La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MEDALIONOJ

Aŭtoro: Zofia Naukowska

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PLENKRESKULOJ KAJ INFANOJ EN OŚWIĘCIM

Se ni ĉirkaŭprenas per niaj pensoj la gigantecon de plirapidigita morto, kies loko – sendepende de militaj agadoj – fariĝis la teritorioj de Polujo, tiam, krom terurego, la piej forta sento, kiun ni spertas, estas la miro.

Oni sufokis kaj bruligis tiujn sennombrajn homajn amasojn en procedo de piej zorgeme pripensita, raciigita, rutina kaj perfektigita organizo. Oni ne rezignis ĉe tio pri manieroj pli arbitraj, amatoraj, respondantaj al individuaj preferoj.

Ne dekoj da miloj kaj ne centoj da miloj, sed milionoj da homaj estaĵoj estis transformataj al krudmaterialo kaj komercaĵo en la polaj mortigejoj. Krom vaste konataj lokoj, kiel Majdanek, Oświęcim, Brzezinka, Treblinka, ĉiam denove ni malkovras novajn, malpli famajn.

Kaŝite inter arbaroj kaj verdaj montetoj, kelkfoje malproksime de relvojoj, ili permesis disvolvi sistemojn ankoraŭ pli simpligitajn kaj ekonomiajn.

Tiel oni trovis tutajn kusejojn de kadavroj, enterigitaj en Tuszynek kaj Wiączyn apud Lodzo.

Tiel sufiĉis unu malnova palaco en Chełmno, situita sur monteto, kun belega vidaĵo al pejzaĝo ondanta per herboj kaj grenoj, unu grenmagazeno duone ruinigita, unu parcelo de juna, pina arbaro kuŝanta en la proksimo, vasta, dense ĉirkaŭita per tabulbarilo, por atingi nombron de preskaŭ unu miliono da viktimoj.

Sufiĉis unu malgranda, ruĝa konstruaĵo el brikoj apud la Anatomia Instituto en Wrzeszcz apud Gdańsk, por el murditaj homoj fandi grason por sapo, kaj tani ilian haŭton je pergameno.

Al judoj arestitaj en Italujo, Nederlando, Norvegujo kaj Cefioslovakujo la germanoj promesadis bonegajn laborkondiĉojn en la tendaroj en Polujo, al scienculoj oni certigadis postenojn en institutoj de sciencaj esploroj. Al iu grupo da judoj oni donacis kiel propraĵon la riĉan, polan industrian urbon Lodzo. Ĉe tio oni rekomendis al ili, ke ili prenu kun si nur la piej valorajn objektojn.

Kiam transporto de arestitoj estis veninta al la destinloko, la homoj estis elvagoniĝantaj sur unu flanko de la relvojo, kaj la valizojn oni estis ĵetanta en grandaj amasoj sur la alia flanko.

Krome en loĝbarakoj oni al ili ĉiuj ordonis senvestiĝi antaŭ eniro al banejo kaj kunmeti zorgeme la vestojn. Kiam ili eliris de tie, neniu el ili trovis sian veston. Unujn oni enpelis preskaŭ nudajn en gaskameron aŭ al hermetaj aŭtomobiloj, en kiuj dum veturado al la kremaciejo ili sufokiĝis de la motorgaso. Aliaj ricevis anstataŭe ĉifonojn, en kiuj ili estis kondukataj al laboro.

Kiel en aliaj koncentrejoj ankaŭ en Oświęcim amasiĝadis tutaj magazenoj de lanvestaĵoj, piedvestoj, valoraĵoj, objektoj de persona uzo. Vagonaroj ŝarĝitaj per komercaĵoj forveturadis Germanujon. Briliantojn de malmuntitaj ringoj oni elsendadis en korkitaj boteloj. En plenaj vagonoj oni ekspedadis tutaj n kestojn da okulvitroj, horloĝoj, pudruj oj, dentbrosoj – ĉio havis sian valoron.

Utiligado de la bruligitaj ostoj kiel sterko, de la graso por sapo, de la haŭto por ledaĵoj, de la haroj por matracoj – tio estis jam nur kromprodukto de tiu grandega ŝtata entrepreno, alportanta dum jaroj nekalkuleblajn enspezojn.

Tiu konstanta dividendo fluis de homa turmento kaj de homa terurego, kaj ankaŭ de homa malnobligo kaj krimo, kaj ĝi formis esencan ekonomian racion de la tuta aranĝo de la tendaroj. Ideologia postulato de la neniigo de rasoj kaj nacioj servis al tiu celo, formis ĝian pravigon.

De malliberuloj, revenantaj nun Polujon de la germanaj koncentrejoj de Dachau kaj Oranienburg, ni ekscias novajn detalojn, kiuj kompletigas nian scion pri la fakta aferstato. Montriĝas, ke en Germanujo tutaj taĉmentoj da specialistoj okupiĝadis pri malkudrado de vestoj kaj piedvestoj venigataj de la polujaj koncentrejoj al la centrejo. En kunkudroj de la vestoj, en plandumoj kaj sub kalkanumoj de ŝuoj ili trovadis multe da enkudritaj oraj moneroj. Post la morto de Himmler ne vane oni malkovris kaŝitajn en lia restadejo apud

Berchtesgaden centmilojn da pundoj en devizoj de dudek ses ŝtatoj.

Ĉe konatiĝo kun la nekutima fenomeno de Oświęcim – tiel sur bazo de la materialo, kiun donis la konstatoj de atestantoj, kiel per propraokulaj observoj de la dramloko – surprizis la fakto de tre celkonforma aplikado de sistemo kaj aranĝoj de tiu koncentrejo al tasko havanta duoblan karakteron: politikan kaj ekonomian, oni povus diri idealan kaj praktikan.

La politika tasko estis la liberigo de iuj teritorioj de iliaj loĝantoj, por ekposedi sendivide tiujn teritoriojn kun ilia natura kaj kultura riĉaĵo. La ekonomia tasko estis, ke la realigo de tiu intenco ne nur alportu nenian domaĝon, kaŭzu neniajn kostojn, sed kontraŭe: ke ĝi fariĝu samtempe fonto, el kiu oni povas tiri profitojn – unue en formo de laboro plenumata de la malliberuloj por fabrikoj de milita industrio, due en naturo, tio estas en la havaĵo proprigita post la mortintoj.

Aranĝo tiel pripensita kaj realigita estis la verko de homoj. Ili estis ĝiaj plenumantoj kaj ĝia objekto. Homoj al homoj preparis tiun ci sorton.

Kiaj estis tiuj ĉi homoj?

Antaŭ la Komisiono por Esplorado de Germanaj Krimoj preterŝoviĝis aro da iamaj koncentrejaj malliberuloj, savitaj de la morto kontraŭ ĉia espero. Estis inter ili homoj de scienco, politikistoj, kuracistoj, profesoroj, estantaj fiero de siaj nacioj.

Ĉiu el ili saviĝis sola el inter siaj plejproksimuloj, ĉiu eksciis pri la morto de siaj gepatroj, sia edzino aŭ infanoj. Ili saviĝis, tute ne esperante tion.

Doktoro Mansfeld, profesoro de la universitato en Budapest, diris: "Nur tial mi povis travivi tion, ke mi ne kredis la saviĝon eĉ por unu momento. Se mi donus min al iluzioj, mi ne havus tiun moralan trankvilon, kiu konservis min vivanta."

Tasko de tiuj homoj en la koncentrejo estis helpado al aliaj tiam, kiam ili mem ĉiutage tuŝiĝadis kun la morto, kiam egale kun aliaj ili estis submetataj al ĉiuj variaĵoj de turmentado. Kiel kuracistoj ili estis necesaj al la germanoj en la koncentrejo, tio donis al ili certajn eblecojn savi iliajn viktimojn.

Tiel doktoro Grabczyński el Krakovo, ekdeĵorinte en la koncentreja barako nro 22, loko de murdo kaj teruro por malsanuloj direktitaj tien por la "fintraktado", transformis ĝin en veran malsanulejon. Li ne nur zorge flegis ilin kiel kuracisto, ne nur elpetis por ili medikamentojn kaj bandaĝojn, sed artifike ŝirmis grave malsanajn kontraŭ gasmortigo, savis ilian vivon, certigante, ke post kvin tagoj ili estos sanaj.

Sed eĉ tiuj, kiuj per propraj manoj plenumadis tiun precizan planon de murdo kaj rabo, estis ankaŭ homoj. Kaj homoj estis tiuj, kiuj plivastigis la kadrojn de crdonoj, kiuj murdis transpasante la difinitan normon pro amatoreco.

Post bonegaj pro plastikeco atestoj de la konfesoj de deputito Mayer, kiu dekdu jarojn de sia vivo pasigis en germanaj koncentrejoj, ni havas ideon, kiel aspektis la fimortigistoj el Oświęcim.

La piej granda krimulo en la koncentrejo estis August Glass, malsvelta kaj muskolforta, promenanta ĉiutage tra la koncentreja barakaro per balanca paŝo de atleto. Tiu ĉi batis elektitajn viktimojn en la renojn tiamaniere, ke ne restu postsignoj, kaj la morto sekvu post tri tagoj.

Alia starigadis sian piedon sur la gorĝo de la homo kaj frakasis lian laringon per sia pezo.

Alia subakvigadis la kapon de malliberulo en kuvon, tiel longe tenante lin, ĝis la malfeliĉulo sufokiĝis.

Unu el la piej sangavidaj koncentrejaj barakestroj, profesia krimulo, estis tre postulema ĉe la raporto kaj pro nepreciza purigo de vesto aŭ ŝuoj frapis per gumo, kun plumba finaĵo, al la kapo tiel trafe, ke mortigis surloke. Al li estis grave, ke dumtage li havu dekkvin mortigitojn.

Ankoraŭ alia, du metrojn alta, kun longa nazo, longa vizaĝo kaj mallarĝaj okuloj, kun laringo moviĝanta sur kolo, kun tre longaj manoj – ĉiutage per tiuj manoj sufokis antaŭ matenmanĝo kelkajn malliberulojn, elektante ilin por si laŭ prefero en diversaj koncentrejaj barakoj dum matena promeno.

Sendube tiuj estis homoj, kiuj povis tion fari, sed ne devis tion fari. Tamen oni faris Mon, por eligi el ili kaj movigi tiujn fortojn, kiuj dormetas en la subkonscio de homo kaj kiuj – ne vekitaj – povus neniam ricevi la okazon por ekago.

Eksterordinare zorgema selekto kaj bone pripensitaj edukaj sistemoj liveris tiun en historio unikan homan socion, kiu ludis la al si destinitan rolon ĝis la fino.

Laŭ la atestoj de la deputito Mayer, ni scias, ke en la komenca stadio ia partio de Hitler pligrandigadis sian aktivularon, varbante adeptojn el inter socia ŝaŭmo. Tie estis krimuloj, murdistoj kaj ŝtelistoj, estis prostituistoj. La nazia edukado speciale protektis iliajn denaskajn instinktojn. Pri tio atestas en Germanujo eldonita speciala leĝo, malpermesanta al iu ajn riproĉi al partianoj ilian personan pasintecon. Multaj homoj pro transpaso de tiu malpermeso restadis en malliberejoj.

Laŭ la atestoj de psikiatria profesoro en Praha, doktoro Fischer, en specialaj kursoj, ofte dujaraj, kie oni instruis hitleranan junularon, okazadis praktikaj ekzercoj de sadisma krueleco.

Tiu ĉi profesoro Fischer, multjara juĝeja eksperto, asertas, ke la sadismo ne malgrandigas la respondecon de la krimuloj eĉ en piej eta grado. Ĉiuj ili estas homoj konsciaj pri siaj agoj kaj plene respondaj pri ili.

La infanoj en Oświęcim sciis, ke ili estas mortontaj. Por sufoki en la gaso oni elektadis malpli grandajn, ne taŭgajn ankoraŭ al laboro. Oni faris la selekton tiamaniere, ke la infanoj devis laŭvice subiri sub bastonon en alteco de unu metro kaj dudek centimetroj. Konsciaj pri la graveco de la momento, la malpli grandaj, proksimiĝante al la bastono, rektiĝis, paŝadis streĉitaj sur piedfingroj, por tuŝi per la kapo la bastonon kaj gajni la vivon.

Ĉirkaŭ 600 infanojn, destinitajn por sufoko, oni tenis malliberaj, ne havante ankoraŭ kompleton necesan por plenigo de la kamero. Ili ankaŭ sciis, pri kio temas. Ili diskuradis tra la koncentrejo kaj kaŝiĝis, tamen SS-viroj repeladis ilin al la barako. Oni povis aŭdi de malproksime, kiel ili ploris kaj vokis pri savo.

– Ni ne volas al la gaso! Ni volas vivi!

Al unu el la doktoroj oni ekfrapis nokte al la fenestro de lia kuracista ĉambreto. Kiam li malfermis, du knaboj eniris tute nudaj, rigidiĝintaj en frosto. Unu estis dekdu, la a lia dekkvarjara. Ili sukcesis forkuri de la aŭtomobilo en la momento, kiam ĝi alveturis la gaskameron. La kuracisto kaŝis la knabojn ĉe si, nutris ilin, akiris por ili vestojn. Fidindan homon ĉe la kremaciejo li decidigis, ke tiu ĉi kvitancu la ricevon de du kadavroj pli, ol li ricevis. Riskante ĉiumomente sian vivon, li konservis ĉe si la knabojn ĝis la tempo, kiam ili ree povis aperi en la tendaro ne vekante suspekton.

Doktoro Epstein, profesoro el Praha, trairante la straton inter la barakaro de la koncentrejo en Oświęcim dum serena somera mateno, rimarkis du malgrandajn infanojn ankoraŭ vivajn. Ili sidis en la sablo de la vojo kaj preterŝovadis sur ĝi iajn bastonetojn. Li haltis ĉe ili kaj demandis:

Kion vi faras tie, infanoj? Kaj li ricevis la respondon:

Ni ludas bruligadon de judoj.

Printempo – somero 1945


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.