Libro IV

Diplomatiko kaj Ĉaso

Aperaĵo en papilotoj vekas Tadeon – Tro malfrua rimarko de l' eraro – Drinkejo – Emisario – Lerta uzo de tabakujo turnas la diskuton sur ĝustan vojon – Pranestejo – Urso – Danĝero de Tadeo kaj de l' Grafo – Tri pafoj – Disputo pri pafiloj Sagalasa kaj Sanguŝka, decidita aprobe por la Horeŝka unutubo – Bigoso – De Vojski rakonto pri duelo inter Dovejko kaj Domejko, interrompita per instigo de hundoj kontraŭ leporo – Fino de l' rakonto pri Dovejko kaj Domejko

Samaĝuloj de litvaj granddukoj, arbaroj
De Bjalovjeĵa, Svitezj', Kuŝelev', Ponaroj (1)
Kiuj ombris kronitajn kapojn de Vitino,
De la Granda Mendogo kaj de Gedimino (2)
Kiam ĉe fajr' ĉasista, sur monto Ponara,
Li kuŝis sur la ursa felo vilohara
Kaj aŭskultante kantojn de saĝa Lizdejko
Kaj per Viljo aspekto kaj bru' de Vilejko
Dormlulite, li sonĝis pri la lupo fera,
10 Kaj vekite, laŭ dioj ordono supera
Fondis Viln' urbon (3) kiu sidas en arbaro,
Kiel lup' inter uroj, aproj kaj ursaro.
l ĝi, kiel el roma lupino reĝidoj (4)
Eliris Kejstut, Olgerd kaj la Olgerdidoj
Grandaj ĉasistoj, same gloraj kavaliroj,
En postkuro de bestoj kaj en militiroj,
Al ni ĉasista sono malkovris misteron,
Ke Litvo bezonados arbarojn kaj feron.

Arbaroj! vin rigardis al ĉaso veninta
20 Lasta reĝ' en Vitolda kolpako la pinta,
Feliĉa Jagellona lasta militisto (5)
Kaj en Litvo la lasta monarĥo ĉasisto.
Hejmlandaj arboj miaj!, se dispono Dia
Permesos rehejmiĝi, amikaro mia,
Ĉu vin mi trovos ree?, ĉu vivas en sano
Vi, ĉirkaŭ kiuj rampis mi, kiel infano...
Ĉu vivas grandegulo, Baŭblis ĝia nomo (6)
Kies jarcenta kavaĵ', kiel bona domo,
Por dekdu homoj estis vespera manĝejo?
30 Ĉu floras bosk' Mendoga, ĉe paroĥpregejo? (7)
Tie en Ukraino, ĉu ankoraŭ bruas
Ĉe dom' de Holovinski, kie Rosjo fluas,
Tilio diskreskinta, ke sub ombro ĝia
Centpare iris dancon junular' gracia?

Monumentoj vi niaj! Vin, kiom en jaro
Forhakas komercistoj, moskva registaro!
Ne lasante azilon al la birdoj kantaj
Nek al bardoj, la ombron kiel bird' ŝatantaj.
Ja tili' Ĉarnolesja al Jano sentema (8)
40 Inspiris multajn rimojn kverko babilema
Al bard' kozaka tiom da mirakloj kantas (9)
Arboj miaj, kiome mi al vi ŝuldantas!
Pafisto forkuranta mokojn de kolegoj
Pro maltrafita besto, sub viaj branĉegoj
Mi ĉasis revojn; kaj en sovaĝregiono,
Forgesinte la ĉason, mi sidis sur ŝtono;
Ĉirkaŭe brilis griza musko surverŝita
Blumalhele per nigra bero dispremita
Kaj tie flagris ruĝe erikaltaĵetoj
50 Kun ornam' el koralaj vakciniperletoj.
Malhel' ĉirkaŭe; supre branĉoj sin etendis
Kaj kiel verdaj, densaj nuboj suben pendis;
Vent' furiozis super arkaĵ' nemovata,
Per ĝemo, hurlo, krako, frakas' tondrobata.
Stranga, surdiga bruo! super kapo mia,
Kvazaŭ estus pendanta la maro furia.

Malsupre urbruinoj kvazaŭ renversita
Kverko, kiel grandega trabaĵo rompita;
Kaj sur ĝia apogo leviĝas kolone
60 Branĉaraj trunkoj, traboj putrintaj duone,
En ĉirkaŭbar' de herboj. Kun terur' vi vidas:
Arbaromastroj meze de l' teraso sidas:
Aproj, ursoj kaj lupoj; jen kuŝas ĉe fostoj
Post nesigardaj gastoj ekmorditaj ostoj;
Iam elŝprucas supren tra herbo verdanta,
Kiel fontan' du kornoj de cervo kuranta,
Kiu brilas tra arboj per flaveta strio,
Kiel estingiĝanta en arbar' radio.

Ree silent' malsupre. Pego surabie
70 Frapetas, poste flugas, malaperas ie,
Sed ne ĉesas per beko frapi en kaŝloko,
Kiel infano serĉi invitas per voko.
Sciur' tenanta nukson pli proksime sidas,
Mordas; vosteto pendas super la okuloj,
Kiel plumtufo super kask' de kirasuloj:
Malgraŭ ŝirmil' atentas ĝi, kaj se ekvidas
Gaston, saltas plej lerta el arbarsaltuloj
De la arbo sur arbojn, fulmrapide; en fino
Ĝi nevideble kaŝas sin en trunkosino,
80 Kiel revenas hejman arbon driadino (10)
Ree mallaŭte.

Branĉo skuiĝis puŝita
Kaj inter la sorpuja berar' disŝovita
Ekbrilis pli ol sorpoj, vizaĝo ruĝhela.
Berojn, nuksojn kolektas junulino bela.
En bastan korbon metas ŝi la kolektatajn
Vakciniojn, kiel ŝia buŝo skarlatajn.
Briletajn nuksojn kaptas fluge la virino.

Ĵus ili aŭdis kornojsonon, hundbojadon
90 Kaj divenis proksime venantan ĉasadon.
Do ambaŭ timoplene en densaj branĉetoj
For malaperis, kiel arbaraj dietoj.

Soplicovo moviĝas, sed nek hundojbojo,
Ĉevalojheno, knaraj kaleŝoj sur vojo,
Nek de trumpetoj ĉasosignalo donita,
Povis tiri Tadeon el sternaĵo lita.
En vest' falinte liton, dormegis la homo
Kaj neniu ekpensis serĉi lin tra l' domo.
Ĉiuj mem okupite, laŭ ordon' rapidis
100 Pri dormul' forgesinte, foreston ne vidis.

Li ronkis. Tra l' aperto fenestrokovrila
Eltranĉita korforme, enfalis sunbrila
Fajrokolono, rekte al frunto kaj buŝo
De volanta ankoraŭ dormi Tadeuŝo.
Li turniĝis, ŝirmante sin. Ĵus frapo ia
Lin vekis. Gaja estis revekiĝo lia.
Li estis birde vigla, facile respiris
Kaj sentis sin feliĉa, al si ridetante;
Pri ĉio okazinta hieraŭ, pensante.
110 Li sentis korbatadon, ruĝiĝe sopiris.
Li rigardis fenestron: miraĵoj! En klaro
De tiu koro, brilis okulparo,
Tre larĝe malfermita, al rigard' simila,
Kiu penetras ombrojn el taglumo brila.
Kaj li vidis: maneto, kvazaŭ ventumilo
Al sun' turniĝis, kiel okulojŝirmilo;
Fingretoj direktitaj al roza sunhelo,
Ruĝiĝis trae, kiel rubena juvelo;
Scieme disklinita buŝo kun dentetoj,
120 Kvazaŭ inter koraloj lumantaj perletoj;
Vangoj, kvankam ŝirmitaj per roza manplato
Flamas mem, kiel rozoj, per viva skarlato.

Tadeo, ĉe fenestro en ombro kuŝante
Kaj belegan aperon super si vidante
Preskaŭ sur la vizaĝo, ne sciis, ĉu tio
Estas vere maldormo, aŭ sonĝa vizio
Pri aminda, helbrila infana vizaĝo,
Kiun sonĝe ni vidis en senkulpa aĝo.
Vizaĝeto kliniĝis, li time kaj ĝoje
130 Tremante, ha! ekvidis precize, refoje,
Rememoris, rekonis mallongan hararon
Volvitan en neĝblankan papilotojaron,
Kiel arĝentaj silikvoj, ili sunobrile
Lumis al kron' sanktula en bildet' simile
Li eksaltis; vidaĵo pro krako timplene
Forflugis, malgraŭ lia atend', senrevene.
Nur aŭdiĝis denove trifoja frapado
Kaj la vortoj: "Leviĝu, tempo por ĉasado!
Vi malfruos". Li saltis el lit', ĉe foriro
140 Puŝis la fenestrumojn, ke krakis ĉarniro
Kaj malfermitaj flankoj ekbatis la muron;
Li elsaltis, rigardis kun konfuzo, miro,
Sed nenia postsigno perfidis forkuron.
Proksime al l' fenestro estis fruktarbara
Baril': sur ĝi lupoloj kun krono florara
Ŝanceliĝis, puŝitaj de manet'? aŭ vente
Movitaj?.Li rigardis longe kaj atente.
Ne kuraĝante iri ĝardenon, ĉe bara
Palisar' apogite, li levis silente
La okulojn kaj fingron al buŝo alpreme
150 Metis silentordone, ke vort' rapideme
Ne rompu la silenton; poste frunton frapis
Li, kvazaŭ al memoro dormanta, admone,
Fine ekmordis fingron, ĝis sango sin skrapis
Kaj kriis laŭte: "Prave al mi, tiel bone!"

En domo bruoplena nur antaŭ momento,
Nun estis kvazaŭ tomba, obtuza silento.
Ĉiuj iris en kampon. Tade' alturnetis
Orelojn kaj al ili manojn tube metis;
Aŭskultis, ĝis alportis vento el arbaro
160 Trumpetsonojn kaj kriojn de la ĉasistaro.

Lia ĉeval' en stalo atendis selite.
Li preninte pafilon, kiel obsedite
Galopis al drinkejoj, kie ĉe kapelo,
Matene kolektiĝis anoj de ĉaspelo.

Du drinkejoj duflanke ĉe l' voj' kliniĝante,
Staris kvazaŭ fenestre al si minacante;
Malnova estis juĝe kastela hedero;
Nova, spita konstruo, Soplica posedo.
Tiu, kvazaŭ heredo propra de Gervazo
170 En ĉi tiu ĉe tablo prezidas Protazo.

Nova drinkej' ne estis interesekscita;
Malnova, laŭ antikva model' konstruita,
Kiun elpensis iam Tiraj ĉarpentristoj (11)
Kaj poste judujanoj disportis surtere:
Konstruospeco, kiun fremdaj konstruistoj
Ne konas; ni de judoj ĝin heredas pere.

Fronto kiel arkeo, kaj posto – sanktejo;
Arke', kvazaŭ de Noe kvarflanka bestejo,
Konata nun vulgare laŭ nomo de staloj
180 Kaj en ĝi bestoj: bovoj, bovinoj, ĉevaloj,
Barbaj kaprinoj; supre da birdoj kolektoj,
Ankaŭ rampuloj pare, ne mankas insektoj.
Posta part' kiel stranga sanktejo; konstrue
Memoriĝas laŭ vido, templo Salomona,
Kiun metiosperte starigis unue
Hiramaj ĉarpentistoj sur monto Siona (12)
Nun judoj ĝin imitas en siaj lernejoj,
Lernejmodelon sekvas staloj kaj drinkejoj,
El tabuletoj, pajlo: tegment' pintigita,
190 Ĉifaĵa, kiel juda ĉapo difektita.
El supro ŝpruce levas randojn galerio
Apogitajn sur ligna kolonojserio.
Kolonar', kio estas miraĵ' arĥitekta,
Daŭras, kvankam duone putrinta, malrekta,
Kiel en Piza turo (13) , sed ne laŭ modeloj
De grekoj, ĉar sen bazoj kaj sen kapiteloj.
Super kolonoj pendas randduonarkaĵo,
Ankaŭ ligna, de gota arto imitaĵo.
Supraĵe artornamoj, ne per skulptĉizilo,
200 Sed lerte eltranĉitaj per ĉarpenthakilo,
Kiel brakkurboj de la kandelabr' sabata;
Fine pendas globetoj, kvazaŭ la butono,
De la judoj dum preĝoj frunte pendigita
Kaj kiun oni nomas "cices"  (14) en ĵargono.
Malproksime, drinkejo malrekta, ŝancela,
Kvazaŭ preĝanta judo balancas per kapo;
Taŭza pajlaĵo – barbo, tegment' kiel ĉapo,
La fulgaj muroj kiel nigra teg' mantela,
Kaj kiel "cices" frunte – skulptaĵo antaŭe.

210 Drinkejpartoj laŭ juda lernejo ankaŭe
Kun ĉambretoj malvastaj, longformaj, unua
Parto por gesinjoroj, kiuj vojaĝadas;
Kaj en grandega halo ĉe muroj en dua
Multpiedaj, malllarĝaj lignaj tabloj staras
Kun malaltaj al tablo similaj benketoj,
Kiel idoj al patro.

Ronde, sur seĝetoj,
Sidas parte kampuloj, nobeletoj parte,
Ĉiuj vice; nur sidas ekonom' aparte.
Post frumeso, ĉar estis dimanĉ', el kapelo
220 Ili venis distriĝi, trinki ĉe Jankjelo.
Antaŭ ĉiu ŝaŭmis kaliko griza, branda;
Drinkejistin' kuradis kun botelo granda.
Farmisto Jankjel portis longan sarafaron
Ĝis ter', kun hoketingoj arĝentaj; li manon
Unu al sia nigra silka zono metis,
Per dua sian grizan barbon glatumetis;
Li ĉirkaŭe rigardis, disponis, salutojn
Faris al enirantoj, ĉe gastoj diskutojn
Komencis, kverelantojn li emigis pace,
230 Sed servis al neniu, irante senlace.
Konata pro honesto, judo maljunulo
De jarmulto drinkejon farmis; sed kampulo
Neniu, nek nobelo en bieno plendis.
Ĉar kial? Li drinkaĵojn ĉiam bonajn vendis;
Li kalkulis sigarde, tamen sen trompeco,
Ne malhelpis gajiĝon, sed sen ebrieco!
Li ŝatis tre amuzojn kaj oni solenis
Ĉe li edziĝojn, baptojn; en dimanĉo venis
El vilaĝo drinkejon, laŭ lia dispono,
240 Muzik kun sakfajfiloj kaj basviolono.

En muziko famigis lin granda talento;
Kun cimbalo, de sia popol' instrumento,
Iam li domojn iris, per lud' mirigante
Kaj per kantoj; ĉar estis li tre lerta kante,
Havis sufiĉe puran elparolon polan
Kaj precipe ekamis kantaron popolan:
Li alportis, farante trans Njemen veturojn
Kolomijkojn el Haliĉ, varŝavajn mazurkojn (15)
Famo, ne ĉiam certa, ĉirkaŭe kolportis,
250 Ke li el eksterlando unue alportis
Kaj disvastigis tiam, en distrikta rondo
Kanton, faman hodiaŭ en la tuta mondo,
Kiun unuafoje, sur ter' de Aŭzonoj (16)
Ludis polaj trumpetoj de la legionoj.
Kanta talent' en Litvo akiras la amon
Ĉe la homoj kaj donas riĉecon kaj famon.
Jankjel, havante glorosufiĉon kaj monan,
Pendigis ĉe la muro cimbalon belsonan,
Eklokiĝis kun idoj en drinkej' biena,
260 Krome, en urbo estis li helpant' rabena,
Ĉie agrabla gasto, doma konsilanto.
Li estis ankaŭ sperta grenkomerckonanto
Kaj riverŝipa, kio vilaĝe tre gravis;
Kaj li ankaŭ de bona polo famon havis.

Li kverelojn, eĉ sangajn, pacigis unue
Inter ambaŭ drinkejoj: ambaŭ farmis plue;
Lin estimis egale malnovpartianoj
De Horeŝko kaj ankaŭ Soplicaj domanoj.
Lian aŭtoritaton respektis Ŝlosisto
270 Minacema, kaj ankaŭ kverelant' Vokisto;
Antaŭ li kvietigis kolerojn Gervazo,
Minaca mane, kiel per lango Protazo.

Gervaz', foresta, iris ĉaspeli la urson.
Ne volante, ke gravan, danĝeran ekskurson
Faru sole la Grafo, nesperta junulo,
Li iris por konsilo kaj defendokazo.

Nune, plej for de sojlo, anstataŭ Gervazo,
Inter du benkoj, sidis en drinkejangulo
Honora (17) , pastro Vermo; la lokon elektis
280 Jankjel por li. Videble, ke li tre respektis
Bernardinon, ĉar kiam li sole ekvidis
Mankon en lia glaso, li tuj alrapidis
Kaj julian mielon alverŝi ordonis.
Laŭ dir', kun Vermo ili junece sin konis,
Ie fremdlande. Vermo ofte dum vesperoj
Lin vizitis, sekrete pri gravaj aferoj
Kun judo konsiliĝis, laŭ dir': kontrabanda
Komerc'; sed tio ŝajnas kalumnio granda.

Verm' je tabl' apogata diskutis, nobeloj
290 Ĉirkaŭ, aŭskultis lin per atentaj oreloj
Kaj nazojn al monaĥa klinis tabakujo;
Flarante, ili ternis kvazaŭ el pistujo.

"Ho! Reverendissime"  (18) , Skoluba terninte
Diris, tabako iras la kapon ĝispinte!
Ekde mi nazon portas (li glatis la nazon,
Ternis), mi tian flari ne havis okazon;
Vere monaĥa, certe kun Kovna sigelo,
Urbo, fama en mondo, pro tabak', mielo (19)
Mi estis tie..."Vermo enmiksis: "Por sanoj
300 De ĉiuj viaj moŝtoj, sinjoroj litvanoj!
Koncerne la tabakon, ĉi tiu devenas
El pli fore, ol moŝto Skoluba divenas:
Paŭlinoj de Hela Mont' monaĥej' malnova
Tian tabakon faras en urb' Ĉenstoĥova (20)
Kie estas la bildo per mirakloj fama,
De Virga Dipatrino, Reĝino ĉiama
Pola, nomata ankaŭ de Litvo Dukino,
Jes, Ŝi portas ankoraŭ kronon de reĝino,
Sed en Litva Duklando la skismo (21) eknestis!"
310 "El Ĉenstoĥovo? diris Vilbik, tie estis
Mi dum la indulgenco antaŭ tridekjaro.
Ĉu vere, ke en urbo nun gastas francaro,
Rabi trezoron, templon ruinigi volas?
Ĉar Litva Kuriero  (22) pri tio parolas".
"Ne vere, diris Vermo, ĉar franca majesta
Moŝt', katoliko estas, modele honesta.
Papo lin unktis, ili vivas en konkordo
Kaj konvertas la francojn, ĉe kiuj la ordo
Iome difektiĝis. Ĉenstoĥovo, vere
320 Donis multan arĝenton el trezor' ofere
Al patrujo, Polujo; laŭ ordono Dia.
Liaj altaroj estas trezorej' nacia.
Ja en Duklando, pola armeo laŭ scie
Kalkulas jam cent miloj, baldaŭ estos plie.
Kiu pagos armeon? ĉu ne litvanaro?
Sed vi nur monon donas por la moskva caro"
"Ne donas, kriis Vilbik, oni prenas forte".
"Bonfaranto – aŭdiĝis kampul' humilvorte,
Kliniĝinte al pastro, skrapis kapoŝelon:
330 Mizero nur duone premas la nobelon;
Nin ili senhaŭtigas" – "Kampul'!, kriis laŭte
Skoluba, vi kutimis tion kaj senhaŭte
Vivas plu, laŭ angilo; sed noble naskitaj
Al oraj liberecoj ni kutimigitaj!"
Egalis ja nobelo, sur kampet'.malgranda...
( "Jes – kriis ĉiuj – al la vojevodo landa!")
Nun, ili nobelecon neante, ordonas
Serĉi paperojn, ilin esplori proponas".
"Pri vi, kriis Juraha, afer' malpli grava,
340 Kampul' nobeligita vi estas praava,
Sed mi el princoj! Ili demandas pri tio,
Kiam mi nobeliĝis? memoras nur Dio!
Moskvul' demandu kverkon iru en arbaron
Kiarajte ĝi kreskas super arbustaron".
"Princ', diris Jagjel, vi nin imponi ne pravas.
Ĉi tie pli ol unu domo mitrojn (23) havas".
"Vi havas en blazono krucon, jen kaŝita
Alud', kriis Podhajski, al gent' neofita" (24)
"Fals'! interrompis Birbaŝ, mia grafa krono
350 Tatara, havas krucojn super ŝipblazono".
Poraj (25) mitro orkampa princblazono, laste
Kriis Mickjeviĉ, skribas ĝin Strijkovski (26) vaste"

Drinkejo ekbruegis; do pastro Robako
Ree vice regalis per sia tabako
Parolantojn. Post krioj fariĝis kviete,
Ĉiu flaris ĝentile kaj ternis ripete.
Profitante silenton, la Pastro daŭrigis:
"Ho, gravajn virojn mia tabako ternigis!
Jen kvarfoje el tiu tabakujo same
360 Generalo Dombrovski flarumis iame!"
"Dombrovski? " ili kriis. – "Jes, jes li, litvanoj;
Mi estis en tendaro, kiam de germanoj
Li prenis Gdanskon (27) skribis li ion; timante
Ekdormi, li flarumis, ternis; min frapante
Sur la ŝultron, li diris: pastro Bernardeno,
Ni vidos nin en Litvo, antaŭ jarofino;
Diru, ke min atendu litvanoj kun tia
Tabako ĉenstoĥova, neniel alia!"

Parolado de Pastro elvokis magie
370 Tian miron kaj ĝojon, ke ekregis ĉie
Silento; poste sekvis laŭtduone nova
Demandado: "Tabako pola? Ĉenstoĥova?
Dombrovski? Italujo?..." Ĝis fine kuniĝis
Penso kun pens', kaj vorto kun vort' kaj aŭdiĝis
Unuvoĉe, kaj kvazaŭ laŭ ies komando,
La krio: "Marŝ' Dombrovski, el itala lando!"
Kore premis sin kampulo kun grafo tataro,
Kruc' kun Mitro, Porajoj kun Grif' kaj Ŝiparo
Kaj forgesinte ĉion, eĉ la Bernardenon
380 Kantis kriante: "Brandon, vinon kaj mielon!"

Longe kanteton Vermo aŭskultis inkline;
Por interrompi, prenis li en manojn fine
Tabakujon, per terno melodion skue
Miksis kaj diris, antaŭ reagordo, plue:
"Laŭdante la tabakon, sinjoroj, vi pravas;
Vidu, kion interne tabakuj' enhavas!"
LI, frotinte per tuko la malpurigitan
Kovrilon, montris etan armeon pentritan,
Kiel muŝsvarmo! meze, rajde sidis viro
390 Granda kiel skarabo, ĉef' de militiro
Spronis, kvazaŭ por salti ĉielon okaze,
Manon tenis sur brido kaj duan ĉenaze:
"Rigardu, diris Vermo, tiel minaceme
Kiu teniĝas?" – Ĉiuj rigardis scieme.
"Granda imperiestro, ne de moskvularo,
Ĉar neniam tabaon flaris moskva caro".
"Granda vir', vokis Cidzik, kaj kapotvestite?
Mi pensis, tia iras per oro kovrite:
Ĉar ĉe moskvuloj iu general', sinjoro,
400 Brilas kiel ezoko en safran', en oro"
"Nu, mi vidis Koscjuŝkon, en juneco mia,
Diris Rimŝa, li estis grava estr' nacia,
Grava vir', tamen iris en 'sukmano' sia (28)
Krakova, aŭ 'ĉamarko'!" – "en ĉamarko kia?
Diris Vilbik, ĝin oni nomis 'taratata'."
"Sed tiu havis franĝojn, kaj ĉi tiu glata",
Kriis Mickjeviĉ. – Sekvis disputokomenco
Pri ĉamar', taratatko kaj formdiferenco.
Vermo, ĉar diskutado disvojiĝis tree,
410 Komencis al fajrujo ĝin kolekti ree,
Per tabak' regalante; oni ternis brue,
Al si deziris sanon; li parolis plue:
"Se franca imperiestr' dum batalo flaras
Tabakon, ĝi signifas, ke li venke staras.
Ekzemple kun kanonoj apud Aŭsterlico (29)
Staris francoj, al ili kuris moskva vico.
Li rigardis: Se francoj elpafis, momente
Kiel herbo sterniĝis rusoj regimente;
Kiam galope nova regimento falis,
420 Napoleon' flarante tabakon signalis,
Ĝis fine Aleksandr' kun Konstanteno sia
Frat' kaj imperiestro Francisko aŭstria
El kamp' forkuris: tion Napoleon' vidis,
Do post batalo, fingrojn skuante, li ridis.
Se, en lia armeo ĉeesta sinjoro
Iu servos, li tion havu en memoro".

"Aĥ, ekvokis Skoluba, Almozisto mia,
Kiam tio okazos? Ja por ĉiu dia
Festo dum jaro homoj la francojn profetas!
430 Ni rigardas, ĝis lace okul' sin fermetas;
Kaj moskvulo je kolo nin tenas per forto:
Antaŭ ol venos helpo, nin forprenos morto"

"Moŝto, diris la Pastro, virino veplendu,
Kaj kunmetinte manojn, la judoj atendu,
Ĝis venos gast' aŭ pordon ekfrapos amiko
Venki kun Napoleon' – eta artifiko.
Li tri foje al ŝvaboj draŝis felon, tredis
Prusaĉojn, kaj trans maron anglojn forekspedis;
Sekve moskvulojn certe li simile benos;
440 Kio rezultos? moŝtoj, kio poste venos?
Jen litva nobelaro saltos sur ĉevalojn,
Prenos sabrojn, post kiam li finos batalojn;
Tiam, venkinte ĉiujn, moŝt' Napoleona
Diros: kiu vi estas? – helpo malbezona.
Ne sufiĉas atendi, gastinviton fari,
Oni devas domanojn kolekti, prepari
Tablojn, kaj antaŭ festo purigi en domoj,
Mi ripetas: balau kaj purigu, homoj!"

Sekvis silento, poste voĉoj are sonas:
450 "Kiel domon purigi? Kiel vi proponas?
Ni pretiĝos por ĉio, por ĉio prepare;
Nur Pastro Bonfaranto parolu pli klare"

Verm' rigardis fenestron, diskuti ĉesinte;
El fenestro li metis kapon ekvidinte
Ion interesan kaj diris: "Ĉar nune
Mankas temp' ni pli vaste priparolos kune
Tion morgaŭ. En urbo pro afer' mi estos;
Reveturante, voje mi ĉe moŝtoj kvestos" (30)

"Por nokto Njehrimovon bonvenu!, en domo
460 Standardestro (31) kontentos, diris Ekonomo.
En Litvo ja parolas proverbo malnova:
Feliĉa homo, kiel kvestant' Njehrimova!"
"Kaj nin, diris Zubkovski, vizitu favore;
Estas tolpeco, buterbarelet' ĉi hore,
Ŝaf', bovinet'; memoru la vortojn por provo:
Feliĉul' trafis kiel pastro al Zubkovo".
"Al ni" diris Skoluba. 'Al ni, Terajeviĉ.
Malsate ne eliris pastro el Puceviĉ".
Nobelaro promesis kaj invitis kore
470 Akompanante Vermon ekster pordon fore.

Antaŭe, tra fenestro li vidis kiele
Tadeo galopegis sur voj' senĉapele,
Kun kap' klinita, pala vizaĝ' malserena
Kaj spronis, vipis beston en galopo plena.
Tiu aspekto pastron konfuzis laŭvide,
Do li post la junulo ekpaŝis rapide
Al praarbaro, kien okulo ĝisiris,
Sur horizonta rando ĝi nigre sin tiris.

Kiu vin tutesploris, abisma profundo
480 De litvaj praarbaroj, ĝis mezo, ĝis fundo
Fiŝisto borde sondas la fundon de l' maro;
Ĉasisto ronde iras ĉirkaŭ praarbaro;
Li konas nur supraĵe la formon, eksteron,
Sed neniel internan de l' koro misteron.
Kio en ĝi okazas? scias nur fabeloj;
Ĉar post arbaroj, densaj arbetaĵmanteloj,
Estas rempar' da trunkoj, ŝtipoj kaj radikoj
Defendita de marĉoj kaj de mil torentoj,
De reto da herbaĉoj, ejoj de formikoj,
490 Vespoj, krabrojnestaro, volvoj de serpentoj.
Se la obstaklojn venkus kuraĝ' homsupera,
Ĝin renkontus ankoraŭ baro pli danĝera.
Ĉiupaŝe insidas lupkavaĵfasone
Lagetoj, putoj, herbe kovritaj duone;
Homoj neniam sondos ilian profundon,
(Tre verŝajne diabloj okupas la fundon).
Vitre brilas la akvo, sangorustoplena,
El intern' iras fumo, odor' abomena.
Arboj ĉirkaŭe perdas foliojn; senŝelaj,
500 Kalvaj, pigmeaj, vermaj kaj malsane ŝvelaj,
Klininte branĉojn, kun la muska plik' sur nukoj,
Ĝibigante la trunkojn, kun fungaĉverukoj,
Kvazaŭ sorĉistinaro ĉe kaldrono staras,
Varmiĝas kaj kadavron kuire preparas.

Post la lagetoj plue, ne nur paŝ' ne povus,
Sed eĉ okulo vane enpenetri provus,
Ĉar tie kovras ĉion la nebula nubo,
Kiu leviĝas el la varma marĉa subo.
Sed post nebuloj (kiel fabelas popolo),
510 Etendiĝas fekunda, bela regiono,
La besta kaj kreskaĵa regnometropolo.
En ĝi, de ĉiuj arboj, herboj, semdepono,
El kiu diversspecoj diskreskas sur tero
Kaj kiel en arkeo, de bestoj genero,
Por multiĝo, almenaŭ konserviĝas paroj.
Ĝuste, meze en kortegoj loĝas fundamentaj
Prabovo, uro, urso, praarbaraj caroj;
Sur arboj ĉirkaŭloĝas linkoj ege sentaj
Kaj manĝegemaj guloj (32) , ministroj atentaj.
520 Plue, kiel vasaloj, nobelaj subuloj,
Loĝas la aproj, lupoj kaj alkoj kornuloj;
Ensupre vivas falkoj kaj agloj sovaĝaj,
Ĉe la kortegaj tabloj, flatistoj kuraĝaj,
Ĉe tiuj patriarkaj, ĉefaj bestoparoj,
Kaŝitaj nevideble, meze de arbaroj,
Trans lim', por kolonizo, infanaron sole
Sendante, mem trankvilon ĝuas metropole,
Ne pereas de tranĉa, aŭ pafa perforto,
Sed maljunuloj mortas de natura morto.
530 Ili havas tombejon, se mort' proksimiĝas,
Birdoj demetas plumojn, bestoj senhariĝas,
Kiam urso sendenta maĉi plu ne povas,
Cervo kaduka, piedojn jam pene ŝovas,
Leporo, kies sango jam iĝas rigida,
Korvo, iĝante griza kaj falko senvida,
Kiam aglon maljunan beko kurbigite
En arkon, ĉesas nutri, eterne fermite (33)
Ili iras tombejon; eĉ best malpli granda
Vundite, morti kuras al flanko hejmlanda.
540 Tial en loko, kie homo gasti povas,
De mortinta bestaro ostojn li ne trovas (34)
Laŭ dir', en metropolo ĉiuj bestoj flegas
Bonajn morojn, ĉar tie ili mem sin regas,
De homa civilizo ne vidas modelojn,
Ne konas pri proprecorajto la kverelojn,
Ne konas la militan arton, nek duelojn.
Kiel edene avoj, vivas nepojgento,
Sovaĝaj, hejmaj kune, en amo, konsento;
Nek sin kornpuŝas ili, nek mordas per dento.
550 Eĉ se homo enfalus tien serarmile,
Li, meze inter bestoj, trairus trankvile;
Ili rigardus homon kun tia mirado,
Kun kia en la sesa tago de l' kreado,
Iliaj pragepatroj, kiuj pace sidis
En paradiz', unue Adamon ekvidis.
Feliĉe, homo tien el voj' ne maltrafas,
Ĉar Pen', Terur' kaj Morto enirejon baras.

Nur iam en postkuro tro fervoraj hundoj,
Troviĝinte sengarde en kavaj profundoj,
560 Kies ena aspekto ilin ekteruras,
Hurlete, kun freneza rigardo, forkuras,
Longe poste per homa mano karesate,
Ĉe li piede tremas time, obsedate.
Mistera metropolo, bestoj restadejo
Nomata en ĉasista lingvo: "Pranestejo"

Stulta urs'! se vi sidus en pranesto via,
Vojski pri vi neniam fariĝus konscia.
Sed, ĉu abelarbaro vin logis arome,
Aŭ matura aveno vin tentis tiome?
570 Vi eliris trans rando arbardensa fore;
Arbaristo vin tie spionis esplore,
Tuj sin per sieĝantoj ruzaj li informis,
Kie vi tage manĝis, kie nokte dormis.
Ĉaspelantoj de Vojski, jam antaŭ pranestoj
Vice starante, baras reiron al bestoj.

Tade' eksciis: multe da tempo jam pasis,
Kiam hundoj en densa arbaro ekĉasis.
Mallaŭt'. – Ĉasistoj vane streĉas aŭdosenton,
Vane scieme ĉiuj aŭskultas silenton,
580 En loko longan tempon senmove atendas.
Nur al ili muzikon praarbaro sendas.
Hundoj ĝin sondas, kiel mergisto sub maro
Kaj pafistoj turninte tubojn al arbaro
Rigardas Vojskin, kiu per orelo teron
Demandas. Kiel legas amikoj esperon
De viv', aŭ mortverdikton, pri kara persono
En kuracistvizaĝo, tiel al ĉaskono
Lia fide, pafistoj lin rigardas time.
Leviĝante, li diris: "Estas jam proksime!"
590 Li aŭdis – plu aŭskultis ili – jen unua
Hundo ekbojis, poste la dua, dekdua;
Diskuranta hundaro jam kune, amase
Pelas, trovinte traceon, bojas ili ĉase,
Ne tiel malrapide, kiel en ĉashoro
Dum postkuro de cervo, vulpo aŭ leporo,
Sed mallonge, tre ofte, akre kaj kolere;
Do ili proksimiĝas, jam beston senpere
Vidas, pelas, atingas – momenton atendas,
Ree bojas, hurletas: besto sin defendas
600 Kaj certe vundas; inter bojado kaj krio
Aŭdiĝas ofte ĝemo de hundagonio.

Pafistoj staris, ĉiu pafisto jam pretis.
Ili fleksiĝis, kapojn antaŭen elmetis,
Ne povas plu atendi! laŭ vic' el posteno
Forkuras, en arbaron premiĝas kun peno,
Por renkonti la beston, kvankam avertante,
Pan Vojski ĉirkaŭ rajdis postenojn, kriante,
Ke ĉiu, ĉu kampulo, ĉu sinjorofilo,
Lasinte lokon, sentos baton de gvidilo!
610 Tutvane!. Ĉiuj kuris malgraŭ la konsiloj,
En arbaron. Ekkrakis kune tri pafiloj;
Poste ĉiam pafado, sed ĝin superbruis
Muĝo de urso, eĥe la arbaron skuis.
Terura muĝ'! doloro, malesper', furio!
Poste bojo, trumpetoj, de pafistoj krio
Tondris el arbarmezo. Tien la ĉasanoj
Kuras ĝoje, aŭ tenas la fingrojn sur ĉanoj,
Nur Vojski plendas: oni maltrafe celtiris.
Unuflanke pafistoj, pelantoj ekiris
620 Trae, inter arbaro kaj retoj de ĉaso,
Kaj urso, antaŭ hundoj kaj homoj amaso,
Returniĝis al lokoj malbone garditaj,
Al kampoj de pafistoj plejparte lasitaj,
Kie restis el tuta vico da ĉasantoj:
Vojski, Tadeo, Grafo, kun kelkaj pelantoj.
Tie arbaro estis maldensa rilate.

Aŭdiĝas muĝo, krakas rompaĵ' frakasate,
Kvazaŭ el nub', ruliĝas urso tondrobate;
Hundoj lin pelas, ŝiras. Urso stariĝante
Postpiede, timigas muĝe malamikojn,
630 Kaj frontpiede ŝiras el tero radikojn,
Trunkojn, stumpojn de arboj, ŝtonojn, bategante
En hundojn, homojn. Fine li arbon elŝiris;
Svingante bastonegon, li furie iris
Al lasta ĉasposteno kaj atakon faras
Kontraŭ Graf' kaj Tadeo. Ili firme staras
Sen tim'; al besto ĉiu turnis la pafilon,
Kvazaŭ fulmforigiloj du celas en nubon;
Ĝis ambaŭ unufoje ektiris per ĉanoj
Kaj kune (senspertuloj!) ambaŭ ili pafis
640 La urs' antaŭen saltis, ambaŭ lin maltrafis.
Fiksitan lancon ili kaptas per kvar manoj,
Intertire; subite, ili vidas flanke:
El buŝegruĝo brilas du dentvicoj blanke;
Piedungo sur fruntojn jam baton mezuris.
Ili paliĝis, saltis posten kaj ekkuris
En maldensejon. Urso postkuras, leviĝas,
Unge kroĉas, maltrafas, alkuras, stariĝas,
Jam al Grafa harblondo celas; cerboŝelon
Li certe ŝirus, kiel de kapo ĉapelon;
650 Sed Asesor', Rejtano, alrapidis nune,
Gervazo antaŭ ili, ĉirkaŭ paŝoj cente,
Kun Vermo, sen pafilo, kaj unumomente
Kaj, kvazaŭ laŭ komando: tri elpafis kune.
Best' supren saltis, kiel lepor' ĉe hundaro,
Krake falis kap' suben kaj per piedkvaro
Pezaĵojn de la sanga korpo renversante,
Rulis ĝuste al Grafo, teren lin ĵetante.
Urso ankoraŭ muĝas kaj leviĝi penas,
Sed lin furiaj Pravnik, Strapĉina jam tenas.

660 Tiam Vojski ekkaptis sian pasamente
Ligitan bubalkornon, boaoserpente
Torĝitan, longan, strian; al buŝo ĝin metis,
Plene blovis vangojn, sange okul' briletis,
Duone fermis palpebrojn, ventron entiris,
En pulmojn provizon de la aero spiris
Kaj ekludis. La korno, kiel vent' senhalta,
Portis muzikon eĥe tra l' arbaro alta.
Eksilentis pafistoj kaj bestopelantoj,
Mirante harmonion kaj forton de kantoj.
670 Maljunul' sian arton, faman en la mondo,
Nun refoje prezentis al ĉasista rondo.
Li plenigis, vivigis ĉasejon, kverkaron,
Kvazaŭ li por komenco enlasus hundaron.
Vigla alvok' historion de la ĉaso donis:
Ĝem' post ĝemo hurletas: jen hundojludado;
Iam tono pli akre tondras: jen pafado!

Li ĉesis, kornon tenis; pensis aŭdantaro,
Ke ludas li, sed ludis – eĥo tra l' arbaro.

680 Li blovis ree. Korno kvazaŭ formŝanĝante,
En buŝ' de Vojski malpli, aŭ pli dikiĝante,
Imitis bestajn voĉojn: jen lupo malsata
Hurlas per ĝemo longa, terure trenata.
Poste el ursa faŭko muĝo vaste bruas
Poste ura blekado aeron traskuas.

Li ĉesis, kornon tenis; pensis aŭdantaro,
Ke ludas li, sed ludis – eĥo tra l' arbaro.
Aŭskultinte la arton de korna ĉefverko,
Ripetis ĝin la fagoj kaj kverko al kverko.

690 Li blovas; ĉu en korno estas kornojcento?
Aŭdiĝas mikse krioj, kolero, lamento,
De homoj, hundoj, bestoj, ĝis Vojski korntubon
Levis kaj per triumfa himno, batis nubon.

Li ĉesis, kornon tenis; pensis aŭdantaro,
Ke ludas li, sed ludis – eĥo tra l' arbaro.
Kiom da arboj, tiom da kornoj sin trovis,
Kaj kiel ĥoroj eĥe la kanton reblovis.
Sonis muziko ĉiam pli vasta. pli hela,
Kaj ĉiam pli mallaŭta, pli pura, pli bela,
700 Ĝis ie, sur la sojlo ĉiela, ĝi svenis.

Vojski ambaŭ la manojn de l' korno deprenis,
Kruce etendis; korn' falis sur rimen' sia;
Kaj Vojski kun vizaĝo ŝveliĝa, radia,
Levis okulojn, staris kvazaŭ en inspiro,
Sekvante per orelo tonojn ĝis foriro.
Dume ektondris laŭte miloj da aplaŭdoj,
Miloj da "vivu!" krioj, gratuloj kaj laŭdoj.

Post mallaŭtigo turnis sin ĉies okulo
Al la freŝa kadavro de l' urso grandulo,
710 Kiu kuŝis sangante per kugloj borite,
Kun brust' en herboplekton densan enbatite;
Li frontpiedojn larĝe krucforme distiris,
Tra naztruoj torenton da sango elspiris,
Malfermadis okulojn, sen kapoŝancelo;
Lin Ĉambelanhirudoj tenas sub orelo:
Strapĉin' maldekstre, Spravnik dekstre pendiĝante
Suĉis la nigran sangon, gorĝon sufokante.

Vojski igis ferstangon enmeti atente,
Por malfermi al hundoj faŭkojn interdente,
720 Kaj per kolboj renversi beston, dors' al subo;
Ree "vivu" trifoja ekbatis je l' nubo.

Asesoro ekkriis, turnante per tubo;
"Nu? do diru!. Ni venkis, mia pafileto!
Nu, diru, pafileto! Malgranda birdeto (35)
Kiel vi distingiĝis? Por mi ne novaĵo;
El ĝi laŭ vento iras nenia ŝarĝaĵo.
Mi ĝin de princ' Sanguŝko donace ricevis"
De mirinda laboro pafileton levis
Li montrante, kaj nomis ĉiun bonkvaliton.
730 Rejento interrompis lin, viŝante ŝviton;
"Mi tuj post urso; Vojski krias: "Staru loke!
Kiel stari? Urs' kampon kuris kvazaŭ moke,
Kiel leporo salte, pli, pli malproksime;
Mi pene spiris, atingi malesperis time...
Mi ekrigardis dekstren: li kuras; por celo
Lin prenante, mi pensis: haltu do Miĥelo (36)
Kaj paf'! nun kuŝas tie senviva amaso!
Jen Sagalasa, brava pafilo de ĉaso,
Signo: Balabanovka, London Sagalaso"
740 (Serurist' tie loĝis, polo, kies famo:
Polaj pafiloj, tamen kun angla ornamo).

Asesor kraĉe spiris "Je ursoj cent miloj!
Do kvazaŭ vi mortigis? Amuza babilo!"
"Aŭdu, diris Rejento, juĝesplor' ne estas
Ĉi tie, sed ĉaspelo, do ĉiuj atestas".

Do obstinan kverelon komencis pro tio
Anoj de Asesoro kun Rejentpartio,
Gervazon forgesinte; ĉar ĉiuj rapidis
El flanko, kaj en fronto faraĵon ne vidis.
750 Vojski diris: "Almenaŭ disput' ne senkaŭza,
Ĉar tio jam ne estas la leporo naŭza,
Sed urso: ne domaĝe revenĝokonsolon
Serĉi per serpentino (37) , aŭ preni pistolon.
Malfacile pacigi; laŭ malnovaj moroj
Ni permesas duelon al ambaŭ sinjoroj.
En miaj tempoj vivis du najbaroj, bravaj,
Honestaj viroj, ambaŭ nobeloj praavaj;
Ili loĝis duflanke ĉe river' Vilejko,
Unu nome Domejko, la dua – Dovejko.
760 Al ursino pafante, ambaŭ kune celis;
Kiu mortigis? Ili terure kverelis
Kaj ĵuris tra ursfelo sin pafi duele,
Preskaŭ tubo en tubon: jen vere nobele!
La duelo bruegon faris kaj eĉ kantoj
Ĝin prikantis, mi estis inter sekundantoj;

Antaŭ komenc', Gervazo pacigis momente
disputon: ĉirkaŭiris li urson atente,
770 En kapoposto, cerbotavolojn tranĉinte,
Trovis kuglon, eligis, per vest' purigetis,
Almezuris ŝarĝaĵon, al pafilo metis,
Poste diris, levante la kuglon sur mano:
"Sinjoroj, vi ne havis ĉi kuglon sub ĉano;
Jen Horeŝka pafilo solvas ĉian dubon!
(Li malnovan, laĉitan levis unutubon)
Pafis ne mi; ho, mankis kuraĝo por pafo;
En okuloj malhele fariĝis! terure
780 Rememori: Jen ambaŭ sinjoroj forkure
Sin savas; urs' tuj tuŝe sur kapo de Grafo,
La lasta el Horeŝkoj! laŭ patrino sia.
Jezu-Mari'! mikriis; anĝelaro dia
Sendis helpon de pastro Bernardeno sava.
Li hontigis nin ĉiujn, ho, pastreto brava!
Kiam mi tremis, tuŝi eĉ timis je l' ano,
La pafilon elŝiris li el mia mano,
Ekcelis, pafis: inter du kapojn! paŝ-centojn
Trafis ĝuste en faŭkon! elbatis la dentojn!
790 Moŝtoj! longe mi vivas, sed dum vivo mia,
Nur unu vir' kapablis al pafcelo tia:
Iam fama pro tiom da duelaj bruoj,
Kalkanumojn pafanta for de virinŝuoj.
Fripon' super friponoj, eternomemore,
Lipharul' Jacek – patra nomo restu fore;
Sed li nun certe ursojn ĉase ne insidas
Ĝis lipharoj kanajlo en infero sidas,
Glor' al Pastro! du homojn li savis plej lerte,
Eble tri; sin Gervazo ne laŭdos, sed certe,
800 Se el Horeŝkoj sango la lasta infano
Falus en ursan faŭkon, mondon mi forlasus,
Ankaŭ mian ostaron la besto frakasus;
Venu Pastro, ni trinkos nun je via sano!".

Vane serĉi la Pastron; li aliris kure
Al Grafo kaj Tadeo, rigardis atente,
Kaj vidante, ke ambaŭ sanas, li silente
Ĉielen levis okulojn kaj preĝon ekdiris,
Kaj tuj poste en kampon rapide foriris.

810 Dume ordonis Vojski erikofaskaron,
Sekajn branĉojn, trunkojn ĵeti en ŝtiparon
Flamas fajro, kreskas griza pino fulmplena
Kaj supreetendiĝas en form' baldakena.
Sur flam' oni kunmetis lancojn en ĉevronojn,
Sur ĵetilojn pendigis ventrdikaj kaldronojn;
El veturiloj venas legomoj, panetoj
Farun', viand'

Juĝisto keston kun faketoj
Malŝlosis: de boteloj kapetoj elstaris;
De kristalo plej granda elekton li faris
820 (Ĝin Vermo al ĵuĝisto donacis afable);
Jen Gdanska brando, polo ĝin trinkas agrable:
"Vivu! – krias Juĝisto kaj botelon levas,
Urbo Gdansk'! iam nia, ni ĝin rericevas!" (38)
Kalikojn plenigis per arĝenta likvoro,
Ĝis en suno ekbrilis kaj ekgutis oro (39)

Bigoso jam varmiĝis, – Vana estus nomo
De mireginda gusto, kolor' kaj aromo;
Sed enhavo urbanan stomakon ne tentus.
830 Litvajn kantojn kaj manĝojn ĝuste nur komprenas
Vilaĝul' sana, kiam li el ĉaso venas.

Sed eć sen tiaj spicoj bonegas aparte
Bigoso, ĉar el bonaj legomoj ĝi arte
Kunmetiĝas: Hakita brasiko acida,
Kiu laŭ la proverbo, mem en buŝon iras;
Fermite en kaldrono, per sino humida,
Ĝi kovras elektitajn pecojn de viandoj,
Kaj varmiĝas, ĝis fajro el ĝi pleneltiras
Nutrajn sukojn kaj ŝprucas brogaĵo el randoj,
840 Kaj aero ĉirkaŭe per aromo spiras.

Bigos' preta. Pafistoj vivuas tri foje,
Kulerarmite kuras, vazon frapas ĝoje;
Tondras kupro, bigoso kiele kamforo
Malaperas; el fundoj de kaldronoj iras,
Kvazaŭ el estingiĝaj krateroj, vaporo.

Oni trinkis kaj manĝis, ĉiuj ĝis kontento,
Metis beston sur ĉaron kaj saltis sur selojn,
Gaje kaj paroleme ĉiuj; nur kverelojn
Siajn daŭrigis plue Asesor', Rejtano,
850 Disputante pri ecoj de pafilo ĉasa
Sanguŝka kaj de fama tubo Sagalasa.
Graf', Tade' ankaŭ rajdis malgaje kaj honte,
Ke maltrafinte urson, forkuris renkonte:
Ĉar, se dum ĉaso beston ellasas litvano,
Li antaŭ refamiĝo, penegos je vano.

Graf' diris, ke unu li, per lancopuŝo,
Volis renkonti beston, sed lin Tadeuŝo
malhelpis; kaj Tadeo refutis aserte,
Ke pli forta, la lancon li svingis pli lerte
860 Kaj volis anstataŭi Grafon: do kun tia
Disputo ili rajdis en amaso kria.

Vojski rajdis en mezo; maljuna sinjoro
Revenis parolema en bona humoro.
Amuzi kaj pacigi havante volonton,
Pri Dovejko, Domejko li finis rakonton:
"Asesoro, se volis mi, ke kun Rejento
Vi duelu, ne pensu, ke ĝi estis tento
De homo sangavida; ne, ne, timu Dion!
Mi volis vin amuzi, kvazaŭ komedion
870 Aranĝi, renovigi ŝercaĵeton spritan,
De mi, jam antaŭ kvardek jaroj elpensitan
Vi junaj ĝin ne konas; sed en miaj jaroj
Ĝia famo lautiĝis tra litvaj arbaroj.

"De Domejko, Dovejko, ĉiu kontraŭeco
Devenis, strangafere, de nomsimileco
Neoportuna: Oni sejmon elektis
Kaj voĉojn por Dovejko amikoj kolektis,
Al nobel' iu flistris: voĉu por Dovejko,
Tiu malbone aŭdis, voĉis por Domejko.
880 Dum festeno toastis marŝalo Rupejko:
"Vivu Dovejko!" – kriis aliaj "Domejko!"
Do kiu sidis meze, estis sen konsilo,
Precipe ĉe tagmanĝa malklara babilo.

"Eĉ pli bone, foje en Vilno, nobelo
Ebria, kun Domejko sabris en duelo
Kaj ricevis du vundojn; dum al hejm' rapidis,
Strange, ĉar li ĉe pramo Dovejkon ekvidis,

Kaj kune veturante per pram' sur Vilejko,
Li demandis najbaron: kiu? – kaj Dovejko
890 Aŭdinte, li rapiron kaptis sur kirejko (40)
Frap!, Dovejkan lipharon tranĉis por Domejko.
Fine, kvazaŭ aldone, eĉ okazi devis,
Ke dum ĉaso, proksime postenojn ricevis
Kaj apude la ambaŭ samnomanoj staris,
Kaj al sama ursino kune pafon faris.
Vere, ŝi post la pafo tuj falinte mortis,
Sed antaŭe jam kuglojn dek en ventro portis;
Samkalibraj pafiloj multaj tiam estis:
Do, kiu ŝin mortigis? Ili ne atestis.

900 Ili kriis: "Sufiĉe! ni du nin disigu:
Di', aŭ diablo ligis nin kaj ni malligu!
Nin du, kiel du sunojn, mondo ne bezonas"
Tuj ili serpentinajn duelon proponas.
La honestulojn volis nobelar pacigi,
Sed tio la koleron ŝajnis nur instigi;
Ili forĵetis sabrojn al pistoloj kuris,
Stariĝis. "Tro proksime" ni krias; do ĵuris
Ili spite, pafceli sin tra ursa felo:
Mort' senduba! ĉar preskaŭ tub' en tubon – celo,
910 Kaj ambaŭ pafis brave. – Estu sekundanto,
Hreĉeĥ'! Konsent', mi diris, sed tombofosanto
Faru kavon; disputo finiĝos kruele;
Sed batalu, ne kiel buĉistoj, nobele;
Cel' sufiĉe proksima, vi estas bravuloj:
Sed ĉu tubojn apogu ventroj, celtabuloj?
Mi ne permesas, tamen konsentas: cellime
Vi pafos, sed ne fore pli, nek pli proksime,
Ol tra ursfelo; ĉar mi sekundas duelon,
Sur tero mi etendos mem ĉi tiun felon,
920 Kaj vin starigos, moŝtoj; vi staros: unua
Sur fino de buŝego, kaj sur vosto dua. –
"Konsent!", Temp'? – Morgaŭ. Loko? Uŝ-Drinkej'. Post tio
Ili disiris. Tiam mi al Vergilio." (41)

Daŭrigon rompis krio: Pel! Saltis grizulo
El sub ĉevaloj; pelas jam Falk'', jam Stumpulo.
La hundojn oni prenis, ĉar dum ĉasreveno
Sur kampo renkontiĝas lepor'. Sen rimeno
Ili apud ĉevaloj iris, kiam vidis
Leporon, sen instigo ambaŭ ekrapidis.
930 Rajde postkuri volis Rejent', Asesoro,
Sed Vojski ilin tenis: "Halt! rigardi, stari!
Mi de loko eĉ paŝon ne permesos fari:
Ni bone vidas, sur kampo iras leporo".
Grizul', sentante poste ĉasistojn, hundaron,
Kiel du ĉamkornetojn pintigis aŭdilojn (42)
Kursaltis, etendite longe, kaj saltilojn
Elstreĉis sube, kvaaŭ da stangetoj kvaron,
Ŝajne ilin ne movas, nur tuŝas je l' grundo
Supraĵe, kiel akvon kisanta hirundo.
940 Polvo poste, post polvo – hundoj; for aspektis,
Ke lepor', polvo, hundoj unu korpon plektis:
Kvazaŭ tra kampo ŝovus sin vipero ia,
Leporo – kapo, polvo – kolo blue stria,
Kaj la hundoj – duobla svingovosto ĝia.

Rigardante, Rejento, Asesor' retenas
Spiron, apertas buŝojn. Rejent' iĝas pala,
Asesor' ankaŭ, vidas fariĝo fatala!
Vipero, ju pli fore, des pli sin distrenas,
Jam ŝiriĝas, forestas jam kolopolvaro;
950 Kap' tuj en bosko, vostoj – kie? ne atingis!
Kap' malaperas, kvazaŭ laste kvaston svingis,
Falis arbojn, ŝiriĝis vost' antaŭ arbaro.

Malfeliĉaj vertragoj kuris ĉirkaŭloke,
Konsultis sin, kulpigis ŝajne reciproke:
Malrapide tra bedoj saltante, revenas,
Orelojn mallevas, vostojn ĉe ventro tenas,
Ne kuraĝas eĉ levi okulojn, hontante,
Ne iras al sinjoroj, de flanke starante.

Malserene la frunton mallevis Rejento,
960 Asesoro rigardis en malgaj', silento
Kaj poste ili ambaŭ komencis pruvadi,
Ke hundoj ne kutimis sen gvidil' iradi;
Lepor' saltis subite; false instigite
Hundoj, sur plugokampo, eble botvestite,
Tra akraj ŝtonoj kuri povus sendomaĝe.

La spertuloj aferon klarigis tre saĝe;
Ĉasistoj el paroloj profitus amason,
Sed ili ne atentis. Ekfajfis kelkaj,
Ĉi tiuj ridis laŭte, babilis aliaj,
970 Memorante la urson kaj la freŝan ĉason.
Vojski apenaŭ foje rigardis grizulon,
Vidante la forkuron, deturnis okulon
Kaj finis la rakonton: "Ĝis kio mi venis?
Ha! ĝis tio, ili ambaŭ promesi devis,
Ke ili tra ursfelo pafos en duelo.
Certa mort''! tub' en tubon! kriis nobelaro.
Mi ridis, ĉar instruis min amiko Maro (43)
Ke mezur' respektinda estas besta felo.
Vi scias moŝtoj, kiel Dido la reĝino (44)
980 Venis al Liboj, tie penege, en fino
Al si terpecon tiam elmarĉandis sprite,
Kiam povus bovfelo kovri etendite;
Sur tiu teropeco Kartago ekstaris!
Do mi nokte zorgeme la planon preparis.

"Tagiĝe, el du flankoj, jam sur taradejko (45)
Alveturas Dovejko kaj rajdas Domejko.
Jen! tra rivero kuŝas vila ponto: zono
El ursa fel' tranĉita tute laŭ ĉifono.
Unuflanke sur besta vosto mi Domejkon
990 Starigis, duaflanke sur kapo Dovejkon:
Pafu, mi diris, pafu ĝis la vivo pasos,
Sed antaŭ repacigo mi vin ne ellasos...
Ili koleras; preskaŭ nobelero krevis
De rido; mi kun pastro citas al partioj
Parolojn el statutoj kaj evangelioj,
Ĝis fine: Ili ridis kaj – paciĝi devis.

"Poste ili por tuta vivo amikiĝis:
Dovejko kun Domejka fratino edziĝis;
Domejko edzinigis fratinon bofratan;
1000 Ili same partigis havon posedatan,
Kaj en loko de stranga duela decido,
Konstruinte drinkejon, nomis ĝin: Ursido".


(1) Bjalovjeĵa praarbarego en Grodna gubernio kun vilaĝo Białowieża, – Świteź, pentrinda lago en Novogrodeka distrikto, fama pro la balado de Mickiewicz titolita "Svitezja nimfo" – Ponary, montoj – Kuszelewo, vilaĝo malproksime de Novogrodek

(2) Mendog aŭ Mindowe, Litwa reganto en XIII-a jarcento; li celis al unuiĝo de ĉiuj litvaj landoj sub unu reĝa sceptro – Witenes, litva duko, mortinta en komenco de XIV-a jc.; li batalis dum la tuta vivo, precipe kun la germanaj Krucokavaliroj (krucistoj), por konservi sian landon en tuteco kaj sendependeco – Gedymin, Granda Duko litva 1315 – 1341, patro de Kiejstut kaj Olgierd kaj avo de Witold kaj Władysław Jagiełło, kiu alpreninte la bapton kaj edziĝinte kun Jadwiga, nepino de la pola reĝo Kazimiro Granda, lasta vira posteulo de la Piasta dinastio, donis komencon al la Jagiellona dinastio, reganta en Polujo de 1386 – 1572 j. Litvo doninte al la Pola Krono sian dinastion kaj akceptinte kun la roma, katolika kristaneco la polan kulturon, post la libervola unuiĝo de ambaŭ ŝtatoj, nacie tute kunkreskis kun Polujo kaj dum perfortaj dispartigoj de la komuna pola ŝtato kaj poste, LItvo refoje heroe kunbatalis por la restarigo de ĝia tuteco kaj sendependeco. Multaj el la plej eminentaj polaj viroj estis litvaj poloj

(3) Laŭ tradicio Gedymin havis sur la Ponara monto sonĝon pri fera lupo kaj laŭ konsilo de Lizdejko (pastro de la idolana Litvujo) li fondis la urbon Vilno, ĉe la enfluo de la rivero Vilejka en Viljon

(4) Unuaj fondintoj de Romo: Romulo kaj Remo

(5) Zygmunt August, la lasta pola reĝo el Jagellona dinastio; li regis de 1548 – 1572 j. kaj estis levita laŭ antikva kutimo sur la tronon de la Granda Litva Duklando; li ligis al zono glavon kaj kronis sin per kolpako (alta pinta ĉapo velura kun zibelpelta borderaĵo) Li estis fervora ĉasisto

(6) En Rosień, distrikta vilaĝo Bordzie, bieno de la Litva "Landskribisto" Paszkiewicz, kreskis kverko konata laŭ nomo Baublis, kiu en idolanaj tempoj estis pie adotara kiel sanktaĵo. En la interno de tiu elpuntrinta grandegulo (forhakita en j. 1812) la ŝtatviro Paszkiewicz aranĝis muzeon de Litvaj antikvaĵoj.

(7) Proksime al la Novogrodeka paroĥejo kreskis antikvaj tilioj; multaj el ili estis forhakitaj ĉirkaŭ la j. 1812

(8) Czarnolesie, vilaĝo en kiu loĝs Jan Kochanowski, la plej eminenta poeto pola en XVI cj. (nask.1530, mort.1584) Sub branĉegoj de tilio, kiu ĉirkaŭe ombris lian domon, li ofte meditis kaj verkis multajn siajn belegajn poemojn, inter aliaj la famajn skuantajn koron elegiojn: "Treny" post la morto de sia plej amata filineto Urszula

(9) Koncernas la ukrainan polan poeton Seweryn Goszczyński (1801 – 1876) kaj precipe lian poezian rakonton "Kanjova Kastelo" (Zamek Kaniowski), kiu laŭ enhavo kaj karaktero estas verevkozaka kanto plena de malserena, grandioza spirito de la stepoj

(10) Driado, antikva greka nimfo loĝanta en arbo

(11) Tiro, urbo en antikva Fenicio

(12) Hiramo, reĝo de Tiro, ŝatanto de grandiozaj konstruaĵoj, estis en rilatoj kun Salomono, kiu konstruis la faman templon

(13) Temas pri turo en Itala urbo Pisa. La turo estas 54 metrojn alta kaj 5 metrojnklinita

(14) Cices, fadenoj; ĉi tie oni parolas pri "tefilim", leda skatoleto kun la diaj dek ordonoj

(15) Kolomijkoj (Kołomyjki) rusaj kantoj, kiel la polaj mazuroj, aŭ mazurkoj (t.e. mazuretoj)

(16) Aŭzonoj, antikva loĝantaro de la sudokcidenta parto de Italujo; ĉi tie en senco de Italujo. La kanto estas marŝo de Dąbrowski, kies komenco troviĝas sur paĝo 4

(17) Loko honora, originale "pokucie": loko, kien antaŭe oni starigis la domajn diojn kaj kie ĝis nun la rusoj pendigas bildojn de sanktuloj. Tie litva kampulo sidigis sian gaston volante lin honori

(18) Latine: plej respektinda

(19) Kovno, urbo komerca en Litvo, ĉe riveroj Vilja kaj Njemen. Ĉi tie en j. 1819 la 21-jara Mickiewicz estis instruisto gimnazia

(20) Częstochowa apartenis tiam (1811) al Varsovia duklando (komparu rimarkon 43 sur p. 31). Pro la rusa-franca milito la litvanoj esperis, ke Napoleono kiel venkanto reunuigos Litvon kun Polujo kaj restarigos la polan regnon en la antaŭaj limoj

(21) La rusa eklezio; tio signifas: Litvo estas sub rusa regado

(22) Registara gazeto eldonata tiam en Vilno

(23) Mitro, princa krono super princa blazono

(24) Por dokumenti sian sidonecon al la nova religio la konvertitoj kutimis meti krucon en la familian blazonon

(25) Poraj, la blazono de Mickiewicz havis blankan rozon sur la ruĝa ŝildo

(26) Stryjkowski Maciej, pola historiisto, vivinta en la XVI-j.c.

(27) Gdańsk, urbo apud Vistulo, ĉe Balta Maro, ekokupita de prusoj post la dua dispartigo de Polujo en j. 1793. En j. 1807 la urbo kapitulaciis al franca marŝalo Lefebre

(28) Sukmano,vilaĝana drapsurtuto; ĉamaro, aŭ ĉamarko, pola laĉvesto; taratato, aŭ taratatko, mallonga pola kapoto kun laĉoj kaj franĝoj

(29) En batalo ĉe Austrlitz en j. 1805, en kiu Napoleono venkis aliancan armeon aŭstro-rusan sub komando de Kutuzov, ĉeestis persone la imperiestroj Franco II kaj Aleksandro I kun sia frato Granda Duko Konstanteno

(30) Kvesti, kolekti almozon po bonfara celo; ĉi tie por monaĥejo

(31) (chorąży), antaŭe en Polujo ofico krona, kortega, aŭ landa.Dum grandaj solenoj, militoj k.t.p. la standardestroj portis standardon ŝtatan aŭ landan. Poste ĉi tiu ofico fariĝis titola

(32) Gulo, speco de urso

(33) Laŭ popola opinio la bekoj de grandaj rabobirdoj en maljuneco ĉiam pli kurbiĝas kaj fine la supra pinto fleksiĝante fermas la bekon kaj la birdo mortas pro malsato

(34) Efektive oni neniam trovas skeleton de mortinta besto

(35) Birdeto, malgrande kalibra pafilo, en kiun oni metas malgrandan kuglon. Bonaj pafistoj el tiaj pafiloj trafas flugantan birdon

(36) Kutime Miĉjo (Misjo) nomo donata al urso

(37) Serpentino, sabro kurbigita

(38) Vidu la rimarkon 27 sur p. 101

(39) En boteloj de Gdanska brando (likvoro) estas funde oraj folietoj

(40) Kirejka, turka surtuto kun pelta subaĵo

(41) Vojski aludas ĉi tie la epopeon "Eneido" de la fama roma poeto Publius Vergilius Maro

(42) Aŭdiloj – oreloj de leporo; saltiloj – piedoj de leporo laŭ pola lingvo ĉasista

(43) Vergilio, vidu rimarkon 41 sur p. 118

(44) Dido, filino de la reĝo de Tiro , devigite forlasi la patrujon venis sur la bordon de Afriko, kie ŝi elpetis ĉe la reĝo tiom da tero por fondo de sidejloko, kiom kovros bova felo. La reĝo konsentis; tiam Didio tranĉis la felon en maldikajn strietojn kaj ĉirkaŭzonis per ili grandan spacon, sur kiu ŝi konstruis la urbon Kartago. – Vojski eraris parolante, ke li legis tion en verkoj de Vergilio, ĉar ĉi tiu priskribo, kvankam Vergilio multe parolas pri Didono, ne troviĝas en lia Eneido. La maljunulo verŝajne sciiĝis pri tio el iaj klarigoj al la Eneido

(45) Skuiĝanta veturileto


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo