La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MEDALIONOJ

Aŭtoro: Zofia Naukowska

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈE RELVOJO

Al tiuj mortintoj apartenas ankoraŭ unu, tiu juna virino ĉe la relvojo, kiu malsukcesis ĉe la forkuro.

Ŝi estas ekkonebla hodiaŭ jam nur en rakonto de la homo, kiu tion vidis kaj kiu ne povas tion kompreni. Kaj ŝi vivas ankaŭ jam nur en lia memoro.

Tiuj, kiuj estis veturigataj per longaj vagonaroj en sigelitaj vagonoj al koncentrejoj de ekstermado, kelkfoje forkuradis dum la vojo. Sed malmultaj havis la kuraĝon por tia forkuro. Tio postulis pli grandan kuraĝon, ol tiel veturi al certa morto, sen espero, sen kontraŭstaro kaj ribelo.

La forkuro sukcesis kelkfoje. En la surdiga bruo de la kureganta ŝarĝvagonaro neniu de ekstere povis aŭdi, kio interne okazas.

La sola maniero estis la elrompo de plankotabuloj en la vagono. En la malvasteco de kunpremitaj homoj, malsatiĝintaj, fiodorantaj, la afero ŝajnis preskaŭ ne realigebla.

Estis malfacile eĉ moviĝi. La kunpremita homamaso, ĵetata de la rapidkura ritmo de la vagonaro, ŝanceliĝis kaj balanciĝis en sufoka odoraĉo kaj malhelo. Tamen eĉ tiuj – tro malfortaj timemaj – kiuj ne povis revi pri forkuro, komprenis, ke al la aliaj oni devas tion faciligi. Ili forkliniĝis, alpremiĝis al si reciproke, levis la piedojn malpurigitajn per fekaĵo, por malfermi al aliaj la vojon al libereco.

La sublevo de la tabulo ĉe unu flanko jam estis la komenco de espero. Oni devis deŝiri ĝin per kolektiva fortostreĉo. Tio daŭris horojn. Kaj tiam restis por deŝiro dua kaj tria tabuloj.

La piej proksimaj kliniĝadis super la mallarĝa malfermaĵo kaj retiriĝis pro timo. Oni devis kolekti la tutan kuraĝon, por – provante alterne per manoj kaj piedoj – elgrimpi tra la mallarĝa fendo super bruego kaj grinco de feraĵoj, en aerventego blovanta sube, super rapide preteriĝantaj subrelaj traboj – penatingi akson kaj en tiu alkroĉo tragrimpi per la manoj al tiu loko, en kiu salto donus verŝajnecon de savo. Elfali inter relojn aŭ tra inter radoj sur la randon de la relvojo – diversaj estis la metodoj. Kaj ocste rekonsciiĝi, falruliĝi de la surŝutaĵo kaj forkuri en fremdan arbaron, logantan per malheleco.

Homoj faladis sub la radoj n kaj ofte pereis surloke. Pereis, frapite de elstaranta stango, de rando de klapo, ĵetite de impeto kontraŭ signalfoston aŭ ĉevojan ŝtonon. Aŭ ili rompis brakojn kaj krurojn, elmetite en tiu stato al ĉiuj kruelaĵoj de la malamiko.

Al tiuj, kiuj ekkuraĝis malsupreniĝi en la bruantan, kuregantan abismon, estis konate, al kio ili iras. Kaj estis konate ankaŭ al tiuj, kiuj restis – kvankam el la fermŝovita pordo same kiel el la alta fenestreto ne estis eble elkliniĝi.

La virino kuŝanta ĉe la relvojo apartenis al la kuraĝuloj. Ŝi estis la tria el tiuj, kiuj malsupreniris en la plankotruon. Post ŝi falruliĝis ankoraŭ kelkaj. En la sama mo­mento super la kapoj de la vojaĝantoj aŭdiĝis serio da pafoj, kvazaŭ io eksplodadus sur la tegmento de la vagono. Kaj tuj la pafoj silentiĝis. Sed la veturantoj povis nun rigardi al la malhela loko de la elŝiritaj tabuloj, kiel al malfermaĵo de tombo. Kaj veturi trankvile pluen en la direkto de la propra morto, kiu atendis ilin ĉe la vojfino.

La vagonaro delonge malaperis en la mallumo kun sia fumo kaj bruego, ĉirkaŭe estis la mondo.

La homo, kiu ne povas kompreni kaj ne povas forgesi, rakontas tion ankoraŭfoje.

Kiam tagiĝis, la virino, vundita en la genuo, sidis sur deklivo de fervoja fcso, sur malseka herbo. Iu sukcesis forkuri, iu pli fore de la relvojo, apud arbaro, kuŝis senmove. Forkuris kelkaj, mortigitaj estis du. Ŝi unu restis tia – nek viva, nek morta.

Kiam li trovis ŝin, ŝi estis sola. Sed iom post iom aperis homoj en tiu dezertejo. Ili alvenadis el la direkto de brikfarejo kaj el vilaĝo. Ili estis haltantaj timeme, rigardis de fore – laboristoj, virinoj, iu knabo.

Ĉiumomente formiĝis malgranda areto da ĉirkaŭstarantaj homoj, kiuj ĉirkaŭrigardis maltrankvile kaj rapide foriris. Venadis aliaj, sed ili ankaŭ ne estis haltantaj pli longe. Ili interparolis mallaŭte kun aliaj, ekĝemetis kaj iel interkonsiliĝis forirante.

La afero ne vekis dubojn. Ŝiaj krispaj, korvonigraj haroj estis distaŭzitaj en tro klara maniero, ŝiaj okuloj moviĝadis tro nigre kaj tro nekonscie sub la mallevitaj palpebroj. Neniu ekparolis al ŝi. Do estis ŝi, kiu demandis, ĉu tiuj, kiuj kuŝas ĉe la arbaro, ne vivas. Ŝi eksciis, ke ili ne vivas.

Estis hela tago, la loko malfermita, de malproksime ĉie videbla. La homoj jam kaŝeksciis pri la okazintaĵo. Estis tempo de pligrandigita teroro. Por dono de helpo aŭ rifuĝejo minacis certa morto.

Unu junan homon, kiu staris pli longe, poste foriris kelkajn paŝojn kaj ree venis, ŝi petis, ke li alportu al ŝi veronalon el apoteko. Ŝi donis monon. Li rifuzis.

Momenton ŝi kuŝis ferminte la okulojn. Ŝi ree sidiĝis, ekmovis la kruron, prenis ĝin per ambaŭ manoj, forŝovis de la genuo la jupon. Ŝi havis sangokovritajn manojn. Tiu ĉi mortverdikto kontraŭ ŝi, mortverdikto en ŝia genuo, restadis tie kiel najlo, per kiu ŝi estis alnajlita al la tero. Ŝi kuŝis longe kaj trankvile, la okulojn tro nigrajn ŝi forte kaŝis per la palpebroj..

Kiam ŝi fine malfermis ilin, ŝi ekvidis ĉirkaŭ si novajn vizaĝojn. Sed tiu juna homo staris ankoraŭ. Tiam ŝi petis, ke li aĉetu por ŝi brandon kaj cigaredojn. Li faris tiun ĉi komplezon al ŝi.

La areto sur la deklivo de la remparo altiris la atenton. Ĉiam iu nova aliĝis. Ŝi kuŝis inter homoj, sed ne esperis helpon. Ŝi kuŝis kiel besto vundita dum easado, besto, kiun oni forgesis finmortigi. Ŝi estis ebria, dormetis. Ne forigebla estis tiu forto, kiu baris sin de ili ĉiuj per ringo de timego.

La tempo pasis. Maljuna vilaĝanino, kiu estis foririnta, sukcesis reveni. Ŝi spiregis. Ŝi venis proksime, prenis de sub la tuko kaŝitan ladan trinkpoteton da lakto kaj panon. Ŝi kliniĝis, rapide metis tion en la manojn de la vunditino kaj tuj foriris, por nur de fore rigardi, ĉu ŝi eltrinkos. Nur kiam ŝi ekvidis du policanojn irantajn de la urbeto, ŝi malaperis kaŝante la vizaĝon per tuko.

La aliaj ankaŭ disiris. Nur tiu ĉi unu malgrandurba spritulo, kiu alportis brandon kaj cigaredojn, ankoraŭ ĉiam estis kun ŝi. Sed ŝi volis de li nenion plu.

La policanoj serioze proksimiĝis por ekvidi, kio ĝi estas. Ili ekkomprenis la situacion, interkonsiliĝis, kion ili faru. Ŝi postulis, ke ili mortpafu ŝin. Ŝi intertraktis pri tio kun ili duonvoĉe, nur ke ili nenie sciigu pri ŝi. Ili ne povis decidiĝi.

Ankaŭ ili foriris, interparolante, ekhaltante kaj ree irante plu. Oni ne sciis, kion ili decidos. Fine estis certe, ke ili ne volis plenumi ŝian postulon. Ŝi rimarkis, ke kun ili foriris tiu afabla junulo, kiu donis al ŝi fajron por la cigaredoj per fajrigilo, kiu ne volis ekbruli. Kaj al kiu ŝi diris, unu el tiuj du mortigitoj apud la arbaro estas sia edzo. Ŝajnis, ke tiu informo estis al li malagrabla.

Ŝi provis trinki la lakton, sed post mo­mento enpensiĝinte ŝi formetis la trinkpoton sur la herbejon. Malrapide pasis peza, ventoplena tago antaŭprintempa. Estis malvarme. Malantaŭ la malplena kampo staris kelkaj dometoj, de la alia flanko kelkaj negrandaj, maldikaj pinoj balais per la branĉoj la ĉielon. La arbaro, en kiun ili estis forkurontaj, komenciĝis pli fore de la relvojo, malantaŭ ŝia kapo. Tiu ĉi dezertejo estis la tuta mondo, kiun ŝi rigardis.

La juna homo revenis. Ree ŝi trinkis iom da brando el la botelo, kaj li donis al ŝi fajron por cigaredo. Malpeza, moviĝanta krepusko ŝoviĝis sur la ĉielon de la oriento. En la okcidento volvaĵoj kaj strioj de nuboj leviĝis vigle supren.

Novaj homoj haltis, revenante de laboro. La antaŭaj klarigadis al tiuj novaj, kio okazis. Ili parolis tiel, kvazaŭ ŝi tute ne aŭdus ilin, kvazaŭ ŝi ne plu estus.

– Jen ŝia edzo tie kuŝas mortigite – diris virina voĉo.

– Ili forkuris el vagonaro en tiun arbareton, sed oni pafis al ili el pafilo. Oni mortigis ŝian edzon, kaj ŝi restis ĉi tie sola. Oni trafis sin en genuon, ŝi ne povis forkuri plu...

– Se tio estus en la arbaro, estus pli facile forporti sin ien. Sed tiel, antaŭ homaj okuloj – ne estas ebleco.

Tion diris la maljuna virino, kiu venis pro sia lada trinkpoto. Silente ŝi rigardis la lakton verŝitan sur la herbejon.

Tiel do neniu deziris preni sin de tie antaŭ la nokto aŭ alvoki kuraciston, aŭ forveturigi al stacidomo, de kie ŝi povus veturi al malsanulejo. Nenio tia estis antaŭvidita. Temis jam nur pri tio, ke tiel aŭ alie ŝi mortu.

Kiam ŝi malfermis la okulojn dum la krepusko, estis ĉe ŝi neniu, krom la du policanoj, kiuj revenis, kaj tiu unu, kiu nun jam ne plu estis foriranta. ŝi ree diris, ke ili mortpafu sin, sed ŝi ne kredis, ke ili :ion faros. Ŝi metis ambaŭ manojn sur la okulojn, por vidi nenion plu.

La policanoj ankoraŭ hezitis, kion ili faru. Unu persvadis la alian. Tiu respondis:

– Faru ĝin mem.

Sed ŝi ekaŭdis la voĉon de tiu juna:

– Nu, do donu al mi...

Ili traktis ankoraŭ kaj disputis. De sub iom levita palpebro ŝi ekvidis, kiel la policano prenis la revolveron el ingo kaj donis ĝin al la nekonato.

La homoj, malgrandare starantaj pli fore, vidis, ke li kliniĝis super ŝi. Ili ekaŭdis pafon kaj deturnis sin afliktite.

– Prefere ili povis alvoki iun, sed ne tiel... Kvazaŭ iun hundon.

Kiam fariĝis mallume, el la arbaro eliris du homoj, por preni sin. Pene ili trovis la lokon. Ili pensis, ke ŝi dormas. Sed kiam unu prenis sin sub la dorso, li tuj komprenis, ke ĝi estas kadavro.

Ŝi kuŝis tie ankoraŭ tutan nokton kaj matenon. Ne pli frue ol antaŭ la tagmezo venis la vilaĝestro kun homoj kaj ordonis sin forpreni kaj enterigi kune kun tiuj du, mortigitaj ĉe la relvojo.

– Sed kial li pafis al ŝi, tio ne estas klara – diris la rakontanto. – Tion mi ne povas kompreni. Ĝuste pri li oni povus pensi, ke li bedaŭris ŝin...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.