa sprito!
Ĝentile akceptante, vi gvidi min volas!
Sciu moŝto: Soplicoj pri pac" ne parolas,
Sed invokinte, gajnas ; ofte familio
Procesadis ĝis sesa la generacio
140 Mi kunvokis, tre stulte, laŭ konsilo via,
La ĉambelanan juĝon, jam por fojo tria.
Paco de nun ne estos, ne estos! – Kun krio
Li marŝis per piedoj frapante – Krom tio,
Por sia malĝentila kondut' en kastelo,
Li devas min "depreki" (2) , aŭ estos duelo!"
"Sed, Juĝisto, se Jacek sciiĝos pri ĉio?
Li mortos malesepere! Pri kastel' ĝis dato,
Ĉu ne sufiĉe kulpis Soplicoj? Ho frato!
Mi eĉ ne memorigu terurakcidenton.
150 Vi scias ankaŭ: grundojparton, Targovico (3)
Preninte de Horeŝko, donis al Soplico.
Jacek ĵuris por sia pek' farante penton,
Ĉe absolvo, bienojn redoni, do prenis
Li Zonjon, el Horeŝkoj, malriĉan, subtenis
Ŝin, por eduko ŝia pagis grandan renton,
Kun Tadeeto volis ŝin kunigi svate,
Ambaŭ malpaciĝantajn domojn ligi frate
Kaj al heredantino rabaĵon bonvole
Cedi" – "Afero, kriis Juĝisto, ĉu mia?
160 Mi ne konis, ne vidis lin, pri Jacek sole
Iom aŭdis, pri vivo hajdamaka lia;
Mi estis tiutempe retoriklernanto (4)
Poste, ĉe l' Vojevodo, kortega servanto.
Ricevinte bienojn, Zonjon kun volonto
Mi akceptis, edukis zorgas pri estonto,
Laŭ lia vol'. Jam tedas min la historio
Virina! Kial Grafo miksiĝis krom tio
En aferon? kun kia rajto pri kastelo?
Li al Horeŝkoj deka akvo sur kisjelo (5)
170 Min insultu? Mi cedu, por pacon proponi?"
"Frato! gravaj motivoj estas por ĉi tio:
Jacek ja volis filon al armeo doni,
Poste lin hejme lasis: kaŭzo estis kio?
Jen hejme lin Patrujo povos pli bezoni.
Vi aŭdis, kion ĉie jam rakontas oni,
Pri kio mi portadis famojn el ekstere;
Nun – tempo, diri ĉion, nun – jam tempo vere!
Gravaĵo, frat' ! tre baldaŭ – milit' de popoloj!
Milito pri Polujo! frat' ni estos Poloj!
180 Certa milit' ! Sendite ĉi tien sekrete,
Antaŭpostenojn vidis mi, ĉe Njemen prete:
Napoleon grandegan armeon disponas,
Kian homoj ne vidis, histori' ne konas;
Apud francoj, armeo pola marŝas flanke:
Nia Juzef (6) Dombrovski, agloj flirtas blanke!
Sonu de Napoleon lasta vorto sola:
Trans Njemen! – kaj revivas, frat', Patrujo pola!"

Okulvitrojn demetis Juĝist', aŭskultante,
Ne parolis, la pastron fikse rigardante,
190 Eksopiris profunde; eklarmis okulo...
Fine li ĉirkaŭkaptis kolon de Kvestulo:
"Mia Vermo, vokante, sed ĉu estas vere?
Mia Verm', ripetante, sed ĉu estas vere?
Tro ofte ni trompiĝis! Famo sin etendis:
Napoleon jam venas! kaj ni jam atendis.
Oni diris: En Krono (7) – li, Prusuj' venkita,
Li enpaŝas! Kaj iris li – al pac' Tilizita! (8)
"Ver', vokis Vermo, kiel en ĉielo – Dio!"
200 "Benata estu buŝo tion anoncanta!
Diris Juĝisto, manon alsupre levanta.
Vi ne bedaŭros, Vermo, ĉi tiun sendaĵon,
Nek monaĥejo: ducent ŝafojn, elektaĵon,
Ricevos monaĥejo. Pastro, vi aplaŭdis
Hieraŭ kaŝtanan, brunan ĉevalojn laŭdis:
Do ambaŭ veturile tiros la Kvestulon.
Hodiaŭ vi laŭ plaĉo petu, mi postulon
Ne rifuzos. Sed Grafo min tree ofendis;
Do lasu ĉi aferon; invokon mi sendis;
Ĉu konvenas?"

210  Plektinte manojn, Pastro miris,
Rigardis lin kaj ŝultrojn movante, rediris:
"Dum Napoleon portas al Litvo liberon,
Dum tuta mondo tremas, vi, procesaferon
Pripensante, post ĉio aŭdita kvietos?
Anstataŭ agi, frato, vi manojn kunmetos?"
"Agi kiel?" demandis Juĝisto – "Do tion
Vi ne legis el mia okulo? Nenion
Ankoraŭ pri ĉi tio via koro diras?
Se da Soplica sango eĉ guto trafluas
220 En vi, pripensu: Francoj batas el antaŭe...
Kaj se dorse popolo ĉirkaŭe?
Ekhenu la Postkuro (9) muĝŭ samogita (10)
La Urso! – Se almenaŭ mil bone armita,
Eĉ kvincento atakus dorse la moskvulojn
Kaj ĉirkaŭe etendus de leviĝo brulojn;
Se ni kanonojn, signojn de Moskvo akirus,
Venkintoj al renkonto de savantoj irus?
Napoleon demandas, vidante taĉmentojn:
Kia arme'? – Ni krias: Polaj insurgentoj
230 Imperiestro! Litva volontulojvico! –
Li demandas: Kiu estro? – Juĝisto Soplico!
Kiu poste aludus eĉ pri Targovico?
Frat', dum Ponaroj staros kaj Njemenofluos,
En Litvo de Soplicoj nomo fame bruos;
Nepojn, pranepojn montros Jagjelmetropolo (11)
Per la fingroj, dirante: jen Soplico, polo,
El farintoj unue la insurekcion!"

Juĝist' rediris: "Malpli grave estas, kion
Homoj diras; mi laŭdojn neniam avidas
240 Mi – senkulpas pri fratopekoj, dio vidas.
Mi ne multe miksiĝis politikaferon,
Plenumante oficon kaj plugante teron.
Nobel' , mi volus lavi domomakulaĵon,
Kiel polo, por lando mi farus gravaĵon,
Eĉ vivon donus. Estis mi sabrul' negranda,
Tamen de mi prenadis homoj ankaŭ batojn;
Oni scias, ke iam, dum sejmet' pollanda,
Mi provokis kaj vundis du Buzvikojn, fratojn,
Kiuj...sed malpli grave. Do prefere diru,
250 Ĉu necesas, ke tuje ni en kampon iru?
Pafistoj kolektiĝos; pulvo – en tenejo;
Kanonetojn havas pastro en prepostejo.
Mi memoras, ke lancoĵetilojn Jankjelo
Havas kaj ilin doni promesis al celo.
Ĵetilojn li venigis en pakoj sekretaj
El Krolovjec (12) teniloj estos baldaŭ pretaj.
Sabroj estas; nobeloj sidiĝos sursele,
Mi kun la nevo fronte, kaj – estos iele!"

"Pola sango! – tuŝite vokis Bernardino
260 Kaj etendinte brakojn, premis lin al sino –
Vera Soplic' ! Vi lavos laŭ destino Dia
Pekojn de senhejmulo, vaga frato via.
Mi ĉiam vin estimis; sed mi amas nune
Vin tiel, kvazaŭ estus ni du fratoj kune.
Tro frue por agado: ni ĉion preparos;
Mi mem difinos lokon, tempanoncon faros.
Car' kurierojn sendis al Napoleono,
Peti pacon; sed oni militon deklaros,
Ĉar princo Juzef' aŭdis de sinjor' Binjono (13)

270 Franc', el imperiestraj konsilkonfidantoj,
Ke tute vanaj estas ĉi tiuj traktatoj;
Estos milito. Sendis min princ' por sekretaj
Sciiĝoj, kun ordono, ke Litvanoj pretaj
Estu pruvi, ĉe veno de Napoleono,
Ke ili volas ree kuniĝi kun Krono,
Kaj postulas starigon de Poluja trono.
Dume, dum Graf' paciĝu. Li estas strangulo,
Iom fantaziema, sed bona junulo,
Honesta polo; estas necesa ĉi tia;
280 Strangulojn tre bezonas temp' revolucia.
Mi scias ĝin laŭ sperto; taŭgas eĉ stultulo,
Sed honesta, kaj kiam regas lin saĝulo.
Graf' sinjor' ĉe nobeloj ĝuas respektegon,
Tuta distrikt' leviĝos kun li al ribelo;
Ĉar konante lin, diros ja ĉiu nobelo:
Certa afer', ĝi havas sinjorojprotekton.
Mi iros tuj... – "Unue li al mi turniĝu,
Diris Juĝist', ĉi tien venu, senkulpiĝu;
Mi pli aĝas kaj estas ĉe ofico mia
290 Kaj pri proceso estos juĝ' arbicia..."
Pastro krake fermis pordon.
"Bonan vojaĝon! " diris Juĝist'.

En "kalamaŝkon" (14) salte Verm' eniris,
Vipas ĉevalojn, tiklas flanke per gvidilo;
En nebul' malaperas flirte veturilo;
Nur monaĥa brungriza kapuĉ', dum veturo,
Iam leviĝas, kiel super nub' vulturo.

Vokist' pli frue iris jam al Grafa domo.
Kiel vulp' sperta, kiun logas lardaromo,
Kuras, sed konas ruzan pafistojsekreton,
300 Iam haltas, sidiĝas, levas vosttufeton,
Per ĝi ventume venton en naztruojn prenis,
Demandas ĝin, ĉu manĝon pafist' ne venenis:
Protaz' el voj' deiris, ĉe fojno irante,
Ĉirkaŭ domo, en mano bastonon tenante,
Ŝajne vidas, ke ie brut' domaĝon faras.
Li tiel laŭirante, ĉe ĝardeno haltis,
Kliniĝis, kuras, ŝajne krekon li postflaras:
Ĝis trans baril' subite en kanabon saltis.

En ĉi verda, odora, densa arbustaro,
310 Ĉirkaŭ dom' estas certa rifuĝ' al bestaro
Kaj homoj. Renkontite, ĉe brasik' leporo
Saltas en kanabejon kaŝiĝi sekure;
Pro densaĵo, ne sekvos ĝin vertrago kure,
Nek ĉashundo postflaros pro forta, odoro.
En kanabon servisto forkuras de bato
Kaj sidas, ĝis sinjoro koleros ĝis sato.
Forkurinta rekruto ofte tie sidas,
Kiam lin registaro en arbar' insidas.
Kaj tial dum batalo, invado kaj trado (15)
320 Ambaŭ partioj celas, kun granda penado,
Okupi pozicion en kanabtereno,
Kiu tiriĝas fronte ĝis dom' de bieno
Kaj ŝirmas tuŝigante poste kun lupolo
Atakon, cedon antaŭ malamikpatrolo.

Protaz' ektimis, kvankam tre kuraĝa homo,
Ĉar al li memorigis kanaba aromo,
Kion diversokaze li spertis ofice
Kaj kion kanabejo atestis laŭvice:
Lin dufoje invokita nobel' Dzindoleto
330 Devigis per metita al brust' pistoleto,
Rampi sub tablon, boji hunde, revokante,
Ĝis Vokist' en kanabon saltis, penspirante.
Kaj poste Volodkoviĉ  (16) , fiera brutalo,
Perfortant' de sejmetoj kaj de tribunalo,
Akceptinte invokon, akton dispecigis,
Hajdukojn kun bastonoj ĉe pordo starigis,
Nudan rapiron levis super lian kolon,
Kun kri' : por savi kapon, manĝu protokolon!
Ŝajne Vokisto manĝi komencis prudente,
340 Ĝis tra fenestro saltis kanabon momente.

Jam ne estis kutimo en litova bieno,
Ŝirmi sin de invokoj per sabro, rimeno;
Apenaŭ iam aŭdis Vokisto insulton:
Sed Protazo pri tio sciis nur malmulton,
Delonge ne estinte invokojportisto,
Kvankam li ĉiam preta, petis kun insisto;
Sed respekte al aĝo, Juĝisto rifuzis
Liajn petojn, hodiaŭ akceptinte, uzis
Lin pro urĝa bezono.

Atentas Vokisto –
350 Mallaŭto – En kanabon manojn enŝovante,
Li disklinas trunketojdensaĵon, naĝante
En legom' , kiel akve mergiĝas fiŝisto.
Li eliĝis – mallaŭto. – Ĉe dom' li insidas –
Mallaŭto – tra fenestroj internon li vidas –
Malplene – time paŝas li al enirejo,
Levas anson – malplene, kiel en sorĉejo.
Li prenas akton, legas laŭte sian temon;
Ĵus li aŭdis radbruon kaj sentis kortremon,
Volis forkuri; trafis lin iu subite:
360 Feliĉe, ke konato! Verm' ! Ambaŭ ekmiris.
Grafo kun sekvantaro videble foriris
Rapide, ĉar li pordon lasis malfermite;
Li armis sin: sur planko jen apogpafiloj,
Kuŝas dutuboj, plue ĉanoj kaj ŝargiloj,
Seruristiloj; oni riparis armaĵojn;
Pulvo, papero: oni faris pafŝargaĵojn.
Graf' ĉasi iris kun tuta anar' de bieno...?
Sed kial manarmiloj? Rusta sabro tie
Kuŝas sen klingo, tie spado sen rimeno:
370 El difektaĵo, oni elektis ĉi tie,
Eĉ serĉis en malnova armilmagazeno.
Vermo paftubojn, spadojn rigardis atente,
Poste al bienkorto foriris silente,
Por demandi servistojn pri Grafo – malplene.
Du maljunajn virinojn li eltrovis pene
Kaj aŭdis, ke sinjoro anaron kolektis
Kaj armite al Dobĵin sur voj' sin direktis.

*

Fama estas en Litvo Nobelej' Dobĵina,
Pro nobelojkuraĝo, belec' nobelina.
380 Iam riĉa, multhoma, ĉar kiam Jan Tria  (17)
Armeigon anoncis per vergoj  (18) kun sia
Standard' , el Dobĵin sole, aperis sescento
Da nobelar' armita. Hodiaŭ la gento
Malpli nombra kaj riĉa. Kiel korteganoj,
En arme' , ĉe invadoj, sejmetoj – gentanoj
Kutimis vivi iam facilemerite;
Hodiaŭ, mem labori por si devigite,
Kiel kampuloj! sole kitelon ilian
Ne portas, sed kapoton blankan, nigrestrian,
390 Kaj dimanĉe kontuŝon. Vesto nobelina,
Plej malriĉa, alia ol jup' kampulina:
Irante en drelikaj, aŭ perkalrobetoj,
Brutaron paŝtas ne en bast' , sed ledŝuetoj,
Tranĉas grenon eĉ ili ŝpinas en gantetoj.

Diferencis Dobĵinaj de litva frataro,
Laŭ lingvo, kresko, kiel laŭ formo aspekta.
Pura sango leĥida (19) ; laŭ la nigra haro,
Alta frunt', okulnigro, agla naz' malrekta;
El ter' Dobĵina (20) venis la antikva gento;
400 Kaj kvankam Litve sidis de jaroj kvarcento,
Flegis mazurajn morojn kun lingva akcento.
Se al sia infano iu nomon donas,
Kutime al baptato Kronano  (21) patronas:
Sankta Bartolomeo, aŭ Sankta Mateo;
Mate' nomiĝas filo de Bartolomeo
Kaj Bartolo la filo de Mate'. Virinoj
Ĉiuj baptitaj estas Kaĥnoj kaj Marinoj.
Do por orientiĝo en miksaĵo tia,
Oni donis alnomojn, laŭ merito ia
410 Aŭ difekto, al viroj kiel al virinoj.
Nobelo estis per kelkaj nomoj konata,
Por signo de estimo, aŭ eco malŝata;
Okazis , ke samulo en Dobĵin alie,
Kaj alinome famis ĉe najbaroj ie.
Imite, aliaj najbaraj nobeletoj
Ornamis sin alnome per ĉi "sobriketoj".
Nun ilin preskaŭ ĉiu famili' alprenis;
Malofte iu scias, ke ili devenis
El Dobĵin, laŭ neceso, dum lando cetera
420 Stulte imitis tion, sen bezono vera.

Do Mateo Dobĵinsi, kiu en frontloko
Staris ĉe l' gent' , nomiĝis surpreĝeja Koko.
Sed kiam jaro sepcent naŭdek kvara venis,
Li, ŝanĝinte, alnomon ĉe flanko alprenis;
Ankaŭ Kuniklo (22) nomas lin Dobĵinoanoj
Kaj Mate' de Mateoj titolis litvanoj.

Kiel li genton, lia dom' al nobelejo
Regis, starante inter drinkej' kaj preĝejo.
Ŝajne malriĉo loĝas en lia bieno:
430 Pordego – sen flugiloj, sen baril' – ĝardeno
Nesemita; sur bedoj – betular' malaĝa.
Tamen mastraĵo ŝajnas rezidej' vilaĝa,
Ĉar estas plej bonforma kaj plej etendita;
Dekstra, loĝeja flanko el brik' masonita;
Flanke tenej' , grenejo, staloj, tutproksime,
Amase, kiel estas ĉe nobel' kutime.

Ĉio malnova, putra. De l' domotegmento
Brilis kvazaŭ ladaĵo per verda pigmento,
Per musko, herbo, vento alte balancanta.
440 Sur garbejpajltegmento – ĝardeno pendanta;
Diversa herb' , kolora kvast' merkuriala,
Nestoj de diversaj birdoj; en mansardoj estas
Kolombejoj; hirundoj en fenestroj nestas.
Blankaj kunikloj saltas ĉe sojl' , sur herbejo;
Mallonge, domo kvazaŭ kaĝ', aŭ kuniklejo.

Antaŭe fortikaĵo! Da postsignoj plene,
Ke ĝi atakegojn spertis kelkajn revene:
Ĉe pordego, en herbo, ĝis nun kuŝas granda,
450 Kiel kapo, kuglego el kanon' svedlanda.
Antaŭtempe, pordega flugil' , malfermata,
Estis ĉe l' kuglo, kiel ĉe ŝton' , apogata.
Sur korto, el herbaĉo kaj foli' absinta,
De krucojdekoj resto leviĝas putrinta,
Sur nebenita tero: do, enterigite
Ĉi tie kuŝas, kiuj pereis subite.
De dom' , tenej' , grenejo muroj rigarditaj
Proksime, estis funde ĝis supro punktitaj,
Kvazaŭ nigraj insektoj: en makulo ĉia
460 Sidiĝis kuglo, kiel burd' en kavo sia.

Ĉe l' pordoj: ansoj, najloj, hokoj – detranĉitaj
Estas ĉiuj, aŭ dense per sabro signitaj.
De Zigmunt sabroj (23) hardon oni tiel provis
Kaj per ili detranĉi najlkapetojn povis,
Aŭ tranĉi hokon, kiu klingon ne ekfendis.
Super Dobĵinaj pordoj gentblazonoj pendis;
Sed armaturon (24) kovris – fromaĝojbretaro
Kaj dense superkrustis hirundojnestaro.
En interno de domo, veturilej' stalo,
470 Ĉie armaĵoj, kvazaŭ malnovarsenalo.
Sub tegmento da grandaj kaskoj pendas kvaro.
Ornamoj de Marsfruntoj; nun Venusbirdaro (25)
Kolomboj, idojn nutras en ili. En stalo,
Super krib' , etendiĝas kiras' ; por ĉevalo
Kiel en ŝtupetaro, en kirasingaro
Kuŝas, de knab' metate, herbo trifolia.
En kuirej' , rapirojn virino malpia
Malhardis, uzis ilin anstataŭ rostilon;
Per bunĉuk' (26) el Vieno, la ekspedicia
Akir', ŝi senpolvigas manomuelilon.
480 Ĉie elpelis Marson Ceres, la mastrino,
Kun Pomon' , Flor' , Vertumno (27) regas en Dobĵino,
Super domo, garbejo kaj tenej' de greno.
Sed hodiaŭ diinoj cedu: jen reveno
De Mrs'.

Sendit' en Dobĵin' tagiĝe aperis,
De kaban' al kabano rajde kurieris
Kaj kiel por servuto vekis. Nobelfratoj
Sin levas; hompleniĝas nobelejostratoj;
En drinkej' oni krias, prepostejo helas;
Ĉiuj kuras, demandas: kion oni celas?
490 Aĝaj konsiliĝas, junaj ĉevalojn selas;
Virinoj baras, knaboj baraktas kaj krias,
Volas kuri, batiĝi, kun kiu? ne scias,
Do restas. En loĝejo de pastro Dobĵina
Daŭras konsil' , terure konfuza, senfina,
Ĝi decidis, ĉar oni ne povas konsenti,
Tutaferon al patro Mateo prezenti.

Mate' , aĝulo vigla, jam sepdekdujara,
Maltakreska, antaŭe konfederat' Bara (28)
Anoj kaj malamikoj memoras tre bone
500 Lian damaskan (29) sabron, kurbiĝan duone,
Per kiu lancojn tranĉis li, kiel pajleton,
Kaj kiun ŝercmodeste li nomis vergeton.
Li fariĝis reĝano el konfederato,
Tenis kun Tizenhaŭzo (30) trezorist' de l' ŝtato:
Sed kiam reĝon gajnis Targovicpartio,
Ree Mate' forlasis reĝon; kaj pro tio,
Ke li ofte partion ŝanĝis, li per moko
Nomita iam estis surpreĝeja Koko;
Ĉar li turnis flageton, kiel Kok' , laŭvente
Kaŭzon de sanĝoj `vane vi serĉus atente:
Eble, Mate' militon tro amis; venkite,
El unu flank' , al dua batali rapidis?
Eble li politikon penetris spirite
Kaj iris, kie bonon de l' Patrujo vidis?
Kiu scias! Sed certe li neniam sentis
Laŭddeziron, malnobla gajno lin ne tentis,
Kaj neniam li sekvis moskveman partion;
Eĉ vidi ruson, sentis li antipation,
Do, post landpartigo, hejme sidis konstante,
520 Kiel urs' en arbaro, ungegon suĉante.

Lastfoje li militi iris kun Oginski,
En Vilnon, kie servis ambaŭ sub Jasinski;
Kun verget' li kuraĝomiraklojn atingis,
El Pragremparoj sola malsupren sin svingis
Al defend' de lasita sinjoro Pocjejo (31)
Kun siaj vundoj, dudek tri, sur batalejo.
Litvo pensis, ke ambaŭ falis mortigite:
Revenis ambaŭ, kiel kribrilo pikite.
Sinjoro Pocjej havis honestan intencon,
530 Doni al defendinto riĉan rekompencon:
Por dumviva uzado kvin kabanbienojn
Kaj kiel jaran renton, oran milflorenon.
Sed Dobĵinski reskribis: "Pan Pocjej Macjejon,
Bonofarinton havu, ne Maciej Pocjejon".
Li rifuzis bienon, pagon de sinjoro
Kaj reveninte, vivis de propra laboro,
Farante abelulojn, brutokuracilojn,
Por foiro perdrikojn logis en kaptilojn
Kaj ĉasis bestojn.

Tute ne mankis Dobĵine
540 Kleraj aĝuloj, kiuj sciis eĉ latine
Kaj june en palestro lertiĝis krom tio:
Estis pli riĉaj, sed en tuta familio,
Macjek simplul' malriĉa, estis estimata,
Ne nur sabrul', per sia verget' , famigata,
Sed kiel homo saĝa, kun certopinio,
Kun kono de hejmlanda kaj genthistorio;
Li same konis leĝon, kiel mastrumadon,
Sciis pafistsekretojn kaj bestkuracadon.
Oni al li aljuĝis (pastro neas tion)
550 Strangan, de superhomaj aferoj, konscion.
Certe, ke veterŝanĝojn li bone komprenas
Kaj pli ofte, ol mastra kalendar' , divenas.
Tial, ĉu por komenci semadon sur bedo,
Ĉu grenon ekrikolti, ĉu dum ŝipekspedo (32)
Antaŭ proces' , aŭ iel interkonsentante,
Nenion oni faris sen konsilo lia.
Maljunulo ne celis al influo tia;
Kontraŭe, por seniĝi, gastojn mallaŭdante,
Plej ofte sen respondo puŝis for el domo.
560 Li konsilis malofte, ne al ĉiu homo;
Nur en aferoj gravaj eksterordinare,
Li diris opinion sian, vortavare.
Supoze hodiaŭ parton prenos volonte
Kaj persone stariĝos ekspedicifronte,
Ĉar li interbatiĝon amis en juneco
Kaj estis malamiko de la moskva speco.

Maljunul' sur soleca korto ĵus promene
Kantetis: "Kiam suno leviĝas matene" (33)
Kaj estis tre kontenta, ke iĝis serene;
Ĉar la densa nebulo alsupre ne iris,
570 Kiel kutime, kiam nuboj sin kuntiris,
Sed falis. Al nebulo manojn vent' etendis,
Glatige tuŝis, sterne sur kamparon sendis;
Dume suno elsupre brilas milradie,
Teksas fonon arĝente, ore, ruĝostrie,
Kiel paro da majstroj en Sluck faras zonon (34)
Virgino, ĉe teksilo, trasilkigas fonon,
Malglatigas: elsupre teksisto, dum tio,
Ĵetas al ŝi fadenojn el oro, arĝento,
Purpur', kreante florojn: tiel teron vento
580 Per nebul' ĉirkaŭŝpinis, teksis sunradio.
Mateo finis preĝojn kaj varmiĝis sune;
Jam sian mastrumadon li komencas nune,
Portis herbon, foliojn, ĉe domo sidiĝis
Kaj fajfis: tuj kunikloj svarm' el ter' ŝpruciĝis.
Kiel narcisoj, super herbon ekflorante,
Blankas longaj aŭdiloj; sub ili, brilante,
Tralumas okuletoj, kiel sangrubenoj,
Broditaj en veluron de herbokusenoj.
Kunikloj staras rekte kaj ĉiu atente
590 Rigardas; lanugblanka ar' , fine momente,
Brasiklogite, saltas al aĝulo kure
Sur piedojn, genuojn, ŝultrojn; li plezure,
Mem blanka laŭ kuniklo, bestetojn arigas
Kaj per mano la varman lanugon glatigas;
Per dua man' li ĵetas el ĉapo milion;
Paseroj el tegmentoj falas, faras krion.

Subite, dum aĝulon amuzis festeno,
Kunikloj malaperis en herba tereno;
Paseroj, senhavuloj, flugis al tegmentoj,
600 Ĉar al bien' rapide paŝis novklientoj.
De nobelaramaso, el la prepostejo,
Senditoj, pro konsilo, venis al Macjejo,
Kaj de fore salutis malalte, kapkline:
"Laudatu Jezu Kristo" – "Eterne, senfine",
Respondis maljunulo; poste informite
Pri gravec' de l' sendaĵo, li gvidas invite
En kabanon, sur benko sidiĝi proponas.
Meze, stare, raporton ĉefsendito donas.
Dume ĉiam pli dense venis nobelaroj,
610 Dobĵinskij preskaŭ ĉiuj, krom multaj najbaroj
El ĉirkaŭnobelejoj, kun kaj sen armiloj,
En kalamaŝkoj, briĉkoj (35) , rajde kaj starigas
Veturilojn, ĉevalojn al betuloj ligas,
Al rond' iras, por aŭdi sencon de konsiloj;
Jam pleniginte ĉambron, en vestibl' ariĝas,
Aŭskultas, en fenestrojn per kapoj premiĝas.


(1) Nomaro de la juĝaj aferoj

(2) Depreki – peti pardonon

(3) Targovico, t.e. la ĉefoj de la Targovica Konfederacio, formita kontraŭ la Maja Konstitucio (komparu p. 43). La Targovicanoj opiniis, ke Jacek Soplica, la mortiginto de la Tablestro, estis ilia partiano kaj rekompence por lia faraĵo donis al Soplicoj parton de bienoj restintaj post la mortigito, kiu apartenis al la Maja Konstitucio. Tiu ĉi favoro de la Targovicanoj estis kvazaŭ makulo sur la Soplica familio. La klarigo sekvas ne pli frue ol en la Libro Deka.

(4) En jezuitaj mezaj lernejoj (kolegioj) la klasoj estis nomataj laŭ principa instruata latina objekto: gramatiko, sintakso, poezio, retoriko (elokventeco)

(5) Kisjel (acidaĵo) estas litva manĝaĵo, speco de gelato preparata el avena pasto, kiun oni lavas per akvo, ĝis kiam ĉiuj farunpartetoj estas forigitaj. Ĉi tie ĝi signifas: Grafo estas tre malproksima parenco de Horeŝkoj; li havas en si malmulte da Horeŝka sango. Estas ver'? Vi ne trompas vin mem pri ĉi tio?"

(6) Princo Józef Poniatowski, nask. 1763, nevo de la reĝo Stanisław August, generalo de pola armeo, post enmarŝo de Napoleon I en Polujon ĉefestro de nacia gvardio kaj organizanto de nova armeo pola; li pereis heroe ĉe Leipzig en la rivero Elster en j. 1813

(7) Krono estis nomata Polujo por diferencigo de Litvo

(8) En j. 1807 Napoleon I faris kun Prusujo kaj Rusujo en Tilsit (Tylża) apud Memel (Njemen en Prusujo) pacon, ĉe kiu estis fondita Varsovia Duklando; Litvo restis ĉe Rusujo

(9) Postkuro (Pogoń), blazono de Litvo: kavaliro sur ĉevalo en plena kuro

(10) Samogitujo (Żmudź) parto de Litvo, apud Balta Maro havas urson en blazono

(11) Vilno; vidu rimarkon 3 sur p. 89

(12) Królewiec, germane Königsberg

(13) Barono Louis Bignon, diplomato, publicisto kaj historiisto franca: li estis ĉe flanko de Napoleono I-a kaj loĝis en Varsovio 1811 – 1813. Pri princo Józef v. p. 158

(14) Kalamaŝko, veturileto kun tiliŝela plektaĵo. Dum la litero "l" havas en lingvo pola, kiel en Esperanto molan sonon, "ł" sonas kiel "l" kataluna, aŭ bulgara. La transskribo anstataŭas "ł" per simpla "l", kvankam oni povus ankaŭ skribi "ŭ" (ekz. "kaŭamaŝko), ĉar multaj poloj strekitan "ł" tiel nekorekte elparolas

(15) Tradi, ofice forpreni havaĵon de ŝuldanto kaj doni ĝin al kreditoro en posedon

(16) Wołodkowicz, aventuristo, post multaj malpacaj skandaloj estis kaptita en urbo Mińsk kaj mortpafita laŭ tribunala verdikto

(17) Jan III Sobieski, reĝo de Polujo, liberiginto de Vieno kontraŭ turkoj, regis 1647-1696

(18) Originale: Ĝeneralan moviĝon per vergoj (branĉetaĵo, wici). Por kunvoki ĝeneralan enarmeigon la reĝo ordonis en ĉiu paroĥejo starigi altan stangon, ĉe kies pinto estis fiksita balailo, aŭ branĉetaĵo. Tio estis nomata: disdoni branĉetaĵon.

Ĉiu plene kreskinta nobelo havis la devon aperi senprokraste, por ne perdi sian nobelecon, ĉe la vojevoda standardo

(19) Pola; komparu rimarkon 34 sur p. 27

(20) Tero Dobĵina, distrikto (hodiaŭ Lipna) en Mazovio, prapola lando kun centro Varsovio. La mazovianoj estas nomataj mazuroj. La Dobĵinanoj enmigrintaj el Mazovio en Litvon donis la nomon Dobĵin (Dobrzyn) al sia nobelareta kolonio; la nomo Dobrzyński signifas Dobĵina
(21) Sanktulo adorata en la Kronlando (t.e. Polujo)

(22) Povas formi en lingvo pola vortludon, ĉar la pola nomo de kuniklo(lat. cuniculus) "królik" signifas ĝuste "reĝeto, laŭ germana antikva "künigel" (Königlein)

(23) Sabroj el tempo de Zigmuntoj, reĝoj de Polujo

(24) Armaturo, armaĵo kaj partoj al ĝi apartenantaj ĉirkaŭ la blazono

(25) Mars, antikva dio de milito; Venus, diinode beleco kaj amo; al ŝi estis dediĉitaj la ame kverantaj kolomboj

(26) Bonĉuk' , ĉevalvosto, pendigita sur lancotenilon, estis uzata en la turka armeo kiel hetmana (armeestra) insigno. La ĉi tie menciita devenis el la Viena ekspedicio de Sobieski kontraŭ la turkoj en j. 1683

(27) Antikvaj romaj diaĵoj: Ceres, diino de grenoj kaj bonaj rikoltoj; Pomona, zorgantino de fruktarboj kaj ĝardenaj arbustoj; Flora, diino de printempo kaj floroj; Vertumnus, dio de fruktoj

(28) Ano de la Bara konfederacio, t.e. de la armita ligo, kiun la pola nobelaro formis en la Podola urbo Bar en j. 1768 kontraŭ la malforta, ŝanceligema reĝo Stanisław Poniatowski kaj liaj rusaj aliancanoj, kiuj lastaj permesis al si indignigantajn perfortaĵojn en Polujo

(29) Damaska karabelo, fama speco de sabroj el vejnstra ŝtalo, faritaj en la malgranda azia urbo Damasko

(30) Antoni Tyzenhaus, litva trezoristo, t.e.financa ministro de la Litva Grandduklando, fama disvastiganto de industrio kaj fondinto de kelkaj instruaj institutoj en Litvo, mortis en j. 1785 en Varsovio

(31) Grafo Aleksander Pociej, subtenis malavare polajn elmigrintojn kaj la legionojn. Dobrzyński defendis lin, kiam Suvorov konkiradis Pragon (vidu rimarkon 8 sur paĝo 4 kaj rimarkon 27 sur p. 18)

(32) Vidu rimarkon 17 pri "vicinoj" sur p. 50

(33) Pia kanto matena, populara en tuta Polujo. Jen la unua strofo (laŭ Karpiński):

Ĉe matena sunradio: – Vi laŭdatu, granda Dio!
Ĥore kantas elementoj – Oceanoj, kontinentoj.
Kaj de homo, por favora – Donacaro ĉiuhora.
Al Kreinto kaj Savanto – Ĉu ne sonus laŭda kanto?

(34) Legu rimarkon 36 sur p. 28

(35) Bryczka, vojaĝveturilo; pri kałamaszka vidu rimarkon 14 sur p. 162


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo